#Article 1: AIM (105 words)


Pri la aliaj signifoj de AIM rigardu en AIM (apartigilo).

AIM (angla mallongigo de AOL Instant Messenger, Tujmesaĝilo de AOL) estas
tujmesaĝilo por babili kun iu alia per la Interreto.
Oni ne devas aliĝi al AOL por uzi la programon. AIM funkcias per Vindozo, Makintoŝo
kaj Linukso.  Per AIM, oni ne povas sendi mesaĝon al iu kiu uzas MSN mesaĝilo aŭ
Yahoo mesaĝilo. Oni ja povas sendi mesaĝon al iu kiu uzas ICQ kaj ricevi mesaĝon de ili se oni havas novan version de AIM kaj ICQ.

AIM estas elŝutebla ĉe: (en la angla).

GNU-a versio de AIM ankaŭ estas elŝutebla, ĉe (en la angla).




#Article 2: Aŭgusteno de Hipono (3421 words)


Aurelius Augustinus (ofte esperantigita al Aŭgusteno) de Hipono, aŭ Hippo (naskiĝis la ; mortis la ) estis teologo kaj filozofo grava al la okcidentaj civilizo, filozofio kaj kristanismo. Li estis la episkopo de Hipono en Nordafriko kaj estas rigardata kiel unu el la plej gravaj patroj de la eklezio en la okcidenta kristanismo pro siaj verkoj en la Patristika Epoko. Inter liaj plej gravaj verkoj estas La civito de Dio kaj la Konfesoj. Aŭgusteno estas eble la plej influa kristana verkisto ekster la Biblio.

Laŭ sia samtempulo, Hieronimo, Aŭgusteno faris nova la antikvan fidon.

Li estis dekomence influita de manikeismo, kaj poste profundigis kristanan filozofion uzante la penson de Platono, precipe tiel, kiel interpretita en la novplatonismo de Plotino. Post sia bapto kaj konverto al kristanismo en 386, Aŭgusteno disvolvigis sian propran alproksimiĝon al la filozofio kaj teologio, akomodanta varion de metodoj kaj perspektivoj. Kredante ke la graco de Kristo estas nemalhavebla por la homa libero, li helpis formuli la doktrinon de la origina peko kaj faris fundamentajn kontribuojn al la disvolvigo de la teorio de la justa milito. Kiam la Okcidenta Romia Imperio ekis diseriĝi, Aŭgusteno disvolvigis la koncepton de Eklezio kiel spirita Civito de Dio, diferenca el la materia surtera civito. Lia pensaro profunde influis la mezepokajn mondajn konceptojn. La segmento de la eklezio kiu aliĝis al la koncepto de Triunuo kiel difinita de la Koncilioj de Niceo kaj de Konstantinopolo tre klare identigis sin kun la verko de Aŭgusteno nome Pri la Triunuo.

Li estis deklarita sanktulo de la katolika eklezio, de la orienta kristana eklezio kaj de la Anglikana Komunio same kiel Doktoro de eklezio. Li estas ankaŭ la patrono de Aŭgustenanoj. Lia memoro estas celebrata la 28an de Aŭgusto, nome tago de lia morto. Aŭgusteno estas la patrona sanktulo de distilistoj, presistoj, teologoj, mildigo de doloraj okuloj, kaj de nombraj urboj kaj diocezoj. Multaj Protestantoj, ĉefe Kalvinistoj kaj Luteranoj, konsideras lin unu el la teologiaj patroj de la Protestanta Reformacio pro liaj instruoj pri savo kaj dia graco. Luteranoj, kaj Marteno Lutero partikulare, tenis Aŭgustenanojn en alta konsidero (nur post la Biblio kaj Sankta Paŭlo). Lutero mem estis membro de la Ordeno de Aŭgustenaj Ermituloj (1505–1521)

En Oriento, kelkaj el liaj instruoj estis disputataj kaj en la 20a jarcento partikulare ili suferis atakojn de teologoj kiaj Johano Romanides. Sed aliaj teologoj kaj gravuloj el la Ortodoksa Kristana Eklezio montris gravan alproprigon de liaj verkoj, ĉefe Georgo Florovski. La plej polemika doktrino ĉirkaŭ lia figuro estas la filiokvo, kiu estis malakceptita de la Ortodoksa Eklezio. Aliaj disputataj instruoj estas liaj rigardoj al la origina peko, la doktrino de graco, kaj la antaŭdestinismo. Tamen, kvankam konsiderita erara ĉe kelkaj punktoj, li estas ankoraŭ konsiderata sanktulo, kaj eĉ havis influon sur kelkaj orientaj Patroj de la Eklezio, ĉefe sur Sankta Gregorio Palamas. En la Ortodoksa Eklezio lia festotago estas celebrata en la 28a de Aŭgusto. La prieklezia fakulo kaj historiisto Diarmaid MacCulloch verkis lia efiko sur la okcidenta kristana pensaro povas malfacile estis preteratentita; nur lia adorita ekzemplo Paŭlo de Tarso, estis pli influa, kaj la okcidentanoj ĝenerale rigardis Paŭlon tra la okuloj de Aŭgusteno.

Aŭgusteno de Hipono (; 13a de Novembro 354 – 28a de Aŭgusto 430), konata ankaŭ kiel Sankta Aŭgusteno, estas konata laŭ variaj kromnomoj tra la tuta kristana mondo kiel Benita Aŭgusteno, kaj la Doktoro de Graco ()

Hippo Regius, kie Aŭgusteno estis la episkopo, estis en nuntempa Annaba, Alĝerio, situa en Numidio (romia provinco de Afriko).

Aŭgusteno naskiĝis en Tagaste, Numidio (en la nuntempa Alĝerio) en Nordafriko aŭ Africa Proconsularis, kiu tiam estis parto de la Romia imperio. Lia patrino estis kristana berberino kiu poste renomiĝis Sankta Monika. Ŝi preĝis 20 jarojn, ke Aŭgusteno iĝu kristano, kio fine okazis iomete antaŭ ŝia morto. Lia patro estis vinberkultivisto kaj bienisto, kiu mortis tuj post kristaniĝo kiam Aŭgusteno havis 17 jarojn.

Fakuloj ĝenerale konsentas ke Aŭgusteno kaj lia familio estis Berberoj, nome etna grupo indiĝena de Nordafriko, sed ke ili estis tre romanigita, parolantaj nur latinon hejme kiel motivo de fiero kaj digno. En siaj verkoj, Aŭgusteno lasas iome da informo kiel la konscio de sia afrika heredo. Por ekzemplo, li referencas al Apuleo kiel la plej fama de ni afrikanoj, al Ponticiano kiel kamparano el niaj, estante afrika, kaj al Faŭsto de Milevo kiel afrika ĝentlemano.

La familinomo de Aŭgusteno, nome Aurelius, sugestas ke la prauloj de lia patro estis liberigitoj de la gento Aurelia kiu ricevis roman civitanecon pere de la Constitutio Antoniniana aŭ Edikto de Karakalo en 212. La familio de Aŭgusteno estis estante romanoj, el jura vidpunkto, dum almenaŭ unu jarcento kiam li naskiĝis. Oni supozas ke lia patrino, Monika, estis de Berbera origino, pro sia nomo, sed ĉar lia familio estis de honestiores, nome supra klaso de civitanoj konata kiel honoreblaj homoj, plej verŝajne la unua lingvo de Aŭgusteno estis Latino.

Li estis kateĥizato, pagano, kiu lernis la kristanan kredon, sed ankoraŭ ne estis kristano. Li faris bazan studon en Tagaste, gramatikon en Madaura el kiam li estis 11jaraĝa. Madaura (nune M'Daourouch), estis malgranda urbo de Numidio ĉirkaŭ 31 km sude de Tagaste. Tie li familiariĝis kun la Latina literaturo, same kiel kun paganaj kredoj kaj praktikoj. Lia unua rigardo al la naturo de peko okazis kiam li kaj grupo de amikoj ŝtelis fruktojn kiujn ili ne deziris el najbara ĝardeno. Li rakontis tiun historion en sia membiografio, La konfesoj. Li rememorigas ke li ne ŝtelis la fruktojn ĉar li estis sata, sed ĉar ĝi estis malpermesita. Lia propra naturo, li diras, estis kun difektoj. 'Mi estis freneza, kaj mi amis tion. Mi amis mian propran eraron — ne ĉar mi eraris, sed pro la erero mem. El tiu okazaĵo li konkludis ke homo estas nature klina al peko, kaj en neceso de graco de Kristo.

Je aĝo de 17, Aŭgusteno tra malavareco de sia amiko civitana Romaniano, iris al Kartago por pluigis sian edukadon en retoriko. Dum li estis studento en Kartago li legis la dialogon de Cicerono nome Hortensius (nune perdita), kiun li priskribis lasante daŭran impreson kaj malfermante sian intereson en filozofio. Kvankam edukita kiel kristano, Aŭgusteno lasis la eklezion por aliĝi al la Manikea religio, multe por despero de lia patrino. Kiel junulo, Aŭgusteno vivis hedonisman vivstilon dum ioma tempo, asociite kun junuloj kiuj fanfaronis pri siaj seksaj spertoj. La neceso akiri ties akcepton devigis nespertan junulon kiel Aŭgusteno serĉi aŭ krei historiojn pri seksaj spertoj. Estis dum tiu periodo kiam li esprimis sian faman preĝon, Garantiu al mi ĉaston kaj seksan abstinon, sed ne ankoraŭ.

Ĉirkaŭ la aĝo de 19, Aŭgusteno komencis amaferon kun juna virino en Kartago. Kvankam lia patrino deziris ke li edzigŭ al virino de sia klaso, tiu virino restis sia kromvirino kaj estis fidela al ŝi dum ĉirkaŭ dekkvin jaroj kaj li havis kun ŝi unu filon, Adeodato¡, kiu estis konsiderata kiel tre inteligenta fare de siaj samtempuloj. En 385, Aŭgusteno finis rilaton kun sia kromvirino por prepari sin al edzeco kun dekjaraĝa heredantino. (Li devis atendi du jarojn ĉar la laŭleĝa aĝo de geedzeco por virinoj estis dekdu.) Kiam li estis preta edziĝi kun ŝi, tamen, li anstataŭe decidis iĝi fraŭla pastro.

Aŭgusteno estis dekomence brila studento, kun entuziasma intelekta scivolemo, sed li neniam regis la grekan — li rakontis ke lia unua greka instruisto estis brutala homo kiu konstante frapis siajn studentojn, kaj Aŭgusteno ribelis kaj malakceptis studi. Kiam li konstatis ke necesas koni la grekan, estis tro malfrua; kaj kvankam li akiris iomete el la lingvo, li neniam estis ties flua parolanto. Tamen, lia regopovo de la Latina estis alia afero. Li iĝis spertulo kaj en la elokventa uzado de la lingvo kaj en la uzado de inteligentaj argumentoj por disvolvigi siajn vidpunktojn.

Aŭgusteno instruis gramatikon ĉe Tagaste dum 373 kaj 374. La venontan jaron li translokiĝis al Kartago por estri lernejon de retoriko kaj tie li restos dum la venontaj naŭ jaroj. Ĝenitaj de ribelemaj studentoj en Kartago, li translokiĝis por establi lernejon en Romo, kie li kredis ke pratikas la plej bonaj kaj plej brilaj retorikistoj, en 383. Tamen, Aŭgusteno estis seniluziiĝinta pro la maldiligenta akcepto. Estis kutimo por la studentoj pagi al la profesoro en la lasta tago de la studtempo, kaj multaj studentoj atendis tiun finan limdaton sed ne pagis.

Manikeaj amikoj prezentis lin al la prefekto de la urbo Romo, Simmaĥo, kiu veturante tra Kartago estis alvokita al la imperia kortego en Milanon por havigi retorikan profesoron. Aŭgusteno ricevis la laborpostenon kaj iris norden por ekhavi sian postenon en Milanon fine de la 384. Estante nur tridek-jaraĝa, li ricevis la plej videblan akademian postenon en la Latina mondo en tempo kiam tiaj postenoj donis tujan aliron al politikaj karieroj.

Kvankam Aŭgusteno montris iome da fervoro por Manikeismo, li neniam iĝis inicito aŭ elektito, sed nur auditor (aŭskultanto), nome la plej malalta nivelo en la hierarkio de la sekto. Ankoraŭ en Kartago je seniluziiga kunsido kun la Manikea Episkopo, nome Faŭsto de Milevo, ŝlosila reprezentanto de la Manikea teologio, startis ĉe Aŭgusteno la skeptikismo rilate al la Manikeismo. Jam en Romo, laŭ informoj li foriris el Manikeismo, aliĝante al la skeptikismo de la movado de la Nova Akademio. Pro sia edukado, Aŭgusteno havis grandan retorikan atingaron kaj li estis tre konanta de la filozofioj malantaŭ multaj kredoj. En Milano, la religieco de lia patrino, la propraj studoj de Aŭgusteno en Novplatonismo, kaj lia amiko Simpliciano pelis lin al kristanismon. Dekomence Aŭgusteno ne estis tre forte influita de kristanismo kaj de ties ideologioj, sed post veni en kontakto kun Ambrozio de Milano, Aŭgusteno retasksigis lin mem kaj ŝanĝis porĉiame.

Kiel Aŭgusteno, Ambrozio estis majstro de retoriko, sed pli aĝa kaj pli sperta. Aŭgusteno estis tre multe influata de Ambrozio, eĉ pli ol de sia propra patrino kaj de aliaj kiujn li admiris. Aŭgusteno alvenis en Milanon kaj estis tutorita de Ambrozio. En siaj Konfesoj, Aŭgusteno asertas, Tiu homo de Dio ricevis min kiel farus patro, kaj bonvenigis mian alvenon kiel farus bona episkopo.

Tuj, ties rilato kreskiĝis, kaj Aŭgusteno verkis, Kaj mi ekamis lin, kompreneble, ne dekomence kiel instruisto de la vero, kion mi jam tute malesperis trovi en la eklezio — sed kiel amika homo. Aŭgusteno vizitis Ambrozion por vidi ĉu tiu estas unu el la plej grandaj parolantoj kaj retorikistoj en la mondo. Pli interesata en liaj parolaj kapabloj ol en la temo de la parolado, Aŭgusteno tuj malkovris ke Ambrozio estas spektakla oratoro. Eventuale, Aŭgusteno diris ke li estas spirite konsukita al la fido de kristanismo.

La patrino de Aŭgusteno estis sekvanta lin al Milano kaj aranĝis edziĝon por li. Kvankam Aŭgusteno akceptis tiun geedzecon, por kiu li devis abandoni sian kromvirinon, kaj li multe suferis pro la perdo de sia amantino. Li verkis, Estinte forigita mia amantino el mia flanko kiel malhelpo por mia geedzeco, mia koro, kiu estis ligita al ŝi, estis tordita, kaj vundita, kaj sangelverŝa. Aŭgusteno konfesis ke li ne estis amanto de geedzo same kiel multe sklavo de volupto, kaj tiele li serĉis alian kromvirinon ĉar li devis atendi du jarojn ĝis lia fianĉino venos en sufiĉa jura aĝo. Tamen, lia emocia vundo ne estis kuracita, eĉ komencis malboniĝi.

Estas pruvo ke Aŭgusteno povus konsideri tiun iaman rilaton kiel ekvivalento al geedzeco. En siaj Konfesoj, li akceptis ke tiu sperto eventuale produktis malpliiĝantan sensivecon al doloro. Aŭgusteno eventuale rompis sian engaĝigon al sia dekunu-jaraĝa fianĉino, sed neniam renovigis sian rilaton kun ajna el liaj konkubinoj. Alipio de Tagaste kondukis Aŭgustenon for el la geedzeco, dirante ke ili ne povis vivi kunvivon en la amo de saĝeco se li edziĝis. Aŭgusteno rigarids reen jarojn poste al la vivo ĉe Cassiciacum, nome vilao ekster Milano kie li ariĝis kun siaj sekvantoj, kaj priskribis ĝin kiel Christianae vitae otium – kristana vivo de plezuro.

Fine de Aŭgusto de 386, je aĝo de 31, post esti aŭdinta kaj inspirita kaj movita de la historio de la unua legado fare de Ponticiano kaj de liaj amikoj de la vivo de Sankta Antonio de la Dezerto, Aŭgusteno konvertiĝis al kristanismo. Kiel Aŭgusteno poste diris, lia konverto estis pelita de infanaĝa voĉo kiun li aŭdis kaj kiu diris al li tenu kaj legu (), kiun li interpretis kiel dia ordono malfermi la Biblion kaj legi tion unuan kiun li vidos. Aŭgusteno legis el la Epistolo de Paŭlo al la romanoj – nome la sekcio de la Transformo de kredantoj, konsistanta el ĉapitroj 12a al 15a – kie Paŭl skizas kiel la Evangelio transformas kredantojn, kaj la rezultan kutimon de kredantoj.

Li poste verkis rakonton de sia konverto – lia transformo, kiel Paŭlo priskribis – en siaj Konfesoj (), kio ekde tiam iĝis klasikaĵo de la kristana teologio kaj ŝlosila teksto en la historio de membiografio. Tiu verko estas esprimo de danko kaj pentofaro. Kvankam ĝi estis verkita kiel rakonto de lia vivo, la Konfesoj ankaŭ parolas pri la naturo de tempo, hazardo, libera volo, kaj aliaj gravaj filozofiaj temoj.

Ambrozio baptis Aŭgustenon, kun lia filo Adeodato, en Milano la Paskan Vigilion, Aprile 24–25, 387. Post unu jaro, en 388, Aŭgusteno kompletigis sian apologion Pri sankteco de la Katolika Eklezio. Tiun jaron, ankaŭ, Adeodato kaj Aŭgusteno revenis hejmen en Afrikon. La patrino de Aŭgusteno nome Monika mortiĝis en Ostia, Italio, kiam ili prepariĝis por enŝipiĝo al Afriko. Post ties alveno, ili komencis vivon de aristokrata plezuro je la familiaj posedaĵoj de Aŭgusteno. Tuj poste, ankaŭ Adeodato mortiĝis. Aŭgusteno tiam vendis sian heredaĵon kaj donis la monon al la malriĉuloj. Li retenis nur la familian hejmon, kion li konvertis en monaĥeja fondaĵo por li mem kaj por grupo de amikoj.

En 391 Aŭgusteno estis ordenita pastro en Hippo Regius (nuntempa Annaba), en Alĝerio. Li iĝis fama predikisto (oni konservas pli ol 350 sermonoj kiuj ŝajne estas aŭtentaj), kaj estis notita ĉar luktis kontraŭ la Manikea religio, al kiu li iam estis aliĝinta.

En 395, li estis farita kunepiskopo de Hipono, kaj iĝis plena episkopo tuj poste, el tie la nomo Aŭgusteno de Hipono; kaj li donis sian propraĵon al la eklezio de Tagaste. Li restis en tiu posteno ĝis sia morto en 430. Li verkis sia membiografian Konfesoj en 397–398. Lia verko La urbo de Dio estis verkita por konsoli siajn kristanajn samideanojn tuj post la Visigotoj okazigis la rabadon de Romo en 410.

Aŭgusteno laboris senlace por konvinki la popolon de Hipono konvertiĝi al la kristanismo. Kvankam li estis lasinta sian monaĥejon, li plue faris monaĥejan vivon en la episkopejo. He lasis regula por sia monaĥejo kio kondukis al lia designado kiel la Patrona Sanktulo de la monaĥoj.

Multo de la posta vivo de Aŭgusteno estis registrita de lia amiko Posidio, episkopo de Kalama (nuntempa Gelma, Alĝerio), en sia Sancti Augustini Vita. Posidio admiris Aŭgustenon kiel homo de pova intelekto kaj emocia oratoro kiu profitis ĉian oportunon por defendo kristanismon kontraŭ ties kontraŭantoj. Posidio ankaŭ priskribis personajn trajtojn de Aŭgustenon detale, farante portreton de homo kiu manĝis modere, laboris senlace, malamis klaĉadon, evitis la tentojn de volupto, kaj ekzercis prudenton en la financa administrado de sia sidejo.

Antaŭ ĉio, Aŭgusteno ardis pro deziro trovi la veron, kaj senĉese serĉis ĝin. Tia serĉado kondukis lin al manikeismo, zoroastriisma formo de gnostikismo fondita de la babilona profeto Manikeo. Manikeo instruis, ke la mondon kreis kaj regas du dioj, el kiuj unu bona, la alia malbona. Aŭgusteno jam sciis pri kristanismo, sed ĝiaj moralaj ordonoj kontraŭ malĉasteco ŝajnis al li malfacilaj kaj la Biblio ŝajnis kruda kompare kun la bonstilo de Cicerono. Li ŝatis la mondon kaj malvolis konfidi sin al Dio, ĉar li kutimis pensi kaj agi nur laŭ racio, ne laŭ fido.

Dum li sincere serĉis la veron, Aŭgusteno havis multajn demandojn pri la malfacilaĵoj de manikeismo. Kiam li finfine renkontis ĉefon de manikeismo kaj demandis lin pri la malfacilaĵoj, Aŭgusteno komprenis, per sia menso klerigita de retoriko, ke manikeismo estis plena je belaj vortoj, sed malplena je bonaj respondoj. Aŭgusteno ankaŭ eksciis, ke manikeismo kontraŭdiras la faktojn de astronomio. Do li forlasis tiun kredon.

Post manikeismo, Aŭgusteno legis grekan filozofion, precipe la librojn pri novplatonismo de Porfiro, sekvinto de Plotino. Novplatonismo helpis al Aŭgusteno kompreni Dion, kaj estis lia ponto al kristanismo (kion li poste konstatis). Aŭgusteno povis sintezi kristanismon kaj platonismon, ĉar li venis al kristanismo tra platonismo kaj vidis ĝin laŭ la okuloj de Platono. Lia sintezo ne estis abstrakta projekto aŭ intelekta ludilo, sed estis lia aŭtobiografio, lia vojo al la fido.

Aŭgusteno transloĝiĝis fine al Milano, kie li renkontis sanktan Ambrozion, la kristanan ĉefepiskopon de la urbo. Ambrozio estis tre bona predikanto, kio gajnis la estimon de Aŭgusteno, nome instruisto pri retoriko. Ambrozio movis Aŭgustenon tra ties malfacilaĵoj pri kredo je Kristo.

En 386, 32-jaraĝa, Aŭgusteno konvertiĝis al kristanismo, kaj baptiĝis en Pasko de la jaro 387. Li fariĝis episkopo de la urbo Hipono en Nordafriko en 396 kaj tie restis kiel episkopo ĝis sia morto, la 28-an de aŭgusto, 430. Li skribis pri sia vivo, kaj precipe kiel li venis al Kristo, en la libro, Confessiones (Konfesoj), nome la plej populara el liaj verkoj, kiun li pretigis dum la jaroj 397-8.

En 410 la ĝermanaj popoloj atakis Romon, nome la koro de la romia imperio, kaj ŝanceligis fidon en la potenco kaj estonteco de la imperio. La mondo ŝajnis fali. Responde, dum la sekvaj jaroj Aŭgusteno verkis sian majstran verkon, De civitate Dei (413-26, Civito de Dio), en kiu li vidis historion kiel la lukton inter du civitoj: la civito de homoj kaj la civito de Dio. Dum tiu periodo, la potenco de Romo (civito de homoj) kadukiĝis, dum kristanismo (civito de Dio) pligrandiĝadis. Aŭgusteno prave rekonis ke kristanismo estis la nova ondo de historio kaj li montris, kial la novaj kristanaj ideoj estas pli fortaj kaj klarigaj ol la malnovaj, iamaj grekaj ideoj. Sed, dum li tion faris, li platonigis la idearon de kristanismo. Ankaŭ multaj aliaj platonigis kristanismon en la 3-a kaj 4-a jarcentoj, sed kutime hereze (kiel ekzemple, arianismo), sed Aŭgusteno sintezis ilin prave.

Aŭgusteno verkis ankaŭ multajn librojn pri teologio, interalie De trinitate (Pri la Triunuo), kaj De doctrina Christiana pri la Biblio. Pri la Apostola Kredo kaj la kristana vivo li verkis la libron Enchiridion ad Laurentium (Manlibro por Laurentius). Lia plumo ofte batalis kontraŭ la herezoj de lia tempo. Travivis ĝis hodiaŭ multe da liaj predikoj kaj leteroj.

Aŭgusteno mortis en la jaro 430, kiam la urbon Hipono atakis la vandaloj, nome ĝermana popolo. Poste li fariĝis sanktulo de la rom-katolika Eklezio. Lia festotago estas la 29-a de aŭgusto.

La filozofio de Aŭgusteno influis ankoraŭ la filozofion de la mezepoko.

Dum sia tuta vivo Aŭgusteno okupiĝis pri la problemo de vero. Li antaŭiris la citaĵon de René Descartes cogito ergo sum (mi pripensas, do mi estas), notinde la nepridubindan ekziston de pripensanto.

Aŭgusteno parolas pri tri tempoj: la estanteco de la estantaĵoj kaj la estanteco de la estontaĵoj. Estinteco, estanteco kaj estonteco kiel tiaj, ne ekzistus laŭ Aŭgusteno:

Lia ĉefverko estas la 15 libroj De trinitate (Pri la triunuo). Diferencon inter la unuopaj personoj, kiujn li taksas same eternaj, same perfektaj kaj same tutpotencaj, Aŭgusteno ne neas. Li rigardas la personojn ĉefe kiel rilatoj ene de la dia eco.

La instruo de la deveno de la spirito el la patro kaj la filo estis unue prezentita de li. Poste tiu eldiro estigis la disputon de Filiokvo.

Aŭgusteno estas konata kiel reprezentanto de la antaŭdestino, kiu destinas la homon al eterna vivo. En malfrua verko, De civitate Dei (Pri la dia ŝtato) li supozas la kreon de du anĝelaj ŝtatoj antaŭ la kreado de la homo, la ŝtato de la malbonaj anĝeloj (civitas diaboli) kaj la ŝtato de la bonaj anĝeloj (civitas dei), iuj de la anĝeloj disiĝinte senkiale de dio kaj malboniĝis. Post la kreado de la homo tiuj du ŝtatoj iĝis la tera ŝtato (civitas terrena) kaj la ĉiela dia ŝtato (civitas coelestis).

En la mezepoka Okcidento, li estis unu el la plej popularaj aŭtoroj (kune kun Kasiano, Origeno kaj Sankta Gregorio la Granda).

Aŭgusteno verkis per la latina lingvo kaj neniam lernis la grekan.

Retractiones enhavas liston de liaj verkoj kaj la motivon por ĉiu.

La Regulo de Sankta Aŭgusteno estas kunaĵo da skribaĵoj kiun la tradicio atribuis al Sankta Aŭgusteno kaj estis referenco de la monaĥa vivo por sennombra komunumoj de konsekratoj ekde la 5-a jarcento ĝis hodiaŭ, kaj ĉefe de Aŭgustenanoj.

Per la sintagmo aŭgustena Regulo la tradicio referencas almenaŭ al tri dokumentoj:

Laŭlonge de jarcentoj oni debatis ankaŭ pri la Letero 211 de Aŭgusteno, kiu enhavas version de la Regula ad servos Dei sed deklinaciita virine. La historia problemo pri la Regulo de Aŭgusteno koncernis precipe la aŭtorecon de la Regulo, la unuajn adresitojn de la samo, la kompiladan daton.




#Article 3: Afganio (3714 words)


Afganio aŭ Afganujo (ankaŭ Afganistano, el افغانستان: paŝtune afġānistān kaj ), oficiale Islama Respubliko Afganio, estas lando en la sudo de Centra Azio kaj en mondoregiono Granda Mezoriento. Ĝi havas loĝantaron de proksimume 32 milionoj, kio faras ĝin la 42a plej loĝata landoj en la mondo. Ĝi havas limojn kun Pakistano sude kaj oriente; kun Irano okcidente; kun Turkmenio, Uzbekio, kaj Taĝikio norde; kaj kun Ĉinio en plej malproksima nordoriento. Ties teritorio kovras areon de 652,000 km² (252,000 sq mi), kio faras ĝin la 41a plej granda lando en la mondo.

Homa loĝado en la teritorio de la nuna Afganio datas reen el la Meza Paleolitiko, kaj la strategia loko de la lando laŭlonge de la Silka Vojo konektis ĝin al la kulturoj de Mezoriento kaj de aliaj partoj de Azio. Laŭlonge de la jarcentoj la lando estis hejmo al variaj popoloj kaj suferis nombrajn militajn epokojn; rimarkinde fare de Aleksandro la Granda, la Maŭrjanoj, islamaj araboj, Mongoloj, Britoj, Sovetaj Rusoj, kaj en moderna epoko fare de okcidentaj potencoj. La lando ankaŭ utilis kiel elirejo el kiu Kuŝanoj, Heftalitoj, Samanidoj, Safaridoj, Gaznavidoj, Guridoj, Ĥiljioj, Mogoloj, Hotakanoj, Durrananoj kaj aliaj elstariĝis por formi gravajn imperiojn.

La politika historio de la moderna ŝtato Afganio ekis per la Hotaka kaj Durrania dinastioj en la 18a jarcento. En la fino de la 19a jarcento, Afganio iĝis bufroŝtato en La Granda Ludo inter la Brita Hindio kaj la Rusa Imperio. Sekve al la Tria Angl-Afgana Milito en 1919, Amanullah Ĥan malsukcesis klopodi modernigi la landon. Ĝi restis paca dum la kvardek jaroj de monarkio de Zahir Ŝaho. Serio de puĉoj en la 1970-aj jaroj estis sekvita de serio de enlandaj militoj kiu detruis multon de Afganio kaj kiu pluas ĝis nune.

La nomoj Afganio aŭ Afganistano (paŝtune افغانستان) ŝajne estas tiom antikva kiom la etnonimo Afgano, kiu estis dokumentita jam en libro de la 10a jarcento de la geografo Hudud ul-'alam. La radika nomo Afgano estis uzata historie reference al membro de la etno paŝtunoj, kaj la sufikso -stano (reciproke ankaŭ -io se konsideri ĝin vera sufikso) signifas loko de en Persa. Tiele, Afganistano tradukiĝus al tero de Afganoj aŭ, pli specife laŭ historia senco, al tero de Paŝtunoj. Tamen, la moderna Konstitucio de Afganio asertas ke la vorto Afgano aplikiĝu al ĉiu ajn civitano de Afganio.

Afganio sendependiĝis en 1919 post la tria milito kun Anglio. Establiĝis konstitucia monarĥio en 1963, kiu defalis en 1973. Kontraktis kun Sovetunio pri amikeco kaj kunlaboro en 1978. En la lando estis komencitaj reformoj, kiuj elvokis kontraŭstaron de konservema islama opozicio. Al milita kontraŭstaro sekvis okupacio de la lando fare de sovetia armeo dum 1979-1989. En venontaj jaroj ĝi fariĝis areno de enlanda milito. De 1998 grandan parton de la lando kun ĉefurbo regis la t.n. Taliboj. En 2001 la Taliba reĝimo estis renversita de la ribeloj komencintaj en la nordo kun helpo de Usono.

Afganio estas lando monta kaj seka inter Pakistano kaj Irano en centra Azio. Sed ekde Aleksandro la Granda, ĝi estas lando dezirata pro ĝia strategia loko inter Barato, Ĉinio, Rusio kaj la Araba Duoninsulo. Aleksandro, islamo, la mongoloj kaj Tamerlano konkeris ĝin, sed Britio kaj Rusio fiaskis en la afero. Kaj nun Usono batalas tie por kontroli la areon inter dumtempo malamika Irano kaj ne kontrolita Pakistano.

En la teritorio de la nuna Afganio floris la helenbudhaa arto kaj civilizo, el la influo de idoj de indiĝenoj kaj helendevenaj soldatoj de Aleksandro, konvertiĝintaj al Budhismo.

Afganio troviĝis poste centre de la multkulturaj imperioj fonditaj de la Sakaoj (1-a jarcento a.K.) kaj de la Kuŝanoj (1-3 jarcentoj p.K.)

Je la 13-a jarcento, Marko Polo skribis en la 43-a ĝis 51-a ĉapitroj de sia libro pri Afganio. Jam en tiu epoko, papavon oni estis kultivanta. Afganio unufoje floris sub civilizo persa kaj prosperis kiam la interkomerco de Ĉinio, Barato kaj Arabio fluis tra la lando. Sed post 1700 la markomerco de Nederlando kaj poste de Britio forlogis la komercon.

Afganio fariĝis sendependa regno en 1747. Ahmad Ŝaho Durrani aŭ Ahmad Shāh Durrānī (Paŝtune: احمد شاه دراني), konata ankaŭ kiel Ahmad Khān Abdālī (Paŝtune: احمد خان ابدالي), estis la fondinto de la Durana Imperio kaj estas konsiderata kiel la fondinto de la moderna ŝtato Afganio.

La Emirlando Afganio (1823-1926) estis absoluta monarkio de Centra Azio, kies ĉefurboj estis kaj Kabulo kaj Peŝavaro.

Abdur Rahman Ĥano (paŝtune عبد رحمان خان) estis Emiro de Afganio el 1880 al 1901. Amanullah Ĥan estis reĝo de 1919 ĝis 1929. La Reĝlando Afganio (paŝtune: د افغانستان واکمنان, perse: پادشاهي افغانستان) estis islama monarkio en la sudo de la Centra Azio kaj establita en 1926, sekvinte la Emirlandon Afganio post kiam Amanullah Ĥan iĝis reĝo kaj la proklamado de la reĝlando sep jarojn post sia enpoviĝo. Mohammed Zahir Ŝaho estis la lasta Reĝo de Afganio, el la familio Musahiban, kiu regis dum kvar jardekoj, nome el 1933 ĝis li estis elpostenigita per puĉo en 1973.

La reĝo de Afganio falis en 1973 kaj, post mallonga respubliko (1973-78), la lando estis regita de komunisma registaro aliancano de la Sovetunio estre de Babrak Kemal. En 1979, Sovetunio sendis armeon por subteni ĝin kaj tie batalis vane ĝis 1989 kontraŭ lokaj armeoj, kiuj estis subtenitaj de Pakistano per la mono kaj armiloj devenaj el arabaj landoj kaj ĉefe el Usono. La batalon kontraŭ sovetunia armeo pagis iomete la trafiko de opio kies parto de transporto estis farita de usona armeo (CIA), parte de la sovetuniaj militistoj. Enlanda milito sekvis la militon kontraŭ Sovetunio ĝis 1989 (retiriĝo de sovetia armeo) kaj ĉefe ĝis 1992, kiam la Norda Alianco unuigis la landon, sed regis korupte kaj nesufiĉe forte.

En 1996, la Taliboj venkis la Aliancon, forpuŝinte ĝin al la nordo, kaj regis honeste sed severe, enkondukinte severan interpreton de islamo (islama fundamentismo). Grava subteno de la nova reĝimo estis Usama bin Laden kaj lia araba legio.

En 2001, post atako de supozitaj sekvantoj de Bin-Laden kontraŭ Usono dum la atencoj de 11a de Septembro, la Norda Alianco, nun ribelantoj de la nordo, ricevis la helpon de la aviadiloj kaj bomboj de Usono. La Alianco facile venkis la Talibojn. Nova provizora registaro estis starigita sub Hamid Karzai. Osama Bin-Laden uzis Afganion kiel bazon de sia terorisma organizo. Usono serĉis lin inter la multaj kavernoj kaj montoj de la lando ĝis kiam murdis lin en tre aparta loĝejo en Pakistano.

Afganujo estas ŝtato, kiu ne havas aliron al iu maro. Ĝi havas gravan strategian rolon en la regiono. La lando estas ĉefe montara, nur malpli ol 10 % de la areo situas sub alto de 600 m super la marnivelo.
La montaroj de la Hindukuŝo, ĝis 7500 metrojn alta, kaj de la Sefid Kuh etendiĝas sur vastaj partoj de la entute 652.090 km² granda lando.

Sudokcidente troviĝas altebenaĵo kun la senelflueja lago Helmand ĉe la landlimo al Irano. La plej grava enfluejo de la lago estas la rivero Helmand, kiu fontas ĉe la ĉefurbo Kabulo entspringt.

Afganujo havas kontinentan klimaton kun varmegaj someroj kaj malvarmegaj vintroj. Ĝi estas ĉefe montara lando sur la orienta Irana Altebenaĵo. Nur norde troviĝas ebenaĵoj ĉe la Amudarjo kaj sudokcidente malgrandaj dezertaj basenoj. La nordorienton trairas la Hindukuŝo. Inter la baseno de Kabulo kaj la norda parto de la lando ekzistas ekde 1964 vintrorezista aŭtovojo kun preskaŭ 3 km longa tunelo, la vojo de la Salang-intermonto.

La suda Hindukuŝo krute malsupreniras al Nuristano, kiu estas ankoraŭ parte kovrita de
koniferarbaroj. La regiono inter la ĉefurbo Kabulo kaj la Kajber-intermonto ĉe la landlimo al Pakistano estas la politika kaj ekonomia kerno de la lando. En la okcidenta Afganujo situas la urbo Herat. La suda kaj sudokcidenta regionoj de Afganujo konsistas el dezertoj kaj stepoj, trafluitaj nur de Helmand, kiu estas la plej longa afgana rivero. Ĝi fine enfluas en la saltlagon ĉe Sistan, ĉe la landlimo al Irano.

Oriente de la Helmand troviĝas la dezerto Daŝt-e Lut (sablolando) kaj okcidente la dezerto Daŝt-e Margo, kiu konsistas ĉefe el gruzo kaj argilsurfacoj.

La plej alta punkto de la lando estas la pinto de la 7485 metrojn alta Noŝak en Hindukuŝo.
En la riverebenaĵo de la Amudarjo ĉe la landlimo al Turkmenujo troviĝas la plej malalta punkto de Afganujo, kiu situas je 285 metrojn super la marnivelo.

La lagoj Band-e Amir ĉe Bamijan estas inter la plej bone konataj vidindaĵoj de Afganujo en la okcidenta mondo. La ĉirkaŭa regiono iĝis en 2009 la unua nacia parko en Afganujo.

En Afganujo konstateblas jenaj sezonoj: la vintraj okcidentventoj alportas pluvojn, dum la someroj estas aparte sekaj kaj pluvas nur en la ekstrema sudoriento de la lando pro musono. Pro la alta situo de la lando povas okazi neĝfaloj, ĉefe en la nordo, ĝis en la valojn.

Klimate, la sudo de la lando jam apartenas al la pli varmaj subtropikoj, en kiuj eblas kreskigi daktilopalmojn, dum la nordo spertas moderan klimaton.

La temperatura spektro estas unu el la plej grandaj de la mondo: ĝi iras de -50 ĝis +53 °C. En la jaro 2000 la duono de la loĝantaro suferis pro sekegoj, kiuj pli kaj pli ofte okazas.

Urbo; taga/nokta temperaturo en januaro; taga/nokta temperaturo en julio

Herat 9 °C/-3 °C; 37 °C/21 °C

Kabulo 5 °C/-7 °C; 32 °C/15 °C

Kandaharo 12 °C/0 °C; 40 °C/23 °C

Afganio politike-administre dividiĝas laŭ 34 provincoj (velajat), kiun poe estras provincestro (vaali), nomata aŭ almenaŭ konfirmata de la centra ŝtata registaro en Kabulo.

En Agfanio la provincoj nomiĝas jene:

La plej grandaj urboj estas:

La afganoj ne estas unu gento, sed konsistas el paŝtunoj, kuzoj de la persoj, en la sudo, la hazaroj en la centro kaj, en la nordo, la uzbekoj kaj taĝikoj, kiuj estas tjurkaj. La lando ne estas unuigita de lingvo aŭ sango, sed de religio (islamo), siaj malamikoj kaj la ŝirmejo de la altaj montoj.

La loĝantaro estas de ĉirkaŭ 25 800 000 (2000) kaj ĉirkaŭ 32 500 000 (2015), inter ili 63 % puŝtunoj, 17 % taĝikoj, pli ol 5 milionoj estas rifuĝintoj. La ŝtataj lingvoj estas paŝtuna (55%) kaj persa (=daria, 35%), uzbeka, turkmena, beluĉa, ktp. La ĉefaj religioj estas islamanoj (tre fundamentismaj kaj tradiciemaj, sunaistoj 84%, ŝijaistoj 15%).

La loĝantaro de Afganujo apartenas al granda nombro de etnaj grupoj kaj triboj. Pro historiaj kialoj la paŝtunoj emas konsideriĝi la naciportanta popolo. En 2007 la loĝantaro nombris ĉirkaŭ 25 milionoj da homoj. En multaj regionoj diversaj etnoj loĝas miksitaj kaj oni ne scias precize la nombron de loĝantoj. La kategorigo en etnajn grupojn malfacilas ankaŭ, ĉar memdifino kaj ekstera difino ofte malsamas.

Tial oni ne konsideru la nombron kaj procentojn de etnaj grupoj kiel ekzaktaj valoroj, sed nur kiel taksado. La sekvaj nombroj estas ekstrapolitaj al la jaro 2009.

Paŝtunoj, historie Afganoj estis la fondintoj kaj nomdonintoj de la lando. Ili reprezentas inter 40 kaj 50 % de la loĝantaro. Nombras kiel paŝtunoj interalie diversaj nomadaj triboj, ĉefe la kuĉioj, kiuj estas ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj. Ili estas aparte protektitaj de la afgana konstitucio kaj havas rajtojn pri kunparolo.

Taĝikoj estas la dua plej granda grupo de la lando. La nomo signifas ĝenerale la persparolantajn loĝantojn de Afganujo, kiujn oni nomas ankaŭ Parsiwan (persparolantoj) aŭ, oriente kaj sude, Dihgan kaj Dihwar (vilaĝposedantoj, tio estas malnomadoj).
La taĝikoj ne vere estas etno, ne ekzistas konstateblaj kultura, socia aŭ politika diferenco al aliaj grupoj. Okcidente ili estas la rektaj posteuloj de la persa popolo de Irano, en la nordo tiu de la persparolanta popolo de centra Azio. Ili reprezentas la plimulton en la plej multaj urboj.

La nomon taĝikoj uzas plej ofte aliaj por distingi grupojn de loĝantoj, kiuj ne apartenas al triba socio, parolas la persan kaj apartenas plej ofte al sunaismo. Taĝikoj estas inter 20 kaj 35 % de la loĝantaro. Ankaŭ aliaj persparolantaj grupoj, kiel ekzemple la kizilbaŝoj identigas sin pli kaj pli ofte kiel taĝikoj.

Hazaroj, ankaŭ persparolantoj, tamen ĉefe ŝiismanoj estas 7 ĝis 20 % de la tuta loĝantaro.

Ekzistas aldone pluraj aliaj malgrandaj etnaj grupoj en Afganujo kiel la aimakoj (3 ĝis 6 %), turkmenoj (1 ĝis 3 %), beluĉoj ( 1 %), nuristananoj kaj multaj aliaj.

Estas du oficialaj lingvoj de Afganio, kaj aliaj lingvoj estas parolataj. La du oficialaj lingvoj, la persa kaj la paŝtuna, estas la plej ofte parolataj. La persa lingvo ankaŭ nomiĝas Dari, Farsi, estas parolata de duono de la popolo. Ĉi tiu pocentaĵo inkluzivas ĉirkaŭ du milionojn da parolantoj de la Hazaragi-dialekto. La paŝtuna lingvo estas parolata de 35 % de la popolo.

Krome estas parolataj diversaj tjurkaj lingvoj, nome la turkmena kaj la uzbeka, krome pli ol tridek aliaj lingvoj. Granda parto de la popolo estas dulingva.

En 2005 juna taĝika esperantisto Saidnabi Saidilhomzoda, subtenite de UEA, gvidis kurson de Esperanto en Kabula Universitato (Afganio) al kiu aliĝis ĉirkaŭ 150 personoj. En 2005 ankaŭ okazis renkontiĝoj en universitatoj kaj ankaŭ okazis en Kabulo la Afgana Esperanto-Festivalo de Internacia Amikeco (AERIA).

Tahar Bekri: Poemoj (Salam sur Gazao; Li amis...; Afganio; trad. Suso Moinhos). Beletra Almanako (27), oktobro 2016. Paĝoj 73-76. La poemo Afganio en paĝoj 75-76.

Ĉirkaŭ 99% el la loĝantaro de Afganio estas islamanoj; ĝis 90% estas de la branĉo de Sunaismo, 7–19% estas ŝijaismaj.

Ĝis la 1890-aj jaroj, la regiono ĉirkaŭ Nuristano estis konata kiel Kafiristano (tero de kafiroj (nekredantoj)) pro ties ne-islamaj loĝantoj, nome Nuristananoj, etna distinga popolo kies religiaj praktikoj inkludis animismon, politeismon, kaj ŝamanismon. Ankaŭ miloj da Afganaj Sikoj kaj Hinduoj troviĝas en la ĉefaj urboj. Estis malgranda juda komunumo en Afganio kiu estis elmigrinta al Israelo kaj Usono fine de la 20a jarcento; nur unu fama judo, nome Zablon Simintov, restis en 2005.

La politiko de Afganio konsistas el konsilio de ministroj, provincaj guberniestroj kaj nacia asembleo, kaj prezidento servanta kiel ŝtatestro kaj ĉef-komandanto de la Afganaj Armitaj Fortoj. La lando estas nune estrita de la Prezidento Ashraf Ghani kiu estas helpata de du vicprezidantoj, Abdul Raŝid Dostum kaj Sarŭar Daniŝ. En la lasta jardeko la politiko de Afganio estis influita de la landoj de NATO, ĉefe de Usono, en klopodo por stabiligo kaj demokratiigi la landon. En 2004, la nova konstitucio de la lando estis adoptita kaj oni elektis plenuman prezidentoj. La venontan jaron okazis ĝenerala elektado por elekti parlamentanojn.

La Konstitucio de Afganio estas la suprema leĝo de la ŝtato Afganio, kiu utilas kiel leĝa kadro inter la afgana registaro kaj la afganaj civitanoj. Kvankam Afganio (Afgana Imperio) estis farita ŝtato en 1747 fare de Ahmad Ŝaho Durrani, la plej frua afgana konstitucio estis verkita dum la regado de la Emiro Abdur Rahman Ĥano en la 1890-aj jaroj sekvite de versio de 1923.

La nuna Afgana konstitucio estis aprobita per interkonsento en Januaro 2004 post la Loja jirga de 2003.

Antaŭ la posteno de la Prezidento de la Islama Respubliko Afganio estis kreita en 2004, Afganio estis respubliko inter 1973 kaj 1992 kaj el 2001 antaŭen. Antaŭ 1973, ĝi estis monarkio. Hamid Karzai startis sian unuan kvin-jaran regotempon en 2004. Post sia dua regotempo en 2014, Ashraf Ghani Ahmadzai estis elektita kiel venonta prezidento.

Loja jirga (paŝtune, لویه جرگه), estas la nomo, kiun ricevas en Afganio granda asembleo, en kiu origine ĉeestis paŝtunoj, sed kiu poste inkluzivis aliajn etnajn grupojn. Inter ĝiaj ĉeestantoj estas tribestroj, politikistoj, militistoj, religiaj kaj nobelaj altranguloj, ŝtatlaboristoj, ktp. La asembleo estas kunvokata neregule, kelkfoje de la reganto. Kelkaj historiistoj diras, ke tiu tradicio estas pli ol jarmila.

Afganio membras en diversaj internaciaj organizoj kiaj en Unuiĝintaj Nacioj (ekde 1946) kaj kunlaboras aŭ ricevas helpon el multaj registaraj kaj neregistaraj organizoj.

Afganio estas unu el malriĉigitaj malplej evoluigitaj landoj, nome unu el plej malriĉa de la mondo pro jardekoj de milito kaj sekva manko de eksterlanda investado. En 2014, la MEP de la lando estis ĉirkaŭ 60.58 mil milionoj da usonaj dolaroj kun interŝanĝa indico de 20.31 mil milionoj da usonaj dolaroj, kaj la MEP por person estas de 1,900 usonaj dolaroj. La eksportoj de la lando totalis 2.7 mil milionoj da usonaj dolaroj en 2012. Ties sendunga indico estis en 2008 ĉirkaŭ 35%. Laŭ informo de 2009, ĉirkaŭ 42% el la loĝantaro vivas el malpli ol 1 usona dolaro tage. La lando havas mal pli ol 1.5 mil milionoj da usonaj dolaroj en ekstera ŝuldo.

La ekonomio de Afganio estis kreskanta je ĉirkaŭ 10% jare en la lasta jardeko, pro la enmeto de ĉirkaŭ 50 mil milionoj da usonaj dolaroj kiel internacia helpo kaj sendoj el afganaj elmigrintoj. Ĝi estas kaŭzata ankaŭ pro plibonigoj faritaj en la transporta sistemo kaj en la agrikultura produktado, kio estas la kerno de la landa ekonomio. La lando estas konata pro sia produktado de kelkaj el la plej bonkvalitaj granatoj, vinberoj, abrikotoj, melonoj kaj kelkaj aliaj freŝaj kaj sekaj fruktoj, kiaj juglandoj. Multaj fontoj indikas ke tiom multe kiom ĝis 11% aŭ plie el la ekonomio de Afganio estas derivata el la kultivado kaj vendado de opio, kaj Afganio estas amplekse konsiderata la plej granda produktanto de opio en la mondo spite la klopodoj de la afgana registaro kaj de internaciaj organizoj por elradikigi tiun kultivon. Kelkaj el ĉefaj landaj konstruprojektoj estas tiu de Nova Kabulo por 35 mil milionoj da usonaj dolaroj ĉe la ĉefurbo, la urbo Ĵazi Amanullah Ĥan ĉe Jalalabad, kaj Aino Mena en Kandahar. Similaj disvolvigaj projektoj startis ankaŭ en Herat, Mazar-i Ŝarif, kaj aliaj urboj.

Aldone, nombraj entreprenoj kaj malgrandaj fabrikoj ekfunkciis en diversaj partoj de la lando, kiuj ne nur havigas enspezojn al la registaro sed ankaŭ kreas novajn laborpostenojn. Plibonigoj en la negoca medio rezultis en pli ol 1.5 mil milionoj da usonaj dolaroj en investado en telekomunikado kaj kreis pli ol 100,000 laborlokojn ekde 2003. Afganaj tapiŝoj iĝis popularaj denove, kio ebligis je multaj tapiŝkomercistoj tra la tuta lando dungu pli da laboristoj.

Afganio estas membro de WTO, SAURK, EKO, kaj OIK. Ĝi havas observantan statuson en ŜOK. La Ministro pri Eksterlandaj Aferoj nome Zalmai Rassoul diris al ĵurnalistoj en 2011 ke la celo de sia lando estas atingi afganan ekonomion kies kresko estu bazita sur komerco, privata entrepreno kaj investado. FAkuloj kredas ke tio revoluciigos la ekonomion de la mondoregiono. La produktado de opio en Afganio alvenis al rekordo en 2007 kun ĉirkaŭ 3 milionoj da personoj enmetitaj en tiu negoco, sed poste ĝi ege mallpliiĝis en la venontaj jaroj. La registaro startis programojn por helpi malpliigon de la papava kultivado, kaj ĉirkaŭ 2010 oni informis ke 24 el la 34 provincoj estis jam liberaj el papava kultivado. En Junio 2012, Barato postulis privatan investadon en la enspezado de la lando kaj la kreadon de taŭga ekonomia medio.

La kulturo de Afganio pluis dum ĉirkaŭ du jarmiloj, el almenaŭ la epoko de la Akemenida Imperio en 500 a.K. Temas ĉefe pri nomada kaj triba societo, kaj diversaj regionoj de la lando havas siajn proprajn tradiciojn, kio respegulas mult-kulturan kaj mult-lingvan karakteron de la lando. En la sudaj kaj orientaj regionoj la popolo loĝas laŭ la Paŝtuna kulturo laŭ la sekva Paŝtunvalia, kio estas antikva vivostilo kiu estas ankoraŭ konservata. La cetero de la lando estas kulture persa kaj Tjurka. Kelkaj ne-Paŝtunoj kiuj loĝas en proksimeco kun Paŝtunoj adoptis Paŝtunvalia en procezo nomita Paŝtunigo (aŭ Afganigo), dum kelkaj Paŝtunoj estis persiigitaj. Milionoj de Afganoj kiuj estis loĝantaj en Pakistano kaj Irano dum la lastaj ĉirkaŭ 30 jaroj estis influitaj de kulturoj de tiuj najbaraj landoj.

Afganoj montras fieron por siaj kulturo, nacio, praularo kaj ĉefe religio kaj sendependeco. Kiel ĉe aliaj altateruloj, ili estas rigardataj per mikso de superrigardo kaj auperkontrolo, pro ties alta konsidero al persona honoro, al ties triba lojaleco kaj al preteco uzi perforton por solvi disputojn. Ĉar triba milito kaj interna feŭdismo estis unu el ties ĉefaj okupoj ekde senmemora tempo, tiu individuisma trajto malhelpis la konkeron fare de eksterlandanoj. Tony Heathcote konsideras ke la triba sistemo estas la plej bona vojo organizi grandajn grupojn de personoj en lando kiu estas geografie malfacila, kaj en socio kiu, el materiisma vidpunkto, havas nekomplikan vivostilon. Estas ĉirkaŭkalkule 60 ĉefaj paŝtunaj triboj, kaj la Afganoj nomadaj estas ĉirkaŭkalkule 2–3 milionoj.

La lando havas komplikan historion kiu survivis ĉu en siaj nunaj kulturoj aŭ en la formo de variaj lingvoj kaj monumentoj. Tamen, multaj el ties historiaj monumentoj estis damaĝita de ĵusaj militoj aŭ kontraŭkulturaj reĝimoj. La du famaj Budhoj de Bamijan estis detruitaj de Taliboj, kiuj konsideris ilin kiel idolecaj. Krom tio, arkeologoj estas ankoraŭ trovantaj Budhismajn restaĵojn en diversaj partoj de la lando, kelkaj el ili datitaj el la 2a jarcento. Tio indikas ke Budhismo estis disvastigita en Afganio. Aliaj historiaj lokoj estas la urboj Herat, Kandahar, Gazni, Mazar-i Ŝarif, kaj Zaranĝ. La Minareto de Ĝam en la valo de la rivero Hari, estas Monda heredaĵo de Unesko. Mantelo laŭtradicie vestita de la islama profeto Muhammad estas tenita ene de la Sanktejo de la Mantelo en Kandahar, urbo fondita de Aleksandro kaj la unua ĉefurbo de Afganio. La citadelo de Aleksandro en la okcidenta urbo Herato estis plinovigita en ĵusaj jaroj kaj estas populara allogaĵo por turistoj. En la nordo de la lando estas la Maŭzoleo de Hazrat Ali, supozita de multaj kiel la loko kie Ali estis entombigita. La Afgana Ministerio de Informado kaj Kulturo estas plinovigante 42 historiajn lokojn en Gazni ĝis 2013, kiam la provinco estos deklarita kiel ĉefurbo de Islama civilizo. La Nacia Muzeo de Afganio estas en Kabulo.

Kvankam edukiteco estas malalta, la klasikaj persa kaj paŝtuna poezio ludas gravan rolon en la afgana kulturo. Poezio ĉiam estis unu el la ĉefaj edukaj pilieroj en la regiono, ĝis nivelo ke ĝi estas integrata en ĝenerala kulturo. Kelkaj elstaraj poetoj estas Rumi, Rabi'a Balĥi, Sanai, Jami, Ĥuŝal Ĥan Ĥattak, Rahman Baba, Ĥalilullah Ĥalili, kaj Parŭin Paĵŭak.

La urbo Kabulo estas hejmo de multaj muzikistoj kiuj estis mastroj kaj de tradicia kaj moderna afgana muziko. Tradicia muziko estas populara ĉefe dum la celebroj de Noruzo (Novjaro) kaj de la Nacia Sendependeca Tago. Ahmad Zahir, Naŝenas, Ustad Sarahang, Sarban, Ubaidullah Jan, Farhad Darja, kaj Naghma estas kelkaj el la elstaraj afganaj muzikistoj, sed estas multaj aliaj. Plej afganoj estas alkutimiĝintaj rigardi hindajn filmojn de Bolivudo kaj aŭskulti ties filmajn kantojn. Multaj gravaj filmosteluloj de Bolivudo havas radikojn el Afganio, kiaj Salman Ĥan, Saif Ali Ĥan, Shah Rukh Khan (SRK), Aamir Ĥan, Feroz Ĥan, Kader Ĥan, Nasrudin Ŝah, Zarine Ĥan kaj Celina Jaitli. Aldone, kelkaj filmoj de Bolivudo, kiaj Dharmatma, Khuda Gawah, Escape from Taliban, kaj Kabul Express estis filmitaj en Afganio.

Abdul Rahman

Afgana leporhundo

Afgana neĝopasero

Afgana tapiŝo

Flago de Afganio

Listo de urboj de Afganio

 (2006)




#Article 4: Sepataga Adventisma Eklezio (406 words)


La Sepataga Adventisma Eklezio (fondita en 1863) estas fundamentista eklezio de
protestantismo, kiu sekvas la usonan profetinon, Ellen G. White. Sekvante severan interpreton de la Biblio, adventistoj iras al preĝejo sabate kaj manĝas koŝere, kiel judoj. Ili ne trinkas kafeinon, alkoholon aŭ fumas tabakon. Multaj estas vegetaranoj. Kvankam plejparte protestanta en doktrino (sola scriptura, bapto, la Sankta Triunuo, ktp), laŭ adventismo la animo ne estas nature senmorta aŭ povas ekzisti aparte de la korpo. Tial la mortintoj ne nun ekzistas nek en infero nek en la ĉielo, sed estos relevigitaj korpe kaj juĝitaj post la reveno aŭ Advento de Jesuo Kristo. La malbonaguloj ne iros al infero sed estos detruitaj kun Satano. Tial adventismo ne kredas en infero. Post la detruo, la savitoj loĝos por ĉiam kun Kristo sur nova, paradiza tero.

Laŭ adventismo, la Advento okazos baldaŭ, kiam Kristo revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Pro tio, en 1844 Dio sendis profetinon White, por helpi kaj instrui la kristanan eklezion, kiu restos ĝis la Advento. La vizioj kaj skriboj de White, deveninte de Dio, estas aŭtoritata, nur la Biblio estante pli aŭtoritata. Adventistoj uzas ŝiajn skribojn por interpreti la Biblion. Pro ŝia instruo, adventistoj iras al preĝejo sabate kaj manĝas koŝere, inter aliaj sen ĉevalaĵo kaj porkaĵo, sen salikokoj kaj sen senskvama fiŝaĵo.

La eklezio, el kiu adventismo venis, antaŭdiris la precizan tagon de la Advento, sed kiam Kristo fiaskis reveni je mardo la 22-a de oktobro 1844, la eklezio disrompis: unu parto, sub la influo de White, fariĝis la nuna adventismo, la alia parto fariĝis jehovismo. Jehovismo korektis la daton, sed White, pro siaj vizioj, diris, ke Jesuo je tiu dato iris al alia parto de la ĉielo por pretigi sin por la baldaŭa Advento.

La eklezio praktike toleras divorcon kaj reedziĝon. Pastro devas esti viro, sed li povas edziĝi. La eklezio ne baptas infanetojn. Komunio estas po kvarfoje jare: ĝi estas kun pano, vinbersuko (ne vino pro ĝia alkoholo) kaj piedlavado. La efiko de komunio, kiel bapto, estas simbola.

En 2000 estis ĉirkaŭ 11 milionoj da adventistoj tra la mondo (sed ankaŭ milionoj da eks-adventistoj), kreskante tre rapide tra la mondo, precipe en la Tria Mondo, kvarobliĝinte tutmonde dum la pasintaj 25 jaroj. La eklezio estante tre misiema: nun nur 9% el kredantoj loĝas en Usono, la naskolando de la eklezio. La eklezio havas universitatojn, la ĉefa estante Andrews en Usono. Ĝi ankaŭ havas hospitalojn, eldonejojn kaj misiojn.

Idoj de adventismo:




#Article 5: Albigensismo (1308 words)


Albigensismo (1000–1400) estis dualisma religia movado, kiu floris en kio nun estas suda Francio dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, en la lando kaj epoko de la trobadoroj. La nomo venas el la kostumo blanka (Alb) kiu foje kredigas al urbo Albi, sed temas nur pri sama etimologio. La katolika eklezio kondamnis ĝin kiel kristanan herezon.

Albigensismo instruis, ke estas du dioj: unu bona dio, kiu kreis la spiritan mondon, kaj unu malbona dio, kiu kreis la materian mondon. Tial io ajn karna estas malbona: nasko, edziĝo, eĉ la sakramentoj. Ĝi instruis, ke la tero estas la infero, ke Jesuo ne estis Dio, ke milito kaj edziĝo estas malbonaj. Anoj praktikis fastegadon kaj volontan malriĉecon. Albigensismo estis la plej populara branĉo de pli larĝa religia movado,
katarismo (de la greka, katharos, pura), rezulto de maniĥeisma influo en kristanismo. La katolika eklezio fondis la Inkvizicion, la ordenon de la dominikanoj kaj la rozarion por batali kontraŭ ĝi.

Albigensismo estis religio dualisma. Laŭ ĝi la universo estas lukto inter du dioj:

Ni estas animoj kreitaj de Dio, loĝintaj en la ĉielo, en paradizo, sed Satano trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajn animojn en korpojn karnajn, metinte nin en lian mondon, la teron, kiu en realo estas la infero. La materia mondo kreita de Satano estas nature korupta, tial homo, en korpo karna, estas nature pekema. Sed por liberigi nin el ĉi tiu infero, Dio sendis al ni Jesuon Kriston.

La materio estas nature malbona kaj la homa korpo karcero de la spirito, la seksamo kaj generado evitendas ĉar forigantaj el Dio kaj savo. (Dum katarismo tion konfesigis, Francisko el Asizo komponis la Kantikon de la kreitaĵoj!)

Jesuo Kristo ne estis Dio mem, sed kreito de Dio. Ĉar li estis perfekta, lia korpo estis ne karna, sed de ĉiela esenco, per kiu li eniris en la orelon de Maria. Liaj naskiĝo kaj suferado estis ŝajnaj kaj ne efektivaj. Li savas nin ne per siaj sango kaj suferado sur la kruco (kiuj estis falsaj), sed sole per siaj ekzemplo kaj instruo.

Nur la ĉielo (paradizo) kaj la tero (infero) ekzistas – ne ekzistas purgatorio. Se oni mortas en peko, oni vivos denove en alia korpo per la transmigrado de la animo; se oni mortas pura kaj sen peko, sia animo reiros al la ĉielo, sed sia korpo ne releviĝos. Ĉiu animo estos savita antaŭ la fino de la mondo.

Laŭ katolika doktrino, por komparo, Dio kreis la teron kaj la
ĉielon, la materian kaj la spiritan. La materia mondo, por si mem, estas bona, ĉar ĝi estis kreita de Dio. Peko eniris la mondon ne per la naturo de la mondo, sed per la origina peko de Adamo, la unua homo, kiu ruinigis nian naturon. Satano estas ne dio, sed ribelanta anĝelo. La peko de Adamo kaj Satano ne estis de iliaj naturoj, sed de ago
de la volo, de ilia fiereco, kiuj turnis sin kontraŭ Dio. Jesuo ne estas kreito, sed Dio mem, kaj lia korpo estas karna, lia suferado tre reala. Kiu mortas, ties animo iras al la infero, la purgatorio aŭ la paradizo, laŭ ties pekoj, kaj, je la fina tago de la mondo, Jesuo revenos por juĝi la mortintojn kaj la vivantojn, relevinte ĉiujn en karno.

Por forlavi la pekon de animo kaj certigi ĉielan postmorton, la
albigensoj praktikis ne la
katolikajn sakramentojn (kiuj estas koruptaj, ĉar ili uzas materiaĵojn

(latine, consolamentum) kaj, laŭ neceso, rekonsoleco
(reconsolatio). La esenca rito estis la surmetado de manoj. Ĝi ofte
estis ricevita sur la mortolito. La preparado por la sakramento
estis tempo de studo kaj pentofarado. Infanoj ne povis ricevi la
sakramenton.

Inter la albigensoj estis du klasoj:

La perfektuloj, kiuj ricevis la
konsolecon, per kiu ili estis purigitaj de ĉiu
peko. Ili praktikis severan moralon: ĉar la karno estas malbona, ili ne
manĝis viandon (escepte de fiŝo), ne edziĝis kaj evitis seksumadon kaj vivis
malriĉe sen posedaĵoj. Ili fastis longe kaj severe, eĉ ĝis morto. Ili staris kontraŭ milito kaj mortpuno. La
virinoj ne vojaĝis, kaj la viroj nur duope. La perfektuloj ankaŭ estis
konataj kiel la bonaj homoj (france, les bons hommes). Ili
estis ĉastaj, pacamaj kaj multe amataj. Kaj estis bruligotaj en la venontaj
krucmilito kaj inkviziciado.

La kredantoj, la plimulto de albiganoj, kiuj ne ricevis la
konsolecon. Ili edziĝis kaj militis, sed praktikis la
Dekalogon kaj promesis ricevi la konsolecon
iam antaŭ morto.

La albigensoj estis regataj religie de episkopoj kaj diakonoj,
kaj eble papo. Nur la perfektuloj povis esti
episkopoj aŭ diakonoj.

La deveno de albigensismo estas nekonata – ĝi subite aperis en suda
Francio en la 11-a jarcento – sed la rito kaj doktrino estas strange similaj
al iuj antikvaj herezoj de la eklezio, ekzemple
gnostikismo.

Albigensismo aperis antaŭ 1022 en Okcitanio, kiu nune estas suda Francio, ĉirkaŭ
Tuluzo, la centro de la herezo. Okcitanio tiam estis la
ekonomia mastro de la okcidenta Mediteraneo kaj estis la plej riĉa,
altkultura kaj avangarda regiono de la tiama Okcidento. Feŭdismo ekis
malaperi. Religie, la popolo estis tre tolerema kaj la katolika pastraro
diboĉa. La ĉefepiskopo de Narbono, diris la papo, havis monujon anstataŭ
koro.

La disvastigado de albigensismo estis grada kaj paca: la anoj simple
ĉesis iri al preĝejo kaj anstataŭe sekvis al unu el la centoj da
perfektuloj. Ĝi ne estis herezo brua kaj ribelema, kiel
protestantismo en la 16-a jarcento, sed kvieta
kaj paca, kio trompis la Eklezion.

Unue la katolika eklezio batalis kontraŭ la herezo per norma eklezia
disciplino kaj predikado. Sed la herezo floris tiel, ke dum 1150–1200
ĝi estis organizita kiel kontraŭeklezio, kiu estis subtenata de la
eta nobelaro. Laŭ Sankta Dominiko la predikantoj estis tro pompaj
por influi homojn kontraŭ la bonaj homoj, kiuj vivis simple kaj
malriĉe. Tial Dominiko kaj aliaj monaĥoj vivis kiel la perfektuloj,
predikante kaj almozante. Sed eĉ tio ne turnis la koron de la plimulto de
la herezuloj. Dominiko, forirante el Francio, avertis, Nun ni instigos
princojn kontraŭ vi kaj multegaj pereos. Bedaŭrinde li pravis. La
herezo nun estis herezo de mil urboj kaj unu triono de la loĝantaro de
suda Francio.

En 1194 la grafo de Tuluzo, Rajmondo la 6-a, decidis subteni
la perfektulojn. Vidinte laman perfektulon kuŝanta en la strato, li diris, Mi
preferas esti ĉi tiu homo ol reĝo aŭ imperiestro. La papo
Inocento la 3-a, ekskomunikis lin, sed vane, ĉar suda Francio estis tro tolerema.
Rajmondo mortigis la senditon de la papo, ago rara antaŭ la Renesanco.

Inocento fariĝinte konvinkita, ke milito estis neevitebla, petis la
reĝon de Francio krucmiliti kontraŭ la herezaj princoj de la sudo. La
batalo kontraŭ islamo nun turniĝis kontraŭ kristanaj herezuloj. La
krucmilito daŭris dum 1209-1229 kaj fariĝis milito de
politikaj ambicioj, grandaj masakroj, brulantaj perfektuloj kaj brulantaj
vilaĝoj. En Béziers la tuta loĝantaro, albigensoj kaj
katolikoj, estis mortigita de la glavo, eĉ tiuj, kiuj estis en la
katedralo. Mortigu ĉiujn. Dio konos siajn estis la devizo.

En 1213 la milito turniĝis al la favoro de la katolikaj
armeoj. La milito estis batalita kastelo post kastelo (ekzemple, la
kastelo de Foix, kies bildo staras ĉe la kapo
de la artikolo). En 1229 la reĝo fine venkis la sudon,
savinte Francion kiel nacion kaj katolikismon kiel eklezion, kaj
detruinte Langvedokon kaj Okcitanion kiel nacion kaj albiganismon kiel religion. Se la
reĝo kaj papo malvenkis, la Okcidento estus ŝanĝiĝita profunde.
Kvankam la katolika eklezio apenaŭ venkis, ĝi ja venkis. En la

inverse), tial protestantismo travivas ĝis nia tempo, albigensismo
ne.

Post la milito, la katolika eklezio fondis la Inkvizicion por
tute elradikigi la herezon. La inkvizicio kontraŭ la albigensoj,
kondukita de la dominikanoj, la ordeno de fratoj fondita de Sankta Dominiko,
ne uzis torturon (kiel en la Renesanco), sed la leĝa procedo ne sufiĉe
gardis la senkulpajn. La perfektulo estis brulita, kaj la kredanto perdis
siajn posedaĵojn kaj devis porti flavan krucon sur sia vesto, dum
la resto de sia vivo.

Post tempo albigensismo grade velkis, malaperinte en la




#Article 6: Angla lingvo (2228 words)


La angla lingvo ( [IN-gliŝ]) estas ĝermana lingvo kun granda influo de latinidaj vortoj, kiu evoluis en Anglio de la anglosaksa lingvo al la meza angla lingvo por finfine formi la modernan anglan lingvon. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 ĝis 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en Britio (Brita angla) kaj ties eksaj kolonioj kiel Usono (Usona angla), Irlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj multaj landoj en Karibio. Ĝi estas oficiala lingvo de 71 landoj tutmonde, kiel Barato, Pakistano aŭ Sud-Afriko, kie la angla estas uzata kiel unua aŭ dua lingvo.

La angla ankaŭ estas la plej uzata lingvafrankao kaj la plej lernita kaj lernata fremdlingvo tutmonde. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la brita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomia kaj kultura influo de Usono depost la Dua Mondmilito. En 2000, oni taksis, ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la interreto.

La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UN kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: kvankam multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.

Unuflanke, la angla estas relative facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Pro tio, tamen, vortordo estas malpli libera, ol en lingvoj kun pli da finaĵoj. Ne estas simpla afero, ŝanĝi vortordon por emfazo sen ŝanĝi la signifon de la frazo.

Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto, ekzemple laugh [laf], daughter [DO:-ta], though [foŭ], thought [fo:t], cough [kof], rough [raf], island [AJ-lnd], nation [NEJ-ŝn], national [NE-ŝnel]) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj.

La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj, ekzemple la sonoj reprezentataj de th angle, do [θ] kiel thought (penso), thin (maldika), maths (matematiko) (proksimigata per [f], do thought [fot], thin [fin], maths [mafs]) kaj [ð] kiel the (la), then (tiam), brother (frato) (proksimigata per [v] aŭ [d] vortkomence, do the [di], then [den], brother [BRA-ver]). Domenico Maceri, profesoro ĉe Allan Hancock College, pretendas ke sud-koreiaj gepatroj iniciatas langofrenulan tranĉon de siaj infanoj, kredante ke ili prononcos pli bone la anglan lingvon.

La variaĵoj de la angla estas tre similaj laŭ prononco de konsonantoj, dum la plej parto de la interdialektaj variaĵoj temas pri la vokaloj.

La angla estas hindeŭropa lingvo de la okcidenta ĝermana grupo. Tamen pro la sociolingvistikaj aspektoj de la Brita Insularo el la vikingaj invadoj kaj la posta normana invado, ĝi ricevis gravajn pruntojn el la nordĝermanaj lingvoj kaj de la franca, kaj granda parto de ties vortotrezoro estis prilaborita pere de kultismoj el la latino. Tiuj du lastaj influoj faras, ke la angla estas eble unu el la ĝermanaj lingvoj plej maltipaj kaj laŭ vortotrezoro kaj laŭ gramatiko.

La lingvaj parencoj vivanta plej similaj al la angla estas sendube la frisaj, nome lingvoj parolataj de proksimume duonmiliono da personoj en la nederlanda provinco Frislando, proksima al Germanio, kaj en kelkaj insuloj en la Norda Maro. La simileco inter la frisaj lingvoj kaj la angla estas pli klara kiam oni komparas la malnovfrisan lingvon kun la malnovangla, ĉar la restrukturigo de la angla pro la eksterlandaj influoj faris la modernan anglan lingvon rimarkinde malpli similan al la frisaj ol tio, kio ĝi estis en antikvaj epokoj.

La konsonantaro de la angla konsistas el 25 elementoj (kelkaj variantoj de Skotlando kaj Nordameriko atingas ĝis 27, ĉar ili inkludas du kromajn senvoĉajn frikativojn):

La fonemoj montrantaj asteriskon (*) estas nur en kelkaj variaĵoj de angla (ĉefe ĉe la  kaj ĉe kelkaj variaĵoj de Usono kaj Kanado), dum la cetero estas tutlokaj kaj aperas en ĉiuj variaĵoj. Ĉiu el tiuj fonemoj povas prezenti alofonajn variaĵojn laŭ la fonetika kunteksto. Por ekzemplo:

La ortografio de la angla fiksiĝis proksimume ĉirkaŭ la 15a jarcento. Tamen ekde tiam la lingvo suferis gravajn fonetikajn ŝanĝojn, ĉefe ĉe la vokaloj, kio faras ke la ortografio ne estas certa gvidilo por la prononco. Kiel ekzemplon oni povas konsideri la serion -ea-, kiu havas ĝis ok malsamajn prononceblojn nur parte antaŭdireblaj el la fonetika kunteksto:

La anglalingvaj vortoj ne havas supersignojn, kaj la demando- kaj ekkrio-signoj uzeblas nur fine de ĉiu frazo, male ekzemple al hispana kie uzeblas kaj komence kaj fine.

La angla prezentas multajn el la tipaj trajtoj de la lingvoj de Eŭropo. La substantivo prezentas diferencon inter singularo kaj pluralo. En moderna angla, diference disde ties antaŭaĵo, nome la antikva angla, la substantivo ne faras distingojn de genro aŭ kazo. La kazaj diferencoj limiĝas en moderna angla al la pronomo, kiel okazas ekzemple en la latinidaj lingvoj.

En la verba sistemo la angla, same kiel ĉe la germana kaj ĉe la latinidaj lingvoj, suferis similan evoluon. Oni kreis pasintecajn komponitajn formojn por esprimi la finitan aspekton kaj perifrazajn formojn kun la verbo esti por esprimi la progresan aŭ kontinuan aspekton. Alia similaĵo estas la disvolvigo de -os formoj el helpoverboj. Grava diferenco inter la angla kaj aliaj ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj estas la malfortigo de la subjunktivo. Simile la angla, same kiel la germana, la nederlanda aŭ la latinidaj lingvoj, estis kreinta difinajn artikolojn proprajn el la indikaj pronomoj.

La vortotrezoro de la angla aktuale estas formita de kerno de propraj vortoj rekte hereditaj de la antikva angla, inter kiuj troviĝas la plej granda parto da vortoj pure gramatikaj same kiel la plej granda parto da la plej oftaj vortoj. Tamen, inter la ne tiom oftaj vortoj hegemonias la pruntoj de la latina kaj de la franca, kiuj ofte estas kultismoj, kvankam ili estas ofte uzataj ankaŭ en la populara konversacinivelo.

Fakte inter la dek mil vortoj plej oftaj iom pli ol unu triono estas vortoj de ĝermana deveno, dum pli ol 60 % estas vortoj de latina aŭ latinida deveno. La jena tabelo montras la hegemonion de diversaj devenoj de la vortotrezoro laŭ proporcioj de ofteco.

La vortoj derivitaj de la antikva angla, populare nomataj ĝermanaj, plej ofte esprimas seriozecon kaj dediĉon. Kiam Winston Churchill diris, en sia unua diskurso kiel Ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando (1940), ke li povas proponi al sia popolo dum milito nur  (sango, laboro, larmoj kaj svito), la seriozeco de la situacio videblas en lia uzo de vortoj nur ĝermandevenaj. Male, abunda uzado de latiniddevenaj vortoj, ĝenerale derivitaj el la franca, indikas bagatelojn aŭ burokratecon. En juraj dokumentoj de la pasinteco estis ofta la uzado de paroj de sinonimoj, unu de anglosaksa kaj alia de latinida devenoj, kiel last will and testament (lasta testamento), por eviti miskomprenojn. La deveno de la vortoj en angla povas havigi antropologiajn konkludojn: la bestoj sheep, pig, kaj cow (ŝafo, porko, bovino) estas ĝermandevenaj, dum la nomoj de la viandoj el tiuj bestoj estas latiniddevenaj: mutton, pork, beef (ŝafaĵo, porkaĵo, bovaĵo). Kio indikas la socian klason, kiu bredozorgis la animalojn – la anglosaksaj konkeritoj – kaj kiuj ĝuis ties viandojn: nome la normanaj konkerintoj (francoj).

La angla uzas la latinan alfabeton sen aldono, escepte en la vortoj rekte prenitaj el aliaj lingvoj kun diferencaj alfabetoj. Tamen historie la antikva angla estis uzinta specialajn signojn por kelkaj el ties sonoj:  kaj la respondajn minusklojn .

Aliaj karakteroj de la moderna ortografio de la angla estas la ekzistado de granda kvanto da lingvaj kuntiriĝoj:

Menciendas ke tiuj kuntiriĝoj uzeblas plej ofte en la konversacia parolmaniero kaj pli malofte en la formala parolmaniero.

La plej frua versio de la angla estas la anglosaksa. Post la normana konkero de Anglio, parte pro la influo de la anglo-normanda, la anglosaksa evoluis en la meza angla, kiu enhavis multajn vortojn de franca deveno. Plua granda evoluo okazis dum la 15akaj16a jarcentoj, kiam la gramatiko iĝis malpli kompleksa kaj aldoniĝis multaj vortoj de latina kaj franca devenoj, kaj la moderna angla estiĝis.

En la 18a jarcento eldoniĝis la unuaj vortaroj (ekzemple tiu de Samuel Johnson), kiuj ludis gravan rolon rilate la normigon de la literumado de la angla.

La angla estas la tria lingvo de la mondo laŭ nombro de parolantoj, kiuj havas ĝin kiel gepatra lingvo (inter 300 kaj 400 milionoj da personoj), same kiel la tria plej parolata, post la mandarena kaj la hispana, kaj se oni enkalkulas ankaŭ tiujn kiuj havas ĝin kiel dua lingvo, kiuj estas 200 milionoj da personoj plie.

La angla, ĉar etendis Anglio sian lingvon tra la tuta mondo (Brita Imperio), kaj ĉar iĝis Usono la plej granda potenco kaj ekonomia kaj milita, ĝi iĝis de facto la lingua franca nuntempa.

Spite la ekziston de aliaj internaciaj lingoj (kiaj la franca, germana, rusa, ĉina, araba, hispana ktp.) kaj de internaciaj planlingvoj, kiaj Esperanto aŭ malpli grave interlingua kiuj estas neŭtralaj frankalingvaoj kvankam kun malpli da parolantoj, la angla konstituas nuntempe la ĉefan lingvon por internacia komunikado. Tio rilatas al la hegemonio de la dominanta civilizacio, kiu ĝenerale ne ŝatas adopti alian lingvon, sed male, trudas la anglan kun la koncernaj privilegioj, kiujn ĝuas parolantoj de la angla kiel gepatra kaj eĉ ties landoj, kontraŭ la 96 % de la tutmonda loĝantaro en la aktualo, kiu ne havas la anglan kiel gepatra. Pro simila tialo en multaj eŭropaj landoj oni parolas lingvojn derivatajn el la latino, kiu estis la oficiala (aŭ ĉefa) lingvo de la Romia Imperio. Kaj pro tiaj tendencoj, ĉefe la intelektaj elitoj pasis de la latino al la franca, poste al la angla post la dua mondmilito kaj oni antaŭvidas, ke la angla suferos malpliigon en la venontaj jardekoj kontraŭ aliaj lingvoj de forta hegemonio ĉu loĝantara ĉu ekonomia ĉu milit-politika kiaj la hispana, la araba aŭ la mandarena, inter aliaj.

Aktuale ekzistas milionoj da personoj, kiuj ankaŭ uzas kiel alternativo neŭtralan internacian helplingvon, simplan laŭ desegno kaj nekondiĉatan al ŝanĝoj de la mondaj potencoj. Tamen, laŭ la Raporto Grin, kiu konkludas ke la uzado de Esperanto estus la plej bona solvo je meza kaj longa tempolimo por la Eŭropa Unio kaj ties civitanoj, estas certe ke je mallonga tempolimo tio necesigus grandan investon aŭ koston en informaj kampanjoj por akiri lingvan esperantan kapablon en komerco kaj en ŝanĝoj de la procezo por instruado kaj lernado de fremdaj lingvoj.

Kontraste kun la hispana, la franca kaj aliaj lingvoj, ne estas centra aŭtoritato, kiu kontrolu ortografion, gramatikon kaj vortotrezoron, kvankam foje oni citas tiun aŭ tiun vortaron, gramatikon aŭ libron kiel aŭtoritato. La angloparolantoj ĝuas sistemon de lingva senordo, kio faciligas la stampadon de novaj vortoj, la enkondukon de pruntoj kaj la formadon de regionaj aŭ sociaj variaĵoj de la lingvo aŭ almenaŭ de la parolmaniero.

Estas multaj dialektoj de la angla. En Britio la diversaj dialektoj devenas de regionaj varioj de la anglosaksa kaj meza angla. La skota estas tute aparta lingvo.

En diversaj landoj estas diversaj varioj de la lingvo, kun gramatikaj kaj leksikaj diferencoj. Pro tiaj diferencoj, estas diraĵo ke Usono kaj Anglio estas apartigataj per komuna lingvo.

Anglish aŭ Engla lingvo estas tipo de lingva purismo aplikata al la angla lingvo, en kiu la vortoj devenaj de la greka, la latina, kaj la latinidaj lingvoj estis anstataŭigitaj per ĝermandevenaj vortoj. En tiuj okazoj, temas pri uzado de sinonimoj kaj aliokaze neologismoj.

Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ dek ses ŝtatoj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:

Notu bone, ke diversaj ŝtatoj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu lando. Ekzemple, Kenjo, Pakistano, kaj Bangladeŝo, ĉiu eble havas 3milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de landoj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30milionoj da anglaparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Aktuale la angla lingvo plu disvastiĝas. Estas tamen indikoj, ke en la venontaj jardekoj aliaj lingvoj gajnos pli kaj pli da tereno, ĉefe la ĉina, la hispana kaj la araba. Kvankam la nombro de parolantoj de la angla pligrandiĝas, estas signoj ke la tutmonda superregado de la lingvo eble malgrandiĝos en la antaŭvidebla estonteco, skribis Neil Kinnock, ĉefo de British Council, en 2006.

Studo dividas la malnetan enlandan produkton en la tuta mondo laŭ la diversaj lingvoj kaj aplikas prognozojn. Oni taksas, ke fine de 2002 proksimume 29,3% de la tutmondaj enspezoj estas produktataj de anglaparolantoj, ĉ.12,5% de ĉinaparolantoj. (Fakte oni uzas por la divido la aĉetpovon.) Laŭ la prognozo tiu rilato ŝanĝiĝos al 28,2% por la angla lingvo kaj 22,8% por la ĉina lingvo en 2010. Se la kresko de la ĉina ekonomio restos simila, estas atendeble, ke la ĉina tiurilate superos la anglan antaŭ la jaro 2020. Oni nepre konsideru, ke la studo esploras la lingvojn nur rilate al la produktado kaj ne konsideras la superregan rolon de la angla en la internacia komerco.

Sufiĉe multe da angla literaturo estis esperantigita, sed ne multaj verkoj originale skribitaj en Esperanto estis ĝis nun eldonitaj en angla traduko. La aŭtorino Anna Löwenstein verkis siajn romanojn kaj en la angla kaj en Esperanto. Kelkaj anglalingvaj versioj de poemoj de Kálmán Kalocsay estas inkluditaj en la kompilaĵo En nacia vesto de Ada Csiszár, Budapesto 2004.

Ĉar la angla estas hodiaŭ la plej disvastiĝinta lingvo tutmonde, kredeble ĝi estas la plej utila vehiklo por informi grandan parton de la homaro pri Esperanto kaj ĝia kulturo.

 
Elektiĝis leginda 20an de julio 2018




#Article 7: Aristotelo (3241 words)


Aristotelo,   (naskiĝis en -384 en Stagira, mortis en -322 en Ĥalkido) estis greka filozofo.

Li kaj Platono metis la fundamenton de la okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la 13-a jarcento Tomaso de Akvino nomis lin simple La Filozofo, kaj Danto la mastro de tiuj, kiuj scias. Cicerono diris, ke Aristotelo estas rivero de fluanta oro. Eĉ hodiaŭ lia verkaro pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formis la modernan sciencon. Scienco bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo. La filozofia tradicio, kiu estas inspirata de la verkaro de Aristotelo estas nomata Aristotelismo.

Lia verkaro kovras multajn fakojn — fizikon, biologion, zoologion, metafizikon, logikon, etikon, estetikon, poezion, teatron, muzikon, retorikon, lingvistikon, politikon kaj ŝtatregosciencon — kaj konstituas la unuan kompletan sistemon de la okcidenta filozofio. Tuj post la morto de Platono, Aristotelo lasis Atenon kaj, laŭ peto de Filipo la 2-a de Macedonio, iĝis instruisto de Aleksandro la Granda komence de 343 a.K.

Instruado de Aleksandro la Granda donis al Aristotelo multajn oportunojn kaj abundon da havaĵoj. Li establis en la Liceo bibliotekon, kiu helpis en la verkado de liaj multnombraj libroj. La fakto, ke Aristotelo estis lerninto de Platono, kontribuis al lia iama vidpunkto rilate Platonismon, sed, post la morto de Platono, Aristotelo merĝiĝis en empiriaj studoj kaj transiris de Platonismo al empiriismo. Li kredis, ke la konceptoj de ĉiuj popoloj kaj ĉiuj ties scioj estis definitive bazitaj sur percepto. La pozicio de Aristotelo rilate natursciencon reprezentas la grundan fonon de multaj el liaj verkoj.

La rigardoj de Aristotelo pri fizika scienco profunde formis la mezepokan fakulecon. Ties influo etendiĝis el Malfrua Antikveco kaj la Alta Mezepoko al la Renesanco, kaj ne estis anstataŭata sisteme ĝis la epoko de la Klerismo, kiam aperis teorioj kiel la klasika mekaniko. Kelkaj el la zoologiaj observoj de Aristotelo, kiel la hektokotila (reprodukta) brako de polpo, ne estis konfirmataj aŭ refuzataj ĝis la 19a jarcento. Liaj verkoj enhavas la plej fruan konatan formalan studon de logiko, kiu estis ŭzita en la 19a jarcento en la studo de moderna formala logiko.

En metafiziko, Aristotelismo profunde influis la Judo-Islaman filozofian kaj teologian pensaron dum la Mezepoko kaj la kristanan teologion, speciale pro la Novplatonismo de la prakristanismo kaj pro la skolastika tradicio de la Romkatolika Eklezio. Aristotelo estis bone konata inter mezepokaj islamaj intelektuloj kaj admirita kiel la unua instruisto (arabe: المعلم الأول‎‎).

Lia etiko, kvankam ĉiam influa, akiris plinovigitan intereson per la moderna alveno de la virta etiko. Ĉiuj aspektoj de la filozofio de Aristotelo plu estas aktive studataj. Kvankam Aristotelo verkis multajn elegantajn traktaĵojn kaj dialogojn, oni supozas ke nur ĉirkaŭ unu triono de lia originala produktaro postrestis ĝis nia tempo.

Aristotelo, kies nomo signifas la plej bona celo, naskiĝis en 384 a.K. en Stagiro, Ĥalkidiko, en norda periferio de Klasika Grekio, ĉirkaŭ 55 km (34 mejlojn) oriente de la nuntempa Tesaloniko. Li estis filo de kuracisto Nikomaĥo, kiu estis persona kuracisto de la reĝo Amintas la 3a de Macedonio, kiu mortis kiam Aristotelo estis akoraŭ infano, pro kio Prokseno la Atarnea iĝis lia prizorganto. Kvankam malmultas informoj pri la infanaĝo de Aristotelo, li probable pasigis ioman tempon ene de la Macedonia palaco, kie faris siajn unuajn konektojn kun la Macedonia monarkio.

Havante 17 aŭ 18 jarojn, en 367 a.K. li iris al Ateno por studi ĉe la Akademio, la instruejo de Platono, kaj restis tie dum la sekvaj du jardekoj. Li lasis Atenon en 348/47 a.K. La tradicia historio, pri lia eliro, registras ke li seniluziiĝis kun la direktado de la Akademio post la kontrolo transiris al Speŭsipo, la nevo de Platono, kvankam eble li simple timis kontraŭ-macedoniajn sentojn kaj foriris eĉ antaŭ la morto de Platono.

Aristotelo poste akompanis Ksenokraton al la kortego de lia amiko Hermias de Atarneo en Malgranda Azio. Tie li veturis kun Teofrasto al la insulo Lesbo, kie ili kune studis maran biologion dum du jaroj, nome botanikon kaj zoologion de la insulo. Aristotelo edziĝis al Pitias, kiu estis adopta filino aŭ nevino de Hermias. Ŝi naskis al li filinon, kiun ili nomis ankaŭ Pitias. Tuj post la morto de Hermias, en 343 a.K. Aristotelo estis invitita de Filipo la 2-a por iĝi edukisto de lia filo Aleksandro. Li instruis Aleksandron dum tri jaroj en lernejo instalita de Filipo la 2-a en la Templo de Nimfoj de Mieza (Macedonio). Dum tiu tempo li instruis ne nur al Aleksandro, sed ankaŭ al du aliaj estontaj reĝoj — Ptolemeo kaj Kasandro. Aristotelo kuraĝigis Aleksandron al orientaj konkeroj kaj lia sinteno al Persio estis sendube etnocentra. En unu fama ekzemplo, li konsilis al Aleksandro esti estro por grekoj kaj despoto por barbaroj, por zorgi la unuajn kiel amikojn aŭ parencojn, kaj barakti kun la lastaj kiel bestoj aŭ plantoj.

En 335 a.K. Aristotelo starigis en Ateno sian lernejon — la Liceon. Aristotelo direktoris tie kursojn dum la venontaj 12 jaroj. Jam en Ateno, lia edzino Pitias mortis kaj Aristotelo engaĝiĝis kun Herpilis de Stagira, kiu naskis al li filon, kiun li nomigis honore al sia patro, Nikomaĥo. Laŭ Suido, li havis ankaŭ eromenos (junan amaton) — Palaifaton de Abidos.

Oni supozas ke en tiu periodo en Ateno, inter 335 kaj 323 a.K., Aristotelo komponis multajn el siaj verkoj. Li verkis plurajn dialogojn el kiuj nur fragmentoj postvivis. La verkoj estis postvivintaj en traktaĵa formo kaj ne estis ĉefe destinitaj por vasta publikigo; ĝenerale oni supozas ke temas pri prelegaj helpiloj por liaj studentoj. Liaj plej gravaj traktaĵoj estas Fiziko, Metafiziko, Etiko de Nikomako, Politiko, Pri animo kaj Poetiko.

Aristotelo ne nur studis preskaŭ ĉiujn fakojn eblajn je tiu tempo, sed ankaŭ grave kontribuis al ili. En fiziko, Aristotelo studis anatomion, astronomion, embriologion, geografion, geologion, meteologion, fizikon kaj zoologion. En filozofio, li verkis pri estetiko, etiko, regado, metafiziko, politiko, ekonomiko, psikologio, retoriko kaj teologio. Li studis ankaŭ edukadon, eksterlandajn kutimojn, literaturon kaj poezion. Liaj kombinitaj verkoj konstituas virtualan enciklopedion de la greka sciaro.

Ĉe la fino de la vivo, Aleksandro kaj Aristotelo separiĝis pro la rilato de Aleksandro kun Persio kaj la persoj. En antikva epoko multaj suspektis, ke Aristotelo ludis rolon en la morto de Aleksandro, sed la sola pruvo estas nekredinda plendo farita ses jarojn post la morto.

Post la morto de Aleksandro, la kontraŭ-macedona sento en Ateno reviviĝis. Laŭ iuj informoj en 322 a.K. Demofilo kaj Eŭrimedono la Hierofanto denuncis Aristotelon pro lia senpieco, devigante lin fuĝi al la patrinfamilia bieno en Ĥalkido. Oni citis liajn vortojn: Mi ne permesos al la atenanoj peki dufoje kontraŭ filozofio reference al la antaŭa juĝo kaj ekzekuto de Sokrato. Li mortis en Eŭbeo samjare pro naturaj kialoj, nomuninte sian studenton Antipatron la ĉefa administranto de sia testamento, en kiu li petis esti enterigita apud sia edzino.

Charles Walston asertas, ke la tombo de Aristotelo situas ĉe la religia vojo inter Ĥalkido kaj Eretrio kaj enhavis tri skribilojn, sigelitan ringon kaj kelkajn terakotojn same kiel tion, kio estas supozata la teraj restaĵoj de Aristotelo en la formo de kelkaj kraniaj fragmentoj.

Ĝenerale, la detaloj de la vivo de Aristotelo ne estas bone konataj. La biografioj de Aristotelo verkitaj en antikva tempo estas ofte spekulativaj kaj historiistoj interkonsentas nur pri malmultaj elstaraj punktoj.

Aristotelo lispis kaj balbutis.

Kvankam lia instruisto estis Platono, Aristotelo kaj Platono estas historie la du polusoj de la okcidenta filozofio. Platono kredis je idealismo, do la mondo videbla, aŭdebla, tuŝebla, ktp, estas nur pala respegulaĵo de la vera realo de ideoj. Aristotelo atakis la idealismon de Platono interalie per sia tre grava verko, Metafiziko.

La verko Etiko esploras kiel esti feliĉa, la celo de la vivo laŭ Aristotelo. Li diras ke la feliĉa homo estas la virta homo; ke riĉo, famo, honoro, ktp, estas bonaj nur ŝajne, ne vere. Do la libro estas ĉefe pri virto. Virto, li diras, troviĝas ne en la ekstremo, sed en la mezo — la ora mezo. Ekzemple, en milito, la ekstremoj, timo kaj aŭdaco, detruas la soldaton; sed la mezo, kuraĝo, savas lin. Virto estas atingita kiam la racia parto de animo regas la malracian. Per daŭrapraktikado tia regado fariĝas kutimo de animo: Ni fariĝas justaj per justa agado, memregadaj per memregada agado, kuraĝaj per kuraĝa agado. Tia kutimo disvolvigita de praktikado estas nomita virto (en la greka, la vorto estas arete, kies larĝa signifo estas boneco).

La kvar precipaj virtoj estas: prudento, memregado, kuraĝo kaj justeco.

Etiko ankaŭ pritraktas amikecon kaj la bonecon de la intelekta vivo, kiu portas la plej altan feliĉon laŭ la filozofo. La ideo ke la celo de vivo estas feliĉo estis poste disvolvigita de Locke kaj Mill kiel radiko de iliaj filozofiaj konceptoj.

La Politiko (greke Τὰ πολιτικὰ) estas verko de Aristotelo pritraktanta la administradon de la poliso. Ĝi estas dividita en ok libroj, en kiuj la filozofo analizas la politikajn realaĵojn startante de la familio, taksata kiel baza nukleo de la socio, por transiri al la diversaj tipoj de konstitucio.

Centra estas la referenco al la naturo: la homo estas “politika animalo” (politikòn zôon), kaj kiel tia li estas instigata de la naturo unuiĝi kun siaj similuloj por formi komunumojn. Malsame ol Antifonto kaj aliaj filozofoj, laŭ kiuj la poliso limigas per siaj leĝoj la naturon de la homo, laŭ Aristotelo la ŝtato respondas al la naturaj bezonoj de la individuo kaj “ĉiu ŝtato estas komunumo (koinonia) kaj ĉiu komunumo konstituiĝas cele de bono”. La “bono” strebita de la ŝtato, kiel komunumo plej granda kiu entenas ĉiujn komunumojn, identigeblas kun tiu pri kiu parolas la Etiko al Nikomako.

Gravas substreki ke, malsame ol ĉe Platono, laŭ Aristotelo politiko havas iom da aŭtonomio rilate filozofion, nome ne nur la filozofo kapablas regi-estri-gvidi la ŝtaton, sed ankaŭ komunaj saĝuloj povas posedi tiun karismon.

En Politiko li pritraktas la idealan civiton (komparu la Respubliko-n de Platono kaj la Civito de Dio-n de Aŭgusteno). Aristotelo komparas la multajn formojn de civito en Antikva Grekio. Li vidas politikon kiel lukto inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj: kiam la riĉuloj aŭ malriĉuloj havas tro multe da potenco, la civito ne bone servas ĉiujn kaj poste ruiniĝas en milito aŭ renverso. La plej bona civito servas al ambaŭ: la malriĉuloj (ĉar ili estas la plimulto de piedoj) kaj la riĉuloj (ĉar ili estas la plimulto de mono kaj rimedoj). Foje Aristotelo sonas kiel Markso aŭ Orwell.

Liaj verkoj pri logiko - Kategorioj, De Interpretado, Antaŭa Analitiko, Posta Analitiko, Temoj kaj Sofismaj Refutoj — estas are konata kiel la Organo (: ilo, instrumento). En la 17-a jarcento, Bakono plue disvolvis la ideojn de Aristotelo pri logiko en sia verko, la Nova Organo, helpinte fondi modernan sciencon.

En la Organo Aristotelo diris, interalie, ke ĉiu aĵo havas esencon kaj akcesoraĵojn. La esenco estas tio, kio apartenas al ĝi laŭ difino. Ekzemple, homo estas, laŭ difino, racia animalo, tial lia animaleco kaj racieco apartenas al li kiel parto de lia esenco. Akcesoraĵoj, aliflanke, estas eco de aĵo kiu ne apartenas al ĝia difino aŭ esenco. Ekzemple, la alteco aŭ koloro de homo estas akcesoraĵoj. Mi estas homo, se mi estas blanka aŭ nigra, alta aŭ malalta, ktp.

Aristotelo ankaŭ diris ke ĉiu aĵo estas klasigebla hierarkie. Ĉiu fizika aĵo aŭ substanco apartenas al klaso, kiun Aristotelo nomis ĝia speco kaj al superklaso aŭ ĝia genro. Ekzemple, homo kaj ĉevalo ambaŭ apartenas al la genro animalo, kaj al siaj specoj, homo kaj ĉevalo. La speco devenas de la genro per diferenco. La diferenco de la speco homo de la ĝenro animalo estas la eco de racieco.

La aristotela dialektiko reprenas serion da teknikoj, kiuj estis uzitaj de Platono kaj almenaŭ de parto de la Akademio rilate la ideojn, limigante la objekton de tiuj teknikoj al la solaj universalaj konceptoj. Inter tiuj teknikoj elstaras la metodo de la divido, utiligita de Platono por alveni al la difino de ĉiu ideo kaj al malkovro pri la rilatoj de partopreno inter ideo kaj ideo. Tiu metodo estis utiligata de Aristotelo reference ne al la ideoj, sed al la universalaj konceptoj. Spure de tiu metodo, por difini ideon (aŭ koncepton), necesas enskribi tiun koncepton en ideo-amplekso pli vasta kaj subdividi tiun lastan inter serio da karakterizaj notoj, ĝis obteni amplekson kiu havu la saman vastecon de la objekto difinota. Ekzemple, volante difini la “homon”, oni povas starti el la koncepto de vivanto kaj subdividi la vivantojn en  bestoj kaj vegetaloj; agnoskinte, krome, ke la homo estas besto, dividi la bestojn en birdoj, akvuloj kaj teruloj; tial, post plua divido de la teraj bestoj en kvarpieduloj kaj dupieduloj, kaj rekoninte ke la amplekso sugestita de tiu lasta dispartigo identiĝas kun la amplekso de la homoj, aserti ke la difino pri homo estas tera dupieda besto. Aristotelo asertas ke la difino estiĝas pere de proksima genro kaj specia diferenco.

Aristotelo fidis sian sensojn. En Posta Analitiko, la plej facila verko el la Organo, li argumentis ke scienco estas konstruita el aksiomoj (memevidentaj, antaŭsupozitaj asertoj) per racio kaj senso: per senso ni akiras faktojn, kaj per racio ni pensas logike pri tiuj ĉi faktoj. Sed tio logike maleblas komenci sen aksiomoj, kiuj servas kiel radiko aŭ fundamento.

La produkto de tia procedo estas kampo de scio aŭ scienco. Tio tre similas al la moderna scienco, kiu tamen ne naskiĝis ĝis Galileo aldonis eksperimentadon kaj matematikon al la aristotela ideo de scienco.

En Fiziko li klarigas sian fizikon, precipe pri movo kaj ŝanĝo kaj kiel tio okazas. Ĝi enhavas tre interesan diskuton pri senlimeco kaj hazardo.

Laŭ Aristotelo, ĉio kreita havas kvar kaŭzojn: la materia, fina, efika, kaj idea. Ekzemple, kaŭzoj de tablo estas:

Platono diris, ke la sola kaŭzo estas la idea; modernuloj kutime diras ke la sola kaŭzo estas la efika; Aristotelo diris ke ĉiuj kvar estas kaŭzoj. El la kvar kaŭzoj, tre trompema por la moderna menso estas la fina kaŭzo.

Surbaze de siaj ideoj de kaŭzo kaj senlimeco, Aristotelo konkludis ke ekzistas unusola ĉiopova Dio kiu kreis la universon. Tio estis malkutima ideo por la pagana (antaŭkristana) epoko. Lia pruvo, kiun Tomaso de Akvino prenis kaj profundigis, skize aspektas tiel:

 Efektiva senlimeco en realo estas malebla.
 Tial la ĉeno de efikaj kaŭzoj ne estas senlima.
 Tial devas esti unu sola unua efika kaŭzo.
 Ĉi tiu estas la Unua Moviganto aŭ Dio.

La scienco, kiun pritraktas la verkaro nin atinginta sub la titolo “Metafiziko”, estis nomata de Aristotelo “filozofio unua” kaj difinita de la filozofo mem kiel scienco pri la Esto kia Esto. La esprimo “kia” signifas koncerne la aspekton de. Tial, la ontologio (scienco pri la esto) estas la scienco, kiu studas la eston ĉar tia kaj ne havas kiel objekton apartan eston, sed la aspektojn fundamentajn kaj komunajn al la tuta realo. Do, se la matematiko studas la eston kiel kvanton kaj la fiziko la eston kiel movon, nur la metafiziko studas la eston kiel eston. 

La scienco (σοφὶα, eld. sofìa) estas laŭ Aristotelo la individuigo de la kaŭzoj kaj de la principoj rilate al la esto (= ĉiu ajn aĵo “kiu estas”), la unuaj kaŭzoj eltiritaj estas tiuj kvar:

La metafiziko ĉar scienco de la esto kia esto (vidu supre) serĉos do la kaŭzojn kaj la principojn de la esto (= de tio kio estas); jen do kial la metafiziko fondas la plej gravan de la filozofiaj disciplinoj, la ontologion = parolado pri la esto).

Aristotelo en De Animo diris ke la homa animo havas tri partojn: la vegetala animo, kiu nutras kaj kreskas; la sensa animo kiu movas sian korpon kaj sensas; kaj la racia animo kiu pensas. Plantoj havas nur la vegetalan animon; animaloj havas la vegetalan kaj sensan, sed nur homo havas ĉiujn tri animojn.

Aristotelo rigardis la teron — kaj ĉion sub la luno — kiel lokon tre difekteman kaj almenaŭ ĥaosan, lokon de ŝanĝo kaj morto, dum la ĉielo estas loko senŝanĝebla, eterna, paca, perfekta. Ĉi tiu mondbildo grave influos la menson de la Okcidento inter 1100 kaj 1600.

Laŭ Aristotelo, la tero estas formita de kvar elementoj: tero, akvo, aero, fajro. Tero estas la plej peza kaj tial altiriĝas al la centro de la universo, al la Tero mem. Akvo estas pli malpeza ol tero, sed pli peza ol la aliaj elementoj, do ĝi lokiĝas inter la tero kaj aero. Simile, aero estas pli malpeza ol akvo, kaj fajro la plej malpeza. La ĉielo — la suno, steloj, ktp — estas farita el kvina elemento neŝanĝebla, kiun li nomis kvintesenco.

Aristotelo ankaŭ verkis pri biologio, logiko, poezio, retoriko, vetero kaj astronomio.

Aristotelo kreis multajn verkojn, konataj nur el ampleksa listo de lia verkaro. Laŭ la listo, nur unu el liaj verkoj ne estis perdita. Ekzemple, li verkis dialogojn en la stilo de Platono, sed neniu el ili konserviĝis. Plejparte la verkoj, kiujn oni efektive havas, estas notoj de prelegoj skribitaj de liaj studentoj kaj, en la 1-a jarcento a.K., redaktitaj de Androniko de Rodoso. Aristotelo verkis en la greka, en bona stilo, sed la verkoj kiujn oni havas estas en lingvaĵo kruda kaj skiza.

La peripatetisma skolo estis filozofia cirklo de la Antikva Grekio. Esence, ĝi sekvis la instruojn de sia fondinto Aristotelo. Ĝiaj estas nomitaj peripatetistoj (περιπατητικοί), do promenantoj.

En la 7-a jarcento, la araboj konkeris Egiption kaj trovis la verkojn de Aristotelo. Ili ŝatis la sciencon de Aristotelo, sed lia filozofio defiis islamon. La islamaj filozofoj Aviceno kaj Averoso penis akordigi la filozofion de Aristotelo kun sia religio, sed ilia skolo de falsafismo plejparte fiaskis sintezi Aristotelon kun islamo.

Dume, la Okcidento inter 500 kaj 1100 forgesis Aristotelon, spite al la traduko de Boetio, sed poste retrovis lin en la 12-a jarcento en araba traduko en Hispanio. Tio estis pensobombo por kristanismo, simile al la posta teorio de Darvino. Sed post du jarcentoj, la kristana Eŭropo plejparte sorbis la penson de Aristotelo, precipe per la verkoj de Sankta Tomaso de Akvino, kiu sukcese sintezis la kristanan kaj aristotelan pensarojn forme de tomasismo. Tiu lasta estis formulita filozofie en lia Summa theologica kaj poezie en La Dia komedio de Danto. Per la sintezo, la ideoj de Aristotelo fariĝis la fundamento de la moderna scienco.

Liaj ideoj en fiziko kaj logiko ne estis superitaj ĝis Galilejo kaj Bakono en la 17-a jarcento; en biologio — ĝis Darvino en la 19-a jarcento. Liaj verkoj pri politiko, etiko kaj poezio restas avangardaj.

La logiko laŭ Aristotelo estas sciobjekto kiu okupiĝas pri propozicioj asertantaj (aŭ deklarantaj) kaj havas kiel objekton la komunan formon de ĉiuj sciencoj, nome la pruva-dedukta procedo aŭ la variaj rezonadaj manieroj kiujn ili utiligas. Rilate tiujn eblas certece determini ĉu ili estas veraj aŭ malveraj utiligante la intuiciajn kapablojn de onia intelekto doni universalan kaj objektivan fundamenton al la silogismoj, nome ĝuste al tiuj logikaj propozicioj esprimitaj deduktforme. Tiamaniere oni alestigas sciencon kiu, laŭ Aristotelo, estas antaŭprepara al ĉiu formo de aparta scio. La frazoj-esprimoj deklarantaj diras ion rilate la realon kaj oni ilin povas kompari kun tiu lasta. Arristotelo klasis du eblajn juĝojn surbaze de du variabloj:

El tio devenas kvar eblaj juĝoj:

Inter tiuj tipoj de juĝo kreiĝas specifaj rilatoj, kiuj dependas de sia formala strukturo. La rilatoj ekzistantaj inter la kvar tipoj de juĝo povas esti:

Oni povas difini korespondismon (aŭ korespondisman teorion de la vero) kiel gnozeologia teorio, en kiu estas subtenate ke la menso reflektas, sen substancaj modifoj, tion kio ekzistas ekstere de ni. Aristotelo povas esti konsiderata la plej grava filozofo de tiu pensmovado, ĉar la homa menso, laŭ tiu greka filozofo, devas, ĉe la fino de la procedo de abstraktado, veni al la kompreno pri la substanco kiel formo, nome pri tio kio determinita realo devas necese esti.

 




#Article 8: Tomaso de Akvino (2134 words)


Tomaso de Akvino aŭ Tomaso la Akvinano ( aŭ Thomas de Aquino, genitive Thomae Aquinatis aŭ Thomae de Aquino; naskiĝis la  en la kastelo de Roccasecca apud Akvino, mortis la  en Fossanova), la Anĝela Doktoro, estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de Tomismo aŭ okcidenta skolastikismo ene de kiu li estis konata ankaŭ kiel Doctor Angelicus (Anĝela Doktoro) kaj Doctor Communis. Li penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Sumo Teologia, en kiu li klarigas kristanismon laŭ la filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Aŭgusteno kombinis Platonon kun la Biblio, tiel same Tomaso kombinis Aristotelon kun ĝi. La uzo de antikvaj libroj (anstataŭ iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa por lia epoko.

Sankta Tomaso ankaŭ estas unu el la ĉefaj sanktuloj de la Katolika Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro.

Tomaso de Akvino naskiĝis en la nuna itala provinco Frosinone, kiel la sepa filo de Landulfo, ĉefo de unu el la plej potencaj familioj de suda Italio. Lia onklo estis imperiestro Frederiko Barbarossa, kaj lia patrino estis grafino el norda Francio. Li studis ĉe la Universitato de Napolo, kie li eltrovis la filozofion de Aristotelo kaj la ordenon de la dominikanoj. Ambaŭ profunde formis lian vivon.

En 1244, baldaŭ post la morto de sia patro, Tomaso decidis eniri en la Dominikanan Ordenon, sed lia familio kontraŭstaris lin. Liaj fratoj kaptis lin kaj tenis lin kiel malliberulon, eĉ tentinte lin per virino. La Dominikanoj, petinte la papon kaj imperiestron, fine gajnis lian liberecon, kaj Tomaso vojaĝis al Parizo por studi ĉe la universitato Sorbono.

En Parizo, li studis sub Alberto la Granda (Albertus Magnus), la tiama plej granda filozofo de Eŭropo kaj ĉefa ĉampiono de Aristotelo. En Parizo, la verkoj de Aristotelo komencis esti disvastigitaj per latinaj tradukoj el la
araba traduko (el la greka originalo). Tomaso iĝis la preferata studento de Alberto kaj sekvis lin al Kolonjo en 1248. Ĉar li estis malrapida en maniero kaj dika en korpo, li ricevis la moknomon La Muta Bovo.

Dum la 1250-aj jaroj Tomaso iĝis populara profesoro pti teologio en Parizo. Li prelegis brile, pensis klare kaj akre kaj stilis latinon simple sed ankoraŭ precize.

Dum la 1260-aj jaroj Tomaso revenis al Italio kaj restis tie, precipe en Romo. Li rifuzis postenojn de ĉefepiskopo de Napolo kaj de abato de Monte Cassino, ĉar li deziris instrui. Komencinte en 1265, laŭ propono de la papo, li verkis sian komentaron pri Aristotelo, precipe pri Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Politiko, kaj la Antaŭa Analitiko.

En Romo li renkontis Vilhelmon de Moerbeke kaj instigis lin traduki Aristotelon el la originala greka en latinon. Ĝis tiam, Aristotelo estis ĉefe tradukita el la araba. Aristotelo estis enkondukita en Eŭropo pere de la araboj. La tradukoj de Vilhelmo estis tiel bonaj kaj laŭvortaj, ke Tomaso (kaj Danto) povis uzi ilin sen la greka.

En 1267 li komencis verki sian majstran verkon, Summa Theologica, kiun li ne estis fininta je sia morto.

En 1269 li revenis al Parizo por defendi Aristotelon, unuflanke kontraŭ la Aŭgustenanoj, kiuj vidas Aristotelon kiel
minacon al kristanismo, kaj kontraŭ la Averosistoj, kiuj ja uzis Aristotelon kontraŭ la fido. La genio de Tomaso estis uzi Aristotelon por defendi la fidon!

En 1273 je iu decembra mateno dum meso li havis vizion de Dio. Poste li diris pri sia verkado, Mi ne povas plue; mi vidis tiajn aĵojn, ke ĉio, kion mi verkis, ŝajnas kiel pajlo. En la sekva monato marto li mortis.

La ĉefa verko de Tomaso estas Summa Theologica, kiu klarigas kristanismon laŭ la filozofio de Aristotelo. Firme kredante, ke racio kaj fido ne povas kontraŭdiri unu la alian, li povis konstrui, je la surprizo de multaj, sintezon de kristanismo kaj Aristotelo. La sintezo estas konata kiel tomasismo, kiu hegemoniis kiel la ĉefa filozofio de Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de katolikismo partikulare ĝis eĉ hodiaŭ.

En skizo, en la Summa, li traktas pri la naturo de Dio, anĝeloj kaj homoj, pri la kreo kaj Fino de la mondo, pri la virtoj (la tri kristanaj virtoj de fido, espero kaj amo, kaj la kvar moralaj virtoj de prudento, memregado, justeco kaj kuraĝo) kaj pri la sep katolikaj sakramentoj, klarigante kaj iafoje pruvante kristanan doktrinon per la filozofio de Aristotelo. Inter aliaj, ĝi enhavas unu el la plej bonaj klarigoj de la tre malklara kristana ideo, la Triunuo.

Laŭ strukturo, la Summa estas aro da demandoj, ĉiu pruvanta kaj klariganta iun kristanan veron, kutime per la ideoj de Aristotelo. En ĉiu demando Tomaso argumentis kontraŭ kaj por la demando.

La rezonado de Akvino en la Summa ĝenerale estas kohera kaj klara, sed iafoje ĝi estas malforta, eĉ suspektinda (ekzemple, kiam li argumentas pri la animoj de bestoj). Lia rezonado estas precipe malforta, kiam li rezonas laŭ etimologio, latina signifo aŭ metaforo.

Fido kaj Racio: Kvankam la Summa komenciĝas per pruvo de la ekzisto de Dio, ĝi ne ĝenerale pruvas kristanismon. Kontraŭe, Tomaso antaŭsupozas la verecon de kristanismo. Laŭ Tomaso ekzistas du ĉefaj fontoj de vero: la racio de homo kaj la vorto de Dio; scienco kaj religio, kiel ni dirus. La unuan ni bezonas por vivi tempe en la mondo, kaj la duan por eniri en eternan vivon en la ĉielo kun Dio. Kvankam ni povas atingi iom de la vero pri Dio sole per nia natura racio (kiel Aristotelo aŭ Kartezio faris), tio ne sufiĉas por savi nin el infero. Tial Dio malkaŝas al ni la veron, kiu sufiĉas por savi nin. Tia vero estas aŭ neatingebla sole per racio aŭ estas atingebla sed ne klare kaj sendube. Dio revelacias ĝin al ni per la dogmo de la eklezio, precipe per la Biblio. Sed tia dogmo ne estas la tuta vero, sed nur la vero necesa por iri al ĉielo. Kiel Galilejo trafe diris poste, La Biblio montras kiel iri al ĉielo, ne kiel la ĉielo iras.

De vero, alivorte, parto estas pruvebla per racio, parto per fido, parto per fido kaj racio, kaj parto nek per fido nek per racio. La lastan scias Dio sed ne homo.

Ĉar fido kaj racio ambaŭ devenas de Dio, ambaŭ necese pravas (sed ne necese nia erarema uzo de ili). Tial, Tomaso konkludis ke fido nek estas tute pruvebla per racio (iuj veroj estas super racio) nek estas malpruvebla per racio (vero ne povas kontraŭdiri alian veron): Kvankam fido nia ne estas subjekto de racio, ne tamen estas kontraŭ racio, sed super ĝi. Fido estas superracia sed ne kontraŭracia. (Komparu Unamunon.)

El la supra sekvas ke kristanismo (fido, religia kredo, ktp) ne estas sendube kaj en tuto pruvebla sole per racio aŭ scienco. Ĝia vero staras super la homa scipovo de scienco. Tial la antaŭsupozado de kristanismo estas por Tomaso ne trompo sed neceso.

Sed tio ne necesigas la nepruveblecon de kristanismo: kiel en matematiko, ni ne povas pruvi antaŭsupozon, se ĝi necesigas konkludon kontraŭdirantan. Tial Tomaso, por havi sistemon tute veran kaj logikan, devis diri ke kiu ajn
racia argumento kontraŭ kristanismo devas enhavi eraron—eraron de logiko, scio aŭ kompreno. Ĉi tion li penis montri en Summa Theologica kaj Summa Contra Gentiles.

La naturo de homa scio: Kie Aristotelo diris, ke homa scio estas konstruita per racio sur la fundamento de faktoj kaj memevidentaj veroj, Tomaso konsentis, sed aldonis al la fundamento fidon, t.e., la malkaŝon de Dio. Post kvar jarcentoj, Kartezio kaj Locke denove reskribos la formulon de homa scio.

Tomaso el Akvino estis ne nur filozofo kaj teologo, sed ankaŭ poeto. Laŭ la ordono de papo Urbano la 4-a, kiu 1264 preskribis, ke la Festo de la Korpo kaj Sango de Kristo estu celebrata en la tuta eklezio, li verkis eŭkaristiajn himnojn, kiuj ĝis hodiaŭ estas kantataj. En ili sin ligas dogmatika klareco kun nobla latina versarto: Adoro te devote (esperante: Adoras mi devote, ADORU - Ekumena Diserva Libro n-ro 381), Pange lingva gloriosi corporis mysterium, 5a strofo: Tantum ergo sacramentum (Riverence ni kliniĝu, ADORU 378) kaj la sekvenco Lauda Sion salvatorem (Laŭdu, Cion, vian Kriston, ADORU 380).

Historiistoj pri filozofio altiras atenton ankaŭ al alia grandinflua distingo, nome al la supereco de la intelekto kompare kun supereco de la volo en la intelekta/spirita vivo de la homo. La unua estas teoriigita de Tomaso kaj ties skolo, la dua preferita de Sankta Bonaventura kaj de la franciskana skolo. Por Tomaso la ĉefa celo de la homo estas vidi Dion, dum por Bonaventura tio estas la ami Dion. Por ambaŭ, tamen, la vero estas la bono, kaj la bono estas la vero.

Kvankam lia filozofio, tomasismo, estis malakceptita dum lia vivo, post lia morto ĝi fariĝis la precipa filozofio de la universitatoj de la Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de la Katolika Eklezio ĝis hodiaŭ. En la 14-a jarcento la nova sintezo estis belege esprimita en la poemo de Danto, La Komedio Dia. Post kelkaj jarcentoj de florado, tomasismo kiel skolo fariĝis malfekunda kaj fermita al novaj ideoj. Dum la 16-a jarcento, la Eklezio perdis potencon en norda Eŭropo (kie la Summa Theologica estis bruligita de Lutero), kaj dum la 17-a la fiziko kaj astronomio de Aristotelo estis malpruvita de Galileo. Kvankam tomasismo plejparte ne dependas de la malpruvita parto de Aristotelo, iom post iom ĝi perdis favoron. Sed eĉ post tri jarcentoj, nenia unuigita sistemo de filozofio leviĝis sur ĝiaj cindroj en la Okcidento.

Dum la 20-a jarcento, kiam la fendo inter scienco kaj religio fariĝis abismo, intereso pri tomasismo rekreskis. La tri plej konataj tomasistoj de la jarcento estis Jacques Maritain kaj Etienne Gilson, ambaŭ el Francio, kaj Mortimer Adler el Usono.

Ĉe nivelo pli profunda, pli kultura, la sintezo de tomasismo ebligis la kuniĝon de scienca kaj kristana penso. Tomasismo fariĝis la eniro por (greka) scienca penso en la kristanan Okcidenton, ebliginte al la Eklezio vidi sciencon ne kiel minacon. Samtempe, kristanismo ebligis sciencistojn kredi ke la universo estas laŭregula kaj racia, kaj tial sciebla kaj esplorebla tute per homa racio kaj sentumo. Kiel Stanley Jaki observis, moderna scienco estis mortnaskita en ĉiu ĉefa kulturo—greka, hinda, ĉina, egipta, ktp—escepte de la kristana Okcidento.

Se Tomaso vivus nuntempe, li estus plej suprizita de ŝtonoj el la luno, kiuj montras ke la ĉielo estas sama kiel la tero. Laŭ Aristotelo, la du estas tute malsamaj, la tero konstruita el la naturaj elementoj tero, akvo, aero kaj fajro, sed la ĉielo el elemento ĉiela, kvintesenco.

Kompreno de Tomaso helpas kompreni pli profunde katolikismon kaj, tiale, eŭropan literaturon, precipe inter 1300-1650. Ekzemple, Danto, Ŝekspiro kaj Joyce estis formigitaj de la tomasisma penso, spite de religia kredo.

Unue: la verkoj de Tomaso estas longegaj kaj por legi ilin oni devas havi disciplinon kaj firman volon. Oni ne povas legi, ekzemple, la volumojn de la Summa Theologica dum kelkaj vesperoj. Anstataŭe, oni devas legi ilin iom post iom, tagon post tago; regule, ade.

Due: scio pri la filozofio de Aristotelo, aŭ eĉ de mezepoka Eŭropo, estas tre utila por kompreni Tomason – ĉar li supozas ke oni scias la ĉefajn ideojn de Aristotelo. Sen tio, oni miskompenos Tomason kaj li konfuzigos onin. De Aristotelo, rekomendindas ke oni legu almenaŭ ĉi tiujn: Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Kategorioj, kaj Posta Analitiko. Se oni povas legi plue, tio estus pli taŭga. Se mankas tempo por legi Aristotelon, tiam oni legu bonan enkondukon al Tomaso aŭ Aristotelo.

Trie: pri Summa Theologica, se oni deziras legi ĝin tute, onii devos trovi la tutan tekston en lingvo komprenebla. Ĉar ĝi estas tiom longa, ofte oni trovas tekston netutan, eĉ en biblioteko. Se al biblioteko ĝi mankas, oni serĉu en librovendejo brokanta aŭ katolika.

Ekzempleroj de Summa ofte ekzistas en originala latino, kaj se oni regas latinon, oni konsideru tion – la latino de Tomaso estas facila kaj legebla. Aldone, se oni regas la anglan, oni povas trovi la tutan tekston en la reto. Se Tomaso dormigas, onilegu la poezian esprimon de lia penso, La Dia Komedio de Danto.

Lia festotago estas la 28-a de januaro por katolikoj.

Sankta Tomaso de Akvino, kiu en Mezepoko reprenis la prian sciteorion de Aristotelo, parolis pri adaequatio rei et intellectus (korespondo inter la realo kaj la intelekto), kvankam malpliigante korespondismon per la aldono «cognitum est in cognoscente per modum cognoscentis» («la konataĵo prezentiĝas en la konanto pere de modoj liaj propraj).

(Citaĵo). “La koncepto pri la vero kiel korespondo (adaequatio) krom de Tomaso de Akvino estas akceptata de ĉiuj kiuj adheras al la realisma filozofio, kaj en la versio de Platono Aŭgusteno de Hipono, Karl Popper, kaj en tiu de Aristotelo, Tomaso de Akvino, Tarski, aŭ al la koncepto fenomenisma (Immanuel Kant kaj B. Mondin, Manuale di filosofia sistematica: Cosmologia. Epistemologia, vol. I, p. 263, Bologna, ESD.”




#Article 9: Aztekoj (3761 words)


Aztekoj estas la tradicia nomo per kiu estas nomata popolo, kiu loĝis en la nuna Meksiko kaj parto de najbaraj landoj kaj kiu formis tre potencan civilizacion kaj imperion florintan antaŭ la alveno de la eŭropanoj. Oni ankaŭ uzas la vorton meksikoj aŭ meŝikoj (el kiu originis Meksiko). Aztek signifas tiu kiu devenas el Aztlan, kiu mem signifas proksima al la gruoj (azteke: gruoj aŭ ardeoj + tlan: proksime), kaj estas la regiono norde de Meksiko kaj sude de la nuna Usono).

Ilia lingvo estis la naŭatla, ankaŭ nomata foje azteka lingvo. Oni kelkfoje uzas la nomon de aztekoj por la meksikaj indiĝenoj parolantaj tiun lingvon. Kvankam la termino Aztekoj estas ofte limigita al la Meksikoj de Tenoĉtitlano, ĝi estas ankaŭ uzata pli larĝe por aludi al Naŭatloj de centra Meksiko en la antaŭhispana epoko, same kiel dum la hispana kolonia epoko (1521–1821). La difinoj de Aztekoj dumlonge estis temo de fakula disputado, ĉefe ekde la germana sciencisto Alexander von Humboldt establis ties komunan uzadon komence de la 19-a jarcento.

La aztekoj estis la ĉefa gento de Meksiko, kiam alvenis la hispanaj konkistadoroj en la 16-a jarcento kaj unu el la ses ĉefaj civilizoj en la historio de tiu lando. Ilia ĉefurbo estis Tenoĉtitlano, kiu fariĝis la nuna Meksikurbo. La azteka civilizo, estinte konservema kaj malpli alta ol tiu majaa pri scienco kaj arto, daŭrigis la civilizon de Teotihuakano.

La meksikoj estis la lasta popolo mezamerika, kiu formis riĉan kaj kompleksan tradicion en religio, politiko, kosmologio, astronomio, filozofio kaj arto lernita kaj disvolvigita de la popoloj de Mezameriko dum multaj jarcentoj. Kun la majaoj ili estas la plej studita objekto de la mezamerika historio, ĉar konserviĝis multaj dokumentaj kaj arkeologiaj fontoj, same kiel multnombraj atestiloj faritaj ĉefe de postvivintoj de la Konkero de Meksiko. La granda kvanto da studoj pri la meksikoj fare de tutmondaj esploristoj malfaciligas sintezon aŭ ĝeneralan rigardon al la temo pro la specialigo de la studoj kaj pro la multnombraj polemikoj. Tiuj lastaj surbaze de la lingvistiko, la antropologio kaj la arkeologio, refutis plurajn konceptojn kaj terminojn uzitajn dum multaj jaroj, pro iliaj eraraj interpretoj de religiaj institucioj kaj eŭropcentrismo ĝenerale .

La periodo meksika aŭ azteka estis nur unu ĉenero en longa vico de aliaj kulturoj kaj arkeologiaj periodoj, inter kiuj elstaras la jenaj:

Filogenetike, estas klare ke la nahua-oj parolis lingvojn rilatajn al la jut-aztekaj popoloj de la norda parto de la nuna Meksiko kaj sudo de Usono. Ekzistas pluraj pruvoj, ke ili migris fine de la 1-a jarmilo p.K. suden ĝis atingi la centron de la nuna Meksiko. La meksikoj mem priskribis tiun migradon en legendoj, kiuj povas enhavi iujn historiajn elementojn, kiuj klarigas la fazojn de ties migrado suden. La meksika mitologio, kvankam tre diversa, sed plifortigita sub la virtuala regado de Tlakaelel, situigis la mitan originon en Ĉikomoztok (en la naŭatla chicome-oztotli-co aŭ loko de la sek kavernoj), asocia al Aztlan — de kie devenas la azteka devennomo —, kvankam la preciza punkto kie ĝi troviĝas restas disputebla, ĉar temas pri mita loko. La lingvo de la meksikoj estis la klasika naŭatla, kiu aktuale estas la indiĝena lingvo kun la plej granda lingva komunumo en Meksiko. La etna nomo azteka estis popularigita de esploristoj multe postaj al tiu tempo. Tamen, menciindas ke la meksikoj ne nomis sin tiele, do temas pri rezulto de malĝusta posta nomado; kaj ke la postaj kronikoj ĉiam nomis ilin «mexicanos» aŭ «tiuj de México» (meksikanoj).

Je la alveno de la hispanoj, la meksikoj havis maltrankvilajn rilatojn kun la submetitaj altepetl, al kiuj ili trudis pezajn impostojn. Tiu situacio estis profitita de la novalvenintoj en 1519, do ili rapide establis aliancojn kun la zempoalanoj kaj la tlakskalanoj. Post la falo de Meksiko-Tenoĉtitlano, la reganta meksika elito estis submetita kaj laŭgrade integrita al la kolonia socio, kiu donis al multaj el ili postenojn kaj privilegiojn. La cetero de la azteka socio suferis serion de ruinigoj — ĉefe demografiajn — en ĉiuj ties strukturoj. Ĝi tamen rezistis kaj klopodis daŭrigi siajn tradiciojn kaj vivmanierojn, foje sukcese. Tamen la majoritato de la loĝantaro post kelkaj jardekoj eniris en dekadencan demografian procezon — malkreskon, kaŭzitan de la novaj malsanoj, alportitaj el Eŭropo, kaj pro la senkompata espluatado fare de hispanoj.

En la historiografio de Mezameriko, aperas la terminoj nahuas (nahuoj, nahuaoj, navatloj aŭ plej ĝuste naŭatloj), mexicas (meksikoj) kaj aztecas (aztekoj) kiel svage samvalidaj. Tamen, ili ne devas esti uzataj kiel sinonimoj. Tiuj tri terminoj aperas ĉefe kiam oni parolas pri la loĝantoj kiuj setlis en la Valo de Anahŭak, ĉefe sur la insuleto de Tenoĉtitlano dum la 16a jarcento.

En 1427 la aztekoj elektis novan reĝon, Izkoatl, kiu estis filo de la unua meksika reĝo Akamapiĉtli, kaj de sklavino. Tio estas la sola okazo kiam surtroniĝis homo, kiu ne havis patrinon tolteka; la elekto okzis certe pro la personaj kvalitoj de la kandidato, kies milita kapablo kaj politika lerto, dum 13 jaroj de lia regado, transformis la destinon de lia popolo.

Pro la kverelo inter la filoj de Tezozomok, la diversaj registaroj en ekzilo, okazigitaj de la konkeroj de tiu, komprenis ke estas la taŭga momento reveni al siaj landoj kaj tiele liberigi sin el la povo de Azkapotzalko. Tiam formiĝis alianco, ĉefe nomita Triopa Alianco, inter la meksikaj kaj aliaj grupoj. El tiuj, laŭnombre la plej grava estis tiu reprezentinta la antikvan ĉiĉimekan dinastion, kiu estis reganta en Tezkoko ĝis la malvenko de Ixtlilxóchitl. La aliancanoj sukcesis atingi la neŭtralecon de kelkaj tepanekaj urboj kaj, post malfacila milito, Azkapotzalko estis konkerita en 1428. Tio ne estis la fino de la militoj, ĉar Makstla fuĝis al Kojoakano kaj al pli malproksimaj lokoj, ĝis finfine li estis venkita definitive en 1433. Tiam, Nezahualcóyotl povis reveni al Tezkoko kaj komenciĝis lia longa regado kiu finiĝis nur pro lia morto en 1472.

La deveno de la aztekoj estas inter la grupoj parolantaj de naŭatla lingvo de la nordo de la aktuala Meksiko kaj prauloj de la postaj setlintoj, kiuj venis en la ĉiĉimeka epoko. Tradicie oni pensis, ke estis ia rasdivido inter Aridameriko — kun grupoj ĉefe de ĉasistoj-rikoltistoj — kaj Mezameriko, kun popoloj malnomadaj kaj agrikulturistoj. Tamen postaj studoj montris ke etna diverseco ebligis ke multaj grupoj de la ĉiĉimeka deveno diferencis unu de alia rilate vivmaneron kaj okupojn, kiuj dependis ĉefe de kondiĉoj de enloĝata teritorio. Ili havis pli proksimajn kontaktojn kun mezamerikaj grupoj, do adoptis vivmanierojn kaj kutimojn, kiujn tiuj jam havis iel en la nordo de la aktuala Meksiko.

La meksikoj estis konsiderataj la lasta granda ĉiĉimeka migrado al la Centra Altebenaĵo, kio ŝajne okazis inter la 12a kaj 13a jarcentoj. La oficiala meksika mito markas mitan originon en Aztlán, deveninsulo de kie ili eliris pro dia indiko. La historia pruvaro montris — escepte pri la hipotezoj de Wigberto Jiménez Moreno kaj Paul Kirchhoff, kiuj situigas la devenlandon en la insulo Mexcaltitlán (Nayarit) aŭ en la sudo de Guanajuato, respektive — ke la ideo de Aztlán respondas, kiel multaj aliaj simboloj kaj duoblesignifaj esprimoj de la meksikoj, al mitaj kaj arketipaj konceptoj de la insuleto de Meksiko-Tenoĉtitlano, en kiu la mito certe forĝiĝis jam dum la disfloro de tiu urbego. Krome la fontaj dokumentoj mencias asimiligon de la mezamerika mito ekde la unuaj epokoj de la migrado. Laŭ la mita meksika rigardo, la eliro de la insulo okazis en kvar aŭ sep grupoj kalpulli, el kiu la plej forta estis la huitznahuaque. Ilia protekta dio estis Huicilopoĉtli, la procesion akompanis la teomamakoj aŭ sacerdotoj, kiuj portis la diversajn tlakimilolli (sanktaĵoj), kiuj enhavis relikvojn de la praularo aŭ diversajn objektojn tre respektataj de la grupoj.

La Kodekso Boturini montras la oficialan itineron de la aztekoj, kiu inkludis lokojn de la nuntempaj subŝtatoj Hidalgo kaj Meksiko. Ekzistas pli ol 30 fontoj kiuj ŝajne indikas partikularajn itinerarojn; tiuj pere de analizoj redukteblas al tri ĉefaj vojoj, pro kio necesas atenti krom la Boturini ankaŭ du aliajn grandajn tradiciojn. Unu el ili derivas el la Kodekso Meksikano kaj la alia el la Kodekso Telleriano-Remensis.

La oficiala mita tradicio spegulas la manieron, en kiu la antikvaj meksikoj kreis kaj verkis sian historion, al kiu ili klopodis aldoni elementojn religiajn kaj politikajn, malantaŭ kiuj sin kaŝas historiaj faktoj.

La aztekaj fondomitoj priskribas kvar grandajn epokojn, kiuj antaŭis la ekzistantan mondon kaj finiĝis per katastrofoj. La kvina epoko komenciĝis per sinofero de heroo, kiu ŝanĝiĝis al Suno.

Laŭlegende la aztekoj migris en la 14-a jarcento gvidataj de la dio Huicilopoĉtli de loko en la nordo nomata Aztlan al la lago Tekskoko en la centra Meksiko. Alveninte ĉe insulo en la lago, ili observis aglon sidantan sur kakto (Opuntia ficus indica) kaj manĝantan serpenton. Laŭ profetaĵo tiu signo montru al ili la ejon por setli. La aztekoj konstruis sian urbon Tenoĉtitlano en tiu loko, en kiu troviĝas nuntempe Meksikurbo. La aglo sur la kakto kun serpento el la legendo estas bildigita sur la flago de Meksiko.

Laŭ la oficiala historia interpreto la eksetlado okazis en 1325; certe inter 1320 kaj 1350 okazis setlado en la regiono de Tenoĉtitlano.

Alveninte al la Baseno de Meksiko la meksikoj trafis politikan panoramon komplikan kaj fiksitan, same kiel submetadon fare de la tepanekoj de Azkapocalko super preskaŭ ĉiu altepetl. Laŭ la diversaj fontoj ties alveno kaj posta setliĝo en la regiono de Ksaltokan-Companko okazis plej probable inter 1226 kaj 1227. Tio ŝajne estis la historia momento plej firma, post kiu okazis disvastiĝo al la okcidenta bordo de la Lago Tekskoko, ĝis setliĝo en Ĉapultepek proksimume en 1280. Post esti elpelitaj el Ĉapultepek (1299) de la altépetl de Azkapocalko, Ksaltokan, Kulhuakan kaj Ŝoĉimilko, ili setlis en Tizaapan, teritorio apartenanta al Kulhuakan, kiun ili poste abandonos pro la malfacilaj vivkondiĉoj kaj kontraŭstaro de la kulhuaj, por iri al la regiono de Tekskoko antaŭ elekti insuleton, kie jam ekzistis antaŭaj setlejoj, laŭ arkeologia pruvaro.

Laŭ la oficiale akceptita historio, sur insuleto oriente de la lago Tekskoko, la aztekoj fondis Meksiko-Tenoĉtitlanon en la jaro 2a Calli aŭ 1325, kaj per tio ili plenumis, laŭ la oficiala mito, la profetaĵon de aglo manĝanta serpenton sur nopalo. Nune oni scias ke la aztekoj setlis antaŭe en diversaj lokoj, eĉ fondis kelkajn urbojn (por ekzemplo Huiksaĉtitlano). La informo enkodeksigita en la dokumentoj montras ke ili jam loĝis en la insuleto ekde 1274. La fina setlado inkludis la akcepton de Azcapotzalco kiel supera altepetl, kun regula impostpago kaj ĝenerala obeemo al lia povo. La insuleto estis loĝata ankaŭ de kareksejoj. Ĝian valoron altigis riĉa akvobesta diverseco, kiu ebligis vivtenadon, kaj milita strategia situo, kvankam dum la unuaj jaroj de setlado vivkondiĉoj tie estis pli malfacilaj.

En 1325 la aztekoj fondis Tenoĉtitlanon, kiu estas ilia ĉefurbo (la nuna Meksikurbo). Ĝi staris sur insulo en la mezo de lago, urbo de kanaloj, floroj kaj militistoj. La nomo Meksikurbo devenas de azteka nomo por la urbo: Metztliapan, Inter la akvoj kaj la luno. Aleksandro Humbolto nomis ĝin La urbo de la palacoj.

Kiam la aztekoj venis al la Valo de Meksiko, ili estis gento tre malforta. Laŭ neceso ili devis loĝi en la marĉoj de la Lago de Meksikurbo. Laŭ legendo, la dio, kiu gvidis ilin al la Valo, ordonis al ili
loĝi en la loko, kie ili vidus aglon sidantan sur kakto kun serpento en la beko. La aztekoj vidis tian aglon kaj tie fondis Tenoĉtitlanon.

Pro la manko de tero, la aztekoj disvolvigis novan metodon de kultivado: la ĉinampo, kiu estis flosaĵo farita el kanoj kaj enhavanta kultivitan teron.

La kvartaloj de la urbo estis dividitaj laŭ metioj kaj klanoj. Ĉiu kvartalo havis siajn templon kaj lernejon. En la lernejo, la knaboj lernis la arton de milito, la antikvajn kantojn de la dioj kaj la metion de la kvartalo. Knabinoj ne iris al lernejo, sed estis instruataj de siaj patrinoj.

En la mezo de la urbo estis granda, blanka piramido. Sur ĝia supro troviĝis du temploj, unu dediĉita al Huicilopoĉtli, la kolibra dio de la suno, kaj ali al Tlaloc, dio de la pluvo. En la temploj, la sacerdotoj oferis la batantajn korojn de homoj, jen de aztekoj, jen de militkaptitoj. Foje la aztekoj faris penton per memsangado, precipe oferante la orelan lobon.

La aztekoj adoris multajn aliajn diojn, la plej fama el kiuj estis Kecalkoatlo, la Serpento de Plumoj (pli precize: la surplumigita serpento), kiu estis dio en Meksiko depost -500. Kecalkoatlo estis la matenstelo (Venuso). La legendoj pri Kecalkoatlo antaŭdiris la alvenon de la hispanoj.

En la 15-a jarcento la aztekoj fariĝis la ĉefa gento de Meksiko, venkinte la toltekojn kaj la zapotekojn. En 1500 ilia imperio enhavis 10 milionojn da homoj. La aztekoj estis malamataj de la subigitaj popoloj, ĉefe ĉar ili postulis tributon de homoj, oferotaj al la dioj. Pro tio dum bataloj ili klopodis ne mortigi, sed kapti la malamikojn. Tial glavoj kaj pafiloj, kiujn poste kunportis la hispanoj, ne estis taŭgaj armiloj por la aztekoj, kiuj preferis bastonegojn.

Laŭ legendo, en 1509 la azteka princino, Papantzin, sonĝis pri la alveno de ŝipoj kun nigraj krucoj sur la veloj. En la sonĝo, anĝelo, kun la sama nigra kruco sur la frunto, diris, ke la ŝipoj konkeros ŝian landon, sed ankaŭ portos la scion pri la unusola, vera Dio. Tiu sonĝo plenumiĝis en la 16-a jarcento, ĉar la hispanoj alvenis en 1519 en tiaj ŝipoj, portante la glavon kaj la krucon, kaj venkis la aztekojn en 1521. Evidente la estigo de la profetaĵo grandparte estis influata de tiuj ĉi postaj eventoj.

La hispanaj konkistadoroj alianciĝis kun la subpremataj indiĝenaj popoloj, kaj subestre de Hernán Cortés, venkis la aztekajn reĝojn. La venkintoj ne neniigis la aztekojn, sed trudis la hispanan reĝon anstataŭ tiu aztekan, prenis la povon, kaj, post ioma tempo, trudis ankaŭ la hispanan lingvon kaj katolikan religion. La arĝento de Meksiko foriris al Hispanio kaj multaj el la antikvaj libroj de Meksiko estis bruligitaj. Kvankam la hispanoj nomis la landon Nova Hispanio, ili ne kunportis ĝenerale siajn virinojn, tial Meksiko fariĝis miksaĵo de la azteka kaj la hispana kulturoj en sango kaj spirito. Kaj la antikvaj dioj ne simple malaperis, sed parte travivis en la kulto de kristanaj sanktuloj.

En 1531 ekzemple disvastiĝis la legendo ke la Virgulino, Sankta Maria, aperis antaŭ la azteko Juan Diego ĉe Guadalupe. En lando, kie virgulinoj estis oferataj al serpenta dio, tio helpis disvastigi la kristanan kredon tra la lando.

Meksiko-Tenoĉtitlano troviĝis sur insuleto okcidente de la Lago Tekskoko, en la laga zono de la Baseno de Meksiko. La meksika kulturo okupis la plej parton de la centro kaj sudo de la aktuala respublika ŝtato Meksiko, kaj ĝi etendiĝis, de oriento de la valo de Toluko, tra preskaŭ ĉiuj subŝtatoj Veracruz, Puebla, en la centro, Hidalgo, México, Morelos kaj en Michoacán, en tio kio nuntempe estas la Municipo Zitácuaro, ĉar tie estis grava landlimo inter taraskoj kaj meksikoj, en la sudo; granda parto de la subŝtatoj Guerrero kaj Oaxaca, same kiel ĉe la marbordo de Chiapas ĝis la nuna landlimo kun Gvatemalo. Tamen restis ekster tiu dominata teritorio la senjorlandoj de Meztitlán (en Hidalgo), Teotitlán kaj Tututepec (en Oaxaca), la purepeĉoj (en Michoacán), Yopitzingo (en Guerrero) kaj Tlakskalo.

La Baseno de Meksiko estas geografia ento de pli ol 7800 km² de surfaco, situanta en la suda parto de la Centra Altebenaĵo en la República Mexicana. Temas pri la baseno limigita de ĉenoj de altaj montaroj, formantaj amfiteatron, en kies mezo situis laga sistemo integrita de la lagoj Zumpango, Ksaltokan, Tekskoko, Ksoĉimilko kaj Ĉalko. Kie la nivelo estis malalta kaj la akvo nesala, kiel ĉe la lagoj Ksoĉimilko kaj Ĉalko, eblis la kultivado per ĉinampoj. Inter 2270 kaj 2750 metroj super la marnivelo estas la zono de malalta monto, kies fekundaj teroj estis taŭgaj por kresko de arbaroj same kiel por la etenda agrikultura praktiko. El 2750 metroj super la marnivelo la deklivoj estas dominataj de arbaroj de koniferoj kaj enloĝataj de grandaj ĉasbestoj. Spite la situon sude de la Tropiko de Kankro, la Baseno de Meksiko en la antaŭhispana epoko havis moderan klimaton kun averaĝa precipitado de 700 mm jare.

La altépetl submetitaj de la meksika popolo formis ne unuecan politikan sistemon, sed sistemon de impostado favore al Tenoĉtitlano. Inter la naŭatloj, la plej grava estro estis huej tlatoke ('granda ĉefo'), konata ankaŭ kiel huej tlatoani ('kiu parolas').

Post la establo de la Triopa Alianco, la politika modelo de la meksikoj plifirmiĝis definitive kiel elekta monarkio. Konsilantaro zorgis pri la elekto de la huej tlatoani, kiu havigis al li absolutajn kaj senlimajn atribuojn. Tamen, oni supozas ke huej tlatoani, Tizok, estis venenita de la konsilantaro, ĉar li estis konsiderita maltaŭga kaj malforta. Rimarkindas ke religiaj kaj kosmogoniaj faktoroj influis la formadon de registaro triparta kiel tiu de la Triopa Alianco (kie Meksiko-Tenoĉtitlano havis la plej grandan povon kaj la plej grandan parton de impostoj) post la malvenko de la povo de Tepanekoj kaj la submetado de la altepetl Azcapotzalco, ĉar tio ne estis la unua ekzemplo de tiaj registaroj.

Dum la regado de Moktezumo impostojn pagis aliaj 38 altépetl (laŭ la Kodekso Mendoza), kiam la impostado estis la centra elemento de submeto same kiel la havigo de teroj, kie laboris pagitaj kamparanoj (majeke) kaj la akirita produkto iris rekte al huej tlatoani; la akcepto de la ĉefa meksika dio, la liverado de homoj al la armeoj, la provizado de trupoj dum ilia marŝado al batalejoj kaj la traktado de politikaj kaj juraj aferoj en Tenoĉtitlano. Pro tio estus malprecize paroli pri imperio, ĉar Tenoĉtitlano ne serĉis geografian etendiĝon per se aŭ ŝtatan kaj nacian unuigon, sed celis nur pli grandan alvenon de resursoj kaj obeon al la huej tlatoani. Estis pliaj la altepetl kiuj preferis pagi impostojn anstataŭ suferi sekvojn de milita ekspedicio, kiu bruligus ties ĉefan templon kaj ĵetus ties dion laŭ la ŝtuparon (simbolo bildigita en la kodeksoj de submeto de altepetl).

En la plej gravaj altepetl estis ankaŭ kalpikske aŭ impostokolektisto. La altepetl, kiuj rekte akceptis precize la meksikan dominadon, rajtis konservi sian administran kaj politikan organizojn, same kiel diojn kondiĉe ke ili estus sub Huicilopoĉtli. Nur en gravaj regionoj, kiuj servis kiel barilo kontraŭ aliaj etnoj aŭ kie minacis ribeloj, loĝis meksikaj funkciuloj kun atributoj de tlatoani. Dum pli ol 50 jaroj kaj ĝis la taksado farita de la oidor Valderrama tiu strukturo kun malmultaj ŝanĝoj funkciis inter la indiĝenaj popoloj de la centro de Nova Hispanio.

Origine, Tenoĉtitlano estis konstruita sur malgranda insuleto en la origina lago Tekskoko, kiu iom post iom estis ampleksigita de ili ĝis unuiĝis al la insuletoj de Tlatelolko, Nonoalko, Tultenko kaj Mikshuka, pere de akvoinĝenieriaj laboroj, kun uzo de plenigado, pilieroj kaj internaj kanaloj, same kiel de barilaj digoj kaj pontoj ĝis areo de la lago atingis ĉirkaŭ 13,5 km². Ne ekzistas interkonsento pri la loĝantaro de Tenoĉtitlano, plejparto de la historiistoj opinias sufiĉe sobra pritakson je inter 80 000 kaj 230 000 loĝantoj, kio superis plejparton de la tiamaj eŭropaj urboj kiel Konstantinopolo (kun 200 000 loĝantoj), Parizo (kun 185 000) kaj Venecio (kun 130 000). Aliaj historiistoj eĉ iras plu en sia kalkulado: Eduardo Noguera, surbaze de iamaj mapoj parolas pri 50 000 domoj kaj 300 000 loĝantoj; Soustelle kalkulas 700 000 loĝantojn (se inkludi la loĝantaron de Tlatelolko kaj tiun de la satelitaj insuletoj kaj urboj de la zono). Tlatelolko origine estis urbo sendependa de la azteka povo, sed eventuale ĝi estis submetita kaj konvertita en ĉefurbo de Tenoĉtitlano.

La aztekoj havis nek ĉevalojn aŭ aliajn bestojn por rajdado aŭ ŝarĝoportado, nek pulvajn pafilojn, nek eĉ radon.

Ili posedis propran skribmanieron.

Ekzistis azteka kalendaro, kiun kelkaj konsideras pli preciza ol la tiama eŭropa kalendaro (vidu ankaŭ artikolon pri sunŝtono).

La manko de pulvaj bataliloj kaj feraj kirasaĵoj estis malavantaĝo kontraŭ la hispanaj konkerantoj, kiuj malgraŭ sia eta nombro impresis la aztekojn per pafado kaj kirasa protektado kontraŭ pikbataliloj.

La manko de transportaj veturiloj kaj bestoj forte influis la aztekan kulturon, ĉar tio limigis la eblojn provizi urbojn per nutraĵoj. Unuflanke pro tio ne eblis konstrui tre grandajn urbojn, ĉar la agrikultura areo por ilia provizado estus tiom granda, ke ne eblus liverado de freŝaj nutraĵoj en konvenaj tempo kaj nombro. Aliflanke tiu manko kaŭzis la evoluigon de speciala plantokultiva tekniko, la chinampa [ĉinampa]. Ĝi estis floso sur lago, sur kiun oni metis ŝlimon de la laga grundo kaj en kiu oni kreskigis nutraĵplantojn. Tiel la aztekoj utiligis la surfacon de lagoj por plantokultivado kaj samtempe havis bone akvumitajn kreskejojn, kiuj parte donis plurajn rikoltojn ĉiujare.

Pri historio kaj kulturo de la aztekoj ne ekzistas skribaj fontoj el la epoko antaŭ la hispana konkero. La kialo estas la manko de efika skribsistemo, per kiu oni povintus noti tekstojn, kaj la detruo de la bildskribaj manuskriptoj pro la konkero kaj kristana misiado.

Informoj pri la historio kaj kulturo antaŭ la konkero baziĝas ĉefe sur buŝtradicioj, kiuj estis skribe registritaj nur post la hispana koloniado, ĉefe en la malfrua 16-a jarcento kaj la frua 17-a jarcento. Ekzistas ankaŭ kopioj kaj prilaboritaj kodeksoj el tiu tempo, kiujn mendis kaj komentis anoj de la almozulaj religiaj ordenoj agintaj en Meksiko. Laŭ enhavo necesas diferencigi la historiajn dokumentojn de religiaj.

Laŭ instigo de la hispanoj estis skribita interalie en 1541 la kodekso Mendoza, kiu listigas la konkerojn de la aztekaj regintoj kaj la vasalajn provincojn, kaj enhavas etnografian superrigardon.
Inter la plej gravaj frukoloniaj atestoj pri la kulturo elstaras la dulingva (hispana kaj naŭatla) „Historia General de las Cosas de la Nueva España“ (la lasta fina versio estas la kodekso Florentinus de la franciskano Bernardino de Sahagún, kiu notis rakontojn de indianaj konfiduloj pri vastaj temoj.
Aliaj gravaj fontoj, kiuj entenas ĉefe historiajn informojn, estas la hispanlingva „Historia de las Indias de Nueva España“ de la dominikano Diego Durán, la „Crónica Mexicana“ de la indiana nobelo Hernando Alvarado Tezozomoc, kaj la diversaj historiaj prezentaĵoj de la nobelo el Tekskoko Fernando de Alva Ixtlilxochitl.

En la naŭatla estis skribitaj la „Anales de Cuauhtitlan“ kaj la „Historia Tolteca-Chichimeca“, kies aŭtoroj restis anonimaj. La plej granda historia verko estas la „Relaciones“ de Domingo Chimalpahin Quauhtlehuanitzin el Ĉalko verkita en la naŭatla.

En la kvina kanto de Poemo de Utnoa fare de Abel Montagut okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Dum ĝi ili akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Pro ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo, kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesos savi ĝin. Unue oni prezentas valoraĵojn el Azio, poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. Ŝin sekvas Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta, kiuj omaĝas la historian gravecon de Afriko. El Ameriko venas unue Nezaŭhtezoma, la ĉiĉerono kiu prezentas la gravecon de aztekoj:




#Article 10: Ave Maria (306 words)


Vidu ankaŭ Ave Maria (Florido)

Ave Maria (latine por Saluton, Maria) estas la plej populara preĝo al Sankta Maria en la Latina Eklezio. En Esperanto, oni nomas ĝin ankaŭ Saluton Maria aŭ Anĝela Saluto.

Jen la teksto uzata de okcidentaj kristanoj:

Saluton, Maria, gracoplena,
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.
Amen.

En la latina lingvo:

Ave Maria, gratia plena,
Dominus tecum.
Benedicta tu in mulieribus,
et benedictus fructus ventris tui, Iesus.
Sancta Maria, Mater Dei,
ora pro nobis peccatoribus
nunc et in hora mortis nostrae.
Amen. 

Tiu preĝo estas bazita sur la Biblio, la Evangelio laŭ Luko 1,28, en kiu la ĉefanĝelo Gabriel diras al Maria, Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. (Tial la preĝo ankaŭ nomiĝas la anĝela saluto.) Kaj poste, en Luko 1,42-43, Sankta Elizabeto diras al Maria: Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? (Tiu esprimo la patrino de mia Sinjoro samas al la Dipatrino de la preĝo).

La preĝo kreskis tra la jarcentoj de la simpla voko Saluton, Maria en la 5-a jarcento al la nuna formo de la 15-a jarcento. Ĝi estis popularigita per la rozario.

Multaj komponistoj bazis muzikan verkon sur ĉi tiu preĝo. Unu el la plej famaj kombinas melodion de Charles Gounod kun preludo de Johann Sebastian Bach. La samtitola kanto de Franz Schubert, aliflanke, ne havas la tekston de la preĝo sed poemon de Walter Scott, en germana traduko de Adam Storck.

En la bizanca rito ekzistas simila preĝo, kiu komencas per la vortoj «Θεοτόκε Παρθένε, χαῖρε» (Dinaskintino Virgulino, ĝoju).




#Article 11: Ameriko (899 words)


Ameriko estas superkontinento situanta en la okcidenta hemisfero. Ameriko estas la dua plej granda kontinento en la mondo, post Azio. Ĝi okupas grandan parton de la Okcidenta Hemisfero de la Tero. Ĝi etendiĝas ekde la Arkta Glacia Oceano norde ĝis la Horna Kabo sude, en la kunfluado de la oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko kiuj limigas la kontinenton oriente kaj okcidente, respektive.

Kun surfaco de pli ol 42.000.000 km², ĝi estas la dua termaso plej granda en la planedo, kovrante 8,3% de la tuta surfaco kaj 30,2% de la emerĝita tero kaj krome ĝi koncentras ĉirkaŭ 12% de la homaro.

Pro tia grando kaj geografiaj karakterizoj, Ameriko estas tradicie dividita en Nordameriko, Centrameriko, la Antiloj kaj Sudameriko. Kelkaj geografoj konsideras Centramerikon kaj Antilojn unu sola subregiono ene de Nordameriko. Laŭ ĝiaj kulturaj trajtoj, oni povas distingi anglosaksan Amerikon, la nelatinidan Karibion kaj Latinamerikon.

La kontinento estis malkovrita de Kristoforo Kolumbo. Antaŭe ĝi estis nomita kiel Abya Yala de la majaoj kaj la centramerikaj kulturoj, kiel Amerrikua (vento-lando) de la majaoj de nuna Nikaragvo kaj Cem Anahuac de la aztekoj.

La unua fojo kiam estis uzita la nomo Ameriko en Eŭropo por nomi la terojn atingitajn de Kolumbo estis en Cosmographiae Introductio, verkita de la germana kartografo Martin Waldseemüller, kiu priskribis en siaj laboraĵoj la hispanajn posedojn de Nordameriko, Antiloj, Centrameriko kaj Sudameriko, kiujn li desegnis en la unua ekzistanta mondmapo kaj kiujn li nomis en sia tuto kiel Ameriko honore de Amerigo Vespucci. Danke al la evoluo de la presilo, la nomoj donitaj de Waldseemüller rapide diskoniĝis en la sciencaj rondoj de Eŭropo.
Rilate al la insuloj kaj la tuta kontinenta maso de la okcidenta hemisfero, la flandr-devena geografo Gerardus Mercator uzis la saman vorton Ameriko unuafoje en siaj kartografiaj laboraĵoj per mondmapo eldonita en 1538. Aliflanke la hispana monarkio jure nomis siajn amerikajn posedaĵojn kiel Kastiliaj reĝlandoj de Indioj. La Brita Krono nomis siajn posedaĵojn Okcidentaj Indioj.

Alia vorto uzata por la kontinento estas Nova Mondo, kompare kun la Malnova Mondo, t.e. la teritorioj jam konataj al eŭropanoj dum la Mezepoko.

 por la numero nulo. La majaoj evoluigis matematikon. Inter aliaj aferoj ili inventis la «nulon» ĉirkaŭ 36 a.K Ĝi estas la unua dokumentita uzo de la aparta nulo kiel oni konas ĝin hodiaŭ.

Ĝis la lastaj jardekoj regis la teorio pri malfrua loĝado kaj eĉ el aliaj lokoj.

En Ameriko okazis du sendependaj Neolitikaj Revolucioj: en Mezameriko, antaŭ 10.000 jaroj kaj en la anda regiono de Sudameriko, antaŭ 5.500 jaroj. Antaŭ 5.000 kaj 6.000 jaroj, formiĝis la grandaj indiĝenamerikaj lingvaj grupoj.

En Ameriko disvolviĝis gravaj civilizoj, kiaj Caral (la plej antikva urbo de Ameriko), la prapuebla kulturo, Pueblo-indianoj, kimbajo, nazka, Ĉimu-kulturo, Ĉavina kulturo, parakazo, moĉeo, hŭari-kulturo, lima kulturo, zapotekoj, miŝtekoj, totonakoj, toltekoj, olmekoj, mŭiska (or-kulturo) kaj la pintaj civilizoj de la imperioj de Teotiŭakano, Tiahuanaco, majaoj, aztekoj kaj inkaoj, inter multaj aliaj.

Kelkaj historiistoj asertas, ke la vikinga koloniado en Ameriko estis la unua veninta el la eŭropa teritorio, kvankam ekzistas teorioj pri antaŭa ĉeesto. Eriko la ruĝa establis la unuajn koloniojn en Gronlando en la jaro 985. Lia filo Leif Eriksson ĉirkaŭ la jaro 1000 establis en nuna Novlando koloniojn, kiuj malaperis kun la paso de la jaroj.

Ekde la alveno de Kristoforo Kolumbo, la enkonduko de novaj malsanoj kiel la variolo okazigis demografian katastrofon. Laŭ kelkaj esploristoj, ili estigis la formorton de 93% de la loĝantaro La rasaj problemoj en Ameriko malpliiĝis laŭlonge de la historio, ĉefe laŭleĝe, ĉar la sklaveco estis tute malpermesita kaj forigita en ĉiuj landoj. Tamen, ekzistas malakcepto kaj diskriminacio kontraŭ kelkaj malplimultoj el indiana, afrika aŭ azia origino en klkaj landoj kies ĉefa loĝantaro estas blanka.

La loĝantaro de Ameriko varias laŭ la vivkondiĉoj. En Latinameriko, la plejparto de siaj loĝantoj estas junuloj inter 15 - 24 jaroj, kaj la vivdaŭro varias inter 60 kaj 80 jaroj. Cetere, pli ol la duono de la loĝantaro en la plimulto de la landoj estas kamparana. Argentino, Kubo, Ĉilio kaj Urugvajo, estas la landoj de Latinameriko kun demografia strukturo relative maljuniĝinta, ĉar la loĝantaro kun 60 jaroj aŭ pli egalas aŭ superas la 13%. En landoj kiel Gvatemalo, Haitio, Salvadoro, Honduro, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo kaj Domingo, ekzistas pli granda junula loĝantaro, regante la junuloj inter 15 kaj 25 jaroj kaj Bolivio estas lando kun proceso je maljuniĝo sed ankoraŭ kun juna loĝantaro. Laste, en Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Kostariko, Meksiko, Peruo, Puerto-Riko kaj Venezuelo, same ilia plimulto konsistas el juna loĝantaro, kvankam en la lastaj jardekoj en Brazilo, Meksiko kaj Puerto-Riko oni spertis progresivan loĝantaran maljuniĝon. Same okazas en la transmaraj departementoj Gvadelupo, Franca Gujano kaj Martiniko (apartenantaj al Francio) kaj en ne latinidaj landoj kiel Bahamoj, Belizo, Gujano, Jamajko, Surinamo, Malgrandaj Antiloj, Trinidado kaj Tobago, inkluzive de la eŭropaj dependaĵoj kiel Nederlandaj Antiloj, Arubo, ktp. En Usono kaj Kanado la plejparto de siaj loĝantoj estas adolta, superante la junulojn.

La tuta nombro da lingvoj de Ameriko ege superas kvincenton da lingvoj, dialektoj kaj kreoloj. La precipaj lingvoj estas la altruditaj aŭ alportitaj de la eŭropaj koloniantoj sekvataj de la ĉefaj indianaj kulturoj.

Kelkaj aliaj lingvoj kiuj havas konsiderindan nombron eĉ se ne oficialaj, inter ili:

La precipaj religioj de Ameriko estas la jenaj:

Aliaj gravaj religioj kaj kredoj inkluzivas Siĥismon; Budhismon; Hinduismon; Bahaan Kredon; kaj ampleksan gamon de indiĝenaj religioj, el kiuj la plimulto estas animismaj; kaj multaj tradiciaj afrikaj religioj kaj afrikdevenaj religioj. Sinkretismo ankaŭ troviĝas en la afrikaj, katolika kaj indiĝenaj religioj.

 




#Article 12: Azio (2781 words)


Azio, kun 44.579.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 4,164 milionojn da loĝantoj en la jaro 2011 kaj tiele ĝi estas la plej loĝata kontinento de la mondo. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio.

Ĝi situas ĉefe en la orienta kaj norda hemisferoj kaj kunhavas la kontinentajn teramasojn de Eŭrazio kun la kontinento Eŭropo. Azio kovras areon de 44,579,000 kvadrataj kilometroj, nome ĉirkaŭ 30% el la totala terareo de la Tero kaj 8.7% el la totala surfaca areo de la Tero. La kontinento, kiu estis dumlonge hejmo de majoritato de la homa loĝantaro, estis loko de multaj el la unuaj civilizoj. Azio elstaras ne nur pro sia ĝenerala grando kaj loĝantaro, sed ankaŭ pro densaj kaj grandaj setlejoj same kiel pro amplekse grande loĝataj regionoj ene de kontinento de 4.4 mil milionoj da personoj.

Ĝenerale, Azio limas oriente de la Pacifika Oceano, sude de la Hinda Oceano kaj norde de la Arkta Oceano. La okcidenta limo kun Eŭropo estas historia kaj kultura koncepto, ĉar ne estas klara fizika kaj geografia separoj inter ambaŭ kontinentoj. La plej ofte komune akceptitaj limoj lokigas Azion oriente de la Sueza Kanalo, la Urala Rivero, kaj la Uralaj Montoj, kaj sude de la Kaŭkazaj Montoj kaj la Kaspia Maro kaj la Nigra Maro.

Ĉinio kaj Hindio alternis kiel la plej grandaj ekonomioj en la mondo el 1 al 1800 p.K. Ĉinio estis ĉefa ekonomia povo kaj allogis multajn orienten, kaj por multaj la legenda riĉo kaj prospero de la antikva kulturo de Hindio personigis Azion, allogante komercon, esploradon kaj koloniismon el Eŭropo. La hazarda malkovro de Ameriko fare de Kolumbo serĉante Hindion pruvas tiun profundan fascinon. La Silka Vojo iĝis la ĉefa komercvojo Orient-Okcidenta en Azio dum la Markolo de Malako elstaras kiel ĉefa marvojo. Azio montris ekonomian dinamismon (ĉefe ĉe Orienta Azio) same kiel fortikan loĝantokreskon dum la 20a jarcento, sed la ĝenerala loĝokresko ekde tiam falis. Azio estis naskoloko de plej el la ĉefaj grandaj religioj, kiaj judismo, kristanismo, islamo, hinduismo, budhismo, konfuceismo, taoismo, ĝajnismo, sikismo, zaratuŝtrismo kaj bahaismo, same kiel de multaj aliaj religioj.

Pro ties grando kaj diverseco, la koncepto de Azio — nomo kiu datas reen el la klasika antikveco — povas fakte rilati pli al homa geografio ol al fizika geografio. Azio estas ege varia laŭlonge kaj ene de siaj regionoj rilate al la etnaj grupoj, kulturoj, medio, ekonomio, historiaj ligoj kaj regosistemoj. Ĝi havas ankaŭ mikson de multaj diferencaj klimatoj gamaj el ekvatora sudo tra varmega dezerto en Mezoriento, moderklimataj areoj en Oriento kaj la ekstrema kontinenta centro al ampleksegaj ĉearktaj kaj polusaj areoj en Siberio.

La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efezo.

Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn.

La kontinenta termaso situas en la orienta duonsfero norde de la ekvatoro, krom la ĉukotka duoninsulo en orienta Siberio, kiu situas oriente de la internacia datlinio, kaj la sudorientaj insuloj de Indonezio, kiuj situas sur la suda duonsfero de la tero.

Azio estas la plej granda kontinento de la tero. Pro ĉirkaŭ 44,614 milionoj da kvadrataj kilometroj (sen Rusujo 31,7 milionoj da kvadrataj kilometroj) ĝi entenas ĉirkaŭ duonon de la tuta landareo. Kune kun Eŭropo Azio estas parto de la granda kontinento Eŭrazio.

Azio estas limigita norde de la Arkta Oceano, oriente de la Pacifiko kaj sude de la Hinda Oceano.

Oriente la limo al Eŭropo konsistas de nordo al sudo el la montaro Uralo, la rivero Uralo, la kaspia Maro, tio estas la kavo de Maniĉ, la Kaŭkazo, la suda bordo de la Nigra Maro kaj Bosporo, Marmora Maro kaj la Dardaneloj. De la Barenca Maro ĝis la Nigra Maro tiu limo longas ĉirkaŭ 2.700 km. Azio estas ligita al Afriko norde de la Ruĝa Maro de la ĉe Suezo 145 km larĝa duoninsulo Sinajo.

Nordoriente troviĝas la kontinentaj termasoj de Azio kaj Nordameriko disigitaj de la iom pli ol 80 km larĝa Beringa Markolo.

Sudoriente la indonezia insularo ligas la kontinenton al Aŭstralio.

La marbordoj de Azio longas ĉirkaŭ 82.300 km, el kiuj 15.900 km bordas la Arktan Oceanon, 27.300 km la Pacifikon, 33.600 km la Hindan Oceanon kaj ĉirkaŭ 5.500 km la Mediteraneon kaj la Nigran Maron.

La plej gravaj riveroj de Siberio fluas de sudo al nordo en la arktan oceanon. Tio malhelpis la malfermon de Siberio, ĉar ne eblas surakva ligo de okcidento al oriento. krome la riveroj navigeblas nur somere. Tamen riveroj havas gravan ekonomian signifon por la provizado de la regionoj situantaj norde de la transsiberia fervojo.

La plej gravaj siberiaj riveroj de okcidento al oriento estas

La Amuro estas 2.824 km longa rivero en Ĉinujo kaj Rusujo, kiu enfluas en la Pacifikon. La rivero estiĝas ĉirkaŭ 65 km okcidente de la kantono Mohe pro la kunfluo de la Arguno kaj de la Ŝilka. La Amuro estas limrivero inter Rusujo kaj Ĉinujo.

La Flava Rivero, ĉine Huang He estas rivero en la nordo de la popolrespubliko de Ĉinujo. Ĝi estas 5.464 km kaj tial la dua plej longa rivero de Ĉinujo. La fonto de la Flava Rivero troviĝas en Tibeto, ĉirkaŭ 200 km norde de la duona linio inter Lasao kaj Xining.

La Jangzio estas pro sia longeco de 6.380 km la plej longa rivero de Azio, kaj post la Nilo kaj la Amazono la plej longa rivero de la mondo. 2.800 km de la Jangzio estas navigeblaj.

La Mekongo estas rivero en sudorienta Azio. La indikoj pri ĝia longeco varias inter 4.350 km kaj ĝis 4.909 km.

La 2.092 km longa Iravadio estas rivero en sudorienta Azio. Ĝi fontas en la sudoriento de Tibeto kaj enfluas en la Andamanan maron ĉirkaŭ 150 ĝis 180 km sudokcidente de Ranguno, urbo en Birmo.

La rivero Gango havas longecon de 2.511 km. Ĝi trafulas Hindion kaj Bangladeŝon. Post trafluo de grandega enfluejo ĝi atingas, kiel ankaŭ la 2998 km longa Bramaputro la golfon de Bengalo kaj tiel la Hindan Oceanon.

La Induso estas pro siaj 3.180 km la plej longa rivero de la hinda subkontinento kaj la plej grava rivero de Pakistano. La nomo Hindujo devenas de la nomo de tiu rivero.

La Aralo estas senelflua salakva lago, kiu situas po duono en Kazaĥio kaj Uzbekio. Ĝi troviĝas en centra Azio meze de grandaj dezertoj kaj stepoj. Iam pro ĉirkaŭ 66.900 km² la Aralo estis la kvara plej granda lago de la mondo. Sed pro homa agado kaj por akvumigi dezerton malpli kaj malpli da akvo atingas la lagon.

La Balkaŝo, kio signifas marĉlago estas senelflua lago en la dezerteca stepo de orienta Kazaĥio. La lago estas ĝis 18.428 km² granda.

La Morta Maro estas ĉirkaŭ 600 km² granda senelflua salakva lago situanta en la fosaĵego de la Jordano, norda sekvo de la granda afrika rifto.

La Isik-Köl en Kirgizio estas post la sudamerika lago Titikako la dua plej granda montara lago de la mondo, pro areo de 6.236 km².

La lago Van estas la plej granda lago de Turkio kaj situas en la oriento de la lando.

La Urmia estas la plej granda ena lago de Irano. Ĝi situas je alteco de 1.280 m super la maro. Ĝi ne havas elfluon.

La marborda periferio de Azio estis la hejmo de kelkaj de la plej fruaj konataj civilizacioj de la mondo: ĉiuj el la tri regionoj evoluigis fruajn civilizaciojn ĉirkaŭ fekundaj riveraj valoj. Ĉi tiuj valoj estis fekundaj ĉar la grundo estis riĉa kaj povis porti multajn radikajn kultivaĵojn. La civilizacioj en Mezopotamio, la Indusa Valo kaj Ĉinujo estis tre similaj kaj probable interŝanĝis teknologiojn kaj ideojn kiel matematikon kaj la radon. Aliaj ideoj kiel tiu de skribo probable evoluis unuope en ĉiu areo. Urboj, ŝtatoj kaj poste imperioj evoluis en tiuj malaltaj regionoj.

En la stepa regiono longe loĝis surĉevalaj nomadoj kaj de la centraj stepoj ili povis atingi ĉiujn areojn de Azio. La nordan parton de la kontinento, kovrantan multe da Siberio ankaŭ ne povis aliri la stepaj nomadoj pro la densaj arbaroj kaj pro la tundro. Tiuj areoj en Siberio estis tre maldense loĝataj.

La centron kaj la periferion malkunigis montoj kaj dezertoj. La Kaŭkazo, la Himalajo, la Karakuma Dezerto kaj la Gobia Dezerto estis baroj kiujn la stepaj ĉevalistoj nur povis transiri malfacile. Dum teknologie kaj kulture la urbaj loĝantoj estis pli altnivelaj, ili povis fari malmulton por milite defendi sin kontraŭ la surĉevalaj hordoj de la stepo. Tamen, la (geografie) malaltaj regionoj ne havis sufiĉan herbaĵon por subteni grandan surĉevalan soldataron. Kaj tiel la nomadoj kiuj konkeris ŝtatojn en Okcidenta Azio estis baldaŭ devigitaj adapti sin al la lokaj socioj.

La historio de Azio prezentis gravajn evoluadojn viditajn en aliaj partoj de la mondo, samkiel eventojn kiuj influis tiujn aliajn regionojn. Ĉi tiuj inkluzivigas la komercon de la Silka Vojo, kiu disvastigis kulturojn, lingvojn, religion kaj malsanon dum Afrika-Eŭrazia komerco. Alia grava avanco estis la novaĵo de pulvo en mezepoka Ĉinujo, kiu kaŭzis altnivelan militadon pro la uzo de pafiloj.

Templan areon en sudorienta Turkujo ĉe Göbekli Tepe, kun verŝajna dato ĉirkaŭ 10000 a. K., oni vidis kiel la komencon de la kulturo Novŝtonepoka 1. Tiu ejo estis estigita de nomadaj ĉasistoj-kolektistoj; tion oni scias pro tio ke estas ne konstanta domaro en la proksimaĵoj. Tiu templa ejo estas la plej malnova konata homfarita adorejo. De 8500–8000 a. K. farmantaj komunumoj komencis disvastiĝi al Anatolio, Norda Afriko kaj norda Mezopotamio.

Komence de la historia epoko (do proksimume ekde 3000 a. K.), en suda Mezopotamio vivis la Sumeranoj. Komence ĉiu urbo estis sendependa ŝtato, kiun regis urba reĝo nomata “granda viro” (“Lugal”). La urbestro ankaŭ estis templestro. Ekde ĉirkaŭe 2800 a. K. malrapide venis Sumeren Semidoj; ekde proksimume la sama epoko, oni ankaŭ konstruis la famajn ziguratojn, pluretaĝajn templojn.

La Induso-civilizacio estis Bronzepoka civilizacio (3300–1300 a. K.; matura periodo 2600–1900 a. K.), kiu estis centrita plejparte en la okcidenta parto de la Bharata Subkontinento; oni konsideras, ke frua formo de hinduismo estis elfarita de tiu civilizacio. Kelkaj de la grandaj urboj de ĉi tiu civilizacio estas Harapo kaj Mohenĝo-daro, kiuj havis altan nivelon de urba planado kaj de artoj. La proo de la detruo de tiuj regionoj ĉirkaŭ 1700 a. K. diskuteblas, kvankam indicoj sugestas, ke ĝi estis kaŭzita de naturaj katastrofoj (precipe inundoj) kaj de Hindeŭropaj invadantoj. Tiujn invadantojn oni ofte nomas la Arjoj kaj ilia superregado kreis la Vedan civilizon, kiu daŭris ĉirkaŭe de 1500 a. K. al 500 a. K. Dum tiu periodo, la Sanskrita lingvo evoluis kaj la Vedoj estis skribitaj, himnoj kiuj rakontis pri Arjaj dioj kaj militoj. Tio estis la bazo por la Arja religio, kiu poste evoluis je Hinduismo, religio bazita sur la kasta sistemo de klaso (kiu konsistis el la kvar varnoj), sur la brahmana sacerdoceco kaj sur la evoluanta duon-monoteismo.

En 729 a. K. la Asiria reĝo Tiglatpilezero la 3-a, jam reĝo de malsuda Mezopotamio, de Sirio, kaj de partoj de Fenicujo kaj de Palestino, iĝis reĝo de Babilono. Post la morto de la Asiria reĝo Asurbanipal (626 a. K.), Nabopolasaro de Babilono militprenis kaj detruis ĉiujn Asiriajn urbojn, kun helpo de Kjaksaro de Medujo. Nabopolasaro regis Mezopotamion, Sirion kaj Palestinon inter 625 kaj 605 a. K.

La Aĥemenida dinastio de la Persa imperio, fondita de Kiro la 2-a, regis areon de Helenujo kaj de Turkujo al la Induso kaj al Centra Azio inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a. K. Persa politiko inkluzivis toleremon por aliaj kulturoj, tre centran registaron kaj gravajn infrastrukturajn evoluigojn. Poste, sub Dario la Granda, la teritoriojn oni enigis, burokratismon evoluigis, al la nobeloj asignis militistajn poziciojn, impostan kolekton zorgeme organizis kaj spionojn uzis por certigi la lojalecon de regionaj oficialuloj. La persa Imperio estis sukcesa pri establi pacon kaj stabilecon en Okcidenta Azio kaj havis gravan influon pri arto, pri politiko (influante Helenismajn gvidantojn) kaj pri religio. Aleksandro la Granda konkeris tiun imperion en la 4-a jarcento a. K., kreante la nelongan Helenisman periodon. Li estis nekapabla establi stabilecon kaj post lia morto, Persujo rompis je malgrandaj, malfortaj dinastioj inkluzivantaj la Seleŭkidan Imperion, sekvitan de la Parta Imperio. Je la fino de la Klasika epoko, Persujo estis restabiligita je la Sasanida Imperio, ankaŭ konata kiel la dua persa Imperio.

La epokon, en Bharato, de la Maŭrja kaj de la Gupta imperioj, oni nomas la Ora Epoko de Barato; ili estis markitaj de multaj inventaĵoj kaj eltrovoj en scienco, teknologio, arto, religio, kaj filozofio, kiuj kristaligis la elementojn de tio, kio estas ĝenerale konata kiel Barata kulturo.

La Zhou-dinastio uzis feŭdan sistemon donante potencon al lokaj nobeloj kaj fidante je ilia lojaleco por kontroli ĝian grandan teritorion. Rezulte, la ĉina registaro dum tiu tempo estis malcentra kaj malforta kaj ofte malmulton la imperiestro povis fari por solvi naciajn aferojn. La Qin-Dinastio (ĉine: 秦朝; pinyin: Qín Cháo) estis la unua reganta dinastio de Imperia Ĉinujo; ĝi daŭris de 221 al 207 a. K. La nova Imperiestro aboliciis la feŭdan sistemon kaj rekte nomumis burokration, kiu devu fidi je li por potenco. La Han-Dinastio (simpligita ĉina: 汉朝; tradicia ĉina: 漢朝; pinyin: Hàn Cháo ; 206 a. K. – 220 p. K.) estis la dua imperia dinastio de Ĉinujo, antaŭirita de la Qin-Dinastio kaj postirita de la Tri reĝlandoj (220–265).

Post la klasika epoko diversaj imperioj en diversaj epokoj etendiĝis tra diversaj mondoregionoj en Azio, kiaj la Mongola Imperio, la Mogola Imperio, Islamo el la 7a jarcento, la Rusa Imperio al Siberio ekde la 19a jarcento, la Japana Imperio dum la unua duono de la 20a jarcento ktp.

Pro pli ol 4.164 milionoj da enloĝantoj, Azio estas la plej loĝata kontinento de la tero. La meza loĝdenso estas ĉirkaŭ 87 loĝantoj/km².

Orienta Azio havis pro multo la plej fortan ĝeneralan plialtigon de la indico de homa disvolviĝo (IHD) de ajna regiono en la mondo, preskaŭ duoble averaĝe atingo de IHD dum la pasintaj 40 jaroj, laŭ la analizoj pri sano, eduko kaj enspezo. Ĉinio, ladua plej alta atinganto en la mondo en terminoj de plibonigo de la IHD ekde 1970, estas la nura lando el la listo de 10 Pintoj pro enspezo pli ol atingoj en sano aŭ eduko. Ties propersona enspezo pliiĝis laŭ rimarkinda 21-oble dum la lastaj kvar jardekoj, ankaŭ eligante centojn de milionojn ekster la malriĉo. Tamen ĝi ne estas inter la pintaj plenumantoj de la regiono en plibonigo de lerneja aliro kaj vivodaŭro.

Nepalo, lando de Suda Azio, aperas kiel unu el la plej rapidaj kreskantaj movantoj el la mondo ekde 1970 ĉefe pro atingoj en sano kaj eduko. Ties nuna vivdaŭro estas 25 jarojn pli longa ol en la 1970-aj jaroj. Pli ol kvar el ĉiu kvin infanoj de lerneja aĝo en Nepalo nune iras al bazlernejo, kompare kun nur unu el kvin antaŭ 40 jaroj.

Japanio kaj Suda Koreio rangis inter landoj grupigitaj en la IHD (nombroj 11a kaj 12a en la mondo, kiuj estas en la kategorio de tre alta homa disvolvigo), sekvita de Hongkongo (21a) kaj Singapuro (27a). Afganio (155a) rangis la plej malaltaj inter la landoj de Azio el la 169 landoj taksitaj.

Ŝtatoj en Azio laŭ alfabeta ordo:

Neagnoskitaj kaj parte agnoskitaj ŝtatoj:

Dependaj aŭ okupitaj teritorioj:

Azio havas la duan plej grandan nominalan MEP de ĉiuj kontinentoj, post Eŭropo, sed la plej grandan kiam mezurite en aĉetpovegaleco. Aktuale en 2011, la plej grandaj ekonomioj en Azio estas Ĉinio, Japanio, Barato, Sud-Koreio kaj Indonezio. Surbaze de Global Office Locations 2011, Azio dominis la oficejajn lokigojn kun 4 el supraj 5 kiuj estis en Azio, nome Honkongo, Singapuro, Tokio, Seulo kaj Ŝanhajo. Proksimume 68 procentoj de internaciaj firmaoj havas oficejon en Honkongo.

En la fino de 1990-aj jaroj kaj komenco de 2000-aj jaroj, la ekonomioj de la Ĉinio kaj Barato kreskis rapide, ambaŭ kun meza jarkreskofteco de pli ol 8%. Aliaj lastatempaj tre altaj kreskiĝintaj landoj en Azio inkludas Israelon, Malajzion, Indonezion, Bangladeŝon, Tajlandon, Vjetnamion, Mongolion, Uzbekion, Kipron kaj Filipinion, kaj mineralriĉajn (inklude nafton) landojn kiaj ekzemple Kazaĥio, Turkmenio, Irano, Brunejo, Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, Kataro, Kuvajto, Saud-Arabio, Barejno kaj Omano.

Laŭ ekonomika historiisto Angus Maddison en aia libro The World Economy: Millennial Perspective, Hindio havis la plej grandan ekonomion de la mondo dum 0 a.K. kaj 1000 a.K. ĝis la Brita Imperio (ekskludante Hindion) preterpasis ĝin en la mezo de la 19-a jarcento. Dum pluraj jardekoj en la komenco de la 20-a jarcento Japanio estis la plej granda ekonomio en Azio kaj dua plej granda de iu ununura nacio en la mondo, post superado fare de Sovet-Unio (mezurita en retmateriala produkto) en 1986 kaj Germanio en 1968 (NB: Kelkaj superŝtataj ekonomioj estas pli grandaj, kiel ekzemple la Eŭropa Unio (EU), la NAFTA (NAFTA) aŭ APEC). Tio finiĝis en 2010 kiam Ĉinio preterpasis Japanion por iĝi la due plej granda ekonomio de la mondo.




#Article 13: Afriko (3066 words)


Afriko estas la dua plej granda kaj dua plej homloĝata kontinento, post Eŭrazio (kiu konsistas el du partoj: Eŭropo+Azio). Kun proksime 30,2 milionoj km² inkluzivante apudajn insulojn, ĝi kovras 6% de la tuta surfacareo de la Tero kaj 20,4% de la tuta landareo. Kun 1.1 miliardo da homoj (en 2013), 1 342 940 971
en majo 2020

La kontinento estas ĉirkaŭita de la Mediteraneo norde, la Sueza Kanalo kaj Ruĝa Maro nordoriente, la Hinda Oceano sudoriente, kaj Atlantiko okcidente. Ne enkalkulante la disputatan teritorion de Okcidenta Saharo, ĝi enhavas 54 agnoskitajn ŝtatojn, inkluzive de Madagaskaro kaj variaj insularoj asociitaj kun la kontinento, naŭ teritoriojn kaj du de facto sendependaj ŝtatoj kun limigita aŭ nenia agnosko.

La loĝantaro de Afriko estas la plej juna inter ĉiuj kontinentoj; la mediana aĝo en 2012 estis 19.7, dum la tutmonda meza aĝo estis 30.4. Tamen la meza aĝo de la politikaj gvidantoj estas 63 jaroj. 

Afriko duflankas la Ekvatoron kaj enhavas plurajn klimatzonojn. Ĝi estas la sola kontinento atingante de la norda modera klimatzono al la suda modera klimatzono. Oni distingas la nordon, loĝatan de araboj, de la tiel nomata subsahara Afriko.

Afriko estas hejmo al granda diverseco de etnoj, kulturoj kaj lingvoj. En la fino de la 19a jarcento eŭropaj landoj koloniigis plej el Afriko. Plej nuntempaj ŝtatoj en Afriko originiĝis el procezo de senkoloniigo en la dua duono de la 20a jarcento.

En la antikvaj tempoj la latina nomo Africa estis nur la nomo de la romia provinco Africa, al kies teritorio apartenis partoj de la hodiaŭa Tunizio kaj la norda parto de Libio. Unue la nomon uzis la romia senatano kaj konkeranto Skipio Afrika, kiu konkeris Kartagon por la romia regno.

Afri estis la latina nomo uzata por referenci al la loĝantoj de Afriko, kio en sia plej ampleksa senco referencas al ĉiuj landoj sude de la Mediteraneo (antikva Libio). Tiu nomo ŝajne origine aludis al tribo de indiĝena Libio. La nomo estas kutime konektita kun Hebrea aŭ Fenicia ʿafar 'plovo', sed hipotezo de 1981 asertis ke ĝi estas el la Berbera ifri (plurale ifran) kaverno, reference al kavernoloĝantoj. La sama vorto povas troviĝi en la nomo de la Banu Ifran el Alĝerio kaj Tripolitanio, nome Berbera tribo origine el Jafran (konata ankaŭ kiel Ifrane) en nordokcidenta Libio.

Sub la regado de la Romianoj, Kartago iĝis la ĉefurbo de la provinco Africa Proconsularis, kiu inkludis ankaŭ la marbordan parton de moderna Libio. La Latina sufikso  povas foje esti uzata por indiki landon (ekz., en Celtica el Celtae, kiel uzita de Julio Cezaro). Ankaŭ la posta islama regno Ifrikio, en la teritorio de la nuntempa Tunizio, konservis formon de la nomo.

Laŭ la Romianoj, Afriko kuŝas okcidente de Egipto, dum Azio estis uzata por referenci al Anatolio kaj landoj oriente. Difina linio estis skizita inter la du kontinentoj fare de la geografo Ptolemeo (85–165), indikante al Aleksandrio laŭlonge de la Unua Meridiano kaj farante de la istmo de Suez kaj de la Ruĝa Maro la limon inter Azio kaj Afriko. Kiam eŭropanoj alvenis al la kompreno de la reala etendo de la kontinento, la ideo de Afriko etendiĝis kun ties kono.

Resume la nomo povus deveni el jeno:

Aliaj etimologiaj hipotezoj estis postulataj por la antikva nomo Africa:

La kontinenton (origine aludante nur Nordafrikon), okcidente de la rivero Nilo oni nomis en la antikvaj tempoj ofte Libja.

Afriko limas norde al la Mediteranea Maro, okcidente al la Atlantiko, oriente al la Hinda Oceano kaj la Ruĝa Maro. La longeco de la marbordo entute ampleksas 30.490 km, do relative malmulte kompare al la surfaco. La unika landkonekto al aliaj kontinentoj estas la duoninsulo Sinajo, kiu situas inter Afriko kaj la araba duoninsulo. La plej mallonga distanco inter la kontinento Eŭropo kaj Afriko estas la Ĝibraltara markolo. Afriko havas nur relative malmultajn insulojn kompare al aliaj kontinentoj.

Pro sia situo ĉe ambaŭ flankoj de la Ekvatoro kaj la kompakta formo Afriko disponas pri la plej granda landmaso ĉe la tropikoj. Ĉirkaŭ 75 % de la surfaco de Afriko situas ene de la du tropikoj, do la tropiko de Kaprikorno kaj la tropiko de Kankro, kiuj estas la matematika limo de la tropikoj. La plej granda parto de centra kaj okcidenta Afriko estas kovritaj de la tropika pluvarbaro. La regiono de konga baseno post la amazona pluvarbaro estas la dua plej granda tropika pluvarbaro. Ĉirkaŭ la du tropikoj ekestis grandaj dezertoj. En la nordo la Saharo kaj la Namib-dezerto en la sudo (ankaŭ nomita nebuldezerto aŭ Kalahario) kiel sek-savano.

La plej malgranda ŝtato de Afriko (se oni ne kalkulas la insulojn) estas Gambio, kiu estas proksimume tiom granda kiel Kipro. La plej granda ŝtato estas Alĝerio kun proksimuma surfaco de 2.381.741 kvadratkilometroj. La plej granda insulo estas Madagaskaro, kiu situas ĉe la sudorienta marbordo de Afriko.

La plej longa rivero estas Nilo (6671 km) kiu krome estas la ununura grava rivero de Nordafriko. Nepre menciindaj estas Kongo, Nigero, Zambezo, Okavango, Limpopo, Senegalo, Gambio, Voltao kaj Oranĝo.

La plej granda estas Viktoria-lago. Nepre menciindaj estas Tanganjiko, Malavia lago, Turkana (lago), Tana kaj Ĉado (lago).

Tiuj diferencaj du mondoregionoj estas rekoneblaj laŭ klimato, biologio, loĝantaro ktp., dum oni povas rekoni ankaŭ aliajn pli malgrandajn regionojn, kiel:

En Afriko ekzistas 54 sendependaj ŝtatoj, 17 dependaj teritorioj kaj 5 ne agnoskitaj teritorioj.

Pridisputataj teritorioj:

kaj kelkaj eksterteritoriaĵoj:

Oni supozas, ke la sudo aŭ oriento de Afriko estas naskiĝloko de la Homaro kaj ke de tie devenas la sukcedaj specioj de Prahomoj kaj Homoideoj kiuj siavice kreis la homojn kiuj disvastiĝis tra la resto de kontinentoj, inklude la Homo sapiens sapiens antaŭ ĉirkaŭ 190.000 jaroj.

Dum la tuta antikveco kaj ĝis la unuaj jarcentoj de la kristana erao la historio de Nordafriko kuniĝis kun tiu de la Mediteraneo. Male la regionoj de subsahara Afriko vivis disvolviĝojn tre diferencajn inter si.

Laŭ la greka historiisto Herodoto (484 a. K.), fenicia ekspedicio aŭspiciata de la faraono Nekao (616 a.K.) ĉirkaŭnavigis la afrikan kontinenton la unuan fojon.

La originoj de la tra-sahara komerco inter la okcidento kaj centro de Afriko kaj la mediteranea baseno perdiĝas en la Prahistorio. La unuaj historiaj rakontoj datiĝas de la antikveco kaj rakontas pri la nomadoj kiuj organizis la komercon inter Leptis Magna kaj Ĉado. Tiu komerco vivis sian unuan hegemonion en la 1-a jarcento a.K. kun la antaŭenigo de la Romia Imperio. Ĉefe oni komercis per oro, sklavoj, eburo kaj ekzotaj bestoj por la ludoj en cirko en Romo ŝanĝe kontraŭ luksaĵoj el Romo. Fakte estas en tiu epoko kiam oni stampis la propran nomon de Afriko. Post la malvenko de Kartago fare de Romo dum la Tria Punika Milito oni starigis la romian provincon de Afriko kiu enhavos proksimume la teritorion de la nuntempa Tunizio. Estis ĝeneraligo teritoria de tiu provinco kio donos nomon al la tuta kontinento. Estis jam gravega la pliiĝanta uzado de la kamelo el la 1-a jarcento en la nordo de Afriko.

El la 7-a jarcento la araboj invadis Nordafrikon. La karavana komerco kaj la islama etendo helpis la komencon de novaj rilatoj inter la du Afrikoj.

La Imperio Kanem-Bornu ekzistis en Afriko inter la 13-a jarcento kaj la 1840-aj jaroj. En sia hegemonio ĝi enhavis la areon kie aktuale estas la sudo de Libio, Ĉado, nordoriento de Niĝerio, oriento de Niĝero kaj nordo de Kameruno. Ĝi ankaŭ estas konata sub la nomo Songhai; tiu nomo estis donita al lertigejo por kamparanoj en Porto Novo, Benino, kie okazis la ILEI-Konferenco en 2008.

La Regno Kongo estis ŝtato situanta en la teritorioj de la aktualaj norda zono de Angolo, la enklavo de Kabindo, la Respubliko Kongo kaj la okcidenta parto de la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝia influo atingis ankaŭ la najbarajn ŝtatojn.

Notindas, ke en la deksesa jarcento la evoluo de Afriko kaj de Eŭropo tute similis: ĉiu manĝis pli malpli sate. Kompreneble la sociaj formoj estis plej diversaj.

Dum tri jarcentoj en moderna epoko okazis vendado de homoj, viroj, virinoj, infanoj, perforta ellandigo de ili ĉefe al Ameriko. Tion organizis ŝipkompanioj el Eŭropo kaj ĉefe formitaj el la plej koloniismaj landoj, nome britoj, portugaloj, francoj, hispanoj, nederlandanoj ktp. Ĉar afrikanoj ne ĉefe okupis la marbordojn, estis facile por la alvenintoj konstrui havenojn. Afrikaj reĝoj aŭ tribestroj foje kunlaboris kun sklavistoj per vendado de siaj militkaptitoj, kelkaj eĉ kaptis homojn de najbaraj etnoj por vendi ilin. Laŭ diversaj fontoj oni atingas la suman nombron de cent milionoj da sklavoj ellandigitaj dum tri jarcentoj. Sklavigo estis komerca bezono: eŭropanoj bezonis laborfortojn en Ameriko. La malhumana kutimo estis kontraŭo al ĉia etiko. Laŭ la tempopaŝo kaj la ŝanĝo de ekonomiaj, kulturaj, sociaj, religiaj, politikaj rilatoj, la konsidero al sklaveco ŝanĝis iom post iom, sed ankoraŭ estas restaĵoj de tia praktiko en kelkaj landoj de Afriko kaj en la cetero de la mondo.

La ĉefaj memorlokoj pri tiu triangula komerco estas Ouidah en Benino kaj insulo Gorée en Senegalo.

Post la Mezepoko sisteme kelke da eŭropaj landoj (unue portugaloj, hispanoj, francoj kaj poste britoj, germanoj ktp) akiris koloniojn ankaŭ en Afriko. La totala kolonia disdivido de Afriko fare de la eŭropaj potencoj, komencita senorde en la 17-a jarcento okazis, proksimume, en 1885, dum la Berlina Konferenco kaj la komenco de la Unua Mondmilito, epoko kiam la koloniaj imperioj etendiĝis pli rapide en Afriko ol en iu ajn alia loko de la mondo, kvankam nur du landoj, kaj Liberio kaj Etiopio, sukcesis pluhavi sian sendependon. Estis ekzemplo de la Nova Imperiismo generita de la neceso de la eŭropaj landoj akiri krudajn materialojn por la rapido kresko de siaj industrioj post la Industria Revolucio, iniciata en Anglio fine de la 18-a jarcento.

Komence de la 20-a jarcento, escepte tiujn du menciitajn ŝtatojn, la tuta kontinento konsistis el kolonioj.

La Unua Mondmilito estis tutmonda ĉefe, ĉar ekster-eŭropanoj venis batali en la tranĉeoj de Francio. La Senegalaj fusilistoj (tirailleurs sénégalais) estis famaj, sed venis soldatoj el aliaj francaj kolonioj. Same venis al Eŭropo por batali viroj el la Brita Imperio.

Fine de la Dua Mondmilito la aliancanoj ne sukcesis interkonsenti pri la estonteco de la antikva itala kolonio de Libio. Tiam temis pri teritorio kvinoble pli granda ol Italio mem. Tamen, la loĝantaro ne superis unu milionon de loĝantoj, kaj pro tio la lando taŭgis kiel destino por la rifuĝintoj el Italio pro la milito, kiu komencis serĉi lokojn al kiuj elmigri. La suspektemoj inter Okcidento kaj Sovetunio permesis, ke fine la Unuiĝintaj Nacioj decidis sendependigi la landon en la manoj de la reĝo Idriso.

Kvankam jam estis 4 sendependaj landoj en Afriko (Liberio el 1847, Sudafriko el 1910, Egiptio el 1922 kaj Etiopio el 1941), Libio iĝis la unua afrika kolonio kiu sukcesis akiri sian sendependon, en 1951, kaj poste venos tiu de Ganao en 1957. Poste la eŭropaj potencoj iel bedaŭros tiun fakton, ĉar ili kontribuis al eksplodigo de la diversaj luktoj por la sendependigo afrika. Krome ili perdis la lastan oportunon konstrui ŝtatojn de eŭropa stilo en la suda marbordo de la Mediteraneo.

Nuntempe, Afriko enhavas 54 suverenajn landojn, plej el kiuj havas limojn kiuj estis skizitaj dum la erao de eŭropa koloniismo. Ekde koloniismo, afrikaj ŝtatoj estis suferintaj nestabilecon, korupton, violenton, kaj aŭtoritatismon. La plej majoritato de afrikaj ŝtatoj estas respublikoj kiuj funkcias laŭ ioma formo de prezidenta sistemo de regado. Tamen, malmultaj el ili kapablis teni demokratajn registarojn laŭ permanenta bazo, kaj multaj anstataŭ ciklis tra serio de puĉoj, kiuj produktis militreĝimojn.

Granda nestabileco estis ĉefe rezulto de marĝenigo de etnaj grupoj, kaj korupta rabado fare de la estroj. Multaj politikestroj (foje militestroj) profitis etnajn konfliktojn, kelkaj el kiuj estis troigitaj, aŭ eĉ kreitaj, de la kolonia regado. En multaj landoj, la armeo estis ofte konsiderata kiel nura grupo kiu povus efektive elteni la ordon, kaj ĝi regis multajn landojn en Afriko dum la 1970-aj kaj komenco de la 1980-aj jaroj. Dum la periodo el la 1960-aj jaroj al la fino de la 1980-aj jaroj, Afriko suferis pli ol 70 puĉojn kaj 13 prezidentajn murdojn. Ankaŭ limaj kaj teritoriaj disputoj estis oftaj, kaj la Eŭrop-devigitaj limoj de multaj landoj estis ege kontraŭitaj pere de armitaj konfliktoj.

Ankaŭ la konfliktoj de la Malvarma Milito inter Usono kaj Sovetunio, same kiel la politikoj ke la Internacia Monfonduso, ludis gravan rolon en la kreo de nestabileco. Kiam lando iĝis sendependa por la unua fojo, oni ofte esperis ke ĝi aliĝu kun unu el la du superpotencoj. Kelkaj landoj en Nordafriko ricevis sovetan milithelpon, dum aliaj en Centra kaj Suda Afriko estis subtenitaj de Usono, Francio aŭ ambaŭ. Dum la 1970-aj jaroj okazis pliigo de la konfliktoj de la Malvarma Milito, same kiel ĵus sendependaj Angolo kaj Mozambiko aliiĝis kune al la bloko de Sovetunio, kaj landoj de Okcidento kaj Sudafriko klopodis haltigi la sovetan influon per subteno de amikaj reĝimoj aŭ insurekciaj movadoj. En Rodezio, maldekstraj geriloj helpitaj de Sovetunio kaj de Ĉinio kunigitaj en la Zimbabva Patriota Fronto eltenis fortan kamparan gerilon kontraŭ la blankula registaro de la lando. Estis enorma malsatego en Etiopio en 1983–85, kiam centoj da miloj de personoj malsatmortis. La kapitalisma propagando asertis, ke la marksisma ekonomia politiko malbonigis la situacion. La plej detrua milita konflikto en moderna sendependa Afriko estis la Dua Konga Milito; tiu konflikto kaj ties sekvoj mortigis ĉirkaŭkalkule 5.5 milionojn da personoj. Ekde 2003 esti pliiĝanta konflikto en Darfur kiu rezultis en homamasa katastrofo. Alia elstara tragedia okazaĵo estis la Ruanda Genocido de 1994 en kiu ĉirkaŭkalkulitaj 800 000 personoj estis murditaj. Nemilita afero kiu malbonigis la vivkondiĉojn de multaj landoj estis la eksplodo de Aidoso.

En la 21a jarcento, tamen, la nombro de armitaj konfliktoj en Afriko malrapide malpliiĝis. Por ekzemplo, la milito en Angolo venis al fino en 2002 post preskaŭ 30 jaroj. Tio koincidis kun la fakto ke multaj landoj abandonis komunismecajn ekonomiajn politikojn kaj malfermiĝis al merkataj reformoj. La plibonigita stabileco kaj ekonomiaj reformoj kondukis al granda pliigo de la eksterlanda investado en multaj afrikaj landoj, ĉefe el Ĉinio, kio rezultis en rapida ekonomia kresko en multaj landoj, ŝajne markante finon de jardekoj de stagnado kaj malpliiĝo. Kelkaj afrikaj ekonomioj estas inter la plej rapide kreskantaj en la mondo je 2016. Grava parto de tiu kresko, kiu estas foje referencata kiel Afrika Leviĝo, povas ankaŭ esti atribuata al facila disvastigo de informadaj teknologioj kaj specife la poŝtelefono.

Pro ilia stato kiel eksaj kolonioj, la plejparto de la afrikaj landoj havas firmajn ekonomiajn rilatojn kun la Eŭropa Unio (EU).

Ekzistas supernacia organizaĵo, kiu rigardas kiel referencon en la direkto de la Eŭropa Unio, kiu nomiĝas Afrika Unio, al kiu apartenas ĉiuj landoj de la kontinento escepte de Maroko, pro tio ke ĝi ankaŭ inkludas la Araban Demokratian Saharan Respublikon. La plejparto de la afrikaj landoj estas disvolviĝontaj aŭ disvolviĝantaj.

Pli ol 50% de la loĝantaro aŭ 350 milionoj da personoj vivas per malpli ol unu dolaro tage. Afriko pagas ĉirkaŭ 20,000 milionojn da dolaroj kiel pagojn de ŝuldoj ĉiujare, spite la malaltigojn de tiaj ŝuldoj ekde la 1990-aj jaroj.

La grupo de la Banko por Afrika Disvolviĝo aŭ Afrika Banko por Disvolviĝo (AfDB) estas multflanka financa institucio por disvolvigo establita por kontribui al la ekonomia disvolvigo kaj socia progreso de afrikaj landoj. La ABD estis fondita en 1964 kaj enhavas tri entojn: nome la Afrika Banko por Disvolviĝo, la Afrika Fonduso por Disvolviĝo kaj la Niĝeria Fidata Fonduso.
La misio de ABD estas lukti kontraŭ la malriĉo kaj plibonigi la vivkondiĉojn en la kontinento pere de la helpo al la investado de publika kaj privata kapitaloj en projektoj kaj programoj kiuj estas intencitaj por kontribui al la ekonomia kaj socia disvolvigo de la mondoregiono.

La ĉirkaŭkalkulado pri la afrika loĝantaro ne estas preciza pro tio ke granda parto de la ŝtataj censoj estas malbonkvalitaj aŭ eksmodiĝintaj; ĉiukaze oni supozas, ke loĝas en Afriko pli ol 800 milionoj da personoj.

En Afriko hegemonias la nigra raso, ĉirkaŭ 80% de la totala loĝantaro, escepte de la marborda zono mediteranea kie majoritatas, kvankam ne eksklude, la homaj tipoj araba-berberaj kaj kaŭkazoida-mediteraneaj. Inter la Tropiko de Kaprikorno kaj la Tropiko de Kankro la loĝantaro estas preskaŭ totale nigra, kiu kutime estas subdividita en kvar ĉefaj grupoj, kvankam ĉiam estis mezaj areoj inter tiuj grandaj grupoj. Tiaj ĉefaj grupoj estas la jenaj: Sudananoj (Sahelo kaj landoj de la Gvinea Golfo), Nilotoj (Nilo, el Sudano ĝis la Grandaj Lagoj), Kuŝidoj (Etiopio kaj Korno de Afriko) kaj Bantuoj, la plej etenda grupo, kiu okupas la tutan areon el la ĝangala ekvatora zono kaj kiu estas propre miksita tipo rilata kun du tipoj iame tre etendaj kaj nune minoritataj; la Tvaoj kaj aliaj grupoj maltaŭge nomitaj Pigmeoj, loĝantoj de arbaroj kaj la San maltaŭge nomitaj Boŝmanoj de la aridaj zonoj de la suda pinto.

Migrantoj de franca deveno troviĝas en Magrebo kaj malabunde en la grandaj urboj de Okcidenta Afriko, tiuj de hispana deveno loĝas en Maroko kaj Okcidenta Saharo, dum en Angolo kaj en kelkaj marbordaj urboj de Okcidenta Afriko, estas minoritataj miksitaj grupoj de portugalafrika deveno. En Sudafriko estas grava kvanto (6 milionoj) da Blankulaj Afrikanoj aŭ Afrikaaners, posteuloj ĉu de nederlandanoj ĉu de britoj; en Sudafriko estas ankaŭ grava minoritato de hinda deveno.

La majoritato de la afrikanoj pluhavas ruran vivostilon, sed urbigo pliiĝas, ĉar homoj forlasas la kamparon por serĉi laborpostenojn en urboj kaj lastatempe eĉ eksterlanden, prefere al Okcidenta Eŭropo. La plej altaj loĝdensoj estas tie kie abundas akvo facile atingebla, kiel en la valo de la rivero Nilo, la nordaj kaj okcidentaj marbordoj, laŭlonge de la rivero Niĝero, en la montaraj regionoj orientaj kaj en Sudafriko.

Estas super 2100 kaj laŭ kelkaj kalkuloj super 3000 lingvoj parolataj denaske en Afriko, klasigitaj en pluraj gravaj lingvaj familioj:

Ekzistas pluraj aliaj malgrandaj familioj kaj senparencaj lingvoj, kaj ankaŭ apenaŭ konataj lingvoj kiujn oni ankoraŭ ne klasifigis. Aldone, Afriko havas tre diversajn signolingvojn, el kiuj multaj estas senparencaj.

La gupo de la origine afrikaj religioj estas post kristanismo kaj islamo la triagranda religiaro en Afriko, kiuj ampleksas multnombron da religiaj konfesoj, ritoj kaj mitaroj, kiuj ekzistas laŭ plej variaj elformaĵoj sur ĉi tiu kontinento kaj kiuj havas malgraŭ ĉiuj diferencoj multajn fundamentajn komunaĵojn.

La religio de la Joruboj estas praktikata ĉefe en partoj de Niĝerio kaj de najbara Benino. Ĝi estas ankaŭ la origino de aro da religiaj tradicioj florantaj nun en diversaj landoj de Ameriko. Al ĉi tiuj afrikamerikaj religioj apartenas voduo, santerio, umbando, kandombleo, makumbo kaj kelkaj aliaj pliaj, je kio la limo kaj inter si kaj ankaŭ kun la kristanismo ofte estas fluaj kaj malprecizaj.

(angla) Martin Meredith, The state of Africa - a history of 50 years of independance

(En Esperanto)

(Pri religio)




#Article 14: Aglomeraĵo (106 words)


Ĝeneralsence, aglomeraĵo estas densa nedisiĝema maso kunigita el pluraj aĵoj. Laŭ la fako la difino malsamas.

Aglomeraĵo aŭ urbaro, estas centra urbo kaj ĝiaj najbaraj komunumoj, kiuj estas ligitaj al la centra urbo per senrompa ĉeno de urboj aŭ per multaj laborantoj, kiuj vojaĝas al la aglomeraĵo ĉiutage por labori. Aglomeraĵo povas havi pli ol unu centron (ekzemple, la aglomeraĵo de Ruhr en Germanio).
Aglomeraĵo aŭ aglomerado ankaŭ estas ekonomia termino:

Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV) difinas jene: aglomerado estas kuniĝo de entreprenoj en difinitaj regionoj aŭ centroj de loĝantaro pro la el tio rezultantaj avantaĝoj, kiuj esprimiĝas speciale en malpli alta kosto de produktado.

 (angle, germane)




#Article 15: Akvitanio (120 words)


Akvitanio (france:  [], okcitane : ) estas unu el la 22 regionoj de Francio. Ĝi situas en sudokcidenta Francio ĉe la Atlantiko kaj la montaro Pireneoj, natura limo kun Hispanio. Ĝia areo estas  kaj ĝi havis  loĝantojn en 2011.

Dum la Romia Imperio, ĝi estis la provinco Aquitania. Ĝi estis ankaŭ nomita Guyenne aŭ Gujeno, kiu estas la fonto de la Gvajanoj: Franca Gviano, Gujano kaj Nederlanda Gvajano.

La regiono konsistas el kvin departementoj:, Pyrénées-Atlantiques, Dordogne, Gironde, Lot-et-Garonne kaj Landes. Ĝia ĉefurbo estas Bordozo (Bordeaux). Aliaj gravaj urboj estas Agen, Mont-de-Marsan, Pau, Périgueux, kaj Lourdes. La  de la regiono estas FR-B. Grava geografia elemento estas la Golfo de Arcachon okcidente kaj la elfluejo de la riverego Garono nordokcidente ĉe Bordozo.




#Article 16: Aachen (446 words)


Aachen  (el kelta Ahha, Esperante Akeno kaj foje Aĥeno, , , , , dialekte Oche) estas urbo en okcidenta Germanio, en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi troviĝas proksime ĉe la nederlanda kaj belga landlimoj.

La Karola Premio (Karlspreis) estas juĝata ĉiujare al persono, kiu antaŭenigis la eŭropan unuiĝon.

Najbara urbo: Eschweiler.

La Universitata Kliniko de Aachen disponas pri la plej granda malsanuleja konstruaĵo de Eŭropo.

Homoj priloĝis la regionon jam en la neolitiko. Dum la bronzepoko kaj frua ferepoko ĝin priloĝis keltoj, kion pruvas tumulo en la Aĥena arbaro. La keltojn subigis dum la Gaŭla Milito Romiaj soldatoj, kiuj tie konstruis banejon en la 1-a jarcento. (Hodiaŭ la varmaj fontoj ebligas, ke la urbo estas oficiala kuracloko.) La romianoj forlasis la ejon en la 4-a jarcento.

Tomboj atestas, ke frankoj ekloĝis en la regiono ĉirkaŭ Aachen en la 7-a jarcento. La unua tekstfonto, kiu mencias la urbon, originas el 765, kiam la franka reĝo Pipino la pli juna tie pasigis kristnaskon kaj sekvan paskon. Lia filo kaj posteulo Karolo la Granda konstruigis palacan regejon ekde 789 (unu turo de ĝi daŭre staras kaj estas la plej malnova konstruaĵo en la urbo); krome preĝejeton, bazo de la hodiaŭa katedralo. Karolo la Granda, jam imperiestro, mortis kaj entombiĝis en Aachen en 814. Ankaŭ liaj posteuloj dumtempe loĝis tie, ĝis la normanoj detruis la regejon en 881.

En la jaro 936 Otto la 1-a kroniĝis germana reĝo en Aachen, kaj tiel faris liaj posteuloj dum preskaŭ 600 jaroj.

La traktato de Aachen (aŭ ) de la 2-a de majo 1668 haltigis la militon de Devolucio inter Francio kaj Hispanio.

La Batalo de Akeno estis grava batalo de la Okcidenta Fronto en la Dua Mondmilito, luktita inter usonaj kaj germanaj fortoj en kaj ĉirkaŭ Akeno inter la 2a kaj la 21a de oktobro 1944. La urbo estis parto de la Sigfrida Linio, nome la ĉefa defenda reto de la okcidenta landlimo de Germanio; la Aliancanoj estis esperintaj konkeri ĝin tuje kaj avanci en la industriigitan Ruhr-regionon. Kvankam plej el la civila loĝantaro de Akeno estis evakuita antaŭ la komenco de la batalo kaj tiel ne estis tro da civilaj mortoj, multo de la urbo estis detruita kaj ambaŭ flankoj suferis fortajn perdojn. La batalo finis per kapitulaco de germanoj, sed ilia obstina defendemo multe malhelpis la planojn de Aliacanoj por la avanco en Germanion.

Aachener Nachrichten (prononco [Aĥener NAĤrihtn], mallonge AN) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en la urbo Akeno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 24-a de januaro 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton. Kune kun la parenca gazeto Aachener Zeitung ĝi publikiĝas en eldonejo nomata Aachener Zeitungsverlag.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.




#Article 17: Arĝenta Libro (267 words)


La Arĝenta Libro (latine, Codex Argenteus) aŭ Arĝenta Biblio estas la plej fama libro en la gota lingvo, kaj estas unu el la plej antikvaj libroj en iu ajn ĝermana lingvo. Ĝi estas luksa evangeliaro, verŝajne eldonita en Raveno, Italio por la reĝo Teodoriĥo la Granda (ĉ. 455-526). Ĝi estas la plejparto el la korpo de gotaj skriboj.

La Arĝenta Libro nun restas en Upsalo, Svedio, kie 100 mil homoj vidas ĝin ĉiujare. La originala libro enhavis almenaŭ 336 foliojn; la nuna libro nur enhavas 187 foliojn. Unu alia folio troviĝis en 1970 en Speyer en Germanio.

La nomo devenas de la arĝenta kaj ora inko en kiu ĝi estas skribita (sur folio purpura). Ĝi ne estas plena Biblio, sed nur enhavas la kvar evangeliojn, kiel tradukitaj el la greka lingvo en la gotan de Vulfilo en la 4-a jarcento.

Tridek jaroj post Teodoriĥo, la gota regno en Italio disfalis kaj la libro perdiĝis ĝis la 16-a jarcento, kiam ĝi reaperis en Werden, Germanio en benediktana monaĥejo. La vojaĝo inter Raveno kaj Werden dum mil jaroj estas nekonata. Eble Karolo la Granda, kiu vizitis Ravenon kaj estis fascinato de Teodoriĥo kaj Raveno, forportis la libron al Aĥeno, kiu estas proksime de Werden.

Post Werden, la libro estis la posedaĵo de la imperiestro Rudolfo la 2-a, kiu tenis la libron kun libroj de magio en sia kastelo en Prago. En 1648, Svedio venkis la urbon kaj la libro fariĝis la posedaĵo de la sveda Reĝino Kristina. Ĝi nun estas la posedaĵo de la Universitato de Upsalo, depost 1669 (post kiam ĝi preskaŭ perdiĝis en la maro je 1662).




#Article 18: Al-Kindi (101 words)


Yaqub ibn Ishaq al-Kindi (ĉ. 801 – ĉirkaŭ 870) estis araba pensinto el Bagdado kaj la unua ĉefa filozofo de falsafismo.

Laŭ al-Kindi, la instruoj de la Korano pri Dio kaj la animo estas paraboloj pri abstraktaj filozofiaj veroj. La Korano esprimas veron parabole ĉar la popolo ne povas pensi racie kaj abstrakte. Do religio estis fakte filozofio por la multaj.

Al-Kindi ne rigardis filozofion kiel vero pli alta ol religio, sed vero pli pura, vero sen la neeviteblaj homismoj de malkaŝita religio. Do, se ni forigas la homismojn de sankta skribo ni povos vidi la veron pli rekte kaj profunde.




#Article 19: Aviceno (2954 words)


Aviceno aŭ Ibn Sīnā (, , , ; naskiĝis la 16-an de aŭgusto 980 en Afŝana, mortis la 18-an de junio 1037 en Hamadan) estis persa filozofo, kuracisto kaj astronomo. 

Krome oni povas konsideri lin ankaŭ matematikisto, fizikisto, kemiisto, poeto, psikologo, teologo, islam-fakulo, Koran-fakulo, soldato kaj politikisto kaj do fakte li estis siatempa saĝulo.

Lia kompleta arablingva nomo estas أبو علي الحسين بن عبد الله بن الحسن بن علي بن سينا (Abu-Ali al-Husajn ibn Abd-Allah ibn al-Hassan ibn Ali ibn Sina). Li ankaŭ estas konata, en la araba, kiel la Supera Majstro (الشيخ الرئيس, aŝ-Ŝajĥ ar-Raʾīs). Lia patro estis el Balĥ kaj lia patrino el lia naskiĝloko.
Li verkis ĉirkaŭ tridek librojn pri diversaj temoj, ĉefe pri filozofio kaj medicino. La plej famaj estas La libro de la kuracado kaj La kanono de medicino, konata ankaŭ kiel Kanono de Aviceno. Liaj disĉiploj nomis lin aŝ-Ŝajĥ ar-Raʾīs, tio estas 'princo de la saĝuloj', la plej granda de la kuracistoj, la Majstro laŭ antonomazio, aŭ la tria Majstro (post Aristotelo kaj Al-Farabi). Li estas unu el la ĉefaj kuracistoj de ĉiuj tempoj.

La sola fonto de informoj pri la unua parto de la vivo de Aviceno estas lia membiografio, surpaperigita de lia studento al-Ĝuzĝani. Pro manko de aliaj fontoj maleblas esti certa, ĉu ĝi estas ĝusta aŭ ne. Fakte li utiligas sian aŭtobiografion por avanci sian teorion pri kono (ke eblas al individuo akiri scion kaj kompreni la aristotelajn filozofiajn sciencojn sen instruisto), kaj estis pridubite ĉu la okazado priskribita estis adapto por kongrui pli proksime kun la aristotela modelo; en aliaj vortoj, ĉu Aviceno priskribis sin kiel studado de aĵoj en la ĝusta sinsekvo. Tamen pro manko de aliaj fontoj, la raporto de Aviceno esence devas esti prenita ĉe nominala valoro.

Aviceno naskiĝis ĉ. 980 en Afšana, vilaĝo proksime de Buĥaro (en aktuala Uzbekio), la ĉefurbo de la Samanidoj, persa dinastio en Mezazio kaj Granda Ĥorasano. Lia patrino Setareh, estis de Buĥaro; lia patro, Abdullah, estis respektata ismailana, akademiulo de Balĥo, grava urbo de la Samanida Imperio, en kio hodiaŭ estas Balĥa Provinco, Afganio. La patro estis dum la naskiĝo de sia filo la guberniestro en unu el la biendomoj de la Samanida Nuh ibn Mansur. Li havis sian filon tre singarde edukita ĉe Bukaro. La sendependa penso de Ibn Sina estis servita per speciala inteligenteco kaj memoro, kio permesis al li preterpasi liajn instruistojn en la aĝo de 14. Kiel li diris en sia membiografio, ekzistis nenio, kion li ne lernis kiam li atingis 18.

Diversaj teorioj estis proponitaj por rigardi la madhab (doktrino) de Aviceno. Mezepoka historiisto ẓahīr al-dīn al-Bayhaqī (m. 1169) konsideris Aviceno'n kiel ano de la Fratoj de Pureco. Aliflanke, Dimitri Gutas kune kun Aiŝa Ĥan kaj Jules J. Janssens protestis ke Aviceno estis sunaista hanafisto. Tamen, Shia faqih Nurullah Shushtari kaj Seyyed Hossein Nasr, aldone al Henry Corbin, asertis ke li estis plej verŝajne adepto de Dekduimamismo. Similaj malkonsentoj ekzistas pri la fono de la familio de Aviceno, dum kelkaj verkistoj konsideris ilin sunaistoj, pli lastatempaj verkistoj opiniis ke ili estis ŝijaistoj.

Laŭ sia membiografio, Aviceno parkeris la tutan Koranon antaŭ la aĝo de 10. Li lernis hindan aritmetikon de hinda legomvendisto, kaj komencis lerni plie kiel vaganta akademiulo kiu gajnis porvivaĵon kuracante malsanulojn kaj instruante la idojn. Li ankaŭ studis Fikhon (islama jurisprudenco) sub la hanafisma akademiulo Ismail al-Zahid.

Kiel adolesko, li estis tre turmentita per la Metafiziko de Aristotelo, kiun li ne povis kompreni ĝis li legis la komentojn de al-Farabi pri la verko. Por la venonta jaro kaj duono, li studis filozofion, en kiu li renkontis pli grandajn malhelpojn. En tiaj momentoj de surprizita studado, li forlasis siajn librojn, faris sian ritolavadon kaj iris al la moskeo, kaj restis en preĝo (salat). Profunde en la nokto, li daŭrigis siajn studojn, kaj eĉ en liaj revoj problemoj persekutis lin kaj laboris al ilia solvo. Kvardek fojojn, laŭ onidiroj, li legis la Metafiziko-n de Aristotelo, kaj ties vortoj restis en lia memoro; sed ilia signifo estis senespere obskura, ĝis iun tagon li trovis lumon, de la malgranda komento de Farabi, kiun li aĉetis ĉe gazetkiosko per la malgranda sumo de tri dirhamoj. Tiel granda estis lia ĝojo ĉe la eltrovaĵo, farita kun la helpo de laboro de kiu li atendis nur misteron, ke li hastis por reveni danke al dio, kaj donacis almozon al la senhavuloj.

Li kontaktis medicinon ĉe 16, kaj ne nur lernis kuracistan teorion, sed ankaŭ per volontula laboro kun la malsanuloj, laŭ sia propra raporto, malkovris novajn metodojn de terapio. La adolesko atingis statuson de edukita kuracisto en la aĝo de 18, kaj trovis ke La medicino ne estas malmola kaj dorna scienco, kiel matematiko kaj metafiziko, tiel ke mi baldaŭ faris grandan progreson; mi iĝis elstara kuracisto kaj komencis trakti pacientojn, uzante aprobitajn kuracilojn. La famo de la juna kuracisto rapide disvastiĝis kaj li traktis multajn pacientojn senpage.

La unua posteno de Ibn Sina estis tiu de kuracisto de la emiro, Nuh la 2-a, kiu dankis lin pro sia rekupero el danĝera malsano (997). La ĉefa premio por Ibn Sina pro tiu servo estis aliro al la reĝa biblioteko de la Samanidoj, bone konataj patronoj de saĝeco kaj de saĝuloj. Baldaŭ post lia alveno la biblioteko estis detruita de fajro kaj la malamikoj de Ibn Sina akuzis lin pri la bruligo, asertante ke li klopodis tiele kaŝi porĉiame la fontojn de sia sciaro. Dume, li helpis sian patron en liaj financaj laboroj, sed ankaŭ trovis tempon por verki kelkajn el siaj plej fruaj verkoj.

Kiam Ibn Sina estis 22-jaraĝa, li perdis sian patron. La Samanida dinastio venis al sia fino en decembro 1004. Ibn Sina ŝajne malakceptis la proponojn de Mahmud de Gazni, kaj foriris okcidenten al Konje-Urgenĉ (nuntempe en Turkmenio), kie la veziro, konsiderata amiko de saĝuloj, donis al li modestan monatan stipendion. La pago estis malgranda, do Ibn Sina vagadis de loko al loko tra la distriktoj de Nejŝaburo kaj Merv ĝis la limoj de Ĥorasano, serĉante aplikon por sia saĝeco. Kabus, la malavara reganto de Tabaristano, kiu mem estis poeto kaj saĝulo, kun kiu Ibn Sina estis esperinta trovi azilon, estis ĉirkaŭ tiu epoko (1012) malsatigita fare de siaj trupoj kiuj estis ribelintaj. Ibn Sina mem estis tiam frapita de forta malsano. Finfine, ĉe Gurgan, proksime al la Kaspia Maro, Ibn Sina trafis amikon, kiu aĉetis loĝejon ĉe sia propra domo en kiu Ibn Sina prelegis pri logiko kaj astronomio. Kelkaj el la traktaĵoj de Ibn Sina estis verkitaj por tiu patrono; kaj ankaŭ la komenco de lia Kanono de Medicino datas el lia restado en Hirkanio.

Ibn Sina poste setlis ĉe Rej, en la najbarejo de moderna Teherano, nome hejmurbo de Al Razi; kie Majd Addaula, filo de la lasta emiro de Bujidoj, estis teoria reganto sub la regenteco de sia patrino (Sajjidah Ĥatun). Oni diras ke ĉirkaŭ tridek el la plej mallongaj verkoj de Ibn Sina estis komponitaj en Rey. Konstantaj kvereloj inter la regentino kaj ŝia dua filo, nome Ŝams al-Daula, tamen, devigis la fakulon lasi la lokon. Post mallonga restado ĉe Kazvin li pasis suden al Hamadãn kie Ŝams al-Daula, alia emiro Bujida, estis setlanta sin mem. Dekomence, Ibn Sina eniris en la servon de altklasa sinjorino; sed la emiro, aŭdinta pri lia alveno, alvokis lin kiel kuracista helpanto, kaj sendis lin reen kun donacoj al lia loĝejo. Ibn Sina estis eĉ levita al la posteno de veziro. La emiro dekretis ke li estu pelita el la lando. Ibn Sina, tamen, restis kaŝita dum kvardek tagoj en la hejmo de la ŝeiĥo Ahmed Fadhel, ĝis nova atako de malsano devigis la emiron restaŭri lin en lian postenon. Eĉ dum tiu malfacila epoko, Ibn Sina pluigis siajn studojn kaj instruadon. Ĉiun vesperon, resumoj el liaj grandaj verkoj, nome la Kanono kaj la Kuraco, estis diktitaj kaj klarigitaj al siaj lernantoj. Je la morto de la emiro, Ibn Sina ĉesis esti veziro kaj devis kaŝiĝi en la hejmo de apotekisto, kie, kun intensa ofteco, li pluigis la komponon de siaj verkoj.

Dume, li estis verkinta al Abu Ja'far, nome prefekto de la vigla urbo Esfahano, proponante siajn servojn. La nova emiro de Hamadan, aŭdinte pri tiu korespondado kaj malkovrinte kie Ibn Sina estis kaŝita, enkarcerigis lin en fortikaĵon. Dume pluis milito inter la regantoj de Esfahano kaj Hamadãn; en 1024 la unue menciitaj kaptis Hamadan kaj ties urbojn, pelante la Taĝikajn pagosoldatojn. Kiam la tumulto forpasis, Ibn Sina revenis ĉe la emiro al Hamadan, kaj sekvis siajn literaturajn laborojn. Poste, tamen, akompanita de sia frato, nome favorita disĉiplo, kaj du sklavoj, Ibn Sina fuĝis el la urbo maske de la vestaĵo de Sufiisma asketo. Post danĝera veturo, ili atingis Esfahanon, kie ili ricevis honoran bonvenon el la princo.

La ceteraj dek aŭ dekdu jaroj de vivo de Ibn Sīnā okazis en la servo de la Kakujida reganto Muhammad ibn Rustam Duŝmanziĝar (konata ankaŭ kiel Ala al-Daŭla), kiun li akompanis kiel kuracisto kaj ĝenerala literatura kaj scienca konsilisto, eĉ en siaj nombraj kampanjoj.

Dum tiuj jaroj li ekstudis literaturajn fakojn kaj filologion, instigite, oni diris, de kritikoj al sia stilo. Tiam akra koliko, kiu kaptis lin okaze de marŝado de la armeo kontraŭ Hamadan, estis sekvita de intencitaj kuraciloj tiom perfortaj ke Ibn Sina apenaŭ povis stari. Je simila okazo la malsano revenis; malfacile li povis atingi Hamadan, kie, trovinte ke la malsano venkas, li malakceptis la kuracajn rimedojn, kaj rezignis sin al sia fato.

Liaj amikoj avertis lin malrapidiĝi kaj fari vivon modere. Li tamen malakceptis, asertante jene: Mi preferas mallongan vivon kun larĝo ol mallarĝan kun longo. Sur sia mortolito, li pentis; li testamentis siajn havaĵojn al la malriĉuloj, restaŭris maljustajn akirojn, liberigis siajn sklavojn, kaj legis la Koranon ĉiun trian tagon ĝis sia morto. Li mortis en Junio 1037, kiam li estis 58jaraĝa, en la monato de Ramadano kaj estis entombigita en Hamadan, Irano.

Eble li estas la plej fama kaj influa islama filozofo en la Okcidento, sed normale li ne estas estimata en la Oriento. Krome li estis unu el la plej famaj kuracistoj de sia tempo.

Pri la temoj fido kaj racio malsimile al sia instruisto al-Farabi aŭ al al-Kindi, Aviceno ne rigardis islamon kiel filozofion por la multaj. Anstataŭe li rekonis, ke la veroj de racio kaj la veroj de la fido ne estas veroj de la sama speco. Mohamedo ne estis populariganto de filozofiaj veroj, ĉar li posedis verojn, kiuj estas preter racio. Du jarcentojn poste Tomaso de Akvino diros ĉi tion aŭ ion tre simila en la Okcidento. Sufiismo, mistika speco de islamo, kiu interesis Avicenon, estas simila: per sufiismo, Aviceno vidis, ke mistikismo donis sperton de Dio, kiu estas neatingebla per racio kaj logiko. Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj. Aviceno influis la penson de la Okcidento inter aliaj ĉefe per Ibn-Ruŝd kaj Tomaso de Akvino.

Ibn Sīnā verkis etende en la frua epoko de la islama filozofio, ĉefe pri la fakoj logiko, etiko, kaj metafiziko, inklude traktaĵojn nome Logiko kaj Metafiziko. Plej el liaj verkoj estis verkitaj en araba lingvo – tiam la lingvo de scienco en Mezoriento – kaj kelkajn en Persa lingvo. De lingva gravo eĉ ĝis nuntempe estas kelkaj libroj kiujn li verkis en preskaŭ pura Persa lingvo (partikulare la Danishnamah-yi 'Ala, nome Filozofio por Ala' ad-Daŭla'). La komentarioj de Ibn Sīnā pri Aristotelo ofte estis kritikaj al la greka filozofo, kio kuraĝigis ardan polemikon en la spirito de ijtihad, nome sendependa plenumo de racio.

La novplatonisma skemo de Aviceno pri emanaĵoj iĝis fundamenta en la Kalam (skolo de teologia diskurso) en la 12a jarcento.

Lia Libro de kuracado iĝis disponebla en Eŭropo en parta latina traduko ĉirkaŭ kvindek jarojn post ties kompono, sub la titolo Sufficientia, kaj kelkaj aŭtoroj identigis Latinan Avicenismon floranta dum iom da tempo, paralele al la pli influa Latina Averoismo, sed subpremita de la Parizaj dekretoj de 1210 kaj 1215.

La psikologia de Aviceno kaj la teorio de sciaro influis super Guillaume d'Auvergne, episkopo de Parizo kaj super Alberto la Granda, dum sia metafiziko influis super la pensaro de Tomaso de Akvino.

Pli detale jen esencaj tezoj de la filozofio de Aviceno:

Se per la kristana Eŭropo, Islamo prezentis danĝeran defion en diversaj kampoj... milite, politike, filozofie, religie, science... en filozofio la defio ekmalaperis en la epoko de la skolastikuloj, ĉefe kun Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino, kiuj alfrontis la la problemon de la interrilatoj de la du fontoj de kono, kredo kaj racio, per aristotelismo kaj revenante per alia filozofia instrumento, al la sama konkludo de la kristanaj pensuloj de la pasinto: Kredo kaj Racio neniam povas konflikti ĉar diversmaniere devenantaj el la sama fonto, Dio.

Aviceno faris argumenton por la Ekzisto de Dio kiu estos konata kiel la Pruvo de la Vero (en araba: al-burhan al-siddikin). Aviceno argumentis ke devas esti necesa ekzistanto (araba: ŭajib al-ŭujud), nome ento kiu ne povas ne ekzisti, kaj tra serio de argumentoj, li identigis ĝin kiel la Dio de Islamo.} La nuntempa historiisto de filozofio Peter Adamson nomigis tiun argumento kiel unu el la plej influaj mezepokaj argumentoj por la ekzisto de Dio, kaj la plej granda kontribuo de Aviceno al la historio de filozofio.

Survivs la korespondao inter Ibn Sina (kun sia disĉiplo Ahmad ibn 'Ali al-Ma'sumi) kaj Al-Biruni en kiu ili debatis pri aristotela natura filozofio kaj la Peripatetisma skolo. Abu Rajhan ekdemandis al Aviceno dekok demandojn, el kiuj dek estis kritikoj al la verko de Aristotelo Περί ουρανού (pri la ĉieloj).

Aviceno estis kredanta islamano kaj serĉis kongruigi la racian filozofion kun la islama teologio. Lia celo estis pruvi la ekziston de Dio kaj de lia kreado de la mondo science kaj tra la racio kaj la logiko. La konceptoj de Aviceno pri la islama teologio (kaj filozofio) estis enorme influaj, formante parton de la kerno de la studobjektaro ĉe la islamaj religiaj lernejoj ĝis la 19a jarcento. Aviceno verkis multnombrajn mallongajn verkojn pritraktantajn la islaman teologion, inkluzive traktaĵojn pri la profetoj (kiujn li konsideris inspiritaj filozofoj), kaj ankaŭ pri diversaj sciencaj kaj filozofiaj interpretaĵoj de la Korano, kaj pri kiel la korana kosmologio korespondas al lia filozofia sistemo. Ĝenerale tiuj traktaĵoj ligis liajn filozofiajn verkojn al la islamaj religiaj ideoj; por ekzemplo, la korpa postvivo.

Troveblas aludoj en liaj pli longaj verkoj en kiuj Aviceno konsideris filozofion kiel la nura senta vojo por distingi realajn profetaĵojn kaj iluzion. Li ne diris tion pli klare pro la politikaj implikaĵoj de tia teorio, se profetaĵo estus pridemandita, kaj ankaŭ ĉar li okupiĝis ĉefe pri pli mallongaj verkoj, kiuj koncentriĝis je klarigo de liaj teorioj pri filozofio kaj teologio, sen devojiĝi al konsidero de epistomologiaj aferoj, kiuj povus esti konsiderataj nur de aliaj filozofoj.

Postaj interpretoj de la filozofio de Aviceno disiĝis en tri diversaj skoloj; tiuj (kiel al-Tusi) kiu pluis aplikante lian filozofion kiel sistemon por interpreti pli postajn politikajn okazaĵojn kaj sciencan progreson; tiuj (kiel al-Razi) kiuj traktis la teologiajn verkojn de Aviceno aparte de liaj pli larĝaj filozofiaj esploroj; kaj tiuj (kiel Algazelo) kiuj selektive uzis partojn de lia filozofio por subteni siajn proprajn klopodojn por akiri pli grandajn spiritajn rigardojn tra vario de mistikaj rimedoj. Estis la teologia interpreto de tiuj kiaj al-Razi kio eventuale dominis en la madrasoj.

Aviceno parkeris la Koranon je aĝo de dek, kaj kiel plenkreskulo, li verkis kvin traktaĵojn komentante la suraojn el la Korano. Unu el tiuj tekstoj estis la Pruvo de Profetoj, en kiu li komentas kelkajn koranajn versojn kun alta estimo. Aviceno argumentas ke islamaj profetoj estu konsideritaj pli altaj ol filozofoj.

Avicenismo estas skolo de Islama filozofio kiu estis establita de Aviceno]. Laŭ Henry Corbin kaj Seyyed Hossein Nasr, estas du tipoj de Avicenismo: nome Islama aŭ Irana Avicenismo, kaj Latina Avicenismo. Laŭ Nasr, la Latina Avicenismo estis bazita sur la komencaj filozofiaj verkoj de Aviceno. Tiu skolo sekvis la vojon de la peripatetisma skolo de filozofio kaj klopodis priskribi la strukturojn de realo per racia sistemo de pensado. En la 12a jarcento, ĝi iĝis influa en Eŭropo, partikulare en Oksfordo kaj Parizo, kaj tuŝis kelkajn elstarajn filozofojn kiaj Tomaso de Akvino, Roger Bacon kaj Duns Skoto. Kvankam la Latina Avicenismo estis malforta kompare kun la Latina Averroismo, laŭ Étienne Gilson estis Aviceneca Aŭgustenismo. Aliflanke, Islama Avicenismo estas bazita sur liaj postaj verkoj kio estas konata kiel La orienta filozofio (حکمت المشرقیین). Tiele, filozofio en la orienta Islama civilizo iĝis pli proksima al la gnozo kaj klopodis havigi rigardon de spirita universo. Tiu alproksimigo pavimis la vojon al la Irana skolo de Iluminismo (حکمت الاشراق) fare de Sohraŭardi.

Henry Corbin referencis al diverĝoj inter Irana Avicenismo kaj Latina Avicenismo. Tiele oni povus konsideriu tri diferencajn skolojn de Avicenismo. Li parolis pri Avicenismo Aŭgustena, Latina Avicenismo kaj Irana Avicenismo. Ŝajne antaŭ Henry Corbin, kelkaj orientalistoj havis iom de tiu rigardo al Avicenismo.

La vira nomo Sina (literumita ankaŭ kiel Seena, kio pli proksime respegulas la iranan prononcmanieron) estas komuna nomo en Iran. Tiu populareco estas ŝuldo rekte al la granda respekto por Aviceno, ĉar li estis la nura historia figuro kiu portis tiun nomon.

En la historia romano de Louis L'Amour de 1985 nome The Walking Drum, Kerbouchard studas la verkon de Aviceno nome La Kanono de Medicino.

En sia libro The Physician (la doktoro, 1988) Noah Gordon rakontas la historion de juna angla kuracstudento kiu veturas ŝajnigante sin juda el Anglio al Persio kaj lernas el Aviceno, la granda kuracisto tiutempe. La romano estis adaptita al kino en 2013. La rolo de Aviceno estis ludita de Ben Kingsley en la filmo Der Medicus.

Kvankam li ne estis kristano, vitralo en la katedralo de Milano bildigas lin.

Urbo Bobigny, Francio, havas hospitalon nomitan Hôpital Avicenne. Tie troviĝas tram-haltejo .

Ibn Ruŝd (lat. Averroes)

 

 




#Article 20: Araba imperio (331 words)


La araba imperio (aŭ Kaliflando) (632-930) disvolviĝis kaj regnis
dum la tri jarcentoj post Mohamedo. Ĝi regis la landojn
inter Hispanio kaj Barato, disvastiginte
islamon tra ĝiajn landojn kaj forminte
islaman civilizon.

Estas tri periodoj de la imperio:

Sub la umajada dinastio, la imperio ekspansiis per teritoriaj konkeroj, sub la abasida la imperio islamiĝis kaj fariĝis glora civilizo.

La imperiestro estis la kalifo. La fruaj kalifoj estis piaj, sed poste la kalifoj fariĝis riĉaj, diboĉaj kaj makiavelaj.

Aldone al la du dinastioj, estis tria, subtera dinastio: la dinastio de Mohameto mem, per lia filino Fatima. La estroj de la dinastio, la Imamoj, estis la posteuloj de Mohameto, sange kaj spirite, sed, escepte de Ali, ne politike.  Ŝijaismo rigardas ĝin kiel la rajta dinastio,
la Imamo kiel la rajta estro de la islama mondo. Sed la dinastio estis venkita je la batalo de Kerbala.

Pro la tiama malforto de la persoj kaj la bizanca imperio, la araba imperio rapide konkeris la landojn inter Hispanio kaj Barato. Nur Francio povis haltigi la venkon de okcidenta Eŭropo.

Sed islamo mem ne estis disvastigita tiel rapide. La plimulto de la imperio ne estis islama ĝis la 9-a jarcento. En la fruaj jaroj de la imperio, islamo nur estis la genta religio de la arabaj regantoj. Sed la nova fido kreskis tra la imperio: ĉar islamanoj ne devis pagi imposton, ĉar la kristana
eklezio persekutis herezulojn (ekzemple, la nestorianojn). Islamo esence estis kristanismo sen Jesuo Kristo, la Jesuo Kristo kies naturon la herezuloj disputis. Zoroastrianismo kaj manikeismo ankaŭ forvelkis de Persio sub la imperio.

Inter aliaj, la imperio naskis ŝarion kaj falsafismon.

Bagdado kaj la fekunda kamparo ĉirkaŭa fariĝis la koro de la imperio sub la abasida imperio.

En la 10-a jarcento la imperio kadukiĝis kaj sendependaj komandantoj de la selĝukaj turkoj regis. Teorie la komandantoj estis sub la imperiestro, sed pro la falo de imposta enspezo, la brako de la imperiestro estis malforta. Imposta enspezo falis ĉar la imperio islamiĝis kaj la kampoj fariĝis
eluzitaj.




#Article 21: Aŭstralio (5249 words)


Aŭstralio (angle: Australia), aŭ la Komunejo de Aŭstralio (angle: Commonwealth of Australia), estas lando en la suda hemisfero kiu konsistas plej grandan parton el la plej malgranda kontinento de la mondo, nome Oceanio, kaj estas formata de la tiel nomata aŭstralia kontinento, la grandega insulo Tasmanio kaj kelkaj aliaj insuloj en la suda, la hinda kaj la pacifika oceanoj. Najbaraj landoj estas Indonezio, Orienta Timoro, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Vanuatuo, Nov-Kaledonio kaj Nov-Zelando.

La kontinento kaj insuloj de Aŭstralio ekhavis enloĝantojn ekde antaŭ 42.000 jaroj - la indiĝenaj aŭstralianoj (aborigenoj kaj torresmarkolaj insulidoj). Dum ĉirkaŭ 50,000 jaroj antaŭ la unua brita setlado en la fino de la 18a jarcento, Aŭstralio estis loĝata de indiĝenaj aŭstralianoj, kiuj parolis lingvojn grupigeblajn en ĉirkaŭ 250 lingvaroj.

Post sporadaj vizitoj de fiŝkaptistoj de la nordo kaj de eŭropaj esploristoj kaj komercistoj komence de la 17-a jarcento, la orienta parto de la kontinento estis postulita de la britoj en 1770 kaj oficiale finaranĝita per perforta transportado (ang. penal transportation) same kiel la kolonio Novsudkimrio la 26-an de januaro 1788. Sekve de tio, ke la popolo multobliĝis kaj novaj areoj estis malkovritaj oni sukcese starigis krome kvin memgvidajn (ang. self-governing) transmarajn teritoriojn de Britio dum la 19-a jarcento, tiam nomitaj kronkolonioj. La 1an de Januaro 1901 la ses kolonioj federaciiĝis, formante la Commonwealth of Australia. Ekde la federaciĝo, Aŭstralia havis stabilan liberalan demokratian politikan sistemon kiu funkcias kiel federacia parlamenta konstitucia monarkio enhavanta ses subŝtatojn kaj kelkajn teritoriojn. la moderna populacio de 24 milionoj estas tre urbigita kaj tre koncentrita en la orientaj subŝtatoj kaj en la marbordo.

La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo (el kio 40 % de la teritorio estas tropika, dum unu triono estas dezerto), proksimume la grando de la kontinenta Usono. Ĝi estas la sesa plej granda lando en la mondo laŭ la totala areo.

La ĉefurbo de la lando estas Kanbero (331 mil), kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo. La politika sistemo estas konstitucia monarĥio kaj federacia parlamenta ŝtato. La nomo Aŭstralio venas de la latina vorto australis, kaj signifas suda. La aŭstralianoj ofte diras, ke ilia lando troviĝas sube (ang. down under). Willem Jansz (1606) kaj Abel Tasman (1642), nederlandanoj, kaj ŝipestro James Cook (1770), brito, estis unuaj eŭropanoj kiuj vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788). Fine de la 20a jarcento Aŭstralio havis 18 783 551 loĝantojn (2000).

Aŭstralio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la ekidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon.

La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40.000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40.000 homoj de raso miksita.

Aŭstralio estas disvolvigita lando kaj unu el la plej riĉaj en la mondo, kun la 12a plej granda ekonomio en la mondo. En 2014 Aŭstralia havis la kvinan plej altan enspezon per capita. La militista elspezo de Aŭstralio estas la 13a plej granda en la mondo. Kun la dua plej alta indico en homa disvolviĝo tutmonde, Aŭstralio estas alte rangita en multaj internaciaj komparoj de nacia plenumado, kiaj vivkvalito, sansistemo, edukado, ekonomia libero, kaj la protekto de civilaj liberecoj kaj politikaj rajtoj. Aŭstralio estas membro de Unuiĝintaj Nacioj, G20, Komunumo de Nacioj, ANZUS, Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), Monda Organizaĵo pri Komerco, Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado, kaj la Pacifikinsula Forumo.

La nomo en Esperanto Aŭstralio derivas el la angla nomo Australia [osTREJlja] aŭ [əˈstɹæɪljə, -liə] en aŭstralia angla derivas el la latina Terra Australis (suda lando) nomo uzata por supozataj landoj en la suda hemisfero ekde antikvaj epokoj. La plej frua registrita uzo de la vorto Australia en angla estis en 1625 en A note of Australia del Espíritu Santo, written by Sir Richard Hakluyt, publikigita de Samuel Purchas en Hakluytus Posthumus, kiel fuŝaĵo de la origina hispana nomo Australia del Espíritu Santo (Suda Lando de la Sankta Spirito) por insulo en Vanuatuo. La nederlanda adjekta formo Australische estis uzata en nederlanda libro en Batavio (Ĝakarto) en 1638, por referenci al la ĵus malkovritaj landoj sude.
La unua fojo ke la nomo Australia ŝajne estis oficiale uzata estis en dokumento de Lord Bathurst de 4a de Aprilo 1817 en kiu la Guberniestro Lachlan Macquarie agnoskas la ricevon de mapo fare de Matthew Flinders de Aŭstralio. La 12a de Decembro 1817, Macquarie rekomendis al la Kolonia Oficejo ke ĝi estu formale adoptita. En 1824, la Almiraleco akceptis ke la kontinento estu konata oficiale kiel Australia.

La historio de Aŭstralio komenciĝis kiam la homoj alvenis al la aŭstralia kontinento de la nordo antaŭ pli ol 42.000 jaroj. Tamen, ĝia skribita historio ne komenciĝis ĝis kiam esploristoj nederlandaj ĝin unue rigardis en la 17a jarcento. Tamen, ili supozis ke la aŭstralia tero estis neloĝebla kaj sekve ĝin ne koloniigis, lasante tiel malferman vojon por la postaj britaj ekspedicioj. La taksado de la aŭstralia historio estas temo de diskuto ankoraŭ nuntempe, aparte koncerne al la traktado de la aŭstraliaj praloĝantoj fare de la eŭropaj koloniantoj.

Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj ricevis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis la ekzistantan sistemon.

La ĝusta dato de la unuaj homaj setlejoj en Aŭstralio estas ankoraŭ temo de debato. Tamen, oni kredas ke la aŭstralia tero estis loĝita de homoj antaŭ inter 42.000 kaj 48.000 jaroj; en tiu epoko estis periodo de amasa ekologia ŝanĝo kiu estis kaŭzita de homaj agadoj. La unuaj aŭstralianoj estis la praavoj de la aŭstraliaj aborigenoj de la aktualeco; ili alvenis tra pontoj de tero kaj maraj trapasejoj de malmulta longeco el Sudorienta Azio. La plej granda parto de ĉi tiuj personoj estis ĉasistoj-kolektistoj kun kompleksa parola tradicio kaj spiritaj valoroj bazitaj en la adorado de la tero kaj en la kredo de la tempo de sonĝo.

En 1770, la ekspedicio de la Endeavour sub la komando de la leŭtenanto James Cook navigis kaj mapigis la orientan marbordon de Aŭstralio, elŝipiĝante en la kontinento por la unua fojo en Botany Bay la 29an de aprilo de tiu jaro. Cook direktis sin poste al la nordo kaj, antaŭ ol marŝi, elŝipiĝis en la insulo Possession, en la toresa Markolo, la 22an de aŭgusto de 1770. Tie li postulis formale la orientan marbordon de Aŭstralio por la Reĝlando Britio kaj nomis ĝin Novsudkimrio. Pro tio ke la malkovroj de Cook ebligis la unuan eŭropan setlejon en la kontinento, li estas ofte populare konsiderata kiel la malkovrinto de la aŭstralia tero, kvankam la vera malkovro okazis pli ol 160 jarojn antaŭ la vojaĝo de Cook.

Je sia reveno al Anglio, li informis favore al tiuj teroj malkovritaj dum la ekspedicio kio generis intereson pri Aŭstralio konsiderita kiel la potenciala solvo por halti la problemon de troloĝateco de krimuloj en Britio, kiu estis pligravigita pro la perdo de la dektri amerikaj kolonioj, kiu estis estintaj la destino por la transportado de kondamnitoj. Sekve, la 13an de marto de 1787, la dek unu ŝipoj de la Unua Floto eliris de Portsmouth, Anglio, al Botany Bay.

Ene de la kolonioj de la brita krono de Novsudkimrio, establiĝis setlejo kaj punkolonio en Port Jackson (kiu nuntempe formas parton de Sidnejo) fonditaj de la kapitano Arthur Phillip la 26an de junio de 1788. Tiu dato fariĝis nacia festo nomita Tago de Aŭstralio. La Tero de Van Diemen, hodiaŭ konita kiel Tasmanio, estis fondita en 1803 kaj ĝi iĝis aparta kolonio en 1825. Britio postulis kiel propra la okcidentan parton de Aŭstralio en 1829. Apartaj kolonioj estis formataj de porcioj de Nova Sudkimrio: Suda Aŭstralio (1836), Viktorio (1851) kaj Kvinslando (1859). La Teritorio de la Nordo estis fondita en 1863 el parto de la provinco de Suda Aŭstralio. Viktorio kaj Suda Aŭstralio estis fonditaj kiel “liberaj”, ĉi tio signifas ke neniam estis punkolonioj, kvankam antaŭe al ilia fondo ili estis ricevintaj iujn prizonulojn devenantaj el Tasmanio sed neniam el Britio. Okcidenta Aŭstralio ankaŭ estis fondita “libera”, sed akceptis poste la krimulajn transportadojn pro la granda malabundeco de fontoj de laboro kiun ĝi suferis. Nov-Zelando estis parto de Novsudkimrio ĝis 1840, kiam ĝi iĝis kolonio por si mem. La transporto de prizonuloj estis iom post iom abolita en la tuta Aŭstralio inter 1840 kaj 1864.

La loĝantaro indiĝena aŭstralia, ĉirkaŭkalkulita en 350.000 loĝantoj en la momento de la eŭropa setlejo, reduktis sin konsiderinde en la 150 sekvaj jaroj, ĉefe pro infektaj malsanoj apud la kultura malintegriĝo kaj al la deviga relokiĝo kiun ili suferis pro la antaŭeniro de la kolonioj. La disiĝo de infanaj praloĝantinoj kaj iliaj familioj, pri kiu iuj historiistoj kaj indiĝenoj argumentas ke ĝi devus esti konsiderita genocido laŭ la juraj normoj de la aktualeco, eble faris pli malgrandan kontribuon en la popola katastrofo de la praloĝantoj.

Dum longa tempo infanoj de indiĝenaj aŭstralianoj estis prenitaj el siaj gepatroj kaj senditaj al ŝtataj institucioj kaj blankaj familioj por esti edukitaj kiel «normalaj» (laŭ eŭropkultura vidpunkto) homoj. Rezulte de tio multaj el ili perdis siajn kulturajn radikojn, sed ĉe tio ne iĝis la parto de la «blanka socio» kaj ricevis la nomon Ŝtelita generacio. Ĉi tiu politiko finiĝis en la 1960-aj jaroj. En 2008 la aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd pardonpetis pri tio al la indiĝenaj aŭstralianoj.

De 1930 ĝis 1970 funkciis la Programo de Infanaj Migrintoj, kadre de kiu Britio sendis malriĉajn infanojn al pli bona vivo en Aŭstralio, Kanado kaj aliloken. La plimulto de la infanoj estis jam prenitaj el sia familio de la ŝtataj aŭtoritatoj aŭ forlasitaj de siaj gepatroj. Kiam ili estis ekspeditaj el Britio, al multe da ili oni rakontis, malĝuste, ke la gepatroj estis mortintaj. Multaj gepatroj ne sciis, ke siaj infanoj, foje ne pli ol trijaraĝaj, estis senditaj al Aŭstralio. Prizorg-agentejoj kunlaboris kun la registaro por sendi malfavoratajn infanojn al pli rozkolora estonteco kiu tiam estis juĝita kiel bonaj blankuloj al siatempa kolonio. En multaj kazoj ili estis edukitaj sole por laboro en bienoj, kaj suferis kruelecon kaj aflikton interalie fizika, psikologia kaj seksa molestado. Ili do ricevis la nomon Forgesitaj Aŭstralianoj. Entute kalkuliĝis ĉ. 500 000 tiaj infanoj.

La  2009 la aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd pardonpetis al la Forgesitaj aŭstralianoj. Li esprimis la esperon, ke la nacia pardonpeto helpos kuraci la doloron kaj estos turnopunkto en aŭstralia historio. La ceremonion en la Kanbero ĉeestis centoj da tiaj homoj, proksimume 7 000 el kiuj ankoraŭ loĝas en Aŭstralio. Verdire, ĉi tio estas malbela rakonto. Verdire granda malbono estas farita. Estas mia espero, ke de hodiaŭ, vi estos nomitaj la Memoritajn aŭstralianojn, li diris.

Dum renkontiĝo de 1 000 homoj ĉe la Parlamentejo Kevin Rudd ankaŭ proponis sian pardonpeton al infanaj migrintoj prenitaj el Britio al Aŭstralio post la milito, ofte sen konsento de la gepatroj.

Inter 1855 kaj 1890, la ses kolonioj akiris individue respondecan registaron, administrante la plimulton de iliaj internaj aferoj kvankam ili formis parton de la Brita Imperio. La Kolonia Oficejo de Londono plu tenis la kontrolon sur iuj demandoj, ĉefe internaciaj rilatoj, defendo kaj internacia mara trafiko.

Orimpetego ekis en Aŭstralio komence de la 1850-aj jaroj kaj la Eureka Ribelo kontraŭ minpermesilaj impostoj en 1854 estis frua esprimo de civila malobeo. Inter 1855 kaj 1890, la ses kolonioj unuope akiris respondecan memgadon, ekadministrante plej el siaj propraj aferoj restante parto de la Brita Imperio. La Kolonia Oficejo en Londono retenis kontrolon de kelkaj aferoj, ĉefe de eksterlandaj aferoj, defendo, kaj internacia navigado.

La 1a de Januaro 1901, la federaciigo de la kolonioj estis plenumita post jardeko de planado, konsultado kaj voĉdonado. Tio establis la Komunumo de Aŭstralio kiel dominio de la Brita Imperio. La Federacia Ĉefurba Teritorio (poste renomita kiel Aŭstralia Ĉefurba Teritorio) estis formita en 1911 kiel la loko por la futura federacia ĉefurbo de Kanbero. Melburno estis provizora sidejo de registaro el 1901 al 1927 dum Kanbero estis konstruita. La Norda Teritorio estis transferita el la kontrolo de la sudaŭstralia registaro al la federacia parlamento en 1911. En 1914, Aŭstralio aliĝis al Britio por lukti en la Unua Mondmilito, kun la elteno kaj de la velkanta Komunuma Liberala Partio kaj la kreskanta Aŭstralia Laborista Partio. Aŭstralianoj partoprenis en multaj el la ĉefaj bataloj de la Okcidenta Fronto. El ĉirkaŭ 416,000 partoprenantoj, ĉirkaŭ 60,000 mortiĝis kaj aliaj 152,000 estis vunditaj. Multaj aŭstralianoj konsideras la malvenkon de la ANZAC ĉe la Batalo de Kalipolis kiel la nasko de nacio — fakte ties ĉefa milita agado. La Kampanjo de la Kokoda Vojo estas konsiderata de multaj kiel analoga nacio-difina evento dum la Dua Mondmilito.

La Statuto de Westminster 1931 de Britio formale finigis plej el la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj la UR. Aŭstralio adoptis ĝin en 1942, sed ĝi estis retroenigita al 1939 por konfirmi la validecon de la leĝaro aprobita de la Aŭstralia Parlamento dum la Dua Mondmilito. La bato pro la malvenko de Unuiĝinta Reĝlando en Azio en 1942 kaj la minaco pro ebla japana invado okazigis la turnon de Aŭstralio al Usono kiel nova aliancano kaj protektanto. Ekde 1951, Aŭstralio estis formala milita aliancano de Usono, laŭ la traktato ANZUS. Post la Dua Mondmilito Aŭstralio kuraĝigis enmigradon el Eŭropo. Ekde la 1970-aj jaroj kaj sekve al la abolo de la politiko pri Blanka Aŭstralio, oni helpis ankaŭ enmigradon el Azio. Kiel rezulto transformiĝis la demografio, kulturo kaj mem-bildo de Aŭstralio. La fino de la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj UR estis plifortigita pere de la aprobo de la Australia Act 1986, finigante ajnan britian rolon en la regado de la Aŭstraliaj Ŝtatoj, kaj fermante la eblon de juraj alvokoj al la Priata Konsilantaro en Londono. En referendumo de 1999, 55% el la voĉdonintoj kaj majoritato en ĉiu ŝtato malakceptis proponon iĝi respubliko kun prezidento nomumita de du trionoj de voĉdonoj en ambaŭ ĉambroj de la Aŭstralia Parlamento. Ekde la elekto de la registaro Whitlam en 1972, estis plibonigo en la eksterlanda politiko de Aŭstralio pri la ligiloj kun aliaj landoj de la Pacifika Bordo, dum retenado de ligiloj kun la tradiciaj aliancanoj kaj komercaj partneroj.

La geografio de Aŭstralio enhavas ampleksan varion de biogeografiaj regionoj estante la plej malgranda kontinento en la mondo sed ankaŭ la sesa plej granda lando en la mondo. La loĝantaro de Aŭstralio estas koncentrata laŭlonge de la orienta kaj sudorientaj marbordoj. La geografio de la lando estas tre diversa, game el neĝo-kovritaj montoj de la Aŭstraliaj Alpoj kaj Tasmanio al grandaj dezertoj, tropikaj kaj moderklimataj arbaroj. Najbaraj landoj estas Indonezio, Orienta Timoro kaj Papuo-Novgvineo norde, la Salomonoj, Vanuatuo kaj la franca dependaĵo de Novkaledonio oriente, kaj Novzelando sudoriente.

La teramaso de Aŭstralio de 7,617,930 kvadrataj kilometroj (2,941,300 sq mi) estas sur la Hind-Aŭstralia Plato. Ĝi estas ĉirkaŭata de la Hinda kaj Pacifika oceanoj,kvankam Aŭstralio priskribas la akvejojn sude de ties kontinentea tero kiel Suda Oceano, pli ol kiel Hinda Oceano kiel difinita de la Internacia Hidrografia Organizo (IHO). En 2000, voĉdono de la ŝtatoj membroj de IHO difinis la terminon Suda Oceano aplikate nur al la akvoj inter Antarkto kaj la 60 gradoj sude latitude. Ĝi estas separata el Azio pere de la Arafura kaj la Timora maroj, kun la Korala Maro kuŝe ĉe la marbordo de Kvinslando, kaj la Tasmana Maro kuŝe inter Aŭstralio kaj Novzelando. La plej malgranda kontinento de la mondo kaj la sesa plej granda lando laŭ totala areo, Aŭstralio — pro sia grando kaj izoleco — estas ofte kromnomita kiel la insula kontinento, kaj estas foje konsiderata la plej granda insulo en la mondo. Aŭstralio havas 34,218 kilometrojn (21,262 mi) de marbordo (eksklude ĉiujn ĉebordajn insulojn), kaj postulas etendan ekonomian ekskludan zonon de 8,148,250 kvadrataj kilometroj (3,146,060 sq mi). Tiu ekonomia ekskluda zono ne inkludas la areon de la Aŭstralia Antarkta Teritorio. Krom la Makvora Insulo, Aŭstralio kuŝas inter latitudoj 9° kaj 44°S, kaj longitudoj 112° kaj 154°E.

La Granda Barilrifo, nome la plej granda koralrifo de la mondo, kuŝas je mallonga distanco el la nordorienta marbordo kaj etendas laŭ ĉirkaŭ 2,000 kilometroj (1,240 mi). La Monto Augustus, postulita kiel la plej granda monolito el la mondo, situas en Okcidenta Aŭstralio. Kun 2,228 metroj (7,310 ft), la Monto Kosciuszko en la Granda Disiganta Montaro estas la plej alta monto en la aŭstralia kontinenta tero. Eĉ pli altaj estas la Mawson Montopinto (kun 2,745 metroi aŭ 9,006 futoj), en la malproksima aŭstralia teritorio de Insulo Herdo, kaj, en la Aŭstralia Antarkta Teritorio, la Monto McClintock kaj la Monto Menzies, kun 3,492 metroj (11,457 ft) kaj 3,355 metroj (11,007 ft) respektive.

La grando de Aŭstralio havigas ampleksan varion de pejzaĝoj, kun tropikaj pluvarbaroj en la nordoriento, montaroj en la sudoriento, sudokcidento kaj oriento, kaj sekaj dezertoj centre (ekzemple Granda Sabla Dezerto). Ĝi estas la plej ebena kontinento, kun la plej malnovaj kaj malplej fekundaj grundoj; dezertoj aŭ duon-arida tero ofte konata kiel outback formas la plej grandan parton de tero. En la plej seka loĝata kontinento, ties jara pluvo averaĝe sur kontinenta areo estas malpli ol 500 mm. La loĝdenseco, 2.8 loĝantoj por km², estas inter la plej malaltaj en la mondo, kvankam granda proporcio de la loĝantaro loĝas laŭlonge de la moderklimata sudorienta marbordo.

Orienta Aŭstralio estas markata de la Granda Disiganta Montaro, kiu estas paralela al la marbordo de Kvinslando, Nova Sudkimrio kaj multo de Viktorio. La nomo estas ne strikte akurata, ĉar partoj de la montaro konsistas el malaltaj montetoj, kaj la altaj teroj estas tipe ne pli ol 1,600 metroj (5,249 ft) altaj. La marbordaj altaj teroj kaj la zono de herbejoj Brigalow kuŝas inter la marnbordo kaj la montoj, dum interno de la divida montaro estas grandaj areoj de herbejoj. Tio inkludas la teritoriojn de la okcidentaj ebenaĵoj de Nova Sudkimrio, kaj de la Altaĵa savano de Einasleigh, de la herbejo Barkly kaj de Mulga en interna Kvinslando. La plej norda punkto de la orienta marbordo estas la tropika pluvarbara Kabjorka Duoninsulo.

La pejzaĝoj de la Supra Pinto kaj de la regiono ĉe la Karpentaria Golfo - kun iliaj tropikaj klimato - inkludas arbarojn, duonarbarojn, humidejojn, herbejojn, pluvarbarojn kaj dezertojn. Je la nordokcidenta angulo de la kontinento estas la sabloŝtonoj klifoj kaj gorĝoj de Kimberley, kaj sub tio Pilbara. Sude de tiuj kaj interne, kuŝas pliaj areoj de herbejoj: nome la Ordviktoria Ebenaĵo kaj la mulg-arbustejoj de Okcidenta Aŭstralio. Kerne de la kamparo estas la supraj teroj de centra Aŭstralio. Elstaraj karakteroj de la centro kaj sudo estas Uluru (konata ankaŭ kiel Ayers Rock), nome fama sabloŝtona monolito, kaj la internaj dezertoj Simpson, Tirari-Sturt, Gibson, Sandy-Tanami kaj la Granda Viktoria, kun la fama Nularba Ebenaĵo ĉe la suda marbordo.

La klimato de Aŭstralio estas grave influita de oceanaj marfluoj, kiaj la Hindoceana Dupoluso kaj la El Niño Suda Oscilado, kiu estas koresponda kun perioda trosekeco, kaj la sezontropika malalta premsistemo kiu produktas ciklonojn en norda Aŭstralio. Tiuj faktoroj kaŭzas ke pluvego varias markite el jaro al jaro. Multo de la norda parto de la lando havas tropikan, hegemonian somer-pluvan (musono) klimaton. La sudokcidenta angulo de la lando havas Mediteranean klimaton. Multo de sudoriento (kiaj Tasmanio) estas moderklimata.

Kvankam plej el Aŭstralio estas duon-arida aŭ dezerta, ĝi inkludas diversan gamon de habitatoj el alpaj arbustaroj al tropikaj pluvarbaroj, kaj estas agnoskita kiel megadiversa lando. Fungoj tipigas tiun diversecon; ĉirkaŭ 250,000 specioj — el kiuj nur 5% estis priskribitaj — ekzistas en Aŭstralio. Pro la granda antikveco de la kontinento, la tre varieblaj vetermodeloj, kaj la longdaŭra geografia izoleco, multo el la biotoj de Aŭstralio estas unika. Ĉirkaŭ 85% el la florplantoj, 84% el mamuloj, pli ol 45% el la birdoj, kaj 89% el la ĉebordaj fiŝoj de moderklimata zono estas endemiaj. Aŭstralio havas la plej granda nombro de reptilioj de ajna lando, kun 755 specioj.

La arbaroj de Aŭstralio estas ĉefe el ĉiamverdaj specioj, partikulare eucalyptus en la malplej aridaj regionoj; akacioj anstataŭas ilin kiel hegemonia specio en pli sekaj regionoj kaj dezertoj. Inter bone konataj aŭstraliaj animaloj estas la Monotremoj (nome la ornitorinko kaj la ekidno); kaj krome Aŭstralio estas hejmo de marsupiuloj, kiaj la kanguruo, la koalo, kaj la vombato, kaj de birdoj kiaj la emuo kaj la kukabaraoj. Aŭstralio estas hejmo ankaŭ de multaj danĝeraj bestoj kiaj kelkaj el la plej venenaj serpentoj en la mondo. La dingo estis enmetita de aŭstroneziaj popoloj kiuj komercis kun indiĝenaj aŭstralianoj ĉirkaŭ la jaroj 3000 a.K. Multaj animalaj kaj plantaj specioj formortiĝis tuj post la unua homa setlado, kiaj la Aŭstralia megafaŭno; aliaj malaperis post la eŭropana setlado, inter ili la tilacino.

Multaj el la ekoregionoj de Aŭstralio, kaj de la specioj ene de tiuj regionoj, estas minacataj pro homa agado kaj pro enmetitaj animalaj, ĥromistaj, fungaj kaj plantaj specioj. Ĉiuj tiuj faktoroj kondukis al rezulto ke Aŭstralio havas la plej altan indicon de formorto el mamulaj specioj inter ĉiuj landoj de la mondo. La federacia leĝo Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999 estas la jura kadro por la protektado de minacataj specioj. Oni kreis nombrajn protektitajn areojn laŭ la Nacia Strategio por la Konservado de la Aŭstralia Biologia Diverseco por protekti kaj konservi unikajn ekosistemojn; 65 malsekejoj estas listitaj laŭ la Ramsar-Interkonsento, kaj oni establis 16 naturajn lokojn de Monda heredaĵo de Unesko. Aŭstralio estis rangita la 3a el 178 landoj en la mondo por la Indico de Media Plenumado de 2014.

La aŭstralia naturo kaj ties pejzaĝo estas parto de la kultura heredaĵo, el kiu menciindas la Nacia Parko Kakaduo, la Granda Bariera Rifo, la Tasmana Nacia Parko, la Vilandra lag-regiono ktp.

La lando estas subdividata je:

Aŭstralio laŭ ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13-an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrikulturo. La lando havas grandan provizon da energiaj kaj mineralaj krudaĵoj. La monunuo estas la aŭstralia dolaro; la MEP se totala estas de 384 mil milionoj $ kaj pokapa de 18.720 $.

Aŭstralio estas riĉa lando; ĝi generas sian enspezon el variaj fontoj kiaj min-rilataj eksportoj, telekomunikado, bankado kaj fabrikoj. Ĝi havas merkatan ekonomion, relative altan MEP porpersona, kaj relative malalta indico de malriĉo. En terminoj de averaĝa riĉo, Aŭstralio rangis la dua en la mondo post Svisio en 2013, kvankam la indico de la landa malriĉo pliiĝis el 10.2% al 11.8%, el 2000/01 al 2013. Ĝi estis identigita de la Credit Suisse Research Institute kiel la lando kun plej alta averaĝa riĉo en la mondo kaj kun la dua plej alta averaĝa riĉo por plenkreskulo en 2013.

La Aŭstralia dolaro estas la valuto de la lando, inklude la teritoriojn de Kristnaskinsulo, Kokosinsulo (Keeling) kaj Norfolkinsulo, same kiel de la sendependaj pacifikinsulaj ŝtatoj Kiribato, Nauro, kaj Tuvalo. Je la kunigo en 2006 de la aŭstraliaj borso nome Australian Stock Exchange kaj Sydney Futures Exchange, la nova Australian Securities Exchange iĝis la naŭa plej granda en la mondo.

Rangita la tria en la Indico de Ekonomia Libero (2010), Aŭstralio estas la dekdua plej granda ekonomio de la mondo kaj havas la kvina plej granda ekonomio pokapa (nominale) je $66,984. La lando estis rangita la dua en la Indico de homa disvolviĝo de Unuiĝintaj Nacioj en 2011 kaj unua en la Prosperindico de Legatum de 2008. Ĉiuj ĉefaj urboj de Aŭstralio estas bone situaj en tutmondaj komparaj loĝindicoj; Melburno atingis la pinton por la kvara jaro en vico de la listo de 2014 de The Economist pri plej loĝeblaj urboj de la mondo, sekve de Adelajdo, Sidnejo, kaj Perth en la kvina, sepa kaj naŭa lokoj respektive. La totala registara ŝuldo en Aŭstralio estas ĉirkaŭ $190 mil milionoj – 20% el la MEP en 2010. Aŭstralio havas inter la plej altajn domprezojn kaj kelkajn el la plej altajn loĝoŝuldajn nivelojn en la mondo.

Emfazo al eksportado de varoj pli ol al fabrikitaj produktoj helpis gravan pliigon en la komerco de Aŭstralio ekde la komenco de la 21a jarcento, pro la plialtigo de varprezoj. Aŭstralio havas pagopesilon kiu estas pli ol 7% de la MEP negativa, kaj estis havinta konstante grandajn deficitojn de kontanta mono dum pli ol 50 jaroj. Aŭstralio kreskis je averaĝa ĉiujara indico de 3.6% dum ĉirkaŭ 15 jaroj, kompare kun la ĉiujara averaĝo de la OECD de 2.5%. Aŭstralio estis la nura progresinta ekonomio kiu ne suferis recesion pro la tutmonda financa krizo de 2008–2009. Tamen, la ekonomioj de ses el la ĉefaj komercaj partneroj de Aŭstralio estis en recesio, kio siavice tuŝis Aŭstralion, grave malhelpante ties ekonomian kreskon en ĵusaj jaroj. El 2012 al komenco de 2013, la landa ekonomio de Aŭstralio kreskis, sed kelkaj ne-minaj ŝtatoj kaj ĝenerale la nemina ekonomio de Aŭstralio suferis recesion.

La Registaro Hawke reflosis la aŭstralian dolaron en 1983 kaj parte senreguligis la financan sistemon. Sekvis la Registaro Howard kun parta senreguligo de la labormerkato kaj la sekva privatigo de ŝtat-posedataj negocoj, ĉefe ĉe telekomunikado. La sistemo de nerekta impostado estis esence ŝanĝita en Julio 2000 pere de la enkonduko de imposto al havaĵoj kaj servoj de 10% nome Goods and Services Tax (GST). En la aŭstralia impostosistemo, personaj kaj entreprenaj enspezimpostoj estas la ĉefaj fontoj de registara enspezado.

En Majo 2012, estis 11,537,900 personoj dungitaj (ĉu tut- aŭ part-tempe), kun dungoproporcio de 5.1%. La sendungo de junuloj (15–24) atingis 11.2%. Informoj liveritaj en mezo de Novembro 2013 montris ke la nombro de bonfartaj indikiloj kreskis je 55%. En 2007 estis registritaj 228,621 nedungitoj, totalo kiu pliiĝis al 646,414 en Marto 2013. Laŭ la Graduate Careers Survey, tuttempa dungado por nove kvalifikitaj profesiuloj el variaj okupoj malpliiĝis ekde 2011 sed ĝi pliiĝis por gradigitoj tri jarojn post gradiĝo. Riĉa en naturaj rimedoj, Aŭstralio estas ĉefa eksportanto de agrikulturaj produktoj, partikulare tritiko kaj lano, mineraloj kiaj fero kaj oro, kaj energio en la formoj de likvigita natura gaso kaj karbo. Kvankam agrikulturo kaj naturaj rimedoj enkalkulas por nur 3% kaj 5% de la MEP respektive, ili kontribuas substance al la eksportado. La plej grandaj eksportmerkatoj de Aŭstralio estas Japanio, Ĉinio, Usono, Suda Koreio, kaj Novzelando. Aŭstralio estas la kvara plej granda eksportanto de vino, kaj la vina industrio kontribuas je $5.5 mil milionoj jare al la landa ekonomio.

La ĉefurbo estas Kanbero kaj aliaj gravaj urboj estas Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln). La loĝantaro estas 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73 %, angloj 6 %, italoj 4 %, aborigenoj – 228 mil. La ŝtata lingvo estas la angla. Pri religio oni povas kalkuli inter kredantoj estas 26 % de katolikoj, 24 % de anglikanoj ktp.

Aŭstralio ne havas ŝtatan religion, kaj estas konstitucie malpermesite enkonduki devigan religion aŭ malpermesi liberan praktikadon de iu religio. Tamen la kristanismaj festoj pasko kaj kristnasko estas ŝtataj festotagoj.

En la censo de 2011, 61,1 % de la aŭstraliano deklaris sin kristanoj, 22,3 % senreligiaj kaj 7,2 % kiel anoj de ne-kristanisma religio. 9,4 % ne respondis la demandon pri sia religio.

Ĝis la eŭropa setlado la indiĝenoj praktikis animismon.

Kvankam Aŭstralio ne havas oficialan lingvon, la angla fariĝis la fakta nacia kaj oficiala lingvo. La aŭstralia angla estas grava vario de la lingvo kun karakterizaj akĉento kaj leksiko. Ĝia literumo estas simila al tiu de brita angla, kun pluraj esceptoj. En 81 % de la hejmoj oni parolas nur angle.

Kiam en la 18-a jarcento eŭropanoj eksetlis en Aŭstralio, la 40.000 praloĝantoj parolis ĉ. 250 lingvojn en eble 500 dialektoj. En 1996, 48.200 aŭstralianoj parolis indiĝenan lingvon. Proksimume 70 indiĝenaj lingvoj ankoraŭ estas parolataj, kelkaj nur de altaĝuloj. Nu 18 el ili estas parolataj en ĉiuj aĝogrupoj.

Pro enmigrado multaj aŭstralianoj havas aliajn hejmajn lingvojn; la plej parolataj estas:

Inter la unua- kaj dua-generaciaj enmigrintoj estas multaj dulingvuloj.

Ekzistas aŭstralia gestolingvo, nomata Auslan, kiu estas la precipa dialoga lingvo de ĉirkaŭ 5.500 surduloj.

Lerneja edukado estas deviga en Aŭstralio kaj estas responso de la subŝtatoj kaj teritorioj. Pro tio ekzistas malsamaj reguloj, sed ĝenerale infanoj devas ĉeesti lecionojn de sia kvina al sia 16-a aĝojaro. En kelkaj subŝtatoj, ekzemple Okcidenta Aŭstralio, junuloj 16/17-jaraj devas aŭ viziti lernejon aŭ partopreni en profesia lernado, ekzemple metilernado.

La legoscia elcentaĵo en Aŭstralio estas supozata 99. En la OEKE-programo pri internacia prijuĝado de studentoj Aŭstralio regule atingas unu el la 5 supraj lokoj el 30. Ekster la ŝtataj lernejoj la katolikaj lernejoj plej gravas.

Aŭstralio havas 37 registare financatajn kaj du privatajn universitatojn, krome aliajn specialiĝintajn instituciojn, kiuj ofertas aprobitajn kursojn je altlerneja (triagrada) nivelo. La universitato de Sidnejo, fondita en 1850, estas la plej aĝa de Aŭstralio; sekvas la universitato de Melburno, fondita tri jarojn poste. Rimarkindas krome la universitatoj de la Grupo de Ok ( Group of Eight), inter ili la universitato de Adelajdo, la Australian National University en Kanbero, la Monash University kaj la universitato de Novsudkimrio. Laŭ OEKE Aŭstralio estas inter la landoj kun la plej altaj kostoj por universitata studo.

Ekzistas ŝtata sistemo de profesia edukado, nomata TAFE; krome multaj profesiulaj asocioj instruas lernantojn. Proksimume 58 % de la aŭstralianoj inter 25 kaj 64 jaroj havas profesian aŭ triagradan klerecon; la parto de 49 % kun triagrada klereco estas la plej alta inter la OEKE-landoj. Ankaŭ la parto de eksterlandanoj en la studentaro estas la plej alta en OEKE.

La ŝtatestro estas la brita reĝino Elizabeto la 2-a (ekde 1952), kiu en la lando estas reprezentata de General-guberniestro. La leĝdona organismo estas duĉambra parlamento (224 membroj). La ĉefurbo estas Kanbero (331 mil).

La nacia festo estas la 26-a de januaro kiel tago de Aŭstralio. Aŭstralio apartenas al diversaj politikaj organizoj ekzemple al la UNO (ekde 1945).

La Parlamento de Aŭstralio - angle Parliament of Australia aŭ Commonwealth Parliament - estas la legislativo de la registaro de Aŭstralio. La parlamento estas duĉambra, principe kreita laŭ la brita parlamenta modelo, sed kun iom da influo de la usona sistemo. Laŭ sekcio 1 de la konstitucio de Aŭstralio, la parlamento konsistas el tri eroj: la Reĝo respektive Reĝino de Aŭstralio (kiu laŭdifine estas la sama kiel la Reĝo respektive Reĝino de Britio, do momente reĝino Elizabeto la 2-a), la Aŭstralia Senato kaj la Aŭstralia Ĉambro de Reprezentantoj. La reĝino estas kutime reprezentata fare de la Ĝenerala Guberniisto de Aŭstralio.

La Ĉefministro de Aŭstralio aŭ en angla Prime Minister of the Commonwealth of Australia estas la ĉefministro de Aŭstralio. Tiu individua posteno estas la plej aĝa Minister of the Crown, la estro de la ministraro kaj de la priparolanto de la Nacia Sekurkomitato. La oficposteno ne estas menciata en la Konstitucio de Aŭstralio kaj ekzistas nur tra neverkitaj politikaj konvencio kaj tradicio. Spite tion, praktike ĝi estas la plej pova parlamenta posteno en Aŭstralio. La individuo kiu tenas la oficpostenon estas komisiita de la Ĝenerala Guberniestro de Aŭstralio.

La Konstitucio de Aŭstralio estas la suprema leĝo laŭ kiu funkcias la registaro de la Komunumo de Aŭstralio, inklude ties rilaton kun la ŝtatoj de Aŭstralio. Ĝi konsistas el kelkaj dokumentoj. La Registaro de Aŭstralio aŭ en angla Government of the Commonwealth of Australia, ankaŭ referencata kiel Australian Government, Commonwealth Government aŭ Federal Government, estas la federacia demokratia administracia aŭtoritato de Aŭstralio.

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 9an ĉapitron Fabeloj el Aŭstralio al komentoj pri la lando kaj ties indiĝenoj; poste ŝi rakontas interesajn fabelojn, unua pri papago kaj dua pri sorĉisto, kiu volas superruzi sed iĝas superruzita.

Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro Esperanto en Aŭstralio verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.

(rimarku – la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala, el historia vidpunkto tamen interesa)

EdE-A  Aŭstralio




#Article 22: Ateismo (2917 words)


Ateismo estas grekdevena vorto, kiu signifas sendiismon aŭ di-neismon, do ke oni ne kredas je la ekzisto de ajna dio. Ĝi kontrastas kun teismo, kiu signifas kredon je dio aŭ dioj. En ĝenerala parolado kaj argumentado oni renkontas variajn uzadojn de la termino. Ateismo povas esti sekulara, sed ekzistas ankaŭ ateismaj religioj, ekzemple certagrade la ĝajnismo kaj multaj formoj de budhismo.

La filozofia tradicio rigardas ateismon ne nur foresto de di-kredo, sed efektiva kredo ke dio ne ekzistas. Tiel kontrastas implicita ateismo, simpla nekredo, kaj eksplicita ateismo,  kiu asertas la neekziston de dioj.

Filozofoj, kiam ili enkondukas la filozofion de religio, ofte emfazas, ke estas grave distingi inter ĉi sekvaj asertoj: «Mi ne kredas, ke dio ekzistas» kaj «Mi kredas, ke dio ne ekzistas». Filozofoj ofte postulas, ke la unua aserto estas konsekvenca kun kaj el agnostikismo (tamen ili devus diri specife ateisma agnostikismo) kaj ateismo; la dua estas konsekvenca nur kun eksplicita ateismo.

Praktika ateismo, konata ankaŭ kiel pragmatika ateismo, estas unu el du ĉefaj branĉoj de la ateismo (dum la alia estas la teoria ateismo). Temas pri maniero vivi kaj agadi en kiu, kvankan oni ne neas la ekziston de dio(j), oni konsideras (ĉu implicite ĉu eksplicite) nula la influon kiun tiu(j) havas aŭ havus sur la ĉiutaga vivo. Pro tio, la praktikaj ateistoj vivas praktike kvazaŭ ili kredus, ke ne ekzistas dio aŭ religia valoro. Simila koncepto al la praktika ateismo estas la tendenco konata en angla lingvo kiel apatheism (nome kompono de apaty «apatio» kaj theism «teismo» aŭ «diismo», foje tradukita kiel apateismo), konsistanta en apatio aŭ manko de intereso rilate al la ekzisto aŭ neekzisto de Dio.

Ĉar kredo ne estas ligita al scio, agnostikismo ne egalas ateismon; ankaŭ ĝi estas meza vidpunkto. Ĝi nur asertas, ke pri dioj oni ne povas atingi (certan) scion. Oni povas esti ateisma agnostikulo, aŭ teisma agnostikulo; la pozicio de agnostikismo koncernas scion, kaj en si mem ne rilatas al la afero de la specifa kredo.

Teistoj ofte kunmiksas ateistojn, ambaŭ specojn de agnostikuloj, kaj pozitivistojn per la termino nekredantoj.

Plue ekzistas kutimo diferencigi inter eksplicita ateisto rilate al la jud-kristana dio kaj laŭvorta, aŭ implicita, ateisto rilate al iuj aliaj dioj.

Iuj skoloj de ateistoj ankaŭ faras plian distingon inter «katolika» kaj «ortodoksa ateismo» uzante la originalajn signifojn de tiuj kristanaj terminoj. Laŭ ili la «katolika» ateisto nur forneas la ekziston de dio dum la memdeklarita «ortodoksa ateisto» konsentas kun la aserto de Miĥail Bakunin ke «se dio ekzistus, oni devus malpermesi ĝin». Tiuj kiuj konceptas ateismon kiel morala pozicio (kontraste al la pozicioj teologia aŭ metafizika), emfazas la signifon de tiu diferenco.

Laŭ taksoj proksimume 2,5% de la monda loĝantaro klasifikas sin mem kiel ateistoj, kaj proksimume 12,8% kiel nereligiaj (laŭ Encyclopædia Britannica). Ĉi tiuj procentaĵoj estas ĝenerale pli altaj en eŭropaj kaj eks-socialismaj landoj, kaj pli malaltaj en Usono kaj evoluantaj landoj. La efektiva procentaĵo de ateistoj eble estas pli alta ĉar personoj kiuj respondas al opinisondoj ofte estas hezitemaj malkovri sin mem al eblaj leĝa, ekonomia aŭ socia diskriminacioj.

Ekde la 20-a jarcento sendiismo iĝis oficiala doktrino de iuj filozofiaj skoloj, ekzemple komunismaj, institucioj aŭ ŝtatoj, ekzemple Ĉinio iame, kompareble kun la situacio de ŝtatreligioj aŭ oficialaj religioj.

Estus eraro supozi, ke ĉiuj ateistoj malestimas dion aŭ religion. Ofte ili respektas la religiajn sentojn de di-kredantoj kaj rigardas la religiojn kiel parton de la kultura tradicio, tamen ili mem ne vidas kaŭzon aŭ eblecon imagi la ekziston de supernatura estaĵo.

Kelkaj, tamen, emas montri malŝaton por religiemuloj, kiaj Richard Dawkins, Piergiorgio Odifreddi kaj Danilo Mainardi, laŭ kiuj scienculo ne povas esti dikredanto; eĉ laŭ Dawkins opinias kredon je Dio propra de priscienca analfabeto. Laŭ Roberto Giovanni Timossi (L'illusione dell'ateismo. Kial la scienco ne nagas Dion), proponas elimini, se veras la supra opinio, el la listo de scienculoj Galilejon, Isaac Newton, Alessandro Volta, Blaise Pascal, James Clerk Maxwell, Johann Gregor Mendel, Louis Pasteur, Max Planck, Albert Einstein, John Carew Eccles...

Kvankam la plej frue trovita uzokutimo de la esprimo ateismo estas el Francio de la 16-a jarcento, ideoj kiuj estus rekonitaj hodiaŭ kiel ateismaj estas dokumentitaj de la veda periodo kaj de la grek-romia antikvo.

Ateismaj skoloj estas trovitaj en frua hinda penso kaj ekzistis de la tempoj de la historia veda religio. Inter la ses ortodoksaj skoloj de hindua filozofio, Samĥja, nome la plej malnova filozofia pensoskolo, ne akceptas dion, kaj ankaŭ la frua Mimamsa malaprobis la nocion de dio. La ĝisfunde materialisma kaj kontraŭ-teista filozofia skolo Cārvāka (ankaŭ nomita Nastika aŭ Lokaiata) kiu originis de Hindio ĉirkaŭ la 6-a jarcento a.K. estas verŝajne la plej eksplicite ateisma skolo de filozofio en Hindio, simila al la greka cirenajka skolo. Tiu branĉo de hinda filozofio estas klasifikita tiel heterodoksa pro sia malakcepto de la aŭtoritato de Vedoj kaj tial ne estas konsiderita parto da la ses ortodoksaj skoloj de hinduismo, sed ĝi estas rimarkinda kiel signoj de materialisma movado ene de hinduismo. Chatterjee kaj Datta klarigas ke nia kompreno de Cārvāka filozofio estas fragmenta, surbaze plejparte de kritiko da la ideoj fare de aliaj skoloj, kaj ke ĝi ne estas vivanta tradicio:

Aliaj hindaj filozofioj ĝenerale rigarditaj kiel ateismaj inkludas la klasikan Samĥjan kaj Purvan Mimamsan. La malakcepto de dio kiel personkreinto ankaŭ vidiĝas en ĝajnismo kaj budhismo en Hindio.

Okcidenta ateismo havas siajn radikojn en antaŭ-sokrata Greka filozofio, sed ne aperis kiel klara mondokoncepto ĝis la fino de la klerismo. La greka filozofo Diagoro de la 5-a jarcento a.K. estas konata kiel la unua ateisto, kaj estas tiele citita kiel tia fare de Cicerono en lia De Natura Deorum. Atomistoj kiaj ekzemple Demokrito provis klarigi la mondon laŭ sole materialisma maniero, sen referenco al la spirita aŭ mistera. Kritio rigardis religion kiel homan inventon uzitan por timigi homojn en sekvado de morala ordo kaj ankaŭ Prodiko ŝajne havas evidentigitajn ateismajn deklarojn en sia laboro. Filodemo raportas, ke Prodiko kredis, ke la dioj de popolkredo nek ekzistas nek ilin oni konas, sed ke la prahomo, [pro admiro, diigis] la fruktojn de la tero kaj praktike ĉion kio kontribuis al lia ekzisto. Protagoro foje estis prenita kiel ateisto sed prefere apogis agnostikajn opiniojn, komentante, ke Koncerne la diojn mi estas nekapabla malkovri ĉu aŭ ne ili ekzistas, aŭ kiel ili enestas en formo; ĉar ekzistas multaj malhelpoj al scio, la obskureco de la subjekto kaj la mallongeco de homa vivo. Ankaŭ la grekaj filozofoj Teodoro Cirenajko kaj Strato de Lampsako de la 3-a jarcento a. K. ne kredis ke dioj ekzistas.

Sokrato (ĉ. 471-399 a.K.) estis asociita en la atena publika menso kun la tendencoj en antaŭ-sokrata filozofio direkte al naturalisma enketo kaj la malaprobo de diaj klarigoj por fenomenoj. Kvankam tia interpreto misprezentas lian penson laŭ kiu li estis portretita en tia maniero en la komedia teatraĵo Nuboj de Aristofano, li estis pli poste akuzita pro malpieco kaj kiel koruptanto de idojn. Ĉe lia proceso Sokrato estis anoncita kiel impete nei ke li estas ateisto kaj nuntempaj fakuloj disponas nur el malmulte da kialo por pridubi tiun aserton.

Euhemero (ĉ. 330-260 a.K.) publikigis sian opinion ke la dioj estas nur la diigitaj regantoj, konkerintoj kaj fondintoj de la pasinteco, kaj ke iliaj sektoj kaj religioj estis en esenco la daŭrigo de malaperitaj regnoj kaj pli frue politikaj strukturoj. Kvankam ne strikte ateisto, Euhemero poste estos kritikata ĉar disvastigis ateismon trans la tuta loĝata tero per detruado de la dioj.

Gravas en historio de ateismo ankaŭ Epikuro (ĉ. 300 a.K.). Baze super ideoj de Demokrito kaj de Atomistoj, li apogis materialisman filozofion laŭ kiu la universo estis regita per la leĝoj de ŝanco sen la bezono de dia interveno. Kvankam li deklaris ke diaĵoj ekzistas, li kredis ke ili estis neinteresitaj en homa ekzisto. La celo de la Epikuristoj devis ekhavi trankvilon kaj unu gravan manieron fari tion estis per eksponado de timo al dia kolerego kiel neracie. La Epikuristoj ankaŭ neis la ekziston de postvivo kaj la bezonon timi dian punon post morto.

La romia filozofo Seksto Empiriko eltenis ke oni devu prokrasti juĝon pri praktike ĉiuj kredoj - formo de skeptiko konata kiel
Pironismo — ke nenio estas esence malbona, kaj ke ataraksio (mens-paco aŭ trankvilo) estas atingebla retenante onian juĝon. Lia relative granda kvanto de postvivado de verkoj havis daŭrantan influon sur pli postaj filozofoj.

La signifo de ateisto ŝanĝis laŭlonge de la klasika antikveco. La unuaj kristanoj estis konsideritaj ateistoj fare de nekristanoj pro ties malkredo je paganaj dioj.
Dum la Romia Imperio, kristanoj estis ekzekutitaj pro sia malakcepto de la romiaj dioj ĝenerale kaj de la adorado al imperiestro partikulare. Kiam kristaneco iĝis la ŝtata religio de Romo sub Teodosio en 381, herezo iĝis punebla ofendo.

Dum la Alta Mezepoko, la islama mondo trapasis oran epokon. Kun la rilataj progresoj en scienco kaj filozofio, arabaj kaj persaj landoj produktis elstarajn raciistojn kaj ateistojn, kiaj Muhammad al Warraq (7-a jarcento), Ibn al-Rawandi (827-911), Al-Razi (854-925) kaj Al-Maari (973-1058). Al-Maari verkis kaj instruis ke religio mem estas fablo inventita fare de la antikvuloj
 kaj ke homoj estis de du specoj: tiuj kun cerboj, sed neniu religio, kaj tiuj kun religio, sed neniu cerbo.
 Malgraŭ esti relative produktivaj verkistoj, preskaŭ neniu el ilia skribo pluvivas al la moderna tago, la plej granda parto de kio malgrande restas estante konservita tra citaĵoj kaj eltiraĵoj en pli postaj verkoj fare de islamaj apologiistoj provantaj refuti ilin.
 Aliaj akademiuloj de la elstara Ora epoko estis asociitaj kun raciista penso kaj ateismo, kvankam la aktuala intelekta atmosfero en la islama mondo, kaj la malabunda indico kiu pluvivas de la epoko, faras tiun punkton disputiga hodiaŭ.

En Eŭropo, la subteno de ateismaj vidoj estis malofta dum la komenca kaj plena Mezepoko; metafiziko kaj teologio estis la dominaj interesoj apartenantaj al religio. Ekzistis, aliflanke, movadoj ene de tiu periodo kiu antaŭenigis heterodoksajn konceptojn de la kristana dio, inkluzive de malsamaj vidoj de la naturo, transcendeco, kaj sciigeblo de dio. Individuoj kaj grupoj kiaj ekzemple Skoto Eriugena, Davido de Dinant, Amalriko de Bena, kaj la Fratoj de la Libera Spirito konservis kristanajn vidpunktojn kun panteistaj tendencoj. Nikolao el Kuzo subtenis formon de fideismo kiun li nomigis daĝan nesaĝon (erudicia nescio), asertante ke dio estas preter homa kategoriado, kaj tiel nia kono de li estas limigita por konjekti. Vilhelmo el Okam inspiris kontraŭ-metafizikajn tendencojn per sia nominalista limigo da homa scio al eksterordinaraj objektoj, kaj asertis ke la dia esenco ne povis esti intuicie aŭ racie ekkaptita per homa intelekto. Sekvantoj de Okam, kiaj ekzemple John el Mirecourt kaj Nikolao de Autrecourt antaŭenigis tiun vidon. La rezulta disiĝo inter kredo kaj racio poste influis radikalajn kaj reformemajn teologojn kiaj ekzemple John Wyclif, Jan Hus, kaj Marteno Lutero.

La Renesanco faris multon por vastigi la amplekson da liberpensado kaj skeptika enketado. Individuoj kiaj ekzemple Leonardo da Vinci serĉis eksperimentadon kiel rimedo de klarigo, kaj kontraŭbatalis argumentojn de religiema aŭtoritato. Aliaj kritikistoj de religio kaj de la eklezio dum tiu tempo estis Makiavelo, Bonaventure des Périers, kaj François Rabelais.

Historiisto Geoffrey Blainey skribis ke la Reformacio pavimis la vojon por ateistoj atakante la aŭtoritaton de la Romkatolika Eklezio, kiu en victurno kviete inspiris aliajn pensulojn por ataki la aŭtoritaton de la novaj protestantaj eklezioj. Diismo akiris influon en Francio, Prusio, kaj Anglio. La nederlanda filozofo Baruch Spinoza estis verŝajne la unua konata duon-ateisto kiu sciigis sin en kristana tero en la moderna epoko, laŭ Blainey. Spinoza kredis ke naturaj leĝoj klarigas la funkciadon de la universo. En 1661 li publikigis sian Mallongan Disertaĵon pri Dio.

Kritiko de kristanismo iĝis ĉiam pli ofta en la 17-a kaj 18-a jarcentoj, precipe en Francio kaj Anglio, kie ŝajne estis religia malbonfarto, laŭ nuntempaj fontoj. Kelkaj protestantaj pensuloj, kiaj ekzemple Thomas Hobbes, apogis materiistan filozofion kaj skeptikon rilate al supernaturaj okazoj, dum la jud-nederlanda filozofo Spinoza malaprobis dian providencon en favoro de panenteista naturalismo. Ekde la fino de la 17-a jarcento, diismo estis malkaŝe apogita fare de intelektuloj kiaj ekzemple John Toland kiu elpensis la esprimon panteisto.

La unua konata eksplicita ateisto estis la germana kritikisto de la religio Matthias Knutzen en siaj tri verkoj de 1674. Li estis sekvita fare de du aliaj eksplicitaj ateistaj verkistoj, la pola eks-jezuita filozofo Kazimierz Łyszczyński kaj en la 1720-aj jaroj la franca pastro Jean Meslier. En la fluo de la 18-a jarcento, aliaj malkaŝe ateismaj pensuloj sekvis, kiaj ekzemple Baron d'Holbach, Jacques-André Naigeon, kaj aliaj francaj materialistoj.
 John Locke male, kvankam rekomendanto de toleremo, instigis aŭtoritatojn por maltoleri ateismon, kredante ke la neo da la ekzisto de dio subfosus la socian ordon kaj kondukus al kaoso.

La filozofo David Hume evoluigis skeptikan sciteorion blokitan en empirio, kaj la filozofio de Immanuel Kant forte pridubis la eblecon de metafizika scio mem. Ambaŭ filozofoj subfosis la metafizikan bazon de natura teologio kaj kritikis klasikajn argumentojn por la ekzisto de dio. Tamen, ili ne estis ateistoj mem.

Dum la Teruro de 1792-93, la kristana kalendaro de Francio estis aboliciita, monaĥejoj, monaĥinejoj kaj ekleziaj proprietoj estis kaptitaj kaj monaĥoj kaj monaĥinoj forpelitaj. Historiaj preĝejoj estis malmuntitaj. Blainey notas ke, kvankam Voltaire estas ĝenerale konsiderita kiel forte kontribuinta al ateisma pensado dum la Revolucio, li ankaŭ konsideris, ke timo al dio estis malinstiginta plian malordon, kaj diris Se dio ne ekzistus, estus necese inventi lin. En Pensoj pri la Revolucio en Francio, (1790), la filozofo Edmund Burke kondamnis ateismon, kaj verkis pri literatura paciencludo kiu estis antaŭ kelkaj jaroj forminta ion kiel regula plano por la detruo de la kristana religio. Tiu objekto kiun ili traktis kun grado da fervoro kiu ĝis nun estis malkovrita nur en la perantoj de iu sistemo de pieco ... Tiuj ateismaj patroj havas bigotecon propran ... . Sed, Burke asertis, la homo estas per sia konstitucio religia besto kaj ateismo estas kontraŭ, ne nur nia kialo, sed ankaŭ niaj instinktoj; kaj ... ĝi ne povas regi longe.

La Franca Revolucio portis ateismon kaj kontraŭklerikalan diismon ekster la salonoj kaj en la publikan sferon. La Barono d'Holbach estis elstara figuro en la franca Klerismo kiu estas plej konata pro sia ateismo kaj pro siaj volumenaj skribaĵoj kontraŭ religio, la plej fama el ili Système de la nature (1770) sed ankaŭ Le Christianisme dévoilé (1766). Grava celo de la franca revolucio estis restrukturado kaj subigo da la pastraro kun respekto al la ŝtato tra la Civila Konstitucio de la pastraro. Provoj plenumi ĝin kaŭzis kontraŭklerikalan perforton kaj la elpelon de multaj pastraro el Francio. La kaosaj politikaj okazaĵoj en revoluciema Parizo poste rajtigis la pli radikalajn jakobenojn enpoviĝi en 1793, konduke al la Teroro. La jakobenoj estis deistoj kaj lanĉis la Kulton de la Supera Estaĵo kiel nova franca ŝtata religio. Kelkaj ateistoj ĉirkaŭ Jacques René Hébert anstataŭe serĉis establi la Kulton de Racio, nome formo de ateisma pseŭdo-religio kun diino personiganta racion. Ambaŭ movadoj klopodis kontribui al provoj perforte senkristanigi Francion. La Kulto de Racio finiĝis post tri jaroj kiam ĝiaj estroj, inkluzive de Jacques René Hébert, estis gilotinitaj fare de la jakobenoj. La kontraŭklerikalaj persekutoj finiĝis kun la Termidora Reago.

La napoleona epoko instituciigis la sekularigadon de franca socio, kaj eksportis la revolucion al norda Italio, en la espero de kreado de cedemaj respublikoj. En la 19-a jarcento, ateistoj kontribuis al politika kaj socia revolucioj, faciliganta la renversiĝojn de 1848, la Risorgimento-n en Italio, kaj la kreskon de internacia socialista movado. En la dua duono de la jarcento, ateismo alvenis al pinto sub la influo de raciistaj kaj liberpensulaj filozofoj. Multaj elstaraj germanaj filozofoj de tiu epoko neis la ekziston de diaĵoj kaj estis kritikaj kontraŭ religio, kiaj Ludwig Feuerbach, Arthur Schopenhauer, Max Stirner, Karl Marx, kaj Friedrich Nietzsche.

Ateismo en la 20-a jarcento, precipe en la formo de praktika ateismo, avancis en multaj socioj. Ateisma penso trovis agnoskon en multaj aliaj, pli larĝaj filozofioj, kaj ekzemple ekzistadismo, objektivismo, sekulara humanismo, nihilismo, anarkiismo, logika pozitivismo, marksismo, feminismo, kaj la ĝenerala scienca kaj raciisma movado. Krome, ŝtata ateismo aperis en Orienta Eŭropo kaj Azio dum tiu periodo, partikularle en la Sovetunio sub Vladimir Lenin kaj Josif Stalin, kaj en Ĉinio sub Mao Zedong. Ateistaj kaj kontraŭ-religiaj politikoj en Sovetunio inkludis nombrajn leĝojn, senleĝigon de religia instruado en lernejoj, kaj la apero de asocio Ligo de Aktivaj Ateistoj.

Blainey skribis ke dum la dudeka jarcento, ateistoj en okcidentaj socioj iĝis pli aktivaj kaj eĉ batalemaj, kvankam ili ofte dependis esence de argumentoj utiligitaj fare de multaj radikalaj kristanoj ekde minimume la dekoka jarcento. Ili malaprobis la ideon de intervenista dio, kaj diris ke kristanismo antaŭenigis militon kaj perforton, kvankam la plej senkompataj gvidantoj en la Dua Mondmilito estis ateistoj kaj sekularistoj kiuj estis intense malamikaj kaj al judismo kaj al kristanismo kaj Poste masivaj abomenaĵoj estis faritaj en la Oriento fare de tiuj entuziasmaj ateistoj, Pol Pot kaj Mao Zedong . Kelkaj sciencistoj dume anoncis ke dum la mondo iĝas pli klera, religio estos anstataŭita.

Logika pozitivismo kaj sciencismo pavimis la vojon por novpozitivismo, analiza filozofio, strukturismo, kaj naturalismo. Novpozitivismo kaj analiza filozofio forĵetis klasikan raciismon kaj metafizikon en favoro de strikta empirio kaj epistemologia nominalismo. Propagandistoj kiaj ekzemple Bertrand Russell emfaze malaprobis dikredon. En sia junula verkaro, Ludwig Wittgenstein provis apartigi metafizikan kaj supernaturan lingvon disde racia diskurso. A. J. Ayer asertis la malverigeblon kaj sensignifecon de religiaj deklaroj, citante sian aliĝon al la empiriaj sciencoj. Rilate la aplikata strukturismo de Lévi-Strauss, li ligis religian lingvon al la homa subkonscio en neado de sia transcenda signifo. J. N. Findlay kaj J. J. C. Smart argumentis ke la ekzisto de dio ne estas logike necesa. Naturistoj kaj materiismaj monistoj kiaj ekzemple John Dewey konsideris la naturan mondon kiel la bazo de ĉio, neante la ekziston de dio aŭ senmorteco.




#Article 23: Antarkto (2848 words)


Antarkto (alinome Antarktio aŭ Antarktido) estas kontinento, kiu situas en la plej suda parto de la Tero, nome en la Antarkta regiono de la Suda Hemisfero, plejparte sude de la Antarkta Cirklo, ĉirkaŭata de la Suda Oceano kaj ĉirkaŭ la Suda Poluso. Ĝi estas la kvina plej granda kontinento (kompare, Antarkto estas preskaŭ dufoje la grando de Aŭstralio), kaj la malplej loĝata kontinento surtere kaj nenia lando kuŝas tie, ĉar la malaltegaj temperaturoj estas tre malfacile elteneblaj de homoj. Tamen, kelkaj gravaj ŝtatoj ĉu teorie aŭ praktike alproprigis al si parton de ĝi. El entute 14 425 000 km², 13 720 000 estas ĉiam kovrita de glacio, kio estas ĉirkaŭ 98 %; tiu glacio estas averaĝe 1.9 km dika, kaj etendas al la tuto escepte la plej nordorientaj pintoj de la Antarkta Duoninsulo.

Antarkto, averaĝe, estas la plej malvarma, plej seka, kaj plej venta kontinento, kaj havas la plej altan averaĝan alton el ĉiuj kontinentoj. Antarkto estas dezerto, kun jara precipitkvanto de nur 200 mm laŭlonge de la marbordo kaj multe malpli interne. La temperaturo en Antarkto atingis −89.2 °C, kvankam la averaĝo por la tria kvarono (la plej malvarma parto de la jaro) estas −63 °C. Tamen el 1 000 al 5 000 perosnoj loĝas la tutan jaron ĉe la esploraj stacioj disaj tra la kontinento. Organismoj indiĝenaj de Antarkto estas multaj tipoj de algoj, bakterioj, fungoj, plantoj, protistoj, kaj kelkaj animaloj, kiaj akaroj, nematodoj, pingvenoj, fokoj kaj tardigradoj. Vegetaĵaro, kie ĝi ekzistas, estas tundro.

Kvankam mitoj kaj spekulativaĵoj pri ia Terra Australis (Suda Tero) datas el la antikveco, Antarkto estas notita kie la lasta regiono en la Tero en la registrita historio kiu estis malkovrita kaj koloniigita de homoj, estante la unuafoje vidata nure en 1820 fare de la rusaj esploristoj Fabian Gottlieb von Bellingshausen kaj Miĥail Lazarev sur la ŝipoj Vostok kaj Mirni, kiuj vidis la Fimbulan Glacikampon. La kontinento, tamen, restis dumlonge forgesita dum la cetero de la 19a jarcento pro sia malfacila medio, manko de facile alireblaj rimedoj, kaj izoleco. En 1895, la unua konfirmita surteriĝo estis estrita de teamo de norvegoj.

Antarkto estas de facto kunposedaĵo, regata fare de la koncernaj partoj kiuj havas konsultan statuson ĉe la Antarkttraktata Sistemo. Dekdu landoj subskribis la Antarkta Traktaton en 1959, kaj 38 subskribis ĝin ekde tiam. Tiu traktato malpermesas militajn aktivaĵojn kaj mineralminadon, malpermesas atomeksplodojn kaj atomruban disponon, subtenas sciencan esploradon, kaj protektas la kontinentan ekozonon. Pliiĝantaj eksperimentoj estas faritaj de pli ol 4 000 sciencistoj el multaj landoj.

La nomo Antarkto estas la latinigita versio de la greka kunmetaĵo ἀνταρκτική (ántarktiké), femenino de ἀνταρκτικός (ántarktikós), signife Malarkton, malnordon. En la helena lingvo árktos signifas urson. Pro tio, Arkto estas la lando sub la konstelacio de la Granda Ursino. La helena anti signifas kontraŭ, do Antarkto (greke: Ανταρκτική) signifas Malarkton.

Aristotelo skribis en sia libro Meteologio pri antarkta regiono en ĉ. 350 a.K. Marino de Tiro laŭdire utiligis la nomon en sia nekonservita mondomapo de la dua jarcento a.K. La romiaj verkintoj Higeno kaj Apuleo (1-2 jarcentoj a.K.) uzis por la suda poluso la latinigitan grekan nomon polus antarcticus, de kio derivis la malnovfranca pole antartike (moderne pôle antarctique) atestita en 1270, kaj de tie la mezangla pol antartik en teknika disertaĵo el 1391 de Geoffrey Chaucer (moderne Antarctic Pole).

Antaŭ akirado de ĝiaj nunaj geografiaj implicoj, la esprimo estis uzita por aliaj lokoj kiuj povus esti difinitaj kiel kontraŭoj en la nordo. Ekzemple, la mallongdaŭra franca kolonio establita en Brazilo en la 16-a jarcento estis nomita France Antarctique.

La unua formala uzo de la nomo Antarctica kiel kontinenta nomo en la 1890-aj jaroj estas atribuita al la skota kartografo John George Bartholomew.

Ĉirkaŭ 98 % el tiu kontinenta tero konsistas el glaĉeroj aŭ bankizo, kun alto inter 2000 kaj 4000 metroj. Preskaŭ 90 % de la monda glacio, tio estas 29 000 000 km3, troviĝas sur Antarkto. La Antarkta bankizo, kun meza diko de 3 kilometroj, enhavas pli da dolĉa akvo ol la cetero de la tuta tero. Sed malgraŭ tio, la kontinento estas plejparte dezerto: malmulte da pluvo kaj neĝo falas tie. La suda poluso, ekzemple, ricevas nur po 2 centimetrojn da nova neĝo ĉiujare. Sed la neĝo neniam degelas...

En la sekaj valoj de Antarkto, pluvo lastfoje falis nur antaŭ 2 milionoj da jaroj.

Antarkto estas pli malvarma ol la Arkto, ĉar:

La meza vintra temperaturo de Antarkto estas -55 °C (218 K).

Se la neĝo kaj glacio iam degelus:

Orienta Antarkto, ankaŭ nomata Granda Antarkto, konstituas la plimulton (pli-malpli du trionojn) de la Antarkta kontinento. Ĝi situas oriente de la transantarkta montaro, direkte al la Hinda Oceano. La teritorio estas la plej malvarma, plej alta, plej venta, plej seka kaj plej izolitaj termaso de la planedo Tero kaj inkludas kelkajn altegajn montojn, krom la Antarktan Altebenaĵon.

Okcidenta Antarkto estas unu el la du ĉefaj regionoj de Antarkto. Temas pri la parto de la kontinento, kiu kuŝas ene de la Okcidenta Hemisfero inkluzive de la Antarkta Duoninsulo. Ĝi estas apartigita de Orienta Antarkto pere de la transantarkta montaro kaj estas kovrita per la okcidenta Antarkta Glacitavolo. En Okcidenta Antarkto inter alie situas la Monto Vinson  metrojn alta, kiu estas la plej alta punkto de Antarkto.

Antarkto havas bedon de karbo, do la kontinento iam estis varma kaj marĉa. En Antarkto troveblas la plej multaj rokoj alvenintaj de la  Marso al la Tero. Pro la blanka glacio, meteoritoj estas multe pli videblaj en Antartko ol aliloke.

La Transantarkta montaro estas ĉefa montaro de Antarkto, tiriĝanta en longo ĉirkaŭ 3200 km de Lando de Viktoria super Maro de Ross ĝis Lando de Coats super Maro de Weddell. Transantarkta montaro apartigas Antarkton en Antarkton Orientan kaj Antarkton Okcidentan.

Lando Reĝo Eduardo la 7-a aŭ Duoninsulo Reĝo Eduardo la 7-a estas granda, glacio-kovrita duoninsulo kiun formas la nordokcidenta pinto de la Lando de Marie Byrd. La duoninsulo projekcias sin en la Ross Maro inter Golfeto Sulzberger kaj la nordorienta angulo de la Ross Glacitavolo, kaj formas parton de la Ross Dependaĵo. La Duoninsulo Eduardo la 7-a estas limigita de la Ross Glacitavolo sudokcidente, la Okuma Golfeto okcidente, kaj oriente de la Golfeto Sulzberger kaj la Marbordo Saunders, ĉiuj gravaj elementoj de la Ross Maro / Suda Oceano. La nordokcidenta pinto de la duoninsulo estas la Kabo Colbeck. La Duoninsulo Eduardo la 7-a situas je .

La Maro Amundsen, branĉo de la Suda Oceano ĉe la Lando de Marie Byrd en okcidenta Antarkto, kuŝas inter la Kabo Flugofiŝo (nome nordokcidenta pinto de la insulo Thurston) oriente kaj la Kabo Dart en insulo Siple okcidente.

La Glaĉero Axel Heiberg estas vala glaĉero, 48 km longa, descendanta el altaj altaĵoj de la Antarkta Altebenaĵo al la Ross Glacitavolo (preskaŭ je marnivelo) inter la Montaro Herbert kaj la Monto Don Pedro Christophersen en la Montaro Reĝino Maud.

La Glaĉero Amundsen () estas grava antarkta glaĉero, ĉirkaŭ 6 al 10 km larĝa kaj 128 km longa, elfluanta el la Antarkta Altebenaĵo kie ĝi drenas la areon sude kaj okcidente de la Altebenaĵo Nilsen, kaj descendanta tra la Montoj Reĝino Maud kaj eniranta en la Ross Glacitavolo ĝuste okcidente de la MacDonald Nunatakoj.

La terareoj de Antarkto estis antaŭ pli ol 170 milionoj da jaroj parto de la grandkontinento Gondvano kaj situis sude de la nuntempa pozicio de Afriko. Post la disiĝo de Gondvano pro la kontinenta drivo Antarkto malrapide moviĝis suden. Komence de la paleogeno, tio estas antaŭ ĉirkaŭ 65 milionoj da jaroj, kiam la kontinento estis ankoraŭ ligita al la aŭstralia kontinento, ĝia klimato estis ankoraŭ tropika ĝis subtropika. Pro la kontinenta drivo suden la klimato tamen pli kaj pli malvarmiĝis. Antaŭ ĉirkaŭ 30 milionoj da jaroj estiĝis la unuaj grandaj glaciejoj. Antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, dum la ŝanĝo de la oligoceno al la mioceno malfermiĝis inter Antarkto kaj Sudameriko la Drake-pasejo. La rezultinta antarkta ĉirkaŭpolusa marfluo rapidigis la procedon de glaciiĝo kaj la arbaroj kovrintaj ĝis tiam la kontinenton estis neniigitaj. Nur ekde ĉirkaŭ kvin milionoj da jaroj la kontinento estas tute kovrita de dikega glacitavolo.

Jam longe antaŭ la malkovro de Antarkto en la jaro 1820 oni supozis la ekziston de grandega suda kontinento, kiu estus kontraŭpezo al la termasoj sur la norda duonsfero. Tiu kontinento, nomata Terra australis troviĝas sur multaj mondomapoj de la komenco de la moderna epoko. Iuj el tiuj bildigoj, kiel ekzemple la mapo de Piri Reis el la jaro 1513, la mapo de Orontius Finaeus el la jaro 1531, la mapo de Gerhard Mercator el la jaro 1569 aŭ la mapo de Philippe Buache el la jaro 1754, montras similecojn kun la reala situo kaj formo de Antarkto; tial iuj aŭtoroj supozas, ke Antarkto malkovriĝis jam longe antaŭ la oficiala jaro 1820. Ĉefe pri la mapo de Piri Reis temas tamen nek pri la ununura, nek pri la plej logika klarigo.

Fakte tamen ne ekzistas pruvoj pri la ĉeesto de homoj en la Antarkto antaŭ la 19-a jarcento. Tamen oni ja entreprenis esplorvojaĝojn al la sudpolusa regiono, tiel la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj estis verŝajne malkovritaj jam en 1599 fare de Dirck Gerritz aŭ de Gabriel de Castilla en 1603. James Cook travojaĝis la sudan oceanon en la jaroj 1772 ĝis 1775 kaj tiel verŝajne unua trapasis en 1773 la sudan polusan cirklon, sed la bankizo malhelpis lin vidi Antarkton.

Post 1800, fokistoj kaj balenistoj ĉasis en la Antarkta Oceano, kaj certe atingis la kontinenton.

La unua dokumentita ekvido de Antarkto okazis la 28-an de januaro 1820. Preskaŭ samtempe okazis la observoj de la kapitano Fabian von Bellingshausen de la rusa mararmeo, de la kapitano Edward Bransfield de la brita mararmeo kaj de la usona fokisto Nathaniel Palmer. El ili verŝajne Bellingshausen estis la unua.

La unua alteriĝo okazis la postan jaron fare de la usona fokisto John Davis, la 7-an de februaro 1821. Pro bonaj veterkondiĉoj la angla maristo James Weddell atingis la de li nomatan maron de Weddell je 74° 15′ sudo.

Sekve la franca reĝo postulis de Jules Dumont d'Urville, ke li plibonigu tian rekordon, sed tio sukcesis nur dum la dua provo de la vojaĝo (1837-1838), kiam li ekvidis la teron de Adelio.

En 1838, la usonano Charles Wilkes pruvis, ke Antarktio estas vere kontinento.

Post kiam oni trovis la ekzaktan lokon de la magneta norda poluso en 1831, James Clark Ross ekvojaĝis en 1839 per siaj ŝipoj HMS Erebus kaj HMS Terror al la magneta suda poluso. Serĉante ĝin, Ross ja povis lokigi proksiman pozicion, sed ne atingi ĝin. Li mapigis ankaŭ la maron de Ross, kiu poste estis nomata laŭ li.

La vera konkero de Antarktio tamen komenciĝis en 1895 el la klopodoj de la 6-a internacia geografia kongreso, kiu okazis en la londona Imperial Institute. La 3-an de aŭgusto oni decidis dum tiu kongreso, ke tiu kongreso notas sian opinion, ke la esploro de Antarktaj regionoj estas la plej granda parto de geografia esplorado ankoraŭ farota kaj proponis al la sciencistoj de la tuta mondo plani ekspediciojn tien.

La 11-an de decembro 1911, la norvego Roald Amundsen estris la unuajn homojn, kiuj atingis la sudan poluson.

Tiutempe, kiam la tuta mondo ŝajnis jam esplorita, la Antarkto similis al la lasta nekonata loko surtere kaj la konkero de tiu parto de la tero iĝis metaforo de la triumfo de imperiismo. Tiel diris Leonard Darwin, le prezidanto de la Royal Geographical Society dum adiaŭa vespermanĝo por Robert Falcon Scott, antaŭ ties ekvojaĝo:

Nuntempe, inter 1 000 kaj 4 000 sciencistoj de proksimume 29 malsamaj landoj loĝas en esploraj stacioj en Antarkto, depende de la sezonoj, sed Antarkto ne havas konstantan loĝantaron. Ĉiujare, pli ol 10 000 turistoj vizitas Antarkton.

Marsupiuloj iam loĝis en Antarkto. Ili alvenis al Antarkto el Aŭstralio dum la eoceno, kiam la du kontinentoj estis ankoraŭ kunligitaj. Antarkto ne disiĝis de Aŭstralio antaŭ la Mioceno. La kontinento nun estas plejparte loĝejo de balenoj, fokoj, pingvenoj kaj aliaj birdoj. Sciencistoj, do homoj, estas la nuraj grandaj animaloj, kiuj nun loĝas en la kerno de la kontinento.

Malmultaj surteraj vertebruloj loĝas en Antarkto. Senvertebruloj estas mikroskopaj akaroj kiel la Alaskozetes antarcticus, laŭsoj, nematodoj, tardigradoj, rotiferoj, krilo kaj vostsaltuloj. La neflugkapabla malgranda muŝo Belgica antarctica, ĝis 6 mm granda, estas la plej granda pure surtera animalo en Antarkto. La neĝa petrelo estas unu el nure tri birdoj kiuj reprodukitĝas nur en Antarkto.

Kelkaj specioj de marbestoj ekzistas kaj dependas, rekte aŭ nerekte, el la fitoplanktono. Antarkta marvivo inkludas pingvenojn, bluajn balenojn, orkojn, kolosajn kalmarojn kaj felfokojn. La imperiestra pingveno estas la nura pingveno kiu reproduktiĝas dum la vintro en Antarkto, dum la Adelia pingveno reproduktiĝas pli sude ol ajna alia pingveno. La flavtufa pingveno havas distingigajn plumojn ĉirkaŭ la okuloj, kio havigas la aspekton de prilaboritaj okulharoj. Ankaŭ la reĝaj pingvenoj, la mentonbendaj pingvenoj, kaj la papuaj pingvenoj reproduktiĝas en Antarkto.

La Antarkta marurso estis troĉasita en la 18a kaj 19a jarcentoj pro ties felo fare de fokoĉasistoj el Usono kaj el la Unuiĝinta Reĝlando. La Vedela foko, nome vera foko, estas nomita laŭ Sir James Weddell, komandanto de britaj fokoĉasaj ekspedicioj en la Maro de Weddell. Antarkta krilo, kiu ariĝas en grandaj arkvantoj, estas la ŝlosila specio de la ekosistemo de la Suda Oceano, kaj estas grava manĝebla organismo por balenoj, fokoj, marleopardoj, felfokoj, kalmaroj, glacifiŝoj, pingvenoj, albatrosoj kaj multaj aliaj birdoj.

Censo de marvivo farita dum la Internacia Polusjaro kaj kiu engaĝigis ĉirkaŭ 500 esploristojn estis publikigita en 2010. La esplorado estas parto de la tutmonda Censo de Marvivo kaj ĝi malkovris kelkajn rimarkindajn trovitaĵojn. Pli ol 235 maraj organismoj vivas en ambaŭ polusaj regionoj, kaj por tio ili pontis super la spaco de 12 000 km. Grandaj animaloj kiaj kelkaj cetacoj kaj birdoj faras tiun veturadon ĉiujare. Pli surpriza estas la fakto ke oni trovis malgrandajn formojn de vivo kia markukumoj, kaj marhelikoj en ambaŭ polusaj oceanoj. Variaj faktoroj povas helpi en ties distribuado – tre uniformaj temperaturoj en la profunda oceano ĉe la polusoj kaj en la ekvatoro kiuj diferencas laŭ ne pli ol 5 °C, kaj la ĉefaj marfluaj sistemoj aŭ maraj transportaj bendoj kiuj transportas ovojn kaj larvajn stadiojn.

Ĉirkaŭ 1 150 specioj de fungoj estis registritaj el Antarkto, el kiuj ĉirkaŭ 750 estas ne-liken-formanta kaj 400 estas liken-formantaj. Kelkaj el tiuj specioj estas kriptoendolitoj kiel rezulto de evolucio en tre ekstremaj kondiĉoj, kaj estis grave kontribuintaj al ŝanĝo de la impresaj rok-formacioj de la Sekaj Valoj McMurdo kaj ĉirkaŭaj montaroj. La ŝajne simpla morfologio, malmulte diferencaj strukturoj, metabolaj sistemoj kaj enzimoj ankoraŭ aktivaj je tre malaltaj temperaturoj, kaj limigitaj vivocikloj montritaj de tiaj fungoj faras ilin partikulare taŭgaj por akraj medioj kiaj la Sekaj Valoj McMurdo. Partikulare, ties dik-muraj kaj forte melanigitaj ĉeloj faras ilin rezistaj al la ultraviola radiado. Tiuj trajtoj povas ankaŭ esti observataj en algoj kaj cianobakterioj, kio sugestas ke tiuj estas adaptaĵoj al la kondiĉoj kiuj hegemonias en Antarkto. Tio estis kondukinta al la spekulado ke, se vivo iam estis sur Marso, ĝi povus aspekti simila al la Antarktaj fungoj kiaj Cryomyces antarcticus, kaj Cryomyces minteri. Kelkaj el tiuj fungoj estas ankaŭ ŝajne endemiaj el Antarkto. Endemiaj Antarktaj fungoj inkludas ankaŭ kelkajn sterko-loĝantaj specioj kiuj devis evolui kiel reago al la duobla defio de ekstrema malvarmo dum kreskas en sterko, kaj la neceso survivi pasadon tra la intesto de varm-sangaj animaloj.

La klimato de Antarkto ne permesas la formadon de etenda vegetaĵaro. Kombino de frostigaj temperaturoj, malriĉa grundo-kvalito, manko de humideco, kaj manko de sunlumo malhelpas la plantokreskon. Kiel rezulto, la diverseco de plantavivo estas tre malalta kaj limigita en distribuado. La flaŭro de la kontinento ege konsistas el briofitoj. Estas ĉirkaŭ 100 specioj de muskoj kaj 25 specioj de hepatikoj, sed nur tri specioj de angiospermaj plantoj, ĉiuj el kiuj troviĝas en la Antarkta Duoninsulo: Deschampsia antarctica (Antarkta hararherbo), Colobanthus quitensis (Antarkta perloherbo) kaj la ne-indiĝena Poa annua (unujara bluherbo). La kresko estas limigita al malmultaj semajnoj en la somero.

En la 20-a jarcento sep ŝtatoj postulis teritoriojn en Antarktio, ĉu pro malkovro, ĉu pro posedo de lando pli norde de la suda poluso. Tiuj landoj estis:

Tio okazis spite al la Antarkta traktato de 1959, laŭ kiu neniu regno rajtas posedi areojn tie - Antarktio estu la ununura kontinento virga, apartenanta al la naturo kaj ne al la homoj. La ceteraj regnoj ne akceptis tiujn postulojn.

Kvankam la antarkta traktato malpermesas terenpostulojn en la Antarkto, ili tamen ekzistas, sed estis per valido de la traktato frostigitaj. Aliaj terenpostuloj ne estas permesitaj laŭ la traktataro. Tiel la antarkta traktato ne finsolvis la politikajn postulojn.

Antarkto estis neniam vere koloniita kaj ne havas centran registaron. Iuj ŝtatoj postulas terenojn en Antarkto (listigitaj kun longitudoj):

Nuntempe ne ekzistas aliaj postuloj, sed Usono, Rusio kaj iaj aliaj ŝtatoj rezervas la rajton pri iama postulo.

Ross Dependaĵo estas regiono de Antarkto difinita de sektoro originanta en la Suda Poluso, pasante laŭlonge de longitudoj 160° oriente al 150° okcidente, kaj fine ĉe latitudo 60° suda. Ĝi estas postulita de Novzelando. Ĉar la Antarkta Traktato ekvalidiĝis en 1961, kies Artikolo IV asertas: Neniu ago aŭ aktiveco okazanta dum ĉi Traktato validos konstitutos bazon por aserti, subteni aŭ malakcepti postulon al teritoria suvereneco en Antarkto aŭ krej ajnan rajton de suvereneco en Antarkto, plej landoj ne agnoskas teritorian postulon en Antarkto.




#Article 24: Alando (468 words)


Alando ( ,  ) estas insularo en la Balta Maro inter Svedio kaj la sudokcidento de la kontinenta Finnlando, aŭtonoma provinco de Finnlando kun  loĝantoj ( svedlingvaj; 2006-12-31). Ĉ.  insuloj kaj insuletoj, el kiuj 65 estas konstante loĝataj; tera areo sume . Alando havas propran flagon kaj proprajn poŝtmarkojn. La ĉefurbo Mariehamn havas  loĝantojn. Ĝis la , kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj () estis malfonditaj, la teritorio ankaŭ estis unu el sume ses gubernioj en Finnlando.

Alando havas propran parlamenton () kun 30 membroj. Ĝi decidas pri la buĝeto de la provinco kaj faras leĝojn pri aferoj kiuj apartenas al la sfero de aŭtonomeco: instruado, lernejoj kaj kulturo; sociala prizorgo kaj sano; ekonomia vivo; interna trafiko; protektado de la medio; komunuma administrado; polico; poŝto; radio kaj televido. En tiuj aferoj la provinco funkcias proksimume kiel suverena ŝtato. En aliaj aferoj validas la leĝoj de Finnlando, kiu do zorgas, ekzemple, pri eksterlandaj aferoj, kriminala kaj civila juro, juĝejoj, dogano kaj mono.

Alando estas, laŭ internaciaj traktatoj, senarmea teritorio, kaj ĝiaj loĝantoj ne havas devon militservi.

Iuj rajtoj en la provinco, kaj ankaŭ la liberigo de militservo, estas rezervitaj al personoj, kiuj havas provincan civitanecon (). La civitanecon oni havas denaske aŭ akiras laŭ peto se oni plenumas tri kondiĉojn: loĝadis 5 jarojn en la provinco, kontentige parolas la svedan lingvon kaj estas civitano de Finnlando. Nur tiaj provincanoj rajtas voĉdoni por la provinca parlamento, posedi nemoveblaĵojn en la insularo kaj praktiki ekz. komercadon.

La aŭtonomecon de la provinco, ĝiajn organizon kaj rajtojn, difinas la Leĝo pri aŭtonomeco de Alando, kiu estas unu el la konstituciaj leĝoj de Finnlando. La parlamento de Finnlando povas ŝanĝi ĝin nur konsente de la Alanda parlamento.

Kiel parto de Finnlando ankaŭ Alando apartenas al la Eŭropa Unio, sed ĝin koncernas kelkaj esceptoj pri impostoj: en Alando ne estas aplikataj la EU-reguloj pri aldonvaloraj impostoj kaj akcizoj (tio ebligas  vendi senimposte varojn sur ŝipoj trafikantaj al kaj de Alando). Tio estis konstatita en la  Alanda protokolo, aldonita al la traktato pri aliĝo de Finnlando al EU. La protokolo ankaŭ aparte permesas la regulojn, kiuj donas certajn privilegiojn (terposedo, komerco) nur al Alandaj provincanoj kaj tiel diskriminacias kontraŭ aliaj civitanoj de EU. Tia diskriminacio en EU ĝenerale ne estas permesita, sed oni konsideris la escepton necesa por protekti la specialan statuson de Alando.

Antaŭ la jaro 1809 Alando, same kiel la tuta Finnlando, estis parto de Svedio. En la periodo 1809—1917 ĝi apartenis al la Rusia Imperio kiel parto de la Grandprinclando Finnlando. Post la sendependiĝo de Finnlando en 1917, alandanoj volis re-aligi la insularon al Svedio, sed fine, post diversaj incidentoj kaj intertraktadoj, la provinco restis finnlanda. En 1921 la Ligo de Nacioj agnoskis finnlandan suverenecon super Alando. Finnlando garantias, per konstitucia leĝo, aŭtonomecon kaj svedan unulingvecon de la insularo.




#Article 25: Ovare (326 words)


]

Ovare estas afrika semludo. La ludtabulo estas ortangula tabulo, en kiu oni elkavigis du vicojn enhavantajn po ses kavojn. Ĉe la tabulekstremoj estas du pliaj kavoj, iomete pli grandaj, kiuj estas tenejoj por la kaptitaj ludpecoj. 48 semoj aŭ ŝtonetoj estas uzataj kiel ludpecoj.

La komencanto elektas unu el la propraj kavoj kaj prenas ĉiujn semojn kuŝantajn tie. Poste, li-ŝi portu ilin laŭ kontraŭhorloĝa direkto 'semante' ilin unuope en ĉiun kavon trovitan sur la vojo. La kontraŭulo ludos poste sammaniere. Tiel la ludantoj alternigos siajn ludvicojn.

Povas okazi, ke kavo enhavas 12 aŭ pli da semoj. Do ties semado ĉirkaŭiros la ludtabulon pli ol unu fojon. Tiuokaze, ludanto komencanta ekde tiu kavo ne semu en ĝin. Tio estas: eka kavo restu malplena post semado.

Kiam la semo laste semita dum vico falas en kontraŭulan kavon, amasigante tie 2 aŭ 3 semojn, la semanto kaptas tiujn 2 aŭ 3 semojn metante ilin en sian tenejon. Se la kavoj tuj antaŭaj aŭ malantaŭaj al la kaptejo enhavas 2 aŭ 3 semojn, ankaŭ ĉi tiujn la semanto kaptu. Tiamaniere eblas kapti ĉe sinsekvo de kavoj. Semanto haltigu sian multnombran kaptadon ĉe kavo enhavanta pli ol 3 semoj aŭ malpli ol 2. Ĉiel, memoru, ke kaptoj nur eblas ĉe malamikaj kavoj.

Eka ekzempla pozicio sur la maldekstra bildo. Oni ludas ekde kavo 'E' semante 6 semojn...

Pozicio post movo, sur la dektra bildo. Ĉar la laste semita semo falis en kavon 'e', kio estas malamika kavo, kaj oni amasigis tie 3 semojn, seminto kaptu tiujn 3 semojn kaj ankaŭ tiujn 2 en 'f', tiujn 2 en 'd' kaj tiujn 3 en 'c'. Entute 10 semoj estas kaptitaj.

Sube, jen la rezultato de tiu movo:

Kiel klarigite, partio finiĝas kiam kaptoj maleblas aŭ kiam ludanto ne povas plu movi. Tiam, kalkulu la enhavon de la kavovicoj. Kiu pli da semoj posedas, tiu venkas.
Logike, indas konsenti pri fino de partio, se ludanto amasigis pli ol 24 semoj en sia tenejo.




#Article 26: Anglosaksa lingvo (484 words)


La angla lingvo inter 500-1000, inter la ĝermanaj invadoj en Brition dum la disfalo de la roma imperio kaj la alveno de Vilhelmo la Konkerinto en 1066, estas la epoko de la malnova angla aŭ la anglosaksa lingvo. Ĝi estis antikva ĝermana lingvo, sen la influo de la franca kaj la latina; ĝi estis lingvo kun kvar kazoj. Ĝi estas la lingvo de Beowulf. Ĝia kodo de ISO 639 estas ang.

Post la anglosaksa, post 1000, venis la meza angla lingvo.

Patro Nia:

Dum la 5-a jarcento, kiam la Romia imperio disiĝadis kaj
malfortiĝis en Okcidenta Eŭropo, iuj ĝermanoj (engloj kaj saksoj) forlasis la nunan
Nederlandon kaj transiris la maron al la insulo Britio. Plejparte izolita
de la ĝermana de la kontinento, la ĝermana de la insulo fariĝis, iom post
iom, nova lingvo: la angla.

Iuj vortoj el la latina de la
mortanta imperio tiam eniris la anglan tiam, ekzemple
cheese (fromaĝo, el la latina caseus),
wine (vino),
street (strato) kaj
bishop (episkopo).
El tio oni povas scii tion, kion la Romianoj donis al Britio.

La vulgaruloj de Romia Britio estis keltoj, sed la angloj pruntis tre
malmulte de vortoj de la keltoj. Tamen, ja ekzistas vortoj en la
angla, kiuj ekzistis en Britio eĉ antaŭ la alveno de keltoj. Unu el tiaj
antaŭkeltismoj estas eenie-meenie-minie-mo (nuna prononcita
kiel ini-mini-majni-mo). Neniu scias de kie ĉi tiu devenas, sed ĝi
estas multe pli malnova ol la angla. Eble ĝi unufoje signifis, antaŭ
kelkmil jaroj en britia lingvo delonge perdita, unu-du-tri-kvar.

La angloj lernis skribi kaj legi de kristanaj misiistoj el Irlando.
Tial ne tre disvastiĝis la tradicia skribomaniero de la lingvo per runoj, sed iĝis kutimo skribi la lingvon laŭ la latina alfabeto. Tiel
komencis la kapdoloro pri literumado: la sonoj de latina alfabeto kaj
la sono de la angla buŝo nur hazarde akordis. La angloj aldonis al sia alfabeto la vokal-literon æ (ash) kaj la runajn konsonant-literojn þ (thorn), kaj ð (edh). La lastaj du signifis, siavice, la malvoĉajn kaj voĉajn dentajn frikativojn, kaj malaperis el la alfabeto dum la venonta meza angla periodo.

La malnova angla enhavas sonojn kiuj poste malaperis. Ekzemple,
ĝi havas sonon literumita kiel gh. Ĝi estis al la Esperanta g
kiel ĥ estas al k. Eĉ hodiaŭ, gh ankoraŭ strange aperas en anglaj
vortoj (ekz, light, rough, through), sed la sono delonge
malaperis. La sono literumita kiel th, sono nekutima inter lingvoj
eŭropanaj, ankoraŭ restas en la angla (almenaŭ ekster Brooklyn).

En la 9-a jarcento, angla literaturo aperis. La plej fama
estis la epopeo Beowulf.

En la 10-a jarcento la vikingoj atakis orientan Anglion kaj
eĉ transloĝiĝis tien. Ilia influo super la angla vortaro estis granda:
vortoj tiel vulgaraj kiel
egg (ovo),
eye (okulo),
take (preni),
sky (ĉielo),
root (radiko) kaj
window (fenestro),
devenas de la vikingoj (aŭ la danoj, kiel la angloj nomis ilin).
Window devenas de wind-eye (vent-okulo).

La anglosaksa lingvo inspiris lingviston-verkiston J. R. R. Tolkien.




#Article 27: Albanio (6347 words)


Albanio (/ [ŝkiperi]), oficiale konata kiel Respubliko Albanio () aŭ Albanujo estas lando de Sudorienta Eŭropo, en Balkanio. Ĝin ĉirkaŭas Montenegro nordokcidente, Kosovo (disputate ĉu temas pri parto de Serbio aŭ suverena lando) nordoriente, Nord-Makedonio oriente kaj Grekio sude kaj sudoriente. Ĝi havas aliron al la Adriatiko okcidente, kaj al la Ionia Maro sudokcidente. Ĝi estas je malpli ol 72 kilometroj de Italio, tra la Otranta Markolo kiu kunigas la Adriatikon kun la Ionia Maro.

Albanio estas ano de Unuiĝintaj Nacioj, NATO, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, Konsilio de Eŭropo, Monda Komerca Organizaĵo, Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj unu el la membroj fondintoj de la Unio por la Mediteraneo. Albanio estas kandidato por aliĝo en la Eŭropa Unio ekde januaro 2003, kaj ĝi formale petis la aniĝon la 28-an de aprilo 2009. Albanio havas la distingon esti la unua suverena ŝtato kun islama plimulto tute ene de Eŭropo.  

Albanio estas parlamenta demokratio kun ekonomio en transiro. La albana ĉefurbo, Tirano, havas ĉirkaŭ 600 000 loĝantojn el 3 000 000 da enlandaj loĝantoj. La reformoj por libera merkato malfermis la landon al eksterlandaj investadoj, speciale la evoluigado de energio kaj transporta infrastrukturo.  Albanio aperis en Lonely Planet kiel vizitinda lando por 2011.

Albanio estas la nomo de la lando en la mezepoka latino sed nomata Shqipëri de la albanoj. En la mezepoka greka lingvo, la landnomo estas Albania (Ἀλβανία) krom la variantoj Albanitia, Arbanitia.

La nomo eble deriviĝas de la ilira tribo Albani registrita de Ptolemeo, la geografo kaj astronomo el Aleksandrio kiu ellaboris mapon en 150 AD kiu montras la urbon Albanopolo (situantan nordoriente de Durrës).

La nomo eble estas la daŭro de la nomo de mezepoka setlejo nomata Albanon kaj Arbanon, kvankam oni ne certas ke ili estis en la sama loko. En sia Historio verkita en 1079–1080, la bizanca historiisto Miĥaelo Ataliates estis la unua kiu menciis Albanoi kiel partoprenantoj en ribelo kontraŭ Konstantinopolo en 1043 kaj ankaŭ menciis la Arbanitai-ojn kiel subuloj de la Duko de Dirakiumo. Dum la Mezepoko, la albanoj nomis sian landon Arbër aŭ Arbën kaj sinnomis Arbëresh aŭ Arbnesh.

Jam en la 16-a jarcento la nomo Shqipëria kaj la etna nomo Shqiptarë iom post iom anstataŭis la antaŭajn Arbëria kaj Arbëresh. Dum la du terminoj estas interpretitaj kiel Aglolando kaj Filoj de la Agloj, ili deriviĝas de shqip, t.e. interkomprenado.

Sub la Otomana Imperio Albanio estis oficiale nomata Arnavutluk kaj ĝiaj loĝantoj kiel Arnauts (oficiale Arnavutlar). Tiuj terminoj estas ankoraŭ uzataj en la Respubliko Turkio rilate al Albanio kaj albanoj. La vorto estas konsiderata metatezo de la vorto Arvanite, kiu estis la mezepoka greklingva nomo por la albanoj.

La historio de Albanio emerĝas el la prahistorio de la 4-a jarcento a.K., kun la unuaj mencioj pri Ilirio kaj pri ilira gento de Albanoj en Albanapolis (nuna Zgerdhesh, je 32 km for de Tirano) en Grek-romia historiografio. La nuna teritorio de Albanio ne koincidas kun la teritorio en la Antikvo, kiu havis partojn de la romiaj provincoj Dalmatio (sude Iliriko), Romia Makedonio (ĉefe Epirus Nova) kaj Moesia. La teritorio restis sub romi-bizanca regado ĝis la alveno de la slavoj en la 7-a jarcento, kiuj integris ĝin en la Bulgara Imperio en la 9-a jarcento.

La teritoria nukleo de la albana ŝtato estis formita en la Mezepoko kiel la Princlando Arbër kaj la Albana Reĝlando. Ankaŭ la unuaj mencioj pri la originoj de la albanoj kiel malsama etno venas de ĉi tiu periodo. En la 15-a jarcento okazis serio de konfrontoj inter albanoj gvidataj de Skanderbeg kaj la Otomana Imperio. Tuj post la morto de Skanderbeg la organizita rezistado ĉesis kaj la lando iĝis parto de la Otomana Imperio. Ĝi restis sub la otomana regado kiel parto de la provinco Rumelio ĝis 1912, kiam la unua sendependa Albanio estis deklarata. La naskiĝo de nacia albana konscio datiĝas de la 19-a jarcento kaj ĝi estis unu el la naciismoj naskiĝintaj en la Otomana Imperio.

Mallongdaŭra monarkio (1914–1925) estis sukcedita de pli mallongdaŭra unua Albana Respubliko (1925–1928), anstataŭita de alia monarkio (1928–1939), kiu estis aneksita de la Faŝisma Italio dum la Dua Mondmilito. Post la kolapso de la Akso, Albanio iĝis komunisma ŝtato, la Albana Socialisma Popola Respubliko, regata de Enver Hoĝa (m. en 1985). La politika heredanto de Hoĝa, Ramiz Alia elmuntis la  Hoĝaisman ŝtaton dum la ampleksa kolapso de la Orienta Bloko en la 1980-aj jaroj.

La komunisma reĝimo falis en 1990, kaj la Respubliko Albanio estis fondita en 1991. La malnova komunisma partio estis venkita en la balotadoj de marto 1992, meze de ekonomia kolapso kaj socia malbonfarto. Ekonomia krizo ekis en 1996 kiel konsekvenco de la fiasko de la skemo Ponzi kiu estis farita en la lando kaj kiu okazigis en 1997 armitan ribelon, pro kiu albanoj amase elmigris al Italio, Grekio, Svislando, Germanio kaj Nordameriko.

En 1999 la lando estis damaĝita pro la Bombado de NATO sur Jugoslavio, kiam multaj albanoj el Kosovo trovis rifuĝon en Albanio.

Albanio iĝis membro de NATO en 2009. La lando estas kandidato por membriĝi en la Eŭropa Unio.

(1405–1468)
Dosiero:Ismail Qemali.jpg|Ismail Qemali, heroo de la albana sendependiĝo (1912–14)
Dosiero:Kingzog.jpg|Prezidento (1924–28) kaj Reĝo (1928–39) Zog la 1-a
Dosiero:HODŽA druhá míza.jpg|Enver Hoĝa (1944–1985)

La teritorio de Albanio estas administre dividita en 12 provincoj (albane: oficiale qark/qarku, ofte ankaŭ prefekturë/prefektura), fojfoje tradukata kiel prefektejo) kaj ĉiu el ili havas plurajn distriktojn (kelkfoje tradukataj kiel subprefektejoj). 72 distriktoj havas urbo-statuson (albane: qytet). Ĝi havas ĉirkaŭ 2980 vilaĝojn en la tuta Albanio.  

La Albana Respubliko estas parlamenta demokratio establita sub renovigita konstitucio en 1998. Balotadoj okazas ĉiun kvaran jaron por 140 sidlokoj en unuĉambra Popola Asembleo. En junio 2002, kompromisa kandidato, Alfred Moisiu, iama Generalo, estis elektita por sukcedi la Prezidanton Rexhep Meidani. Parlamentaj balotoj en junio 2005 venkigis Sali Berisha, eksan membron de la albana komunisma partio, kiel estro de la Demokratia Partio. La nuna prezidanto, Bamir Topi, estis elektita en julio 2007.

La eŭrop-atlantika integriĝo de Albanio estis la ĉefa celo de la postkomunismaj registaroj. La aliĝo de Albanio en la Eŭropa Unio estas prioritato por la Eŭropa Komisiono.

Albanio, kune kun Kroatio, eniris en NATO la 1-an de aprilo 2009 estante la 27-a kaj 28-a anoj, respektive, de la alianco.

La laborfortoj de Albanio daŭre migras al Grekio, Italio, Germanio kaj aliaj partoj de Eŭropo kaj Nordameriko. Malgraŭ tio, la migrofluo iom post iom malkreskas danke al la konstanta kaj pozitiva evoluo de la albana ekonomio.

La ŝtatestro en Albanio estas la Prezidanto de la Respubliko. La prezidanto estas elektata por kvinjara periodo fare de la Asembleo de la Respubliko Albanio per sekreta balotado, bezonante plimulton el la voĉoj (50%+1) de ĉiuj deputitoj. La onta balotado okazos en 2012. La nuna Prezidanto de la Respubliko estas Bamir Topi.

La Prezidanto havas la povon garantii la observadon de la konstitucio kaj de ĉiuj leĝoj, agante kiel ĉefkomandanto de la armitaj fortoj, uzante la funkciojn de la Parlamento de Albanio kiam la Asembleo ne sesias, kaj nomumas la Ĉefministron el la Konsilio de Ministroj.

La plenuma povo restas ĉe la Konsilio de Ministroj. La Ĉefministro estas elektata de la prezidento. Ministroj estas nomumitaj de la prezidento surbaze de la rekomendoj de la Ĉefministro. La Popola Asembleo fine (mal)akceptas la konsiston de la Konsilio. La Konsilio respondecas pri la ekstera kaj interna politiko. Ĝi gvidas kaj kontrolas la agadon de la ministerioj kaj aliaj ŝtataj organoj.

La Asembleo de la Respubliko Albanio (Kuvendi i Republikës së Shqipërisë) estas la leĝfaranto de Albanio. Ĝi konsistas el 140 deputitoj en la Asambleo, kiuj estas elektataj laŭ sistemo el partia listo de proporcia reprezentado. La Prezidento de la Asambleo (aŭ Parolanto) havas du deputitojn kaj gvidas la Asembleon. Ĝi havas 15 konstantajn komisionojn aŭ komitatojn. Parlamentaj balotoj okazas minimume ĉiun kvaran jaron.

La Asembleo havas la povon decidi la direkton de la ekstera kaj interna politiko; aprobi aŭ amendi la konstitucion; deklari militon al alia ŝtato; ratifi aŭ nuligi internaciajn traktatojn; elekti la Prezidanton de la Respubliko, la Superan Kortumon kaj la Ĝeneralan Prokuroron kaj ĝiajn deputitojn; kaj kontroli la agadon de la ŝtataj radio, televido, novaĵagentejoj kaj aliaj ŝtataj amaskomunikiloj.

La Albanaj Armitaj Fortoj (Forcat e Armatosura të Shqipërisë) estis unuafoje formitaj post la sendependiĝo en 1912. Albanio malpliigis la nombron da aktivaj trupoj ekde 1988 de 65,000 al 14,500 en 2009 kun malgranda aro da aviadiloj kaj ŝipoj. En la 1990-aj jaroj, la lando forĵetis multe da eksmodaj armiloj, tankoj kaj MSA-sistemoj el Ĉinio.

Hodiaŭ ĝi konsistas el la Ĝenerala Majora Ŝtato, la Albanaj Surteraj Fortoj, Albanaj Aerfortoj, Albanaj Maraj Defendfortoj, la Albana Logistika Brigado kaj la Albana Komando por Trejnado kaj Doktrino. Kreskanta militista buĝeto estis unu el la plej gravaj kondiĉoj por integriĝo en NATO. La militista elspezo estis ĉirkaŭ 2.7% el la MEP en 2008. Ekde februaro 2008, Albanio oficiale partoprenas en la Operaco Aktiva Forto de NATO en la Mediteraneo. kaj ricevis la aniĝ-inviton la 3-an de aprilo 2008. Albanio iĝis plena membro de NATO la 1-an de aprilo 2009.

Albanio havas areon de 28,748 kvadrataj kilometroj. Ĝi troviĝas inter la latitudoj 39-a kaj 43-a N, kaj precipe inter la longitudoj 19° kaj 21-a O (eta areo troviĝas oriente de 21°). La longo de la albana marbordo estas 476 km kaj etendiĝas sur la Adriatiko kaj Ionia Maro. La malaltaj teroj de la okcidento estas banataj de la Adriatiko. Ĉirkaŭ 70% de la lando estas montara kaj ofte nealireble ekde la ekstero. La plej alta monto estas Korab situanta en la distrikto Dibër, atingante 2,753 metrojn. Jezerca (albane: Maja Jezercë) estas la plej alta punkto de Prokletije, kiu altas 2,694 m super marnivelo. 

La klimato ĉe la marbordo estas tipe mediteranea kun mildaj kaj humidaj vintroj kaj sekaj kaj varmaj someroj.

La internaj landaj kondiĉoj varias laŭ la alteco sed la altaĵoj ĝis ĉ. 1,500 m estas kutime malvarmaj kaj ofte neĝas en vintro; la neĝo povas restis ĝis la printempio. Krom la landa ĉefurbo Tirano, kiu havas 800,000 loĝantojn, la ceteraj gravaj urboj estas Durrës, Korçë, Elbasan, Shkodër, Gjirokastër, Vlorë kaj Kukës. En la albana gramatiko, la vortoj povas havi difinitan aŭ ne difinitan formon kaj tio ankaŭ apliĝas al la urbonomoj: Tiranë kaj Tirana, Shkodër kaj Shkodra estas uzataj.

La tri plej grandaj kaj profundaj tektonaj lagoj de la Balkana Duoninsulo estas parte situantaj en Albanio. Lago Shkodër en la landa nordokcidento havas areon kiu varias inter 370 km2 kaj 530 km2, el kiu triono apartenas al Albanio kaj la cetero al Montenegro. La lago de Ohrid estas situanta en la sudoriento kaj estas kundividata inter Albanio kaj Nord-Makedonio. Ĝi havas maksimuman profundecon je 289 metroj kaj unikan varion el floraro kaj bestaro troveblas tie, inkluzive de vivantaj fosilioj kaj pluraj endemiaj specioj. Pro la natura kaj historiaj valoroj, la lago de Ohrid estas sub la protekto de la Unesko. Tie ankaŭ estas la lago Butrinti kiu estas eta tektona lago. Ĝi troviĝas en la nacia parko de Butrint.

Kun ĝia marbordo vizaĝe al la Adriatika kaj Ionia maroj, ĝiaj altebenaĵoj dorse al la levita balkana termaso, kaj la tuta landokuŝado ĉe latitudo kondiĉigita de gamo da malsamaj veteroj dum la vintro kaj somero, Albanio havas altan nombron da klimataj regionoj kompare kun la malgranda areo. La marborda malaltebenaĵo havas tipe mediteranean veteron; la altebenaĵoj havas mediteranean kontinentan klimaton. Kaj en la malaltebenaĵo kaj en la interno, la vetero varias rimarkinde de nordo ĝis sudo.

La malaltebenaĵo havas mildajn vintrojn, averaĝante proksimume 7 °C. Someraj temperaturoj averaĝas 24 °C. En la suda malaltebenaĵo, temperaturoj averaĝas proksimume 5 °C pli altaj ĝenerale en la jaro. La diferenco estas pli bonega ol 5 °C dum la somero kaj iom malpli dum la vintro.

Temperaturoj en la interno de la lando estas pli kondiĉigitaj de la alteco ol la latitudo aŭ ajna alia faktoro. Malaltaj vintraj temperaturoj en la montoj estas kaŭzitaj de la kontinenta aeramaso kiu regas la veteron en Orienta Eŭropo kaj Balkanoj. Nordaj kaj nordorientaj ventoj blovas dum multe da tempo. Mezaj someraj temperaturoj estas sub la nivelo en la marbordaj regionoj kaj multe malaltiĝas en altaĵoj, sed ĉiutage ili mildiĝas. Tagtempa maksimuma temperaturo en la internaj basenoj kaj rivervaloj estas tre altaj, sed la noktoj preskaŭ estas ĉiam freŝaj.
 
La plej altaj enlandaj montoj ricevas malpli da pluvado ol la mezaj ĉirkaŭaj regionoj. Terenaj diferencoj amplekse kaŭzas lokajn variojn, sed la laŭsezona distribuado estas la plej konsekvenca el ajna areo.

Kvankam malgranda lando, Albanio estas eminenta pro sia riĉa biologia diverseco. La vario de geomorfologio, klimato kaj tereno kreas la favorajn kondiĉojn por kelkaj endemiaj kaj duonendemiaj specioj kun 27 endemiaj kaj 160 duonendemiaj vaskulaj plantoj kiuj troviĝas en la lando. La tuta nombro de plantoj estas ĉ. 3,250 specioj, ĉirkaŭ 30% el la tutaj flaŭrospecioj trovitaj en Eŭropo.

Pli ol triono de la teritorio de Albanio, proksimume 10,000 kvadrataj kilometroj (2.5 milionoj akreoj), estas arbarkovrita kaj la lando estas riĉega laŭ flaŭro. Proksimume 3,000 malsamaj specioj de plantoj kreskas en Albanio, multaj el kiuj estas uzitaj por medikamentaj celoj.

Fitogeografie, Albanio apartenas al la Boreala Regno kaj estas komuna inter la Adriatika kaj orientaj mediteraneaj regionoj de la Mediteranea Regiono kaj la Ilira provinco de la Cirkumboreala Regiono. Marbordaj regionoj kaj malaltebenaĵo havas tipan mediteranean makisan vegetaĵaron, dum kverkejoj kaj vegetaĵaro estas troveblaj sur pli altaj lokoj. Vastaj arbaroj de nigraj pinoj, fagoj kaj abioj estas troveblaj sur pli altaj montoj kaj alpaj herbejoj kreskas ĉe altecoj super 1800 metroj. Linkoj, sovaĝaj katoj, martesoj kaj putoroj estas maloftaj, sed pluvivas en kelkaj regionoj.

Ekzistas ĉirkaŭ 760 specioj de vertebruloj troveblaj ĝis nun en Albanio. Inter tiuj ekzistas 350 birdspecoj, 330 fiŝoj el sensala akvo kaj mara kaj 80 specioj de mamuloj. Ekzistas proksimume 91 tutmonde minacitaj specioj trovitaj ene de la lando, inter kiuj troviĝas la krispa pelikano, pigmea kormorano, kaj la ŝtonaj marbordaj regionoj en la sudo disponigas bonajn vivejojn por la endanĝerigita mediteranea monaĥosigelo.

Kelkaj el la plej signifaj birdspecoj troveblaj en la lando inkluzivas la reĝan aglon, konata kiel la nacia simbolo de Albanio, speciojn de vulturoj, urogaloj kaj multnombraj akvobirdoj. La albanaj arbaroj daŭre konservas signifajn komunumojn de grandaj mamuloj kiel ekzemple la brunurso, griza lupo, ĉamo kaj apro. La nordaj kaj orientaj montoj de la lando estas hejmo por la lasta restanta balkana linko, endanĝerigita specio de la eŭrazia linko.

Albanio estas malriĉa lando laŭ la Okcidenteŭropa vivnivelo. Ĝia Malneta enlanda produkto (laŭ la aĉetpova pareco) staris ĉe 26 procentoj de la eŭropunia mezumo en 2010. Tamen, Albanio montris potencialon por ekonomia kresko, kiam pli kaj pli da komercejoj kiuj translokiĝas tie kaj konsumvaroj estas disponeblaj en emerĝantaj merkatoj de lokaj komercistoj kiel parto de la nuna masiva tutmonda praktikado de kostreduktado. Albanio, Kipro kaj Pollando estas la nuraj landoj en Eŭropo kiuj registris ekonomian kreskon en la unua kvarono de 2009. Internacia Mona Fonduso (IMF) antaŭvidis kreskon je 2.6% por Albanio en 2010 kaj 3.2% en 2011  Ekzistas signoj je kreskantaj investoj, kaj la elektromalŝaltoj estas reduktitaj laŭ la mezuro ke nun Albanio eksportas energion. 

Albanio kaj Kroatio diskutis la eblecon komune konstrui atomcentralon ĉe la Lago Shkoder, proksime al la limo kun Montenegro, plano kiu arigis kritikon de ĉi lasta pro la tertrema aktiveco de la areo. Tamen, ekzistas  duboj ĉu Albanio povus financi tiaskalan projekton kun tuta ŝtata buĝeto de malpli ol 5 miliardoj.  Tamen, en februaro 2009 itala firmao Enel diskonigis planojn konstrui  perkarban elektrocentralon en Albanio, por diversigi energifontojn. Preskaŭ 100% el la elektro estas generita de malnoviĝantaj hidroelektroj, kiuj iĝis neefikaj pro la pliiĝo de la sekperiodoj. 

La lando havas kelkajn rezervejojn de nafto kaj tergaso, sed produktis nur 5,400 barelojn da petrolo por tago en 2009.  Gasproduktado, taksita je proksimume 30 milionoj da kubaj metroj, sufiĉas por kontentigi la konsumadon. Aliaj krudmaterialoj inkludas karbon, baŭksiton, kupron kaj feron.

Agrikulturo estas la plej signifa sektoro, uzante proksimume 58% el la laborforto kaj generante proksimume 21% el la MEP. Albanio produktas signifajn kvantojn da tritiko, maizo, tabako, figoj (13-a-plej granda produktanto en la mondo) kaj olivoj.

Elspezoj por scienca esplorado kaj evoluo en Albanio ne superas 0.18% de la MEP, kiu estas la plej malalta nivelo en Eŭropo. Ekonomia konkurado kaj eksportoj estas malaltaj, kun ekonomio daŭre peze misprezentita pro la malalta teknologio. Ekde 1993 la homrimedoj en sciencoj kaj teknologio draste malpliiĝis. Diversaj enketoj montras ke dum la periodo 1991-2005, ĉirkaŭ 50% el la profesoroj kaj esploristoj de la enlandaj universitatoj kaj sciencaj institucioj elmigris.

Tamen en 2009 la registaro aprobis la Nacian Strategion por Scienco, Teknologio kaj Novigado en Albanio  kovrante la periodon 2009-2015. Ĝi planas triobligi publikan elspezadon en esplorado kaj evolu al 0.6% de la MEP kaj pliigi la internan elspezon tra la esplorprogramoj de la Eŭropa Unio, ĝis kovrado de 40% el esplorad-elspezado, inter aliaj.

Nuntempe ekzistas tri ĉefaj kvar-vojaj aŭtoŝoseoj en Albanio: la aŭtoŝoseo kiu ligas Durrës kun Tirano, Durrës kun Lushnjë kaj la Aŭtoŝoseo Albanio-Kosovo.

La aŭtoŝoseo Albanio-Kosovo ligas Kosovon al la adriatika marbordo de Albanio: la albana flanko estis kompletigita en junio 2009, kaj nun estas nur du horoj kaj duono por iri de la Kosovo-limo ĝis Durrës. Entute la aŭtoŝoseo estos ĉirkaŭ 250 km kiam ĝi atingos Priŝtinon. La projekto estis la plej granda kaj plej multekosta infrastrukturprojekto iam entreprenita en Albanio. La kosto de la aŭtoŝoseo ŝajnas esti 800 milionoj da Eŭroj, kvankam la preciza kosto por la tuta aŭtoŝoseo ankoraŭ devas esti konfirmita de la registaro.

Du kromaj aŭtoŝoseoj estos konstruitaj Albanio en baldaŭa estonteco: 8-a Koridoro kiu interligos Albanion kun Nord-Makedonio kaj Bulgario, kaj la nord-suda aŭtoŝoseo, kiu proporcias al la albana flanko de la Adriatik-ionia aŭtoŝoseo, pli granda regiona aŭtoŝoseo liganta Kroation kun Grekio laŭ la Adriatikaj kaj ioniaj marbordoj. Kiam ĉiuj tri koridoroj estas finitaj, Albanio havos laŭtakse 759 kilometrojn da aŭtoŝoseoj interligante ĝin kun ĉiuj siaj najbaraj landoj: Kosovo, Nord-Makedonio, Montenegro, kaj Grekio.

La civila aviadila transportado en Albanio ekiĝis en novembro 1924, kiam la Respubliko Albanio subskribis Registaran Interkonsenton kun la germana Deutsche Luft Hansa. Sur la bazo de dekjara koncesiinterkonsento, la albana Airlines Company Adria Aero Lloyd estis establita. En 1925, la unuaj enlandaj flugoj de Tirano ĝis Shkodër kaj Vlorë komenciĝis. 

En aŭgusto 1927, oficejo de Civila Aviado kaj Trafiko de la Aer-Ministerio de Italio aĉetis la albanan flugkompanion. La firmao, nun ĉe italaj manoj, ampleksigis la flugojn al aliaj urboj, kiel ekzemple Elbasan, Korçë, Kukës, Peshkopi kaj Gjirokastër, kaj malfermis internaciajn liniojn al Romo, Milano, Tesaloniko, Sofio, Beogrado, kaj Podgorico.

La konstruado de pli moderna flughaveno en Laprakë komenciĝis en 1934 kaj estis kompletigitaj proksime de la fino de 1935. Tiu nova flughaveno, kiu poste estis oficiale nomata Flughaveno de Tirano, estis konstruita laŭ modernaj teknologiaj parametroj de tiu tempo, kun plifortikigita konkreta aviejo de 1200 400m, kaj kompletigita kun teknika ekipaĵo kaj konvenaj konstruaĵoj.

Dum 1955-1957, la Flughaveno Rinasi estis konstruita por armeaj celoj. Poste, ĝia administracio estis ŝanĝita al la Trafikministerio. La 25-an de januaro 1957 la ŝtata Entrepreno de Internacia Aviadila Transportado (Albtransport) establis sian ĉefsidejon en Tirano. Aeroflot, Jat, Malév, TAROM kaj Interflug estis la flugkompanioj kiuj ekflugis al kaj el Albanio ĝis 1960. 

Dum 1960-1978, pluraj flugkompanioj ĉesis funkcii en Albanio pro la komunisma enlanda politiko, kondukante al malkresko de flugoj kaj pasaĝeroj. En 1977 la registaro de Albanio subskribis interkonsenton kun Grekio por malfermi la unuajn aerliniojn de la lando kun ne-komunisma Eŭropo. Kiel rezulto, Olympic Airlines estis la unua ne-komunisma flugkompanio se temas pri komerce flugi en Albanio post la Dua Mondmilito. Proksime de 1991 Albanio havis aerliniojn kun multaj gravaj eŭropaj urboj, inkluzive de Parizo, Romo, Zuriko, Vieno kaj Budapeŝto, sed neniu regula enlada fluglinio. 

Franc-albana komuna operacio de Ada Air, estis lanĉita en Albanio kiel la unua privata flugkompanio, en 1991. La firmao ofertis flugojn per tridek-ses-pasaĝera aviadilo kvar tagojn semajne inter Tirano kaj Bari, Italio kaj ĉartoservo por hejmaj kaj internaciaj cellokoj. 

De 1989 al 1991, pro politikaj ŝanĝoj en la orienteŭropaj landoj, Albanio aliĝis al la Internacia Civila Aviada Organizo (ICAO), malfermis sian aerspacon al internaciaj flugoj, kaj estis difinitaj la devoj de la aertrafika kunordigo. Kiel rezulto de tiuj evoluoj, kondiĉoj estis kreitaj por apartigi la agadojn de aertrafika kunordigo de Albtransport. Anstataŭe, la Nacia Agentejo de Aviado estis establita kiel sendependa entrepreno. Krome, dum tiuj jaroj, registaraj interkonsentoj de civila aviadila transportado estis establitaj kun landoj kiel ekzemple Bulgario, Germanio, Slovenio, Italio, Rusio, Aŭstrio, Britio kaj Makedonio. La Ĝenerala Direktorio de Civila Aviado (DGCA) estis establita la 3-an de februaro 1991, por fari la evoluon postulata antaŭ la tempo.

En 2007 Albanio havis unu eksterlandan flughavenon: Tirana Internacia Flughaveno Patrino Terezo. La flughaveno estas ligita al 29 cellokoj de 14 flugkompanioj. Ĝi vidis pliiĝon de pasaĝernombroj kaj aviadilomovadoj ekde la 1990-aj jaroj. La datumoj por 2009 estas 1.3 milionoj da pasaĝeroj kaj mezeme 44 sur kaj alteriĝoj tage.

La fervojoj en Albanio estas administrataj de la nacia fervojsocieto Hekurudha Shqiptare (HSH) (esperante Fervojoj de Albanio). Ĝi funkciigas 1, 435mm (4 ft 8 1⁄2 in) relsistemon en Albanio. Ĉiuj trajnoj estas transportitaj per dizelelektraj lokomotivoj faritaj de la ĉefa entrepreno ČKD.

La fervoja reto estis amplekse promociita de la totalisma reĝimo de Enver Hoĝa, en la tempo kiam
la uzo de privata transporto estis malpermesita. Ekde la kolapso de la antaŭa reĝimo, ekzistis konsiderinda pliiĝo de aŭtoj kaj uzado de busoj. Dum pluraj ŝoseoj de la lando daŭre estas en tre malbona stato, ekzistis aliaj evoluoj (kiel ekzemple la konstruado de aŭtoŝoseo inter Tirano kaj Durrës) kiuj prenis multe da trafiko for de la fervojoj.

La albana loĝantaro estas relative juna kompare kun aliaj eŭropaj landoj, kun meza aĝo je 28.9 jaroj. Post 1990 la albana loĝantaro alfrontis novajn fenomenojn kiel la migrado, kiu tre influis la distribuadon loĝantojn en la distriktoj kaj prefektejoj. Distriktoj en la nordo vidis malkreskantan loĝantaron, dum la distriktoj Tirano kaj Durrës pliigis la loĝantaron, pro interna enmigrado. La loĝantaro de Albanio estis 3,152.600 homoj la 1-an de januaro 2007 kaj 3,170.048 la 1-an de januaro 2008 . . . 

Alternativaj fontoj taksas la loĝantaron en julio 2009 je 3 639,453 kun jara kreskorapideco de 0.546%. Albanio estas plejparte etne homogena lando kun nur malgrandaj malplimultoj. La granda plimulto de la lando estas etnaj albanoj. La preciza grandeco de la etnaj malplimultoj ne estis konata, ĉar la lasta censo kiu enhavis etnografiajn datumojn estis farita en 1989. Tamen, etnografiaj datumoj estis inkluditaj por la censo de aprilo 2001. En februaro 2011 la registaro sciigis ke la censo estus prokrastita por prepari la komunumaj balotoj en majo, sed venis premo de diversaj grupoj kaj politikistoj por forigi la demandojn pri etneco kaj religio. 

Malplimultoj inkluzivas grekojn, vlakojn, montenegranojn, serbojn, makedonojn, bulgarojn, goranojn, balkanajn egiptanojn, romaojn kaj judojn. La grandeco de la greka malplimulto estas disputaĵo: la albana registaro asertas ke ĝi estas nur 60 000, dum kelkaj grekaj fontoj postulas eĉ 300,000. La plej multaj okcidentaj fontoj kalkulas la grandecon de la greka malplimulto je proksimume 200 000, t.e. 6% el la tuta loĝantaro, dum la Monda faktolibro de CIA taksas la grekan malplimulton je 3% de la loĝantaro kaj la Ŝtata Departemento de Usono mencias 1.17% por grekoj kaj 0.23% por aliaj malplimultoj. Tamen, la albana registaro timas ke se censo kun etnografiaj demandoj estus farita, konsiderinda parto de la albanianoj sin deklarus grekoj .

La reganta kaj oficiala lingvo estas la albana, reviziita kaj kombinita formo de la du ĉefaj dialektoj, gega kaj toska, sed kun pli granda influo de la toska kompare kun la gega. La rivero Shkumbin estas la limo inter la du dialektoj. En la areoj loĝitaj de la greka malplimulto, estas parolata dialekto de la greka kiu konservas perditajn aspektojn en la greka nuntempe parolata en Grekio. Aliaj lingvoj de la etnaj malplimultoj en Albanio inkluzivas la arumanan, serban (montenegran), makedonan, bulgaran kaj ciganan. Krom la albana, la plejmulto de la albanoj flue parolas la italan kaj la angla iĝas populara.

Ekzistas neniu oficiala statistiko pri religia membreco en Albanio. La Monda faktolibro de CIA  distribuas ĝin tiel: 70% islamanoj, 20% orientaj ortodoksuloj, kaj 10% katolikoj.  La demografia studo de 2009 de Pew Research Center montras alian distribuadon de islamanoj en Albanio je 79.9%.  Laŭ la Monda Kristana Enciklopedio, en 2009 ĉirkaŭ 38% el la albanoj estis islamanoj, kaj 36% kristanoj. Laŭ la Ŝtata Departemento de Usono, kalkuloj pri aktiva partopreno en religiaj servoj estas inter 25 kaj 40%.

La albanoj unue aperas en la historia arkivo en Bizancaj fontoj de la malfrua 11-a jarcento. En tiu tempo, ili jam estas plene kristanigitaj. Kristanismo poste estis iom forpelita pro Islamo. Post sendependeco (1912) de la Otomana Imperio, la albanaj respublikanoj, monarĥaj kaj poste komunistaj regadoj sekvis la sisteman politikon pro forigo de religio el oficialaj funkcioj kaj kultura vivo. 

Albanio neniam havis oficialan ŝtatan religion aŭ kiel respubliko aŭ kiel regno. En la 20-a jarcento, la pastraro de ĉiuj kredoj estis malfortigita sub la monarkio, kaj finfine ekstermita dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, sub la ŝtata politiko je detruado de ĉiu organizita religion en albanaj teritorioj.

La komunista regado kiu prenis kontrolon de Albanio post la Dua Mondmilito persekutis kaj subpremis religian observon kaj instituciojn kaj tute ekskludis religion ĝis tia punkto ke Albanio estis oficiale deklarita la unua ateisma ŝtato de la mondo. Religia libereco revenis al Albanio ekde la ŝanĝo de la reĝimo en 1992. Albanaj islamaj loĝantoj (plejparte sekularaj kaj de la sunaa branĉo) estas troveblaj ĝenerale en la lando, dum ortodoksaj kristanoj estas densaj en la sudo kaj katolikoj estas troveblaj en la nordo de la lando. Neniuj fidindaj datumoj estas haveblaj pri la aktiva partopreno en formalaj religiaj diservoj, kaj taksoj varias de 25% ĝis 40%. 

La unua registrita albana protestanto estis Said Toptani, kiu vojaĝis tra Eŭropo, en 1853 revenis al Tirano kaj predikis Protestantismon, estante arestita kaj malliberigita de la otomanaj aŭtoritatoj en 1864. Ĉeftendencaj evangeliaj protestantoj devenas de la laboro de la kongregacianoj kaj pli poste de la metodistaj misiistoj kaj la laboro de la Brita kaj Eksterlanda Bibliosocieto en la 19-a jarcento. 

La Misia Alianco, konata kiel VUSh estis fondita en 1892. Hodiaŭ en VUSh membriĝas proksimume 160 parokejoj el malsamaj protestantaj kongregacioj. VUSh organizas marŝadojn en Tirano kontraŭ la sangvenĝoj en 2010. Biblioj estas disponigataj fare de la Interkonfesia Bibliosocieto de Albanio. La unua plena albanlingva Biblio esti presita en 1990.

Ekzistas komunumo de atestantoj de Jehovo en Albanio taksita je 4 000 membroj.. Inter aliaj religiaj organizoj troviĝas la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (Mormona Eklezio). La implikiĝo de mormonoj  en Albanio komenciĝis per humanitara helpo dum la 1990-aj jaroj. La unuaj misiistoj estis senditaj en 1992 kun la Misio Albanio-Tirano malfermita en 1996. En la jaro 2008, ekzistis preskaŭ 2 000 membroj de la Mormona Eklezio en Albanio, disvastigita ĝenerale en dek branĉoj kun du kapeloj kaj unu Familia Historia Centro.

Malgranda sed aktiva komunumo de bahaanoj troviĝas en Albanio. La Bahaa Kredo havas 12 lokajn asembleojn kaj Nacian Asembleon fondita en 1992. La unua bahaano kiu vizitis Albanion estis la Mano de la Afero de Dio kaj esperantistino, Martha Root. La bahaa komunumo registris 9,700 kredantojn en la jaro 1993. En 2011 ili estas pli ol 11,000 membroj kaj 9 lokaj spiritaj asembleoj.

Albana popolmuziko dividiĝas en tri stilaj grupojn, kun aliaj gravaj muzikareoj ĉirkaŭ Shkodër kaj Tirano. La plej gravaj grupoj estas la gegoj de la nordaj kaj sudaj laboj kaj toskoj. La nordaj kaj sudaj tradicioj estas kontrastitaj per la kruda kaj heroa tono de la nordo kaj la rilaksita formo de la sudo.

Tiuj malsimilaj stiloj estas unuigitaj de la intenseco per kiu la prezentistoj kaj aŭskultantoj donas al la muziko kiel rimedo por patriota esprimo kaj kiel veturilo portante la rakonton de buŝa tradicio, same kiel kelkaj karakterizaĵoj estas la uzado de obskuraj ritmoj kiel ekzemple 3/8, 5/8 kaj 10/8.  La unua kompilo de albana popolmuziko estis farita de Pjetër Dungu en 1940.

Albanaj popolkantoj povas esti dividataj en gravajn grupojn: la heroaj epopeoj de la nordo, kaj la dolĉe melodiaj lulkantoj, amkantoj, ligante muzikon, laborkantojn kaj aliajn specojn de kanto. La muziko de diversaj festivaloj kaj ferioj ankaŭ estas grava parto de la albana popolkanto, aparte tiuj de la festo de la tago de Sankta Lazaro, kiu bonvenigas la printempon. Lulkantoj kaj vajtimoj estas gravegaj specoj de albana popolkanto, kaj estas ĝenerale prezentitaj de solulinoj.

La albana lingvo estis pruvita kiel hindoeŭropa lingvo en 1854 fare de la germana filologo Franz Bopp. La albana estas aparta branĉo de la hindoeŭropa lingva familio.
Kelkaj akademiuloj kredas ke la albana venas de la ilira lingvo  dum aliaj asertas ke ĝi venas de la dak-trakia lingvaro. (Iliraj lingvoj kaj dak-trakiaj lingvoj, aliflanke, eble estis parencaj lingvoj.)

Establante pli longajn rilatojn, la albana ofte estas komparita kun la balta-slava en unu flanko kaj ĝermana lingvaro sur la alia, ĉar ambaŭ grupoj kundividas isoglozojn kun la albana. Krome, la albana havas vokalŝanĝon en kiu longa o iĝis a, samkiel en ĉi tiu unua grupo kaj male al la lasta. Same, la albana prenis la antikvan relativan Jos kaj uzis ĝin ekskluzive por kvalifiki adjektivojn, same kiel en la baltaj lingvoj en kiuj ĉi tiu vorto estis uzita por la fino de adjektivoj.

La kultura rezisto estis unue esprimita tra la pliprofundigo de la albana lingvo en la areo de preĝejaj tekstoj kaj publikaĵoj, plejparte de la katolikoj en la norda regiono, sed ankaŭ de la ortodoksanoj en la sudo. La reformacio fortigis la esperon por la evoluo de la loka lingvo kaj literatura tradicio kiam la kleriko Gjon Buzuku alportis en la albana lingvo la katolikan liturgion, provante fari por la albana lingvo kion Lutero faris por la germana.

Meŝari (La Misalo) de Gjon Buzuku, publikigita de li en 1555, estis konsiderita ĝis nun kiel la unua literatura verko verkita en la albana. La delikata nivelo de la lingvo kaj la stabiligita ortografio devas esti rezulto de pli frua tradicio de skribado en la albana, tradicio kiu ne estas konata. Sed ekzistas iu fragmenta indico, datante pli frue ol Buzuku, kiu indikas ke la albana estis skribita minimume ekde la 14-a jarcento p.K.

La unuaj konataj indicodatoj venas de la jaro 1332 pri interkonsentoj kun la franca dominikano Guillelmus Adae, ĉefepiskopo de Antivari, kiu en raporto en la latina skribas ke albanoj uzas latinajn literojn en siaj libroj kvankam ilia lingvo estas tre malsama de la latina. Aliaj specialaj pruvoj estas: bapta formulo de 1462, skribita en la albana ene de teksto en la latina fare de la episkopo de Durrës, Pal Engjëlli; glosaro kun albanaj vortoj de 1497 de Arnold von Harff, germano kiu vojaĝis tra Albanio, kaj fragmento (de la 15-a jarcento) de la Biblio, pli specife de la Evangelio laŭ Mateo, ankaŭ en albana, sed uzante grekajn literojn.

Albanaj verkaĵoj de tiuj jarcentoj ne nur temis pri religiaj aferoj, sed ankaŭ estis historiaj kronikoj. Ili estas menciitaj de la humanisto Marin Barleti, kiu, en sia libro Rrethimi i Shkodrës (La Sieĝo de Shkodër) (1504), konfirmas ke li trafoliumis tiujn kronikojn en la vulgara lingvo.

Dum la 16-a ĝis 17-a jarcentoj, la katekismo E mbësuame krishterë (Kristanaj Instruoj) (1592) de Lekë Matrënga, Doktrina ekrishterë (La Kristana Doktrino) (1618) kaj Rituale romanum (1621) de Pjetër Budi, la unua verkisto de originala albana prozo kaj poezio, Apologio de George Castriot (1636) de Frang Bardhi, kiu ankaŭ publikigis vortaron kaj folkloraĵojn, la teologi-filozofian traktaton Cuneus Prophetarum (La Grupo de Profetoj) (1685) de Pjetër Bogdani, la plej universala figuro de la albana mezepoko, estis publikigitaj en la albana. La plej fama albana verkisto estas verŝajne Ismail Kadare.

La albana kinarto komenciĝis en 1912 kaj evoluis dum la komunisma periodo sub politikaj nuancoj. Dum la 1990-aj jaroj, la ŝanĝo de la komunisma ŝtatformo al pli demokratia kondukis al granda ŝanĝo en la albana kinearto. La granda kaj malnova konglomerato Kinostudio estis dividita en plurajn pli malgrandajn studiojn. Filmoj estis faritaj en privataj studioj de la malnovaj albanaj direktoroj kaj eĉ kelkaj eksterlandaj, sed lige kun la nova Nacia Centro de Kinematografio (Qendra Kombëtare e Kinematografisë).

Kvankam novaj filmoj estas produktitaj, multaj albanoj revenis al observado kaj ĝuado de la malnovaj filmoj, nun montritaj sur la diversaj privataj televidstacioj. La komunismepokaj propagandaj elementoj nun estas pli da komedifonto ol malamo, kaj tiu frua stilo estas multe aprezita.

Kelkaj el la plej bonvenigita lastatempaj filmoj inkluzivas Kolonel Bunker, Parullat (Sloganoj), Dasma e Sakos, Tirana Nula Jaro, kaj Portan Evan .

En la 1990-aj jaroj, multaj novaj kinejo-teatroj estis konstruitaj, precipe en la pli grandaj urboj (kiel ekzemple Jarmilo en la ĉefurbo Tirano) kiu plejparte montras okcidentajn kaj pli elstare usonajn filmojn.

La kuirarto de Albanio, kiel la plimulto de la mediteraneaj kaj balkanaj nacioj, estas forte influita de ĝia longa historio. En malsamaj tempoj, la teritorio kiu nun estas Albanio estis okupita de Grekio, Italio kaj la Otomana Imperio kaj ĉiu grupo lasis sian spuron sur albanan kuirarton. Ĉefa mango de la albanoj estas tagmanĝo, kaj ĝi estas kutime akompanita de salato el freŝaj legomoj, kiel ekzemple tomatoj, kukumoj, verdaj piproj kaj olivoj kun olivoleo, vinagro kaj salo. Tagmanĝo ankaŭ inkluzivas ĉefan pladon el legomoj kaj viando. Specialaĵoj el fiŝoj ankaŭ estas oftaj en la marbordaj regionoj de Durrës, Vlorë kaj Sarandë. En altaj areoj oftas la fumumita viando kaj piklado estas tre ofta.

Turismo en Albanio estas karakterizita de la arkeologia landa heredaĵo de la malnovgrekaj, romiaj kaj otomanaj tempoj, nedifektitaj strandoj, defiante montarajn sistemojn, artefaktojn el la Malvarma Milito, bongustan tradician kuirarton, unikan muzikon, kaj la strangan atmosferon de la kamparo.

Kvankam daŭre subevoluinta, turismo vidis imponan pliiĝon en la lastaj jaroj. Oficialaj datumoj montris ke 2 089,538 da turistoj vojaĝis al Albanio de eksterlande dum la unuaj ses monatoj de 2008, kio estis 23-procenta kresko kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. Lonely Planet ĵus vicigis Albanion kiel la 1-a vizitinda celloko en 2011. Albanio estis nomumita la Nova Mediteranea Amo. 

Albanio havas tri mondajn heredaĵojn de Unesko: Butrint, malnovgreka kaj romia urbo; Gjirokastër bone konservita mezepoka otomana urbo kaj Berat, la urbo el mil kaj unu fenestroj.

Antaŭ la alveno de la komunisma regado, la analfabeteco ene Albanio estis tre alta, ĉ. 85%. Lernejoj estis malabundaj inter la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito. Kiam la komunistoj akiris la potencon en 1944, ili prioritatigis la forviŝadon de analfabeteco. Strikta regularo estis lanĉita, por ke ĉiuj civitanoj inter la aĝoj 12 kaj 40 jaroj kiuj ne povus legi aŭ skribi devus lerni. Ekde tiam la procento de alfabeteco rimarkinde pliboniĝis. Hodiaŭ la alfabeteco en Albanio estas 98.7%, el kiuj viroj estas 99.2% kaj inoj 98.3%. Kun grandaj loĝantarmovadoj en la 1990-aj jaroj al urbaj areoj, la edukado ankaŭ suferis transformadon. La Universitato de Tirano estas la plej antikva universitato en Albanio, fondita en oktobro 1957.

Piedpilko estas la plej populara sporto en Albanio, kiel partoprena kaj spektanta nivelo. La sporto estas regita de la Piedpilka Unuiĝo de Albanio, kreita en 1930, membro de FIFA kaj membro fondinto de UEFA. Aliaj luditaj sportoj inkluzivas korbopilkon, flugpilkon, rugbeon 15, kaj gimnastikon.

Radio Televizioni Shqiptar (RTSH) estas la publika ŝtata radio kaj televido de Albanio, fondita en 1938 en Tirano. Temas pri tri televidstacioj nomitaj Televizioni Shqiptar (TVSH, TVSH 2, kaj TVSH Sat), kaj tri radiostacioj, uzante la nomon Radio Tirano aldone al 4 regionaj radiostacioj. La internaciaj servelsendaj radioprogramoj en albana kaj sep aliaj lingvoj estas elsendataj tra mezondoj (AM) kaj kurtondoj (SW).

La internacia servo uzis la temon de la kanto- Keputa një gjethe dafine kiel rekonigan melodion. La internacia televidservo tra satelito estis lanĉita ekde 1993 kaj ĝi celas servi al albanaj komunumoj en Kosovo, Serbio, Makedonio, Montenegro kaj pli norda Grekio, kaj plie la albana diasporo en la resto de Eŭropo. RTSH pasinte estis peze influita de la regpartio en ĝia programaro sed tio estis forlasita.

Sanservo estis en deklivo post la kolapso de socialismo en la lando, sed procezo de modernigo okazis ekde 2000. En la unua jardeko de la 21-a jarcento, ekzistis 51 hospitaloj en la lando, inkluzive de militista hospitalo kaj specialaj instalaĵoj. Albanio sukcese forigis malsanojn kiel ekzemple malario.

Vivdaŭro estas taksita je 77.43 jaroj, t.e. la numero 51 tutmonde, kaj forpuŝante kelkajn eŭropuniajn landojn, kiel ekzemple Hungario kaj Ĉeĥio. La plej oftaj mortokaŭzoj estas cirkula malsano sekvita de kanceraj malsanoj. Demographic and Health Surveys kompletigis enketon en aprilo 2009, detaligante diversajn san-statistikojn en Albanio, inkluzive de maskla cirkumcido, abortigo kaj aliaj.

La Fakultato de Medicino de la Universitato de Tirano estas la ĉefmedicina fakultato en la lando. Ekzistas ankaŭ fleglernejoj en aliaj urboj. Newsweek vicigis Albanion en la numero 57 el 100 Plej Bonaj Landoj en la Mondo en 2010.

La unua libro en Esperanto eldonita en Albanio estis la libro “Gjergj Kastrioti-Skanderbeg-Heroo de Albanujo”, presita en la eldonejo Gutemberg, Tirana, 1929. La libro estis verkita originale en Esperanto de Cuk Simoni per fluanta kaj riĉa lingvo kaj ĝi cirkulis tra Eŭropo kiel vera “gvidilo” pri albanoj en la medioj de esperantistoj.

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 13an ĉapitron Fabelo el Albanujo al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas interesan fabelon pri rabistoj.

La unua esperantisto estis Lazar Shantja en Shkodrë en 1913. En la raporto de la Ligo de la Nacioj estas legeble, ke la albana registaro en 1922 enkondukis devigan instruadon de Esperanto en la duagradaj lernejoj, sed tiu detalo ŝajnas esti eraro aŭ mistifiko. Unua lernolibro aperis en 1928. Tiam laŭ la statistiko de Dietterle en la lando troviĝis nur ses esperantistoj. Esperantlingva verko pri Skanderbeg estis eldonita en 1929, 144 p., ĝin kompilis Cuk Simoni. En 1933 nur en Shkodra estis delegito de UEA.

En Fajrero 4/1959, bulteno de ĉeha Esperanto-junularo, estis publikigita jena artikolo: Esperanto en Albanio. Cefo Fico dufoje prelegis pri Esperanto kaj organizis malgrandan ekspozicion en la kulturdomo en Tirana.  En la Ministerio pri konstruado funkciis Esperanto-kurso, pere de stencilita lernolibro verkita de s-ano Cefo Fico.  La albana Esperanto-movado bezonas esperantaĵojn, lernolibrojn en itala, franca aŭ rusa lingvoj.  La adreso: S-ano Cefo Fico, inĝeniero ĉe la Ministerio de konstruado, Tirana, Albanio.

Zef Mjeda ekde 1996 estis honora membro de UEA. En 2013 la Komitato de UEA akceptis Albanan Esperanto-Asocion kiel sian landan asocion. Krome, ekzistas ankaŭ Albana Esperanto-Instituto. 

Kursoj okazas ekzemple en blindulejo en Tirano. En 2007 Pasporta Servo havis unu gastiganton en Albanio, nome en Tirano.

  




#Article 28: Andoro (1763 words)


La Andora Princlando (en la kataluna, Principat d'Andorra) estas eta lando en la sudo de Eŭropo kun 468 km², situanta sur la Pireneoj kun mezuma alteco de 1.996 metroj super la marnivelo. Ĝi havas landlimojn sude kun Hispanio, limigante kun la katalunaj komarkoj de Cerdanjo, Alta Urĝelo kaj Pallars Sobirà, kaj norde kun Francio, limigante kun la departamento Ariège, en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝia teritorio, kun ĉefurbo en Andoro Malnova, estas teritorie organizata en sep paroĥejoj kun entute 84.484 loĝantoj en la jaro 2008.

Andoro estas demokratia kaj sociala ŝtato kies politika reĝimo estas parlamenta princlando kaj ĝi havas kiel kun-princoj (ŝtatestroj) al la episkopo de Urĝelo, nuntempe Joan Enric Vives Sicília, kaj al la prezidanto de Francio, nuntempe Emmanuel Macron. La nuna andora ĉefministro estas Xavier Espot Zamora kaj la sola oficiala lingvo estas la kataluna, kvankam la hispana estas pli parolata ol la kataluna mem. La franca ankaŭ estas parolata de alta procento de la andora loĝantaro.

Andoro ne havas propran armeon kaj pri ĝia nacia defendo respondecas kaj Hispanio kaj Francio. Kaze de urĝo kaj/aŭ naturaj katastrofoj, kiel la inundoj de la jaro 1982, estas kunvokata la somateno, formata de adoltaj viroj (pli ol 18-jaraĝaj) kun andora civitaneco.

Dum longa tempo, Andoro estis izolita kaj malriĉa lando, sed ĝi atingis rimarkindan prosperon ekde la Dua Mondmilito danke al turismo kaj ĉefe ĉar ĝi estas impostparadizo.

La origino de la nomo estas nekonata. Estas kelkaj teorioj: La nomo Andoro (andurrial) venas de Navaro eŭska, kio signifas arbusto kovris teron. Alia legendo atribuas la estiĝon de la nomo al la maŭroj kaj la araba al-Gandura, signifanta frivola virino.

Dum la periodo de la mezolitiko, malgrandaj homgrupoj loĝis en kavernoj proksime al Gran Valira, kiel en Balma de la Margineda, kaj aliaj punktoj de la andora teritorio kiel Pal, La Massana kaj Ordino, kie la 5-a de junio 2001 troviĝis ŝtonĉerko kiu enhavis homajn restaĵojn, brakĉenojn kaj potojn el keramiko kun nutraĵoj.
Pro la terfekundeco, ĉi tiuj grupoj kultivis ĝin kaj definitive loĝis, ricevante de la popoloj kiu transiris sian teritorion, la kulturo de la Bronzepoko danke al la mineraloj kiuj estis en Arinsal.

La unua skribita referenco pri la andoranoj, troviĝas en la priskribo kiun faris la greka historiisto Polibio rilate al la transiro de Hanibalo tra la Pireneoj. Dum la 5-a jarcento, la Romia Imperio falis sub la regado de la visigotoj, kiuj okupis la sudan parton de Gaŭlio kaj parton de Hispanujo.

Komence de la 18-a jarcento Andoro pro decido de la episkopo de Urgel estis neŭtrala dum la Sukceda Milito de Hispanio kaj je la fino de la sama jarcento denove Andoro vidigis sin inter siaj du posedlandoj, nome Francio kaj Hispanio. La revoluciuloj malagnoskis la kunprincan reĝimon kiel heredaĵo de la feŭdismo kaj en 1794 franca armeo invadis Andoron, sed diplomatiaj klopodoj de la andoranoj haltigis tiun invadon. En 1806 Napoleono restarigis la kunprincan reĝimon, tamen dum la posta invado de Hispanio farita de la napoleona armeo kaj dum la sinsekva reĝimo Andoro estis aneksiigita al la provincoj de Katalunio. Dum la Karlistaj militoj de la dua duono de la 19-a jarcento, Andoro estis rifuĝejo por kaj karlistoj kaj liberaluloj. En 1866 la andora riĉulo Guillem de Plandolit akcelis reformon de la parlamenta sistemo por enkonduki tien la burĝulojn.

La politika situacio de Andoro ne multe ŝanĝiĝis post kiam la kunprinclanda reĝimo establiĝis dum la mezepoko. La kunprincoj (antaŭe feŭdaj sinjoroj, nun ŝtatestroj), sekurigis la neŭtralecon kaj la sendependon de Andoro inter du potencaj ŝtatoj: Francio kaj Hispanio. Aliflanke, la izoleco de la andoraj valoj, la tradicia kaj konservativa socio, la malriĉaj agraj rimedoj kaj la kunprincoj mem, igis malebla la demokratiiĝon de la registaraj institucioj. Tiu situacio blokis la ekonomion tiom, ke multaj loĝantoj devis foriri por labori en Barcelono aŭ en Tuluzo komence de 20-a jarcento.

Tio ŝanĝiĝis post la dua mondmilito: la komerco fervoris danke al preskaŭ ne ekzistantaj impostoj, kaj la turisma sektoro, ĉefe vintra, bezonis multajn eksterlandajn laboristojn. Tiel, dum duona jarcento estis progreso kaj ankaŭ ioma libereco (multe pli ol en Hispanio samepoke, kie regis faŝisma reĝimo). Aliflanke, tiuj anakronismaj institucioj lasis la ekonomion, la medion, kaj la socion sub la rego de sovaĝa spekulado.

En 1976 fondiĝis la unua politika partio, la posteno de ĉefministro estis establita en 1981. En 1993 per referendumo estis akceptita la unua konstitucio.

Tri valoj konsistigas la landon Y-forme: Norde, de la pirenea akso, riveroj la Valira del Nord (okcidente) kaj la Valira d'Orient (oriente) fluas suden ĝis Andoro Malnova kaj Escaldes, kie la du riveroj kunfluas. Pli sude, la nova rivero la Valira fluas ĉe Sant Julià de Lòria kaj lasas Andoron apud la ŝtatlimo.

Nordoriente, naskiĝas la atlantika rivero Arieja, kies maldekstra flanko estas andora. Tie staras la vintro-stacia kaj komerca urbo El Pas de la Casa ĉe la rivero. Inter tiu valo kaj la suda valo de la rivero la Valira d'Orient estas grava intermonto (2.408 m) kaj tunelo, kiuj ligas Andoron al Francio.

La plej alta monto en Andoro estas Comapedrosa (2.942 m). En la supra parto de ĉiuj tiuj valoj estas lagetoj, foje profititaj de la hidroelektra industrio.

Andoro estas parlamenta kunprinclando. La du princoj (kunprincoj) estas la ŝtatestroj de Andoro kaj nepre tiuj postenoj apartenas al la episkopo de Urgell -elektita de la Papo-, kaj la Prezidanto de Francio -elektita de la francianoj. Tamen principe nek la franca ŝtato nek la Papo regas Andoron –la kunprinca posteno estas sendependa.

Post la sankcio de la konstitucio (en 1993) Andoro estas tute demokratia ŝtato. Do malkiel antaŭe, la potencoj nun estas dividitaj:

Andoro ne havas armeon.

La andoraj provincoj estas nomitaj Paroĥejoj (Parròquies) ĉar la administracia kaj eklezia divido samas. Ĉiu paroĥejo havas sian lokan magistraton (Comú).

Deveno de la loĝantaro:

La landa loĝantaro estas koncentrita en la plej granda valo de la Princlando, tra kiu la rivero Grandvalira fluas kaj estas lokitaj du komunumoj , inkluzive de la ĉefurbo, Andoro Malnova.

De la 84,082 loĝantoj de la lando (ekde 31 decembro 2009), estas nur 32,085 (38.2%) andora naciaj. Laŭ ili, la hispana nacia formo kun 26,662 (31.7%), la plej granda grupo, sekvita de la portugala (13 362, 15,9%) kaj la franca (5,099, 6,1%). La jara kresko de la loĝantaro estas 0,33% (2011). La averaĝa espero de vivo estas 82,4 jaroj kaj estas unu el la plej altaj.

La oficiala lingvo de Andoro estas kataluna. Laŭ enketo de la andora Centro por Socia Esplorado (Centre de Recerca Sociològica) en 2005 parolas 38,8% de la loĝantaro denaskan lingvon de Andoro kataluna, kastilia 35.4%, portugala 15.0%, kaj franca 5,4%. Sed aliaj lingvoj estas parolataj: hispana (32%), franca (7%) kaj portugala (7%) ankaŭ estas parolata.

La plimulto de la andora (ĉirkaŭ 90%) estas kompromitita kun la Romkatolika Eklezio, kune kun 1% de la loĝantaro estas la Atestantoj de Jehovo, ekzistas ankaŭ kelkaj protestantaj eklezioj kaj juda komunumo. La Romkatolika Eklezio estas la ŝtata religio en Andoro.

La sola telekomunikada entrepreno en Andoro estas la ŝtata Servei de Telecomunicacions d'Andorra, establita en 1975. Ĝi agas en la merkato kiel Andorra Telecom kaj sub la marko Som. La kompanio proponas fiksajn kaj poŝtelefonojn, kaj interretan konekton. Sukcesas la andora domajno de plej alta nivelo, kiu estas .ad. Andorra Telecom ankaŭ transdonas televidajn kanalojn de la hispana kompanio Digital+. Andorra Telecom en junio 2011 ekposedis 50.053 fiksajn telefonojn, 65.525 poŝtelefonojn kaj 24.947 larĝ-bendajn DSL-klientojn. 71 % de la landa hejmoj estas konektitaj al larĝ-kapacita interreta konekto kaj 81 % de la loĝantaro uzas la Interreton.

Interne Andoro havas modernan telefonan sistemon kun mikroonda radiosendiloj, kaj eksterlande estas fiksaj kabloj al Francio kaj Hispanio.

Andoro ne havas propran poŝtan servon, sed agas anstataŭe la poŝtoj de Francio kaj Hispanio. Ĝis 1928 uzis Andoro ankaŭ proprajn poŝtmarkojn. Ekde 1931 Francio kaj Hispanio komenciĝis eldoni poŝtmarkojn specife por Andoro. Tiuj indikis la valoron en hispanaj pesetoj kaj francaj frankoj.

Post la enkonduko de la eŭro la franca La Poste kaj la hispana Correos daŭrigis siajn apartajn poŝtmarkojn eldonitajn por Andoro. Ambaŭ nun portas subtitolojn en la kataluna lingvo. La poŝtmarkoj estas uzataj nur por eksterlandaj sendaĵoj, tiam ĝi estas libera por sendi leterojn hejme. Ekde 2004 la du poŝtaj servoj interkonsentis pri komuna poŝtkoda sistemo por Andoro. Tiu konsistas el la literoj AD kombinitaj kun tri ciferoj indikantaj la paroĥejon.

Ĝis 1981 Andoro estis la sidejo de la privataj radio-stacioj Radio Andoro kaj Sud radio. Poste la instalaĵoj estis transprenitaj de la publika radio-entrepreno Ràdio i Televisió d'Andorra. Estas ok radiostacioj (inkluzive de kvin privataj) kaj publika televido Andorra Televisió (ATV) en Andoro. Krome, hispana kaj franca kanaloj estas riceveblaj.

Ankaŭ aperas tri ĉiutagaj ĵurnaloj, la Diari d'Andoro, La perioda d'Andoro kaj la Bondia, kiu proponatas senpage.

Andoro havas 269 km da vojoj, 198 km el kiuj estas pavimita kaj 71 km ne-pavimitaj. La ŝtata ŝosea reto konsistas el kombino de ses ĉefaj ŝoseoj (katalune carreteres generals, mallongigo CG) kaj la alia el malĉefaj vojoj (katalune carreteres secundàries, mallongigo CS). Ĉiuj limo-transirejoj estas lokitaj sur ĉefa ŝoseo. La ĉefa ligo al Hispanio tra la CG 1 per Valira Valo sude de Sant Julià de Lòria, landlima transirejo estas lokitaj en la CG 4 en la direkto de la hispana vilaĝo Tor kaj en la CG 6. Tiu estas la nura vojo, kiu kondukas al la hispana eksklavo Os de Civís. La sola lim-transirejo al Francio situas oriente de Pas de la Casa en la CG 2, kiu transiras la plej altan, kun 2408 metroj, pirenean montpasejon Port d'Envalira. Kiel alternativo al la trapasejo de 2002, ekzistas ankaŭ la 2850 m longa Tunelo d'Envalira.
En la jaroj 1980, la konstruo de dua voja ligo kun tunelo (Port du Rat) al Francio komenciĝis. Ĝi enfluas hodiaŭ nordokcidento de El Serrat.

La lando ne havas flughavenon, kaj ne ekzistas fervoja trafiko. Internacia busa servo ekzistas al L'Hospitalet-près-l'Andorre (de tie - ĉe stacidomo  - estas trajna konekto al Tuluzo), la flughaveno Toulouse-Blagnac kaj Barcelono. La inter-urba busa reto Clipol konektas la komunumojn kun la ĉefaj urboj de Andoro. Ok busaj veruroj tage de Andoro Malnova. Taksiohaltejoj estas disponeblaj nur en Andoro Malnova kaj Escaldes-Engordany, sed ebla en tuta Andoro mendi taksion, radie vokatan.

Laŭ Facebook la denso de esperantistoj en Andoro verŝajne estas pli alta ol en aliaj landoj de la mondo: 16 parolantoj de Esperanto inter 85458 loĝantoj de Andoro.

Do, la denso estas 1/5341.

Andoro verŝajne estas la plej esperdona lando por oficialigo de Esperanto. La diverseco de lingvoj en Andoro (ĉefaj lingvoj estas la kataluna, hispana, portugala kaj franca) kaj la fakto, ke la angla lingvo ne estas dominanta lingvo, estas bona fundamento por Esperanto kiel unu el oficialaj lingvoj en estonto.




#Article 29: Aŭstrio (3738 words)


Aŭstrio aŭ Aŭstrujo (germane: Österreich [ˈøːstɐˌʁaɪç], oficiale Respubliko Aŭstrio; germane: Republik Österreich) estas parlamenta-demokratia federacia respubliko kaj senmara lando de ĉirkaŭ 8,7 milionoj da personoj en Centra Eŭropo, konsistanta el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. La teritorio de Aŭstrio kovras 83,879 km². La tereno estas tre montara, ĉar ĝi situas ene de Alpoj; nur 32 % el la lando estas sub 500 m super marnivelo, kaj ties plej alta pinto estas 3,798 m. La majoritato de la loĝantaro parolas lokajn bavariajn dialektojn de la germana kiel gepatra lingvo, kaj la aŭstra-germana lingvo en sia normiga formo estas la oficiala lingvo de la lando. Aliaj lokaj oficialaj lingvoj estas la hungara, la burgenlanda kroata, kaj la slovena.

La origino de la nuntempa Aŭstrio radikas en la tempo de la Habsburga dinastio, kiam ĝia plejparto apartenis al la Sankta Romia Imperio. El la reformacia epoko, multaj nordgermanaj princoj, malkontentaj pri la aŭtoritato de la imperiestro, uzis protestantismon kiel la flagon de ribelo. La Tridekjara milito, la influo de la Reĝlando Svedio kaj la Reĝlando Francio, la elstarigo de la Reĝlando de Prusio, kaj la Napoleonaj invadoj malfortigis la imperiestran povon en la nordo de Germanio, sed en la sudo, kaj en ne-germanaj areoj de la imperio, la imperiestro kaj katolikismo plu tenis kontrolon. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, Aŭstrio retenis sian lokon kiel unu el la potencoj de Eŭropo kaj, responde al la kronigo de Napoleono kiel la Imperiestro de la Francoj, en 1804 estis oficiale proklamita la Aŭstria imperio. Post la malvenko de Napoleono, Prusio elstaris kiel ĉefa rivalo de Aŭstrio pri la regado en la germanaj teritorioj. La malvenko de Aŭstrio en la Batalo de Königgrätz kontraŭ Prusio dum la Aŭstri-Prusia milito de 1866, ebligis al Prusio plifortigi sian kontrolon super la cetero de Germanio. En 1867, la Aŭstra imperio estis transformita en Aŭstri-Hungario. Post la malvenko de Francio en la Franci-Prusia milito de 1870-1871, Aŭstrio estis ekskludita el la nova Germana imperio, kvankam en la venontaj jardekoj, ties politiko, kaj speciale tiu eksterlanda, pli ka pli konverĝis kun tiu de la Prusi-regata Imperio. Dum la Julia Krizo de 1914 kiu sekvis la murdon de la Arkiduko Franz Ferdinand de Aŭstrio la 28-an de junio, Aŭstri-Hungario, kuraĝigita pro la plendo kun germania subteno, la 28-an de julio deklaris militon kontraŭ Serbio, kiu ne tute plenumis la koncernan ultimaton. Aŭstrio estis tiele la unua lando kiu iris al la milito en la Julia Krizo, kiu eventuale rezultis en la Unua Mondmilito.

Post la falo de la Habsburga (Aŭstri-Hungaria) imperio en 1918 fine de la Unua mondmilito, Aŭstrio adoptis kaj uzis la nomon Respubliko German-Aŭstrio (), poste ŝanĝis ĝin al , kadre de klopodoj unuiĝi kun Germanio, sed tio estis malpermesita de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye en 1919. La Unua Aŭstria Respubliko estis establita en 1919. En 1938 Nazia Germanio aneksis Aŭstrion dum la Anschluss. Tiu situacio daŭris ĝis la fino de la Dua mondmilito en 1945, post kio Aŭstrio estis okupita de la Aliancanoj kaj ĝia iama demokratia konstitucio estis restaŭrita. En 1955, la Aŭstria Ŝtattraktato re-establis Aŭstrion kiel suverenan ŝtaton, finante la epokon de la okupacio. Samjare, la Parlamento de Aŭstrio aprobis la Deklaron de Neŭtraleco, kiu deklaris ke la Dua Aŭstria Respubliko estu porĉiame neŭtrala.

Nuntempe, Aŭstrio estas parlamenta reprezenta demokratio kiu enhavas naŭ federaciajn ŝtatojn. La ĉefurbo kaj plej granda urbo, kun pli ol 1.7 milionoj da loĝantoj, estas Vieno. Aliaj ĉefaj urbaj areoj de Aŭstrio estas Graz, Linz, Salzburg kaj Innsbruck. Aŭstrio estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo, nome la dekkvara, kun malneta enlanda produkto por kapo de 44,498 usonaj dolaroj. La lando disvolvigis altan vivnivelon kaj en 2014 estis rangigita la 21-a en la mondo laŭ sia Indico de homa disvolviĝo. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ekde 1995 de la Eŭropa Unio., kaj ĝi estas fondinto de la OEKE. Aŭstrio ankaŭ estis subskribinta la interkonsenton de la Traktato de Schengen en 1995, kaj adoptis la valuton de eŭro en 1999.

La germanlingva nomo por Aŭstrio, , signifas orienta regno en la malnovaltgermana lingvo, kaj estas frata esprimo kun la vorto Ostarrîchi, kiu unuafoje aperis en la Ostarrîchi dokumento en 996. Tiu vorto probable estas traduko el la mezepoklatina  en lokan (bavarian) dialekton. Aŭstrio estis prefekturo de Bavario kreita en 976. La vorto Austria estas latinigo de la germanlingva nomo kaj estis unuafoje registrita en la 12-a jarcento. Tiam, la Danuba baseno de Aŭstrio (Supra kaj Malsupra Aŭstrioj) estis la plej orienta limo de Bavario, kaj fakte de la germana etno, ĉar la teritorio de la iama Orienta Germanio estis loĝata de slavaj soraboj kaj polaboj.

Friedrich Heer, historiisto pri Aŭstrio de la 20-a jarcento, asertis en sia libro Der Kampf um die österreichische Identität (La lukto por la aŭstria identeco), ke la ĝermana formo Ostarrîchi estas ne traduko de la latina vorto, sed ambaŭ rezultis el multe pli antikva termino kiu originas en la keltaj lingvoj de la antikva Aŭstrio: antaŭ pli ol 2500 jaroj, la majoritato de la aktuala lando estis nomata Norig fare de la kelta loĝantaro (Hallstatt-kulturo); laŭ Heer, no- aŭ nor- signifis oriento aŭ orienta, dum -rig estas rilata al la moderna germana Reich, kun signifo regno. Laŭe, Norig esence signifis la samon kiel Ostarrîchi kaj Österreich, do Austria. La kelta nomo estis eventuale latinigita al Noricum post la romianoj konkeris la areon de la moderna Aŭstrio, ĉirkaŭ 15 a.K. Noricum poste iĝos Romia provinco en la mezo de la unua jarcento n.e. Tamen la hipotezo de Heer ne estas akceptita de plejmulto de lingvistoj.

Aŭstrio etendiĝas de okcidento al oriento je maksimume 575 km, de nordo al sudo je 294 km.

Ĉirkaŭ 60 % de la areo estas montara, kun partoj de la orientaj Alpoj. Pro tio foje oni nomas la landon ankaŭ Alpa respubliko. Norde de la Danubo situas en supra kaj malsupra Aŭstrio la granita kaj gnejsa ebenaĵo; transe de la orienta landlimo troviĝas la malgrandaj Karpatoj.

La grandaj ebenaĵoj situas oriente laŭ la Danubo, ĉefe la Antaŭalpoj, la Viena baseno kaj la suda Stirio, kiun pro simileco al Toskano oni ofte nomas stiria Toskano.

Burgenlando, oriente de la alpa-karpata-arko, finiĝas ĉe la Karpata baseno. Pejzaĝe kaj klimate ĝi multe similas al la orienta najbaro Hungarujo, al kiu ĝi apartenis ĝis 1921.

La teritorio de la respubliko Aŭstrio jam en komenca ŝtonepoko estis loĝata de homoj. Unu el la plej famaj postrestaĵoj el tiu tempo estas la Venuso de Willendorf (Vilendorf), trovita en 1908 dum elfosado en la regiono Wachau (Waĥaŭ). Tiu ĉi ŝtonartaĵo, proksimume 25 000 jarojn aĝa, montras virinon kun tre grandaj mamoj kaj estas pro tio interpretata kiel simbolo de fekundeco.

Pli malfrue, dum la tiel nomata Hallstatt-tempo (Halŝtat) denove troveblas multaj spuroj de homa kulturo, ekzemple la elfosaĵoj en Hallstatt aŭ la probabla monteta tombejo en Großmugl (Grosmugl). La kreintoj de tiu ĉi kulturo supozeble estas la iliroj.

Pli malfrue dum la La-Tène-tempo la regiono estis kolonigita de keltoj. Ankaŭ la unua konata ŝtataĵo sur aŭstria teritorio, la Regnum Noricum el la 2-a jarcento a.K., havas keltan devenon.

Dum la sekurigado de la Danuba limo, la tiel nomata Limes, ankaŭ la hodiaŭa Aŭstrio sude de la Danubo estis konkerita kaj alligita al la Romia Imperio. Tri romiaj provincoj havis regionojn en la hodiaŭa Aŭstrio: Rhaetia, Noricum kaj Pannonio. La ĉefurbo de tiu lasta, Carnuntum, estis la plej grava romia setlejo en la teritorio de Aŭstrio.

Dum la Popolmigrado multaj popoloj tramigris la teritorion de la hodiaŭa Aŭstrio. La romianoj rezignis pri la Danuba limo proksimume je la jaro 500. En oriento estis la langobardoj ĝis ilia migrado al Italio. De okcidento venis la bavaroj al la alpa regiono, dum la slavoj establiĝis en la sud-orienta alpa regiono. Ekde la invado de la avaroj en la 560-aj jaroj ne ekzistas historiaj dokumentoj por pli longa tempo.

Jam dum la tempo de Karlo la Granda ekzistis limlando kontraŭ la avaroj. Invadoj de la hungaroj detruis ĝin. Post la tri bataloj de Bratislavo en somero 907 la limo de la orienta Frankona Regno estis retirita ĝis la rivero Enns. Nur en 955 post la batalo sur la Lechfeld la hungaroj setlis kaj la apenaŭ loĝata regiono inter la riveroj Enns kaj Leitha (lajta) fariĝis libera por koloniado. Dum la dua duono de la 10-a jarcento tiel estiĝis nova graflando oriente de la rivero Enns, kiu estis nomita marchia orientalis (limlando en oriento) kaj kiu estis metita sub la regado de la duko de Bavario ene de la Sankta Romia Imperio.

Kun Leopoldo la 6-a la malfrumezepoka Aŭstrio atingis kulturan kulminon, kion markis enkonduko de la revolucia arto en gotika stilo. Post la morto de lia filo Frederiko la 2-a en 1246 la vira linio de la familio Babenberger estingiĝis. Inter la multaj posteulaj kandidatoj venkis la reĝo de Bohemio, Přemysl Otakar la 2-a, kiu estis en 1256 vokita al la lando por fini la kverelojn. Lia politiko celis repuŝi la aristokrataron kaj subteni la urban burĝaron. Kiam li volis fariĝi imperiestro, lin kontraŭbatalis Rudolfo de Habsburgo, kiu venkis lin en 1278 en la batalo sur Morava kampo. La Habsburgoj povis sin instali kiel dukoj de la landoj Aŭstrio kaj Stirio.

En la aŭstriaj landoj (escepte de Tirolo) preskaŭ la tuta loĝantaro konvertiĝis al protestantismo. La rekatolikigado komenciĝis nur ĉirkaŭ 1600, sed kun des pli granda subpremo kaj brutaleco. Dum tiu ĉi procezo elstaris la jezuitoj kaj la kardinalo Melchior Khlesl, la kanceliero de imperiestro Matiaso. Sed gvidanta praktikanto de tiu ĉi politiko estis Ferdinando la 2-a, famiĝinta pro sia eldiro, ke li preferas regi dezerton ol landon plenan je herezuloj. Per tiu ĉi politiko la aŭstriaj landoj estis envolvitaj en la Tridekjara militon, dum kiu iutempe aspektis kvazaŭ la Habsburgoj povus transformi la Sanktan Romian Imperion en absolutan monarĥion.

Post la estingiĝo de la ĉefa linio de la Habsburgoj en 1699 la aŭstriaj Habsburgoj batalis kontraŭ Ludoviko la 14-a je la hispana heredaĵo. La lukto estis verve gvidata ĉefe de Jozefo la 1-a, sed post lia morto ĉio disfalis. Lia frato Karlo estis la lasta vivanta Habsburgo: li estus heredinta mondan imperion, al kio la aliaj imperioj volis malhelpi. Tamen per la paco de Utrecht (utreĥt) en 1713 el la heredaĵo ĉiuj eŭropaj kromlandoj de Hispanio (Belgio, Napolo, Lombardio) venis al Aŭstrio, kiu per tio atingis sian plej grandan teritorian etendiĝon.

Post la Franca Revolucio ankaŭ Aŭstrio estis implikita en la Napoleonaj Militoj, kiuj nur en 1815 finiĝis per la Viena kongreso. Al la kronado de Napoleono la imperiestro Francisko la 2-a reagis per la proklamado de la Imperiestreco de Aŭstrio. Francisko estis ekde tiam titolita per Francisko la 1-a Imperiestro de Aŭstrio. Napoleono devigis lin en 1806 rezigni pri la imperiestra krono de la Sankta Romia Imperio, kiu pro tio ĉesis ekzisti.

Iam la pova centro de la granda Aŭstra-Hungara Imperio, Aŭstrio post la malvenko en la Unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al la malgranda respubliko. Post la anekso al la Nazia Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. Dum la nazia epoko agadis la rezista movado O5.

La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la ĉiaman neŭtralecon de la lando kiel antaŭkondiĉon de la foriro de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. En 1999 Aŭstrio aliĝis al la Eŭropa Mona Unio.

Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistanta el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Eblas unu reelektiĝo seninterrompa. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi al la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.

La Parlamento de Aŭstrio konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinata ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas sendataj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan blokorajton, kiu povas esti malvalidigita per persista rezolucio de la Nacia Konsilio.

Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj, dividitaj en distriktoj.

Vidu ankaŭ:

Aŭstrio estas la 12a plej riĉa lando en la mondo laŭ indicoj de MEP (Malneta Enlanda Produkto) po kapo, havas bone disvolvigitan socialan merkatan ekonomion, kaj altan vivnivelon. Ĝis la 1980-aj jaroj, multaj el la plej grandaj industriaj firmaoj de Aŭstrio estis ŝtatigitaj; en lastaj jaroj, tamen, privatigo malpliigis la ŝtatan posedaĵon ĝis nivelo komparebla kun aliaj eŭropaj ekonomioj. La laborista movado estas partikulare forta en Aŭstrio kaj havas grandan influon al la laborpolitiko. Krom tre disvolvigita industrio, internacia turismo estas la plej grava parto de la nacia ekonomio.

Germanio historie estis la ĉefa komerca partnero de Aŭstrio, kio faras ĝin vundebla al rapidaj ŝanĝoj en la germana ekonomio. Ekde kiam Aŭstrio iĝis membra ŝtato de la Eŭropa Unio, ĝi akiris pli fortajn ligojn al aliaj EU ekonomioj, kio malpliigis ĝian ekonomian dependon de Germanio. Aldone, membreco de EU okazigis alfluon de eksterlandaj investistoj allogitaj de la aliro de Aŭstrio al la unuigita eŭropa merkato kaj de ties proksimeco al la novaj ekonomioj de la Eŭropa Unio. La kresko de MEP atingis 3,3% en 2006. Almenaŭ 67% importaĵoj venas el aliaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio.

La fervojoj funkcias en totalo de 6123 km (el kiuj 3523 km estas elektrigitaj). La normala ŝpuro funkcias en 5639 km (el kiuj 3429 km estas elektrigitaj), kaj krome ekzistas ĉirkaŭ milo da km de diversaj tipoj de etŝpura fervojo. La landa fervoj sistemo de Aŭstrio estas la Österreichische Bundesbahnen, aŭ ÖBB. Ĝi dungas 47.700 homojn. La ĉefa stacio estas Vieno, sed estas ankaŭ gravaj stacioj en Graz, Innsbruck kaj Salzburg. En la ĉefurbo estas ankaŭ la Metroo de Vieno.

En la lando estas totala reto de 200 000 km da aŭtoŝoseoj (100% pavimitaj, inklude 1700 km de rapidvojoj). Por cirkuli laŭ tiuj estas postulita aĉeto de vinjeto kiu validas por tuta jaro. La aŭtoŝoseoj nombras el A1 ĝis A26.

Kroma transportoreto estas havigita per 358 km da akvokanaloj, ĉefe laŭlonge de la rivero Danubo. 

Aŭstrio havas 55 flughavenojn kaj du por helikopteroj. Plej flughavenoj en la lando havas, nepavimitajn el- kaj al-terigejojn. Nur unu flughaveno havas pavimitajn vojojn pli longajn ol 10 000 futoj.

Aŭstrio estis hejmlando de pluraj famaj komponistoj kiel Wolfgang Amadeus Mozart, Ludwig van Beethoven, Johann Strauss kaj Johann Strauss Jr., Arnold Schönberg, Anton Webern, Alban Berg (la tri lastaj partoprenis en la fama Dua Skolo de Vieno). Aliaj famaj aŭstrianoj estis la fizikistoj Ludwig Boltzmann kaj Erwin Schrödinger, la filozofoj Karl Popper, Ludwig Wittgenstein kaj Kurt Gödel, la psikologo Sigmund Freud, la poeto Peter Rosegger, la kantisto Falco, la ekonomikistoj Ludwig von Mises kaj Friedrich Hayek, la pentristo Gustav Klimt, la futbalisto Hans Krankl kaj la aktoro Arnold Schwarzenegger. Ĝi ankaŭ estis la hejmlando de la nazia diktatoro Adolf Hitler, kiu ĉiam tre bone parolis pri sia hejmlando kaj la plej grandaj momentoj de la Aŭstra-Hungara Imperio.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj Vieno estis centro de la muzika vivo. Ĝis nun ekzistas multaj operejoj, teatrejoj, orkestrejoj kaj tradicioj kiel la Novjara koncerto de la vienaj filharmonikistoj kaj multaj festivaloj. Troveblas ankaŭ multaj kabaretoj. Kuirarte rimarkindas la kulturo de la vienaj kafejoj, la Heuriger, kaj sennombraj tipaj manĝaĵoj kun longa tradicio. En 2003 Graz estis eŭropa kultura ĉefurbo, en 2009 — Linz.

La aŭstran kulturon disvastigas eksterlande la aŭstra kulturforumo. Ok konstruaĵoj kaj pejzaĝoj de Aŭstrio estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko.

La cirkulado de la gazeto Kurier en 2007 estis de 169 481 ekzempleroj.

Regionaj kutimoj estis konservitaj de asocioj en la tuta Aŭstrio. Kutimoj temas ĉefe pri muziko, danco, teatro, poezio, ligna gravurado kaj brodado. Multaj lokaj kutimoj rilatas al sezonoj, kiel , , , ,  kaj karnavalo.

Tradicia estas ankaŭ la teksaĵindustrio. Brodado utilas por ornami tradiciajn vestojn.

Pro la historio forte influita de katolikismo, la plej multaj feritagoj estas la religiaj. Escepto estas Kärnten, kiu decidis, ke ankaŭ la popola voĉdono de 1920 estu leĝa feritago.

Kunaj feritagoj de ĉiuj landoj estas Novjaro, la tri sanktaj reĝoj, sankta vendredo, paska lundo, nacia feritago, ĉieliro de Kristo, pentekosta lundo, kristokorpa festo, ĉieliro de Maria, ĉiuj sanktuloj, senmakula koncipiĝo, Kristnasko, tago de la sankta Stefano kaj Silvestro.

La nacia feritago okazas la 26-an de oktobro, ĝi memorigas pri la tago de la leĝa decido en 1955 pri ĉiama neŭtraleco. Enkalkulante regionajn feritagojn, en 2009 ĉiu federacia lando havis 17 leĝajn feritagon, krom Kärnten, kiu havis 18.

Ĉiu religia komunumo rajtas krome festi siajn proprajn festotagojn kaj anoj tiam ne laboras. Ekzemple judaj komunumoj festas Jom Kippur, kvankam ĝi ne estas leĝa feritago.

Komponistoj de la klasika kaj romantika epoko estis ekzemple Wolfgang Amadeus Mozart el Salzburg kaj Ludwig van Beethoven, naskiĝinta en Bonn, kiuj ambaŭ verkis en Vieno. Krome Joseph Haydn, Franz Schubert, Anton Bruckner aŭ Johann Strauß, nomata ankaŭ la Valsoreĝo.

La muzikon de la 20-a jarcento revoluciis Gustav Mahler kaj la komponistoj de la Nova viena skolo Arnold Schönberg, Alban Berg kaj Anton Webern, sed ankaŭ Josef Matthias Hauer, kiu postulis la malkovron de la 12-tona muziko, kaj Ernst Krenek aŭ Egon Wellesz.

Fame konataj dirigentoj estas Arthur Nikisch, Felix Weingartner, Franz Schalk, Erich Kleiber, Karl Böhm, Hans Rosbaud, Herbert von Karajan, Michael Gielen, Nikolaus Harnoncourt kaj Franz Welser-Möst.

La Novjarkoncerto de la vienaj filharmonikistoj havas malnovan tradicion; ĝi estas dissendata radie en 44 ŝtatojn. Ĝi inkluzivas valsojn, polkojn kaj marŝmuzikon.

Aŭstroj ŝatas teatron kaj ĝi estas publike subtenata: de la Nacia Viena operejo, unu el la plej alte taksataj muzikteatroj de la mondo, kaj de la Burgteatrejo, unu el la plej bonaj germanlingvaj scenejoj, ĝis kamparana teatrejo en iu vilaĝo.

El Aŭstrio devenas internacie konataj aktoroj: Romy Schneider, Oskar Werner, Paul Hörbiger, Curd Jürgens, Maria Schell, O. W. Fischer, Paula Wessely kaj ŝia fillino Christiane Hörbiger, Maximilian Schell, Senta Berger kaj Klaus Maria Brandauer.
Inter la eksterlande alte taksitaj reĝisoroj estas Max Reinhardt kaj Martin Kušej.

Kinartaj reĝisoroj el Aŭstrio estas Barbara Albert, Franz Antel, Ruth Beckermann, Robert Dornhelm, Nikolaus Geyrhalter, Michael Glawogger, Wolfgang Glück, Michael Haneke, Jessica Hausner, Michael Kreihsl, Fritz Lang, Bady Minck, Franz Novotny, Peter Patzak, Otto Preminger, Stefan Ruzowitzky, Anja Salomonowitz, Hubert Sauper, Ulrich Seidl, Götz Spielmann, Josef von Sternberg, Erich von Stroheim, Hans Weingartner, Virgil Widrich, Willi Forst, Billy Wilder.

Konataj aŭtoroj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis Franz Grillparzer, Ferdinand Raimund, Johann Nestroy, Adalbert Stifter, Bertha von Suttner (kiu ricevis la Nobel-premion pri paco en 1905), Marie von Ebner-Eschenbach, Peter Rosegger, Peter Altenberg, Hugo von Hofmannsthal, Rainer Maria Rilke, Georg Trakl, Franz Kafka, Karl Kraus, Ödön von Horváth, Joseph Roth, Stefan Zweig, Robert Musil, Gustav Meyrink, Franz Werfel, Egon Erwin Kisch, Alfred Kubin, Fritz von Herzmanovsky-Orlando, Leo Perutz, Alfred Polgar, Vicki Baum, Alexander Lernet-Holenia, Heimito von Doderer, Franz Theodor Csokor, Ingeborg Bachmann, Christine Lavant, Friedrich Torberg, Fritz Hochwälder, Jörg Mauthe, Thomas Bernhard, Ernst Jandl, H. C. Artmann, Hilde Spiel, Albert Drach, Wolfgang Bauer, Johannes Mario Simmel, Gert Jonke, Franz Tumler kaj Gertrud Fussenegger.

Gravaj vivantaj aŭtoroj estas Elfriede Jelinek (kiu ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 2004), Peter Handke, Felix Mitterer, Friederike Mayröcker (Premio Georg Büchner, 2001), Christoph Ransmayr, Barbara Frischmuth, Alois Brandstetter, Peter Rosei, Norbert Gstrein, Eva Menasse, Wolf Haas, Bettina Balàka, Arno Geiger, Josef Winkler (Premio Georg Büchner, 2008), Gerhard Roth, Daniel Kehlmann kaj Daniel Glattauer. Slovene verkas interalie Gustav Januš, Janko Ferk kaj Florjan Lipuš.

Famaj pentristoj aŭ grafikistoj estas Ferdinand Georg Waldmüller, Gustav Klimt, Koloman Moser, Oskar Kokoschka, Egon Schiele, Alfred Kubin, Raoul Hausmann, Arnulf Rainer, Gottfried Helnwein, Franz West. Klimakson atingis pentrarto en Aŭstrio ĉirkaŭ 1900, kiam Vieno iĝis centro de la Secesio.

En la dua duono de la 20-a jarcento estiĝis la viena skolo de fantasma realismo, kiel malfrua fluo de la superrealismo. Al tio apartenis ankaŭ Friedensreich Hundertwasser kaj liaj abstrakt-ornamaj pentraĵoj. Aparta fenomeno estas la agadismo de la 1960-aj jaroj, kiu evoluis ĉelime de teatro kaj pentrarto. Gravaj reprezentantoj de tiu movado estas Günter Brus, Otto Muehl, Rudolf Schwarzkogler kaj Hermann Nitsch.

Gravaj skulptistoj estis Niclas Gerhaert van Leyden, Franz Xaver Messerschmidt, Fritz Wotruba, Alfred Hrdlicka kaj Bruno Gironcoli.

Dum la unuaj tri jardekoj de la 20-a jarcento Aŭstrio ludis gravan rolon en scienco. Venis el ĝi pensistoj kaj esploristoj kiel la fondintoj de kvantuma fiziko, Wolfgang Pauli kaj Erwin Schrödinger, la matematikisto Kurt Gödel, la fondinto de psikanalizo Sigmund Freud, la filozofoj de la Viena cirklo kaj Ludwig Wittgenstein, la fondinto de la moderna empiria socia esplorado Paul Felix Lazarsfeld, la patro de bestpsikologio Konrad Lorenz, la filozofo Karl Popper, la aŭtomobilkonstruisto Ferdinand Porsche, la inventistoj Viktor Kaplan kaj Josef Ressel, la antaŭirantoj de termodinamiko Josef Stefan kaj Ludwig Boltzmann, la malkovrinto de la benzolo-strukturo Johann Josef Loschmidt, la malkovrinto de sangogrupoj Karl Landsteiner kaj la ekonomikistoj Carl Menger, Friedrich August von Hayek kaj Eugen Böhm von Bawerk. En 1874 la astronomo Johann Palisa malkovris kaj nomis asteroidon Aŭstria laŭ sia hejmlando. La atomfizikistino Lise Meitner kreis kune kun Otto Frisch la unuan teorian klarigon pri fisio.

La tiama scienca nivelo estis neniigita de la naziismo. Post 1945 nur malmultaj elmigrintoj, poste agnoskitaj, estis invititaj reveni al sia hejmlando.

Pro historiaj kialoj, kuirarto el Hungario, Bohemio, Italio kaj Francio influis la nuntempe tipajn aŭstrajn manĝaĵojn. Tipaj manĝaĵoj estas la viena eskalopo, bakita koko, rostita koko, gulaŝo kaj fiŝaĵoj surbaze de karpo kaj truto. Dolĉaĵoj kiel la Sacher-torto, Apfelstrudel kaj Kaiserschmarrn estas mondfamaj.

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj oni manĝis ĉefe hejme. Nuntempe, ĉefe en grandaj urboj, multaj homoj ofte manĝas en restoracioj, kafejoj, ĉe kolbasbudoj, aliaj rapidmanĝejoj, surstrate aŭ en publikaj transportiloj.

La unuaj kafejoj estis kreitaj en Vieno iom post la jaro 1683. Nuntempe temas ĉefe pri kafejo-restoracioj, en kiuj oni povas manĝi ne nur dolĉaĵojn kiel kukoj aŭ tortoj, sed ĉian pladon de burĝa restoracio.




#Article 30: Alĝerio (8354 words)


Alĝerio (arabe: الجزائر , [Al-Ĝaza'ir]; oficiale: الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية , [Al-Ĝumhurija al-Ĝaza'irija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija] - Demokrata Popolrespubliko Alĝerio; en berbera Dzayer, ⴷⵣⴰⵢⴻⵔ) estas lando nome suverena ŝtato en norda Afriko, sude de la suda Mediteranea marbordo.

Ties ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estas Alĝero, situanta en la plej nordo de la lando. Kun areo de  kvadrataj kilometroj, Alĝerio estas la deka plej granda lando en la mondo, kaj la plej granda en Afriko. Alĝerio limas nordoriente kun Tunizio, oriente kun Libio, okcidente kun Maroko, sudokcidente kun Okcidenta Saharo, Maŭritanio, kaj Malio, sudoriente kun Niĝero, kaj norde kun la Mediteranea Maro. La lando estas duon-prezidenta respubliko konsistanta el 48 provincoj kaj  komunumoj (kantonoj). Abdelaziz Bouteflika estis Prezidanto ekde 1999.

Antikva Alĝerio konis multajn imperiojn kaj dinastiojn, kiaj la antikvaj Numidianoj, Fenicianoj, Kartaganoj, Romianoj, Vandaloj, Bizancanoj, Umajidoj, Abasidoj, Idrisidoj, Aglabidoj, Rustamidoj, Fatimidoj, Ziridoj, Hammadidoj, Almoravidoj, Almohadoj, Otomanoj kaj la Franca kolonia imperio. Berberoj estas ĝenerale konsiderataj la indiĝenaj loĝantoj Alĝerio. Post la Araba konkero de Nordafriko, plej indiĝenaj loĝantoj estis arabigitaj; tiele, kvnkam plej alĝerianoj estas Berberoj origine, plej identigas sin kun araba identeco. Amase, alĝerianoj estas miksaĵo de Araboj kaj Berberoj kun iome da aldonaj elementoj el Turkoj, Sub-Saharaj Afrikanoj kaj Andalusanoj (popolo el suda Hispanio kiu migris post la reconquista).

Alĝerio estas regiona povo. La nordafrika lando liveras grandajn kvantojn de natura gaso al Eŭropo, kaj eksportoj de energio estas la kerno de la landa ekonomio. Laŭ OPEC Alĝerio havas la 17ajn plej grandajn rezervejon el nafto en la mondo kaj la duajn plej grandajn en Afriko, dum ĝi havas la 9ajn plej grandajn rezervejojn el natura gaso. Sonatrach, nome la landa naftokompanjo, estas la plej granda entrepreno en Afriko. Alĝerio havas unu el la plej grandaj militistarojn en Afriko kaj la plej granda armea buĝeto en la kontinento; plej el la armiloj de Alĝerio estas importitaj el Rusio, kun kiu Alĝerio estis dum jardekoj forta aliancano. Alĝerio estas membro de la ŝtat-asocioj Frankofonio, Afrika Unio, Araba Ligo, OPEC, Unuiĝintaj Nacioj kaj estas fonda membro de la Magreba Unio.

La nomoj Alĝero kaj Alĝerio devenas de la franca vorto Algiers, francigo de la araba vorto al-ĝazajir, kiu signifas insulo. Tian nomon havis unue nur la urbo, kiu situis sur 4 insuloj, pli poste la nomo estis uzata rilate al la tuta lando. La nomo de la urbo derivas el la araba al-Jazā'ir (الجزائر, la insuloj), kripligita formo de la antikva Jazā'ir Banī Mazghanna (جزائر بني مزغنة, Insuloj de Mazghanna Tribo),  uzita de mezepoka geografoj kiaj al-Idrisi.

La loĝantoj de Alĝerio nomiĝas alĝerianoj, sed la loĝantoj de la ĉefurbo Alĝero nomiĝas alĝeranoj.

Alĝerio estis haveno por berberaj piratoj sub la turka imperio. Ĝi estis franca kolonio kaj sendependiĝis en 1962 post terura milito (1954-1962) kontraŭ Francio, sub estrado de la Fronto de Nacia Liberigo (FNL). En 1963, la FNL aŭ FLN, ununura laŭleĝa politika partio, muntas sian reĝimon sur tri pilieroj: sociala politiko, kampara reformo kaj kontraŭimperiismo. De 1989 aperis limigita politika pluralismo kiu permesis islamistojn (islama fundamentismo) politike konkurenci. En 1992 la armeo intervenis por eviti triumfon de islamistoj de FIS (IFF) en la balotado. En 1993 la islamisma partio estis deklarita eksterleĝa kaj komencis serion de terorismaj atencoj.

Kelkaj mondaj heredaĵoj de UNESKO troviĝas en Alĝerio: temas pri Kalat Beni Hammad (urboruinoj el la 11-a jarcento), la nekropolo de Nepasa, la fortikaĵoj de Mzabi-valo, la Ĝamila komplekso kaj la islama urbo Kasba.

En la regiono de Ain Haneĉ (Provinco Saida), oni trovis fruajn restaĵojn (200,000 a.K.) de homa okupado en Nordafriko. Neandertalaj ilproduktantoj faris hakilojn laŭ la stiloj Levallois kaj Musterio (43,000 a.K.) similaj al tiuj de Levantenio.

Alĝerio estis la loko de plej alta stato de disvolviĝo de teknikoj de Meza Paleolitiko (elhakaĵoj). Iloj de tiu epoko, starte ĉirkaŭ 30,000 a.K., estas nomataj Ateria (laŭ la arkeologia loko de Bir el Ater, sude de Tebesa).

La plej antikvaj randindustrioj en Nordafriko estas nomataj Iberomaŭrusia (situe ĉefe en la regiono de Orano). Tiu industrio ŝajne etendis tra la marbordaj regionoj de Magrebo inter 15,000 kaj 10,000 a.K. Neolitika civilizo (animala aldomigo kaj agrikulturo) disvolviĝis en la Sahara kaj Mediteranea Magrebo eble tiom frue kiom ĝis 11,000 a.K. aŭ tiom malfrue kiom inter 6000 kaj 2000 a.K. Tiu vivo, riĉe priskribita en la pentraĵoj de Tasilin-Aĝer, hegemoniis en Alĝerio ĝis la klasika periodo.

La mikso de popoloj de Nordafriko kristaliĝis finfine en distinga indiĝena loĝantaro kiu iĝis nomata Berberoj, kiuj estas la indiĝenaj popoloj de norda Afriko.

El sia ĉefa povocentro ĉe Kartago, la Kartaganoj etendiĝis kaj establis malgrandajn setlejojn laŭlonge de la nordafrika marbordo; ĉirkaŭ 600 a.K., ekzistis fenicianoj ĉe Tipasa, oriente de Ĉerĉelo, Hippo Regius (nuntempa Annaba) kaj Rusicade (nuntempa Skikda). Tiuj setlejoj utilis kiel merkataj urboj same kiel havenurboj.

Dum la Kartaga povo kreskiĝis, ties efiko sur la indiĝenah loĝantaroj evidente pliiĝis. Berbera civilizo estis jam je stadio en kiu agrikulturo, manfarado, komerco, kaj politika organizado subtenis kelkajn diversajn statojn. Komercaj ligoj inter Kartago kaj la Berberoj en la internaj regionoj kreskiĝis, sed la teritoria etendo rezultis ankaŭ en sklavigo aŭ perforta militrekrutado de kelkaj Berberoj kaj en la elpreno de impostado el aliaj.

Komence de la 4a jarcento a.K., Berberoj formis la nura plej granda elemento de la kartaga armeo. En la Ribelo de la solduloj, Berberaj soldatoj ribelis el 241 al 238 a.K. post resti nepagitaj post la malvenko de Kartago en la Unua Punika Milito. Ili sukcesis akiri kontrolon de multo el la kartagaj nordafrikaj teritorioj, kaj ili stampis monerojn portantajn la nomo Libio, uzitaj de Grekoj por priskribi la indiĝenojn de Nordafriko. La Kartaga ŝtato malpliiĝis pro sinsekvaj malvenkoj fare antaŭ la romianoj en la Punikaj Militoj.

En 146 a.K. la urbo Kartago estis detruita. Dum la kartaga povo malfortiĝis, la influo de Berberestroj en la interŝtato kreskiĝis. Ĉirkaŭ la 2a jarcento a.K., kelkaj grandaj sed izole administrataj Berberaj regnoj aperis. Du el ili establiĝis en Numidio, ĉe la marbordaj areoj antaŭe kontrolitaj de Kartago. Okcidente de Numidio kuŝas Mauretania, kiu etendis trans la riveron Muluja en nuntempa Maroko ĝis la Atlantika Oceano. La alta pinto de la Berbera civilizo restis senegaligita ĝis la alveno de Almohadoj kaj Almoravidoj pli ol unu jarmilon poste, ĝi estis atingita dum la regado de Masiniso en la 2a jarcento a.K.

Post la morto de Masiniso en 148 a.K., la Berberaj regnoj estis dividitaj kaj reunuigitaj kelkajn fojojn. La stirpo de Masiniso survivis ĝis 24 p.K., kiam la restanta Berbera teritorio estis aligita al la Romia Imperio.

Dum kelkaj jarcentoj Alĝerio estis regata de Romianoj, kiuj fondis multajn koloniojn en la regiono. Kiel en la cetero de Nordafriko, Alĝerio estis unu el la panproduktejoj de la imperio, kiu eksportis cerealojn kaj aliajn agrikulturajn produktojn. Sankta Aŭgusteno estis la episkopo de Hippo Regius (en nuntempa Alĝerio), situa en la Romia provinco Afriko. La ĝermanaj Vandaloj de Gaisariks translokiĝis en Nordafrikon en 429, kaj ĉirkaŭ 435 kontrolis marbordajn areojn de Numidio. Ili ne faris gravajn setlejojn en la lando, ĉar ili estis ĉikanitaj de lokcjl triboj, fakte je la tempo de la alveno de Bizancanoj, Lepcis Magna estis abandonita kaj la regiono Mselata estis okupita de la indiĝenaj Laguatanoj kiuj estis estantaj faciligante Amazigan politikan, militistan kaj kulturan revivadon.

Post apenaŭa rezistado fare de lokanoj, la araboj konkeris Alĝerion en la mezo de la 7a jarcento kaj granda nombro de la indiĝena popolo konvertiĝis al la nova religio. Post la falo de la Umajada Kaliflando, aperis nombraj lokaj dinastioj, kiaj la Aglabidoj, Almohadoj, Abdalŭadidoj, Ziridoj, Rustamidoj, Hammadidoj, Almoravidoj kaj Fatimidoj.

Dum la Mezepoko, Nordafriko estis hejmo de multaj grandaj fakuloj, sanktuloj, kaj monarkoj kiaj Judah ibn Kuraiŝ nome unua gramatikisto kiu sugestas la lingvaron afrikazia, la grandaj Sufiaj majstroj Abu Madjan kaj Sidi El Huari, same kiel la Emiroj Abd al-Mu'min kaj Jagmurasen Ibn Zjan. Estis dum tiu tempoperiodo kiam la Fatimidoj aŭ filoj de Fatima, nome filino de Muhammad, venis al Magrebo. Tiuj Fatimidoj faris longdaŭran dinastion etende tra la Magrebo, Heĝazo, kaj Levantenio, kiu povis fanfaroni pri nereligia interna registaro, same kiel pri povegaj armeo kaj ŝiparo, unuarange formita de Araboj kaj de levantenianoj etende el Alĝerio al ties ĉefurba ŝtato Kairo. La Fatimida kaliflando ekfalis kiam ties guberniestroj Ziridoj disiĝis. Por puni ilin la Fatimidoj sendis la arabajn Banu Hilal kaj Banu Sulajm kontraŭ ili. La rezulta milito estas rakontata en la eposo Taghribat Bani Hilal. En tiu Al-Tāghrībāt la Amaziga Zirida Heroo Ĥalifa al-Zanati ĉiutage klopodas duelojn por venki la Hilalan heroon Abu Zajd al-Hilali kaj multajn aliajn arabajn kavalirojn en serio de venkoj. La Ziridoj, tamen, estis finfine venkitaj akceptante adoptadon de arabaj kutimoj kaj kulturo. La indiĝenaj Amazigaj triboj, tamen, restis tre sendependaj, kaj depende el tribo, loko, kaj tempo ili kontrolis variajn partojn de Magrebo, kaj foje unuigante ilin (kiel sub la Fatimidoj). La Fatimida Islama ŝtato, konata ankaŭ kiel Fatimida Kaliflando faris islaman imperion kiu inkludis Nordafrikon, Sicilion, Palestinon, Jordanion, Libanon, Sirion, Egiption, kaj la marbordon de la Ruĝa Maro de Afriko, Tihamah, Heĝazo, kaj Jemenon. Kaliflandoj el Nordafriko komercis kun la aliaj imperioj tiamaj, same kiel formis parton de konfederacia subteno kaj de komerca reto kun aliaj islamaj ŝtatoj dum la Islama Epoko.

La Amazigoj historie konsistis el kelkaj triboj. La du ĉefaj branĉoj estis la triboj Botr kaj Barnès, kiuj esis dividitaj en triboj, kaj denove en sub-triboj. Ĉiu regiono de Magrebo enhavis kelkajn tribojn (ekzemple, Sanhaja, Huara, Zenata, Masmuda, Kutama, Aŭarba, kaj Berghŭata). Ĉiuj tiuj triboj faris sendependajn teritoriajn decidojn.

Kelkaj Amazigaj dinastioj aperis dum la Mezepoko en Magrebo kaj en aliaj najbaraj landoj. Ibn-Ĥaldun havigas tabelon resumanta la Amazigajn dinastiojn de la Magreba regiono, nome Ziridoj, Banu Ifran, Magraŭa, Almoravidoj, Hammadidoj, Almohadoj, Merinidoj, Abdalŭadidoj, Ŭattasidoj, Meknasa kaj Hafsidoj.

En la komenco de la 16a jarcento, Hispanio konstruis fortikaĵojn (presidiojn) sur aŭ proksime de la marbordo de Alĝerio. Hispanio ekkontrolis iom el marbordaj urboj kiaj Marsalkibir en 1505; Orano en 1509; kaj Tlemeceno, Mostaganem, kaj Tinas, en 1510. Samjare, kelkaj komercistoj de Alĝero cedis unu el rokinsuletoj en sia haveno al Hispanio, kiu konstruis fortikaĵon sur ĝin. La presidioj en Nordafriko iĝis kosta kaj tre senefika milita ŝarĝo kiu ne garantiis aliron al la komercaj ŝipoj de Hispanio.

Regis en Ifrikio, nuntempa Tunizio, Berbera familio, nome Ziridoj, iel agnoskante la suverenecon de la Fatimida kalifo de Kairo. Probable en 1048, la Zirida reganto aŭ vicreĝo, el-Mu'izz, decidis finigi tiun suverenecon. La Fatimida ŝtato estis tro malforta por klopodi punan ekspedicion; la vicreĝo, el-Mu'izz, ankaŭ trovis alian rimedojn de revenĝo.

Inter la Nilo kaj la Ruĝa Maro loĝis Beduinoj elpelitaj el Arabio pro siaj maltrankviliga kaj tumultema influo, nome la Banu Hilal kaj la Banu Sulajm inter aliaj, kies esto ĉikanis la vivon de farmistoj en la Nila Valo ĉar la nomadoj ofte rabadis. La tiam Fatimida veziro akceptis cedi la kontrolon de Magrebo kaj akiris interkonsenton de ties suvereno. Tio ne nur urĝis la Beduinojn foriri, sed ankaŭ la Fatimida trezoro eĉ donis al ili ioman monkompenson.

Tutaj triboj foriris kun virinoj, infanoj, prauloj, animaloj kaj kampada ekipaĵaro. Kelkaj haltis survoje, ĉefe en Cirenio, kie estas ankoraŭ unu el la esencaj elementoj de tiu setlado sed plej alvenis en Ifrikion ĉe la regiono de Gabis. La Zirida reganto klopodis haltigi tiun pliiĝantan tajdon, sed en ĉiu renkonto, la lasta ĉe la muregoj de Kajruan, liaj trupoj estis vekitaj kaj la Araboj restis mastroj de la kampo.

Tiu inundo estis ankoraŭ hegemonia kaj en 1057, tiuj Araboj etendiĝis al la altebeneĵoj de Konstantino kie ili laŭgrade haltiĝis antaŭ la fortikaĵo Beni Hammad. El tie ili laŭgrade alvenis en supraj ebenaĵoj de Alĝero kaj Orano, kie ili estis kaptitaj de Almohadoj en la dua duono de la 12a jarcento. En la 13a jarcento ili estis en la tuta Nordafriko, kun la escepto de la ĉefaj montaroj kaj kelkaj marbordaj regionoj kiuj restis tute Berberaj.

La regiono de Alĝerio estis parte regata de Otomanoj dum tri jarcentoj el 1516 al 1830. En 1516 la turkaj korsaraj fratoj Aruj kaj Hajredin Barbarosa, kiuj funkciis sukcese sub la Hafsidoj, translokigis sian bazon al Alĝero. Ili sukcesis konkeri Ĝiĝel kaj Alĝeron el la hispanoj sed finfine ekhavis kontrolon kaj super la urbo kaj super la ĉirkaŭa regiono, devigante la antaŭan reganton, Abu Hamo Musa la 3-a el la dinastio de Bani Zijad, foriri. Kiam Aruj estis mortigita en 1518 dum sia invado de la Regno de Tlemeceno, Hajredin sukcedis lin kiel militkomandanto de Alĝero. La Otomana sultano donis al li la titolon bejbejo kaj forton de ĉirkaŭ 2,000 janiĉaroj. Kun la helpo de tiu forto, Hajredin konkeris la tutan areon inter Konstantino kaj Orano (kvankam la urbo Orano restis en hispanaj manoj ĝis 1791).

La venonta bejbejo estis la filo de Hajredin nome Hasan Paŝao, kiu ekhavis tiun postenon en 1544. Ĝis 1587 la areo estis regata de oficiroj kiuj servis por regotempoj sen fiksitaj limoj. Poste, kun la institucio de regula Otomana administracio, la guberniestroj kun la titolo de paŝao regis por trijaraj regotempoj. La paŝao estis helpita de janiĉaroj, konataj en Alĝerio kiel ojak kaj kondukataj de aga. Malkontento inter ojak leviĝis en la mezo de la 1600-aj jaroj ĉar ili ne estis pagitaj regule, kaj ili ripete ribeliĝis kontraŭ la paŝao. Kiel rezulto, la agaoj akuzis la paŝaon pro korupto kaj mallerteco kaj ekhavis la povon en 1659.

Pesto ripete frapis la urbojn de Nordafriko. Alĝero perdis el 30,000 al 50,000 loĝantojn pro la pesto en 1620–21, kaj suferis altajn nombrojn de mortoj en 1654–57, 1665, 1691, kaj en 1740–42.

En 1671, la tajfo ribelis, mortigis la aga, kaj metis unu el ili mem en povon. La nova estro ricevis la titolon de dejo. Post 1689, la rajto selekti la dejon pasis al la divano, nome konsilio de ĉirkaŭ sesdek nobeloj. Ĝi estis dekomence dominata de la ojak; sed ĉirkaŭ la 18a jarcento, ĝi estis iĝinta la instrumento de la dejo. En 1710, la dejo konvinkis la sultanon agnoski lin kaj liaj sukcedantoj kiel regento, anstaŭante la paŝaon en tiu rolo, kvankam Alĝero restis parto de la Otomana Imperio.

La dejo estis fakte konstitucia memreganto. La dejo esttis elektita por dumviva regotempo, sed en la 159 jaroj (1671–1830) dum kiuj la sistemo survivis, dekkvar el la dudek du dejoj estis murditaj. Spite uzurpado, militistaj puĉoj, kaj foja ĉikanado, la ĉiutaga funkciado de la otomana regado estis rimarkinde ordigita. Kvankam la regenteco patronis la tribestrojn, ĝi neniam ĝuis la unanima akceptado de la kamparanaro, kie forta impostado ofte okazigis maltrankvilecon. Aŭtonoma tribaj ŝtatoj estis tolerataj, kaj la regenta aŭtoritato estis rare aplikita en la Kabilio.

La Berbereskaj piratoj predis kristanajn kaj aliajn neislamajn ŝipojn en la okcidento de la Mediteranea Maro. Tiuj piratoj ofte kaptis la pasaĝerojn kaj ŝipanarojn de la ŝipoj kaj vendis ilin aŭ uzis ilin kiel sklavoj. Ili faris ankaŭ brilan negocon el elaĉetado de la kaptivoj. Laŭ Robert Davis, el la 16a al la 19a jarcentoj, piratoj kaptivigis 1 milionon al 1.25 milionoj da eŭropanoj kiel sklavoj. Ili ofte faris rabatakojn, nome razzia, al eŭropaj marbordaj urboj por kaptivigi kristanajn gesklavojn por vendi ilin ĉe la sklavmerkatoj en Nordafriko kaj en la Otomana Imperio.

En 1544, Hajredin kaptis la insulon de Ischia, farante 4,000 prizonulojn, kaj sklavigis ĉirkaŭ 9,000 loĝantojn de Lipari, preskaŭ la tutan loĝantaron. En 1551, Turgut Reis sklavigis la tutan loĝantaron de la insulo de Malto nome Gozo, inter 5,000 kaj 6,000, kaj sendis la kaptivojn en Libion. En 1554, piratoj rabadis Vieste en suda Italio kaj kaptis ĉirkaŭ 7,000 kaptivojn kiel sklavoj.

En 1558, Berberaj korsaroj kaptis la urbon Ciutadella (Menorko), detruis ĝin, masakris la loĝantojn kaj kaptis 3,000 survivantojn kiel sklavojn al Istanbulo. Berberaj piratoj ofte atakis la Balearojn, kaj reage, la loĝantoj konstruis multajn marbordajn rigardoturojn kaj fortikaĵajn preĝejojn. La minaco estis tiom akra ke la loĝantoj abandonis la insulon de Formentero.

Inter 1609 kaj 1616, Anglio perdis 466 komercajn ŝipojn pro la agado de Berberaj piratoj.

En Julio 1627 du pirataj ŝipoj el Alĝeroj navigis tiom for kiom ĝis Islando, kie ili rabadis kaj kaptis sklavojn. Du semajnoj antaŭe ankaŭ alia pirata ŝipo sed tiu el Salé en Maroko estis rabinta en Islando. Kelkaj el la sklavoj alportitaj en Alĝeron estis poste elaĉetitaj reen al Islando, sed kelkaj elektis resti en Alĝerio. En 1629 pirataj ŝipoj el Alĝerio rabadis la Feroojn.

En la 19a jarcento, la piratoj ankoraŭ forĝis ligilojn kun potencoj el Karibio, kaj tie pagis permesilan imposton por sekura havenado de siaj ŝipoj. Unu usona sklavo informis ke la Alĝerianoj estis sklavigintaj 130 usonajn maristojn en la Mediteraneo kaj en la Atlantiko el 1785 al 1793.

Pirateco de usonaj ŝipoj en la Mediteraneo rezultis en la fakto ke Usono iniciatis la Unuan (1801–1805) kaj la Duan Berberajn Militojn (1815). Post tiuj militoj, Alĝerio estis pli malfortaj, kaj eŭropanoj, kun nederlandangla ŝiparo komandita de la brita Lordo Exmouth, atakis Alĝeron. Post naŭ-hora bombardado, ili akiris traktaton el la Dejo kiu konfirmis la kondiĉojn imponitaj de Decatur (el la Usona ŝiparmeo) rilate al petoj de tributoj. Aldone, la Dejo interkonsentis finigi la praktikon sklavigi kristanojn.

Laŭ ekskuzo viziti sian konsulon, francoj invadis kaj kaptis Alĝeron en 1830. Alĝera sklavokomerco kaj pirateco haltiĝis kiam la francoj konkeris Alĝeron. La konkero de Alĝerio fare de la francoj bezonis iome da tempo kaj rezultis en konsiderinda sangelverŝado. Kombino de violento kaj malsanaj epidemioj kaŭzis la fakton ke la indiĝena Alĝeria loĝantaro malpliiĝis je preskaŭ unu triono el 1830 al 1872. La loĝantaro de Alĝerio, kiu estis ĉirkaŭ 1.5 milionoj en 1830, atingis preskaŭ 11 milionojn en 1960. Franca politiko estis propagandita kiel civiliziga de la lando. La socia tavolaro de Alĝerio suferis dum la okupado; legopovo falegis. Dum tiu periodo, formiĝis malgranda sed influa franc-parolanta indiĝena elito, formita de Berberoj, ĉefe Kabiloj. Kiel konsekvenco, la franca registaro favoris la Kabilojn. Ĉirkaŭ 80% el indiĝenaj lernejoj estis konstruitaj por Kabiloj.

El 1848 ĝis la sendependeco, Francio administraciis la tutan Mediteranean regionon de Alĝerio kiel integra parto kaj département de la lando. Estante unu el la plej longdaŭre tenitaj transmaraj teritorioj, Alĝerio iĝis destinaĵo por centoj da miloj de eŭropaj enmigrantoj, kiuj iĝis konataj kiel kolonoj kaj poste, kiel Pied-Noirs. Inter 1825 kaj 1847, 50,000 francoj enmigris al Alĝerio. Tiuj setlantoj profitis el la konfisko fare de franca registaro de la komunaj teroj de tribaj popoloj, kaj el la aplikado de modernaj agrikulturaj teknikoj kiuj pliigis la kvantojn de plugebla tero. Multaj eŭropanoj setlis en Orano kaj Alĝero, kaj ĉirkaŭ la komenco de la 20a jarcento ili formis la majoritaton de la loĝantaro en ambaŭ urboj.

Dum la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj la eŭropa proporcio estis preskaŭ kvinono de la loĝantaro. La franca registaro klopodis fari Alĝerion asimilita parto de Francio, kaj tio inkludis substancajn edukinvestojn ĉefe post 1900. La indiĝenaj kultura kaj religia rezistadoj forte kontraŭis tiun tendencon, sed kontraste al aliaj koloniigitaj landoj en centra Azio kaj Kaŭkazo, Alĝerio tenis individuajn lertecojn kaj relative hom-kapitalan intensivan agrikulturon.

Laŭgrade, malkonsento inter la islama loĝantaro, al kiu mankis politika kaj ekonomia statuso en la kolonia sistemo, starigis petojn por pli granda politika aŭtonomeco, kaj eventuale sendependecon el Francio. Malstreĉigoj inter ambaŭ loĝantargrupoj pintis en 1954, kiam la unuaj violentaj okazaĵoj de kio poste estis nomita la Alĝeria Milito ekis. Historiistoj ĉirkaŭkalkulis ke inter 30,000 kaj 150,000 Harkioj kaj ties proksimuloj estis mortigitaj de la Front de Libération Nationale (FLN) aŭ de linĉantaj homamasoj en Alĝerio. La FLN uzis subitajn kaj gerilajn atakojn en Alĝerio kaj Francio kiel parto de tiu milito, kaj la francoj faris akrajn reprezaliojn. Tiu milito kondukis al la morto de centoj da miloj Alĝerianoj kaj al centoj da miloj de vunditoj.

La milito kontraŭ la franca regado konkludis en 1962, kiam Alĝerio akiris kompletan sendependecon post la Interkonsentoj de Evian de Marto 1962 kaj la referendumo por la memregado de Julio 1962.

La nombro de eŭropaj Pied-Noirs kiu foriris el Alĝerio totalis pli ol 900,000 inter 1962 kaj 1964. La eliro al la metropola Francio akceliĝis post la Orana masakro de 1962, en kiuj centoj de militantoj eniris en la eŭropaj areoj de la urbo, kaj ekatakis civilulojn.

La unua prezidanto de Alĝerio estis la estro de la Fronto de Nacia Liberigo (FLN) nome Ahmed Ben Bella. La postulo fare de Maroko de partoj de okcidenta Alĝerio kondukis al la Sablomilito en 1963. Ben Bella estis elpostenigita per puĉo en 1965 fare de Houari Boumediene, lia iama aliancano kaj militministro. Sub Ben Bella, la registaro iĝis pli kaj pli socialista kaj aŭtoritatema; Boumédienne pluigis tiun tendencon. Sed, li fidis multe pli je la armeo por sia subteno, kaj malpliigis la ununuran laŭleĝan partion al simbola rolo. Li kolektivigis agrikulturon kaj lanĉis amasan industriigon. La instalaĵoj por elfosado de nafto estis ŝtatigitaj. Tio estis ĉefe profita al lia estreco post la internacia naftokrizo de 1973.

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj sub Prezidanto Houari Boumediene, Alĝerio entreprenis programon de industriigo ene de ŝtat-kontrolita socialisma ekonomio. La sukcedanto de Boumediene nome Chadli Bendjedid, enkondukis kelkajn liberalekonomiajn reformojn. Li helpis politikon de arabigo en la alĝeria socio kaj en la publika vivo. Instruistoj de araba, alportitaj el aliaj islamaj landoj, disvastigis konvencian islaman pensaron en lernejoj kaj semis revenon al Ortodoksa Islamo.

La Alĝeria ekonomio iĝis pli kaj pli dependa el nafto, konduke al malfacilaĵoj kiam ties prezo falegis dum la 1980-aj jaroj. Ekonomia malaltiĝo kaŭzita de la dorniĝo de la tutmondaj naftoprezoj rezultis en alĝeria socia maltrankviliĝo dum la 1980-aj jaroj; fine de tiu jardeko, Bendjedid enkondukis multpartian sistemon. Politikaj partioj disvastiĝis, kiaj la Islama Savofronto (FIS), nome larĝa koalicio de islamaj grupoj.

En Decembro 1991 la Islama Savofronto hegemoniis en la unua de la du vicoj de la balotado de 1991. Timinte elekton de islamisma registaro, la aŭtoritatoj intervenis la 11an de Januaro 1992, nuligante la elektojn. Bendjedid rezignis kaj oni instalis Altan Konsilantaron de Ŝtato por funkcii kiel Prezidenteco. Ĝi malpermesis la FIS, okazigante civilan insurekcion inter la armita branĉo de la Fronto, la Armita Islama Grupo, kaj la naciaj armitaj fortoj, en kiu oni supozas, ke pli ol  personoj mortis. La islamismaj militantoj kondukis violentan kampanjon de civilaj masakroj. Je kelkaj punktoj en la konflikto, la situacio en Alĝerio iĝis pinto de internacia priokupo, ĉefe dum la krizo ĉirkaŭ la aviadilo de la flugo 8969 de Air France, nome atako fifarita de la Armita Islama Grupo. La Armita Islama Grupo deklaris batalpaŭzon en Oktobro 1997.

Alĝerio havis prezidentan elekton en 1999, konsiderita partieca fare de internaciaj observantoj kaj plej da opoziciaj grupoj kiu estis venkita de la Prezidanto Abdelaziz Bouteflika. Li klopodis restaŭri politikan stabilecon en la lando kaj anoncis iniciaton 'Civila Interkonsento', aprobita per referendumo en 1999, laŭ kiu multaj politikaj prizonuloj estis pardonitaj, kaj kelkaj miloj da membroj de armitaj grupoj ricevis garantion de finigo de persekutado laŭ limigita amnestio, valifigita ĝis 13a de Januaro 2000. La AIS disiĝis kaj la niveloj de insurekcia violento falis rapide. La Salafista Grupo por Preĝado kaj Luktado (GSPC), disiĝanta grupo el la Armita Islama Grupo, pluigis teroristan kampanjon kontraŭ la registaro.

Bouteflika estis reelektita en la prezidenta balotado de 2004 post kampanjo pri programo de nacia reakordiĝo. Tiu programo enhavis ekonomian, institucian, politikan kaj socialan reformojn por modernigi la landon, por levigi vivnivelojn, kaj kontraŭi la kaŭzojn de malfacilaĵoj. Ĝi inkludis ankaŭ duan amnestian iniciaton, nome Ĉarto por Paco kaj Nacia Reakordiĝo, kiu estis aprobita per nacia reakordiĝa referendumo de 2005. Ĝi proponis amnestion al plej geriloj kaj registaraj sekurecfortoj.

En Novembro 2008, la Alĝeria Konstitucio estis amendita post voĉdonado en Parlamento, forigante la du-regotempam limon por Prezidantoj. Tiu ŝanĝo ebligis al Bouteflika resti por reelekto en la prezidenta elekto de 2009, kaj li estis reelektita en Aprilo 2009. Dum sia elekto kampanjo kaj post sia reelekto, Bouteflika promesis etendigi la programon de nacia reakordiĝo kaj programon de 150 mil milionoj da usonaj dolaroj por krei tri milionojn da novaj laborpostenoj, la konstruon de unu miliono da novaj loĝejoj, kaj kontinui modernigajn programojn por la publika sektoro kaj infrastrukturoj.

Kontinua serio de protestoj komencis tra la tuta lando la 28an de Decembro 2010, inspirite de similaj protestoj tra la tuta Mezoriento kaj Nordafriko. La 24an de Februaro 2011, la registaro malpezigis la 19-jaran krizostaton de Alĝerio. La registaro aprobis leĝaron pri la politikaj partioj, la elekta kodo, kaj la reprezentado de virinoj en elektejoj kaj elektaĵoj. Aprile de 2011, Bouteflika promesis pliajn konstituciajn kaj politikajn reformojn. Tamen, elektoj estas rutine kritikitaj fare de opoziciaj grupoj kiel maljustaj kaj internaciaj grupoj de homaj rajtoj diras ke la cenzuro en amaskomunikiloj kaj ĉikanado de politikaj opoziciantoj pluas.

Alĝerio estas la plej granda lando en Afriko, en la Araba mondo, kaj en la Mediteranea Baseno. Ties suda parto inkludas gravan parton de Sahara. Norde, la Tella Atlaso formas kun la Sahara Atlaso, pli sude, du paralelajn seriojn de reliefoj en en direkto al oriento, kaj inter kiuj estas ampleksaj ebenaĵoj kaj altaj teroj. Ambaŭ Atlasoj tendencas eniri en orientan Alĝerion. La etendaj montaroj Aures kaj Nememĉa okupas la tutan nordorientan Alĝerion kaj estas liniigitaj laŭ la landlimo de Tunizio. La plej alta pinto estas Monto Tahat ( m).

Alĝerio kuŝas ĉefe inter latitudoj 19° kaj 37°N (malgranda areo estas norde de 37°), kaj longitudoj 9°W kaj 12°E. Plej el la marborda areo estas monteteca, foje eĉ montara, kaj estas kelkaj naturaj havenoj. La areo el la marbordo al la Tella Atlaso estas fekunda. Sude de la Tella Atlaso estas stepa pejzaĝo kiu finas kun la Sahara Atlaso; pli sude, estas la Sahara dezerto. Tasilin-Aĝer estas 500 km longa montaro en Alĝerio, ĉe la Saharo (de N 26°20’ Or 5°00’ ĝis N 24°00’ Or 10°00’). Ĝia plej alta pinto estas Adrar Afao (N 25°10’ Or 8°11’) kun 2158 m. La rokaĵo de la montaro estas sabloŝtono, kies erodiĝo rezultis interesajn montoformojn.

La Ahagaraj Montoj (), konataj ankaŭ kiel Hogaro, estas altatera regiono en centra Saharo, suda Alĝerio. Ili estas situaj je 1 500 km sude de la ĉefurbo, Alĝero, kaj ĝuste okcidente de Tamanrasset. Alĝero, Orano, Konstantino, kaj Annaba estas la ĉefaj urboj de Alĝerio.

En tiu regiono, la tagmezaj dezertaj temperaturoj povas esti varmaj la tutan jaron. Post sunsubiro, tamen, la hela, seka aero permesas rapidan perdon de varmo, kaj la noktoj estas malvarmetaj al malvarmegaj. Enormaj rekordaj gamoj en temperaturoj estis registritaj.

Pluvo estas ofta laŭlonge de la marborda parto de Tella Atlaso, game el 400 al 670 mm jare, kaj la kvanto de precipitaĵo pliiĝas el okcidento al oriento. Precipitaĵo estas pli forta en la norda parto de orienta Alĝerio, kie ĝi atingas tiom multe kiom ĝis 1000 mm kelkajn jarojn.

Pli interne, la pluvo estas malpli ofta. Alĝerio havas ankaŭ ergojn (nome sabloregionojn), aŭ sablo-dunojn, inter montoj. Inter tiuj, en somero kiam la ventoj estas fortaj kaj puŝega, temperaturoj povas atingi ĝis 43.3 °C.

Biogeografie la lando troviĝas en la mediteranea kaj la dezerta ekoprovincoj de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas jenajn tersupraĵajn ekoregionojn : la mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj, la mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj, la mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo, la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio, la nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj, la sahar-dezerta ekoregiono, la okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj, la sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj.

La varia vegetaĵaro de Alĝerio inkludas marbordajn, montarajn kaj herbejajn dezertecajn regionojn kiuj subtenas ampleksan gamon de naturo. Multaj el la bestoj de la Alĝeria naturo vivas tre proksima al civilizo. La plej ofte vidataj animaloj estas la naturaj aproj, ŝakaloj, kaj gazeloj, kvankam ne estas malofta vidi fenekojn (vulpoj), kaj ĝerbuojn. Alĝerio havas ankaŭ malgrandajn populaciojn de Afrika leopardo kaj de Sahara gepardo, sed tiuj estas rare vidataj. Specio de cervo, nome Berbera cervo, loĝas en la densaj humidaj arbaroj de la nordorientaj areoj.

Vario de birdospecioj faras la landon tre alloga por birdumantoj. La magoto estas la nura indiĝena simio. Serpentoj, varanoj, kaj nombraj aliaj reptilioj vivas inter amaso de roduloj tra la duonaridaj regionoj de Alĝerio. Multaj animaloj estas nune formortintaj, inklude la Berberan leonon, la Atlasan urson kaj la krokodilojn.

En la nordo, iome de la indiĝena flaŭro estas makiso, olivarboj, kverkoj, cedroj kaj aliaj koniferoj. La montaraj regionoj enhavas grandajn arbarojn de ĉiamverdaj (Halepa pino, juniperoj, kaj anzinoj) kaj kelkaj deciduaj arboj. Figarboj, eŭkaliptoj, agavo, kaj variaj palmarboj kreskiĝas en la pli varmaj areoj. Vitoj estas indiĝenaj de la marbordaj areoj. En la Saharaj regionoj, kelkaj oazoj havas palmarbojn. Akacioj kaj naturaj olivarboj estas hegemonia flaŭro en la cetero de Sahara.

Kameloj estas tre uzataj etende; la dezerto ankaŭ abundas je venenaj kaj je nevenenaj serpentoj, skorpioj, kaj nombraj insektoj.

Elektitaj politikistoj estas konsiderataj relative malmulte influaj super Alĝerio. Anstataŭe, grupo de neelektitaj civiluloj kaj militistoj décideurs (decidantoj), konataj kiel le pouvoir (la povo), fakte regas la landon, eĉ decidante kiu estu la prezidanto. La plej pova homo povas esti Mohamed Mediène, estro de la militista spionado. Lastatempe, multaj el tiuj generaloj mortis aŭ retiriĝis. Post la morto de la Generalo Larbi Belkheir, Bouteflika metis fidelulojn en ŝlosilaj postenoj, ĉefe ĉe Sonatrach, kaj certigis konstituciajn amendojn kiuj faris lin reelektebla senfine.

La Prezidanto de Alĝerio estas la ŝtatestro kaj ĉefa plenumestro de Alĝerio, same kiel la ĉefkomandanto de la Alĝeria Armeo. La prezidanto de Alĝerio, kiu estas elektata por kvinjara regotempo. La prezidanto estis iam limigita al du kvinjaraj regotempoj, sed konstitucia amendo aprobita de la Parlamento la 11an de Novembro 2008 forigis tiun limigon. Alĝerio havas universalan balotrajton el 18 jaroj de aĝo. La Prezidanto estas la estro de la armeo, de la Ministraro kaj de la Supra Sekureckonsilio. Li nomumas la ĉefministron kiu estas ankaŭ la registarestro.

La Alĝeria parlamento estas duĉambra; nome la malalta ĉambro, nome Popola Nacia Asembleo, havas 462 membrojn kiuj estas rekte elektitaj por kvinjaraj regotempoj, dum la supra ĉambro, nome Konsilio de la Nacio, havas 144 membrojn servantaj sesjarajn regotempojn, el kiuj 96 membroj estas elektitaj de lokaj asembleoj kaj 48 estas nomumitaj de la prezidanto. Laŭ la konstitucio, neniu politika asocio povas esti formata se ĝi estas bazita sur diferencoj en religio, lingvo, raso, sekso, profesio aŭ regiono. Aldone, politikaj kampanjoj devas esti liberaj el la menciitaj aferoj.

Parlamentaj elektoj okazis laste en 2012, kaj estis juĝitaj kiel tre liberaj fare de internaciaj observantoj, kvankam lokaj grupoj akuzis pri fraŭdo kaj malregulaĵoj. En la elektoj, la FLN akiris 221 sidejojn, la militist-bazita Nacia Reunuiĝo por Demokratio akiris 70, kaj la Islamisma Verda Alĝeria Alianco akiris 47.

La Naciliberiga Fronto ( Jabhatu l-Taḥrīru l-Waṭanī; , FLN) estas socialisma politika partio en Alĝerio. Ĝi estis la ĉefa naciisma movado dum la Alĝeria Milito kaj la nura laŭleĝa kaj la reganta politika partio de Alĝerio ĝis aliaj partioj estis laŭleĝigitaj en 1989.

La Konstitucio de Alĝerio estis unuafoje adoptita per referendumo en 1963, post la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954–62); origine, ĝi estis skizita de konstitucia asembleo kondukita de Ferhat Abbas, sed tiu skizo estis reverkita de la unua Prezidanto, Ahmed Ben Bella. En sia formo de 1963, la konstitucio deklaris Alĝerion unupartia ŝtato regata de la iama rezistomovado, nome Nacia Liberiga Fronto (FLN). Houari Boumédienne aperigis duan konstitucion en 1976, emfaze al la gravo de socialismo. En 1986, la sukcedanto de Boumedienne nome Chadli Bendjedid modifis la konstitucion por permesi reformojn kondukantajn al la libera merkato, kaj, post la tumultoj de Oktobro 1988, venis al nova konstitucio en 1988. Tiu estis aprobita per referendumo en 1989.

La ŝtato administre dividiĝas je 48 provincoj nomataj vilajat:

La ĉefaj eksportaĵoj de Alĝerio estas nafto, tergaso, oleo kaj vino.

Alĝerio estas klasita kiel supra meza lando laŭ enspezo fare de la Monda Banko. La valuto de Alĝerio estas la dinaro (DZD). La ekonomio restas dominata de la ŝtato, nome heredo de la socialisma post-sendependeca disvolviga modelo de la lando. Pli ĵuse, la Alĝeria registaro haltigis la privatigon de ŝtat-posedataj industrioj kaj metis limigojn al importaĵoj kaj al eksterlanda eniro en sia ekonomio.

Alĝerio luktis por disvolvigi industriojn ekster la hidrokarbidoj parte pro la altaj kostoj kaj peza ŝtata burokrataro. La klopodoj de la registaro por diversigi la ekonomion allogante eksterlandajn kaj landajn investojn ekster la energia sektoro faris malmulton por malpliigi la altan sendungecon de la junularo aŭ por malpliigi neceson de loĝejoj. La lando frontas nombrajn tujajn kaj netujajn problemojn, kiaj la neceso diversigi la ekonomion, plifortigi politikajn, ekonomiajn kaj financajn reformojn, plibonigi la negocan klimaton kaj malpliigi la malegalecojn inter regionoj.

Tajdo de ekonomiaj protestoj en Februaro kaj Marto 2011 pelis la Alĝerian registaron proponi pli ol 23 mil milionoj da dolaroj en publikaj helpoj kaj retroiraj salajraj kaj profitaj plialtigoj. Publika elspezo pliiĝis je ĉirkaŭ 27% jare dum la pasintaj 5 jaroj. La programo de publika investado de 2010–14 kostoj 286 mil milionojn da dolaroj, 40% el kiuj iros al homa disvolviĝo.

La Alĝeria ekonomio kreskis ĉirkaŭ 2.6% en 2011, kondukite de publika elspezo, partikulare en la sektoroj de konstruado kaj de publikaj vorkoj, kaj per kresko de la interna varpeto. Se malkalkuli hidrokarbidojn, kresko estis ĉrikaŭkalkulita je 4.8%. Oni esperis kreskon de 3% por 2012, stare el 4.2% en 2013. La indico de inflacio estis 4% kaj la buĝeta deficito 3% de MEP. La nuna balanca surpluso estas ĉirkaŭkalkulita je 9.3% de MEP kaj fine de Decembro 2011, oficialaj rezervoj estis de 182 mil milionoj da dolaroj. Inflacio, nome la plej malalta en la regiono, restis stabila je 4% averaĝe inter 2003 kaj 2007.

En 2011 Alĝerio anoncis buĝetan surpluson de 26.9 mil milionoj da dolaroj, 62% de pliiĝo kompare al surpluso de 2010. Ĝenerale, la lando eksportis 73 mil milionojn da dolaroj de varoj dum ĝi importis 46 mil milionojn da dolaroj.

Danke al forta enspezaro pro hidrokarbidoj, Alĝerio havas kuzenfonduson de 173 mil milionoj da dolaroj en rezervoj de eksterlandaj valutoj kaj grandan stabiligan fonduson el hidrokarbidoj. Aldone, la ekstera ŝuldo de Alĝerio estas tre malalta je nur ĉirkaŭ 2% el la MEP. La ekonomio restas tre dependa el la riĉo de hidrokarbidoj, kaj, spite altajn eksterlandvalutajn rezervojn (178 mil milionoj da dolaroj, ekvivalento al tri jaroj de importaĵoj), kresko de valuta elspezo faras la buĝeton de Alĝerio pli vundebla antaŭ la risko de longdaŭraj pli malaltaj enspezoj el hidrokarbidoj.

En 2011, la agrikultura sektoro kaj la servoj registris kreskojn de 10% kaj 5.3%, respektive. Ĉirkaŭ 14% el la laborforto estas uzata en la agrikultura sektoro. Fiska politiko en 2011 restis ekspansiema kaj ebligis la tenadon de la vojo de la publika investado kaj reteni la fortan peton de laborpostenoj kaj de loĝejoj.

Alĝerio ne aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco, spite kelkajn jarojn de negocado.

En Marto 2006, Rusio konsentis forviŝi 4.74 mil milionojn da dolaroj el la ŝuldo de Alĝerio el la epoko de Sovetunio dum vizito de la Rusia Prezidanto Vladimir Putin al Alĝerio, nome la unua fare de Rusiestro en duono de jarcento. Repage, la Alĝeria Prezidanto nome Abdelaziz Bouteflika konsentis aĉeti 7.5 mil milionojn da dolaroj de militaviadiloj, aer-defendaj sistemoj kaj aliaj armiloj el Rusio, kun la ĉefa rusia armeksportanto nome Rosoboronexport.

La entreprenaro bazita en Dubajo nome Emarat Dzayer Group ŝajne subskribis kontrakton por disvolvigi ŝtalfabrikon de 1.6 mil milionoj da dolaroj en Alĝerio.

La nordafrika lando liveras grandajn kvantojn de natura gaso al Eŭropo, kaj eksportoj de energio estas la kerno de la landa ekonomio. Laŭ OPEC Alĝerio havas la 17ajn plej grandajn rezervejon el nafto en la mondo kaj la duajn plej grandajn en Afriko, dum ĝi havas la 9ajn plej grandajn rezervejojn el natura gaso. Sonatrach, nome la landa naftokompanjo, estas la plej granda entrepreno en Afriko.

Alĝerio, kies ekonomio dependas el nafto, estis membro de OPEL ekde 1969. Ties produktado de nafto staras je ĉirkaŭ 1.1 milionoj da bareloj/tage, sed ĝi estas ankaŭ ĉefa produktanto kaj eksportanto de gaso, kaj tenas gravajn ligilojn tiurilate al Eŭropo. Hidrokarbidoj estis dumlonge la kerno de la landa ekonomio, kalkulite je ĉirkaŭ 60% el la buĝetaj enspezoj, 30% el la MEP, kaj ĉirkaŭ 95% el la eksportaj enspezoj. Alĝerio havas la 10ajn plej grandajn rezervejojn el tergaso en la mondo kaj estas la 6a plej granda gaseksportanto en la mondo kaj la ĉefa kaj produktanto kaj eksportanto en Afriko. La usona agentejo Energy Information Administration informis ke en 2005, Alĝerio havis 160 mil bilionoj da kubaj futoj (4.5×10¹²m³) da pruvitaj naturgasaj rezervejoj. Ĝi ankaŭ rangas 16a en naftorezervoj.

Kresko en ne-hidrokarbidoj por 2011 estis planita je 5%. Por fronti socialajn petojn, la aŭtoritatojn altigis la elspezojn, ĉefe al baza nutroliverado, laborpostena kreado, subteno al malgrandaj kaj mezaj entreprenoj, kaj al pli altaj salajroj. Altaj prezoj de hidrokarbidoj plibonigis la nunan valoron de la valuto kaj la jam grandan internacian lokon en rezervoj.

La disvolvigo de turisma sektoro en Alĝerio estis dekomence malhelpita de manko de instalaĵoj, sed ekde 2004 granda turisma disvolviga strategio estis plibonigita rezulte en multaj hoteloj de alta moderna normiga konstruado.

Estas kelkaj Mondaj heredaĵoj de Unesko en Alĝerio kiaj la fortikaĵo Beni Hammad, nome unua ĉefurbo de la Imperio de Hammadidoj; Tipasa, nome urbo de Fenicio kaj poste de Romio; kaj Ĝemilo kaj Timgado, ambaŭ kun ruinoj de Romio; Valo M'Zab, nome kalkoŝtona valo enhavanta grandan urbigitan oazon; ankaŭ la kasbaho de Alĝero estas grava citadelo. La nura natura Monda heredaĵo estas la montaro Tasilin-Aĝer.

Spite maaltigo de la totala sendungeco, tiu ĉe junuloj kaj virinoj estas alta. Sendungeco ĉefe tuŝas junulojn, kun indico de senlabora 21.5% inter la aĝogrupo de 15–24.

La ĝenerala indico de sendungeco estis de 10% en 2011, sed restis pli alta inter junuloj, kun indico de 21.5% por tiuj inter 15 kaj 24 jaroj. La registaro plifortigis en 2011 la laborpostenkreajn programojn enkondukitaj en 1988, partikulare kadre de la programo por helpi tiujn kiuj serĉas laborpostenon (Dispositif d'Aide à l'Insertion Professionnelle).

La Alĝeria ŝosereto estas la plej densa en Afriko; ties longo estas ĉirkaŭkalkulita je 180,000 km de aŭtoŝoseoj, kun pli ol 3,756 strukturoj kaj pavimindico de 85%. Tiu reto estos komplementita de Alĝeria Orient–Okcidenta Aŭtoŝoseo, ĉefa infrastruktura projekto nune konstruata. Ĝi estas 3-voja, 1,216 km longa aŭtoŝoseo, kiu ligas Annaba en ple orienta al Tlemcen en plej okcidenta. Alĝerio estas ankaŭ trapasata de la Trans-Sahara Aŭtoŝoseo, kiu estas nune komplete pavimita. Tiu ŝoseo estas subtenita de Alĝeria registaro por pliigi komercon inter la ses landoj trapasitaj: Alĝerio, Malio, Niĝero, Niĝerio, Ĉado kaj Tunizio.

Air Algérie estas la nacia flugkompanio de Alĝerio. La kompania sidejo estas en Alĝero.

La loĝantaro de Alĝerio konsistas ĉefe el araboj (70 %) kaj diversaj berberaj triboj (30 %), parte arabiĝintaj. Tamen tiuj etnoj en la lastaj jardekoj pli kaj pli miksiĝas, tiel ke nuntempe foje malfacilas al kiu aparta tribo nombri alĝerianon. La nombro de eŭropanoj falis post la sendependeco ĝis ĉirkaŭ 20.000.

En Januaro 2016 la loĝantaro de Alĝerio estis ĉirkaŭ 40.4 milionoj, kiuj estas ĉefe Arab-Berberaj etne. Komence de la 20a jarcento, ties loĝantaro estis proksimume kvar milionoj. Ĉirkaŭ 90% de Alĝerianoj loĝas en la nordaj, marbordaj areoj; la loĝantoj de la Sahara dezerto estas ĉefe koncentrataj en oazo, kvankam ĉirkaŭ 1.5 milionoj restas nomadaj aŭ parte nomadaj. 28.1% el Alĝerianoj estas sub la aĝo de 15. Tiele la popoldenseco estas tre malsama en Alĝerio, ĉar ĉirkaŭ 96 % de la loĝantoj vivas norde sur kvinono de la ŝtata areo. Pli ol la duono (58,8 % en 2003) jam loĝas en urboj, ĉefe en marbordaj regionoj.

Virinoj formas ĝis 70% el la advokatoj de la lando kaj 60% el ties juĝistoj kaj ankaŭ hegemonias en la kampo de medicino. Pli kaj pli, virinoj estas kontribuantaj plie al hejma enspezo ol viroj. Ĉirkaŭ 60% el universitataj studentoj estas virinoj, laŭ la universitataj esploristoj.

La alta nombro de elmigrantoj devenas ĉefe pro manko de laborebloj kaj kreskanta popolnombro. Ĉirkaŭ 2,3 milionoj da alĝerianoj loĝas eksterlande, el kiuj pli ol 1,7 milionoj en Francujo, kie ili reprezentas la plej grandan nombron de islamanoj. La alĝeria popolo estas sufiĉe juna, en 2003 33,9 % havis malpli ol 15 jarojn.

Inter 90,000 kaj 165,000 Okcidentsaharanoj el Okcidenta Saharo loĝas en la Saharaj Rifuĝejoj, en plej okcidenta Alĝeria Sahara dezerto. Estas ankaŭ pli ol 4,000 Palestinaj rifuĝintoj, kiuj estas bone integritaj kaj ne bezonas helpon de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR). En 2009, 35,000 ĉinaj migrantaj laboristoj loĝis en Alĝerio.

La ĉefaj urboj de Alĝerio estas Alĝero (tri milionoj da loĝantoj), Orano (700.000), Konstantino (600.000), Anaba (400.000).

La oficiala lingvo de Alĝerio estas la araba en dialekto darja, en kiu parolmaniero estas multaj pruntoj kaj el franca kaj el berbera. Krome la franca ludas gravan rolon kiel komerca kaj eduka lingvo. Ŝtataj televidoj elsendas novaĵojn kaj dokumentariojn ankaŭ en la franca. Ekde 2002 la berbera estas ŝtata lingvo en Alĝerio pere de konstitucia amendo de 8a de Majo 2002. kaj ekzistas radioelsendoj en la mazira lingvo, kaj unuope ankaŭ televidelsendoj. La plej multe parolata berbera lingvo estas la mazira. Alia estas la tamaziĥta.

Skriba lingvo estas aŭ la franca aŭ alta araba. En Kabilio ankaŭ la berbera estas skriba lingvo. Tion kapablas tamen preskaŭ nur junuloj, ĉar la generacio de la pli-ol-30-jaruloj ankoraŭ ne rajtis lerni tiun lingvon en la lernejo. Ĉirkaŭ 70 % de la loĝantaro parolas la araban denaske. Krome granda parto, ĉirkaŭ 30 % de la loĝantaro parolas berberajn lingvojn, ĉefe en la sudo de la lando, kie loĝas preskaŭ nur tuaregoj, kaj en la nordoriento de Alĝero, kie oni parolas la kabilan lingvon. La kabila popolo nombras ĉ. 3 milionojn, kies duono vivas ekster Alĝerio, ĉefe en Francio. La Kabila, nome hegemonia Berbera lingvaro, estas instruata kaj parte kun-oficiala (kun kelkaj limigoj) en partoj de Kabilio. En Februaro 2016, la Alĝeria konstitucio aprobis rezolucion kiu faris la Berberan oficiala lingvo kun la Araba.

Kvankam la Franca ne havas oficialan statuson, Alĝerio estas la dua plej granda francparolanta lando en la mondo laŭ nombro de parolantoj, kaj la Franca estas amplekse uzata en administracio, amaskomunikiloj (gazetoj, radio, loka televido), kaj en ambaŭ eduksistemoj (el bazlernejo antaŭen) kaj en universitatoj pro la Alĝeria kolonia historio. Ĝi povas esti rigardita kiel de facto kunoficiala lingvo de Alĝerio. En 2008, 11.2 milionoj da Alĝerianoj povis legi kaj skribi en Franca. Studo de Abasa Instituto en Aprilo 2000 trovis ke 60% el familioj povis paroli kaj kompreni la Francan aŭ 18 milionoj en loĝantaro de 30 milionoj tiam. Plej ĵuse la registaro plifortigis la studon de la Franca kaj TV programoj estis plifortigintaj la uzadon de la lingvo.

Alĝeria aperis kiel dulingva ŝtato post 1962. Kolokva Alĝeriaraba estas parolata de ĉirkaŭ 72% el la loĝantaro kaj la Berbera de 27–30%.

La unuaj esperantistoj estis en 1899 P. Decor (ankaŭ laŭ UEA 1928) en Alĝero, A. Rivier kaj kapitano A. Capé-Montrosier.

La lasta komencis en 1903 ne-ordinare viglan propagandon per artikoloj kaj paroloj. Kune kun H. Tarry li fondis Esperanto-grupon, kiu dum ses semajnoj varbis 122 anojn, inter ili la prefekton kaj urbestron de Alĝero kaj aliajn altrangulojn; la 8-an de marto 1904 la grupo jam havis 283 anojn. Ili publikis tutan vicon da propagandaj artikoloj en La Nouvelliste d' Alger, Les Nouvelles, La Dépéche Algerienne kaj Vigie Alg.. Danke al la gazetaro Esperanto estis tre favore rigardata en la lando, eĉ en Tunizio. En la plua laboro helpis al li Lemaire en Batna kaj Henri en Oran. Laŭ speciala peto de la kapitano, la milita ministro de Francujo permesis al oficiroj aniĝi en Esperanto-grupoj. En 1904 la kapitano entreprenis propagandan vojaĝon tra la landoj; paroladoj allogis homojn kaj ekinteresiĝis eĉ italaj kaj hispanaj kolonianoj. Dume la grupo kreis propagandan gazeton Turco-Revue kaj ellaboris bonan propagandan broŝuron.

En 1905 venis en Setifon la itala esperantisto grafo Albert Gallois, kiu ekaktivis tie por Esperanto. En 1905 Capé-Montrosier devis reiri Francujon, kaj la prezidanto de la grupo fariĝis Bresson. En aprilo 1905 okazis granda Esperanto-ekspozicio en Alĝero, kiun dum tri tagoj vizitis kelkaj miloj da homoj.

En 1906 aperis Esperanto grupo en Caen (prop. Lespesquer) kaj laborista grupo en Alĝero, kiu interrilatis kun anglaj laboristoj pri fondo de gazeto, kiu defendus la internaciajn interesojn de la proletaro.

Poste tiu vigla movado ruiniĝis. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928, esperantistoj troviĝis en 5 urboj. Laŭ la ICK-raporto de la jaro 1931 en Alĝerio loĝis izolaj esperantistoj, sed ilia helpo estis ofte dumtempa; estante koloni-oficistoj ili ofte forlasis la landon post nur unu jaro. Indiĝenoj, kiuj lernis Esperanton, pro politika orientado preferis aliĝi al SAT. Dum kelkaj jaroj klopodis por Esperanto ankaŭ en oficialaj rondoj sinjorino Tiard el Parizo. En 1933 UEA-delegitoj estis en Alĝero (ankaŭ Esperanto-societo), Constantine, Philippeville kaj Sétif.

Vidu ankaŭ .

La ŝtata religio en Alĝerio estas sunaismo. Laŭ oficialaj statistikoj la plimulto de la loĝantaro anas tiun religion (ĉirkaŭ 99 %). Estas ĉirkaŭ 150,000 Ibadioj en la Valo Mzab en la Provinco Ghardaia.

Malplimulto, konsistanta el eksterlandanoj loĝantaj en Alĝerioj kaj kelkaj alĝerianoj, anas kristanismon, tradicie la rom-katolikan eklezion. ĉirkaŭ 10,000 kristanoj loĝis en Alĝerio en 2008. En studo de 2009 la UNO ĉrikaŭkalkulis ke estis 45,000 katolikoj kaj 50,000–100,000 Protestantoj en Alĝerio.

Sekve de la civila milito estiĝinta en 1992 inter la registaro kaj FIS, kiu ne hezitis amasmurdi la propran popolon, multaj homoj, ĉefe en Kabilio, turniĝis al protestantismo. Studo de 2015 ĉirkaŭkalkulis ke 380,000 islamanoj konvertiĝis al kristanismo en Alĝerio. Tamen leĝo valida ekde la 28-an de marto 2006 punegas la misiigon de islamanoj.

Krome ekzistas malgranda nombro de judaj loĝantoj, kiuj totalas tamen malpli ol 0,1 %. Post la Revolucio kaj la Alĝeria sendependeco, ĉiuj escepte 6,500 el la 140,000 Judoj de la lando lasis ĝin, el kiuj ĉirkaŭ 90% translokiĝis al Francio kun la Pied-Noirs kaj 10% foriris al Israelo.

Alĝerio donis al la islama mondon nombrajn elstarajn pensulojn, kiaj Emir Abdelkader, Abdelhamid Ibn Badis, Mulud Kacem Nait-Belkacem, Malek Bennabi, kaj Mohamed Arkun.

Moderna Alĝeria literaturo, disigita inter Araba, Tamaziga kaj Franca, estis forte influita de la jŭsa historio de la lando. Famaj romanistoj de la 20a jarcento estas Mohammed Dib, Albert Camus, Kateb Yacine kaj Ahlam Mosteghanemi dum Assia Djebar estas tre tradukitaj. Inter gravaj romanistoj de la 1980-aj jaroj estis Rachid Mimouni, poste vic-prezidanto de Internacia Amnestio, kaj Tahar Djaout, murdita de islamisma grupo en 1993 pro siaj nereligiaj vidpunktoj.

Malek Bennabi kaj Frantz Fanon elstaris pro siaj pensaroj pri malkoloniigo; Aŭgusteno de Hipono naskiĝis en Tagaste (nuntempa Souk Ahras); kaj Ibn Ĥaldun, kvankam naskita en Tunizo, verkis la Mukadimahon estante en Alĝerio. La verkoj de la familio de Sanusioj en antaŭ-koloniaj tempoj, kaj de Emir Abdelkader kaj Ŝejĥo Ben Badis en koloniaj tempoj, estas amplekse famaj. La latina aŭtoro Apuleo naskiĝis en Madaurus (Mdauruĥ), en kio poste estos Alĝerio.

Nuntempa Alĝeria kinarto estas varia laŭ ĝenroj, esplorante tre ampleksan gamon de temoj kaj aferoj. Estis transiro el kinarto kiu fokusis sur la milito de sendependeco al filmoj pli koncernaj kun la ĉiutagaj vivoj de Alĝerianoj.

Alĝeriaj pentristoj, kiaj Mohammed Racim aŭ Baja, klopodis revivigi la prestiĝan Alĝerian pasintecon antaŭan al la franca koloniigo, kaj samtempe ili kontribuis al la konservado de la aŭtentaj valoroj de Alĝerio. Tiukadre, Mohamed Temam, Abdelkhader Houamel revenigis pere de tiu arto ankaŭ scenojn el la historio de la lando, la morojn kaj kutimojn de la pasinto kaj la vivon de la lando. Aliaj novaj artaj tendencoj kiaj tiuj de M'hamed Issiakhem, Mohammed Khadda kaj Bachir Yelles, aperis en la scenejo de la Alĝeria pentrarto, abandonante la figurativan klasikan pentrarton por serĉi novajn pentrovojojn, por adapti Alĝeriajn pentraĵojn al la nova realo de la lando pere de ties luktoj kaj aspiroj. Mohammed Khadda kaj M'hamed Issiakhem plej elstaris en ĵusaj jaroj.

La historiaj radikoj de Alĝeria literaturo datas el la epoko de Numidio, kiam Apuleo verkis sian verkon La ora azeno, nome nura Latina romano kiu survivis kompleta. Tiu periodo estas konata ankaŭ pro Aŭgusteno de Hipono, Nonio Marcelo kaj Marciano Kapela, inter multaj aliaj. En la Mezepoko multaj arabaj verkistoj revoluciis la literaturon de la araba mondo, danke al aŭtoroj kiaj Ahmad al-Buni, Ibn Manzur kaj Ibn Ĥaldun, kiu verkis la Mukadimahon estante en Alĝerio, kaj multaj aliaj.

Albert Camus estis Alĝeria-naskita Franco Pied-Noir kaj verkisto. En 1957 li ricevis la Nobel-premion pri literaturo.

Nuntempe Alĝerio enhavas, en sia literatura panoramo, grandajn nomojn kiuj ne nur markis la Alĝerian literaturon, sed ankaŭ la universalan literaturan heredon en araba kaj franca.

Kiel unua paŝo, Alĝeria literaturo estis markita per verkoj kies ĉefa temo estis la prezento de la Alĝeria nacia identeco, kiel per la publikigo de romanoj kiel la Alĝeria trilogio de Mohammed Dib, aŭ eĉ Nedjma de Kateb Yacine, romano kiu estas ofte konsiderita kiel monumenta kaj ĉefa verko. Aliaj konataj verkistoj kontribuis al la apero de la Alĝeria literaturo kio inkludas nomojn kiaj tiuj de Mouloud Feraoun, Malek Bennabi, Malek Haddad, Moufdi Zakaria, Abdelhamid Ben Badis, Mohamed Laïd Al-Khalifa, Mouloud Mammeri, Frantz Fanon, kaj Assia Djebar.

Post la sendependeco, kelkaj novaj aŭtoroj aperis en la Alĝeria literatura scenejo, kaj ili klopodos pere de siaj verkoj eksponi nombron de sociaj problemoj, inter kiuj estas Rachid Boudjedra, Rachid Mimouni, Leila Sebbar, Tahar Djaout kaj Tahar Ŭettar.

Nuntempe, parto de Alĝeriaj verkistoj tendencas esti difinitaj en literaturo de frapema esprimo, pro la terorismo kiu okazis dum la 1990-aj jaroj, dum alia partio estas difinita laŭ diferenca stilo de literaturo kiu montras individualisman koncepton de la homa aventuro. Inter la plej famaj ĵusaj verkoj, estas La hirundoj de Kabulo kaj La atako de Yasmina Khadra, La ĵuro de barbaroj de Boualem Sansal, Memoro de la karno de Ahlam Mosteghanemi kaj la lasta romano de Assia Djebar Nenie en la domo de mia patro.

La muziko ĉaabi estas tipe alĝeria muzikĝenro karakterizita de specifaj ritmoj kaj de kacidate (popolaj poeziaĵoj) en araba dialekto. La senduba mastro de tiu muziko estas El Hadj M'Hamed El Anka. La stilo el Konstantino nome maluf estis savita de muzikistoj kiaj Mohamed Tahar Fergani.

Popolmuzikaj stiloj inkludas tiujn de la Beduena muziko, karakterizata de la poeziecaj kantoj bazitaj sur longaj kacida (poeziaĵoj); de Kabila muziko, bazita sur riĉa repertorio de poezio kaj malnovaj rakontoj pasitaj tra generacioj; de ŝaŭija muziko, nome folkloro el diversaj areoj de la montaro Aŭrezo. Rahaba muzika stilo estas unika en Aŭrezo. Souad Massi estas fama popolkantistino de Alĝerio. Aliaj alĝeriaj kantistoj en la diasporo estas Manel Filali en Germanio kaj Kenza Farah en Francio. La tergia muziko estas kantata en tuaregaj lingvoj ĝenerale, Tinariwen havis tutmondan sukceson. Fine, la staifi muziko naskiĝis en Setif kaj restas unika stilo de sia tipo.

Moderna muziko estas disponebla en kelkaj diversaj stiloj, Rai estas la stilo tipa de Okcidenta Alĝerio. La alĝeria repo, relative ĵusa stilo en Alĝerio, espertas gravan kreskon.




#Article 31: Angolo (1012 words)


Angolo, oficiale Respubliko Angolo (priloĝata de Angolanoj; portugale República de Angola kaj konge Repubilika ya Ngola) estas lando en sud-centra Afriko. Ĝi landlimas al Namibio sude, Kongo Kinŝasa norde, kaj Zambio oriente. La lando havas okcidentan marbordon laŭ la Atlantiko. Ankaŭ la eksklavo Kabindo (7270 km²) apartenas al la lando.

Angolo estas eksa Portugala kolonio kaj havas konsiderindajn naturajn rezervojn, precipe nafton kaj diamantojn.

La oceana bordo estas 1650 km-ojn longa, apude estas 20–160 km-ojn larĝa ebenaĵo, duone dezerto. Interne de la lando estas altebenaĵo 1500–2000 m-ojn alta. La plej alta monto estas Morro Moco 2620 m-ojn alta.

Angolo troviĝas en diversaj klimataj zonoj. Kabindo havas klimatan klimaton. La pli granda parto de Angolo havas pluvan sezonon inter oktobro-majo. Jare pluvas po 1000–1500 mm-oj. Sur la altebenaĵo la temperaturo estas en januaro 20 °C, en julio 16 °C. La ebenaĵo estas laŭ la marbordo sub Luando dezerto. Tie pluvas nur 300 mm-oj aŭ eĉ malpli.

La originalaj loĝantoj de la aktuala Angolo estis ĉasistoj kaj rekolektantoj kaj ili parolis la kojsanajn lingvojn. La ekspansio de la bantoj, ĉ. la 10an jarcento a.K., igis ilin perdi dominadon en la zono. En grupoj malgrandaj, tiuj popoloj ankoraŭ loĝas iujn zonojn de la sudo de la lando.

La bantuoj estis popolo de terkulturistoj, rekolektantoj kaj ĉasistoj kiuj probable komencis siajn migradojn de la humida praarbaro, en kio hodiaŭ estas la limo inter Niĝerio kaj Kamerunio. Ĝia ekspansio okazis en malgrandaj grupoj, kiu resetlis responde al ekonomiaj aŭ politikaj cirkonstancoj. Inter la jarcentoj 14a kaj 17a, ili establis serion de reĝlandoj, el kiuj tiu de Kongo estis la ĉefa. Ĉi tiu enhavis la strion kiu nuntempe estas limo inter Angolo kaj la Demokratia Respubliko de Kongo kaj ilia apogeo okazis dum la jarcentoj 13a kaj 14a.

La eŭropanoj alvenis ekde la 15-a jarcento. En 1483 la portugaloj fondis bazon laŭ Kongo. Portugalio establis en 1575 portugalan kolonion en Luando bazitan sur la sklaveco. La portugaloj prenis laŭgrade la kontrolon de la marborda strio laŭlonge de la 16a jarcento per serio de traktatoj kaj militoj, kaj ili formis la kolonion de Angolo. Inter la 16-19-aj jarcentoj la portugaloj sendis 3 milionojn da sklavoj al Amerikoj. En 1575 kolonio Kabindo formiĝis, baldaŭe ankaŭ Portugala Angolo.

Inter 1641-1648 Nederlando okupis Luandon kaj la ĉirkaŭaĵon. En 1648, Portugalio reprenis Luandon kaj iniciatis procezon de milita konkero de la ŝtatoj de Kongo kaj Ndongo kiu finis per la portugala venko en 1671. Poste Portugalio paŝo post paŝo konkeris la ceterajn partojn de Angolo. La kompleta administra kontrolo de la interno ne okazis ĝis komencoj de la 20a jarcento.

En la 19-a jarcento ekspluatado de la lando komenciĝis. Ladislao Magyar malkovris regionojn en Kongo, Zambezi kaj Okavango. Vojoj, fervojoj konstruiĝis.

Post sendependisma milito de geriloj de 14 jaroj, iniciatita la 4-an de februaro de 1961, kaj sekvante la Revolucion de la Diantoj en Portugalio, Angolo sukcesis akiri sendependecon en 1975. En la tuj eksplodanta enlanda milito de 1975, la Populara Movado de Liberigo de Angolo (MPLA) prenis la povon de la tiam nomita Popola Respubliko Angolo, kun helpo de Sovetunio kaj Kubo. Ĝia ĉefa oponanto estas la Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo (UNITA), helpata de Usono kaj Sudafriko. En 1994 oni subskribas unuan interkonsenton de paco kiu favoras registaron de nacia unuiĝo. En 1998 la milito denove eksplodas kaj ĝi finas per la interveno de UN en 1999 kaj la reakiro de la registaro fare de la MPLA. Tion sekvis nova enlanda milito, kiu daŭris ĝis 2002, kiam mortis gvidanto de la opozicia UNITA, Jonas Savimbi. Granda malsato sekvis.

En 2008 oni efektivigis la parlamentajn elektojn, post dek jaroj de establo de garantioj kaj demokratiaj proceduroj, kun la ĝenerala aprobo fare de la internaciaj observantoj, kiuj denuncis ankaŭ pluraj malregulaĵojn. En la elektoj la MPLA venkis per tre granda plimulto.

La plenuman povon formas la Prezidanto, la Ĉefministro kaj la Konsilio de Ministroj. Dum jardekoj, la politika povo koncentriĝis en la Prezidanteco kiu ĝin praktikis de formo sufiĉe aŭtoritateca. La nuna prezidanto estas José Eduardo dos Santos.

La Konsilio de Ministroj, integrita de ĉiuj ministroj, kunvenas regule. La Regantoj de la 18 provincoj estas nomumitaj de la prezidanto. La konstitucia leĝo de 1992 establis ĝis 2010 la ĝeneralajn liniojn de la strukturo de la registaro kaj ĝi difinas la rajtojn kaj devojn de la civitanoj.

La jura sistemo baziĝas en la portugala sistemo, sed ĝi estas malforta. La Supera Kortego de Justeco agas kiel tribunalo de apelacio. Konstitucia Tribunalo kun povo de juĝa revizio neniam estis konstituita.

La lastaj parlamentaj elektoj okazigis en septembro de la 2008, estante gajnanto la partio MPLA, kun la 81% de la voĉdonoj.

Angolo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Angolo havas 18 provincojn (parenteze la provincaj ĉefurboj), vidu ankaŭ la mapon:

De la ĝangalo ĝis la dezerto vivas en Angolo diversaj plantoj kaj bestoj. Nepre menciindaj estas akacioj, baobaboj, eŭforbioj, elefantoj, hipopotamoj, gepardoj, krokodiloj, gnuoj, strutoj, zebroj kaj rinoceroj. Dombestoj estas bovo, kapro, porko, ŝafo.

Internacia flughaveno funkcias en la ĉefurbo. Pli gravaj apudmaraj havenoj funkcias en Luando, Cabinda, Lobito, Porto Amboim kaj en Namibe. La plej grava trajno konstruiĝis en la 19-a jarcento inter Benguela kaj Lubumbashi. La fervjoj estas 2952 km-ojn longaj. La vojoj estas 72400 km-ojn longajn, el tio 7770 estas pavimitaj.

Komence de la koloniado sklavokomercado komenciĝis precipe al Brazilo. Poste oni produktis kaŭĉukon, palmo-oleon, vakson, kopalon, lignon, eburon, kotonon, kafon, kakaon, maizon tabakon, sekigitan viandon kaj maniokon. Oni trovis nafton en 1955. Post sendependiĝo de Angolo la interna milito baris la evoluon. Ekde 2002 sistema rekonstruo okazis. En la 21-a jarcento la plej grava estas la nafto kaj la diamanto, sed estas grave ankaŭ oro, fero, mangano, salo, arbarproduktoj, fiŝkaptadoj, manioko, tritiko, tabako, banano, sukerkano, maizo kaj kafo.

Luando, Huambo, Lobito, Benguela, Lucapa, Kuito, Lubango, Malanje, Namibe, Soyo, Cabinda, Uíge, Tomboa, Saurimo, Caluquembe, Sumbe, Gabela, Caxito, Longonjo, M'banza-Kongo, Porto Amboim

Estas en Angolo du ĉefaj Esperanto-asocioj: Angola Esperanto-Asocio kaj Angola Esperanto-Domo ambaŭ sen rilatoj al UEA, kiu havas neformalajn rilatojn kun Kabinda Esperanto-Asocio en provinco Kabindo.




#Article 32: Atomo (417 words)


Atomo (de la grekaj vorto ἄτομος [atomos] = maldisigeblo) aŭ simple Maldisigeblo estas, laŭ fiziko, la baza ero kiu konsistigas materion.

La materio estas elfarita el atomoj, kaj dum tre longa tempo estas kreita ke atomoj estis vere maldisigeblaj, sed hodiaŭ ni scias ke fakte ili estas elfaritaj de tri malsamaj etoj: positivero, negativeroj kaj neŭtraleroj. 

Iuj homoj konas ilin kun la grekaj nomoj protono,  elektronoj kaj neŭtronoj.

Positiveroj kaj negativeroj estas nomiĝi ĉi-tiel ĉar ili estas la plej malgrandaj stabilaj eroj havantaj de tiuj elektraj ŝargoj kaj neŭtraleroj estas la plej malgrandaj stabilaj eroj sen elektra ŝargo. 

Positiveroj kaj neŭtraleroj formas la centron de la atomo kaj havas plejparton de la maso dum negativeroj ŝvebas ĉirkaŭe la centro.

Atomoj estas kutime eketre neutralaj kaj pro tio havas saman kvanton de positiveroj kaj negtiveroj. 

Atomoj povas havi malsamajn numbrojn de positiverojn kaj ĉi tiu nombro determinis la posedaĵo de la atomo. Do atomoj kun la samaj nombro de positiveroj estas la sama elemento. Atomoj de la sama elemento povas havi malsaman numbron de neŭtraleroj. Atomoj kun malpli positiveroj havas ĉirkaŭ la same kvanton de neŭtraleroj kaj positiveroj, sed laŭ atomoj havas pli kaj pli positiverojn ili havas eĉ pli neŭtralerojn.

La elementoj kuniĝas por formi molekulojn. Ekzemplo de ordinara molekulo estas tiu de akvo (H2O), kiu formiĝas el du atomoj de hidrogeno kaj unu de oksigeno.

Atomoj estas tiel malgrandaj, ke ili neniel videblas, eĉ ne per elektronika mikroskopo. Ekzemple, la grando de atomo de hidrogeno estas nur 0,1 nanometro, aŭ 1/100.000.000.000 m (aŭ 10−10m). Unu gramo de aluminio proksimume havas 20.000.000.000.000.000.000.000 atomojn (2x1022).

La greka filozofo Demokrito unue postulatis, ĉirkaŭ la jaro 400 a.K., ke devas ekzisti nedivideblaj eroj de materio, aŭ elementoj. Li nomis ĉi tiujn malgrandegajn erojn de materio atomos, vorto kiu en la greka signifis netranĉebla. Tamen, hodiaŭ ni scias ke la atomo vere estas dividebla.

La atommodelo de Thomson estas unu el la pluraj sciencaj modeloj de la atomo. Ĝi estis unue proponita de Joseph John Thomson en 1904 rapide post la malkovro de la negativeroj, sed antaŭ la malkovro de la atomkerno. La modelo provis kombini la tiame konatajn ecojn de atomoj: 1) elektronoj estas negative ŝargitaj partikloj kaj 2) atomoj estas neŭtre ŝargitaj.

La planeda modelo diris ke la atomo pli malpli similas la sunsistemon; la kerno similas la sunon, kaj la negativeroj similas la ĉirkaŭantajn planedojn. 

Hodiaŭ ni scias ke la negativeroj ŝvebas ĉirkaŭe la centro ne kiel planedoj, sed laŭ malsimplaj orbitoj determinitaj per la Ekvacio de Ŝrodinger.




#Article 33: Malsupra Aŭstrio (1293 words)


Malsupra Aŭstrio (germane Niederösterreich [Nideresterajĥ]) estas federacia lando de Aŭstrio. St. Pölten estas la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio. Laŭ areo Malsupra Aŭstrio estas la plej granda kaj laŭ nombro de loĝantoj la due plej granda federacia lando de Aŭstrio. Malsupra Aŭstrio havas limojn al Slovakio, Ĉeĥio kaj al la aŭstraj federaciaj landoj Supra Aŭstrio, Stirio, Burgenland kaj Vieno.

Vieno, kiu estas memstara federacia lando de Aŭstria ekde 1922, estis la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio ĝis 1986. Post plebiscito St. Pölten fariĝis la ĉefurbo ekde 1986 (Aliaj kandidatoj estis Baden, Krems kaj Wiener Neustadt). Malgraŭe, la regado kaj la administracio de Malsupra Aŭstria loĝigis en Vieno ĝis la transloĝigo en 1996.

Malsupra Aŭstrio dividiĝas en kvar partoj:

Inter la federaciaj landoj de Aŭstrio, Malsupra Aŭstrio havas la plej longan limon al alia landoj. La limoj al Ĉeĥio kaj al Slovakio rezultas sume en 414 km longa limo.

Ambaŭ montpasejoj estas partoj de la limo al Stirio.

Malsupra Aŭstria senakviĝas preskaŭ tute al Danubo. La sola rivero kiu ne senakviĝas al Danubo estas Lainsitz (en norda Waldviertel), kiu fluas trans Vultavo kaj Elbo (rivero) al Norda Maro.

La plej esencaj riveroj norde de la Danubo estas:

La plej esencaj riveroj sude de la Danubo estas:

Malsupra Aŭstrio estas riĉa je kavernoj. Totalsume 4.082 el ili estas katastrata.
Al la plej granda kavernoj apartenas:

Turisme oni povas viziti la lasta du kavernoj kaj la kavernoj Allander Tropfsteinhöhle, Einhornhöhle, Hochkarschacht, Nixhöhle, Ötschertropfsteinhöhle.

Rimarko: La tabelo listigas la loĝantaro de la nuna areo de Malsupra Aŭstria. La nombroj ne enhavas Vienon (1910: 2,1 milionoj), kvankam Vieno estas parto de Malsupra Aŭstrio ĝis 1922. La nombro en 1939 enhavas ne la nordan Burgendland-on ne iujn partojn de Moravio, kvankam ambaŭ areoj apartenis al regiono Niederdonau en 1939.

Rimarko: La nombroj ĝis 1700 estis rondigita oficiala. La nombroj de 1754–1857 kaj 1869–1923 reprezentas nur la ĉeestantan civilan loĝantaron sen militpersonojn. La nombro 1934–1981 reprezentas nur la personojn, kiu facte loĝis ĉefe en Malsupra Aŭstrio. La nombroj ekde 1991 bazi al Zentralen Melderegister (centra anoncregistro) (Fonto: Bundesanstalt Statistik Österreich).
 
Per la kontinua enmigrado el Vieno, la loĝantaro kreskas speciale ĉirkaŭ Vieno. Ekde 1986, tiam St. Pölten fariĝis ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio, oni povas registri enmigrado ankaŭ en St. Pölten.

El 100 personoj nur 6,3 estas exsterlandanoj; tio estas sub la Aŭstra mezumo.

En 2001 la loĝantaro de Malsupra Aŭstrio konsistis el

Ekde 1945 la  dominas la politikon de Malsupra Aŭstrio. Exzemple ekde 1945 la landestro venis al . Krome, la urbestroj de plejmulte komunoj aparteni al la . La  reprezentas la duan partion laŭ forteco.

Ekde 2008, kvar partoj havas seĝojn en la Malsupra Aŭstria parlamento:

La regado de Malsupra Aŭstrio konsistis el landestro kun du substituoj kaj ses regadanoj. Ekde 2008, la landestro estas Erwin Pröll (), kaj la du substituoj estas Wolfgang Sobotka () kaj Josef Leitner (). La ses regadanoj estas Johan Heuras (), Stephan Pernkopf (), Johanna Mikl-Leitner (), Petra Bohuslav (), Karin Scheele () kaj Barbara Rosenkranz ().

El la nacia konsilio, dekunu anoj de , dek anoj de , ses anoj de , du anoj de , kaj du anoj de  (plus malkonstanta deputilaroj) venis al Malsupra Aŭstria.

Malsupra Aŭstrio elsendis dek du anoj al federacio konsilio. Sep venas el la , tri el la , unu el la , kaj unu el la .

Malsupra Aŭstrio dividas sin en kvar statutaj urboj kaj 21 distriktoj. Tiuj ĉi statutaj urboj kaj distriktoj konsisti sume el 573 komunoj. El ili komunoj, 75 estas urboj kaj 326 estas bazarkomunoj.

Vieno, kiu estas memstara federacia lando de Aŭstria ekde 1922, estis la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio ĝis 1986. Post plebiscito St. Pölten fariĝis la ĉefurbo ekde 1986. La aliaj kandidatoj estis Baden, Krems kaj Wiener Neustadt. Malgraŭe, la regado kaj la administracio de Malsupra Aŭstria loĝigis en Vieno ĝis la transloĝigo en 1996.

La plej esencaj ŝoseoj gvidas al Vieno, kiel la aŭtovojoj A1, A2, A4. La A21 interligas la A1 kaj la A2. La S1 interligas la A2 kaj la A4.

Du esencaj ŝoseoj forkiğas de la A2: la A3 (en nordan Burgenland-on) kaj la S6 (en Stirion).

Por la regiona trafiko la A22 kaj la S5 formas la interligon al Krems kaj la Wachau.
 
Ekde la forigado de la fera kurteno en 1989 la transita trafiko plifortiĝas (ĉefe en la oriento-okcidento-direkto). Do oni elkonstruos la A1 al tri koridoroj en ĉiu direkto.

Same kiel la plej esencaj ŝoseoj, la plej esencaj fervojoj gvidas al Vieno: la Südbahn (esperante: suda fervojo), Westbahn (esperante: okcidenta fervojo), Nordbahn (esperante: norda fervojo), Ostbahn (esperante: orienta fervojo).

Plue, la Österreichische Bundesbahnen (la nacia fervoja kompanio de Aŭstrio) funkciigas ampleksan relvojan reton antaŭ 1918 konstruitan.

Sur la Danubo speciale Krems estas menciinda, ĉar tie troviĝas la plej granda haveno de Malsupra Aŭstrio. Pakaĵaj kaj pasaĝeraj ŝipoj navigas la Danubon en Malsupra Aŭstrio.

La plej granda flughaveno (Flughaveno Vieno(-Schwechat)) de Aŭstrio troviĝas en Schwechat en Malsupra Aŭstrio. Danke la orientexpansio de la Eŭropa Unio, tiu flughaveno fariĝas grava centro de internacia aertrafiko. La federacia lando Malsupra Aŭstrio tenas 20 % de la akcioj de la flughavenkompanio.

En Langenlebarn la aŭstria armeo funkciigas militflughavenon.

Regionaj flughavenoj estas exzemple en Bad Vöslau, Gneixendorf ĉe Krems kaj Dobersberg.

La ekonomie plej forta regiono en Malsupra Aŭstrio troviğas laŭlonge de limo inter la monta Wienerwald kaj la ebena Wiener Becken. La distrikto Mödling ĉe la suda limo de Vieno generas plej multe da imposta enspezo. Ju pli foraj la distriktoj estas de Vieno, des malpli forta estas iliia ekonomio.

La landa studio de ORF kaj la semajna gazeto Niederösterreichische Nachrichten (esperante: Malsupra-Aŭstriaj novaĵoj) estas la esencaj komunikiloj de Malsupra Aŭstrio. Ĉefe oni konsumas Viena komunukiloj.

En la vitkultivado oni trovas (ĉefe en la Weinviertel, la Wachau kaj la Thermenregion) alian esencan branĉon de ekonomio. Kvar de ses DAC-Vitkultivadoj de tuta Aŭstrio troviĝas en Malsupra Aŭstrio.

Ĉefe la tag-turismo de Vieno gravas ekonomie. Malsupra Aŭstrio prezentas sin, kiel laŭnatura libertempa areo por la tuta jaro.

La tourismaj organisacioj precipe varbas por la multaj monaĥejoj kaj kasteloj kaj ferioj ĉe bienoj.

En Malsupra Aŭstrio exzistas multenomblaj monaĥejoj respektive kolegiatoj, kiuj delonge funkcias kiel kulturcentroj
La plej konata estas

Krome la kolegiatoj de Dürnstein, de Seitenstetten, de Göttweig, de Lilienfeld kaj de Zwettl estas menciinda.

Dum la kasteloj kaj burgoj iam estas rezervita al la aristokratoj, nun la plejparto de kasteloj kaj burgoj estas uzanta turisme, kiel vidindaĵoj, eksponejoj, aŭ koncertejoj (exzemple la Schallaburg, la Schloss Hof, aŭ la Schloss Grafenegg).

Gravajn muzeojn reprezentas

Ĉiu dua jaro la landa regado aranĝas grandan landan exspozicion.

La lando tre ambicie operacias la nove konstruita Festspielhaus St. Pölten (festivalejo de St. Pölten) per tutjara programo.
Ankaŭ la urbteatroj de St. Pölten kaj Baden donas teatra prezentado.
Krome oni povas vidi en somero prezentadojn en Berndorf, Stockerau, Langenlois, Felsenbühne Staatz (muzikaloj), Weißenkirchen in der Wachau kaj en la Kastelo Liechtenstein.
La ampleksa oferto estas varbe kunigata en „Theaterfest Niederösterreich“ (teatra festo Malsupra Aŭstrio). Cetere ĉiu-jare la Donaufestival okazas en Malsupra Aŭstrio.

La lando ĉirkaŭ Vieno estis kaj estas laborejo de multa autoroj kaj okazejo de multaj beletrista verkoj. Kelkaj exzemploj estas

En la scienca literaturo, Malsupra Aŭstrio estas fama por la socialscienca studaĵo Die Arbeitslosen von Marienthal (La senlaboruloj de Marienthal). Marienthal estas parto de Gramatneusiedl.

La plej grava scienca institucioj estas:

Landa Patrono estas Sankta Leopoldo, kies nomtagon la federacia lando festas en Klostronovburgo, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, la 15an de novembro. Por la lernantoj estas la 15a de novembro senleciona tago, ĉar la lernejoj estas fermita.

Ĝeĝjango (Zhejiang) estas provinco en la oriento de Ĉinio. Ĉefurbo de la provinco estas Hangĝoŭo (Hangzhou). La oficiala partnereco estis subskribita en la jaro 1998. La kunlaborado kun Ĝeĝjango okazas pere de projektoj de diversaj translimaj celoj (klerigo, esplorado, evoluo de la turismo, agrokulturo k.a.).




#Article 34: Arianismo (220 words)


Arianismo estas parto de la unitarisma aŭ kontraŭtrinitarisma branĉo de kristanismo kaj floris ekde la

Arianismo floris ekde la 4-a jarcento precipe inter gotoj kaj aliaj ĝermanoj, dum la latinlingvanoj plejparte apartenis al la granda eklezio kiu ne ankoraŭ splitiĝis inter katolikismo kaj ortodoksismo.

Por batali kontraŭ sia hereza rivalo, la katolik-ortodoksa eklezio formulis la Nicean Kredon je 325 ĉe la Koncilio de Niceo, sed la arianismo ne estis tute kondamnita ĝis la Unua koncilio de Konstantinopolo je 381. Sankta Atanazio estis la ĉefa kaj la plej fama batalinto kontraŭ la arianismo.

La reakcio kontraŭ arianismo ne nur helpis difini katolikismon, sed ankaŭ naskis nestorianismon.

Post 381, la arianismo ankoraŭ daŭris, precipe ekster la imperio inter la ĝermanoj. Do, kiam la okcidenta imperio estis konkerita de la ĝermanoj en la 5-a jarcento kaj Romo disfalis, arianismo trovis duan vivon. La visigotoj regantaj Iberion havis arianismon oficialan. Sed la frankoj konvertis al ortodoksismo (kaj, ekde 1054, al katolikismo) kaj fariĝis la ĉefa potenco inter la ĝermanoj. La arianismo forvelkis, kaj en la 8-a jarcento ĝi estis mortinta.

La ariana eklezio ludis gravan rolon por la evoluo de la gota lingvo. Ĝia episkopo Vulfilo faris gotan tradukon de la Biblio, dum pli-malpli samtempe lia ortodoksa-katolika kolego Hieronimo faris Vulgaton. Partoj de la gota traduko restas en Codex argenteus aŭ la Arĝenta Libro.




#Article 35: Anglikanismo (540 words)


Anglikanismo estas la kristanismo de la Eklezio de Anglio, kiu sendependiĝis de la Romkatolikisma Eklezio dum la reĝeco de Henriko la 8-a. Estas ĉirkaŭ 70 milionoj anglikanoj en la mondo, precipe en Britio, Nordameriko, Afriko kaj Oceanio. Anglikanismo estis la ĉefa eklezio en la anglalingva mondo de 1600 ĝis 1800. Nun nur ĉirkaŭ 13% de anglalingvanoj estas anglikanoj. La eklezio nun kreskas plej rapide en Afriko.

Anglikanismo komencis kiel sendependa branĉo de la eklezio dum politika disputo inter angla reĝo kaj roma papo. Ĝi estas tre katolikeska, sed, post jarcentoj de protestantiĝado en la kulturo de Anglio, ĝi nun ofte ŝajnas protestanta en praktiko, kvankam ĝi ankoraŭ estas katolika en rito kaj strukturo. Malsimile al la romkatolika eklezio, sacerdotoj povas edziĝi kaj en iuj landoj, virinoj povas esti ordinitaj kiel sacerdotoj kaj eĉ kiel episkopoj en Nordameriko.

La usona branĉo de anglikanismo nomiĝas episkopanismo. La fruaj usonanoj ŝanĝis la nomon por ne havi tiom evidentan ligon al la iama kolonia mastro Anglio.

Anglikanismo estis normigita per:

La hodiaŭa Anglikanisma tamen havas ankaŭ fortan influon sur la teologio de la Movado de Oksfordo.

Anglikanoj havas sep sakramentojn, sed nur du estas necesaj por savo: komunio kaj bapto.

La eklezio de ĉiu lando ja estas sendependa, sed la eklezioj tra la mondo penas kunordigi doktrinon kaj politikon kaj eviti skismon per la Konferenco de Lambeth, kiu kunvenas ĉiujn dek jarojn. La eklezioj en Britio kaj Nordameriko estas ĝenerale liberalaj, sed tiu de Afriko estas multe pli tradicia (ekzemple, pri samseksemo kaj demonoj).

Same kiel en la romkatolikaj kaj ortodoksaj eklezioj, la episkopoj kaj sacerdotoj estas legitimitaj per apostola posteuleco.

Iuj anglikanoj krucosignas. Ankaŭ ekzistas anglikanaj monaĥoj.

Henriko la 8-a, reĝo de Anglio, apartigis la eklezion en lia lando por permesi al si eksedzinigi Katarinan de Aragono, kiu ne povis doni al li filon. La papo en Romo ne permesis la nuligon de la edziĝo kun Katarina, do Henriko sendependigis la eklezion en Anglio de Romo en 1534, nomis sin la kapo de la nova eklezio, kaj tiam permesis la eksedziĝon. Angliaj episkopoj, tamen, ne ŝanĝis, do la anglia eklezio ĉiam havas apostolan posteulecon.

Dum sia vivo, Henriko la 8-a entute ne ŝanĝis la ritaron de la eklezio, sed post lia morto, protestanta influo pligrandiĝis en la eklezio. La lingvo de la eklezia, ekzemple, fariĝis la angla kaj ne la latina.

Anglikanismo ne reunuiĝis kun la katolikismo pro tio ke Elizabeto la 1-a, reĝino de 1558 ĝis 1603, estis filino de la edzeco de Henry la 8-a kun Anne Boleyn, edzeco kiun la papo ne permesis. Elizabeto devis do plifortigi protestantismon en Anglio por ne esti nelegitima kaj tiamaniere ne havi rajton esti reĝino. En tia epoko de la regado de Elizabeto, Anglio protestantiĝis tiel profunde, ke rekatolikiĝo ne eblis, eĉ kvankam la batalo inter protestantismo kaj katolikismo daŭris ĝis 1689.

Multe pli poste, en la 19-a jarcento, kiam la influo de la reĝo iĝis multe malpli forta en Anglujo, anoj de la eklezio asertis la dian karakteron de sia eklezio. Ĉar iliaj gvidantoj estis ĉiuj ĉe la universitato de Oksfordo, tiu movado nomiĝis la Movado de Oksfordo. Ĝi havis grandegan influon sur la ritaro de la anglikana eklezio, kiu nun ŝajnas multe pli simila al la romkatolika rito ol antaŭ ducent jaroj.




#Article 36: Arkeoj (883 words)


Arkeoj aŭ arĥeoj (latine ) estas biologia regno de prokariotaj estaĵoj. Arkeoj estas unuĉelaj kaj ne havas ĉelkernojn, tamen ili ne estas bakterioj, kvankam ili dekomence estis klasigitaj kiel bakterioj, kaj ricevis la nomon prabakterioj (latine , en la Prabakteria regno) - tiu klasigo eksmodiĝis post la studoj fare de Carl Woese. Sur la genetika nivelo, ili estas pli similaj al eŭkariotoj kiel ni mem. Estis Carl Woese, kiu eltrovis la arĥeojn en 1977.

Arkiaj ĉeloj havas unikajn trajtojn kiuj apartigas ilin el la aliaj du vivoregnoj, nome Bakterioj kaj Eŭkariotoj. La arkioj estas krome subdividitaj en multaj agnoskitaj filumoj. Ties klasigo estas malfacile farebla ĉar la majoritato ankoraŭ ne estis izoligitaj en la laboratorioj kaj estis detektitaj nur pere de analizo de ties nukleataj acidoj en montraĵoj elprenitaj el ties medioj.

Arkioj kaj bakterioj estas ĝenerale similaj laŭ grando kaj formo, kvankam kelkaj arkioj havas formojn tre malsimilajn al tiuj de bakterioj, kiaj la ebenaj kaj kvadrat-formaj ĉeloj de Haloquadratum walsbyi. Spite tiun morfologian similecon al la bakteriio, arkioj posedas genojn kaj kelkajn metabolajn sistemojn kiuj estas pli proksime rilataj al tiuj de eŭkariotoj, ĉefe la enzimoj kiuj funkcias en la genetikaj procezoj de transskrinado kaj tradukado. Aliaj aspektoj de arkia biokemio estas unikaj, kiaj ilia dependo el eteraj lipidoj en iliaj ĉelmembranoj, kiel ĉe la arkeoloj. Arkioj uzas pli da energifontoj ol la eŭkariotoj: tiuj gamas el organikaj komponaĵoj, kiel sukeroj, al amoniako, metalaj jonoj aŭ eĉ hidrogenhava gaso. Sal-toleraj arkioj (nome Haloarchaea aŭ Salarkioj) uzas sunlumon kiel energifonto, kaj aliaj specioj de arkioj fiksigas karbonon, sed malkiel ĉe plantoj kaj cianobakterioj, neniu konata specio de arkio plenumas ambaŭ procezojn. Arkioj reproduktiĝas nesekse pere de binara fisio, fragmentado, aŭ burĝonado; malkiel ĉe bakterioj kaj eŭkariotoj, neniu konata specio de arkio formas sporojn.

Multaj arkeoj estas ekstremofiloj, tio estas vivas en tre akraj medioj — ekzemple, varmegaj, salegaj, kaj acidaj lagoj. Inter tiuj estis registritaj dekomence termofontoj kaj sallagoj, sed ekde tiam ili troviĝis ankaŭ en ampleksa gamo de habitatoj, kiel grundoj, oceanoj kaj marĉoj. Ili estas ankaŭ parto de la homa mikrobaro, kiu troviĝas en kojlo, buŝo kaj haŭto. Arkioj estas partikulare multnombraj en la oceanoj, kaj la arkioj de la planktono povas esti el la plej abundaj grupoj de organismoj sur la planedo. Arkioj estas la ĉefa parto de la surtera vivo kaj ili povas ludi gravajn rolojn kaj en la karbona kaj en la nitrogena cikloj.

Oni ne konas klarajn ekzemplojn de arkiaj patogenoj aŭ parazitoj, sed ili estas ofte mutualistoj aŭ kunmanĝantoj. Unu ekzemplo estas la metanogenoj kiuj loĝas en la digesta sistemo de homoj aŭ remaĉuloj, kie ilia multnombreco fakte helpas la digestadon. Metanogenoj estas uzataj ankaŭ en produktado de biogaso kaj en procezoj de akvopurigado, kaj bioteknologio ekspluatas enzimojn el ekstremofilaj arkioj kiuj povas rezisti altajn temperaturojn kaj organikajn solvigaĵojn. Laŭ nuna scio, la arkioj kaŭzas neniun ajn homan aŭ bestan malsanon — ili estas plej interesaj laŭ la vidpunkto de evoluo. Multaj sciencistoj nun kredas ke la komuna parencaro de ĉiuj eŭkariotoj estis simila al arkeoj.

Dum multo de la 20a jarcento, prokariotoj estis konsiderataj kiel aparta grupo de organismoj kaj klasigitaj baze sur sia biokemio, morfologio kaj metabolo. Por ekzemplo, mikrobiologoj klopodis klasigi mikroorganismojn baze sur la strukturoj de iliaj ĉelmuroj, ilia formoj kaj la substancojn kiujn ili konsumas. En 1965, Emile Zuckerkandl kaj Linus Pauling proponis anstataŭe uzi la sekvencojn de la genoj en diversaj prokariotoj por studi kiel ili estas rilataj unu al la alia. Tiu filogenetika alproksimiĝo estas la ĉefa metodo uzita nune.

Arkeoj estis dekomence klasigitaj kiel aparta grupo de prokariotoj en 1977 fare de Carl Woese kaj George E. Fox baze sur la sekvencoj de ribosomaj genoj RRNA. Tiuj du grupoj estis origine nomitaj Arkiobakterioj kaj Eŭbakterioj kaj estis termigitaj Urkingdoms fare de Woese kaj Fox; aliaj esploristoj traktis ilin kiel regnoj aŭ subgenroj. En tiu publikigo Woese kaj Fox prezentis la unuajn pruvarojn por la koncepto de arkiobakterioj - kiuj tiam enhavis nur la metanogenojn - kiel aparta devenlinio:

Por emfazi tiun diferencon, Woese, Otto Kandler kaj Mark Wheelis poste proponis novan naturan sistemon de organismoj kun tri apartaj domanioj: nome Eŭkariotoj, Bakterioj kaj Arkioj, en tio kio estas nune konata kiel La Woese-a Revolucio. La historo de la esplorado pri Arkioj estas dokumenita detale fare de Jan Sapp.

La vorto archaea de la scienca nomo derivas el la antikva greka ἀρχαῖα, signife antikvaj aĵoj, ĉar la unuaj reprezentantoj de la domanio Archaea estis metanogenoj kaj oni supozis, ke ilia metabolo spegulis la praatmosferon de la Tero kaj la antikveco de la organismoj, sed kiam aliaj novaj habitatoj estis studitaj, pliaj organismoj estis malkovritaj. Ankaŭ ekstremaj halofiloj kaj hipertermofilaj mikroboj estis inkluditaj en Archaea. Dum longe, archaea estis konsideritaj kiel ekstremofiloj kiuj ekzistas nur en ekstremaj habitatoj kiaj termofontoj kaj sallagoj. Fine de la 20a jarcento, archaea estis identigitaj ankaŭ en ne-ekstremaj medioj. Nuntempe, ili estas konata kiel granda kaj diversa grupo de organismoj kiuj estas amplekse distribuataj en naturo kaj estas oftaj en ĉiuj habitatoj. Tiu nova alproksimiĝo al la gravo kaj ĉieeco de la arkioj venis el la uzado de polimeraza ĉen-reakcio (PĈR) por detekti prokariotojn el mediaj montraĵoj (kiel akvo aŭ grundo) per de la multobligo de iliaj ribosomaj genoj. Tio ebligas la detekton kaj identigon de organismoj kiuj ne estis produktitaj en la laboratorio. 




#Article 37: Andaluzio (383 words)


Andaluzio aŭ Andaluzujo ( [andaluˈθia]) estas Historia Nacieco de Hispanio, kiu kiel aliaj hispanaj naciecoj kaj regionoj konstituiĝas en Aŭtonoma Komunumo kun sia propra registaro, parlamento, justico, ktp.

Andaluzio estas la Aŭtonoma Komunumo kun plej da loĝantoj (preskaŭ 8.000.000) kaj la dua plej granda komunumo el Hispanio kun 87.300 km2. En Andaluzio estas parolata la andaluza. La andaluza estas dialekto de la hispana lingvo, origino de aliaj hispanaj dialektoj kiel la kanaria aŭ sudamerikaj hispandialektoj.

Mitologie konata kiel la Vesperlando kie estis la Ĝardeno de la Hesperidoj vizitita de Heraklo, Andaluzio estus laŭ kelkaj mitologiistoj la tero kie originis la fama mito de la Atlantido kiel memoro de la antikva Tartezo.

En Andaluzio, oni trovas grandegan ekologian diversecon. En la sama regiono oni povas ĝui montarojn kiel Sierra Nevada (Neĝata Montaro), arbarojn en Ĥaeno, longajn paradizajn plaĝojn en Malago, Kadizo, Onubo, Granado kaj Almerio kie estas ankaŭ dezerto. Pro tio Andaluzio estas la plej turismeca komunumo el Hispanio.

Ĝin trairas inter aliaj la riveroj Gvadiano kaj Gvadalkiviro.

En ĝi abundas olivarboj, korkokverkoj kaj anzinoj.

La registaro de la aŭtonoma komunumo (Junta de Andalucía) konsistas el la Ekzekutiva Konsilantaro, la Prezidento kaj la Parlamento.

Ekde 23-an de aprilo de 2009, la Prezidento de la Aŭtonoma Registaro de Andaluzio estas José Antonio Griñán, post renunco de Manuel Chaves, kiu estis nombrita Tria Vicprezidento de la Hispana Registaro pri teritoriaj aferoj.

La ĉefurbo de Andaluzio estas Sevilo, kie situas la sidejoj de la Parlamento kaj la Registaro (Junta de Andalucía). Tamen la sidejo de la jurpovo estas Granado.

La municipo estas la baza administra unuo en la hispanaj aŭtonomaj komunumoj, kaj inter ili, Andaluzio dividiĝas en 770 municipoj.

La ĉefa grupigo de municipoj estas la provinco, fare de la ŝtata parlamento, sed la hispana Registro de Lokaj Entoj  ankaŭ inkludas aliajn grupigojn de municipoj, fare de la aŭtonomaj komunumoj kiel komarkoj aŭ urbaj aglomeraĵoj, kaj aliaj fare volonte de la aligantaj municipoj, kiel mankomunumoj.
En Andaluzio estas la sekvajn administraj unuoj: 

La ok provincoj de Andaluzio estas:

Iliaj ĉefurboj estas la samnomaj urboj.

Gazeto Andaluzia estas la oficiala publikaĵo de la Asociación Andaluza de Esperanto, alinome Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kun grupoj ĉefe en la grandurboj Kordovo, Sevilo kaj Malago, sed ankaŭ en aliaj urboj kaj lokoj. Ĝi okazigas ĉiujaran kongreson, foje koincide kun la Hispana Esperanto Kongreso.




#Article 38: Aragono (195 words)


La hispana regiono de Aragono (hispane Aragón [aragon']; 47.650 km2) havas 1.326.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj de Huesca (15.613 km2); Teruel (14.785 km2); kaj Zaragozo (17.252 km 2). La duono de la loĝantaro troviĝas en la ĉefurbo, dum granda parto de la regiono, kaj ĉefe la provinco de Teruelo suferas fortan procezon de senpopoliĝo.

Aragono estis sendependa reĝlando dum la mezepoko, en la procezo de Rekonkero de la arabe okupita teritorio fare de la kristanoj. Ĝi poste unuiĝis kun la teritorioj de la kataluna rekonkero, por formi la Kronlandon de Aragono, kiu inkludis la nunajn regionojn de Aragono, Katalunio, Valencio kaj Balearoj. Ĝi poste unuiĝis kun Kastilio por formi la hispanan reĝlandon. Tamen, Aragono plu konservis parton de aŭtonomio, ĝis la alveno de la Burbona dinastio, komence de la 18-a jarcento.

Post la nova administra organizado de Hispanio, Aragono denove havas aŭtonoman registaron kaj Parlamenton (Aragonaj Kortezoj).

La aragona, la hispana kaj la kataluna estas oficialaj lingvoj.

Gravaj historiaj aragonanoj estas la pentristo Francisco de Goya, la filmisto Luis Buñuel kaj la sciencisto Santiago Ramón y Cajal.

Menciindaj municipoj de Aragono estas inter alie Biescas, Cella, Daroko, Grañén, Ĥako, Monzono, Teruelo kaj Trasmoz.




#Article 39: Asturio (5503 words)


La Princlando Asturio (hispane, Principado de Asturias, asturie Principáu d'Asturies, en galeg-asturia lingvo, Principao d'Asturias) estas unuprovinca aŭtonoma komunumo en la nordokcidento de Hispanio, kun 1 028 244 loĝantoj (NIS, 2018). Norda banata de la akvoj de la Kantabra Maro, ĝi limas okcidente kun la provinco Lugo (Galegio), sude kun la provinco Leono (Kastilio kaj Leono) kaj oriente kun Kantabrio. Ĝi ricevas la nomon Princlando pro historiaj kialoj, tial la heredanto de la hispana krono ricevas la nobelan titolon Princo de Asturio, establita de Johano la 1-a de Kastilio en la jaro 1388. Ĝia ĉefurbo estas Oviedo, dum Ĥiĥono estas ĝia plej loĝata urbo.

La nuna asturia teritoria spaco koincidas esence kun la malnova teritorio de Asturio de Oviedo, apud la Asturia de Santillana. Post la teritoria divido de Javier de Burgos en 1833, la Asturia regiono de Oviedo fariĝis la provinco Oviedo, ricevante parton de la teritorio de Asturio de Santillana, la konsilioj de Peñamellera Alta, Peñamellera Baja kaj Ribadedeva, dum la resto de ili estis integritaj en la provinco Santandero, poste aŭtonoma komunumo de Kantabrio.

La Princlando Asturio laŭ propra Statuto de Aŭtonomeco estas konsiderata kiel historia komunumo en la artikolo 1. Ĝi havas leĝdonan asembleon nomitan Ĝenerala Asembleo de la Princlando, memore al malnova mezepoka institucio reprezentanta la konsilojn antaŭ la Krono. Krome, ĝi parte koincidas kun la nuklea areo de la antaŭa Reĝlando Asturio en 718 kaj havas du proprajn lingvojn: la asturia, kiu ankoraŭ ne estas oficiala lingvo, kaj havas juran similan rangon al tiu de oficialeco kaj la astur-galega lingvo, parolita en la municipoj de la ekstrema okcidento kaj kiu ĝuas similan statuson.

La termino Asturias prenas sian nomon el la antikvaj loĝantoj de tiu regiono, la asturoj, praloĝantoj de la riverbordoj de Astura (Esla). La nomo asturoj ne nur temas pri la pure etnaj asturoj sed historie ankaŭ inkluzivis la praloĝantojn de la altebenaĵo kaj ankaŭ la praloĝantojn de la nordo (transmontanoj).

Astura verŝajne estas kelta radiko; stour, signifas «rivero». Tiu toponimio aperas en Bretonio, kie Plinio parolas pri la rivero «Stur»; nuntempe ekzistas tri riveroj Stour en Kent, Suffolk kaj Dorset. En la enfluejo de Elbo estas alia rivero Stör, antikve nomata «Sturia». Same, en Piemonto troviĝis kelta tribo Esturi-oj kaj rivero Stura. La sama radiko estas uzata en la gaela kaj bretona lingvoj en la vortoj ster y stour kun la signifo «rivero».

La Kantabra Montaro formas la naturan limon de Asturio kun la provinco Leono en la sudo. En la orienta teritorio, la Nacia Parko Picos de Europa enhavas la plej altajn kaj verŝajne plej okulfrapajn montojn, kreskante ĝis 2,648 metroj ĉe la pinto de Torrecerredo. Aliaj rimarkindaj ecoj de ĉi tiu ĉefe kalkŝtonaĵo estas la Natura Parko de Redes en la centra oriento, la centra Ubiñas sude de Oviedo, kaj la Natura Parko de Somiedo okcidente. La Kantabra montaro estas uzata por multaj aktivaĵoj kiaj grimpado, piedirado, skiado kaj speleologio, kaj etendiĝas ĉirkaŭ 200 kilometrojn. Entute ĝis galega provinco okcidente de Asturio kaj Kantabria provinco oriente. Similaj aktivaĵoj estas disponeblaj por la vojaĝantoj de Asturio interesataj pri la Pinto Caldoveiro.

La asturia marbordo estas vasta, kun centoj da strandoj, golfetoj kaj naturaj maraj kavernoj. Rimarkindaj ekzemploj inkluzivas Plaĝo de la Silento proksime al la fiŝkaptista vilaĝo Cudillero (okcidente de Ĥiĥono), kaj ankaŭ la multaj strandoj ĉirkaŭ la somera feriejo de Llanes, kiel Barro, Ballota kaj Torimbia (ĉi-lasta plejparte nudisma strando). Plej multaj el la strandoj de Asturio estas sablaj, puraj, kaj borditaj de krutaj klifoj, super kiuj ne estas malkutime vidi paŝtajn brutojn.

La ĉefaj ecoj de la asturia geografio estas ĝiaj krudaj marbordaj klifoj kaj la monta interno. La asturia klimato estas forte markita de la golfa marblovo. Ene de la kantabra zono konata kiel Verda Hispanio, en ĝi pluvas preskaŭ la tutan jaron. Someroj estas mildaj kaj, ĉe la marbordo, vintroj ankaŭ havas relative mildajn temperaturojn, malofte inkludante froston. La malvarmo estas speciale sentata en la montoj, kie neĝo ĉeestas de oktobro ĝis majo. Ambaŭ pluvo kaj neĝo estas regulaj veteraj trajtoj de asturiaj vintroj. En marbordaj aŭ preskaŭ-marbordaj areoj, dumtage altaj temperaturoj ĝenerale averaĝas ĉirkaŭ 12 °C - 13 °C dum vintro kaj 22 °C - 23 °C en somero.

Asturio estis okupita de homoj ekde la Frua Paleolitiko (100.000 jaroj) en periodo de aŝela kulturo kaj Musterio. Ekzistas surrokaj pentraĵoj kiuj datiĝas el ĉirkaŭ 30.000 jaroj kaj ili apartenis al la kulturoj solutrea, magdalenia kaj aŭrinjaka apartenantaj al la Malfrua Paleolitiko, kaj tipaj de la popoloj kiuj loĝis en la Kantabra Montaro kaj sude de Francio.

Per la konata arkeologiejoj ĝis nun, oni kredas ke la unuaj loĝantoj de Asturio ekloĝis en la kantabra marbordo kaj en kavernoj de marbordaj valoj Pindal (Ribadedeva), Posada, Tito Bustillo (Ribadesella), Buxu (Cangas de Onis), San Román de Candamo (Candamo) kaj Covaciella (Cabrales).

En la Mezolitiko disvolviĝis originala kulturo, la Astura, tipa de orienta Asturio kaj okcidenta Kantabrio. Ĉi tiuj setlejoj troviĝis en la enirejoj de kavernoj proksime de la maro, kutime proksime de la marbordo, sed ankaŭ en la kantabraj montoj enlande.

Dum la asturia Neolitiko ekzistas evidentaĵoj kiel 30 dolmenoj el prahistoriaj nekropoloj en Monto Areo, inter Carreño kaj Ĥiĥono, 5.000 jaroj, tiel kiel ĉaroj aŭ idolo Peña Tú restas. Iam la antaŭaj kulturoj forlasis la kavernojn kaj regis la agrikulturon kaj bruto-bredadon.

Laŭ Avieno, en lia priskribo de la marbordoj de okcidenta Eŭropo estis la ostriminidoj, popoloj kiuj vivis unue en norda Hispanio kaj la atlantika marbordo de Britio. Ili estis la posteuloj de la unuaj loĝantoj kiuj estis unu prahindeŭropa kaj alia nehindeŭropa. Ĉi tiuj estis delokigitaj de aliaj kiu formis la Ofiusa (nomo donita al la tuta Iberia duoninsula nordo): Cempsoj, Seĥeoj, Ligusoj kaj Draganoj. El ĉiuj ĉi, la draganoj okupis la nunan Asturion kaj verŝajne estis la keltorigina popolo kiu ĝin invadis.

La periodo inter la forlaso de la kavernoj ĝis preskaŭ la romiigo estas tute nekonata. Grekaj kaj latinaj aŭtoroj parolas pri barbara kaj militema tribo vivante en la arbaroj kaj montoj. Grekaj verkistoj kiel Strabono kaj romianoj kiel Plinio la Maljuna kaj Pomponio Mela raportis pri du ĉefaj triboj disigitaj de la Kantabra Montaro: la asturaj aŭgustanoj kun ĉefurbo en Asturiko (nuna Astorgo) kies regadoj alvenis ĝis la Doŭro, kaj asturaj transmontanoj intervalante inter la rivero Sella kaj Navia. Tamen, nuntempe oni supozas ke ĉi tiuj dividoj estas produkto de romia praktikeco pri establado de administra kaj polica sistemoj, kaj ne kiel signo de indiĝenaj precizaj identecoj.

Ekzistas ankaŭ skribaĵoj pri la malfacilaj bataloj kiujn kantabroj kaj asturoj entrepreni laŭlonge de la rivero Sella. Kaj ankaŭ la fortecon kaj kuraĝon de ambaŭ popoloj kaj ilia rezisto esti regataj de la romianoj.

Al ĉi tiu periodo apartenas specimenoj de la homa ĉeesto en Asturio kiel la fortikaĵoj. Inter ili, la kastro de Coaña estas urbo astura konstruita komence de nia erao proksime de la urbodomo de Coaña. Ĝi perdis gravecon ekde la 3-a jarcento kaj estis ligita per oro-minado en Navia. Aliaj elstaraj kastroj estas tiuj de Pendía (Boal), Chao Samartín (Grandas), San Chuis (Allande), Os Castros (Taramundi), Cabo Blanco (El Franco), La Sobia kaj La Cogollina (Teverga), la Campa Torres (Ĥiĥono), Caravia kaj tiel ĝis ĉirkaŭ 300.

Fine de la 1-a jarcento a.K. La romianoj bezonis fini la konkeron de la tuta Iberia Duoninsulo. Tiutempe nur la nordaj popoloj: Asturoj kaj kantabroj ne estis sub la romia jugo. La ĉefa instigo de la imperia intereso por ĉi tiu regiono estis la oro de la subgrundo de la nordokcidenta duoninsula areo, konata de la romianoj per la ekspedicio kontraŭ Gallaecia de Bruto. Ankaŭ la juna imperiestro Aŭgusto Cezaro bezonis iom da venko por glori sian pozicion. En la jaro 29 a.K. vakceoj, asturoj kaj kantabroj aliĝis al la batalo kontraŭ la romianoj, kaj ili koncentris sian tutan militan potencon en la nordo de la duoninsulo. Cezaro Aŭgusto persone gvidis siajn trupojn.

Ĉiam laŭ la fontoj grek-latinaj, en la jaro 25 a.K. Asturoj transiris la montojn de la Kantabra Kornico kaj kampadis sur la rivero Asturika (rivero Esla). Dividante siajn fortojn en tri kolonojn por ataki plurajn aliajn romiajn tendarojn. Se ne estus pro la perfido de la urbo Brigaecium, kiu avertis la romianojn donante al ili tempon por reorganiziĝi kaj forpuŝi la atakon, la asturoj estus disvenkintaj la trupojn de la generalo Publio Karisio. Post suferado de ĉi tiu malvenko, la asturoj rifuĝis sin en Lancia, atakita kaj okupita de Luzitanio.

Tamen, ĉi tiu venko ne signifis la finon de la asturia rezisto. Efektive, la romianoj devis alfronti sinsekvajn ribelojn, kiuj periode ekestis pro la traktado ricevita de la invadanto aŭ pro la altigo de impostoj. Do estis pluraj ribeloj en 24 a.K., 22 a.K. kaj unu lasta en 19 a.K. kiu estis la plej serioza reprezalio. Aŭgusto kun la deziro rapidigi pacigon lasis la ĉefgvidon de siaj trupoj al sia plej bona stratego: Agripo.

La falo kaj disrompo de la Romia Imperio, kiu ŝajne ne multe influis la asturian teritorion, okazis en la 5-a jarcento. En la 6-a jarcento, la invado de la duoninsulo fare de la visigotoj kaj ŝvaboj estis rifuzita de la asturoj kaj kiel konsekvenco Asturio restis for de la ĝermana kultura influo.

Inter la 5-a kaj 8-a jarcentoj, Prakristanismo ekaperis en Asturio.

En la momento, kiam la islamanoj venkis, en la batalo de Gvadaleto, la Visigota regno de Toledo, la kristanoj de Toledo fuĝis por trovi rifuĝon en Asturio. Estas en ĉi tiu momento kiam la relikvoj hodiaŭ konservitaj en la Sankta Ĉambro de la Katedralo alvenas en Asturion. Unue ili estis stokitaj en Monsakro (Montoj de Morcín) kaj poste en Oviedo. Ĉi tiu regiono neniam suferis intensan arabigon, ĉar la okupoj fare de la islamanoj estis eventualaj kaj nur celis rejdojn.

En la jaro 716 okazis en Asturio unua ribelo kontraŭ la islama potenco, ĉefgvidita de Don Pelayo. Ĉi tiu ribelo estis rifuzita kaj Pelayo arestita kaj malliberigita.

Don Pelayo sukcesis fuĝi en la jaro 717 el Kordovo, alvenis al la rivero Piloña en 718 kaj en tiu sama jaro sukcesis fariĝi estro de la Asturoj, post konversacio kaj konvinkado de la asturianoj pri la neceso kunigi siajn fortojn kontraŭ la komuna malamiko. En majo de 722 dua alfronto okazis en la Batalo de Kovadongo kontraŭ la araba generalo Munuza. Ĉi tio estis pli gerila venko ol milita. Don Pelayo, kun la intenco plifirmigi sian triumfon, proklamis sin reĝo en Cangas de Onís, fondante la Reĝlandon Asturio.

La Asturia monarkio, kiel rezulto de pluraj disigoj kaj regrupiĝoj, cedis en la sekvaj jarcentoj la reĝojn de Leono, Galegio, Kastilio kaj Portugalio. Ekde tiu tempo ĝis 1492 la Iberia Duoninsulo estis dividita inter islama kaj kristana regionoj.

Sub Fruelo la 1-a, la ĉefurbo estis Oviedo. Tie, Abato Maksimo kaj lia nevo Fromestano konstruis cenobitan benediktanan monaĥejon sur la ruinoj de romia fortikaĵo. Kastro, kiu en la tempo de Aŭgusto, protektis la proksiman urbon Lucus Asturum (probable en la regiono de Lugones) kaj situis sur la pinto Obetao. Alfonso la 2-a konstruis muregon ĉirkaŭ la urbo kaj ekkonstruis la komencan bazilikon de la Sankta Savinto kaj la bazilikon de Sankta Juliano de la Pratoj.

Dum la 9-a jarcento inter la regadoj de Ramiro la 1-a kaj Alfonso la 3-a la Granda estas konstruitaj la jenaj kirkoj: San Miguel de Lillo, Sankta Maria del Naranco, la kirko Sankta Savinto de Valdediós kaj Santa Cristina de Lena.

La Reĝlando Asturio estis dividita post la morto de reĝo Alfonso la 3-a la Granda, kiu distribuis siajn potencojn inter tri el liaj kvin infanoj. Ĉi tiuj posedaĵoj inkluzivis, krom Asturio, la graflandojn Leono, Kastilio, Alavo, Galegio kaj Portugalio (kiu tiam estis nur la suda limo de Galegio). Garcio restis kun la unuaj du graflandoj kiuj fondis la Reĝlandon Leono. Ordoño la 2-a restis kun Galegio kaj Portugalio, kaj Fruelo la 2-a restis kun Asturio kaj poste heredis lareĝlandon Leono de sia frato Garcio la 1-a, kiu ne havis idaron.

Post la kuniĝo de la du reĝlandoj Asturio kaj Leono, la ĉefurbo iris al la bone fortika kaj romia urbo Leono. Pro tio, Asturio iĝis malproksima regiono kaj malfacile alirebla, oni vizitis ĝin nur okaze de pilgrimado tra la Jakoba vojo al Santiago-de-Kompostelo, kiam la pilgrimantoj estis deturnitaj al Oviedo por viziti la relikvojn de la Katedralo.

La perdo de ĉi tiu influo provokis plurajn secesiismajn movadojn; Unu el la plej gravaj estis, en la 12-a jarcento, la ribelo de grafo Gonzalo Peláez kontraŭ reĝo Alfonso la 7-a kaj Urraca, kiu regis Asturion nome de la reĝo.

En 1388, tra la Traktato de Bajono, Johano la 1-a kaj Johano de Gento finis siajn disputojn rilate al la trono de Kastilio konsentante la geedziĝon de iliaj filoj Henriko la 3-a de Kastilio kaj Katerina de Lankastro, ceremonio okazigita en la katedralo de Palencio. Ambaŭ ricevis la titolon princo de Asturio, tiel establante la Princlandon Asturio kaj la titolon kiu de tiam estis la titolo por la heredonto al la Krono. Krome, pluraj teritorioj estis aneksitaj, kiuj pro izoleco, konstituis konstantan fonton de ribeloj.

En la fruaj tagoj de la institucio la asturia teritorio apartenis al la princo kiel heredaĵo kaj povis nomumi juĝistojn, urbestrojn, ktp. kiuj regis je lia nomo. Ĉi tiu situacio ŝanĝiĝis kun la Katolikaj Gereĝoj, kiuj reduktis la titolon al honora kondiĉo.

Asturio ludis gravan rolon en la ribelo, kiu post la morto de Henriko la 4-a estis daŭrigata de Alfonso la 5-a de Portugalio favore al la heredaj rajtoj de lia nevino Johanino la Beltranida kaj kontraŭ Izabela la Katolika. Alfonso la 5-a serĉis la subtenon de malkontentaj kastiliaj nobeluloj kaj Izabela ĉe la trupoj senditaj de Asturio kaj Biskajo.

Kiam Napoleono Bonaparte invadis Hispanion en 1808 kun la subteno de la francemuloj, komenciĝis la Milito de la Sendependeco, la Konsilia Asembleo de la Princlando Asturio deklaris sian suverenecon kaj ĝi kunvenis en la kaitula ĉambro de la Katedralo prenante la decidon deklari la militon al la francoj, formante armeon por batali kun ili en Pajares.

Asturio estis la scenejo de kelkaj bataloj dum la Unua (1833-1839) kaj Tria Karlisma Milito en 1873-1876. En ĉi tiu lasta, Oviedo estis sieĝita de la karlismaj trupoj sed rezistis, donante ĉi tiun fakton, probable, originon al la loka gastronomia tradicio de la Tago de Senarmiĝo.

En 1852 la unua sekcio de fervoja linio inter Ĥiĥono kaj Langreo estis oficiale malfermita. Ĉi tiu paŝo ligis Ĥiĥonon kaj Carbayín kaj estis la tria linio en Hispanio kaj la unua en Asturio. La industriiĝo de la Minindustriaj Basenoj komenciĝis en ĉi tiu 19-a jarcento, precipe en Mieres kaj La Felguera (Langreo). Aliflanke, karbo estis ekspluatita en ĉi tiu areo ekde la 18-a jarcento.

Asturio ludis gravan rolon en la okazaĵoj, kiuj kondukis al la Hispana Enlanda Milito. En oktobro 1934 Asturiaj ministoj kaj aliaj laboristoj aranĝis armitan ribelon por kontraŭi la alvenon al potenco de la dekstrema partio CEDA, kiu akiris tri ministrajn postenojn en la centralisma registaro de la Dua Hispana Respubliko. Dum monato, komitato pri Popola Fronto regis en suda Asturio, dum lokaj laboristaj komitatoj eksaltis aliloke en la regiono. Militkomisiono dominita de anarki-sindikatistaj subtenantoj ekregis en Oviedo. Soldatoj sub la komandeco de tiam nekonata generalo nomita Francisco Franco Bahamonde estis alportitaj el hispana Maroko por subpremi la ribelon. Franco uzis taktikojn kutime rezervitajn por transmaraj kolonioj, uzante trupojn de la Hispana Legio kaj marokaj trupoj: sekvis feroca subpremo.

Kiel rezulto, Asturio restis lojala al la respublika registaro dum la Hispana Enlanda Milito, kaj estis la scenejo de eksterordinara defendo en ekstremaj terenoj, la Batalo de El Mazuco. Kun Franco poste akiranta la potencon de tuta Hispanio, Asturio - tradicie ligita al la hispana krono- estis konata nur kiel la Provinco Oviedo de 1939 ĝis la forpaso de Franco en 1975. La nomo de la provinco estis restarigita plene post la reveno de demokratio al Hispanio, en 1977. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la industria progreso de Asturio daŭris kun la konstituado de naciaj entreprenoj kiel Ensidesa kaj Hunosa, sed la 1980-aj jaroj estis la jardeko de drama industria restrukturado.

La 30-an de decembro 1981, Asturio fariĝis aŭtonoma komunumo ene de la malcentra teritoria strukturo establita de la Konstitucio de 1978. Rafael Luis Fernández Álvarez, kiu antaŭe funkciis kiel la Prezidanto de la Regiono Konsilio ekde 1978, fariĝis la unua prezidanto de la registaro. Princlando Asturio, post la adopto de aŭtonomio. La asturia regiona registaro akiris ampleksajn kapablojn rilate al gravaj areoj kiel sansistemo, edukado kaj protekto de la medio. En majo 2011, la prezidanto de Asturia Registaro estis Francisco Álvarez-Cascos, de la Forumo-Asturio (FAC), sukcedita de Javier Fernández en 2012.

La organizo kaj politika strukturo de la Princlando Asturio estas regata de la Statuto de Aŭtonomeco, valida ekde la 30-a de januaro 1982. Laŭ la Statuto, la instituciaj korpoj de Asturio estas tri: la Ĝenerala Konsilio, la Registara Konsilio kaj la prezidanto. La formo de registaro de la Princlando estas parlamenta: la Ĝenerala Konsilio estas la leĝdona povo, kiu elektas, nome de la asturia popolo, la prezidanton de la Princlando Asturio. La prezidanto de Asturio estas tiu de la Registara Konsilio, la estro de la plenuma povo, kaj li respondas politike antaŭ la Ĝenerala Konsilio, kiu, per mocio de demisio aŭ demando pri konfido, povas ĉesi en siaj funkcioj.

Inter la funkcioj de la Ĝenerala Konsilio estas la aprobo de la buĝetoj, kaj la orientiĝo kaj regado de la agado de la Registara Konsilio. Ĝi konsistas el 45 deputitoj, elektitaj por periodo de kvar jaroj per universala voĉdonado en sistemo de proporcia reprezentado, en kiu la atribuo de deputitoj baziĝas sur la sistemo d'Hondt.

Por administraj celoj, Asturio estas disigita en 78 municipojn, kiuj tie estas nomataj concejo. Pli malgranda ento ol la municipo aŭ concejo, estas la paroko, kiu ne nepre devas koincidi kun la eklezia paroko. En ĉiu paroko povas ekzisti malsamaj komarkoj kaj vilaĝoj.

La Statuto de Aŭtonomeco ankaŭ parolas pri la eblo organizi regionojn. Kvankam ili ankoraŭ ne estas laŭleĝe evoluintaj, ekzistas kelkaj regionaj administracioj establitaj de pluraj municipoj aŭ konsilioj por provizi servojn kiuj estas kompetentecoj de la municipoj kaj ankaŭ por planado kaj antaŭenigo ekster la regiono. Ĉi tiuj estas: la regiono de Avilés kiu inkludas la municipojn de Avilés, Gozón, Illas, Corvera kaj Castrillón kaj la regiono de Nalón kiu inkludas Langreo, Sankta Marteno, Laviana, Caso kaj Sobrescobio.

Por elektoj en Asturio ekzistas tri kadroj: centra, okcidenta kaj orienta, estante la plej granda el ili kaj por loĝantaraj celoj, la centra. El la juĝa vidpunkto, Asturio estas dividita en 18 jurisdikciajn partojn, kun tribunaloj en la ĉefurbo de ĉiu el ili. Ekde la san-sistema vidpunkto Asturio havas 8 Sanitarajn Areojn, 2 Sanitaraj Distriktoj, 68 Bazaj San-Zonoj kaj 16 Specialaj San-Zonoj.

Dum jarcentoj, la vertebro de la asturia ekonomio estis agrikulturo kaj fiŝkaptado. La laktoproduktado kaj ĝiaj derivaĵoj ankaŭ estis tradiciaj, sed ĝia granda evoluo estis kromprodukto de la ekonomia ekspansio de la fino de la 1960-aj jaroj. Nuntempe produktoj de la lakta kooperativo Central Lechera Asturiana estas komercigitaj tra la tuta Hispanio.

La ĉefa regiona industrio en modernaj tempoj tamen estis karbominado kaj ŝtalproduktado: en la tempoj de la diktaturo de Francisco Franco, ĝi estis la centro de la ŝtala industrio. La tiama ŝtata kompanio ENSIDESA pri ŝtalo nun estas parto de la privatigita Aceralia, nun parto de la ArcelorMittal Grupo. La industrio kreis multajn laborpostenojn, kio rezultis en grava migrado de aliaj regionoj en Hispanio, ĉefe el Ekstremaduro, Andaluzio kaj Kastilio kaj Leono.

La ŝtala industrio nun malpliiĝas se mezuriĝas laŭ nombro de postenoj provizitaj, same kiel la minado. La lastaj kialoj estas ĉefe la altaj kostoj de produktado por eltiri la karbon kompare kun aliaj regionoj. La regiona ekonomia kresko estas sub la pli ampleksa hispana indico, kvankam en la lastaj jaroj kreskado de serva industrio helpis redukti la altan imposton de Asturio. Grandaj ekster-urbaj detalaj parkoj malfermiĝis proksime al la plej grandaj urboj de la regiono (Ĥiĥono kaj Oviedo), dum la ĉiam-aktuala hispana konstruindustrio ŝajne daŭre prosperas.

Asturio multe profitis el la Eŭropa Unio pri vojoj kaj aliaj esencaj infrastrukturoj ekde 1986, kvankam ankaŭ okazis iom da diskutado pri kiel ĉi tiuj financoj estas elspezitaj, ekzemple, pri pensioj de ministoj.

En 2008, la MEP popersona de Asturio estis € 22.640, aŭ 90.2% de la eŭropa mezumo el 25.100 €. Ĉi tio igas la regionon 12a plej riĉa en Hispanio, granda malkresko de la 1970-aj jaroj de la hispana industrio, kiam Asturio estis komune rigardata kiel unu el la plej prosperaj regionoj en Suda Eŭropo. Asturio kreskas sub la hispana nacia mezumo ekde la malpliiĝo de la minindustrio, kaj kreskis nur 0,82% en 2008, la plej malalta el ĉiuj regionoj en Hispanio. En la avantaĝo, senlaboreco en Asturio estas sub la mezumo de Hispanio; ĝi situis ĉe 13,7% en 2017.

Asturio estas tre izolita regiono pro la granda montara tereno, kiun ĝi havas. Ekde la epokoj de la romianoj, la regiono komunikis kun la altebenaĵo tra la Vía de la Plata, kiu transiras la Kantabran montaron, atingante la urbon Sevilo, la nuna A-66. Koncerne la trajnon, kun la evoluo de la fervojo en la 19-a jarcento, ĝi komunikis kun la resto de la duoninsulo, ĉefe kun Leono kaj Santandero. En la regiono situas unu el la plej gravaj havenoj de la Kantabra maro, El Musel, kiu ĉiutage havas komercajn itinerojn kun Francio, Britio, Irlando.

Asturio havas nur la flughaveno de Asturio, situanta en Santiago de la Monto, kaj la Morgal-flughavenon, en Llanera.

La Asturia flughaveno havas ĉiutagajn flugojn al Palmo de Majorko, Madrido, Barcelono, Lanzarote, Sevilo, kaj ĉiusemajne al Tenerifo Sudo, Alakanto, Malago, Valencio, Bruselo, Londono kaj Ĝenevo. La flughaveno registris konsiderindan pliiĝon de pasaĝeroj, el 774 317 en 2002 al 1 530 248 en 2008, sed notis malkreskon en 2009 al 1 316 088, estante la deknaŭa flughaveno en Hispanio. Ĝi povas esti alirata tra la kantabra aŭtoŝoseo A-8 kaj la N-632.

Asturio havas unu el la plej gravaj fervojaj infrastrukturoj en la lando pro la graveco de ĉi tiu transporto en la industria pasinteco de la regiono. Nuntempe ĝi havas densan reton de trajnoj en la centra zono, servoj de Renfe Operadora kaj Renfe FEVE. Ili ankaŭ provizas regionajn kaj longdistancajn servojn al Ferrol, Santandero, Leono, Madrido, Alakanto kaj Barcelono.

Nuntempe oni konstruas la varianton Pajares, long-dezirata fervoja infrastrukturo kiu permesos aliron al la trajno AVE kaj rilatoj kun pli mallongaj tempoj al Madrido kaj la resto de Hispanio.

La du ĉefaj aksoj de Asturio estas la Aŭtovojoj A-66 kaj A-8, kiuj transiras la regionon de nordo al sudo kaj de oriento al okcidento. Krome estas kreskanta nombro de novaj aŭtovojoj, iuj ankoraŭ konstruataj aŭ projektitaj, kiel la A-63, la A-64, kaj aliaj kompletigitaj, kiel la AS-I (aŭtovojo Minera) kaj la AS-II (Industria ŝoseo).

Aliflanke ekzistas ampleksa reto de vojoj dependaj de la Aŭtonomia Registaro.

Ligoj per pramŝipoj el la haveno de Ĥiĥono:

En 2016, ĉi tiuj ligoj estis nuligitaj, kvankam oni provis estonte remalfermi ilin.

Asturio havas 1 044 481 loĝantojn (laŭ la NIS), kio reprezentas 2,38% de la nacia totalo. Ĝiia denseco de loĝantaro, de 98,50 loĝantoj por km².

La loĝantaro de Asturio havas la plej altan mortprocenton en Hispanio (12 el mil) kaj la plej malaltan naskiĝ-indicon (6 el mil), do ekde 1987 la loĝantaro malkreskadas, ĉar naskiĝoj nur reprezentas 42 % el la konservado de loĝantaro, kvankam grandaj urboj konservas sian loĝantaron, kompare kun la minaj basenoj kaj la kamparaj areoj de la interno, kiuj malpliiĝas pli rapide.

La procento de eksterlandanoj estas 3.65% (NIS 2017), trioble malpli ol la nacia mezumo kaj nur antaŭ Galegio kaj Ekstremaduro. La ĉefaj eksterlandaj komunumoj estas rumanoj (21,94% de ĉiuj eksterlandanoj), marokanoj (7,1%), brazilanoj (5,57%) kaj portugaloj (4,93%).

La hispana lingvo estas la sola oficiala lingvo de la Princlando. La asturia estas regiona lingvo, sed ne ĝuas oficialan statuson sed estas rekonita kaj protektita de la Princlando Asturio,laŭ la Statuto de Aŭtonomeco kaj leĝaro evoluigita.

La asturia havas sian originon en la latinida lingvo derivita de la latina parolata en la mezepokaj reĝlandoj Asturio kaj Leono. La plej malnova konata teksto en tiu ĉi lingvo estas la Nodicia de Kesos kiu datiĝas inter 959 kaj 980, dum la plej malnova dokumento konata, skribita en norma asturia estis Foruo de Avilés de 1085. Ekde la Hispana Transiro, la asturia oficialeco estas unu el la postuloj de diversaj sociaj movadoj. En 1981 ili kreis la Akademion de la Asturia Lingvo, institucio de la Princlando Asturio kies celo estas la studado, la antaŭenigo kaj la defendo de la asturia lingvo. Ekde 2005 kelkaj loknomoj estis oficialigitaj en asturia. Nuntempe estas tre malmultaj municipoj sen ilia oficiala asturlingva toponimio.

La asturia estas la gepatra lingvo de 17,7% de la asturianoj, dum, por 20.1% ankaŭ kun la kastilia. Krome, ĝi estas afero de libervolaj studoj por studentoj en lernejoj kaj gimnazioj tra la Princlando Asturio. Ĝi ankaŭ havas certan aperon ĉe la komunikiloj, precipe dum la semajfinoj, kiuj uzas ĉi tiun lingvon kiel komunikilo. En la lastaj jaroj literaturo en asturia ĝuis grandan disvolviĝon pro tio, kio nomiĝis  Surdimientu.

Krom la asturia lingvo, inter la riveroj Eo kaj Navia, ekzistas transila lingvo kiu nomiĝas eo-navia aŭ asturgalega. Filologie, la eonavia estas membro de la galeg-portugala lingvogrupo, kiel pruvas la plej malnovaj tekstoj konservitaj en ĉi tiu lingvo, prezentante kelkajn trajtojn kiuj alproksimigas al la okcidenta asturia. Kiel en la asturia kazo, la eonavia ne ĝuas la laŭleĝan statuson de oficiala lingvo.

La ĉefaj loĝantaraj nukleoj de la Princlando koncentriĝas en la centra areo, el la marbordo al la interno, sekvante la minajn valojn. La plej loĝata municipo estas Ĥiĥono, kun 275 274 loĝantoj, sekvata de la regiona ĉefurbo, Oviedo, kun 225 391 loĝantoj. kaj Avileso, kiu havas 83 617 loĝantojn. Aliaj municipoj kun ĉirkaŭ 50.000 loĝantoj estas Siero (52.094 loĝantoj), Langreo (44.737 loĝantoj) kaj Mieres (42,951 loĝantoj). La datumoj venas de la NIS. Ankaŭ povas esti menciitaj aliaj municipoj kies ĉefurboj estas tre gravaj por strukturi la asturan teritorion: Cangas del Narcea kiel sudokcidenta ĉefurbo (14 249 loĝantoj), Navia (9015 loĝantoj) kaj Luarko (5292 loĝ.) En la nordokcidento, Grado (10 901 loĝ.) Kiel ĉarniro inter la centro kaj okcidento de la regiono, Arriondas (5804 loĝ.) en la orienta interno kaj Llanes (14 048 loĝ.) kiel la dinamika kerno de la regiono ĉe orienta marbordo.

Sube estas prezentitaj en tablo la dudek komunumojn kun la plej granda loĝantaro laŭ la urba censo de la INE de 2017 (oficialaj loĝantaraj figuroj rezultantaj el la revizio de la Urba Registro la 1-an de januaro 2018):

Asturio havas riĉan artan heredaĵon, kiu emfazas la romanikan indiĝenan arkitekturon kun monumentoj kiel Santa Maria del Naranco, Santa Cristina de Lena kaj San Miguel de Lillo. Ĉi tiuj monumentoj havas ramiran romanikan stilon. Kelkaj ekzemploj de ramira arkitekturo estas la preĝejo de Villaviciosa, San Salvador de Valdediós (ofte konata kiel monaĥejo), kaj la kirko de San Salvador de Priesca. Alia ekzemplo estas la kirko San Julian de Viñón de Cabranes.

La romanika stilo estas tre aktuala, ĉar la tuta Asturio estas trairita de unu el la itineroj de la Jakoba vojo, kiuj reliefigas la monaĥejon de San Pedro de Villanueva (proksime al Cangas de Onis), la preĝejoj de San Esteban de Aramil (Siero), San Juan de Amandi (Villaviciosa) kaj Santa María de Junco (Ribadesella).

La gotika stilo ne estas tiel abunda, sed estas bonaj ekzemploj de ĉi tiu stilo, kiel la Katedralo de Sankta Savinto en Oviedo.

La baroka stilo pli ĉeestas per palaca arkitekturo, kun rimarkindaj ekzemploj kiel la Palaco de Camposagrado kaj Velarde - ĉi-lasta, sidejo de Muzeo de Belartoj de Asturio. La baroka stilo elstaras en publikaj civilaj inĝenieraĵoj.

En 1985, Unesko deklaris la antaŭromanikajn monumentojn kaj la Katedralon de Oviedo kiel Mondaj Heredaĵoj.

Asturio estas la hejmo de la sola arkitektura verko en Hispanio (same kiel la plej granda en Eŭropo) de la brazila arkitekto kaj disĉiplo de Le Corbusier; Oscar Niemeyer: la Internacia Kultura Centro Oscar Niemeyer. La arkitektura projekto estis donacita al la Princlando de la arkitekto, kiu estis premiita per la Premio Princo de Asturio pri Artoj, en la 25-a eldono de ĉi tiuj premioj. La projekto de Niemeyer kombinis plurajn diversajn elementojn, kaj projektis malferman spacon, lokon por edukado, kulturo kaj paco.

En la ĉefurbo de la Princlando staras unu el la plej reprezentaj konstruaĵoj de moderna arkitekturo, la Palaco de Kongresoj de Oviedo, de la hispana arkitekto Santiago Calatrava, kiu ankaŭ estis premiita per la Premio Princo de Asturio de Artoj en 1999.

La kuirarto de Asturio havas elementojn, kiuj rilatigas ĝin al normanda kaj bretona kuirartoj. La plej konata plado estas fazeola stufaĵo kun lardo, nomata fabada, la fazeoloj estas vario de blankaj faboj, akompanitaj de ĉorizo, sangokolbaso, ŝinko kaj lardo. Ĉi ĉi estas aparte servataj kaj estas konataj kiel compangu. Ĝi ankaŭ elstarigas la varion de freŝaj fiŝoj kaj mariskoj de la Kantabra maro kaj ĝia bovaĵo kaj bovidaĵo, uzataj en alia tipa telero, la kaĉopo.

En Asturio estas pli ol cent malsamaj specoj de tradicie faritaj fromaĝoj, el kiuj Cabrales estas la plej konata (kvankam la plej populara en Asturio estas Gamonedo,  Afuega'l pitu, ktp.) Kaj ĝi havas originan nomon. Se oni preferas dolĉan deserton, la plej tradicia estas la rizo kun lakto kaj casadielles (speco de krespoj farĉitaj per miksaĵo de sekfruktoj kiel ekzemple juglando, migdalo aŭ avelo, antaŭe dispremitaj, miksitaj (kun sukero kaj ŝprucitaj de anizo) aŭ bakitaj, oni ankaŭ trovas la faman kukon Charlota de Ĥiĥono, la carbayones kaj moscovitas en Oviedo kaj la fama tocinillo de cielo de Grado inter aliaj desertoj. Dum karnavaloj oni preparas la Frixuelu, dolĉaĵo farita el faruno, lakto, sukero, fritita kun iom da oleo kaj aspergita per sukero. La asturia empanado ankaŭ estas tipa.

La asturia trinkaĵo plej fama kaj aprezata estas la cidro, kies procezo de ellaborado kaj formoj de konsumado estis plene integritaj en la socia vivo de Asturio. Kun malmultaj gradoj da alkoholo, inter kvar kaj ses, la cidro gajigas la popolajn festojn kaj renkontiĝojn. En la lastaj jaroj, cidroj sen alkoholo ankaŭ aperis, kaj pluraj registritaj laŭ protektita devenloko.

Malpli integrita, sed ne malpli grava, en la okcidento estas ankaŭ tipa vino produktita en tiu regiono kiel la vino Cangas del Narcea, kvankam Asturio ne havas ajnan originan nomon de vinoj.

En futbalo, la ĉefaj teamoj de la Princlando estas: Reala Sporting de Gijón, kiu estis 42 sezonoj en la Unua Divizio kaj havas 6 eŭropajn partoprenojn, unu subĉampioneco en la ligo; kaj Real Oviedo kiu ludis por 38 sezonoj en la Numero unu-divizio kaj havas 1 eŭropan partoprenon kaj 3-an pozicion en la Unua Divizio. Ambaŭ teamoj nuntempe ludas en la Dua Divizio.

Kvin aliaj teamoj ludis en la Dua Divizio: Real Avilés C. F. (14 sezonoj), Unión Popular de Langreo (8 sezonoj), Caudal Deportivo (7 sezonoj), Club Deportivo Ensidesa (unu sezono) kaj Real Deportivo Oriamendi (unu sezono). La Princlando estas reprezentita de la asturia futbala teamo.

Je individua nivelo, elstaras en Asturio, Fernando Alonso, piloto, duobla ĉampiono de la Formulo 1 en 2005 kaj 2006, ankaŭ en aŭtomobilo, indas mencii pilotojn kiel Alberto Hevia, ĉampiono de Hispanio en 2004 kaj 2010 kaj finalisto en 2005 kaj 2007, José Antonio López Fombona aŭ Daniel Alonso. Oni ankaŭ devas reliefigi la bicikliston Samuel Sánchez, olimpika ora medalo en la Olimpikoj de Pekino 2008 en la kategorio de voja biciklado kaj Chechu Rubiera.

Tre populara sporta okazaĵo en Asturio kaj en la resto de Hispanio estas la Internacia malsupreniro de Sella, provo pri kanuado kun partoprenantoj el pluraj landoj kaj kiu okazas ĉiujare en la fina parto de la rivero Sella, inter Arriondas kaj Ribadesella, la unuan sabaton. Ekde aŭgusto post la tago 2a de la koncerna monato, de la jardeko de 1930. Per ĉi tiu evento la Internacia Semajno de Kanuado komenciĝas en Asturio, kiu finiĝas kun la Internacia malsupreniro de Cares. Dume, la ralio Princo de Asturio estis poentebla por la Eŭropa Ralia Ĉampioneco.

En Asturio ekzistas ankaŭ indiĝenaj sportoj kun vasta sekvo de amatoroj. Inter ĉi tiuj la kegloludado estas la plej grava kaj en Asturio ĝi estas praktikata en pluraj kategorioj.

Rimarkinda malplimulta sporto en la provinco estas sketado sur unuliniaj glitiloj, kun pluraj glitkuradoj tra la centro de la regiono. Indas reliefigi A.D Asturpatín, kun alta nacia nivelo.

Krome elstaras vintraj kaj montaj sportoj. Ili havas la vintran kaj montan sezonon ĉe Valgrande-Pajares, kiu estas unu el la unuaj hispanaj skio-stacioj, kiuj havas 21,5 km da vojoj kaj 7 km da interkruciĝa skio kaj estis inaŭgurita en 1954.

La muziko de Asturio estas diversa. La plej karakteriza instrumento en tradicia muziko estas la asturia sakŝalmo, aŭ Gaita asturiana, kiu havas ununuran virgulinon, komune kun la tradiciaj sakŝalmoj de aliaj keltaj nacioj kiel Kimrio kaj Irlando. La sakŝalmo ofte estas akompanata de manlibro, fajfiloj kaj akordiono.

En la lastaj jaroj reaperis intereso pri tradiciaj popolmuzikoj, kaj pluraj muzikaj ensembloj akiris regionan kaj internacian rekonon pro sia etnomuzika studo kaj prezento de indiĝenaj asturiaj muzikoj. Rimarkindaj ekzemploj inkludas tradiciajn flutistojn kiel Xuacu Amieva kaj Tejedor kaj la fuziistojn José Ángel Hevia (kies muzikfilmetoj provizas vidojn kaj de lasakŝalmo kaj de la asturia pejzaĝo), kaj la grupoj Llan de Cubel, Xera, Nuberu kaj Felpeyu. Plie, multaj rok-, ska- kaj pezmetalaj grupoj ankaŭ trovis relativan sukceson ene de Asturio, multaj el kiuj inkluzivas elementojn de tradicia asturia muziko en la kantoj.




#Article 40: Alzaco (2171 words)


Alzaco ( [], alzace  [],  aŭ en malmoderna literumo Elsaß, dum la unuaj 30 jaroj de Esperanto Elzaso) estas historia franca regiono kaj estis ĝis 2015 la plej orienta administracia regiono de Francio apud Germanio oriente kaj Svislando sude. Ĝi konsistis el du departementoj: Haut-Rhin kaj Bas-Rhin. Ĝia areo estas  kaj ĝi havis  loĝantojn en 2011.

La ĉefurbo de la regiono estas Strasburgo. Pliaj aparte gravaj urboj estas Mulhouse, Colmar. La  de la regiono estas FR-A.

Ĝi nun estas parto de la administracia regiono Granda Oriento.

Dum la epoko de la Sankta Romia Imperio, Alzaco ne estis unueca politika unuo, sed regiono posedata de pluraj liberaj urboj, de episkopoj, plus kelkaj grandsinjoroj. Ĉefa potenco en la regiono fariĝis la Dekapolo, alianco de dek Liberaj Urboj.

La regiono estas konkerita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a ekde 1681 kaj definitive cedita per la Traktato de Ryswick (1697)

Dum pli ol du jarcentoj Alzaco fariĝis grava disputotemo inter Francio kaj Germanio, kaj kaŭzo rekte aŭ malrekte de pluraj militoj. Resume pro la germaneco de ĝia lingvo kaj de ĝia kulturo, la germanaj naciistoj rigardis memevidenta, ke Alzaco apartenu al Germanio. Male, la Francoj opiniis, ke la Alzacanoj estas perkore kaj historie ligitaj al Francio, kaj ke patrujon kreas tiaj ligoj, ne etnaj ecoj (vidu nacio-konceptoj dum 19-a jarcento). Fakte la ne-Alzacanoj samkiel la tro junaj Alzacanoj malfacile komprenas, ke ĝis relative freŝa dato la religiaj problemoj multe pli grave rolis ol la lingvaj; tiam porfrancia protestanto preskaŭ aŭtomate kaj sen korŝiro voĉdonis favore al porgermania protestanto kontraŭ porfrancia katoliko.

Estas fakto, ke oni trovas neniun ĝermanan loknomon en la skribitaj dokumentoj de la Romia tempo: ĉiuj estas latinaj aŭ keltaj, kaj tio pruvas, ke la loĝantaro estis tiam gaŭlo-romia. Sed jam je la komenco de la 5-a jarcento la lando estis invadita de Alamanoj, rase Ĝermanoj, la toponimio estis tiel profunde ŝanĝita, ke oni rajtas supozi, ke la antaŭa loĝantaro estis forpelita aŭ murdita. Venkitaj de la Frankoj, kiuj jam antaŭe okupis la reston de Gaŭlio, la Alamanoj restis en tio, kion oni poste nomis Alzaco (la signifo de tiu vorto estas malklara kaj plu diskutata); la limo inter la lingvoj latinidaj kaj ĝermanaj fiksiĝis proksimume ĉe la spino de Vogezoj, kaj preskaŭ ĝis nun restis ne ŝanĝita.

La situacio malmulte aliiĝis post la anekso fare de Francio, ĉar la Francoj ne estis sufiĉe multnombraj por kolonii la regionon, cetere jam dense loĝatan malgraŭ la Tridekjara milito. Venis kelke da publikaj oficistoj franclingvaj kaj la alta burĝaro de la grandaj urboj fariĝis dulingva, sed sur la kamparo la ĝermanaj dialektoj plu superis, tiel ke en la 18-a jarcento, en la jam franca Alzaco, la posteuloj de franclingvaj protestantoj rifuĝintaj en Alsace Bossue (ĝiba Alzaco) asimiliĝis kaj perdis la uzadon de la franca. Cetere, la burbonaj reĝoj zorgis multe pli pri la katolikigo ol pri la francigo de siaj regatoj.

Dum la 19-a jarcento, ĝis la falo de Napoleono la 3-a, la franca lingvo iom post iom disvastiĝis en la burĝaron, sed la popolo, precipe sur la kamparoj, konservis sian dialekton kaj la francan ili apenaŭ aŭ tre malbone scipovis en 1870. Fremduloj kaj eĉ francoj vojaĝintaj en Alzaco parolis pri sia impreso sin trovi en nure germana regiono. Tial, kiam Germanujo ekprenis Alzacon laŭ la tutgermanismaj teorioj post la franca-germana milito de 1870–1871, la plejparto de la Germanoj estis persvaditaj, ke la spuroj de la franca tempo en Alzaco estis tre rapide forviŝiĝontaj.

Oni donas la nomon Malgraŭuloj (Malgré-Nous) al la Alzaco-Lorenanoj perforte kaj kontraŭlege soldatigitaj en la germana armeo dum la 2-a mondmilito ekde 1942. Efektive, la armistico de 1940 inter Germanio kaj Francio precizigis nenion specialan koncerne Alzacon-Lorenon, kiu teorie restis franca regiono kiel la aliaj, okupita, sed ne aneksita. Ĝi tamen estis traktata, fakte, kiel germana regiono: la franca lingvo estis severe malpermesita kaj la publika vivo estis tute germanigita.

Restis grava escepto koncerne la militservon: la A-L-anoj estis instigataj soldatiĝi, sed tre malmulte konsentis. Fine, la 26-an de aŭgusto 1942 estis publikigita ordono, laŭ kiu la junuloj naskitaj de 1920 al 1924 estos enarmeigitaj. Poste estis soldatigitaj la viroj pli aĝaj same kiel adoleskantoj. Memkompreneble multaj volis fuĝi al Francujo, sed limgardistoj kontrolis kaj granda nombro da kaptitoj estis mortpafitaj; se ili sukcesis, la tuta familio estis deportita en Pollandon. Longtempe oni ne aŭdacis dekreti la enarmeigon de iamaj oficiroj de la franca armeo, sed en 1944 oni volis trudi ilin eniri en la Waffen-SS; ĉar preskaŭ ĉiuj rifuzis, oni ne kuraĝis mortpafi ĉiujn kaj oni nur deportis ilin.

El 130.000 enarmeigitoj 40.000 mortis aŭ malaperis kaj 30.000 estis vunditaj (10.000 tre grave). Tiuj grandegaj nombroj klariĝas per tio, ke la Alzacanoj estis prefere senditaj al la rusa fronto; aliaj, soldatigitaj en la Waffen-SS kontraŭ sia volo, ricevis la tatuaĵon de tiuj grupoj, tiel ke post ilia kapto la usonaj soldatoj ilin mortpafis aŭtomate. Kelkaj, trompitaj de la sovetiaj promesoj, provis dizerti, sed ili sin retrovis enfermitaj en kaptitulaj tendaroj kiel Tambov, kie multaj el ili mortis pro la malbonaj vivkondiĉoj.

Post sia liberiĝo la iamaj soldatoj longtempe konservis hontan senton, kvazaŭ ili kulpus, des pli ke en 1953 oni volis juĝi kelke da Malgraŭuloj, kiuj partoprenis je la masakro de Oradour en Sud-Francio. Pro la kolera ondo, kiu ektremigis Alzacon, rezultis, ke ili estis kondamnitaj de la tribunalo kaj amnestiitaj de la deputitaro. Siavice la familioj de la viktimoj ekkoleris kaj longtempe Alzacano ne kuraĝis viziti Oradour. Nur post duonjarcento okazis la repaciĝo.

Kun risko seniluziigi multe da homoj «politike ĝustaj» estas konfesinde, ke en Alzaco-Loreno la memstarisma movado (almenaŭ la maldekstra kaj respektinda) nun ne plu estas tre vigla; de temp' al tempo, okaze de voĉdonadoj, sin prezentas memstarismaj kaj eĉ kontraŭfranciaj kandidatoj, sed iliaj rezultoj estas ĉiam tre malaltaj. En 1974 unu el ili, Ferdinand Moschenross, ankoraŭ ricevis 10 % el la voĉoj en Strasburgo, sed hodiaŭ 2 % estas la maksimumo esperebla.

Antaŭ 1914 oni donis la nomon aŭtonomistoj al tiuj Alzaco-Lorenanoj, kiuj konsentis pri la anekso de ilia landeto fare de Germanio, sed postulis, ke ĝi estu traktata tute same kiel la aliaj partoj de la Imperio. Tio fakte neniam okazis, unue ĉar en Berlino oni neniam volis konfidi je tiu popolo tro freŝdate konkerita, due ĉar oni devus fari el ĝi princion kaj oni ne scius, en kiu dinastio oni elektus la novan princon sen risko malkontentigi la aliajn. Konstitucio estis donita en 1911, sed la saverna misokazaĵo rapide montris, ke ĝi estas nur iluzio kaj la reala povo restas en la manoj de la armeo.

Estas fakto tamen, ke multe da aĵoj estis decidataj surloke, eĉ fare de germanaj publikoficistoj. Ĉio ŝanĝiĝis kun la redono de A-L al Francio; de tiam ĉio estis decidata en Parizo, fare de homoj, kiuj tute ne konis la lokan realaĵon. De unu tago al la alia oni volis, ke en la lernejoj oni instruu nur en la franca; tial, dum multe da instruistoj perdis sian postenon, venis por anstataŭi ilin francaj kolegoj, nekapablaj esti komprenataj de siaj lernantoj, ofte malpli kompetentaj, sed kiuj gajnis pli altan salajron. Plie la franca estraro volis disigi la eklezion el la ŝtato, malgraŭ la solemna promeso farita en 1914 de la marŝalo Joffre. Ĉio tio incitis la A-L-an popolon tiagrade, ke naskiĝis kontraŭfrancia kaj ofte porgermania movado, kaj en 1929 la nova strasburga urbestraro anstataŭigis sur la urbodomo la francan flagon per la alzaca.

Malgraŭ siaj malsukcesoj la franca estraro neniam volis ŝanĝi sian direkton kaj la memstarismo progresis, sed la veno al povo de Hitler en Germanio ĝin en metis en neelteneblan situacion: kiel de nun la demokratoj, kiuj postulis la liberan uzadon de sia lingvo nome de la libero, povus apogiĝi sur Germanio? Rezultis krizo en la memstarisma movado kaj en 1935 la franca flago revenis sur la strasburgan urbodomon.

Dum la germana okupado de 1940–45 multe da memstaristoj kunlaboris kun la nazioj kaj tiel miskreditiĝis; poste, la restantaj memstaristoj ne kuraĝis tro paroli; cetere, dum la prezidentado de de Gaulle la aliĝo al li estis tro forta, ol ke oni estus aliaĵo ol Gaŭllisto, sed en la jaroj 1970-aj okazis la lastaj ektremoj.

Nuntempe ekzistas du tendaroj en la memstarisma movado: la unua, «politike ĝusta», rigardata kun admiro fare de la parizaj intelektuloj, suferas nur je unu bagatelo: la plena manko de anoj; la dua, Alsace d'abord (Alsaco unue), rigardata kiel ekstremdekstra, progresas kaj foje ricevas pli ol 10 % el la voĉoj okaze de la voĉdonadoj, sed estas ĝenata de la konkurenco de la Nacia Fronto (Front National) de Jean-Marie Le Pen. Kio okazos poste, tion oni ne povas diveni.

Kiam ekaperis Esperanto, Alzaco estis germana; tial oni nomis ĝin Elzaso laŭ la germana Elsaß (nun Elsass); sed, post kiam la provinco refariĝis franca, oni trovis la unuan formon tro germana kaj ĝi estis anstataŭita de Alzaco. Memkompreneble dum la dua mondmilito, kiam revenis la Germanoj, la demando pri la Esperanta nomo ne ekzistis, ĉar nia lingvo estis malpermesita kaj persekutata, tiel ke Elzaso ne povis reviviĝi kaj estis forgesita.

En 1970, kiam estis reeldonita la fama PIV (Plena ilustrita vortaro), tro hastema kunlaboranto skribis «Elzaco = Alzaco», duoble erarante, ĉar la formo Elzaco ne ekzistis en la germana tempo... kaj li forgesis klarigi, kio estas Alzaco. En 1970 ĉe kelkaj intelektuloj aŭtonomismo fariĝis laŭmoda kaj ili naive kredis, ke Elzaco estas la vera formo, malpermesita de la francaj premantoj, tiel ke ili volis revivigi ĝin, kvankam ĝi neniam vivis antaŭe. Nuntempe Gugla serĉado montras, ke Elzaco estas preskaŭ kvaroble malpli uzata ol Alzaco, kaj, kio estas grava, Vikipedio uzas nur la formon Alzaco, kiu aspektas pli internacie kaj estas, do, pli facile rekonebla ekster Eŭropo.

La simetriemuloj konstatos, ke ankaŭ Alzaso sin trovas, sed nur en la litova, kie ekzistas ankaŭ Elzaso. Verŝajne temas pri pli moderna formo, kaj venanta el la angla pli ol el la franca, ia kompromiso kun Alsace. Estas tamen malkonsilinde uzi ĝin.

Alzaco tenas fortan apartan karakteron, kaj ene de Francio ĝi estas la regiono, kiu plej konservis siajn apartecojn kaj tradiciojn; kaj la Alzaca lingvo, dialekto de la Alt-germana lingvo, estas praktike la ununura regiona lingvo, kiu estas plu viva kaj kutime parolata.
Ekestis Vikipedio en la Alemana lingvo, pli vasta lingvaro, el kiu la alzaco estas loka vario: 

Antaŭ nur tridek jaroj la plejparto de la Alzacanoj ankoraŭ komprenis la germanan lingvon kaj ne malofte la aĝaj homoj malfacile komprenis alian (escepte memkompreneble de la alzaca); hodiaŭ la plejparto de la junuloj ne nur malscias la germanan, sed ankaŭ rifuzas lerni ĝin, malgraŭ la evidenta avantaĝo, kiun ĝi povas doni en la serĉado de laboro. La preteksto ofte aŭdata estas, ke la angla pli utilas, sed estas facile konstati, ke tiuj, kiuj asertas tion, apenaŭ konas ĝin, dum tiuj, kiuj bone lernis la germanan, estas tre helpataj en la studado de la angla, kiun ili parolas multe pli bone.

Tiun regreson klarigas la manpleno da separatistoj, kiuj plu ekzistas en Alzaco, per la agado de la jakobenista pariza registaro, kiu provas elradikigi komplete la germanan en Alzaco, ĉar ĝi estus persvadita, ke tiu provinco fariĝos aŭtente franca, nur kiam oni jam forgesos ĝis la memoron, ke iam oni parolis tie alian lingvon ol la francan. Estas evidente, ke tiu deziro asimili ekzistas, sed oni devas konstati, ke preskaŭ ĉiufoje, kiam oni provis starigi dulingvan edukadon en Alzaco, la eksperimento malsukcesis pro loka opono.

La granda obstaklo, fakte, estas la sovaĝa egaligemo ĉe la ordinaraj Françoj. Oni diris, ke, kiam usona laboristo vidas sian dunginton en luksa veturilo, li revas pri la tempo, kiam ankaŭ li povos havi tian aŭton; franca laboristo, en sama okazo, revas pri la tempo, kiam li povos senigi sian dunginton pri lia veturilo kaj devigi lin iri piede kiel li. Nu, jam ĉe la komenco oni konstatis la neeblon doni al ĉiuj infanoj dulingvan edukadon: la plejparto, kiu apenaŭ povas studi en unu lingvo, baldaŭ perdiĝas kaj senkuraĝiĝas. Oni devas, do, elekti inter la kandidatoj por la dulingvaj klasoj. Sed tuj ekkoleriĝas la gepatroj de la malbonaj lernantoj ĉe la nura aŭdo de la vorto «elekti» kaj ili postulas (kaj atingas) la nuligon de tiuj dulingvaj klasoj.

Rezultas, ke dulingva edukado sin trovas nur en ŝikaj privataj aŭ duon-privataj lernejoj, kie la opinio de la popolanoj ne estas rigardata.

Alzaco havas tute apartajn vinfaran tradicion kaj ties vinoj apartajn gustojn, ne troveblajn ĉe aliaj francaj vinoj.

Malsame al la aliaj francaj vinoregionoj la kreskolokoj (crus: t. e. apartaj atestitaj nomoj laŭ la eta produktloko/tereno) estas aldoniteblaj post la vitovarioj:

Produktado kaj enmarketigo estas ĉefe farite de vilaĝaj kooperativoj.

Aglomeraĵo Mulhaŭzo-Alzaco - france Mulhouse Alsace Agglomération (M2A) - estas la ĉefa interkomunuma strukturo de la regiono ĉirkaŭ la urbo Mulhaŭzo de Francio, en la departemento Haut-Rhin (Supra Alzaco), kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est.

La Eŭropa kolektivumo de Alzaco (, alzace D'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàssest) estas teritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidos la . Ĝi rezultos el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kaj Haut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato.




#Article 41: Aŭvernjo (146 words)


Aŭvernjo (france: Auvergne [overnj]; okcitanlingve: Auvernhe [aŭbernje], en aŭvernja lingvo Auvernho [uŭbirnjo] [oŭvirnjo]), aŭ Aŭvernio estas regiono de centra Francio, en la centra montaro. Ĝi konsistas el kvar departementoj:

Ĉefurbo de la regiono estas Clermont-Ferrand. Inter pliaj aparte gravaj urboj menciindas Aurillac kaj Le Puy-en-Velay.  de la regiono estas FR-C.

Aŭvernjo, kiel malriĉa regiono iĝis origino de grava laborista migrado; la aŭvernoj venitaj konsistigis grandan parton de la loĝantaro de Parizo, kie multaj venis fine de la 19-a jarcento, ĉefe por krei malgrandaj butikojn kaj trinkejoj. La Aŭvernoj iĝis tiom multaj, ke aperis kun siaj aŭvernaj baloj, kie komence oni ludis la tradiciajn dancojn kun la tradicia ŝakŝalmo, aŭ france musette, poste sakŝalmoj estis antataŭigitaj de la nove inventita akordiono aŭ tirharmoniko; tio estis la origino de muzika popola genro musette. kiu iĝis furora dum unu jarcento, kaj ofte iĝis eksterlande simbolo de franca popola kulturo.




#Article 42: Abruco (127 words)


Abruco ( ), ankaŭ konata kiel Abruzo aŭ Abruzoj (ekzemple laŭ Plena Ilustrita Vortaro), estas regiono de Italio kun ĉirkaŭ  loĝantoj.

Ĝi situas inter montaro Apenino okcidente kaj maro Adriatiko oriente, regiono Markio norde kaj regiono Moliso sude.
La najbaraj regionoj ĉe la apenina flanko estas Latio kaj Kampanio.

Ĝis 1964 ĝi formis kun Moliso unu solan regionon.

Escepte de mallarĝa marborda strio, ĝi estas regiono monta aŭ monteta, en kiu vivas sovaĝaj ursoj, lupoj kaj ĉamoj.

En ĝia teritorio situas la jenaj naturaj parkoj:

La rivero Liri fluas tra Abruco. 

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

La plej vasta provinco estas la provinco de Chieti, kiu estas ankaŭ unu el la plej vastaj italaj provincoj. Ĝi enhavas pli ol 100 municipoj.




#Article 43: Aosta Valo (130 words)


Aosta Valo (itale Valle d'Aosta , france Vallée d'Aoste , arpitane Val d'Aoûta, loka eldiro: ) estas regiono en nordokcidenta Italio, ĉe la franca kaj svisa limoj. Temas pri alpa lando: ĝiaj plej altaj pintoj estas la Blanka Monto (Mont-Blanc), Materhorno, Monte Rosa kaj Gran Paradiso.

La aostvalanoj parolas plejmulte lokan dialekton de la arpitana lingvo. La itala kaj la franca estas oficialaj lingvoj en la regiono.

Ĝia ĉefurbo estas Aosto (itale Aosta [aòsta], france Aoste [aòst], arpitane Auhta [òhta]).

En la valo troviĝas mondfamaj turismurboj (Champoluc [ŝa~polü'k], Courmayeur [kurmajö'r], Cervinia-Breuil [ĉervínja-bröjj].

En la antikveco tie loĝis la kelta popolo de la salasoj. La romianoj konkeris la valon ĉirkaŭe en 25 aK. Poste ĝi estis regata de Gotoj, Lombardoj kaj Burgundoj. En la 11-a jarcento ĝin akiris la domo Savoja.




#Article 44: Apulio (301 words)


Apulio aŭ Apulujo ( ) estas sudorienta regiono de Italio, kiu konsistigas la maleolon kaj la kalkaneon de la Itala duoninsulo. Ĝi estas regiono kampara, kiu produktas fruktojn kaj vinon. Ĝiaj havenoj servas Grekion kaj Albanion.

La unuaj prahomoj jam loĝis en Apulio antaŭ 250 000 jaroj; tion pruvis, inter aliaj, la malkovro de la restaĵoj de la tiel nomata Homo de Altamura, ekzemplero de praa Neandertala homo. Ekzistas multenombraj aliaj restaĵoj el pratempo, kiel menhiroj kaj dolmenoj.

Dum la 1-a jarmilo antaŭ Kristo alvenis la popoloj Daunianoj, Peuketianoj kaj Mesapianoj, verŝajne el Ilirio. Poste, dum la helena epoko, multajn koloniojn tie fondis la Granda Helenio, inter kiuj la sparta urbo Tarentum (Taranto).

La Romianoj rapide komprenis la gravan rolon de Apulio kiel komerca nabo, tamen ĝia konkero, dum la 3-a jarcento antaŭ Kristo, aparte malfacilis pro la rezisto de la urboj Tarentum kaj Brundisium (Brindizio). La Romianoj finfine starigis la regionon Regio II Apulia et Calabria, kiu ankaŭ inkluzivis Samnion, parto de la nuntempa Moliso kaj la orienta Basilikato. Estis konstruitaj la strato Appia kaj, dum la imperia periodo, la strato Traiana, per kiu oleo kaj greno produkitaj en Apulio povis esti transportataj.

Kiam la Okcidenta Roma Imperio disfaliĝis, Apulio travivis daŭran periodon da sufero. Post la alveno kaj foriro de multaj popoloj, la regiono iĝis posedaĵo de la Bizanca imperio.

Poste, la alveno de la Normanoj, ili forpelis la bizancojn de Suda italio kaj formigis  Reĝlando de la du Sicilioj daŭrita ĝis la 1302.

El geografia vidpunkto, Apulio estas longa kaj mallarĝa regiono, kies sudan parton konsistigas duoninsulo kiu etendiĝas inter la Adriatika maro, oriente, kaj la Ionia maro, okcidente kaj sude. La tradicia limo inter la du maroj estas la Markolo de Otranto, kiu disigas Apulion de Albanio.

Jenas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.




#Article 45: Abĥaz-adigea lingvaro (133 words)


La abĥaz-adigea, ponta, aŭ okcidenta-kaŭkaza lingvaro estas lingva familio parolata de popoloj de okcidenta Kaŭkazio, ĉefe en Abĥazio kaj en la rusaj respublikoj de Adigio, Karaĉaj-Ĉerkesio kaj Kabardio-Balkario. Signifan parolantaron ĝi havas ankaŭ en Turkio kaj Sirio. 

La eroj de la abĥaz-adigea familio estas tri:

La abĥaz-adigeaj lingvoj karakteriziĝas je malgranda vokala fonemaro de nur du aŭ tri. Lige kun tio la kvanto de konsonantoj atingas nombrojn (ĝis 80 fonemoj, laŭ la analizo) rekordataj alie nur en la kojsanaj lingvoj. 

Normala vortordo en frazo estas agento–objekto–verbo (ekz., Knabo ŝafojn paŝtas, aŭ pli proksime, Per knabo ŝafoj paŝtiĝas [vidu ergativa lingvo]), tamen la vortordo (speciale en la ĉerkesaj lingvoj) ne estas fiksita kaj povas varii en parolo pro stilaj konsideroj. 

Iuj lingvistoj proponas parencecon inter tiuj lingvaroj kaj la ĥata lingvo de antikva Anatolio.




#Article 46: Argentino (4615 words)


Argentino, oficiale la Argentina Respubliko (), estas ŝtato en Sudameriko, konstituciigita kiel federacio de 23 provincoj kaj aŭtonoma urbo, Bonaero. Ĝiaj najbaroj estas Ĉilio (sude kaj okcidente), Bolivio (norde), Paragvajo (norde kaj nordoriente), Brazilo (nordoriente) kaj Urugvajo (oriente). Ĝi ankaŭ havas longan marbordon de la Atlantiko.

Politike ĝi estas federacia respubliko, kiu havas 23 provincojn kaj unu federacian distrikton. Nuntempe, Argentino estas ŝtato, kiu havas fortan ekonomikan evoluon. Post la severa ekonomika krizo de la jaro 2001, ĝia registaro kaj ekonomio renormaliĝis kaj nun la lando povas denove rigardi la estontecon kun espero. Laŭ sia indekso de homa disvolviĝo Argentino estas la dua plej avancinta lando de Sud-Ameriko. Aĉetpovo de la loĝantaro estas taksata kiel 23-a inter la ŝtatoj de la mondo.

La areo de Argentino estas 2.766.890 km², kaj situas inter la Andoj Montaro (okcidente) kaj la Atlantiko (oriente). Ĝi estas la dua en la listo de plej grandaj landoj el Suda Ameriko, kaj la oka en la listo de plej grandaj landoj el la mondo. La ŝtato postulas posedon de la nune britaj Falkland Islands (aŭ hispane Islas Malvinas nome Malvinoj) kaj la posedon de la insuloj Georgia del Sur kaj la insuloj Sandviĉoj. Ĝi ankaŭ volas posedi 969.464 km² de la Antarkto, sed kelkaj partoj de la antarkta teritorio postulita de Argentino estas ankaŭ proklamataj teritorio de Britio kaj Ĉilio respektive. Antarkto estas tamen gardata kiel internacia „nenies“ tero laŭ interkonsento de pluraj ŝtatoj.

Ĝi estas la hispanparolanta lando plej etenda de la planedo, la dua plej granda de Latinameriko, la kvara en la amerika kontinento kaj la oka en la mondo, se konsideri nur la kontinentan areon sub fakta suvereneco. Se konsideri la postulitan areon, ties totalo estus 3.761.274 km², kio igus ĝin la sepa plej etenda lando de la mondo.

La tuta nomo de la lando estas, hispane, República Argentina (/re'publika aɾxen'tina/). Ankaŭ estas, por kelkaj celoj, uzata la nomo Nación Argentina (Argentina Nacio).

La nomo Argentina devenas el la latina lingvo (argentum) kio signifas „arĝento“. Kiam la unuaj hispanaj konkerantoj trovis la Río de la Plata (arĝentan riveron), oni nomis ĝin Mar Dulce (dolĉa maro). La indiĝenoj donis arĝentajn donacojn al la personoj, kiuj postvivis terurajn tagojn sub rego de la ŝipestro Juan Díaz de Solís. La kredo pri arĝenta monto alvenis al Hispanio ĉirkaŭ la jaro 1524, kaj ĝia nomo Sierra del Plata estis unue registrita sur venecia mapo en 1536. Sur ĉi tiu arĝentejo estis fondita la vilaĝo Potosí. Poste, iu arĝentoserĉanto sekvante la riverojn Paraná kaj Pilkomajo, trovis nur teritorion jam reklamitan de la serĉantoj kiuj alvenis el Lima, la ĉefurbo de la Virreynato.

La nomo de la lando estas aktive uzata ekde 1612, kiam ĝi aperis en la libro Historia del descubrimiento, población y conquista del Río de la Plata (Historio pri la trovo, loĝiĝo kaj konkero de la Río de la Plata), verkita de Ruy Díaz de Guzmán. En tiu libro la teritorio estis nomita Tierra Argentina (arĝenta teritorio).

La teritorio de Argentino estas la dua plej granda en Sudameriko kaj la oka en la mondo. Ĝi estas formata de amerika sektoro kaj alia antarkta (kies suvereneco estas postulita).

La areo de la amerika sektoro de Argentino havas 2 795 677 km².
El tiuj, 2.780.400 km² korespondas al la landa teritorio sub fakta suvereneco, tio estas, la urbo Bonaero, la 22 kontinentaj argentinaj provincoj kaj la departementoj Ushuaia kaj Río Grande de Fajrolando. La resto estas konstituata de la arkipelagoj sub konflikto kontraŭ Unuiĝinta Reĝlando, kiu kontrolas ilin de facto; tio inkludas 11.410 km² de Malvinoj (Falklandoj), 3560 km² de Sud-Georgioj, kaj 307 km² de Sud-Sandviĉinsuloj. Tiuj tri arkipelagoj formas parton de la Insuloj de Suda Atlantiko.

La totala areo de Argentino, sumita ambaŭ sektorojn kaj amerika kaj antarkta, totalas 3 761 274 km² inklude la postulitajn teritoriojn. En tiu kvanto oni inkludas nek la oceanan argentinan strion de 200 marmejloj (ekonomia ekskluda zono), nek la kontinentbreton (kiu korespondas grandkvante al la Argentina Maro), nek la argentinan sektoron de la Plata-Rivero.

Argentino estas situanta en la sudo de la kontinento Ameriko, kaj formas parton de la Suda Konuso kun Ĉilio, Urugvajo, Paragvajo kaj suda Brazilo.

Tamen, la projekto de la 4a eldono de Limits of ocean and seas de 2001 pasas al la Terlango Dungeness la interoceanan limon, klarigante ke tio estis interkonsentita de Argentino kaj Ĉilio en 1984. Pri la kanalo Beagle, Argentino ne konsideras ĝin inkludita en iu oceano.

La eksterakva teritorio sub efektiva suvereneco de Argentino etendiĝas tra pli ol 33° de latitudo inter ties norda kaj suda pintoj, kaj tra preskaŭ 20° de longitudo de oriento al okcidento. Laŭ la retejo de la Nacia Geografia Instituto, ĝi havas 1423 km de oriento al okcidento kaj 3694 km de longo de nordo al sudo, klarigante ke la plej foraj pintoj estas la jenaj: oriente, pinto situanta ĉe la urbo Bernardo de Irigoyen, en la provinco Misiones, ĉe ; okcidente — pinto okcidente de la monto Bertrand aŭ Agassiz Norte en la Nacia parko Los Glaciares, provinco Santa Cruz: ; norde — la kunfluo de la riveroj Grande de San Juan kaj Mojinete, en la provinco Jujuy ĉe ; kaj sude — la Kabo San Pío, sude de la Granda Insulo de Fajrolando, ĉe . Tamen, la retejo de la Subsekretario de Katastro de Fajrolando indikas, ke la kabo Punta Falsa  kaj la Blanka Insuleto  troviĝas ankaŭ pli sude ol Kabo San Pío.

Pro la subskribo de la Statuto de la Rivero Urugvajo de 1961 kiu fiksis la limon ĉe tiu rivero inter Argentino kaj Urugvajo, oni difinis, ke sude de la zono de Ayuí [ajuI] ― kiu estas la loko kie poste oni konstruis la Akvobaraĵon de Salto Grande ―, la limo pasu tra la plej profunda kanalo, separante ankaŭ la insulojn. Spite tion, la insuloj Filomena Grande, Filomena Chica, Palma Chica, Bassi, Tres Cruces, kaj la insuletoj Albakaj Chingolo, laŭ interkonsento apartenas al Urugvajo ĉar ili havis loĝantaron el tiu origino, kvankam la ĉirkaŭa akvo apartenas al Argentino. Tiele, tiuj insuloj konstituas enklavojn de Urugvajo en argentinaj akvoj.

La insulo Martín García estas eksklavo argentina ĉe la kunfluo de la riveroj Paranao kaj Urugvajo, je unu kilometro ene de urugvaja akvo, je distanco proksimuma de 3,5 km de la urugvaja marbordo, ĉe Martín Chico. La Traktato de la Rivero Plata, subskribita de Argentino kaj Urugvajo en 1973, rekonfirmis la argentinan jurisdikcion sur la insulo, finante jarcentan disputon inter la landoj. Pro rivera sedimentado, formiĝis insulo antaŭ la norda bordo de Martín García kiu estis nomita de Argentino Punta Bauzá kaj de Urugvajo Timoteo Domínguez, kaj estis nova objekto de disputo inter ambaŭ landoj. Laŭ interkonsento ĉe la Traktato de la Rivero Plata, Argentina agnoskis la urugvajan suverenecon sur la insulo kiu, poste, unuiĝis al Martín García, konstituante sekan landlimon.

Laŭ la traktatoj subskribitaj kun Paragvajo, oni interkonsentis, ke la insuloj en la riveroj Paranao kaj Paragvajo (escepte de la insuloj Jaciretao kaj Cerrito) estu de la plej proksima lando, tiele ke la akvoj estu dividitaj per la ĉefa kanalo de la rivero. Post la markigo de la insuloj en 1980 restis enklavoj ambaŭflanke, kaj en la rivero Paranao kaj en la rivero Paragvajo. Tiele apartenas al Argentino ene de la provinco Corrientes la insuloj: Apipé Grande, Entre Ríos, la grupoj Caa Verá, Verdes (Verdaj) kaj Costa Larga (Longa Marbordo); ĉiuj el ili situantaj en la rivero Paranao en paragvajaj akvoj.

Laŭ la plej ĵusa informo de la Monda Fonduso por Naturo (WWF) Argentino estas la naŭa lando (inter pli ol 150) kun plej grandaj naturaj riĉo kaj biodiverseco. Laŭ la informo de WWF, Argentino estas antaŭata laŭ naturaj riĉo kaj biodiverseco nur de la kontinentlandoj Brazilo, Ĉinio, Usono, Rusio, Barato, Aŭstralio kaj de la mezgranda sed tre insulara Indonezio.

En 2011, la akvofaloj de Iguacuo (en la provinco Misiones) estis proklamitaj kiel unu el la Sep naturaj mirindaĵoj de la mondo
La argentina kontinenta teritorio estas situanta inter la Andoj, la Suda Atlantiko kaj la Antarkto. En la lando eblas distingi tri grandajn geografiajn areojn klare diferencaj:

En la nordo de la lando troviĝas regionoj de densa vegetaĵaro; en kelkaj sektoroj tiu estas arbara kaj en aliaj estas ĝangala, komponita de la ĉaka regiono kaj de la marĉo Iberao; tiuj zonoj de abunda vegetaĵaro miksiĝas kun aliaj etendaj zonoj de palmaroj kaj herbejoj. La misiona regiono estas diferencigita areo, kiel pludaŭro de la montaroj de Brazilo, kun malaltaj sed krutaj montaroj, de subtropika klimato, tre malsekaj kaj vegetaĵaro ĝangala. La nordokcidento de la lando estas okupata de la regiono de altebenaĵoj nome Punao de Atakamo aŭ Altiplano.

En la centro de la lando troviĝas la pampa ebenaĵo, kiu povas dividiĝi en du regionoj: Malseka Pampo kaj Seka Pampo. Tiu lasta havas pli kontinentan klimaton. En la Malseka Pampo la Sierra de la Ventana kaj Tandilia (kun maksimuma alto apenaŭ supera al 500 metroj super la marnivelo) estas la unikaj geografiaj elementoj kiuj rompas la monotonecon de la pejzaĝo kaj estas restoj de tre antikva montaro.

En la centrokcidento de la lando troviĝas la regiono Kujo, kiu estas konstituita de la provincoj San Juan, Mendoza kaj San Luis, kie hegemonias montara reliefo, kun malabunda vegetaĵaro.

Sude de la lando troviĝas la Patagonio, etenda zono de altebenaĵoj kaj montetaroj formiĝintaj dum Antaŭkambrio. Ĝi enhavas la provincojn Río Negro, Neŭkeno, Ĉubutio, Santa Cruz kaj Fajrolando.

En nordoriento kaj centroriento de la lando estas la ĉefaj riveroj, kiuj korespondas al la Plata Baseno, la tria laŭetende baseno de la Okcidenta Hemisfero. La ĉefaj riveroj tiuregione estas la jenaj: Paragvajo, Bermejo, Colorado, Urugvajo kaj la plej longa, la Paranao. La du lastaj iras kune ĝis renkontiĝos ĉe la estuaro de la rivero Plata. Tiu estuaro estas la plej granda de la planedo kaj alfluas en la areon de la Atlantiko koresponda al la Argentina Maro. La tero kiu troviĝas inter ambaŭ riveroj estas nomata Mezopotamio kaj estas kunhavata de la provincoj Misiones, Corrientes kaj Entre Ríos.

Argentino havas 4665 km de oceanaj marbordoj en sia amerika sektoro. La zono de la Atlantiko sur la kontinenta platformo estas malkutime larĝa kaj nomiĝas Argentina Maro, kiu enhavas gravajn fiŝajn kaj naftajn resursojn. La marbordoj varias de dunaj zonoj al klifoj. La alternado de malvarmaj marfluoj el Antarkto kun varmaj el Brazilo permesas, ke la temperaturo de la marbordoj ne malsupreniras uniforme laŭ la descendo en la latitudo, sed male montras variojn. La suda marbordo de Fajrolando formas la nordan marbordon de la Drake-pasejo.

La ĝeneralaj karakteroj de la orografio de Argentino estas montaroj okcidente kaj ebenaĵoj oriente, kio formas planimetrion kiu malaltiĝas el okcidento al oriento.

La okcidenta areo estas formata de la ĉefa zono de la Andoj. Norde troviĝas la plej altaj sektoroj de la montaro, kiuj estas ankaŭ la plej altaj de la kontinento. Tie troviĝas la monto Aconcagua, kiu kun alto de 6960,8 metroj super marnivelo, estas la plej alta punkto de la mondo ekster Himalajo. La patagonia ero de Andoj, tamen, posedas pintojn multe pli malaltajn ol tiuj de la nordo.

Norde, oriente de Andoj kaj ankaŭ en direkto nordo-suden etendas la Ĉeandaj Montaroj, nome serio de sierras laŭŝtupare kiuj kunformas valojn tre loĝatajn. Sude de tiuj troviĝas la Pampecaj Montaroj, pli disaj kaj separitaj per ebenaĵoj.

La patagonia altebenaĵo estas aro de altiplanos kaj altaj ebenaĵoj aridaj, inter Andoj patagoniaj kaj la Atlantiko, kie ĝi falas krute el altaj klifoj kiuj rigardas al la Argentina Maro. Tie troviĝas ankaŭ la plej profunda depresio el tuta Ameriko: la Laguna del Carbón (Santa Cruz) je 105 metroj sub la marnivelo.

En orienta Mezopotamio, ĉe deklivaro de la Brazila Masivo, la reliefo prezentiĝas kiel malaltaj montetaroj en la provinco Misiones. Sude, en la provincoj Corrientes kaj Entre Ríos, ili transformiĝas en cuchillas (tranĉiletoj) aŭ montetoj de sedimenta deveno eĉ pli malaltaj, kio konstituas undecan topografion.

La granda ebenaĵo Ĉako-Pampo estas ebenaĵo kun malmultaj ondecoj, subtropika norde (Granda Ĉako) kaj moderklimata sude (pampa ebenaĵo). Akvokolektas tie grandparte la rivero Paranao, kun milda deklivo, de direkto nordokcidento-sudorienten kaj kun ondecaj riveroj, marĉoj kaj humidejoj en Ĉako kaj granda kvanto de lagetoj en Pampo. La monotonio de la pejzaĝo rompiĝas nur pro apero de kelkaj montaraj sistemoj.

La argentinaj riveroj klasigeblas en 3 akvokolektaj areoj: tiu de la deklivaro al la Atlantiko, tiuj de la deklivaro al la Pacifiko kaj, laste, tiuj apartenantaj al la diversaj senelfluaj basenoj de la interno de la lando.

La deklivaro al la Atlantiko estas la plej etenda kaj estas komponita de la Plata Baseno, la Patagonia Sistemo kaj serio de malgrandaj riveroj en la provinco Bonaero. La Plata Baseno estas la plej grava, finas en la estuaro de la Rivero Plata kaj estas elakvigita de la riveroj Paranao (la plej akvenhava kaj etenda de la lando), Urugvajo kaj la diversaj alfluantoj de tiuj, elstare la Paragvajo, la Pilkomajo, la Bermejo, la Salado kaj la Iguazú. La patagonia sistemo estas formata de eleksteraj riveroj, nutritaj de la malglaciigo el Andoj. Elstaras pro sia akvenhavo la rivero Colorado, la Negro, la Ĉubut kaj la Santa Cruz.

La deklivaro al la Pacifiko estas de malplej etendo. Ĝi estas formita de mallongaj riveroj, nutritaj de malglaciigo kaj pluvoj de la Patagoniaj Andoj kiaj la Manso en Río Negro kaj la Futaleufú en Ĉubutio.

En la centro kaj okcidento de la teritorio estas diversaj senelfluaj basenoj, komponitaj de riveroj de varia akvenhavo kiuj perdiĝas engrunde pro vaporiĝo aŭ enfiltrado aŭ elkviĝas en internaj lagetoj aŭ salejoj. Elstaras la baseno de la Desaguadero, kiu grupigas la kujajn riverojn, kaj tiu de la lago Mar Chiquita, kie elfluas la riveroj Dulce, Unua kaj Dua.

La argentinaj lagaj basenoj troviĝas ĉefe en Patagonio, kiel konsekvenco de la glaciepoka agado kiu formis ĝin. Elstaras la lagoj Nahuel Huapi, Viedma kaj Argentino. En la Ĉako-pampa Ebenaĵo estas granda kvanto de lagetoj de akvoj kaj nesala kaj sala, kaj ĉe la marbordo estas marĉoj kiaj tiuj de la Marĉo Iberao. La argentina laguno plej etenda estas Mar Chiquita, en la provinco de Kordobo.

La akvaj rimedoj de la lando inkludas ankaŭ la etendajn glaĉerojn de Andoj kaj de la teritorioj ĉeantarktaj kaj antarktaj postulitaj de Argentino, kiaj tiu de la Perito Moreno kaj la subteran akvon de grundakvejoj, kiaj tiuj de la Puelĉe kaj la Guarania. La profito hidroelektra de la riveroj okazigis la formadon de diversaj baraĵlagoj, kiaj tiuj de Yacyretá ĉe la rivero Paranao, tiu de Salto Grande ĉe la rivero Urugvajo kaj tiu de El Chocón ĉe la Limajo. Pri la menciitaj glaĉeroj la Instituto Argentino de Nivología, Glaciología y Ciencias Ambientales (IANAGLA]) del CONICET kalkulis, sen enkalkuli tiujn de la antarkta sektoro kaj nur tiujn de la amerika sektoro, pli ol 4000 glaĉerojn kiuj enhavas pli ol 3700 km²; tiu kvanto de glaĉeroj konstituas grandan aron de naturaj akvorezervejoj de nesala akvo glaciita dum la tuta jaro, el kiuj granda parto nutras diversajn hidrajn basenojn eĉ ĉe sektoroj kiuj alimaniere estus tute dezertaj.

Hispanio establis en 1542 vic-reĝlandon de Peruo, kies teritorio estis proklamita la tuta Sud-Ameriko. La unua esplorado de la nordokcidento kaj centro de la nuna lando estis la eniro de Diego de Rojas en 1543. La urboj Santiago del Estero (1553), Kordobo (1573) kaj Bonaero (1536/1580) estis la bazoj de la kolonia setlado kiu stariĝis en la norda duono de la nuna teritorio argentina. Konstanta kolonio en Bonaero aperis nur en 1580. La tuta teritorio estis sub kontrolo de la aŭtoritato de la hispana monarkio (nome Gobernación del Río de la Plata). El progresa miksogenezo (rasmiksiĝo) kaj havante kiel unu el ĉefaj ekonomiaj bazoj la bovĉasadon, jam aperis klare el la 17-a jarcento loĝantaro kiu iĝos paradigma kaj poste decidiga en la sendependisma epoko: tiu de gaŭĉoj.

En la 17-a jarcento setlis la misioj de jezuitoj ĉe guaranioj. Temis pri misiaj vilaĝoj fonditaj de la Kompanio de Jesuo inter gvaranioj kaj najbaraj popoloj, kiuj celis kristanigi indiĝenojn en la teritorioj de la aktualaj provincoj Misiones, Corrientes, kaj parto de Paragvajo. Ili plenumis sukcese tiun taskon, ĝis la jaro 1768, kiam la hispana reĝo Karlo la 3-a ordonis la forpelon de la jezuitoj el la hispanaj teritorioj.

Dum plejparto de la kolonia periodo, la argentina teritorio estis parto de la Vicreĝlando de Peruo, ĝis 1776, kiam dum la regado de Karlo la 3-a de Hispanio, oni dividis ĝin; kaj oni kreis la novan instancon Vicreĝlando de Río de la Plata. La urbo Bonaero estis proklamita ties ĉefurbo pro sia kreskinta graveco kiel komerca centro, kaj cele rezisti pli eventualan portugalan atakon, krom por havi pli facilan aliron al Hispanio pere de la atlantika navigado.

En 1780 okazis granda indiĝena insurekcio kun centro en Kuzko, estrita de la inkao Tupak-Amaru la 2-a, kiu etendiĝis ekde la aktuala teritorio argentina ĝis la aktuala teritorio kolombia.

Ĝis mezo de la 19-a jarcento, granda parto de Patagonio kaj de la Pampo restis sub kontrolo de diversaj indiĝenaj popoloj: ĉefe, ĉonkoj kaj poste mapuĉoj (ankaŭ nomitaj ĝis nun araŭkanoj) en Patagonio kaj rankeloj ĉe la pampaj ebenaĵoj ĝis la lasta kvarono de la 19-a jarcento. Krome la teritorioj de la ĉaka regiono ne estis koloniigitaj de eŭropanoj, sed restis loĝataj de indiĝenaj popoloj kiaj los komoj, mokovioj, pilagaoj kaj viĉioj ĝis komenco de la 20-a jarcento.

Ĉirkaŭ 1806 kaj 1807 okazis la Anglaj Invadoj en Plato dum kiuj Santiago de Liniers estris la trupojn kiuj forpelis la britajn trupojn. En tiu bataloj partoprenis profesiaj militistoj, rotoj de milicanoj formitaj de nombraj krioloj, kaj platanoj kaj devenaj el la Interno (ĉefe, de Asuncio de Paragvajo kaj de Kordobo), indiĝenoj kaj eĉ negraj sklavoj.

La popola deziro akcelis la elpostenigon de la vicreĝo Rafael de Sobremonte por, sekve, elekti kiel novan vicreĝon Santiago de Liniers, konvertita en heroo de la atako, defendo kaj rekonkero de Bonaero.
La ĉefaj estroj de tiuj milicoj iĝis tuje nova elito en la urbo Bonaero, kaj eniris kiel membroj de la Municipa Konsilantaro, ĝis tiam formita nur de hispanoj.

Kvankam Liniers regis ankoraŭ nome de Hispanio, la elpostenigo de vicreĝo per popola premo estis nevidita fakto en la historio de Ameriko. Tio kaj la malvenko de la brita armeo, havigis prestiĝon al Bonaero, kiu akiris karakteron de «granda frato» antaŭ la aliaj provincoj.

En 1810 la loĝantaro de Bonaero komencis la disvolvigon de la Revolucio de Majo, kiu elpostenigis la Vicreĝon Cisneros, kaj elektis anstataŭe regojunton integrita majoritate de krioloj kio komencigis la longan procezon de la Milito por Sendependiĝo de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata kontraŭ Hispanio (1810-1824).

La 9-a de julio de 1816, en la urbo San Miguel de Tucumán, kongreso de deputitoj de la provincoj de la nordokcidento kaj centr-okcidento de la lando kaj de tiu de Bonaero, kun kelkaj deputitoj ekzilitaj de Alto Perú (posta Bolivio), proklamis la sendependecon de la Unuiĝintaj Provincoj de Sudameriko, for de la kontrolo fare de la reĝo Fernando la 7-a, liaj sukcedantoj aŭ metropolo. Temis pri la Kongreso de Tukumano, kiu krome aprobos la tekston de la Argentina Konstitucio de 1819.

Kiam oni ĵuris la sendependigan tekston la 21-a de julio de 1816 kaj por nuligi onidirojn pri intenco submetiĝi al Portugalio, dum sekreta sesio oni aldonis al la protokolo aludon al alia eventuala eksterlanda dominado.

La provincoj de la argentina marbordo kaj la Orienta Provinco (posta Urugvajo) (unuiĝintaj en la Liga Federal sub estrado de José Gervasio Artigas), kiuj estis jam deklarintaj la sendependecon disde Hispanio en 1815 en Concepción del Uruguay, Paragvajo (jam sendependa) kaj plej parto de Alto Perú, nuna Bolivio (ankoraŭ sub teoria hispana regado), kiuj estis parto de la vicreĝlando, ne estis reprezentataj.

En diversaj lokoj de Sudameriko la novaj registaroj devis fronti la reziston kontraŭrevolucian de la monarkiaj armeoj, kiuj klopodis restarigi la aŭtoritaton de la hispana monarkio en la regiono. Startis militoj por sendependeco. Kelkaj el ĉefaj komandantoj estis Manuel Belgrano (estre de la Norda Armeo), José de San Martín (kreinto de la Armeo de Andoj) kaj Martín Miguel de Güemes. La nuna argentina ŝtato konsideras San Martín kiel ĉefa milita heroo de ties sendependeco kaj omaĝis lin per la titolo de «Padre de la Patria», patro de la patrio. Li estis, kun Simón Bolívar, respondeco pri la liberigaj agadoj kiuj finigis la hispanan hegemonion en la amerika kontinento.

La unuaj jardekoj de Argentino kiel sendependa lando estis konfliktaj, kvankam ankoraŭ ne estis finintaj la militoj por la sendependeco aperos fortaj kontraŭstaroj pro la hegemonio de la unueciguloj al kiuj kontraŭstaris la federismo defendita de la orienta José Gervasio Artigas ― same heroo de la argentina sendependeco ― kiu konstituis ligon de provincoj argentinaj federitaj. La lukto inter la unueciguloj kaj la federaloj kondukis Argentinon al longa serio de sangelverŝaj enlandaj militoj inter partioj, ŝtatestroj kaj provincoj (1820-1861); krome, la okupo fare de brazil-portugaloj de la Orienta Provinco okazigis militon kontraŭ la Brazila Imperio (1825-1828).

Pri la teritorio, en 1826 la provinco Tarija estis aligita al Bolivio kaj ― kiel rezulto de la pacinterkonsento Convención Preliminar de Paz (1828), kiu klopodis finigi la militon kontraŭ Brazilo ― en 1828 la Orienta Provinco estis deklarita sendependa, adoptante la nomon Estado Oriental del Uruguay.

El 1820 al 1852, escepte malgranda intertempo inter 1825 kaj 1827, la lando malhavis ŝtatan registaron, prenis sur sin la provincoj la plenecon de la regado en la etoso de siaj respektivaj teritorioj. Tamen en 1829 Juan Manuel de Rosas, platano de liberala tendenco, prenis sur sin la regadon de la provinco Bonaero kun «facultades extraordinarias» (eksterordinaraj agadebloj), konservanre la eksterlandan reprezentadon de la restoj de provincoj.
En tiu epoko, Rosas regis diktatore la tiam nomatan Argentina Konfederacio, kaj kontraŭstaris la insurekciojn fare de la unitarios (unueciguloj). Li same kontraŭstrais sukcese ŝipan blokadon fare de francoj, kaj poste, en 1845 ŝipan blokadon fare de franc-angla alianco. Li entreprenis militan konflikton ankaŭ kontraŭ la Perua-Bolivia Konfederacio, kaj kontraŭ la nomita Defendoregistaro de Montevideo (colorado, ruĝa) kiam apogis la Argentina Konfederacio la naciismajn urugvajanojn de la Partido Nacional (Urugvajo).

En 1852, Rosas estis venkita en la batalo de Caseros fare de la Ejército Grande (Granda Armeo), nome alianco inter la provincoj Entre Ríos kaj Corrientes, la trupoj de la colorados de Urugvajo kaj aliaj de Brazilo. La alianco estis estrita de la federalo kontraŭrosista Justo José de Urquiza, guberniestro de Entre Ríos, kiu prenis la provizoran prezidantecon.

Tiu periodo daŭris ĝis la adopto de konstitucio en 1853, la unua antaŭaĵo de la konstitucio argentina aktuala, kiu adoptis federalan reĝimon; sed tiu estis malakceptita de parto de la provinco Bonaero, kiu separiĝis disde la Argentina Konfederacio, pro kio tiu devis setligi sian ĉefurbon en la urbo Paranao. En 1859, la Argentina Konfederacio klopodis aligi ĝin permilite, kaj venkis en la Batalo de Cepeda, sed sen atingi la reunuigo de la lando. En la batalo de Pavón (1861), la provincaj konfederaciaj kapitulacis antaŭ la trupoj rioplataj estritaj de Bartolomé Mitre, post kio oni finigis la ekziston de du separitaj ŝtatoj kaj Mitre prenis la prezidentecon de la unuigita ŝtato.

En 1865, Argentino eniris en la Milito de la Trilanda Alianco kontraŭ Paragvajo, post kiam tiu okupis la urbon Corrientes, post kiam Mitre malpermesis la pason de paragvajaj trupoj tra teritorio argentina en direkto al Brazilo kaj Urugvajo. Kiel konsekvenco de tiu agado, oni subskribis la Traktaton de la Trilanda Alianco inter Argentino, Urugvajo kaj la Brazila Imperio.
Temis pri konflikto malpopulara en Argentino kaj la senditaj trupoj estis malabundaj. Paragvajo rezultis fine venkita en 1870, kaj la lando estis detruita dum mortiĝis granda parto de la maskla loĝantaro.
Por Argentino, la fino de la milito rezultis teritorie en la konsolidigo de la nordorientaj limoj, ĉar oni fiksis landlimon ĉe la riveroj Pilkomajo, Paragvajo kaj Paranao, kaj oni akceptis meti al arbitracio la areon norde de la rivero Pilkomajo ĝis la rivero Verde.
Mitre luktis ege arde kontraŭ la insurekcioj de la provincestroj interne de la lando.

Dum tiu periodo hegemoniis la Partido Autonomista Nacional (PAN) kiu monopoligis la povon pere de fraŭdaj elektadoj, permesita pro la sistemo de la voĉvoĉdonado kaj dum 25 jaroj, la nedisputebla figuro estis la generalo Julio Argentino Roca.

Inter 1878 kaj 1884 okazis la nomita Konkero de la Dezerto pelita de Julio A. Roca, kio konsistis je serio de militaj ekspedicioj al teritorioj de Pampo kaj Patagonio ĝis tiam dominitaj de la originaj popoloj, cele finigi ties konstantajn atakojn al bienoj kaj vilaĝoj sed, ĉefe samtempe aligi al la produktivaj planoj la konkeritajn teritoriojn, disdonante ilin al la membroj de la Rura Societo, elstaraj financistoj de tiuj ekspedicioj.
Ne surprizu ke, en epoko kiam ankoraŭ ekzistis sklaveco en Sudameriko, la indianoj estis traktitaj kiel malsupraj estaĵoj, sen la samaj rajtoj kiel la krioloj aŭ la eŭropanoj, kiel okazis en preskaŭ ĉiu angulo de la tiama mondo ĉe aliaj originaj popoloj.
La sukceso akirita sude instigis al milita simila agado norde, en la regiono Granda Ĉako, kampanjo kiu okazis en 1884, dediĉita al submetado de la indiĝenoj sammaniere, kaj tute okupi la teritorion.

La nomita Konservativa Respubliko organizis sukcesan kaj modernan rur-eksportan modelon baze sur la nomita internacia labordivido, orientita al la produktado de viando kaj greno por la eŭropa merkato; tiu ekonomia modelo generis fortan koncentron de la riĉo en malmultaj manoj kaj la ekskludon, malkomforton kaj diskriminacion de la laborista klaso. La ekonomio atingis altajn nivelojn de kresko kiu allogis grandan tajdon de enmigrado ĉefe konstituita de milionoj da italoj kaj hispanoj sekvitaj de orienteŭropanoj kaj mediteraneanoj ĉefe de Proksima Oriento. La argentina loĝantaro, kiu reprezentis la 0,13 % de la monda loĝantaro en 1869, pasis al reprezentado de la 0,55 % en 1930, proporcio kiu pli malpli stabiliĝis ekde tiam.
La lando estis konata tiuepoke kiel la monda grenejo.

La prospero de la ekonomio pelis la kreskon de la komenca mezklaso. La enmigrado el Eŭropo ankaŭ alportis novajn politikajn ideojn kiaj socialismo kaj anarkiismo, kaj la kreadon de la sindikatoj.
Aperis modernaj politikaj partioj kiaj la Unión Cívica Radical (UCR) kaj la Socialista Partio (PS).

Inter la plej influaj prezidentoj de tiu periodo menciindas Domingo Faustino Sarmiento (1868-1874) kaj Julio Argentino Roca (1880-1886 kaj 1898-1904).

Post pli ol du jardekoj de politikaj kaj sociaj konfliktoj, balotaj fraŭdoj kaj terura subpremado, oni aprobis la Leĝon Sáenz Peña kiu starigis la rajton al la sekreta voĉdonado, kaj deviga kaj universala nur por viroj en 1912. En la unua prezidenta balotado per sekreta voĉdonado, la konservativuloj estis elpovigitaj fare de la radikaloj, kaj Hipólito Yrigoyen (1916-1922 kaj 1928-1930) iĝis la prezidento de la registaro. Dum sia unua regotempo komencis la studenta movado konata kiel universitata reformo, kiu etendiĝis tra tuta Latinameriko. Inter ambaŭ regotempoj de Yrigoyen estis elektita prezidento la same radikala Marcelo T. de Alvear (1922-1928).

La 6-a de septembro de 1930 okazis la unua de serio de puĉoj kiu enpovigis militistojn kiuj starigis registaro de facto, post elpostenigi Hipólito Yrigoyen. Tiu puĉo komencigis la Fifama Jardeko.

La modelo rureksporta argentina enkriziĝis pro la fermo de la internaciaj merkatoj. La lando lanĉis sin al ŝanĝo de importado kiu disvolvigis ampleksan sektoron de diversaj industrioj. La Década Infame (Fifama Jardeko) finis per la Revolucio de 1943, nome dua puĉo. Spite la internacia premo, Argentino restis neŭtrala dum la plej parto de la Dua Mondmilito, kaj unuiĝis al la Aliancanoj la 27-a de marto de 1945, dum la regado de la generalo Edelmiro Farrell, tuj antaŭ la fino de la Milito.

En 1946 estis elektita prezidento Juan Domingo Perón kun apogo de la sindikatoj organizitaj en la Laborista Partio. Perón, akompane de sia edzino Evita, estris novan movadon kiu fokusiĝis al la Socia justeco, la politika suvereneco kaj la ekonomia sendependeco. Dum ties regado stariĝis la virina balotrajto en 1947, la egaleco de viroj kaj virinoj en la familia juro, la egaleco de gefiloj naskitaj ene aŭ ekster la edzeco, la senpageco de la universitata instruado, oni forigis la malarion, ktp.
La komenco de konflikto contraŭ la katolika eklezio malfortigis la apogon fare de kelkaj sektoroj kaj unuigis la opozicion.




#Article 47: Avesto (118 words)


La Avesto estas kolekto de la sanktaj libroj de la malnova irana religio. Ĝi instruas pri Zaratuŝtrismo, pri nova religia doktrino, kies iniciatoro estis Zaratuŝtro. La rakonto koncernas al la konflikto inter Mazdao (Ahuramazda) kaj Arimano (Anhramajniu), kaj praktikata iam de la magoj kaj nun de la Parsioj. Mazdao estis patrono de paclaboro, zorganto pri hejmaj animaloj kaj kulturaj kreskaĵoj. Liaj adeptoj devis kulturi la teron, bredi brutaron kaj ekstermi sovaĝan bestaron. Arimano estis prezentita malamiko de homa artagado, patrono de rabobestoj, helpanta al militemaj nomadoj rabi pacan loĝantaron. Kaj Mazdao, kaj Arimano havis siajn demonojn, helpantaj al ili en bataloj, kiuj daŭrigadis dum jarmiloj kaj finiĝis per venko de bonkora dio.

Avesto estas verkita en lingvo zendo.




#Article 48: Azerbajĝano (3635 words)


 
Azerbajĝano (en la azera lingvo: Azərbaycan),
oficiale la Azerbajĝana Respubliko (azere: Azərbaycan Respublikası), estas eŭrazia lando situanta en Kaŭkazio ĉe la bordo de la Kaspia Maro. Ĝi havas landlimojn kun Rusio norde, kun Kartvelio kaj Armenio okcidente kaj kun Irano sude.

La nuna teritorio de Azerbajĝano estis la regiono kie antaŭe ekzistis Kaŭkaza Albanio, kristana nacio tre ligata al la armenoj. Ĝi estis inter la unuaj ŝtatoj de la mondo kie kristanismo estis la ŝtata religio. Post la amasa elmigrado de la tjurkoj en la regionon la loka loĝantaro kaj la tjurkoj rasmiksiĝis kaj naskiĝis la azeroj kiuj heredis tradiciojn eĉ ekde la zoroastra epoko kaj kristana sed kun la islama religio.

Azerbajĝano fariĝis la unua laika demokratia respubliko el la islama mondo en 1918 post la malapero de la Rusa Imperio kaj la sendependiĝo de la kaŭkazaj teritorioj. Ĝi kuniĝis kun Armenio kaj Kartvelio en federacia demokratia respubliko dum du jaroj. Poste ĝi fariĝis sola sendependa respubliko kaj post okupado de Kaŭkazio far la sovetoj ĝi fariĝis ĝis 1936 kaŭkaza federacia respubliko. De 1936 ĝis 1991 ĝi estis unu el la 15 sovetaj respublikoj.

Azerbajĝano estas sekulara lando, kiu estas membro de la Konsilio de Eŭropo ekde 2001. Azerbajĝano havas delegitaron ĉe la Eŭropa Unio kaj gastigas specialan senditon el la Eŭropa Komisiono.

Inter la ĉefaj allogaĵoj de Azerbajĝano troviĝas prahistoria groto kun skribaĵoj kaj pentraĵoj de la praloĝantoj, la plej antikvaj de Eŭropo; la malnova urboparto de Bakuo kie elstaras la Turo de la Pucelino, la Placo de la Libereco, la Palaco de Ŝirvanŝahoj, la Bulvardo Bakuo kaj la Fajrotemplo el zoroastra epoko.
Azerbajĝano estas unu el la landoj kiuj plej rapide ekonomie disvolviĝas danke al la nafta elfosado en la Kaspia Maro kaj la evoluigo de la turisma infrastrukturo, sed koruptado atingas altan nivelon.

La nomo de Azerbajĝano venas de Atropates, persa satrapo en la Aĥemenida Imperio, kiu poste estis aneksita kiel satrapo de Medes fare de Aleksandro la Granda. La origina etimologio de tiu ĉi nomo eble venas de la zoroastrismo. En la Avesto aperas la Himno al la gardanĝeloj, kaj ĝi faras la mencion âterepâtahe fravashîm ashaonô ýazamaide, kio laŭvorte estas tradukata ekde la malnova persa kiel ni adoras al Fravaŝo en la sankta Atare-pata.

Azerbajĝano: azere, Azərbaycan (aŭ Азәрбајҹан) kaj ruse: Азербайджан (‘fajrolando’). Ĝia malnova persa nomo, Atropatene, signifas ‘ŝirma fajro’.

Tiu ĉi nomo estas tradicie aplikata al la samnoma irana regiono. La respubliko adoptis ĝin unuafoje en la jaro 1918.

La unuaj spuroj pri homa ekloĝado en la azera teritorio estis je la fino de la Ŝtonepoko kaj oni rilatigas ĝin kun la Guruĉaja kulturo de la Groto Aziĥo, kie arkeologiaj evidentaĵoj inkluzivis Azerbajĝanon en la mapo de la lokoj kie frue loĝis la homoj en Eŭrazio  En la periodo de la Paleolitiko kaj fino de la Bronzepoko la atestaĵoj pri la kulturoj estas la grotoj de Tağılar, Damcılı, Zar, Jatak-Jerio kaj la tombejo de Letapeje kaj Sarajtepe.

La regiono estis konkerata de la aĥemenida dinastio ĉirkaŭ 550 a.K, disvastigante la zaratuŝtrismon, pli malfrue ĝi iĝis parto de la imperio de Aleksandro la Granda, kaj ĝia posteulo, la Seleŭka Imperio. La albanaj kaŭkazoj, praloĝantoj de la regiono establis sendependan reĝlandon ĉirkaŭ la 4-a jarcento a.K sed ĉ 95-67 a.K partoj de tiu teritorio estis konkerataj de Tigranes la Granda. Kiam la romianoj kaj la partianoj ekspansiigis iliajn reĝlandojn ĉirkaŭ Kaŭkazio kaj Albanio, spite al Armenio, sukcesis restadi sendependa kaj subskribis pacan traktaton kun la Romia Respubliko, kiel atestas Strabono.

En la jaro 252 p.K la teritorio fariĝis aliancito de la Sasanida Imperio, dume kristanismo estis oficiale adoptata kiel la ŝtata religio en la 4-a jarcento p.K. Malgraŭ la multnombraj sasanidaj kaj bizancaj konkeroj, la kaŭkaza Albanio daŭre estis sendependa ĝis la 9-a jarcento p.K. La moderna teritorio de Azerbajĝano proksimume korespondas al la antikva regno de la kaŭkazaj albanoj. La Omajadoj kaj la sasanidoj estis malakceptataj en la kaŭkaza regiono de la bizancanoj kaj Albanio fariĝis aliancito de ĉi-lastaj.

Komence de la 11-a jarcento, la teritorio estis laŭgrade subpremata de la tjurkaj triboj venintaj el Centrazio. La unua estis la Gaznavida Imperio, kiu okupiĝis pri la regiono hodiaŭ konata kiel Azerbajĝano en 1030.

La posedaĵoj de la Selĝukoj estis regataj de lokaj regantoj, kiuj estis aliancitoj de la selĝukaj sultanoj, kiuj multfoje estis faktaj regantoj. La venonta reganta ŝtato vivis malmulte kaj falis sub la konkero de Tamerlano. La loka dinastio fariĝis aliancita ŝtato de la imperio de Tamerlano kaj helpis lin kontraŭ Toktamiŝo de la Ora Hordo. Post la forpaso de tiu konkerinto, naskiĝis du rivalaj sendependaj ŝtatoj.

De 861 al 1539 ekregis alta grado je memstareco kun lokaj regantoj kaj aliancitoj. Post la Safavida Imperio, la regiono estis regata de persaj dinastioj kiel la Zanda dinastio. Tamen, de jure sub la Persa Imperio, estis sendependaj ĥanatoj kiuj naskiĝis en la regiono, ĉefe post la kolapso de la Zanda dinastio. Pro sinsekvaj konfliktoj tiuj ĥanatoj estis aneksitaj al la Rusa Imperio, post la ruso-persa milito komence de la 19-a jarcento, kiam la Persa Imperio agnoskis la suverenecon de la Ĥanato de Erevano.

La du traktatoj de Gulistano kaj Turkmenĉajo dividis la azerojn. Post la safavida dinastio, la regiono estis regata de la iranaj dinastioj Afŝarida kaj Zanda kaj mallonge de la kaĝaroj. Tamen, kvankam sub persa suvereneco ĝi estis ĥanato kiu fondiĝis en tiu regiono, ĉefe post la kolapso de la Zanda dinastio kaj en la frua epoko de la regado de la kaĝaroj. La rusa mallonga kaj sukcesa kampanjo de 1812 finiĝis per la Traktato de Gulistano, en kiuj la reklamoj de la ŝaho pri la ĥanatoj de Kaŭkazio okupitaj de Rusio kaj kiuj estis fakte sendependaj multe pli antaŭ la rusa okupado.

La ĥanatoj uzis sian regon pri la aferoj de la internacia vojreto inter Centra Azio kaj la Okcidento kiu okazigis konstantan militon, finfine tiuj ĉi ĥanatoj estis aneksitaj al la Rusa Imperio en 1813, post la Ruso-persa militoj. La zono norde de la rivero Arakso, inter kiuj troviĝas la nun teritorio de Respubliko Azerbajĝano.

Kadre de la Traktato de Turkmenĉajo, la persoj agnoskis la rusan suverenecon en la Ĥanato de Erevano, la Ĥanato de Naĥiĉevano kaj la ceteraj ĥanatoj.

Post la falo de la Rusa Imperio dum la Unua Mondmilito, Azerbajĝano, kune kun Armenio kaj Kartvelio konvertiĝis en la efemera Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko. Kiam la respubliko apartiĝis en majo 1918, ĝi deklaris la sendependecon kiel la Azerbajĝana Demokratia Respubliko. Ĝi estis la unua moderna demokratia respubliko en la islama mondo.

Inter la gravaj kaj rimarkindaj atingitaĵoj de la Parlamento estis la etendiĝo de la voĉdonrajto al la virinoj. Ĝi estis la unua muzulmana nacio kiu egaligis la virinojn laŭ politikaj rajtoj. En tiu ĉi atingitaĵo, Azerbajĝano antaŭis al Britio kaj Usono. Alia grava atingitaĵo estis la kreado de la Ŝtata Universitato de Bakuo, kiu estis la unua moderna universitato en la muzulmana mezoriento.

En marto 1920, evidentiĝis ke Sovetio intencis ataki Bakuon por rekuperi la landon. Vladimir Lenin diris ke la invado estis justigita pro la fakto ke la Bolŝevika Rusio ne povus postvivi sen la petrolo de Bakuo.
Azerbajĝano estis sendependa nur dum 23 monatoj, ĝis la invado de la 11-a Divizio de la Ruĝa Armeo. Post la venko la komunistoj establis la Azerbajĝanan Sovetan Socialisman Respublikon la 28-an de aprilo 1920.

Kvankam la plimulto de la azera armeo ĵuse kreita sin dediĉis al la subpremado de armena ribeliĝo estiĝinta en Montara Karabaĥo, la azeroj ne rezignis sian mallongan sendependon (1918-1920) tiom facile. Ĉirkaŭ 20.000 azeraj soldatoj mortis en la rezistado kontraŭ la nova konkero de Rusio sur la azera teritorio.

Kvankam la demokratia respubliko nur vivis 2 jarojn, la parlamenta plurpartia lando atingis sukcese plurajn aferojn naciskale kiel la konstruado de la ŝtato, la edukado, la kreado de la armeo. Ĝi estis sendependa kaj ekonomie kaj politike. Ĝi atendis la agnoskadon kiel sendependa respubliko, la redaktadon de la Konstitucio kaj la establiĝon de diplomatiaj rilatoj kun diversaj ŝtatoj kiam ĝi estis okupata de la komunistoj. Tamen, tio estas grava bazo por la refondado de la demokratia respubliko post la rekuperado de ĝia sendependeco en 1991.

Post la falo de la Persa Imperio dum la Unua mondmilito, Azerbajĝano kune kun Armenio kaj Kartvelio ariĝis en la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko, kiu mallonge vivis. Kiam la respubliko estis disigita en majo 1918, Azerbajĝano deklaris la sendependecon kiel la Azerbajĝana Demokratia Respubliko (ADR). La ADR estis la unua demokratia parlamenta respubliko de la islama mondo, sed nur vivis 23 monatojn, ĉar la Ruĝa Armeo invadis ĝin en aprilo 1920, kreante la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko samjare. En 1922, Azerbajĝano iĝis parto de la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko, kiu samtempe fariĝis kontitucia membro de la ĵus naskita Sovetio. En 1936, la federacia respubliko disiĝis kaj la azerbajĝana soveta respubliko fariĝis membroŝtato de Sovetio. Dum la Dua mondmilito, Azerbajĝano proviziis grandan kvanton de la nafto por la Orienta Fronto, dume ĉirkaŭ 600.000 azerojn batalis kontraŭ la nazioj. La Operaco Edelweiss gvidata de la Wehrmacht estis direktata al tiu regiono pro ĝia graveco rilate la energian proviziadon.

Kiel konsekvenco de la politiko de la glasnosto, ekigita de Miĥail Gorbaĉov, la civilaj ribeloj kaj la etnaj bataloj naskiĝis aŭ pliiĝis en diversaj regionoj de Sovetio, inkluzive de Montara Karabaĥo, regiono en la Socialisma Soveta Azerbajĝana Respubliko sed loĝata de armena plimulto. La ribeloj en Azerbajĝano helpis la sendependecon.

En 1990, la Supera Konsilio de la SSR de Azerbajĝano forigis la vortojn Socialisma Soveta de la oficiala nomo de la lando; aprobis la Suverenan Deklaracion de la Azerbajĝana Respubliko kaj restaŭris la flagon de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko. La 8-a de septembro 1991 estis elektata la prezidento en naciaj balotadoj.

La 18-a de oktobro 1991, la Supera Konsilio de Azerbajĝano adoptis deklaron pri sendependeco kiu estis subskribata dum nacia referendumo en sekvanta decembro kiam Sovetio formale disiĝis. La unuaj jaroj de la sendependa lando estis eklipsataj pro la Milito en Montara Karabaĥo. Post la fino de la milito en 1994, Azerbajĝano perdis la regon de 16% de sia teritorio. En 1993 la prezidanto estis venkita de militista ribeliĝo kiu entronigis la eks-sovetian prezidanton de Azerbajĝano. En 1995, estis evitata ŝtatpuĉo de la komandanto de la militista polico, kiu okazigis la forpaso de la komandanto kaj la disiĝo de la azera militista polico.

La konflikto kun Armenio pro Montara Karabaĥo kaŭzis malordojn en la lando dum 1988-1989 jaroj. En 1990 sovetaj milittrupoj eniris en Bakuo kaj deklaris militan staton. En 1991 azerbajĝanaj ĉefuloj subtenis moskvan puĉon. Azerbajĝano deklaris sendependecon kaj en 1991 membriĝis en KIŜ. En 1992 fariĝis membro de UN. Renovigis la militon en Karabaĥo. Naciista prezidanto Abulfaz Elĉibej cedis sian lokon al iama komunisto Gejdar Alijev. En lastaj jaroj estis kelkaj senrezultaj provoj de milita renverso.

Inter 2000 kaj 2001 pliiĝis la intencoj por plibonigi la rilatojn kun la ceteraj landoj de la regiono kaj restariĝis la negocado pri la estonteco de Montara Karabaĥo, kun la perado de Francio kaj Turkio. Ankaŭ en 2001, Azerbajĝano oficiale anstataŭis la cirilan alfabeton kaj adoptis la latinan kun la celo alproksimiĝi al Okcidento. Ekde la konflikto pro la sendependiĝo de Montara Karabaĥo en la jaro 1991 kaj la milito ĝis 1993, tiu regiono kiu laŭleĝe apartenas al Azerbajĝano, estas regata de armenoj kiuj estas la plimulto. Kiel konsekvenco de la milito la armenaj trupoj ne nur okupis la armenan Karabaĥon sed ankaŭ la ĉirkaŭon. Naĥiĉevano kiu estas aŭtonoma respubliko ankaŭ havas sendependisman movadon kvankam verŝajne ĝi ne estas tiom danĝera por la sekureco de tiu teritorio.

La efemera Azerbajĝana Demokratia Respubliko sukcesis establi diplomatiajn rilatojn kun ses landoj kaj la sendado de diplomatiaj reprezentantoj el Germanio kaj Finnlando.

Ne estis ĝis la jaroj 2000-2009 kiam la turisma industrio denove komencis vigliĝi kaj resaniĝi. En tiuj ĉi jaroj la lando spertis altan kreskadon de la nombro de vizitoj kaj tranoktadoj de turistoj el multaj landoj kvankam ankoraŭ la plimulto de la turistoj venas de Rusio.

La Registaro de Azerbajĝano disvolvigas Azerbajĝanon kiel altkvalitan turisman lokon. Temas pri nacia strategio por igi la turismon unu el la ĉefaj kontribuantoj al la nacia ekonomio.

Grotoj de Azerbajĝano nombras kelkmil. Ili estas kalkŝtonaj kaj vulkanaj (lafaj tuneloj). Kelkaj el ili estas publike alireblaj kiel turistaj objektoj. Tiuj kavernoj ankaŭ estis la unuaj rifuĝintoj kaj hejmoj de primitivaj popoloj.

Gobustana Rokarto estas grava bildaro de flaŭro kaj faŭno, ĉasado, vivostiloj, kaj kulturo de pra-historiaj ĝis mezepokaj tempoperiodoj. Ĝi estas en sudoriento de Granda Kaŭkazo en Azerbajĝano. Ĝi estas proksimume 64 km el la centro de Baku.

El la tuta loĝantaro de 8 milionoj en 2006, estis 4.380.000 (preskaŭ 51%) urbaj loĝantoj dume la kamparana loĝantaro estis 4.060.000 (49%).

La kreskado de la loĝantaro estis 0,66%, kompare kun la 1,14% mondskale. Grava faktoro kiu bremsas la kreskado de la loĝantaro estas la elmigrado. Ĉirkaŭ tri milionoj da azeroj, multaj el ili per laborkontraktoj, foriras al Rusio. En 2006, Azerbajĝano suferis la elmigradon de -4,38 / 1,000 personoj. En 2005 la ĉefa mortokaŭzo estis pro spiraj problemoj (806,9 malsanulo po 10.000 personoj de la tuta loĝantarol). 

Kvankam la azera lingvo (aŭ azerbajĝana) estas la plej parolata lingvo en Azerbajĝano kaj en du provincoj de Irano, en la lando oni parolas denaske aliajn 13 minoritatajn lingvojn .

En 2003 estis 250 katolikoj. Tio estis pro la pluraj jardekoj da regado de Sovetio kaj ĝia sendiiga politiko. Malgraŭ tio, la religia toleremo en Azerbajĝano kelkfoje estis minacita, kvankam ĝi daŭre membras en la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj. La atestantoj de Jehovo (kiel en la cetero de la aliaj sud-kaŭkazaj respublikoj) estis ĝenataj, arestataj, enkarcerigataj kaj en kelkaj kazoj fizike atakitaj de la polico pro ilia religia aktiveco. Tamen, ili poste estas liberigitaj.

La kulturo de Azerbajĝano evoluis kial la rezulto de multaj influoj. Hodiaŭ la plimulto de ĝia influo venas de Okcidento pro la globaliĝo kaj ĝia alproksimiĝo al Eŭropo.

La azerbajĝana kulturo estas mozaiko de la diversaj etnoj kiuj loĝas en la lando, sed ĉefe de la azeroj kiuj reprezentas la plimulton de la loĝantaro. Ĉi tiuj etnoj loĝas dise en la lando. Kelkaj tipaj tradiciaj kostumoj estas la ĉoĥo kaj papaĥo. Ekzistas radioelsendoj en la rusa, armena, kartvela, kurda, lezga kaj taliŝa lingvoj, kiuj estas financataj per ŝtata buĝeto. En Bakuo pluraj ĵurnaloj estas eldonataj en la rusa, kurda (Denguikurd kurdo), lezgina (Samur) kaj taliŝa lingvoj. La judoj eldonas la ĵurnalon Aziz en la hebrea.

La Nacia Akademio de Sciencoj de Azerbajĝano (azere: Azərbaycan Milli Elmlər Akademiyası (AMEA)), estas la ĉefa organizo dediĉita al la esploro en Azerbajĝano. Ĝi estis fondita en 1945 kaj situiĝas en la ĉefurbo de la lando, Bakuo. 

La Unio de Azerbajĝanaj Verkistoj (azerbajĝane Azərbaycan Yazıçılar Birliyi) estas neŝtata organizo unuiganta azerajn azerbajĝanlingvajn verkistojn (romanverkistoj, poetoj, eseistoj, ktp.).

La arkitekturo de Azerbajĝano tradicie kombinas elementojn de la okcidenta kaj orienta kulturoj. Multaj el la antikvaj historiaj trezoroj kiel la Turo de la Pucelino kaj la Palaco de Ŝirvanŝahoj en la Malnova urboparto de Bakuo, postvivis la modernan Azerbajĝanon. 

La registaro proponis al Unesko aldoni jenanjn konstruaĵojn al la Listo de  Monda heredaĵo de UNESKO: la Gobustanaj rokmemorigaĵoj, la Fajrotemplo de Bakuo, la Maŭzoleo de Momine Jatun kaj la Somerpalaco de la Ĥano en la urbo Ŝaki, sed nur ĉi lasta enlistiĝis en la jaro 2019.

Inter aliaj mezepokaj arkitekturaj trezoroj kiuj reklektas la influon de diversaj skoloj troviĝas la palaco de la Ŝaho Ŝirvan en Bakuo, la Templo de Suraĥano, pluraj pontoj sur la rivero Arakso, kaj kelkaj maŭzoleoj.

La kin-industrio de Azerbajĝano estas tre malnova kaj ĝi komenciĝis en la jaro 1898. Fakte, ĝi estis unu el la unuaj landoj kiuj disvolvigis la fotografion. Iom post kiam la fratoj Lumière de Francio premieris la unuan filman surbendigon en Parizo la 28-an de decembro 1895, ĝi famiĝis en pluraj landoj inkluzive de Azerbajĝano tri jarojn poste.
Kvankam ŝajnas ekzota la frueco de ĝia apero en Bakuo, ĉi tiu kaŭkaza urbo ĉe la Kaspia Maro, en tiu epoko produktis pli 50% de la tutmonda petrol-konsumado. Same kiel hodiaŭ tiu industrio allogis plurajn investintojn kaj laboristojn.
En 1919, dum la ekzisto de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko, dokumentfilmo nomata La celebrado de la sendependeco de Azerbajĝano estis filmita en la tago de la sendependeco de Azerbajĝano, la 28-an de majo, kaj unuafoje montrita en junio 1919 en pluraj teatroj de Bakuo.
Post kiam la soveta registaro establiĝis en 1920, Nariman Narimanov, Prezidento de la Revolucia Komitato de Azerbajĝano, subskribis ŝtatigan dekreton de la kinarto de la lando.
En 1991, post ĝia sendependeco disde Sovetunio, komenciĝis celebri en Bakuo, ĉefurbo de la lando, la unua Bakua Internacia Festivalo pri Orient-Okcidenta Kino.

La azeria kuirarto.
La nacia danco de Azerbajĝano reflektigas la karakterizon de la azera nacio. Ĉi tiuj dancoj diferenciĝas de aliaj dancoj, pro ĝia rapideco kaj optimismo. Tio reprezentas la kuraĝecon de la nacio. La nacia kostumo estas bone konservita ene de la naciaj dancoj.

Azerbajĝano estas unu el la landoj kie la tradicioj estas bone konservataj. Novruzo (Nova Tago) estas la plej antikva festo kiu celebras la Novjaron kaj la alveno de la printempo. Ĝi estas festata la 21-a de marto pere de multaj dancoj kaj festivaloj. Ĝia origino estas zoroastra kaj nuntempe ĝi estas unu el la plej gravaj festoj de Azerbajĝano.

La azeroj havas riĉan kaj distingigan kulturon, unu el la gravaj partoj estas la dekorarto. Ĉi tiu arto estas reprezentata per ampleksa gamo de manartaĵoj. Ĉi tiu arto estas tre riĉa pro la fakto ke ĉiu etno kreas ĝin laŭ ilia kulturo, tradicioj, religioj kaj legendoj. Unu el la famaj branĉoj estas la kreado de juveloj, gravurado sur metalo, ĉizado de ligno, ŝtono kaj osto, fabrikado de tapiŝoj, teksaĵoj kaj brodaĵoj. Multaj el tiuj ĉi altkvalitaj manartaĵoj estis mendataj de multaj komercistoj, vojaĝantoj kaj diplomatoj kiuj vizitis la urbon en diversaj epokoj. Nuntempe ĝi vivas danke al la kreskanta sektoro de la turismo.

La azera muziko baziĝas sur la popolaj muzikaj tradicioj kiuj havis siajn originojn antaŭ preskaŭ 1000 jaroj. Dum jarcentoj, la azera muziko fariĝis simbolon de la monodio, kiuj produktis diversajn ritmojn.

Mugamo estas unu el la multaj muzikaj tradicioj de Azerbajĝano. Mugamo ĝenerale estas muzikigita poemo kun instrumentaj interludoj. Dum la realigado de Mugamo, la kantistoj transformas siajn emociojn en kanto kaj muziko. Unu el la plej famaj kantistoj de mugamo estas Alim Qasimov kiu estas omaĝata kiel unu el la kvin plej bonaj mugamkantistoj el ĉiuj epokoj. UNESKO inkluzivis ĝin kiel Monda Heredaĵo la 7-an de novembro 2003.

Mejĥano estas speco de tradicia populara azera kanto sen muzikiloj kaj ĝenerale kantata de pluraj personoj kiuj improvizas pri ia ajn temo.
La naciaj muzikiloj estas dek kvar arĉinstrumentoj, ok frapinstrumentoj kaj ses blovinstrumentoj.

Azerbajĝano (vidu: Azerbajĝano en la Eŭrovido-Kantokonkurso) debutis en Eŭrovido en la jaro 2008, kaj atingis la 8-an pozicion inter 43 konkurantoj.
La kanto reprezentita de Aysel kaj Araŝ en la jaro 2009 gajnis la trian lokon2010 la lando denove troviĝis en la plej bonaj konkursantoj, 5a-range kun Safura Alizadeh. Azerbajĝano unuafoje venkis la kantokonkurson en 2011 kun la gekantistoj Ell  Nikki.

La sporto en Azerbajĝano havas tre antikvajn radikojn, kaj eĉ en la nuntempo, multaj tradiciaj sportoj estas ludataj de la junularo kaj la loĝantaro ĝenerale. La luktosporto estas tradicie konsiderata kiel la nacia sporto de Azerbajĝano, tamen, en la nuntempo la plej popularaj sportoj estas piedpilko kaj ŝakludo.
Triktrako, estas ludo kiu havas antikvajn radikojn en la Persa Imperio, ĝi ludas gravan rolon en la kulturo de Azerbajĝano. Ĉi tiu ludo estas tre populara en Azerbajĝano kaj amplekse ludata de la loka loĝantaro. Azerbajĝano estas konata kiel granda potenco de la ŝako; malgraŭ la falo de Sovetunio, la ŝakludado estas tre populara. Inter la rimarkindaj ŝakludistoj de la lando troviĝas Tejmour Raĝabov, Ŝahrijar Mammedjarov, Vladimir Makogonov, Garri Kasparov, Vugar Gaŝimov kaj Zejnab Mamedjarova. La lando gastigis plurajn internaciaj ŝak-turneojn kaj konkursojn kaj ĝi gajnis en la Eŭropa Ĉampioneco por ŝak-teamoj en 2009.
Futsalo estas alia populara sporto en Azerbajĝano. Ĝia nacia teamo atingis la kvaran lokon en 2010.

Aliaj konataj atletoj estas Namig Abdulajev, Rovŝan Bajramov, Marija Stadnik kaj Farid Mansurov. En luktosporto, Ramil Gulijev en atletismo, Elnur Mammadli kaj Movlud Miralijev. En judo, Rafael Aghajev. En karateo, Valerija Korotenko kaj Natalja Mammadova. En volejbalo kaj K-1 Zabit Samedov.

Vidu ankaŭ artikolojn Azerbajĝano en la Vintra Olimpiko 2010, Azera virina nacia teamo de futbalo.

La favora situo de Azerbajĝano en la vojkruciĝo de la ĉefaj internaciaj trafikvojoj, kiel la Silka Vojo kaj la koridoro Sudo-Nordo, estas tre grava sektoro por la landa ekonomio.
En 2002, la Registaro de Azerbajĝano kreis la Ministerion de Transporto kun ampleksa gamo de funkcioj kaj regularo. En la sama jaro, la lando aniĝis en la Viena interkonsento pri trafiko. La nuna prioritato estas la modernigado de la transport-reto kaj la transformado de la transportservoj en unu el la ĉefaj avantaĝoj de la lando, ĉar tio estus tre favora por la disvolviĝo de aliaj sektoroj de la ekonomio.
La sektoro pri transporto inkluzivas ŝoseojn, fervojojn, metroon, flughavenojn kaj martransportado.
La ekonomio de Azerbajĝano estis tre forta en la lastaj jaroj kaj ĝi multe progresis en la sektoro de telekomunikado. Tamen, ankoraŭ ĝi alfrontas kelkajn problemojn. Ĉi tiuj inkluzivas la mabonan infrastrukturon de reguliga reĝimo en la nematuraj telekomunikadoj. Tamen, ĝi estas la unua lando en la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj laŭ nombro de telefonoj pokapo.

La Metroo de Bakuo (azere: Bakı Metropoliteni, antaŭe adına Bakı Metropoliteni, ruse: Бакинский метрополитен имени В. И. Ленина - la metroo V.I. Lenin Baku) estas la metrosistemo kiu funkcias en la ĉefurbo, Bakuo. Ĝi estas la sola metroo de Azerbajĝano. Malfermita en 1967, la sistemo ampleksiĝis kiel moderna reto. Kial la plimulto de la aliaj metrooj de la eksa Sovetio, multaj el la metrostacioj estas naciaj ornamaĵoj tre profundaj kaj eskvizite dekoraciataj, kelkfoje kun sovetia ideologio.

La metroo de Bakuo funkcias je standarda soveta dizajno kiu karakteras per ĝiaj pluraj radiaj linioj kaj interkonektiĝo en la urbocentro. Pro la malsama reliefo de la urbo kelkaj metrostacioj estas tre profundaj dume aliaj estas tre supraĵe.

 




#Article 49: Armenio (2344 words)


Armenio aŭ Armenujo ( [Hajastán], el  Hajkh), oficiale Armena Respubliko, estas montara lando, ŝtato sen marelirejo, situanta en Suda Kaŭkazio. Nuntempe, Armenio estas membro de pli ol 35 internaciaj organizaĵoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj, la Konsilio de Eŭropo, la Banko por Azia Disvolviĝo, la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj la Organizo por la Ekonomia Kunlaboro de la Nigra Maro.

La origina nomo en la armena lingvo por nomi la landon estis «Hayk‘» (hajk). Tiu ĉi nomo evoluis dum la Mezepoko al «Hayastan», kio estas kombino de la vortoj Hayasa (Հայասա) aŭ Hayk‘ (Հայկ) kun la persa sufikso «-stan» kiu signifas «tero». La nomo estis tradicie derivata de Haik aŭ Hayq -Hajko. estas la biblia monto sur kiu ripozis la arkeo de Noa

La Reĝlando Armenio atingis sian plejan ekspansion inter la 95a a.K. kaj 66a a.K. sub la regado de Tigranes la Granda el la Artaksia Dinastio, kiam konvertiĝis en unu el la reĝlandoj kiuj plej ekspansiiĝis en sia epoko.
Tra ĝia historio, la reĝlando Armenio ĝuis portempajn sendependajn periodojn kaj aŭtonomiajn periodojn de la tiutempaj imperioj. Reĝoj, apogataj aŭ altrudataj de la Romia Imperio aŭ de Partujo, aŭ konsentite inter ambaŭ, fondis kaj detruis dinastiojn, kiaj la Arsakida Dinastio establita ekde la jaro 53 de ‎Tiridates la 1-a de Armenio. La strategia situo de Armenio inter la du kontinentoj (Eŭropo kaj Azio) fariĝis ĝin scenejo de sinsekvaj invadoj de la imperioj, inkluzive de la asiria, helena, romia, bizanca, araba, mongola, persa, otomana kaj rusa.

En la jaro 301, Armenio konvertiĝis en la unua lando de la tuta mondo kiu adoptis la kristanismon kiel oficiala religio, de la ŝtato pro la influo de Sankta Gregorio la Iluminanto hodiaŭ konsiderata kiel sankta patrono de la Armena Apostola Eklezio kaj de Armenio. Tiridates la 3-a de Armenio (238-314) estis la unua reganto kiu oficiale proponis kristanigi la popolon kaj lia kristaniĝo okazis dek jarojn antaŭ la toleremo koncedita al la kristanismo fare de la Romia Imperio Estis metitaj 12 encirklaj sojloj, reprezentante la 12 perditajn provincojn, ankoraŭ en turka teritorio. En la centro de la cirklo, kun 1,5 metroj profonde estas la eterna flamo. Laŭlonge de la memorejo estas 100-metra muro kun la nomoj de la vilaĝoj kie la amasmurdadoj okazis.

La politiko de Miĥail Gorbaĉov, la t.n. Perestrojko, nutrigis la esperon pri pli bona vivnivelo sub la sovetia regado en Armenio. La hamŝenizoj kiuj estis deportitaj far Stalin al Kazaĥio petis la rajton je reveno al la patrolando, reveno kiu ne estis akceptata de la supera soveta registaro pro timo je konfliktoj inter la islamaj armenoj (hamŝenizoj) kaj la kristanaj armenoj loĝantaj en Armenio. La armenoj de la regionoj Montara Karabaĥo, kiu estis promesita al Armenio de la bolŝevikoj sed aneksata al Azerbajĝano de Stalin, komencis pacan kaj demokratian movadon por unuigi la regionon al Armenio. La plimulto de la armena loĝantaro ne plu eltenis la perfortan adaptadon al la kulturo de Azerbajĝano. La 20-a de februaro 1988, la armenaj diputitoj de la Nacia Konsilio de Montara Karabaĥo votis por la unuiĝo kun Armenio. Tamen, la etnaj konfliktoj baldaŭ akriĝis per rompado inter la loĝantaro de Armenio kaj Azerbajĝano kio malebigis la pacan kunvivadon en la regiono.

La regperiodo de Gorbaĉov en la 80-aj jaroj, karakteriziĝis je la streĉaj rilatoj inter Armenio kaj Azerbajĝano rilate al la regiono Montara KarabaĥoKonstitucio: 5-a de julio 1995.
Laŭleĝa sistemo por voĉdonrajto: 18 jaroj, universala.
Plenumpova sistemo: Prezidento de la Respubliko (Ŝtatestro, Vic-prezidento, Ĉefministro kaj Konsilio de Ministroj).
Leĝdona sistemo: Nacia Asembleo (190 membra)
Jura sistemo: Supera Kortumo, Ĝenerala Prokuroro kaj malgrandaj kortumoj.
Politika divido: 10 regionoj kaj 21 urboj.
Subdivida registaro: ĉiu distrikto havas siajn proprajn lokajn registarojn.

Nuntempe Armenio havas bonajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo ĉefe pro la neado de la armena genocido de 1915. La konflikto en Karabaĥo fariĝis ekskuzo por fermi la landlimon kun Armenio en 1993. Ankoraŭ ĝi ne retiris la blokadon malgraŭ la internaj interesoj en la armena merkato.

Pro ĝia situo inter Turkio kaj Azerbajĝano, Armenio havas mallarĝajn sekurec-rilatojn kun Rusio. Je peto de la armena registaro, Rusio havas militbazon en la nordoriento de la armena urbo Gyumri kiel preventiva elemento kontraŭ Turkio. Malgraŭ tio, Armenio alproksimiĝis al la eŭroatlantikaj strukturoj en la lastaj jaroj. Ĝi havas bonajn rilatojn kun Usono, ĉefe pro la armena diasporo. Laŭ la censo de 2000 Usono, ĉirkaŭ 385.488 armenoj loĝas en Usono.

Armenio estas ano de la Konsilio de Eŭropo, ekde 2005 la loka valuto signife plifortiĝis, montrante probleman situacion, kiun Badalan nomas «nederlanda malsano» de ekonomio. Ekzistas unu tre floranta sektoro de la ekonomio, kiu negative influas la aliajn, artefarite plifortigas la lokan valuton kaj povas kaŭzi krizon. Temas pri konstrua industrio, kiu kreskis je 42% dum la jaro 2005.

La signifa kresko en konstruado estas kaŭzita de nestabila situacio en Libano kaj Irano, kiu igas multajn etnajn armenojn el ekster Armenio investi en nemoveblaĵojn en sia «metropolio». Alfluo de valuto el ekster la lando kaŭzas pli altan mendadon de dramo, la loka valuto, kiu rezulte kreskas rilate la ceterajn valutojn.

Armavia (armene Արմավիա) estis flugentrepreno en 1996–2013, kiu funkciis kiel la flagkompanio de Armenio, kun sidejo kaj oficejo ĉe la Internacia Flughaveno Zvartnoco. Ĝi ĉesis funkcii la .

Armenio dividiĝas en 11 provincoj. Ili nomiĝas marzer (մարզէր) aŭ singulare marz (մարզ) en la armena lingvo.

Nuntempe Armenio estas lando sen marelirejo situtanta en Malgranda Azio, inter la maroj Nigra kaj Kaspia. Ĝi havas limojn norde kaj oriente kun Kartvelio kaj Azerbajĝano, kaj sude kaj okcidente kun Irano kaj Turkio.

La armena teritorio estas ĉefe montara, kun mallongaj riveroj kaj malmultaj arbaroj. La klimato estas kontinenta: varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Neniu punkto de la lando estas sub 400 metroj sur la marnivelo. La monto Ararato, armena simbolo, estas la plej alta monto de la regiono kaj de longa tempo troviĝas en turka teritorio. La Zangezur-montaro, en armena lingvo Զանգեզուրի լեռնաշղթա [Zangezuri lernaŝĥt'a], konsistas el montoĉeno kiu difinas la landlimon inter la suda provinco de Armenio (Sjuniko) kaj la Aŭtonoma Respubliko Naĥiĉevano (Azerbajĝano). La Geghama montaro (armene: Գեղամա լեռնաշղթա) kovras basenon de altebenaĵo de la lago Sevan en la oriento, enfluoj de riveroj Araks kaj Hrazdan de nordaj kaj okcidentaj riveroj Azat kaj Vedi de suda-okcidento kaj Arpaĉai-rivero de sudo. 

La poluado rezultate el la toksaj kemiaĵoj, kiel DDT, malfavoras la riĉigadon de la armena grundo, kiu estas malbonkvalita. Komunikadblokado de Turkio okaze de la konflikto kun Azerbajĝano rezultigis procezon de senarbarigadon.

Armenio intencas solvi ĝiajn naturmediajn problemojn. Estis kreata la Ministerio por la Naturprotektado, samtempe estis kreataj impostoj pro la poluado de la aero kaj akvo, kaj ankaŭ pro la verŝado de solidaj toksiaj restaĵoj, kies kolekto estas uzata por naturmediaj projektoj kaj naturmedia rekuperado. La armena registaro intencas fermi la solan nuklea-energian bazon de la lando, kiu datiĝas el la soveta epoko, kiam estos atingata la uzado de aliaj alternativaj energifontoj.

 La teritorio de la Armena Respubliko estas riĉa je multnombraj endemiaj specoj. Ĉe la valo Arakso troviĝas halofitaj plantoj. Ekde altaĵo je 1400 m estas komunaj la artemizioj. En la montara areo kreskas multaj dornaj arbustoj kaj aliaj plantoj. En la alta montaro troviĝas la kserofitoj. Ĉirkaŭ la jaroj 1900 la arboj kaj arbustoj kovris proksimume 25 % de la areo, en 1964 ĉirkaŭ 15 % kaj en 2005 nur inter 8 kaj 10 %.

En Sjuniko, en la suda parto de la lando, la limoj de la arbaro atingas 2400 metrojn alte. Inter la bestaro abundas la reptilioj, inter ili la armena roka lacerto kaj kelkaj venenaj serpentoj. Ankaŭ araneoidoj, kiaj la skorpioj. Ĉe la humidaj valoj vivas la sovaĝaj porkoj, ŝakaloj, cervoj, musteloj kaj agloj; sur la stepoj vivas montaraj ronĝuloj; kaj en la arbaroj siriaj brunaj ursoj, sovaĝaj katoj kaj lupoj. En la protektata areo Ĥosrov ankoraŭ troveblas linkoj kaj kelkaj kaŭkaziaj leopardoj.

La latinlingva vorto por abrikoto, venas de la armena. La abrikoto havas grandan famon kaj apartenas al la naciaj simboloj de Armenio, reprezentata de la koloro de la malsupera strio en la flago.

Armenio situas en Transkaŭkazio, la regiono de la sudoriento de Rusio, inter la Nigra Maro kaj la Kaspia Maro. La moderna Armenio okupas parton de la historia Armenio, kies centro estis en la valo de la rivero Arakso kaj la regiono ĉirkaŭ la Lago Van en Turkio.

Armenio havas 3.215.800 loĝantojn laŭ la censo de aprilo 2006, kaj ĝi estas la dua plej dense loĝata lando el la eks-sovetaj respublikoj. Tamen, ekestis problemo pro la malpliiĝo de la loĝantaro pro la kreskanta pliiĝo de la elmigrado post la malapero de Sovetio. Tamen, la elmigrado kaj malpliiĝo de la loĝantaro draste reduktiĝis dum la lastaj jaroj, per moderata alveno de armenoj kiuj revenas al Armenio; oni esperas la daŭron de tiu alveno. Fakte, Armenio atendas pozitivan kreskadon de la loĝantaro en 2010.

La 97,9% de la loĝantaro estas el armena etno. La jezidoj konsistas el 1,3%, kaj la rusoj la 0,5%. Aliaj malplimultoj inkluzivas la asirianojn, ukrainojn, grekojn, kurdojn, kartvelojn kaj belorusojn. Ankaŭ ekzistas pola kaj germana malplimultoj el Kaŭkazio, kvankam tre rusigitaj. Dum la soveta epoko, la azeroj estis la historie dua etno kiu plej loĝis la landon (ĉ. 10% en 1939. La azeroj kiuj loĝis en Armenio pro la konflikto kun Azerbajĝano pro la Montara Karabaĥo, preskaŭ ĉiuj elmigris de Armenio. Male, Armenio ricevis grandan nombron de armenaj rifuĝintoj de Azerbajĝano kiu pliigis la armenojn.

Armenio havas grandan diasporon (8 milionoj laŭ kelkaj kalkuloj, kiu amplekse superas la loĝantaron de la lando mem), kun komunumoj en la tuta mondo. La plej multnombraj komunumoj troviĝas en Rusio, Francio, Irano, Usono, Kartvelio, Sirio, Libano, Argentino, Aŭstralio, Kanado, Cipro, Ukrainio kaj Israelo. Oni ankaŭ devas konsideri la nombron de 40.000 al 70.000 armenoj kiuj ankoraŭ loĝas en Turkio (la plimulto en Istanbulo).

Virinoj en Armenio ricevas oficiale garantiitan seksegalecon ekde la establado de la Respubliko Armenio en 1991. Tio rajtigis virinojn aktive partopreni ĉiujn sferojn de armena vivo. Armenaj virinoj ekhavis eminentecon en distro, politiko kaj aliaj kampoj.

La armenoj havas siajn proprajn alfabeton kaj lingvon kiuj distingas ilin. La alfabeto estis ellaborata de Mesrop Maŝtoc kaj konsistas el 36 literoj, tri el ili estis aldonataj dum la ekzistado de la Kilikio. 96 % de la enlandaj loĝantoj parolas la armenan lingvon, dume 75,8 % de la loĝantaro ankaŭ parolas la rusan rezulte de la soveta lingva politiko. La adolta alfabetismo en Armenio estas je 98 % . La plimulto da la adoltoj de Erevano povas komunikiĝi en la rusa, dume la populareco de la angla kreskas.

La Nacia Akademio de Sciencoj de la Respubliko Armenio (armene:Հանրապետության գիտությունների ազգային ակադեմիա, ՀՀ ԳԱԱ,) estas la ĉefa korpo, kiu esploras kaj kunordigas agadojn en la kampoj de scienco kaj sociaj sciencoj en Armenio.

La Eduka Fondaĵo Ajb celas formi kulturon de plejboneco en lernado kaj subteni la disvolviĝon de armena edukado.

Armenio posedas riĉan arkitektan heredaĵon.

La politikaj okazintaĵoj je la fino de la 14-a jarcento okazigas literaturan dekadencon kiu daŭras ĉirkaŭ 4 jarcentoj, sed la historia literatura tradicio ne interrompiĝas. La renaskiĝo de la literaturo kaj de la klasika lingvo ŝuldiĝas al la agado de Meĥitaro (1676-1749), aŭtoro de klasika gramatiko, kaj de lia kongregacio (meĥitaranoj), kiu establiĝis en Venecio, ĝi havis humanistan influon, ĉefe en la literatura aspekto; al ili oni ŝuldas gravan vortaron kaj la presadon de originalaj kaj klasikaj verkaĵoj. Aldonendas grava faktoro por la literatura disvolvado: disvastigado de la preso kaj pliiĝo de lernejoj en Armenio dum la 19-a jarcento. Ekde tiu dato la literaturo en Armenio sekulariĝas kaj spertas proceson de alproksimiĝo al la okcidenta literaturo. En la orienta flanko, Armenio trovas inspiron en Rusio, dume la okcidenta trovas ĝin en Francio.

En la moderna lirteraturo videblas unua ŝtupo kie regas tadiciismo kaj patriotismo sekvataj poste de realismo. Inter la ĉefaj aŭtoroj menciindas Ĥaĉaturo Abovjan (1805-1848), kiun oni konsideras kiel la patro de la armena literaturo, aŭtoro de patriotismaj verkaĵoj; inter la poetoj el realisma skolo troviĝas Daniel Varuĵan (1884-1915). En la rakonta ĝenro elstaras Akop Paronjan (1842-1891), dramaturgo el popola stilo; la literatura kritikanto Ĉobanjan, kaj la plej fama romanverkisto, Akop Melik-Akopjan (1835-1888), nomata Raffi. Ankaŭ menciindas la plej elstara dramaturgo, Gabriel Sundukjan (1825-1912), kiu bildigas la armenan socion loĝantan en Tbiliso (Kartvelio). Inter la elstaruloj dum la soveta Armenio troviĝas Avetik Isahakjan (1875-1957).

Armenio estas la patrolando de la komponisto kaj klasika-nuntempa muzikestro Aram Ĥaĉaturjan. Ĥaĉaturjan estas unu el la grandaj muzikistoj de la 20-a jarcento. Lia kariero ĉefe disvolviĝis en Moskvo. Li populariĝis danke al la popularega Sabra Danco kaj al la elektado de kelkaj eroj de lia verkaĵo far la genia Stanley Kubrick por la muzikbando de 2001 'Galaksia Odiseado'. Inter liaj verkaĵoj elstaras, Gayaneh, Spartako kaj kontribuado per liaj partituroj al la soveta baleto.
 
En Armenio, ekzistas pluraj muzikgrupoj kaj soluloj kiuj interpretas modernajn kaj tradiciajn stilojn. La hierarkio de la Armena Katolika Eklezio.
Armenio estas montara lando kaj adekvatas por kelkaj sportoj kiaj skiado kaj alpismo estu amase praktikataj. Malgraŭ ĝi ne havas marelirejon, la akvaj sportoj nur povas esti praktikataj en lagoj, ĉefe en la lago Sevan. Konkurence, Armenio sukcesas en halterlevo kaj lukto.
Armenio estas aktiva partoprenanto en la internacia sportiva komunumo kiu plene apartenas al la Unuiĝo de Eŭropaj Futbal-Asocioj.

Tamen, Armenio estas monda potenco rilate al la ŝakludo. Dum la lasta Ŝak-Olimpiado celebrata en Torino, la vira teamo proklamiĝis ĉampiono kaj la ina atingis la sepan lokon.

Levon Aronjan, Vladimir Akopjan, Karen Asrjan, Smbat Lputjan, Gabriel Sarkissjan kaj Artaŝes Minasjan formis la viran teamon. Lilit Mkrtĉjan, Elina Danielan, Nelli Aginjan kaj Siranuŝ Andriasjan la inan. La teknika skipo estis formata de Arĵak Petrosjan kaj Tigran Nalbandjan.

La Tut-armenaj Ludoj (armena: Համահայկական խաղեր) estas mult-sporta aranĝo, okazinta inter konkurencantoj de la armena diasporo, Arcaĥo kaj Armenio. Ili konsistas el diversaj konkuroj en individuaj kaj teamaj sportoj inter la armenaj atletoj. Ĝi okazas en Erevano, la ĉefurbo de Armenio, kaj en aliaj urboj. La Ludoj estas malfermitaj al armenaj pasport-posedantoj (sendepende de nacia deveno) kaj civitanoj de aliaj landoj, kiuj havas armenan devenon. Ankaŭ nearmenaj geedzoj de armendevenaj sportistoj rajtas konkurenci.

Armena Esperantista Unuiĝo estis fondita en 1991 kaj aliĝis al UEA en 1997.

 




#Article 50: Abĥazio (845 words)


Abĥaza Respubliko (, ) estas fakte memregata ŝtato en nord-okcidenta parto de Suda Kaŭkazio, agnoskita nur de nemultaj aliaj ŝtatoj, eksa aŭtonomia respubliko de Kartvelia Soveta Socialisma Respubliko (plu konsiderata de Kartvelio sia regiono). Ĝi situas ĉe la bordoj de la Nigra Maro, sur la deklivoj de Granda Kaŭkazo kaj en Kolĥida malaltaĵo. Klimato subtropika. Riveroj Kodori, Bzibi; lago Rica. Arbaroj kovras 55% de la teritorio; en la bordregiono estas subtropika plantaro kaj ĉemaraj ripozlokoj.

Dum 6-4 a.K. la teritorio de Abĥazio prezentis parton de Kartvela reĝlando Kolĥeti, en la fino de 1-a jarcento p.K - de Princlando de Abazgoj kaj Apsiloj.

En la 8-a jarcento kreiĝis Okcidentkartvela (Abĥaza) reĝlando kun centro en Kutaisi (de 975 en Unuiĝinta Kartvelio). En la 13-a jarcento la lando estis konkerita de mongoloj, de la 16-a jarcento estis dependa de Turkio. En 1810 ĝi estis aneksita de la Rusa Imperio (de 1864 Soĥuma okrugo). La 4-an de marto 1921 kreiĝis Abĥaza SSR (Abĥaza Soveta Socialisma Respubliko) post la okupado de Kartvela Demokratia Respubliko far de Soveta Rusio. De 16.12.1921 Abĥaza SSR ekzistis en konsisto de la Kartvela SSR, de 1931 kun statuso de ASSR (Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko).

De decembro 1990 ekzistis Abĥaza Aŭtonoma Respubliko, de julio 1992 memdeklarita Respubliko Abĥazio. Dum 1992-94 en la teritorio de Abĥazio okazis konflikto pro la statuso, rezulte de kiu la tuta etne kartvela loĝantaro devis forlasi la regionon. La respubliko iĝis fakte memregata. La 26-an de aŭgusto 2008, post la milito en Sud-Osetio, Rusio jure agnoskis sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio.

Prezidento de Abĥazio en 2014 estas elektita Raul Haĝimba.

En 2005 Abĥazio emisiis siajn pasportojn. Pasporton ricevas civitano en sia 14-jariĝo, poste necesas ŝanĝi la dokumenton ĉiun dekan jaron. Pluraj loĝantoj en Abĥazio havas duoblan civitanecon: la abĥazian kaj la rusian.

La 6-an de marto 2008 Rusio deprenis malpermeson por vendo-ekonomiaj rilatoj kun Abĥazio, kiu funkciis ekde 1996.

La 12-an de aŭgusto 2008 abĥazaj trupoj kun subteno de rusia armeo okupis teritorion de la Supra Abĥazio (malgranda montara regiono en Kartvelio, kiun kontrolis tbilisa registaro). Tio okazis post la kartvela invado al alia sepraisma regiono — Sud-Osetio, dum kiu la kartvela armeo interalie atakis rusiajn pactrupojn deplojitajn tie. Kontraŭofensivo de la rusia armeo forpelis ĉiujn kartvelajn trupojn el ambaŭ regionoj kaj ebligis ilian kompletan sendependiĝon.

La 25-an de aŭgusto ambaŭ ĉambroj de rusia parlamento agnoskis unuanime petskribon al la Prezidento de Rusia Federacio, en kiu la deputitoj petis agnoski sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio. La sekvan tagon prezidento Dmitrij Medvedev subskribis ukazojn pri agnsoko de sendependeco de Abĥazio kaj Sud-Osetio. La 28-an de aŭgusto konstanta reprezentanto de Rusio en UN Vitalij Ĉurkin laŭtlegis tiujn ukazojn en la kunsido de la Sekureca Konsilio de UN. Samkiel Sud-Osetio, ankaŭ Abĥazio estas agnoskita de sole 4 landoj en la mondo: Rusio, Nikaragvo, Venezuelo kaj Nauro.

La 3-an de septembro prezidento de Nikaragvo Daniel Ortega anoncis pri preparoj oficiale agnsoki sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio. Aliaj politikistoj en malpli decida formo subtenis agnoskon de la du novaj ŝtatoj aŭ promesis pridiskuti la oficialan rekonon flankde de ilia ŝtato.

La 11-an de septembro de la sama jaro, prezidento de Venezuelo Hugo Chavez anoncis agnoskon de la sendependeco de Abĥazio kaj Sud-Osetio dum vizito al Ruslando.

La  2009 Nauro agnoskis la sendependecon de Abĥazio kaj subskribis kun ĝi la interkonsenton pri starigo de la diplomataj rilatoj. Tio estis la unua interkonsento de tiu tipo, ĉar pli frue oni faris nur deklarojn pri la agnosko, sen starigi diplomatajn rilatojn. Tiun paŝon Nauro faris post la vizito de la naura ministro pri fremdaj aferoj, komerco kaj financoj Kieren Keke en Moskvon. Oni diris ke Rusio promesis al la insula lando subtenon je 50 milionoj da usonaj dolaroj.

La  2009 okazis prezidanta balotado, rezulte de kiu estis reelektita la prezidanto Sergej Bagapŝ. Liaj rivaloj — la iama vicprezidento Raul Ĥaĝimba kaj du komercistoj, Zaur Ardzinba kaj Beslan Boutba, tuj post finiĝo de la voĉdonado deklaris pri rompoj de la balotleĝo, inkluzive de plenplenigo de balotujoj kaj la enskribo de personoj mortintaj sur listojn de balotantoj. Tamen la kontrolantoj atestis bonan kvaliton de la elekta procezo. En la balotado partoprenis ĉ. 131 000 personoj.

Laŭ datumoj de januaro de 2020 jaro, 245.424 personoj loĝas en Abĥazio. ili:

Post la konflikto ekonomio kolapsis. Nun funkcias kelkaj malgrandaj entreprenoj de agrikultura kaj nutrada industrio. Relative floranta industrio estas turismo, tamen nekomparebla kun la antaŭmilita tempo. Gravaj agrokulturoj estas: teo, citrusoj, tabako, tungo, maizo. Relative malalta prezo de elektra energio kaŭzis disfloron de produktado de kriptomono.

Ĉefa haveno: Suĥum.

Ĉemaraj kuraclokoj: Suĥum, Gagra, Picunda (Biĉvinta), Aĥali Atoni (Novij Afon), Gudauta. En Novij Afon estas rusa ortodoksa monaĥejo, kien venas pilgrimantaj turistoj.

Proksimeco de la popularaj nigramaraj ripozlokoj ebligas unutagan turismon, kiam ripozantoj el Soĉi venas al plentaga ekskurso en Abĥazion; kutima itinero inkluzivas la lagon Rica, la monaĥejon kaj la grandajn kavernojn en Novij Afon kaj la strandon en Gagri.

En la jaro 2020 multaj rusianoj vizitis Abĥazion la unuan fojon, ĉar la limoj de multaj aliaj landoj estis fermitaj pro la koronviruso. Ankaŭ la limo inter Rusio kaj Abĥazio estis fermita ĝis aŭgusto.




#Article 51: Aĝario (636 words)


Aĝario (kartvele აჭარა; oficiale Aŭtonoma Respubliko Aĝario) estas historia, geografia kaj politiko-administracia regiono en sud-okcidenta Kartvelio. Ĝia areo estas ĉirkaŭ 2.900 km2, kun ĉirkaŭ 333.953 loĝantoj (2014). Troviĝas sur la bordregiono de Nigra Maro, okupas antaŭmontojn de Malgranda Kaŭkazo. Ĝia klimato estas malseka subtropika, la ĉefa rivero - Ĉoroĥi, administra centrro Batumi. Pli ol 60% de la teritorio estas kovrita de arbaroj (ĝenerale en Kartvelio tiu elcentaĵo estas 39,6%), ĉe la marbordo — subtropika plantaro.

Dum 6-4 a.K. estis parto de Kolĥida reĝlando, poste de Iberio. De 4 jc p.K. eniris en Laziko, de 10 jc en Unuiĝinta Kartvelio. En 11-a jc. suferis invadojn de selĝukoj, en 13 jc - de mongoloj. Ekde la 16-a jarcento Aĝario estis sub la regado de Osmana Imperio. En 1878 aligita al Rusio kiel Batuma distrikto. Dum 1918-20 Aĝario estis okupita de turkaj militistoj, poste de la britaj. La 16-an de julio 1921 kreiĝis Aĝaria ASSR en Konsisto de Kartvela SSR: aŭtonomia statuso de Aĝario estis unu el la postuloj, laŭ kiuj Turkio rifuzis de siaj rajtoj je la regiono.

Dum la soveta potenco aĝaroj ne estis aparte kalkulataj dum la censoj, ĉar Sovetunio estis ekster-religia ŝtato, kiu rifuzis difini aĝarojn kiel kartvelojn-islamanojn. Aĝaroj estis kalkulataj kiel kartveloj.

De decembro 1990 Aĝario estas Aŭonoma Respubliko ene de Kartvelio. La tiama loka gvidanto Aslan Abaŝidze havigis al la regiono tre vastan aŭtonomion, kvankam li (kontraste al la du aliaj aŭtonomioj de Kartvelio: Abĥazio kaj Sud-Osetio) neniam strebis al plena sendependiĝo. Samtempe li estis tre aktiva politikisto en la tut-kartvelia nivelo, gvidanto de politika partio „Unio de Demokratia Renaskiĝo“ kun bona reprezento en la tutlanda parlamento.

En aprilo 2004, post la Revolucio de Rozoj, akriĝis la rilatoj inter Abaŝidze kaj la nova prezidento Miĥeil Saakaŝvili. Tiu lasta akuzis: „Familio de Abaŝidze estas kliko de krimuloj, mortigantoj kaj drogtrafikistoj“. Al la limoj de Aĝario estis translokigita speciala taĉmento de kartvelaj trupoj, kiun kontraŭstaris de la alia flanko trupoj de la Ministerio pri Internaj Aferoj de Aĝario. Milita konflikto tiam ne komenciĝis pro repaciga enmiksiĝo de rusiaj politikistoj: en Batumon venis aviadilo de Igor Ivanov (tiam estro de Sekureca Konsilio de Rusio), kiu samtage konvinkis aĝarian prezidenton rifuĝi al Moskvo.

En decembro 2005 prokurejo de Kartvelio akuzis Abaŝidze-n pri terorismo kaj supero de postenaj rajtoj: la ĉefa kialo por tio estis lia ordono en 2004 eksplodigi la ponton trans rivero Ĉoloki, kiu estas la sola ligo inter Aĝario kaj la resto de Kartvelio.

En januaro 2007 la urba juĝejo de Batumo konfirmis kulpon de Abaŝidze pri multaj akuzoj kaj kondamnis lin al 15-jara enprizonigo kaj punpago de 60 mln. usonaj dolaroj. La eksa prezidento nun estas serĉata internacie.

Fulmrapida sukceso de la jaro 2004 pri revenigo de Aĝario inspiris la novan registaron de Kartvelio promesi rapidan plenan reunuiĝon de la lando en la limoj de sovetunia kartvela respubliko. Tamen kelkaj provoj revenigi la du aliajn eks-aŭtonomiojn (Abĥazion kaj Sud-Osetion) fiaskis. Situacio tie draste diferencas de tiu, kiu estis en Aĝario.

Ĉefbranĉoj de industrio: naftoprilabora, maŝinkonstrua, nutrada, malpeza kaj lignoprilabora. Agrikulturoj: teo, citrusoj, tabako, vinbero, maizo. Ĉemaraj kurortoj: Batumi, Kobuleti, Ciĥisdziri, Mcvane Koncĥi (Zeljonij Mis), Maĥinĝauri.

Grava vizitindaĵo estas la kastelo kaj arkeologia kuŝejo de Gonio.

Plejparto (96,04%) de la loĝantaro estas aĝaroj — etnografia subgrupo de kartveloj, kiuj dum la osmana regado amase akceptis islamon. Aĝaroj parolas la kartvelan lingvon (kun loka specifo) kaj sentas sin parto de la kartvela nacio.

Dum la soveta tempo plejparto de la aĝaroj estis ateismaj, kaj ekde la 1990-aj oni parolas pri rekristaniĝo — la novaj kredantoj, speciale inter la junularo, estas kristanaj. Laŭ la lastaj opinisondoj ĉirkaŭ 63% de aĝaroj konscias esti ortodoksaj kristanoj.

En Aĝario loĝas ankaŭ armenoj (pli ol 1,64%), rusoj (pli ol 1,10%) kaj aliaj etnoj. Post la disfalo de Sovetunio rilatumo de nekartveloj falis kelkoble (ĉefe pro formigro de multaj rusoj kaj grekoj).




#Article 52: Abĥazoj (179 words)


Abĥazoj estas popolo loĝanta en Kaŭkazio, ĉe la bordo de la Nigra Maro, indiĝenoj de Abĥazio (Kartvelio). Grandaj grupoj de abĥazoj loĝas ankaŭ en Turkio, Sirio kaj aliaj okcident-aziaj landoj (elmigris dum la 19-a jarcento pro religiaj kialoj). En Rusio estas 11,3 mil abĥazoj laŭ datumoj de la jaro 2002.

Antropologie ili apartenas al balkano-kaŭkaza branĉo de granda eŭropoida raso.

Abĥazoj parolas en la abĥaza lingvo, kiu apartenas al abĥaz-adiga lingvaro, kiu hipoteze estas parto de kaŭkazia lingvofamilio. Ĉe abĥazoj estas disvastigita ankaŭ la rusa kaj la kartvela lingvoj. Abĥaza skribo baziĝas sur cirila grafiko, ĉiu sono havas apartan literon en la alfabeto.

Kredantoj estas sunaismaj islamanoj (plejparto de la abĥazoj en Turkio) kaj ortodoksaj kristanoj (plejparto de la abĥazoj en Abĥazio kaj Rusio).

Post la disfalo de Sovetunio kartvelia registaro decidis eksigi aŭtonomion de Abĥazio, sed renkontis kontraŭstaron de abĥazoj. Armita konflikto, en kiu abĥazojn helpis reprezentantoj de la parencaj etnoj el Norda Kaŭkazio, finiĝis per foriro de kartveliaj trupoj kaj etne kartvela loĝantaro (krom la plej sudaj partoj, kie kartvela etna grupo megreloj daŭre loĝas). Vd. Abĥazio.




#Article 53: Armena lingvo (6526 words)


La armena lingvo (propra nomo:  [Hajerēn]) estas izolita grupo apartenanta al la Hindeŭropa lingvaro. La armena estas la ŝtata lingvo de Armenio kaj de la ne agnoskita ŝtato de Arcaĥa Respubliko. La tuta nombro de parolantoj ĉirkaŭ la mondo estas ĉirkaŭ 5,9 - 6,7 milionoj da homoj. Laŭ esplorado de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, la armena estas unu el la 50 plej influaj lingvoj en la mondo.

Estas hipotezo ke la armena havas la plej grandan parencecon kun la greka lingvo. Kune kun kelkaj formortintaj lingvoj (friga, trakia, daka, iliria, kaj peonia), ĝi kuniĝas en la pra-balkana lingva branĉo. Kelkaj esploristoj kredas ke la hipotezo pri la proksima rilato de la greka kaj friga kun la armena ne estas konfirmita en la lingva materialo. Estas indikite, ke la friga plej proksimas al la antikvaj grekaj kaj malnovaj makedonaj lingvoj, ĉar ĝi kombinas pli da trajtoj kun la antikva greka ol kun aliaj hindeŭropaj lingvoj. Modernaj glotokronologiaj studoj faritaj de K. Atkinson, ne konfirmas la ekziston de la greka-armena lingvo.

La armena lingvo havas pli fruan genezon kompare kun la greka. La armena kiel sendependa lingvo ekzistas de la 6-a jarcento a.K. Inter la hindeŭropaj lingvoj estas unu el la plej antikvaj lingvoj. La moderna armena alfabeto estis kreita de Mesrop Maŝtoc en 405 p.K. Nuntempe, la lingvo estas reprezentita de okcident-armenaj kaj orientaj armenaj variantoj.

Dum sia longa historio, distingita en speciala hindeŭropa lingvaro, la armena lingvo poste ekkontaktis kun diversaj hindeŭropaj kaj ne-hindeŭropaj lingvoj - ambaŭ vivaj kaj nun mortintaj - prenante de ili kaj alportante ĝis hodiaŭ multe de tio kio povis konservi rektajn skribajn atestojn. En malsamaj tempoj, la hitita kaj la hurida, urarta, akada, aramea, siria, araba, parta, persa, kartvela, greka kaj latina lingvoj estis en kontakto kun la armena lingvo. Ĉi tiuj datumoj estas aparte gravaj por urartologoj, iranologoj, kartvelistoj, kiuj derivas multajn faktojn el la historio de la lingvoj, kiujn ili studas de la armena.

La armena lingvo havas unikan alfabeton. Ĝi estis kreita de Mesrop Maŝtoc en 405. Maŝtoc, kun la intenco krei la armenan alfabeton, ekzamenis kelkajn el la manuskriptoj skribitaj en fremdaj lingvoj vojaĝante al la urboj Dijabakiro, Urfa kaj Samosat, kaj malkaŝante la armenajn literojn en 405. La kreo de la alfabeto ankaŭ donis la renaskiĝon de literaturo kaj la fundamento de ora epoko en la armenlingva literaturo. La kreado de la armena alfabeto ne nur donis skribsistemon al la lingvo, sed normigis ĝin.

Estas tri lingvoformoj de la armena vaste akceptataj, plus la transira periodo de la lingvo, konata kiel kilikia aŭ mezarmena:

Entuta nombro de parolantoj estas ĉirkaŭ 6,7 milionoj (en 1999), el tiuj pli ol 3 milionoj nuntempe loĝas en la Respubliko Armenio.

La armena lingvo similas al la greka lingvo en vortstoko (multaj similaĵoj laŭ vidpunkto de etimologia deveno). La armena ankaŭ havas multajn pruntovortojn el la irana, franca, latina kaj rusa lingvoj. La distingaĵoj de la armena lingvo estis rekonitaj de filologo Johann Heinrich Hübschmann  (1875)

Ĝiaj fonologio kaj sintakso estas influitaj de la najbaraj kaŭkazaj kaj tjurkaj lingvaroj. Kelkaj dialektoj de la armena posedas ejektivojn, kio estas ne tipa por hindeŭropaj lingvoj kaj verŝajne rezultis el la influo de la najbaraj lingvoj. La akcento kutime restas sur la lasta silabo.

La armena havas riĉan kazo-sistemon (7 kazoj), sed ne faras genran distingon. La plejmulto el arkaismaj sintezitaj verbformoj anstataŭiĝis per analitikaj konstruaĵoj (kun helpverbo). La konjunktivo ne plu estas uzata. La armena estas lingvo kun vortordo subjekto-predikato-objekto (SPO). La pozicio de nedifina artikolo varias inter la orient-armena kaj la okcident-armena. Oriente ĝi antaŭas, okcidente malantaŭas la substantivon.

La armena estas skribata uzante sian propran alfabeton, kiu estis kreita de cenobito Mesrop Maŝtoc. Ĝi konsistas el 38 literoj.

 La armena estas sendependa branĉo de la hindeŭropaj lingvoj.

Armenio estis unulingva lando antaŭ la dua jarcento a.K. plej malfrue. Ĝia lingvo havas longan literaturan historion, kun traduko de la 5a-jarcenta biblio kiel ĝia plej malnova konservanta teksto. Ĝia vortprovizo historie estis influita de okcidentaj Meza-iranaj lingvoj, precipe parta, kaj laŭ pli malgranda kvanto de greka, persa kaj siria. Ekzistas du normigitaj modernaj literaturaj formoj, orienta armena kaj okcidenta armena, kun kiuj plej nuntempaj dialektoj estas reciproke kompreneblaj.

Kvankam armenoj estis konataj en la historio multe pli frue (ekzemple, ili estis menciitaj en la 6-a jarcento a.K. Behistun-surskribo kaj en la historio Anabazo de Ksenofono), la plej malnova pluvivanta armenlingva teksto estas la 5-a-jarcenta traduko de la Biblio fare de monaĥo Mesrop Maŝtoc, kiu kreis la armenan alfabeton en 405, tiutempe ĝi havis 36 leterojn. Iuj ankaŭ atribuas al li la kreadon de la kaŭkaz-albana alfabeto. En la Anabazo, Ksenofono priskribas multajn aspektojn de la armena vivo kaj gastamo post ĉirkaŭ 401 aK. Li raportas, ke la armena popolo parolis lingvon, kiu al lia orelo sonis kiel la lingvo de la persoj.

W. M. Austin (1942) konkludis, ke estis frua kontakto inter armenaj kaj anatoliaj lingvoj, bazitaj sur tio, kion li konsideris komunaj arkaismoj, kiel la manko de ina sekso kaj la foresto de hereditaj longaj vokaloj. Tamen, male al komunaj novigadoj (aŭ sinapomorfio), la komuna reteno de arkaismoj (aŭ simpleziomorfo) ne estas konsiderata konkluda pruvo de periodo de komuna izolita evoluo.

En 1985, la sovetia lingvisto Igor Diakonov rimarkis la ĉeeston en klasika armena lingvo de tio, kion li nomas Kaŭkaza substrato identigita de pli fruaj kleruloj, konsistante el pruntaĵoj de la kartvelaj kaj nordorientaj kaŭkazaj lingvoj. Notante, ke Hurid-urartaj popoloj loĝis la armenan altebenaĵon en la 2-a jarmilo a.K., Diakonov identigas en armena hurid-urarta substrato ekde terminoj sociaj, kulturaj kaj bestaj kaj plantoj kiel ałaxin sklavino (← Hur. Al ( l) a (e) ḫḫenne, cov maro (← Urart. ṣûǝ (enlanda) maro, ułt kamelo (← Hurr. uḷtu), kaj xnjor pomo (arbo) (← Hurr. uriinzuri) ). Iuj el la esprimoj, kiujn li donas, agnoskas, havas akadan aŭ sumeran devenon, sed li sugestas, ke ili estis pruntitaj tra hurida aŭ urarta lingvoj. Pro tio, ke ĉi tiuj pruntoj ne suferas solidajn ŝanĝojn, karakterizajn por la disvolviĝo de la armena de la pra-hindeŭropa, li datiĝas sian prunton al tempo antaŭ la skribita registro sed post la pra-armena lingvo.

Pruntedonaj vortoj el iranaj lingvoj, kune kun la aliaj antikvaj raportoj kiel tiu de Ksenofono, komence gvidis lingvistojn erare klasifiki la armenan kiel iranan lingvon. Sciencistoj kiel Paul de Lagarde kaj F. Müller kredis, ke la similaĵoj inter la du lingvoj signifas, ke irana kaj armena estas la sama lingvo. La distingeco de armena estis rekonita kiam filologo Johann Heinrich Hübschmann  (1875) uzis la komparan metodon por distingi du tavolojn de iranaj vortoj de la pli malnova armena vortaro. Li montris, ke la armena ofte havis 2 morfemojn por unu koncepto, kaj la ne-iranaj komponantoj donis koheran hindeŭropan koheron diferencan de la irana, kaj ankaŭ pruvis, ke la fleksia morfologio diferencas de tiu en iranaj lingvoj.

La hipotezo ke la greka estas la plej proksima vivanta parenco de la armena lingvo devenas de Holger Pedersen (1924), kiu notis, ke la nombro de grek-armenaj leksikaj vortoj estas pli granda ol tiu de kompromisoj inter armena kaj ajna hindeŭropa lingvo. Antoine Meillet (1925, 1927) plue esploris morfologian kaj fonologian kompromison, postulante, ke la gepatraj lingvoj de la greka kaj armena estas dialektoj en tuja geografia proksimeco en la pra-hindeŭropa periodo. La hipotezo de Meillet fariĝis populara post sia Esquisse (1936). Georg Renatus Solta (1960) ne tro postulas pri tia grek-armena parenceco, sed li konkludas ke konsiderante kaj la leksikon kaj la morfologion, la greka estas klare la dialekto plej proksima al la armena. Eric P. Hamp (1976, 91) subtenas la grek-armenan hipotezon, anticipante eĉ tempon kiam ni devus paroli pri helen-armena (signifante la postulon de greka-armena pralingvo). Armena kundividas la aŭgmenton, kaj negacion derivitan de la frazo pra-hindeŭropa lingvo *ne h₂oyu kʷid (neniam io ajn aŭ ĉiam nenio), kaj la reprezento de vortosistemaj laringoj per protetaj vokaloj, kaj alia fonologia kaj morfologiaj trajtoj kun la greka. Tamen, kiel Fortson (2004) komentas, kiam ni atingas niajn plej fruajn armenajn registrojn en la 5-a jarcento p.K., la atesto de ia tia frua parenceco estis reduktita al kelkaj tentaj pecoj.

Grek-armen-arja estas hipoteza klado ene de la hindeŭropa familio, praulo de la greka lingvo, la armena, kaj la hind-iranaj lingvoj. Grek-arj unuo estus dividita je pra-greka kaj pra-hind-irana meze de la 3-a jarmilo a.K. Implicite, pra-armena estus situanta inter pra-greka kaj pra-hind-irana, kongrue kun la fakto, ke armenoj dividas iujn trajtojn nur kun hind-irananaj (la satem-ŝanĝo) sed aliaj nur kun la greka (s h).

Grek-arja havas relative ampleksan subtenon inter hindeŭrop-istoj, ĉar la hindeŭropa hejmlando troviĝas en la Armenaj Altebenaĵoj, la armena hipotezo. Fruaj kaj fortaj pruvoj estis donitaj de la ekzameno de Eulero en 1979 pri komunaj trajtoj en greka kaj sanskrita nominala fleksio.

Uzata kune kun la grek-armena hipotezo, la armena lingvo ankaŭ estus inkluzivita sub la etikedo Arja-Grek-Armena, dividante en pra-greka /friga kaj Armen-arja (praulo de armena kaj hind-irana).

Klasika armena lingvo (grabar), atestita de la 5-a jarcento ĝis la 19-a jarcento kiel la literatura normo (ĝis la 11-a jarcento ankaŭ kiel parolita lingvo kun malsamaj variaĵoj), estis parte anstataŭigita de Meza armena, atestita ekde la 12-a jarcento ĝis la 18-a jarcento. Faka literaturo preferas malnovan armenan por grabaro kiel tuto, kaj nomas kiel klasika la lingvon uzitan en la 5-a-jarcenta literaturo, Post-Klasikaĵo de la malfruaj 5-a ĝis 8-a jarcentoj, kaj Malfrua Grabaro tiu de la periodo kovrante la 8-a ĝis 11-a jarcentoj. Poste ĝi estis uzata ĉefe en religia kaj faka literaturo, escepte de renaskiĝo dum la frua moderna periodo, kiam oni provis provizi ĝin kiel la lingvon de literatura renaskiĝo, kun novklasikaj inklinoj, per la kreado kaj disvastigo de literaturo en diversaj ĝenroj, precipe de la Mekitaristoj. La unua armena periodaĵo, Azdarar, estis publikigita en grabaro en 1794.

La klasika formo pruntis multajn vortojn el mez-iranaj lingvoj, ĉefe partia, kaj enhavas pli malgrandajn inventarojn de pruntvortoj el greka, siria, araba, mongola, persa, kaj indiĝenaj lingvoj kiel urarta. Penado por modernigi la lingvon en Bagratida Armenio kaj la Armena Reĝlando en Kilikio (11-14-a jarcentoj) rezultigis la aldonon de du pliaj literoj al la alfabeto (օ kaj ֆ), alportante la totalan nombron al 38.

La Lamentoj de Gregorio de Narek (951-1003) estas ekzemplo de la disvolviĝo de stilo de literaturo kaj skribo de la malnova armena lingvo de la 10-a jarcento. Krom levi la literaturan stilon kaj vortprovizon de la armena lingvo aldonante multe pli ol mil novajn vortojn, per siaj aliaj himnoj kaj poemoj Gregorio pavimis la vojon al siaj posteuloj por inkludi laikajn temojn kaj regionajn lingvojn en siaj skribaĵoj. La ŝanĝo de temoj el plejparte religiaj tekstoj al verkadoj kun laikaj vidpunktoj plibonigis kaj riĉigis la vortprovizon. Vorto de Saĝo, poemo de Hovhannes Sargavak dediĉita al sturno, legitimas poezion dediĉitan al naturo, amo aŭ ina beleco. Iom post iom, la interesoj de la loĝantaro ĝenerale reflektis ankaŭ aliajn literaturajn verkojn. Konstantino Jerzinkaci kaj pluraj aliaj eĉ prenas la nekutiman paŝon kritiki la eklezian establon kaj trakti la sociajn aferojn de la armena patrujo. Tamen, ĉi tiuj ŝanĝoj reprezentis la naturon de la literatura stilo kaj sintakso, sed ili ne konsistigis grandegajn ŝanĝojn en la fundamentoj de la gramatiko aŭ la morfologio de la lingvo. Ofte, kiam verkistoj kodigas parolitan dialekton, aliaj lingvouzantoj tiam estas instigitaj imiti tiun strukturon tra la literatura aparato konata kiel paralelismo.

En la 19-a jarcento, la tradicia armena patrujo denove estis dividita. Ĉi-foje, orienta Armenio estis konkerita al kaĝaroj fare de la Rusa Imperio, dum Okcidenta Armenio, enhavanta du trionojn de historia Armenio, restis sub otomana regado. La antagonisma rilato inter la rusaj kaj otomanaj imperioj kondukis al kreado de du apartaj kaj malsamaj medioj sub kiuj la armenoj vivis. Duonvoje tra la 19-a jarcento, du gravaj koncentriĝoj de armenaj komunumoj estis plue solidigitaj. Pro persekutoj aŭ la serĉado de pli bonaj ekonomiaj ŝancoj, multaj armenoj vivantaj sub otomana rego iom post iom transloĝiĝis al Konstantinopolo, dum Tbiliso fariĝis la centro de armenoj vivantaj sub rusa regado. Ĉi tiuj du kosmopolitaj urboj tre baldaŭ fariĝis la primaraj polusoj de la armena intelekta kaj kultura vivo.

La enkonduko de novaj literaturaj formoj kaj stiloj, same kiel multaj novaj ideoj vastigantaj Eŭropon, atingis armenojn vivantajn en ambaŭ regionoj. Ĉi tio kreis ĉiam kreskantan bezonon altigi la popola,aŝĥarabar, al la digno de moderna literatura lingvo, kontraste kun la tima anakronisma klasika armena lingvo, grabar. Multaj dialektoj ekzistis en la tradiciaj armenaj regionoj, kiuj, malsame kiel ili, havis iujn morfologiajn kaj fonetikajn ecojn komune. Surbaze de ĉi tiuj ecoj aperis du gravaj normoj:

Ambaŭ centroj vigle daŭrigis la antaŭenigon de moderna normigita lingvo. La disvastiĝo de ĵurnaloj en ambaŭ versioj (Orienta kaj Okcidenta) kaj la disvolviĝo de reto de lernejoj kie modernaj armenaj lingvoj estis instruitaj, draste pliigis la indicon de legado (malgraŭ la malhelpoj de la koloniaj administrantoj), eĉ en malproksimaj kamparaj areoj. La apero de literaturaj verkoj plene verkitaj en la modernaj versioj legitimigas la ekziston de la lingvo. Komence de la 20-a jarcento ambaŭ variaĵoj de la sola moderna armena lingvo superis Grabaron kaj malfermis la vojon al nova kaj simpligita gramatika strukturo de la lingvo en la du malsamaj kulturaj sferoj. Krom pluraj morfologiaj, fonetikaj kaj gramatikaj diferencoj, la plej ofta vortaro kaj ĝenerale analogaj reguloj de gramatikaj fundamentoj permesas al uzantoj de unu varianto kompreni la alian, se ili flue regas unu el la literaturaj normoj. Persian,

Post la Unua Mondmilito, la ekzisto de la du modernaj versioj de la sama lingvo estis sankciita eĉ pli klare. La Armena Soveta Socialisma Respubliko (1920-1990) uzis orientan armenan kiel ĝia oficialan lingvon, dum la diasporo kreita post la armena genocido konservis la okcidentan armenan dialekton.

La du modernaj literaturaj dialektoj, okcidenta (origine asociitaj kun verkistoj en la Otomana Imperio) kaj orienta (origine asociitaj kun verkistoj en la Rusa Imperio), forigis preskaŭ ĉiujn siajn turkajn leksikajn influojn en la 20-a jarcento, ĉefe post la armena genocido.

Laŭ datumoj de la fino de la 20-a jarcento, la vortprovizo de la armena literatura lingvo estis ĉirkaŭ 150,000 vortoj. La Dialektologia Vortaro de la Armena Lingvo inkluzivas pli ol 100.000 dialektajn vortojn. La nombro de vortoj en antikva armena lingvo estis pli ol 60.000 vortoj registritaj en liturgiaj kaj laikaj verkoj tra la jarcentoj.

La armena lingvo, same kiel ĉiuj lingvoj kun longa historio, enhavas tavolojn de diversaj originoj.

Iranaj pruntaĵoj en armena lingvo estas la plej granda nombro. La historiaj radikoj de ĉi tiu fakto estas klarigitaj per la tre longaj kaj profundaj kontaktoj de la armena popolo kun tiuj, kiuj regis en Irano kaj, foje, en la Altebenaĵoj de Armenio, la antikvaj ŝtatoj, ĉefe kun la Regno de la Partoj 3-a jarcento a.K. - 3-a jarcento p.K.).Robert S.P. Beekes, Comparative Indo-European Linguistics, An Introduction (1995, John Benjamins)Oswald J.L. Szemerényi, Introduction to Indo-European Linguistics (1996, Oxford)

Laŭ Diakonov, estas granda nombro de pruntaĵoj, precipe de la parta lingvo kaj relative malmultaj vortoj de la meza persa lingvo. Laŭ Aĝarjan, la totala nombro de ĉiuj iranaj pruntaĵoj estas ĉirkaŭ 1.405 vortoj, inkluzive de 960 mezpersaj (pahlavi) kaj 445 vortoj, kiuj konsistigas la Novan Persan tavolon aperinta post la 11-a jarcento. Samtempe, el ĉiuj iranaj pruntaĵoj, laŭ Hovhannisjan, ĉirkaŭ 130 vortoj troviĝas en la skribitaj armenaj fontoj nur 1-2 fojojn. Proksimume 581 mezpersaj vortoj kaj 103 novaj persaj vortoj pluvivis en moderna armena. Samtempe la plej multaj iranaj pruntaĵoj rilatas al ŝtata administrado, feŭda vivo, literaturo kaj aliaj abstraktaj konceptoj, ktp. Oni ankaŭ notu, ke kelkaj el ĉi tiuj vortoj, siavice, estas prenitaj de la persa el aliaj antikvaj lingvoj, sed estisenkondukitaj en la armenan pere de la persa. Tra la armena lingvo, la irananoj penetris en kartvelan. La plimulto de la kartvelaj pruntaĵoj de la mezpersa devenas de la armena lingvo.

La nombro de grekaj pruntaĵoj, laŭ Aĝaryan, estas 916 vortoj (inkluzive de tiuj de la meza armena kaj moderna armena lingvo), el kiuj 164 estas uzataj en moderna armena literatura lingvo. Laŭ Hovhannisjan, la nombro de grekaj pruntaĵoj estas 293 vortoj.

La armenoj ankaŭ kontaktis la antikvajn semidajn popolojn. La ekzisto de du tavoloj el aramea origino en la antikva armena lingvo estis pruvita. La plej malnovaj esprimoj, ĉefe rilataj al komerco kaj metiarto, same kiel klerikaj, devenas de la tempo de la aĥemenidoj (6-a-4-a jarcentoj a.K.) kaj Tigrano la Granda (95-55 a.K.); pli posta tavolo, vortoj de preĝlibra karaktero, estis transdonita al Armenio kune kun la kristana eklezio. La nombro de siriaj pruntaĵoj, laŭ Hovhannisjan, estas ĉirkaŭ 130 vortoj. Aĝarjan identigas kvar historiajn tavolojn kaj nomigas la tutan nombron de pruntaĵoj de 209 vortoj, el kiuj 120 ankaŭ estas uzataj en moderna armena lingvo. El ĉiuj pruntaĵoj, 27 vortoj povas esti spuritaj ĝis la asiria-babilona historia tavolo. Inter tiaj vortoj, ekzemple, sigelo kanniki. 

Aĝarjan identigas 10 latinajn vortojn konservita rekte el la romia-armena rilato (2-a a.K - 4-a jarcento p.K.) en antikvaj tempoj: կայսր (kajsr) - caesar (cezaro), արկղ (arkł) - arcla (kaso, skatolo), սկուտղ (skutł) - Scutella, սիտղ (SITL) - situla, կառք (Kark') - carrus (ĉaro), ղենջակ (łenǰak) - linteum, բաստեռն (basteṙn) - basterna, լկտիք (lktik') - Lectica, մարգարիտ (Margarit).

En la armena literatura lingvo, meze de la 20-a jarcento, estis nur ĉirkaŭ 20 turkaj pruntaĵoj. En sia libro La turkaj pruntaĵoj en la armena lingvo de 1902, Aĝarjan citis vortojn el la dialektoj de Konstantinopolo, Van, Montara Karabaĥo, Naĥiĉevan-ĉe-Dono, kiuj estis prenitaj el la turka kaj azerbajĝana lingvoj.

La moderna armena lingvo uzas la originalan armenan alfabeton. La alfabeto estis kreita en 405 de la saĝulo kaj pastro Mesrop Maŝtoc kaj komence konsistis el 36 literoj, el kiuj 7 estas vokaloj kaj 29 konsonantaj literoj.

Dum pli ol mil sescent jaroj, la armena alfabeto ekzistis preskaŭ senŝanĝa. En la 11-a jarcento, du pliaj literoj estis aldonitaj - Օ kaj Ֆ.

Dum sia longa historio, la grafika skemo de la armenaj literoj suferis iujn ŝanĝojn. La plej frua formo estas rondigita erkatagir (fera skribo) kiu distingiĝis pro sia monumenteco, kiu regis ĝis la fino de la 13-a jarcento. Ekde ĉi tiu periodo, pli kursiva formo - bolorgir disvastiĝis. Ĝiaj unuaj ekzistantaj specimenoj devenas de la malfrua 10-a jarcento. Ankaŭ en la Mezepoko, la kaligrafiaj formoj ŝhagiro kaj notrgiro estis oftaj.

La unua frazo en armena lingvo tradukita de Mesrop Maŝtoc post kiam li inventis la literojn, laŭdire, estas la unua linio de la Libro de Proverboj de Salomono:

La unua esploristo de la armena lingvo estas Mesrop Maŝtoc mem (361-440), kiu kreis la armenan alfabeton ĉirkaŭ la jaro 405. Post kreo de la alfabeto, Maŝtoc kun grupo de monaĥaj sciencistoj determinis la fonetikajn kaj literumajn normojn de la armena lingvo . En la dua duono de la 5-a jarcento, la Gramatika Arto de Dionizo de Trakio (2-a - 1-a jarcentoj a.K.) estis tradukita armenlingve, kio markis la komencon de nova stadio en la studado de la armena lingvo, la formado de ĝiaj propraj lingvaj vidpunktoj kaj la unua sendependa lingva armena disciplino . Grava kvanto da gramatikaj verkoj ekaperis ekde ĉi tiu jarcento. Ĉi tiu laboro iĝis la bazo de la verkoj de lingvaj akademianoj de fru-mezepoka kaj mezepoka Armenio - Mambra Vertsanoha (5-a jarcento), David Anhaght (5-6-a jarcento), Movses Kertogh (7-a jarcento), kaj aliaj. Jeznik Koghbaci entreprenis la unuan provon distingi dialektojn de la armena lingvo per distingado de pli malaltaj kaj superaj dialektoj . David Kerakan (5-a-6-a jarcentoj) en Gramatika Interpretado faris specialan kontribuon al la klasifiko de la principoj de la etimologio de la armena lingvo. David bezonis sufiĉan singardecon por establi la etimologion, notante Trovi la etimologion ne estas afero de ĉiuj, sed nur de la saĝuloj. Stepanos Sjunetzi (735) kredis, ke gramatiko devas baziĝi sur literaturo kiel primara fonto de materialo; ĉi-lasta ankaŭ starigis demandojn pri la rolo de la gramatiko en solvo de problemoj de ortografio kaj ortoepio, kritiko de literaturaj tekstoj ktp. Sjuntsi donis la unuan klasifikon de armenaj dialektoj, distingis centrajn kaj periferiajn dialektojn, listigas 7 periferiajn dialektojn de la armena lingvo kaj notas ilian literaturan signifon:

Kaj ankaŭ oni devas scii ĉiujn dialektojn periferiajn de la propra lingvo, kiu estas la esenco de Korĉajko kaj Ĥuto kaj Kvara Armenio kaj Alta Armenio kaj Sjuniko kaj Arcaĥo , kaj ne nur la mezaj kaj centraj dialektoj estas taŭgaj.

Ekde la fino de la 7-a jarcento, la unuaj vortaroj aperas kun alfabeta aranĝo de vortoj. La unua vortaro de ĉi tiu tipo estis la traduko de la greka onomastiko. Ĝi listigas la nomojn de la hebreaj literoj, tiam la hebreaj vortoj estas transdonitaj en la armenan skribsistemon kun ilia traduko al la armena. Ekde la fino de la 10-a jarcento, la leksikografio de Armenio travivis rapidan floradon.

La gramatika laboro de la dua duono de la 9-a jarcento, verkita de Amama Arevelzi, estas ĉefe teologia. Jam post la restarigo de la sendependa armena reĝlando de la bagratidoj, tiel nomata, Bagratida Armenio, nova florado de ĉiuj specoj de kulturo kaj scienco ekiĝis, inkluzive intereson pri filozofio, gramatiko, retoriko kaj ĉiuj malnovaj sciencaj tradicioj.

Post kiam la lando perdis sian sendependecon, akademianoj kaj preĝejestroj de Armenio daŭre kreis vortarojn kaj gramatikajn verkojn dediĉitajn al la armena lingvo. Nova pliiĝo en la armena gramatika pensado estas observata ekde la 11-a kaj, precipe, en la 12-a - 13-a jarcentoj. Grigor Magistros (ĉ. 990-1059) en sia gramatika verko inkluzivas kompilon de la ideoj de ĉiuj antaŭaj armenaj gramatikoj. Li unue notis la enan transformon de grabaro. En la studo de etimologio, li konsideris la artikulacian klasifikon de sonoj kaj materialoj de aliaj lingvoj, liberigis etimologion de arbitraj interpretoj; donis al ĝi sciencan bazon. Magistros asertis la neceson koni la lingvojn per kiuj la armenoj kontaktiĝas; protestoj kontraŭ arbitra etimologio:

Se iu etimologigas tiajn vortojn, oni faros grandan eraron. Multfoje oni vidis kiel tiaj etimologiitaj vortoj pruntitaj de aliaj lingvoj, niaj najabroj, kaj eĉ homoj konsideris sin saĝuloj, kaj ĉi tio ŝajnas nescio pri lingvoj.

Grava evento de la epoko estas la unua ortografia reformo. En la dua duono de la 12-a jarcento, Aristako Griĉ verkis la vortaron de la armena lingvo. La plej signifa monumento de gramatika arto de la epoko estas la kompilo de Hovhannes Jerznkaci (ĉ. 1230-1293) Kolekto de gramatikaj interpretoj, kompletigita en 1291. Erznkaci transdonis konjugacio-tabelojn kun ekzemploj de malnova kaj meza armena lingvoj. La verkoj de Jesai Nŝeci (1260/1265 - ĉ. 1338), Hovhannes Corecoci (1270-1338) (Mallonga recenzo pri gramatiko), Gregorio Tatevaci (1346-1409) ankaŭ estas konataj. Arakel Sjunetzi (ĉ. 1350-1425) en La Mallonga Gramatika Analizo pritraktas la fiziologiajn bazojn de parolado, donas detalan klasifikon de ĉiuj specoj de silaboj. Grava kontribuo al la disvolviĝo de la armena lingvistiko estis Gevorg Skevraci (13a jarcento) - aŭtoro de 3 verkoj: Instrukcio pri la ecoj de silaboj, Instrukcio pri prozodio kaj Instrukcio pri la arto de skribado. Li disvolvis la lingvajn principojn de Aristako Griĉ; unue solvis la principojn de la armena lingvo-farado; traktis demandojn pri gramatiko kaj interpunkcio; evoluigis transigajn regulojn. La rekomenditaj reguloj de Skevraci estas uzataj en la armena lingvo ĝis nun kun malgrandaj ŝanĝoj.
Hovhannes Krneci (1290 / 1292-1347) en sia verko Pri Gramatiko, kompletigita en 1344, donis kompletan priskribon de la armena lingvo; elmetis la plenan kurson de ĝia sintakso. Vardan Arevelci (ĉ. 1198-1271), aŭtoro de du gramatikaj verkoj, en la eseo Pri Partoj de Parolado ankaŭ priskribis la principojn de la sintakso de la armena lingvo kaj, laŭ funkcia bazo, identigis 8 partojn de vorto. Arevelci protektis la rajtojn de la meza armena lingvo, perceptante ŝanĝojn en la lingvo kiel natura procezo:.

  Kio estas pli malbona, se iu anstataŭ erkotasan (dek du en antikva armena) parolas tasnejerku (dek du en parolata lingvo)

Armena leksikografio daŭre evoluas en la Alta Mezepoko. Multnombraj klarigaj vortaroj estas kreitaj de individuaj aŭtoroj aŭ verkoj, kaj ankaŭ pli ĝeneralaj. La Armena-persa Vortaro de Vardan, datiĝinta el 11-a aŭ 12a jarcentoj jarcentoj, estas konata. El la dulingva aŭ trilingva vortaroj konataj kiel araba-persa-armena vortaro 13-a aŭ 14-a jarcento. Ĝi estas konservita nur fragmente kaj enhavas 225 vortojn. Filozofiaj kaj kuracistaj terminologiaj vortaroj pluvivas.

Hakobo el Krimeo (1360–1426) verkis gramatikan artikolon resumante sian scion pri literumado. En la 16-a jarcento, Azaria Ĝugaeci, aŭtoro de Gramatikaj Interpretoj kaj David Zejtunci, esploris pri la gramatiko de la armena lingvo. En 1567, Abgar Tokaci publikigis la unuan presitan alfabeton de la armena lingvo - Malgranda Gramatiko aŭ Alfabeto ( Փոքր քերականություն կամ այբբենարան, Pokr kerakanutjun kam ajbbenë.

Ekde la mezo de la 16-a jarcento, eŭropaj sciencistoj ankaŭ komencis montri intereson pri la armena lingvo, sed la studo de la armena lingvo en Eŭropo komenciĝis en la unua duono de la 17-a jarcento. Ekde ĉi tiu jarcento la historio de la armena lingvistiko eniris novan historian periodon, nomatan latinigita armena, pro la latinaj esprimaj formoj artefarite enkondukitaj de gramatikoj. Sed malgraŭ tio, ĉi tiu periodo estis grava paŝo en la historio de armena lingva pensado. Sciencistoj priskribis preskaŭ la tutan strukturon de la armena lingvo; eĉ pli profunde en ĝiajn ecojn.

En 1624, Francesco Rivola publikigis la armenan gramatikon, kiu tamen, estis libera je forta romanigo kaj raciigo de la gramatikaj reguloj karakterizaj de postaj aŭtoroj. En 1637 Simeon Ĝugaeci (malfrua 16-a jarcento - 1657) verkis la libron Libro nomata Gramatiko, en kiu li analizis detale ĉiujn aspektojn de la armena lingvo - gramatiko, fonetiko, leksiko, ktp. La sekva esploristo estis Clement Galanus, kiu eldonis en 1645 Gramatiko kaj Logiko, ankaŭ dediĉita al la armena lingvo. Ĉi-lasta uzis la verkojn de antaŭaj armenaj gramatikoj. Voskan Jerevanci (1614-1674), aŭtoro de pluraj libroj pri la lingvo, en la Libro de Gramatiko (1666) faris la studon de la antikva armena lingvo. En 1674 eldonis la purecon de la armena parolado aŭ armena gramatiko de Hovhannes Olov (1635-1691) kun kiu komenciĝas nova epoko de scienca studado de armena stilo. En la sama jaro, lia armena gramatiko (latina) estis publikigita. Hovhannes Ĝugaeci en 1693 verkis Mallonga Gramatiko kaj Logiko, surbaze de la principoj de Simeon Ĝugaeci. Kombinante la principojn de la armenaj interpretistoj de Dionizo kun la principoj de la tielnomita latinigita gramatiko, verkis sian Libron de Gramatiko Ĥaĉatur Karneci (1666-1740).

Jam ĉe la 17-a - 18-a jarcentoj, armenaj pensuloj laboris pri la aliroj de kompara historia lingvistiko.

Ekde la unua duono de la 18-a jarcento estas tendenco foriĝi de la latinigo de gramatiko, kiu daŭris ĉirkaŭ jarcenton. John Joachim Schröder (1680-1756) publikigis en 1711 la verkon La vortrezoro de la armena lingvo kun malsama priskribo. La libro ankaŭ priskribas la orientan version de la popola lingvo. Schroeder precipe kritikas Clement Galanus kaj Hovhannes Tin pro artefaritaj novigoj. Mĥitar Sebastaci (1676-1749), la romanigo kaj artefaritaj novigoj de kelkaj antaŭaj fakuloj estas eĉ pli kritikitaj. En 1730 lia Gramatiko de Malnova Armena Lingvo estis publikigita en Venecio. Poste ĉi tiu laboro iĝis la bazo por kartvela gramatiko, kompilita en 1753. En la 18-a jarcento, la ampleksa kaj mallonga gramatiko de Baghdasar Dpira (1683-1768) havis konsiderindan famon. La unua el ili estis publikigita en 1736 kaj denove represita dufoje en la sama jarcento. Post Sebastaci, Bagdasar Dpir ankoraŭ pli liberigas la gramatikon de latinismo kaj raciismaj novigoj. Grava okazaĵo en la historio de armena lingvistiko estis La gramatiko de la armena lingvo, publikigita en 1779 de Mikajel Ĉamĉjan (1738-1823). La verko emfazas pro ĝia scienca klareco kaj detalo. La gramatiko de Ĉamĉjan baziĝas sur la sistemo de Mĥitar Sebastaci. En 1781 la unua presita alfabeto estis publikigita en la nova armena lingvo.

En la 17a-18a jarcentoj, la leksikografio daŭre formiĝis: Բառգիրք Հայոց. Dictionarium armeno-latinum Francesco Rivola (1621), Dictionarium latino-armenum  (1695, 17.500 vortoj) Astvacatura Nersesoviĉ, Dictionarium novum armeno-latinum (26,000 vortoj) Jacob Willot, vortaroj de Stepanos Rosĉka (1670-1739) , klariga vortaro (1698, 8500 vortoj) de Eremija Megreci, ktp. La atingo de la armena leksikografio de la epoko estas konsiderata kiel la du-voluma Vortaro de la armena lingvo (1749—1769) de Mĥitar Sebastaci, enhavanta proksimume 37000 kapvortojn. En 1788 la unua armena-rusa vortaro de Kleopatra Sarafjan estis publikigita en Sankt-Peterburgo.

La sekva fazo de la jarcenta historio de armenaj lingvaj studoj eniras la 19-an jarcenton. Inter la signifaj fakuloj de la komenco de la jarcento estas Gabriel Avetikjan (1751-1827), aŭtoro de armena Gramatiko (1815), kaj Arsen Bagratuni (1790-1866), aŭtoro de pluraj gramatikaj verkoj (1852, 1857). Harutjun Avgerjan (1774-1854), krom dulingvaj vortaroj (armena-angla, 1825; angla-armena, 1821; ktp.), Skribis studon (1821), kiu traktas la etimologion de la armena lingvo. Gabriel Avetikjan, Ĥaĉatur Surmeljan kaj Mkrtiĉ Avgerjan en Venecio en 1836-1837 kreis duvoluman klarigan Nova Vortaro de la Armena Lingvo, kiu ankoraŭ konservas sian sciencan valoron ĝis hodiaŭ. Minas Bĵŝkjan (1777-1851) - aŭtoro de la Gramatiko de la armena lingvo (1840) kaj alia multlingva gramatiko. La libro ricevis grandan oran medalon de la Rusa Imperio. Ĉi tiu periodo inkluzivas la studon de la germana orientalisto Heinrich Petermann. Meze de la 19-a jarcento, la gramatiko de la moderna armena lingvo estas verkita de Arsen Ajtunjan (1866) kaj S. Palasajan (1870).

Pra-hindeŭropaj plozivoj estas aspirataj en la pra-armena lingvo, unu el la cirkonstancoj ofte ligitaj al la glotala teorio, kies versio postulis, ke la senvoĉaj oklusivoj de la pra-hindeŭropa estas aspiritaj.

En la armena, la akcento falas sur la lastan silabon sed se la lasta silabo enhavas la difinitan artikolon [ə] aŭ [n], kaj la posesivajn artikolojn ս kaj դ, en kies kazo ĝi falas sur la antaŭlasta. Ekzemple, [ɑχɔɾˈʒɑk], [mɑʁɑdɑˈnɔs], [ɡiˈni] sed [vɑˈhɑɡən] kaj [ˈdɑʃtə]. Esceptoj al ĉi tiu regulo estas iuj vortoj kun la fina litero է (ե en la reformita ortografio) (մի՛թէ, մի՛գուցե, ո՛րեւէ) kaj foje la numeraloj (վե՛ցերորդ, տա՛սներորդ, ktp.), same kiel, նամանաւանդ, հիմա, այժմ, kaj malgranda nombro de aliaj vortoj.

Moderna armena lingvo havas ses vokalojn. Ĉiu vokala fonemo en la tabelo estas reprezentita per tri simboloj. La unua indikas la elparolon de fonemo en la Internacia Fonetika Alfabeto (IPA). Post tio aperas la litero de la armena alfabeto kiu reprezentas la sonon. La lasta simbolo estas ĝia latinlitera transliterumado (laŭ ISO 9985).

 :

La sekva tabelo listigas la orientan armenan konsonantan sistemon. La plozivoj kaj afrikatoj havas specialan aspiracian serion (plejparte transskribite kun apostrofo post la litero): p ', t', k '(sed č). Ĉiu fonemo en la tabelo estas reprezentita per tri simboloj. La unua indikas la elparolon de fonemo en la Internacia Fonetika Alfabeto (IPA), post kiu aperas la responda litero de la armena alfabeto, kaj la lasta simbolo estas ĝia transkribo laŭ latinaj literoj laŭ ISO 9985 (1996).

Armena korespondas kun aliaj hindeŭropaj lingvoj en ĝia strukturo, sed ĝi dividas karakterizajn sonojn kaj trajtojn de ĝia gramatiko kun najbaraj lingvoj de la Kaŭkaza regiono. La armena estas riĉa je kombinado de konsonantoj. Kaj la klasika armena kaj la modernaj parolitaj kaj literaturaj dialektoj havas kompleksan sistemon de substantiva deklinacio, kun ses aŭ sep substantivokazoj sed neniu seksa genro. En moderna armena lingvo, la uzo de helpaj verboj por montri akcenton ĝenerale kompletigis la fleksiajn verbojn de klasika armena lingvo. Negativaj verboj konjugacias malsame al pozitivaj en multaj tempoj, alie aldonante nur la negativan չ al la pozitiva konjugacio. Gramatike, fruaj formoj de armena lingvo havis multon komune kun klasika greka kaj latina, sed la moderna lingvo, kiel moderna greka, spertis multajn transformojn, aldonante iujn analitikajn ecojn.

Klasika armena havas neniun gramatikan genron, eĉ ne en la pronomo, sed estas ina sufikso (-ուհի -uhi). Ekzemple, ուսուցիչ (usuts'ich, instruisto) iĝas ուսուցչուհի (usuts'chuhi, ina instruisto). Ĉi tiu sufikso, tamen, ne havas gramatikan efikon en la frazo. La nominala fleksio, tamen, konservas plurajn specojn de hereditaj tigaj klasoj. Substantivoj estas rifuzitaj por unu el sep kazoj: nominativo (ուղղական uxxakan), akuzativo (հայցական hayc'akan), lokativo (ներգոյական nergoyakan), genitivo (սեռական seṙakan), dativo (տրական trakan), ablativo (բացառական bac'aṙakan), aŭ instrumentalo (գործիական gorciakan).

Animate nouns do not decline for locative case.

Verboj en la armena havas vastan sistemon de konjugacio kun du ĉefaj verbaj tipoj en orienta armena kaj tri en okcidenta armena ŝanĝanta formojn de gramatikaj tempo, modo kaj aspekto.

La infinitivo de armenaj verboj estas formita per la radiko, vokalo, kaj la afikso -լ (-l). La finaĵoj reflektas la nombron de eblaj konjugacioj. Okcidenta armena estas konservativa, konservante tri konjugaciojn ĉe a, e, kaj i, dum orienta armena nur laŭ la tipoj I kaj II:

Formado de la nuna tempo (prezento) diferencas inter orienta kaj okcidenta dialektoj. Fakte, la `prezenco indikativo en la orient-armena ne havas similaĵon en la okcidenta. Tamen, la okcidenta prezenca indikativo havas identan formo al la orienta ĉe la prezenca kondicionalo.

Orienta armena lingvo uzas la participon (-um) por la prezenco en la verbo լինել (linel esti). Okcidenta armena uzas sintezan ĝeneralan formon de la verbo antaŭita de la partiklo կը gë / gə /. La sinteza formo konjugaciiĝas laŭ la vokalo de la verbo (t.e, e, i aŭ a).

La formado de la imperfekto estas simila al la formado de la prezenca indikativo en ambaŭ dialektoj. Orienta armena uzas la participon -ում (-um) kun la neregula verbo լինել (linel esti). Okcidenta armena uzas sintezan imperfektan formon de la verbo antaŭita de la partiklo կը gë / gə /.

Kiel la formado de la prezenco, la futuro en la armena havas du variantajn konstruojn kun kontraŭaj signifoj. La orient-armena futuro estas farita per la futura participo -լու (-lu) kun la verbo en prezenco լինել (linel). La okcident-armena futuro estas farita per la ĝenerala sinteza verbo antaŭita de la partiklo պիտի (bidi). (Ĉi okcidenta formo estas identa al la orienta armena ne-pasinta bezonaĵo)

Estas du ĉefaj radikoj po verbo, la prezenca radiko kaj preterita radiko. Por konjugacioj I / II, la preterita estas identa al la prezenca, kiu estas baze la verbo krom la vokalo kaj ties finaĵo:

La armena lingvo estas plurcentra lingvo, havante du modernajn normigitajn formojn: orienta armena kaj okcidenta armena lingvo. La plej karakteriza trajto de okcidenta armena estas tio, ke ĝi spertis plurajn fonetikajn fuziojn; ĉi tiuj eble ŝuldiĝas al proksimeco kun arabaj kaj tjurk-parolantaj komunumoj.

Ekzemple, orient-armenaj parolantoj prononcas (թ) kiel [tʰ], (դ) kiel [d], kaj (տ) kiel plozivo [t˭]. Okcidenta armena simpligis la plozivan sistemon en simplan dividon inter voĉaj plozivoj kaj aspiritaj; la unua serio korespondas al la ploziva serio de orienta armena, kaj la dua respondas al la orientaj voĉaj kaj aspirataj serioj. Tiel, la okcidenta dialekto prononcas ambaŭ (թ) kaj (դ) kiel [tʰ], kaj la (տ) litero kiel [d].

Ne ekzistas preciza lingva limo inter unu dialekto kaj alia ĉar preskaŭ ĉiam estas dialekta transira zono de iu grandeco inter paroj de geografie identigitaj dialektoj.

Armena povas esti dividita en du ĉefajn dialektajn blokojn kaj tiuj blokoj en individuajn dialektojn, kvankam multaj el la okcident-armenaj dialektoj formortis pro la efikoj de la Armena Genocido. Aldone, neniu dialekto estas tute homogena: ĉiu dialekto povas esti subdividita en plurajn subdialektojn. Kvankam okcidentaj kaj orientaj armenaj ofte estas priskribitaj kiel malsamaj dialektoj de la sama lingvo, multaj subdialektoj ne estas facile reciproke kompreneblaj. Tamen, flua parolanto de unu el du tre variemaj dialektoj, kiuj ankaŭ estas klera pri unu el la normaj lingvoj, kiam eksponite al la alia dialekto dum kelka tempo povos kompreni la alian relative facile.

Distriktaj okcidentaj armenaj variaĵoj nuntempe uzataj inkludas hamŝenidan, parolitan de la hamŝenidoj; la dialektoj de armenoj de Kesabo (Քեսապի բարբառ), Latakio kaj Jisr al-Ŝugur (Sirio), Anĝaro, Libano, kaj Vakıflı, Samandağ (Turkio), parto de la Sueidia dialekto (Սուէտիայի բարբառ).

Formoj de la Karina dialekto de okcidenta armena lingvo estas parolataj de kelkaj cent mil homoj en norda Armenio, plejparte en Gjumri, Artik, Aĥurjan, kaj ĉirkaŭ 130 vilaĝoj en provinco Ŝirako, kaj de armenoj en Ĝavaĥko provinco de Kartvelio (Aĥalkalako, Aĥalciĥo).

Okcident-armenaj dialektoj estas nuntempe parolataj ankaŭ en Gavar (antaŭe Nek Bajazet kaj Kamo, okcidente de Lago Sevan), Aparan, kaj Talin en Armenio (Muŝ-dialekto), kaj de la granda armena loĝantaro de Abĥazio, kie ili estas konsiderataj kiel la unua aŭ dua etna malplimulto, aŭ eĉ egala laŭ la nombro de la loka abĥaza loĝantaro.

La armena alfabeto (armene: Հայոց գրեր, romanigita: Hayotser aŭ armena: Հայոց այբուբեն, latinigita: Hajoc ajbuben) estas grafike unika alfabeta skriba sistemo, kiu estas uzata por skribi la armenan lingvon. Ĝi estis kreita ĉirkaŭ la jaro 405 de Mesrop Maŝtoc, armena lingvisto kaj eklezia gvidanto, kaj origine enhavis 36 leterojn. Du pliaj literoj, օ (o) kaj ֆ (f), estis aldonitaj en la Mezepoko. Dum la ortografia reformo de la 1920-aj jaroj en sovetia Armenio, nova litero և (majuskla ԵՎ) estis aldonita, kiu estis ligita antaŭ ե+ւ, dum la litero Ւ ւ estis forĵetita kaj reenkondukita kiel parto de nova litero ՈՒ ու (kiu estis digrafo antaŭe). Ĉi tiu alfabeto kaj asociita ortografio estas uzata de plej multaj armenaj parolantoj de la Respubliko Armenio kaj en la landoj de la antaŭa Sovetunio. Nek la reformitaj alfabeto nek la ortografio estis adoptitaj de diasporaj armenoj, kaj de orient-armenaj parolantoj de Irano kaj ĉiuj okcidentaj armenaj parolantoj, kiuj daŭre uzas la tradician alfabeton kaj literumon.

La armena lingvo estas hindeŭropa, do multaj el ĝiaj pra-hind-eŭropaj vortoj estas kognatoj en aliaj hindeŭropaj lingvoj kiel la angla, la latina, la greka kaj la sanskrita. Ĉi tiu tabelo listigas nur kelkajn el la pli rekoneblaj paroloj:

La armena lingvo iĝis la unua lingvo de presado inter la lingvoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, la baltaj ŝtatoj, kaj ankaŭ multaj lingvoj de Azio kaj Eŭropo. Ekde la komenco de la armena libropresado ĝis 1800, pli ol 1154 titoloj de armenaj libroj estis eldonitaj (inter la lingvoj de la KSŜ kaj la baltaj ŝtatoj, la dua, post la ruslingvaj eldonoj, estas la nombra indikilo). La unua eldono en la armena estis realigita de Johan Schildberger en Majenco en 1475 en latina skribo (la preĝo Nia Patro).

En 1486, Bernard von Braindenbach publikigis la armenan tekston en ksilografia presilo. La komenco de la armena libropresado devenas de 1512, kiam en Venecio Hakob Megapart publikigis la libron Urbatagirk (Libro de vendredo). 32 titoloj de armenaj libroj, eldonitaj dum la 16-a jarcento, estis konservitaj, 19 el kiuj estis presitaj de armenaj libro-eldonistoj ekskluzive en armena lingvo. En 1616, Hovhannes Karmenjantuc fondis armenan presejon en Lvivo - unu el la unuaj presejoj sur la teritorio de Ukrainio, kaj en 1639 armena presejo estis fondita en Ĝulfo - la unua presejo en Irano. Dum la jaroj 1666-1668, la unua presaĵo de la Biblio en la armena kun ilustraĵoj de Albrecht Dürer estis presita en la armena presejo de Amsterdamo. En 1675 estis eldonita la unua presita libro en la nova armena lingvo, aŝĥarhabar.

DAS ARMENISCH (ERMENISCH H) PATER NOSTER

Har myer ur erqink; es sur eytza annun chu; ka archawun chu; jegetzi kam chu [worpes] hyerginckch yer ergory; [es] hatz meyr anhabas tur myes eisor; yep theug meys perdanatz hentz myengkch theugunch meyrokch perdapanatz; yep my theug myes y phurtzuthiun; haba prige myes y tzscharen. Amen.

La unuaj armenaj presejoj estis fonditaj en Venecio en 1512 kaj en 1567 en Konstantinopolo, kaj tiam la armenaj presejoj estis malfermitaj en Romo (1584), Lvivo (1616), Milano (1621) Parizo (1633), Livorno (1643), Amsterdamo. (1660), Marsejlo (1673), Lepsiko (1680), Padovo (1690), Londono (1736), Sankt-Peterburgo (1781), ktp.

En la posta jarcento, armenaj presejoj malfermiĝis en Moskvo (1820), Ŝuŝo (1828), Novjorko (1857), Erevano (1876), Bostono (1899), ktp. Ĝenerale, ĝis 1920, pli ol 460 preslokoj funkciis ĉirkaŭ la mondo, presante librojn, revuojn kaj gazetojn en la armena lingvo.

Ĉirkaŭ 1696, la unua geografia mapo en la armena lingvo estis presita en Amsterdamo.

La unua armena gazeto Azdarar (Vestnik) estis publikigita en 1794 en Madraso (Barato); ekde 1799 en Taregrutjun-revuo (Kroniko) estis publikigita en Venecio. Komence de la 19-a jarcento, la periodaj eldonoj de Taregrutjun (1800-1802), Eganak buzandian (1803-1820), Iŝatakaran (1807-1808), Ditak-busandjan (1808), Ditak-busandjan (1812 - 1816), Hajeli Kalkatjan (1820), Ŝtemaran (1821-1823), ktp.

La unua armena gazeto, semajna gazeto inter orientaj armenoj, Areveljan Canucmunk (orientaj novaĵoj) estis publikigita en 1815 en Astrakano.




#Article 54: Ajnuoj (303 words)


Ajnuoj (aŭ ainoj) estas indiĝena etno loĝanta ĉefe en la insulo Hokajdo en Japanio, 20 mil (1992). Apartenas al izolita ajnua lingvofamilio. Prauloj de ajnuoj venis de Sud-Orienta Azio dum frua neolitiko.

kiel kamuy(dioj), por kiuj ili en la ĉiutaga vivo preĝis kaj plenumas diversajn ceremoniojn.
Ĉi tiuj dioj estas : tiaj naturaj dioj, kiaj fajro, akvo, vento kaj tondro ; tiaj animalaj dioj, kiaj ursoj, vulpoj, ocela-strigoj kaj orkoj ; tiaj vegetalaj dioj, kiaj akonito, fungoj kaj artemizio; tiaj objektaj dioj, kiaj boatoj kaj kruĉoj ; kaj tiaj aliaj dioj, kiaj protektas domojn, kiaj de montoj kaj de lagoj. Kontraste al tiaj dioj oni nomas homon kiel 'Ainon'.

Pri la origina deveno de la ainoj oni iam proponis diversajn teoriojn, kiuj estas la Kaŭkaza(Blankula), la Mongoloida, la Oceanio-Rasa, la Praaziana-Rasa, kaj la Izola-Rasa. Lastatempe troviĝas tiu teorio, kiu sekvas unu hipotezon el la evoluigitaj Mongoloido-Teorioj: Pra-mongoloidaj popoloj iam konsistis el du tipoj: la sud-devena kaj la nord-devena, el kiuj antaŭ la Ĵomon-periodo (kelkdekmil jarojn antaŭe) la sud-devenaj mongoloidoj ekmovis sin norden kaj enlogiĝis en la Japana(n) insularo(n), inkluzive de Okinavo, dum longa periodo. Poste ili ekludis sian ĉefan rolon en la Ĵomon-periodo tra la tuta lando. Tamen, en la Yayoi kaj tumula periodoj, la nord-devenaj mongoloidoj amase transiris la maron al la japana insularo. Kaj oni supozas, ke la etnaj Japanoj (ne ainaj) estas la popolo evoluinta rapide pro la fortaj influoj de ĉi tiuj migradaj procezoj, kaj aliflanke, la ainoj en la regionoj, Hokkajdo kaj Tohoku, kaj la Ryukyu-a popolo en Okinavo estas tiuj, kiuj estas apenaŭ influitaj de ĉi tiu procezo.

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 43an ĉapitron La ainoj kaj iliaj fabeloj al komentoj pri la popolo en la insulo Hokajdo; poste ŝi rakontas du fabelojn pri du gigantaj vulpoj kaj alaŭdo respektive.




#Article 55: Alberto (1755 words)


Alberto (la angla: Alberta) estas la plej okcidenta de la tri preriaj provincoj de Kanado. Ĝi iĝis provinco la 1-an de septembro 1905.

Alberto situas en Okcidenta Kanado: okcidente de ĝi estas Brita Kolumbio, oriente de ĝi estas Saskaĉevano, norde de ĝi la Nordokcidentaj Teritorioj kaj sude de ĝi la usona ŝtato Montano. Alberto estas unu el la du kanadaj provincoj kiuj havas landlimon kun nur unu usona ŝtato - la alia estas Nov-Brunsviko. Ĝi ankaŭ estas unu el la du kanadaj provincoj sen marbordo - la alia estas Saskaĉevano.

La ĉefurbo de Alberto estas Edmontono, kiu situas tuj sude de la centro de la provinco. Kalgario estas granda distribua kaj transporta centro; krome ĝi estas unu el la plej gravaj komercaj centroj de Kanado. Edmontono estas la ĉefa provizejo kaj serva centro por la gudrosablejoj de Kanado kaj aliaj industrioj kiuj baziĝas je la minado kaj rafinado de la naturrimedoj de norda Kanado. La la plej novaj taksoj en ambaŭ el ĉi tiuj du metropoloj nun loĝas pli ol miliono da loĝantoj (Kalgario havas iom da loĝantoj ol Edmontono.) Inter aliaj gravaj sed malpli grandaj komunumoj de Alberto estas Red Deer, Lethbridge, Medicine Hat, Fort McMurray, Grande Prairie, Camrose, Lloydminster, Wetaskiwin, Banff, kaj Jasper. Vidu ankaŭ: Listo de komunumoj de Alberto.

Depost la 30-a de aprilo 2019 la ĉefministro de Alberto estas Hon. Jason Kenney (UCP).

Alberto nomiĝas laŭ la princino Louise Caroline Alberta, filino de la brita reĝino Victoria. Princino Louise estis edzino de la Markizo de Lorne, Guberniestro ĝenerala de Kanado de 1878 ĝis 1883. Lake Louise, la vilaĝo Caroline, kaj Monto Alberto ankaŭ ricevis siajn nomojn honore al Princino Louise.

Alberto estas en okcidenta Kanado kaj kovras terenon kun areo de 661.190 km². Sude ĝi dividas landlimon kun la usona ŝtato Montano ĉe la 49-a paralelo de latitudo. Oriente ĝi dividas limon kun Saskaĉevano ĉe la longituda paralelo 110° U. Norde ĝi dividas limon kun la Nordokcidentaj Teritorioj ĉe la 60-a paralelo de latitudo. Okcidente la limo kiun ĝi dividas kun Brita Kolumbio sekvas la kontinenta kontinentan akvodislimon norden de la usona landlimo ĝis la longituda paralelo 120° U, de kie ĝi sekvas ĉi tiun paralelon ĝis la latituda paralelo 60°N.

Escepte de la sudorienta parto, la provinco havas multe da akvo. En Alberto dekoj da riveroj kaj lagoj uziĝas por naĝado, akvoskiado, fiŝkaptado kaj multaj aliaj akvosportoj. Estas en Alberto tri grandegaj lagoj kaj multaj pli malgrandaj lagoj kun areo de malpli ol 260 km². Parto de Atabaska Lago (7898 km²) estas en Saskaĉevano. Lago Claire (1436 km²) kuŝas tuj okcidente de Atabaska Lago en Nacia Parko de la Arbara Bizono. Malgranda Slavia Lago (1168 km²) situas nordokcidente de Edmontono.

Pro tio ke Alberto etendiĝas 1200 km-ojn de nordo al sudo kaj ĉirkaŭ 600 km-ojn de oriento al okcidento, la klimato kompreneble multe varias. La klimaton ankaŭ influas tio ke la provinco estas altebenaĵo: la alteco varias de ĉirkaŭ 1000 metroj en la sudo (la urbocentro de Kalgario havas altecon de 1050 m kaj Red Deer havas ĉirkaŭ 850 m) ĝis 650 metroj en la nordo. Tio ke estas monta muro en la okcidento de la provinco kaj ebenaj prerioj en la oriento ankaŭ influas la klimaton.

Nordan Alberton plejparte kovras tajgo, kaj ĝi havas malpli multajn frost-liberajn tagojn ol suda Alberto, kiu havas duon-dezertan klimaton. La sudorienta angulo de Alberto havas pli altan someran varmecon kaj malpli multan pluvon ol la resto de la provinco. Okcidentan Alberton protektas la montaro, kaj ĝi vintre havas la mildajn temperaturojn kiujn alportas la ĉinukaj ventoj. La sudorienta Alberto aliflanke estas seka ebenaĵo kun iom da montetoj, kie la temperaturoj estas plej ekstremaj, variante de -35 °C vintre ĝis +38 °C somere. En la centro de Alberto kaj partoj de la nordokcidento, en la valo de la Pacrivero estas tremola parktereno, naturmedio mezgrada inter la prerio de la sudo kaj la tajgo de la nordo. Post suda Ontario, Centra Alberto estas la kanada regiono kie oni plej ofte spertas tornadojn. Fulmotondroj, iuj severaj, ofte spertiĝas somere, precipe en la centro kaj sudo de Alberto. La regiono ĉirkaŭ la kalgaria-edmontona koridoro estas fama pro tio ke tie spertiĝas hajlo pli ofte ol aliloke en Kanado danke al la orografia levado de la Roka Montaro, kiu plifortigas la ciklon de supren kaj malsupren fluantaj ventoj necesaj por la kreado de hajlo.

Ĝenerale, Alberto havas malvarmajn vintrojn, kun meza temperaturo kiu varias de −10 °C en la sudo ĝis −24 °C en la nordo. Sude ĉe la antaŭmontoj de la Roka Montaro la vintran malvarmon interrompas ĉinuk-ventoj, kiuj povas rapide levi temperaturojn ĝis 20 °C. Ĉi tio okazas plejofte dum februaro kaj marto. Somere la meza dumtaga temperaturo varias de ĉirkaŭ 21 °C en la valoj de la Roka Montaro kaj en la nordo ĝis preskaŭ 30 °C en la seka prerio de la sudoriento. En la nordo kaj okcidento de la provinco falas pli multe da plumo, kaj estas malpli da vaporiĝo danke al malpli altaj someraj temperaturoj. En la sudo kaj centro-oriento senpluveco foje persistas dum jaroj, kvankam ili ankaŭ povas sperti fortan pluvadon. Danke al la ĝenerale seka klimato de Alberto, ĝiaj loĝantoj spertas relativan grandan kvanton da sunbrilo, se oni konsideras ĝian nordecon; la orient-centra parto de la provinco (ĉe la saskaĉeva limo) ricevas pli multan sunbrilon ol ĉiuj aliaj lokoj de Kanado, meze 2500 horojn jare.

La ĉefurbo de Alberto, Edmontono, situas preskaŭ precize en la geografia centro de la provinco, kaj ĉi tie oni rafinas la plej grandan parton de la nafto elterigita en norda Alberto. Suda Alberto, kie situas Kalgario, famas pro ranĉado. Sur la plejparto de la senarbara parto de Alberto oni kreskigas grenojn aŭ paŝtado de melkobovinoj, kun ranĉado kaj fojnorikoltado precipe grava en la sudo.

La albertaj badlandoj troveblas en sudorienta Alberto, kie la rivero Red Deer transiras la ebenan prerion kaj farmtereno, kaj karakteriziĝas de profundaj interkrutejoj kaj frapantaj terenformoj. Dinosaŭra Provinca Parko, proksime de Brooks (Alberto), bone montras la badlandan terenon, dezertajn plantojn, kaj restaĵojn de la pasinteco kiam dinosaŭroj vivis en ĉi tiu regiono kiu tiutempe havis abundan vegetaĵojn.

Alberto estas unu el la du kanadaj provincoj sen marbordo (la alia estas Saskaĉevano).

Plej grandaj municipoj kaj aglomeraĵoj laŭ nombro de loĝantoj

Alberto multe kreskis dum la pasintaj dek jaroj, parte danke al la tre bona ekonomio. Inter 2003 kaj 2004, estis alta nivelo de naskoj (komparebla al tiu de pli grandaj provincoj kiel Brita Kolumbio), relative alta enmigrado, kaj de eksterlando kaj en aliaj provincoj, kompare kun aliaj provincoj. En malfrua 2005 la provinco havis 3.306.359 loĝantojn. 81% de ĉi tiuj havas sian hejmon en urbaj regionoj, kaj 19% en la kamparo. La Kalgari-Edmontona Koridoro estas la plej urbigita regiono de la provinco kaj unu el la plej dense loĝataj regionoj de Kanado. Multaj albertaj urboj kaj urbetoj ankaŭ spertis tre rapidan kreskadon lastatempe. Dum la pasinta jarcento la loĝantaro de Alberto kreskis de 73.022 en 1901 ĝis 3.375.763 en 2006.

Loĝantaro de Alberto depost 1901

Rase kaj etne, Alberto estas plejparte kaŭkaza. 88.8% de la loĝantaro estas aŭ blankula aŭ indiĝena. Ĉi tiu nombro estas tamen malpli granda en la urboj, precipe Kalgario kaj Edmontono, en kiuj loĝas pli granda nombro de homoj de la videblaj minoritatoj.

Videblaj Minoritatoj

Plej multaj albertanoj identigas sin kiel kanadaj (27.66%) kaj anglaj (25.61%), kun grandaj grupoj kiuj identigas sian devenon kiel germana (19.60%), skota (18.92%), irlanda (15.68%), franca (11.31%) aŭ ukraino (9.71%).

La plimulto de albertanoj konsideras sin kristanoj, sed multaj homoj aŭ praktikas aliajn religiojn aŭ ne apartenas al iu ajn religio. En Alberto estas iom pli alta procentaĵo de evangeliistaj kristanoj ol en aliaj kanadaj provincoj. Aliflanke, el inter la kanadaj provincoj Alberto havas la due plej alta (post Brita Kolumbio) procentaĵo de ne-religiaj loĝantoj; 44% de albertanoj ne vizitis preĝejo dum 2006.

La albertaj membroj de la Mormona Ekzlezio loĝas ĉefe en la plej suda parto de la provinco; estas mormonaj temploj en Cardston kaj Edmontono. Multaj mormonoj de Alberto estas prafiloj de mormonaj pioniroj, kiuj enmigris de Utaho komence de la 20a jarcento. En Alberto loĝas ankaŭ multaj huteritoj, membroj de anabaptista religio simila al tiu de la menonanoj, kaj signifan nombron de Adventistoj de la Sepa Tago, precipe en kaj apud Lacombe pro la tiea situo de la Kanada Universitata Kolegio. En Alberto hejmas ankaŭ pluraj ortodoksaj kaj orientaj katolikaj eklezioj rezulte de enmigrado el orienta Eŭropo; inter ĉi-lastaj estas la Ukraina Katolika Eparkio de Edmontono kaj la Okcidenta Diocezo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio de Kanado, kiu baziĝas en Edmontono.

Multaj adeptoj de Hinduismo, Sikismo kaj Islamo ankaŭ loĝas en Alberto; la plej malnova moskeo de Nordameriko troviĝas en Edmontono, kaj unu el la plej grandaj sikaj temploj de Kanado troviĝas rande de Edmontono.

La plimulto de la 13.000 judoj en Alberto loĝas en Kalgario (7.500) kaj Edmontono (5.000).

La kanada provinco Alberto, norde ĝis la 53-a paralelo de latitudo, estis parto de Rupertlando ekde la tempo kiam korporaciiĝis la Kompanio de la Hudsona Golfo (1670). Kiam la francoj venis al la nord-okcidento ĉirkaŭ 1731 ili setlis en la okcidentaj prerioj kaj kreis komunumojn kiel Lac La Biche kaj Bonnyville. Fuorto La Jonquière establiĝis proksime al la loko kie nun estas Kalgario en 1752. La Nord-Okcidenta Kompanio de Montrealo okupis la nordan parton de tio kio nun estas Alberto antaŭ ol komercistoj de la Kompanio de la Hudsona Golfo venis por ekposedi ĝin. La unua esploristo de la Atabaska regiono estis Peter Pond, kiu, kiel reprezentanto de la Nord-Okcidenta Kompanio, konstruis Fuorton Atabaskon ĉe Lac La Biche en 1778. Roderick Mackenzie konstruis Fuorton Chipewyan (kie nun estas la komunumo Fort Chipewyan) ĉe Atabaska lago dek jarojn poste en 1788. Lia kuzo Alexander Mackenzie sekvis la Nordan Saskaĉevanon ĝis la loko kie ĝi fluas plej norde (proksime de Edmontono) kaj pluiris piede ĝis la Atabaska rivero, kiun li sekvis ĝis ĝia enfluejo ĉe Atabaska lago. Tie li malkovris, ĉe elfluejo de la lago, la riveregon kiu nun portas lian nomon: la Mackenzie. Tiun li sekvis ĝis kie ĝi enfluas la Arktan Oceanon. Revenante al Atabaska lago li sekvis la Pac-riveron kontraŭflue kaj fine atingis la Pacifikon. Tiel ĉi Alexander Mackenzie estis la unua blankulo kiu transiris la nordamerikan kontinenton norde de Meksiko.

La distrikto Alberto kreiĝis kiel parto de la Nord-Okcidenta Teritorioj en 1882. Kiam alvenis novaj setlantoj, iom post iom aldoniĝis lokaj reprezentantoj al la Leĝdona Asembleo de la Nord-Okcidento. Post longa kampanjo por aŭtonomeco oni en 1905 pligrandigis la distrikton kaj donis al ĝi la statuson de provinco. Alexander Cameron Rutherford elektiĝis la unua ĉefministro de Alberto.




#Article 56: Apolono (149 words)


Vidu ankaŭ Apolonio kaj Dio Apolonio

Apolono (helene Ἀπόλλων) aŭ Febo (Φοῖβος foibos) estas la filo de Zeŭso kaj de la Titanino Letoa. Li estas la frato de la ĝemela diino Artemisa, kaj la patro de Orfeo kaj Asklepio.

Apolono estis tre bonaspekta blonda juna viro. Li simbolis la ordon, la akordon, kaj la civilizacion. Li estis la patrono de la muziko, la medicino, kaj la orakolo. Ofte li portis pafarkon, liron, kaj laŭron.

Apolono kaj Artimesa estis ĝemeloj. Ili naskiĝis sur la insulo Deloso, ĉar ĉiu en Helaso temis la koleron de Hera, la ĵaluza edzino de Zeŭso. La diino Temisa donis nektaron kaj ambrozion al la infaneto Apolono, kaj la bebo rapide fariĝis plenkreskulo.

Apolono helpis al Pariso dum la Milito de Trojo.

La dio havas sub sia egido la Muzojn.

Peano estas helena kanto por honoro de Apolono aŭ milita kanto de venko kaj ĝojo (NPIV).




#Article 57: André-Marie Ampère (154 words)


André Marie AMPÈRE  (naskiĝis la 20-an de januaro 1775 en Poleymieux-au-Mont-d'Or, mortis la 10-an de junio 1836 en Marsejlo) estis franca fizikisto, matematikisto, inĝeniero kaj filozofo.

Kiel infano li neniam vizitis lernejon, sed estis instruata de sia patro, kiu estis riĉa komercisto. Li fariĝis instruisto, poste profesoro pri matematiko en la Franca Politeknika Lernejo de Parizo kaj ekde 1826 li laboris kiel profesoro pri fiziko en la Collège de France. Jam ekde la jaro 1802 li estis membro de la Akademio de Sciencoj de Francio.

Ampère (aŭ Ampero, esperante) estas konsiderata unu el la malkovrintoj de la elektromagnetismo. Krome li eltrovis multajn novajn sciojn en la matematiko kaj la kemio, ankaŭ okupiĝis pri biologio kaj filozofio. La mezurunuo de la kurentointenso estas nomata laŭ li: ĝi fakte nomiĝas ampero.

Li, kiel aliaj saĝuloj de sia tempo, ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj eĉ kreis projekton de apriora lingvo, kiun oni konas iomete per sia korespondado.

 




#Article 58: Albany (Nov-Jorkio) (213 words)


Albany, Esperantigita Albeno, estas la ĉefurbo de de la usona ŝtato Nov-Jorkio. La urbo havis 100 104 loĝantojn (en 2015), sed la metropola regiono, kiu inkludas Schenectady kaj Troy, havis loĝantaron de 1 170 483. Albany situas 240 km norde de la urbo Novjorko, sur la okcidenta bordo de la rivero Hudsono.

Henry Hudson, anglo velante sub la Nederlanda flago, atingis la lokon en 1609. La nederlandanoj fondis Fort Orange, la situo de la nuntempa Albany, en la jaro 1624.

La nomo Albany estas anglalingva versio de skotgaela Alba (Skotlando)

En la centro de Albeno estas la Imperia Ŝtata Placo, konstruita de la ŝtatestro Nelson A. Rockefeller, inter 1965 kaj 1979, kontraŭ 1000 milionoj da dolaroj. Ĝi havas futurismajn konstruaĵojn kaj monumentojn. Estas granda korso kun arbojn kaj basenojn. Sub la placo estas korso de 40 hektaroj kun multaj butikoj. En la placo estas granda sfera konstruaĵo nomita The Egg (La Ovo), kun du teatroj interne. Oni povas havi bonan elvidon de la 42-a etaĝo de Corning Tower en la placo.

Fronte al la placo estas la Ŝtata Kapitolo, granda monumenta konstruaĵo (1867-1899) el masonaĵo. La Ekzekutiva Domego, hejmo de la ŝtatestro, estas proksima. La oficejoj de la Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio (universitata sistemo de 367.000 studentoj en 64 terenoj) estas en Albany.




#Article 59: Amnestio Internacia (147 words)


Amnestio Internacia (AI) (oficiale Amnesty International) estas tutmonda homrajta movado kiu agadas por antaŭenigi ĉiujn homajn rajtojn agnoskitajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliajn internaciajn normojn. Aparte, Amnestio Internacia kampanjas por liberigi ĉiujn prizonulojn de konscienco; certigi justan kaj senprokrastan proceson por politikaj prizonuloj; abolicii la mortpunon, torturon, kaj aliajn kruelajn traktadojn de prizonuloj; fini politikajn mortigojn kaj malaperojn; kaj kontraŭi ĉiujn homrajtajn mistraktojn, ĉu per registaroj aŭ per opoziciaj grupoj.

 
Amnestio Internacia havas ĉirkaŭ tri milionojn da membroj kaj subtenantoj en 162 landoj kaj teritorioj. Aktivaĵoj varias de publikaj manifestacioj ĝis leter-kampanjoj, de homrajta edukado ĝis monkolektaj koncertoj, de individuaj apelacioj pri aparta kazo ĝis mondaj kampanjoj pri aparta demando.

Amnestio Internacia estas senpartia kaj sendependa de iuj registaro, politiko, aŭ religio. Amnestio Internacia estas financata grandparte de abonoj kaj donacoj de sia tutmonda membraro. 

Amnestio Internacia recivis Nobel-premio pri paco en 1977.




#Article 60: Aksiomo (399 words)


Aksiomo estas principo (baza aserto), kiu estas akceptata sen pruvo en scienca teorio aŭ deduktiva sistemo.

La vorto aksiomo devenas de greka αξιωμα [aksioma] - kiu signifas io inda aŭ memevidenta.

Aksiomoj kies valideco ne estas tiel evidenta ankaŭ estas nomataj ”postulatoj”. Parenca nocio estas ”dogmo”. Subfako de filozofio, en kiu temas pri aksiomoj kaj aksiomigo, nomiĝas aksiomiko.

Aksiomo ne estas pruvebla surbaze de teorio en kiu ĝi rolas, sed ĝi povas esti akceptata

Gravaj asertoj, kiujn oni povas dedukti de aksiomoj aŭ aksiomaro pere de la rimedoj de la teorio estas nomataj teoremoj (en matematiko kaj logiko, sed foje ankaŭ en aliaj sciencoj.)

En la matematiko, ĉiu kampo havas aksiomojn, sur kiuj baziĝas ĉiuj pruvataj teoremoj. Tamen, la plej bazaj aksiomoj estas tiuj de la arteorio, ĉar per ili oni povas konstrui ĉiun matematikan kampon sen neceso de novaj aksiomoj, nur per la uzo de difinoj.

Same kiel aksiomoj, postulatoj estas nepruveblaj asertoj.
Historie la diferenco estis, ke aksiomojn oni konsideris memevidentaj, sed postulatojn ne.
En nuntempa matematiko la distingo nebuliĝis, kaj oni ĝenerale uzas la du vortojn sinonime.

Multaj aksiomoj de geometrio en la verko de Eŭklido - Komencoj, estis nomitaj postulatoj. Oni nomas postulatojn ankaŭ aksiomojn kaj regulojn de formalaj sistemoj, t.e. de iuj teorioj priskribitaj per formala lingvo kaj bazitaj sur ia aksiomaro.

Aksiomo, enkadre de la logiko, estas ĝenerala aserto, prezentata kun ekskluziveco rilate sian kontraŭaĵon. Alidire, la aserto fare de aksiomo necese estas, kaj ne povas esti la kontraŭo. Ĉefa ekzemplo de aksiomo estas tiu de nekontraŭdiro: 

Ne estas la aksiomo izolita koncepto, nek kunmeto de pluraj premisoj farante argumenton. Sed aksiomo estas rekte nur aserto; sed tiu aserto havas la internan karakteron esti ĝenerala kaj necesa tiamaniere, ke la alternativo estas prezentata kiel rekte ekskludata. 
Ne estas, do, aksiomo la simpla aserto sen la ekskludado de la alternativo, kiel kiam oni nur asertas ke la ento estas. En aksiomo samtempe la aserto asertas kaj forigas la kontraŭon, kiel en la ento necese estas. Disfaldite, tio ekvivalentas: la ento, kio estas, dum ĝi estas, necese estas, kaj do ne povas esti tio, kio ĝi ne estas. 
En fakto, jam enestas aksiomo. Post kiam la fakto okazas, oni komprenas, ke ne eblas ke ĝi jam ne estis okazinta. Neniam eblas forigi la fakton, post kiam ĝi okazis. La afero en si mem povas esti kontingenca, sed jam ne estas kontingenca post kiam ĝi okazis.




#Article 61: Anarkiismo (10928 words)


Anarkiismo aŭ anarĥiismo (de la greka ἀν (sen) + ἄρχειν (regni) + ισμός (de la radiko ιζειν), sen regnestroj) estas politika filozofio kiu inkluzivas teoriojn kaj sintenojn, kiuj malakceptas devigan registaron (nome la ŝtaton) kaj subtenas ĝian malestigon, ofte pro pli ampleksa malakcepto de nevolonta aŭ porĉiama aŭtoritato. La Konciza Oksforda Vortaro pri Politiko (The Concise Oxford Dictionary of Politics) difinas anarkiismon kiel grupon da ismoj kaj sintenoj centrigitaj sur la kredo ke registaro kaj malutilas kaj nenecesas. Tiu manko (malakcepto de ŝtataj strukturoj), laŭ plej diversaj anarkiismaj skoloj, devas esti kompensataj per elbaza organizado, tio estas ekkontrolo fare de bazaj organismoj, institucioj kaj strukturoj de ĉefe la laborrimedoj (produktadrimedoj kiel bazo de ekonomio), sed ankaŭ de sansistemo, eduksistemo, transporto ktp. Tiudirekte konata moto ŝtata de anarkiistoj estas Anarkio estas plej alta esprimo de ordo. La sociigo de ekzemple sansistemo aŭ eduksistemo levis polemikon inter la propraj anarkiismaj tendencoj ĉu akcepti aŭ ne ŝtatigon de tiuj sistemoj male al permesi privatigon: akcepti ŝtatigon supozus ian akcepton de malŝatata ŝtato, sed malakcepti ĝin supozus iel favori privatigon, kiel bazo de kapitalismo, ankaŭ malŝatata de ĉiuj anarkiismaj tendencoj.

Estas multaj specoj kaj tradicioj de anarkiismo, kaj ne ĉiuj el tiuj estas reciproke ekskludaj. Laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio (Oxford Companion to Philosophy), ne estas iu nura difina pozicio kiun tenas ĉiuj anarkiistoj, krom ilian malakcepton de deviga registaro, kaj tiuj, kiujn oni konsideras anarkiistoj, maksimume dividas ian familian similaspekton. Anarkiistoj tenas malsamajn vidojn pri la ekonomia organizo de socio; iuj preferas anarki-komunismon, anarki-kolektivismon, aŭ partoprenan ekonomion, dum aliaj subtenas merkatajn sistemojn kiel reciprokismon, agorismon, aŭ (polemike) anarki-kapitalismon. Anarkiismaj pensoskoloj malsamas fundamente, kaj subtenas ion ajn de ekstrema individuismo al tuta kolektivismo. Iuj anarkiistoj kontraŭis (kaj kontraŭas) trudadon, dum aliaj ĝin subtenis (kaj subtenas), precipe forme de perforta revolucio sur la vojo al anarkio aŭ utopio.

La vorto anarkiismo derivas de la greka ἀν (sen) + ἄρχειν (regni) + ισμός (de la radiko ιζειν), sen regnestroj kaj la vorto anarkio devenas el la greka ἀναρχία, anarĥIa (de ἄναρχος, Anarĥos, prefikso ἀν, an, kiu signifas 'ne' aŭ 'sen', kaj nomo ἀρχός, arĥOs, kiu signifas 'estro', 'ĉefo' aŭ 'registo'. Ĉiuokaze la etimologia bazo estas la greka vorto arĥOs, kiu povas esti komprenata kiel 'estro', 'ĉefo' aŭ 'registo', sed ankaŭ kiel politika ordo, ŝtato ktp. La demando estas al kio precize kontraŭas anarkiismo, ĉu simple al iu ajn tipo de regado aŭ al ŝtataj strukturoj ktp. Por kuntekstigi la aferon, oni ne forgesu ke en la klasika Grekio ne ekzistis la koncepto de ŝtato kiel oni komprenas ĝin el la 19a jarcento; male, tiam ekzistis nur sendependaj urboj (polis) kun sistemoj de rekta demokratio, do ne tre malproksime de la organizaj sistemoj proponita de multaj anarkiistoj.

Por kompliki la aferon kaj konsiderinte la ampleksecon kaj malprecizecon de la enhavo de tiu ideologio, kelkaj unuopuloj, skoloj, tendencoj, organizoj ktp., ĉefe por apartiĝi el la perfortemaj aŭ plej revoluciemaj tendencoj, ekaplikis la terminojn liberecano, liberecana, liberecanismo ktp. Rekomencis terminologia konfuzo pro malprecizeco de la limoj inter ambaŭ. Multaj komprenas ke liberecano estas pli ampleksa ol anarkiisto, kaj ne tiom rilataj al plej revoluciaj agadrimedoj, dum aliaj konsideras ambaŭ sufiĉe sinonimaj; ekzemple en la franca lingvo. En la itala lingvo oni uzas la terminon anarchico por anarkiisto dum en aliaj latinidaj lingvoj la korespondaĵo al anarchico estas uzata ĉefe por malordema. En la angla lingvo de Usono, oni uzas la terminon libertarian kun tre apartaj signifoj, kunhavante la malakcepton aŭ malpliigon de ŝtato, limigita al minimumo, sed sen la revoluciaj implicoj al memorganizado el bazaj tavoloj, tio estas sen malakcepto de kapitalismo, por multaj aŭtoroj nepra ingredienco de ŝtato. Vidu ekzemple artikolon Libertarianismo.

Kontraŭstaro al la ŝtato kaj al hierarĥio havas longan historion antaŭ la eŭropaj anarkiistoj de la 19-a jarcento. Iuj pretendas, ke anarkiismaj temoj troviĝas en la verkoj de la Taoista saĝulo Laozio. Diogeno kaj la cinikuloj kaj ilia samtempulo, Zenono el Kitiono, la fondinto de Stoikismo, ankaŭ prezentis similajn temojn. Aliaj, kiaj Kropotkin en sia verko Interhelpo, defendas el la informoj de antropologoj ke multaj popoloj en diversaj civilizacioj jam vivis laŭ la spirito de anarkiismo. Ponte al la Moderna Epoko oni povas indiki al la diversaj Utopioj, ekzemple tiu de Thomas More de 1516, verkitaj dum la Renesanco kaj poste. Aliaj sociaj movadoj aŭ iniciatoj pra-anarkiismaj estus kelkaj aspektoj de la Reformacio, tiu de la diggers (fosistoj) en Anglio, Winstanley ktp.

Moderna anarkiismo, tamen, floris el la sekulara pensado de la klerisma epoko, precipe el la argumentoj de Jean-Jacques Rousseau por morala centreco de libereco. Anarkiismo komenciĝis kiel termino de abuzo, sed ekde la Franca Revolucio, iuj (ekzemple la Enragés aŭ Kolereguloj) ekuzis la terminon pozitive, konsiderante la revolucian registaron de la Jakobenoj sinkontraŭdira. El tiu ĉi klimato William Godwin evoluigis tion, kion multaj homoj konsideras la unuan esprimon de moderna anarkiisma pensado. Godwin estis, laŭ Petro Kropotkin, la unua homo kiu formulis la politikajn kaj ekonomiajn komprenaĵojn de anarkiismo, kvankam li ne donis tiun nomon al la ideoj evoluigitaj en siaj verkoj. Godwin, filozofia anarkiisto, kontraŭstaris revolucian agadon kaj vidis minimuman ŝtaton kiel modernan necesan malbonon kiu estiĝus pli kaj pli nebezonata kaj senpotenca laŭ la iompostioma evoluo de scio. Godwin porpledis ekstreman individuismon, proponante ke ĉiu kunlaborado ĉesu. Godwin sintenis, ke diskriminacio pro iuj ajn kialoj krom kapablo netolereblis.

La unua homo kiu sin priskribis kiel anarkiisto estis Pierre-Joseph Proudhon, kaj pro tio iuj nomas lin la fondinto de moderna anarkiisma teorio. Proudhon proponis spontanean ordon, per kio organizo aperas sen centra aŭtoritato, pozitivan anarkiismon en kiu ordo aperas kiam ĉiu faras tion kion li deziras kaj nur kion li deziras kaj kie nur komercaj transakcioj produktas la socian ordon. Kiel Godwin, Proudhon kontraŭstaris perfortan revolucian agadon. Li vidis anarkion kiel formon de registaro aŭ konstitucio en kiu publika kaj nepublika konscio, formita de la evoluigo de scienco kaj leĝo, estas sole sufiĉa por konservi ordon kaj por garantii ĉiujn liberecojn. En ĝi, konsekvence, la institucio de la polico, preventaj kaj restriktaj metodoj, oficialeco, impostado, ktp., estas reduktitaj al minimumo. En ĝi, pli precipe, la formoj de monarkio kaj intensa centrigo malaperas, anstataŭigitaj de federalaj institucioj kaj vivŝablono bazita sur la komunumo. La plej konata frazo atribuita a Proudhon estas La posedaĵo estas ŝtelaĵo. Laŭ li, la bazo de la nuna maljusta mondo estas la diferenco inter posedantoj kaj neposedantoj, kaj pro tio oni devas nuligi la posedrajton.

Anarkiismaj pensoskoloj povas diferenci fundamente, subtenante ion el ekstrema individuismo al kompleta kolektivismo. La tendencoj de anarkiismo estis ofte ĝenerale dividitaj en kategorioj de sociala kaj individuisma anarkiismo aŭ similaj duecaj klasigoj. Anarkiismo estas ofte konsiderata radikala maldekstrema ideologio, kaj multo de anarkiisma ekonomiko kaj de anarkiista jura filozofio respegulas kontraŭaŭtoritatajn interpretojn de komunisma, kolektivisma, sindikatisma, reciprokisman, aŭ partoprena ekonomikoj. Je iu punkto la kolektivisma, komunisma, kaj liberala kaj individuisma tendencoj de pensaro el kiuj anarkiistoj elprenas sian inspiron ekmontras pliiĝantan distingan kvaliton, subtenante la aperon de nombraj anarkiismaj skoloj.

Reciprokismo komenciĝis dum la 19-a jarcento en la anglaj kaj francaj laboristaj movadoj, kaj poste adoptis anarkiisman formon konektitan al Pierre-Joseph Proudhon en Francujo kaj aliuloj en Usono. Tio ĉi influis individuismajn anarkiistojn en Usono kiel je Benjamin Tucker kaj je William B. Greene; dum la 1840-aj kaj 1850-aj jaroj, Charles A. Dana kaj Greene prezentis la verkojn de Proudhon al Usono. Greene adaptis la reciprokismon de Proudhon al usonaj kondiĉoj kaj prezentis ĝin al Tucker.

Reciprokisma anarkiismo temas pri reciprokeco, libera asociado, volonta kontrakto, federacio, kaj reformo de kredito kaj valuto. Multaj reciprokistoj kredas ke merkato sen registara interveno egaligas la prezojn al laborkostoj, malestigante profiton, lupagon, kaj rentumon laŭ la laborteorio de valoro. Firmaoj estus devigitaj konkursi por laboristoj same kiel laboristoj konkursas por firmaoj, plialtigante salajrojn.

Iuj vidas reciprokismon kiel inter individuisma kaj kolektivisma anarkiismoj. En Kio estas Posedaĵo?, Proudhon evoluigas koncepton de libereco, egala al anarkio, kiu estas la dialektika kunigo de komunismo kaj posedaĵo. Greene, influita de Pierre Leroux, strebis reciprokismon laŭ la kunigo de tri filozofioj – komunismo, kapitalismo, kaj socialismo. Pli malfruaj individuismaj anarkiistoj uzis la terminon reciprokismo sed gardis malmulte la emfazon pri kunigo, dum socialaj anarkiistoj kiel la verkintoj de An Anarchist FAQ (angle Oftaj Demandoj pri Anarkiismo) pretendas reciprokismon kiel subaro de sia filozofia tradicio.

Individuisma anarkiismo ampleksas kelkajn tradiciojn kiuj pretendas ke individuistan konscion kaj la persekuton de memintereso ne restriktu iu ajn kolektiva korpo aŭ publika aŭtoritato, tio estas emfazo al tio individua kaj ties volo super ajnaj tipoj de eksteraj determinantoj kiaj grupoj, socio, tradicioj, kaj ideologiaj sistemoj. Individuisma anarkiismo subtenas privatan posedaĵon, malkiel la sociala/socialisma/kolektivisma/komunumisma flankoj kiuj porpledas komunan posedaĵon. Individuisman anarkiismon subtenis homoj kiel Henry David Thoreau, Josiah Warren, kaj Murray Rothbard. William Godwin, konsiderita individuisma anarkiisto de iuj kaj unua anarkiisto de aliaj, proparolis bonfarecon sed ankaŭ defendis la sanktecon de privata juĝo por ĉiu individuo pri sia laboro kaj posedaĵo, kaj antaŭvidis progreseman raciecon, kiu rezultus je malpligrandiĝo kaj eventuala malapero de registaro.

Unu el la plej fruaj kaj plej bone konataj subtenantoj de individuisma anarkiismo estis Max Stirner, kiu verkis la libron La Egoo kaj Sia Propreco (1844), fondan tekston de la filozofio. La filozofio de Stirner estis egoisma formo de individuisma anarkiismo laŭ kiu la individuo faras tion, kio plaĉas al li/ŝi, ne rimarkinte Dion, ŝtaton, aŭ moralajn regulojn, kaj laŭ kiu socio havas neniun respondecon por siaj anoj. Al Stirner, rajtoj estis nerealaĵoj en la menso, kaj socio ne ekzistas sed la individuoj estas ĝia realeco – li subtenis posedaĵon kaj posedecon per potenco anstataŭ rajto. Stirner predikis memaserton kaj antaŭvidis asociojn de egoistoj kie respekto por senkonsidereco kunigus homojn.

Malpli radikalan formon de individuisma anarkiismo porpledis la Bostonaj anarkiistoj, usonaj individuistoj, kiuj subtenis privatajn posedaĵojn kaj la liberan merkaton. Ili porpledis la protekton de libereco kaj posedaĵo per privataj entreprenistoj, kaj ĝiris interŝanĝon de laboro por salajro, kvankam ili kredis, ke ŝtata monopola kapitalismo (difinita kiel monopolo financita de la ŝtato) ne plene rekompencas laboron. Eĉ inter la usonaj individuistoj de la 19-a jarcento, estis neniu monolita ismo, kiel ili malkonsentis inter si pri pluraj temoj, inkluzive de intelekt-posedaĵaj rajtoj kaj posedo kontraŭ posedaĵo de tero. Grava disiĝo okazis dum la malfrua 19-a jarcento, kiam Tucker kaj kelkaj aliuloj forlasis naturajn rajtojn kaj konvertiĝis al egoismo, bazita sur la filozofio de Stirner. Iuj Bostonaj anarkiistoj, kiel Tucker, sinidentigis kiel socialista – termino, kiu tiuepoke reprezentis vastan koncepton – per kio ili signifis devoligon al solvi la laboran problemon per radikala ekonomia reformo. Nepost la ŝanĝo de la 20-a jarcento, la epokopinto de individuisma anarkiismo jam pasis, kvankam poste ĝin revivigis (kun kelkaj ŝanĝetoj) Murry Rothbard kaj la anarki-kapitalistoj de la meza 20-a jarcento, kiel parton de la pli vasta libertarianisma movado.

Sociala anarkiismo estas unu el la du malsamaj vastaj kategorioj de anarkiismo, la alia kategorio estas individuisma anarkiismo; sociala estas konsiderata la plej granda pensoskolo en anarkiismo. La termino sociala anarkiismo ofte uziĝas por identigi komunumismajn formojn de anarkiismo, kiuj emfazas kunlaboradon kaj reciprokan helpon. Ĝi malakceptas la pluekziston de la privata posedo (ĉefe de produktadrimedoj), sed konservas respekton al la persona posedo.

Sociala anarkiismo inkluzivas anarki-kolektivismon, anarki-komunismon, liberecisman socialismon, anarki-sindikatismon, socian ekologion, kaj foje reciprokismon.

Anarki-kolektivismo (specifa tendenco nekonfuzenda kun komunumisma anarkiismo aŭ la pli ampleksa kategorio foje nomata simple kolektivismo) estas plej ofte ligita al Miĥail Bakunin kaj kun Johann Most. Malkiel ĉe la reciprokistoj, anarki-kolektivistoj kontraŭstaras ĉian nepublikan posedon de la produktadrimedoj, kaj anstataŭe porpledas komunan posedon, ĉefe de produktadrimedoj. Tiu nova reĝimo alvenu pere de violenta revolucio, dekomence fare de la agado de eĉ malgranda grupo, nome de propagando pro agado, kiu inspiras la laboristarojn kiel tuto al la ribelo kaj al la deviga kolektivigo de la produktadrimedoj.

Tamen, ili ne intencis ke posedkomunigo inkluzivu distribuon de enspezo, ĉar oni pagus al la laboristoj polaborhore, anstataŭ ol disdoni varojn laŭ bezono kiel sub anarki-komunismo; do oni konservas la sistemon de salajro. Kvankam la anarki-kolektivistoj porpledis rekompencon por laboro, iuj ne tute subtenis la eblon de postrevolucia ŝanĝiĝo al komunisma sistemo de laŭbezona disdonado. Anarki-kolektivismo ekestis samtempe kun marksismo sed kontraŭstaris la marksisman Diktatorecon de la proletaro, malgraŭ la marksista klopodado por kolektivisma senŝtata socio.

Ĝi estas foje nomata ankaŭ revolucia socialismo aŭ konsiderata kiel formo de tio.

Anarki-komunistoj proponas, ke la plej libera formo de socia organizo estus socio farita de pluraj memstaraj, memregantaj komunumoj kun kolektiva uzo de la produktadrimedoj, kaj kun rekta demokratio kiel la politika organiza formo, rilatita al aliaj komunumoj per federacio. Tamen, iuj anarki-komunistoj kontraŭas la plimultvolan naturon de rekta demokratio, sintenante ke ĝi povas obstrukci individuan liberecon, kaj preferas konsentan demokration. En anarki-komunismo, individuoj ne ricevus rektan rekompencon por laboro (per divido de profitoj aŭ salajroj), sed anstataŭe povus libere uzi la rimedojn kaj profiton de la komunumo. Laŭ anarki-komunistoj Petro Kropotkin, kaj pli malfrue Murray Bookchin, la anoj de tia socio spontanee farus ĉiom da necesa laboro, ĉar ili rekonus la bonaĵojn de komuna entrepreno kaj interhelpo. Kropotkin kredis, ke privata posedeco estis unu el la kaŭzoj de subpremado kaj ekspluatado, kaj porpledis ĝian abolicion, agnoskante anstataŭe nur komunan posedrajton.

Resume Anarki-komunismo (konata ankaŭ kiel anarkiisma komunismo, liberecana komunismo kaj foje kiel libera komunismo) estas teorio de anarkiismo kiu defendas la nuligon de ŝtato, merkatoj, mono, privata posedo (kvankam retenante respekton por persona posedo), kaj de kapitalismo favore al la komuna posedo de produktadrimedoj, rekta demokratio kaj horizontala reto de volontaj konsilantaroj de asocioj kaj laboristoj kun produktado kaj konsumado bazita sur la jena gvida principo: el ĉiuj laŭ sia kapablo, al ĉiuj laŭ sia neceso.

La stato de anarki-komunismo ene de anarkiismo mem estas disputata, ĉar ĝin vidas individuismaj anarkiistoj kaj anarki-kapitalistoj kiel nekongrua kun libereco. Iuj anarki-sindikatistoj, kiel la hispana sindikato CNT, vidis anarki-komunisman socion kiel sian celon. Platformismo estas anarki-komunisma tendenco laŭ la tradicio de Nestor Maĥno, kiu argumentis por la vitala bezono de organizado, kiu, alloginta la plejparton de partoprenantoj en la anarkiisma movado, establus komunan taktikan kaj politikan vicon por anarkiismo, kaj tiel servus kiel gvidanto por la tuta movado. Kelkaj formoj de anarki-komunismo estas de naturo forte egoisma, kaj forte influitaj de radikala individuisma filozofio, kredante ke anarki-komunismo tute ne bezonas komunecan naturon; anarki-komunisto Emma Goldman estis influita ambaŭ de Max Stirner kaj de Petro Kropotkin, kaj ŝt miksis iliajn filozofiojn por krei sian propran.

Dum la frua 20-a jarcento, anarki-sindikatismo leviĝis kiel klara pensoskolo ene de la anarkiisma movado. Kun pli granda fokuso pri la laborista movado ol en antaŭaj anarkiismo-formoj, sindikatismo premisas radikalajn sindikatojn kiel eblan forton por revolucia socia ŝanĝo, anstataŭigantajn kapitalismon kaj la ŝtaton per nova socio, demokratie memdirektita de la laboristoj, kiuj tiel liberiĝus. Anarki-sindikatistoj strebas abolicii la salajran sistemon kaj privatan posedecon kiel la produktadrimedojn, kiuj laŭ ili gvidas al klasmalsamoj. Gravaj principoj de sindikatismo inkluzivas laboristan solidarecon, rektan agadon (kiel ĝeneralajn strikojn kaj laborejajn reprenojn), kaj memdirektadon de la laboristaro. Anarki-sindikatismo kaj aliaj branĉoj de anarkiismo ofte ne estas reciproke ekskludaj: anarki-sindikatistoj ofte subtenas anarki-komunismajn aŭ anarki-kolektivismajn ekonomiajn sistemojn. Ĝiaj porpledantoj proponas laboristan organizadon kiel manieron krei la fondaĵojn de nehierarĥia anarkiisma socio ene de la nuna sistemo, kaj tiel okazigi socialan revolucion.

Rudolf Rocker estis estra frua anarki-sindikatisma pensanto, kiu ekpripensis la originojn de la movado, tion al kio ĝi strebis, kaj kial ĉio ĉi gravas al la estonteco de laboro, en 1938 per sia broŝureto Anarchosyndicalism. Kvankam pli ofte asociigita kun laboristaj klopodoj de la frua 20-a jarcento (precipe en Francujo kaj Hispanujo), multaj sindikatistaj organizaĵoj aktivas hodiaŭ, unuiĝintaj trans nacilimoj per aneco en la Internacia Laborista Asocio, inkluzive de la SAC en Svedio, la USI en Italujo, kaj la CNT en Hispanujo, kaj kelkaj aliaj pli malgrandaj sindikataj asocioj aŭ sekcioj kiuj laŭ la jardekoj eniris kaj eliris de la asocio. La CNT ludis gravan rolon en la epoko de la Hispana Enlanda Milito kiel parto de la Hispana Socia Revolucio.

Anarkiismo daŭre generas multajn plurfontajn kaj sinkretajn filozofiojn kaj movadojn; ekde la revivigo de anarkiismo en Usono dum la 1960-aj jaroj, aperis pluraj novaj movadoj kaj skoloj, tre ofte eklektikaj.

Anarki-pacifismo estas tendenco kiu malakceptas perforton en la luktado por la socia ŝanĝo (vidu artikolon senperforto). Ĝi disvolvigis ĉefe en Nederlando, Britio, kaj Usono, antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito. Kristana anarkiismo estas movado en politika teologio kiu kombinas anarkiismon kaj kristanismon. Ties ĉefaj proponintoj estis Lev Tolstoj, Dorothy Day, Ammon Hennacy, kaj Jacques Ellul.

Platformismo estas tendenco ene de plej ampleksa anarkiisma movado bazita sur la organizaj teorioj en la tradicio de la manifesto de Dielo Truda nome Organiza Platformo de la Ĝenerala Unio de Anarkiistoj (Skizo). Tiu dokumento estis bazita sur la spertoj de rusaj anarkiistoj dum la Oktobra Revolucio de 1917, kiu kondukis finfine al la venko de la bolŝevikoj super la anarkiistoj kaj aliaj grupoj. La Platformo klopodis klarigi la mankojn de la anarkiista movado dum la Rusia Revolucio.

Sinteza anarkiismo estas formo de anarkiismo kiu klopodas kunigi anarkiistojn de diferencaj tendencoj sub la principoj de anarkiismo sen adjektivoj. En la 1920-aj jaroj, tiu formo trovis siajn ĉefajn proponantojn ĉe anarki-komunistoj Volin kaj Sébastien Faure. Ĝi estas la ĉefa principo laŭ kiu la anarkiistaj federacioj grupiĝis ĉirkaŭ la nuntempa tutmonda Internacio de Anarkiistaj Federacioj.

Post-maldekstrisma anarkiismo estas tendenco, kiu celas sin malproksimigi de la tradicia maldekstro kaj eskapi la limojn de ideologio ĝenerale. Post-maldekstristoj argumentas, ke anarkiismo estas malfortigita de sia longa fikso al nekongruaj maldekstrismaj movadoj kaj unuop-problemaj kaŭzoj, kaj vokas sintezon de anarkiisma pensado kaj specife kontraŭaŭtoritatisman revolucian movadon ekstere de la maldekstrisma medio. Post-anarkiismo estas teoria tendenco al sintezo de klasika anarkiisma teorio kaj post-strukturisma pensado evoluigita de Saul Newman kaj ligita al pensantoj kiel Todd May, Gilles Deleuze, kaj Félix Guattari. Ĝi elĉerpas de vasto da ideoj, inkluzive de aŭtonomismo, post-maldekstrisma anarkiismo, situaciismo, post-koloniismo, kaj inkludante simpation por la Zapatista Armeo por Nacia Liberigo.

Alia freŝdata formo de kritika anarkiismo kaj formala anarkiismo estas insurekcia anarkiismo, kiu porpledas neformalan organizadon kaj aktivan rezistadon al la ŝtato; ĝiaj proponantoj inkluzivas Wolfi Landstreicher kaj Alfredo M. Bonanno. Insurekcia anarkiismo estas revolucia teorio, praktiko, kaj tendenco ene de la anarkiisma movado kiu emfazas insurekcion ene de la anarkiisma praktiko. Ĝi estas kritiko de formalaj organizoj kiaj sindikatoj kaj federacioj kiuj estas bazataj sur politika programo kaj periodaj kongresoj. Anstataŭe, insurekciaj anarkiistoj defendas neformalan organizadon bazitan sur malgrandaj afinecaj grupoj. Insurekciaj anarkiistoj metas valoron al atakema, konstanta klasbatalo, kaj al malakcepto de negocado kun klasaj malamikoj.

Postanarkiismo estas teoria tendenco al sintezo de klasika anarkiisma teorio kun poststrukturisma pensaro, elirante el diversaj ideoj kiaj postmodernismo, aŭtonomisma marksismo, postmaldekstra anarkiismo, Situaciista Internacio, kaj postkoloniismo.

Libermerkata anarkiismo, aŭ maldekstra libermerkata anarkiismo subtenas la klasikajn liberalajn ideojn de privata posedo kaj libera merkato, kvankam asertante ke tiuj ideoj ege subtenas kontraŭ-korporaciajn, kontraŭ-hierarkiajn, pro-laboristajn sintenojn kaj estas kontraŭ-kapitalisma en ekonomiko kaj kontraŭ-imperiisma en eksterlanda politiko.

Anarki-kapitalismo (ankaŭ libermerkata anarkiismo) estas politika filozofio bazita sur kredo je la libereco havi privatajn posedaĵojn, malakcepto de iu ajn formo de registara aŭtoritato aŭ interveno, kaj subteni la konkuran liberan merkaton kiel la ĉefa metodo por socia interagado kaj resume defendas la nuligon de ŝtato favore al individua suvereneco en libera merkato. Pro la historie kontraŭkapitalisma naturo de la plimulto da anarkiisma pensado, la stato de anarki-kapitalismo ene de anarkiismo disputiĝas, kaj komunismaj anarkiistoj estinte partikulare viglaj forigi individuismajn anarkiistojn kiel Murray Rothbard de literaturaj priskriboj pri anarkiismo. Anarki-kapitalistoj distingas inter libermerkata kapitalismo – paca volonta interŝanĝo – de ŝtata kapitalismo, kion li difinis kiel trompŝtela partnereco inter grandaj komercoj kaj registaro, kiu uzas trudon por subfosi la liberan merkaton. Ĉu laŭ naturaj rajtoj ĉu laŭ utilismo, anarki-kapitalismo havas teorion de legitimeco, kiu subtenas privatan posedaĵon, nur se oni ĝin akiras per laboro, negoco, aŭ donaco. En anarki-kapitalisma socio, laŭ ĝiaj defendantoj, volontaj merkataj procedoj rezultus je provizumo de sociaj institucioj kiel polico, defendo, kaj substrukturo per konkurantaj por-profitaj firmaoj, karitataj organizoj, aŭ volontaj asocioj, anstataŭ la ŝtato.

Anarki-kapitalismo ĉerpis influon el por-libermerkataj teoriantoj kiel Gustave de Molinari, Frédéric Bastiat, kaj Robert Nozick, kaj ankaŭ usonaj individuismaj pensantoj kiel Benjamin Tucker kaj Lysander Spooner. Konsiderite formo de individuisma anarkiismo, ĝi malsamas de la individuismo de la bostonaj anarkiistoj de la 19-a jarcento kaj per sia malakcepto de la labora teorio de valoro (kaj ĝiaj normigaj implicoj), preferante anstataŭ la novklasikan marĝenisman vidpunkton. Anarki-kapitalismaj ideoj kontribuis al la evoluo de agorismo, aŭtarkiismo, merkata maldekstrisma liberecismo, kaj kripto-anarkiismo.

Anarki-kapitalismo disvolviĝis el radikala kontraŭ-ŝtata liberecanismo kaj individuisma anarkiismo,  elirante el la teorioj de la Aŭstria skolo de ekonomiko, studaro de juro kaj ekonomiko, kaj de publikelekta teorio.

Anarki-feminismo kunigas radikalan feminismon kaj anarkiismon, kiu vidas patriarkecon (viran dominadon de virinoj) kiel fundamenta manifestaĵo de nevolonta hierarĥio, kion kontraŭas anarkiistoj. Anarki-feminismon inspiris dum la malfrua 19-a jarcento verkojn de fruaj movadanoj kiel Lucy Parsons, Emma Goldman, kaj Voltairine de Cleyre. Anarki-feministoj, kiel aliaj radikalaj feministoj, kritikas tradiciajn konceptojn de familio, edukado, kaj genroroloj, kaj volas ilin abolicii. Anarki-feministoj, kontraste, vidas patriarkion kiel fundamenta problemo en socio, kaj kredas ke la feminisma luktado kontraŭ seksismo kaj patriarkio estas esenca ingredienco de la anarkiisma luktado kontraŭ la ŝtato kaj kapitalismo, nome klasbatalo. L. Susan Brown esprimas la sintenon, ke anarkiismo estas politika filozofio, kiu kontraŭas ĉiujn rilatojn de potenco, kaj estas defundamente feminisma.

Ekologia anarkiismo (verda anarkiismo aŭ eko-anarkiismo) estas anarkiisma pensoskolo, kiu emfazas la naturmedion. Foje oni markas antaŭaĵon en anarki-naturismo, kaj ĉefaj nuntempaj tendencoj kiel anarki-primitivismo kaj socia ekologio.

Iuj ekologiaj anarkiistoj estas nomataj anarki-primitivistoj aŭ kontraŭ-civilizaj anarkiistoj, sed ne ĉiuj ĝin tute malakceptas. Foje, oni priskribas ekologian anarkiismon kiel aŭ porteknologian aŭ kontraŭteknologian, por noti la malsamojn inter tiuj, kiuj porpledas la uzadon de altnivela ekologia teknologio por krei kaj daŭrigi anarkiisman socion, kaj tiuj, kiuj ĉefe vidas civilizon kaj modernan teknologion kiel ion malbonan. Ne-primitivistaj ekologiaj anarkiistoj, kiel la antropologo Brian Morris, ofte elĉerpas influon de la socia ekologio de Murray Bookchin.

Anarkiismo sen adjektivoj, laŭ la vortoj de historiisto George Richard Esenwein, referencis al senstreka formo de anarkiismo, tio estas, ismo sen iuj priskribaj etikedoj kiel komunisma, kolektivisma, reciprokisma, aŭ individuisma. Por aliuloj,...[ĝi] simple kompreniĝis kiel sinteno, kiu toleris la kunekziston de malsamaj anarkiismaj skoloj. Anarkiismo sen adjektivoj emfazas harmonion inter la variaj anarkiismoj tendencoj aŭ organizoj, kaj celas unuigi ilin per iliaj dividitaj kontraŭaŭtoritatismaj kredoj. La pozicion unue alprenis en 1889 Fernando Tarrida del Mármol kiel vokon por tolero, post kiam lin ĝenis la amaraj debatoj inter la malsamaj anarkiismaj movadoj. Voltairine de Cleyre, Errico Malatesta, kaj Fred Woodworth estas rimarkindaj proponantoj de tiu ĉi vidpunkto. Kelkaj historiuloj atribuis al kelkaj gazetoj la celon disvastigi tiun tipon de anarkiismon sen adjektivoj, aŭ pli simple la anarkiismon ĝenerale sen aliĝo al iu ajn skolo; unu el tiuj gazetoj estis en Hispanujo La Revista Blanca.

Anarkiismaj pensoj pri socia justeco kaj egaleco forte ligis la movadon al Esperanto. Dum la frua Esperanto-movado anarkiistoj entuziasme propagandis por la lingvo. Ekde 1905 fondiĝis anarkiismaj Esperanto-grupoj en Stokholmo, Bulgario, Ĉinio kaj aliloke. La plimulto da proletaj esperantistoj dum la frua movado estis anarkiistoj. La kontraŭŝtata kaj kontraŭkapitalisma sintenoj de anarkiistaj esperantistoj kontribuis al la kreo de SAT en 1921 fare de Eŭgeno Lanti. Post la dua mondmilito aperis en Parizo la revuo Senŝtatano. Hodiaŭ ekzistas la Liberecana Frakcio en SAT. La franca anarkiisma radielsendejo Radio Libertaire elsendas programon en Esperanto.

Anarkiistoj estis inter la pioniroj de la disvastigo de Esperanto. En 1905 fondiĝis en Stokholmo la unua anarkiisma Esperanto-grupo. Sekvis multaj aliaj: en Bulgario, Ĉinio kaj aliaj landoj. Anarkiistoj kaj anarki-sindikatistoj, kiuj antaŭ la Unua Mondmilito apartenis al la nombre plej granda grupo inter la proletaj esperantistoj, fondis en 1906 la internacian ligon Paco-Libereco, kiu eldonis la gazeton Internacia Socia Revuo. Paco-libereco unuiĝis en 1910 kun alia progresema asocio, Esperantista Laboristaro. La komuna organizaĵo nomiĝis Liberiga Stelo. Ĝis 1914 tiu organizaĵo eldonis multe da revolucia literaturo en Esperanto, interalie ankaŭ anarkiisma. Tial povis evolui en la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito ekzemple vigla korespondado inter eŭropaj kaj japanaj anarkiistoj. En 1907 la internacia anarkiisma kongreso en Amsterdamo faris rezolucion pri la afero de internacia lingvo, kaj venis dum la postaj jaroj similaj kongresaj rezolucioj. Esperantistoj, kiuj partoprenis tiujn kongresojn, okupiĝis precipe pri la internaciaj rilatoj de la anarkiistoj.

En marto de 1925, Berlina Grupo de Anarki-Sindikatismaj Esperantistoj salutis la en Amsterdamo okazantan 2-an Kongreson de la Internacia Laborista Asocio (ILA). Ĝi parolis pri tio, ke Esperanto en la vicoj de la germana ILA-sekcio FAUD jam tiugrade enradikiĝis, ke ĝi nun fondis mondan organizaĵon de esperantistoj sur liberecana-kontraŭaŭtoritatisma fundamento. Tio estas verŝajne aludo pri T.L.E.S. (Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj), kiu fondiĝis en la 1920-aj jaroj, ĉar SAT en la komenco estis forte sub komunisma influo. Ŝajnas, ke T.L.E.S. pli poste enfandiĝis en SAT.

Anarkiismo kiel socia movado dum longa tempo daŭris malgraŭ ŝanĝiĝoj de populareco. Ĝia klasika epoko, kiu laŭ kleruloj okazis inter 1860 kaj 1939, estas ligita kun la laboristaj movadoj de la 19-a jarcento, kaj kun la luktado kontraŭ faŝismo dum la Hispana Enlanda Milito.

La plej fruaj anarkiismaj temoj povas troviĝi en la 6a jarcento a.K., inter verkoj de taoista filozofo Laozio, kaj en postaj jarcentoj ĉe Ĝuangzio kaj Bao Ĝingjan. La filozofio de Ĝuangzio estis priskribita de variaj fontoj kiel anarkiisma. Ĝuangzio verkis, Ŝtelisteto estas enprizonita. Ŝtelistego iĝas reganto de Nacio. Diogeno la Cinika kaj la Cinikistoj, ties samtempa Zenono el Kitiono, nome fondinto de Stoikismo, enkondukis aliajn similajn temojn. Jesuo estas foje konsiderata la unua anarkiisto laŭ la kristana anarkiista tradicio. Georges Lechartier verkis ke La vera fondinto de anarkio estis Jesuo Kristo kaj... la unua anarkiisma societo estas tiu de apostoloj. En komenca islama historio, kelkaj manifestaĵoj de anarkiisma pensaro troviĝas dum la Dua Fitnao aŭ islama enlanda milito ĉe la Kalifujo, kiam la Ĥariĝistoj insistis ke la imameco estas rajto por ĉiu individuo ene de la islama socio. Poste, kelkaj fakuloj de Islamo, kiaj Amer al-Basri kaj Abu Hanifa, estris movadojn por bojkoti la regantojn, preparante la vojon al la tradicio de Ŭakfo (donaco), kiu utilis kiel alternativo kaj rifuĝo el la centralizitaj aŭtoritatoj de emiroj. Sed tiaj interpretoj respegulas subvertajn religiajn konceptojn kiel ĉe la menciitaj similaj instruoj de anarkiisma Taoismo kaj tiuj de aliaj kontraŭ-aŭtoritataj religiaj tradicioj kreante kompleksan rilataron rilate al la demando ĉu anarkiismo kaj religio kongruas aŭ ne. Tio estas ekzempligita kiam la glorigo de la ŝtato estas vidata kiel formo de peka idolismo.

La franca renesanca politika filozofo Étienne de La Boétie verkis en sia plej fama verko la Diskurson pri volonta servo kiun historiistoj konsideras grava anarkiisma antaŭaĵo. La radikala protestanta Gerrard Winstanley kaj lia grupo nome la Fosistoj estas citataj de variaj aŭtoroj kiel propovantaj anarkiismajn socialajn decidojn en la 17a jarcento en Anglio. La termino anarkiisto estis uzata la aunuan fojon en angla lingvo en 1642, dum la Angla enlanda milito, kiel pejorativa termino de perforto, uzata de Reĝistoj kontraŭ siaj opoziciantoj, nome la Rondkapuloj. Ĉirkaŭ la epoko de la Franca Revolucio kelkaj, kiaj la Enragés, ekuzis la terminon pozitive, opozicie al la jakobena centralizado de povo, vidante revolucian registaron kiel oksimoro. Ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento, la vorto anarkiismo estis perdinta sian dekomencan negativan konotacion.

Moderna anarkiismo kreskiĝis el la ĉu nereligia ĉu religia pensaro de la epoko de la Klerismo, partikulare el la argumentoj de Jean-Jacques Rousseau por la morala centreco de libero.

Kiel parto de la politika movado de la 1790-aj jaroj en la komenco de la Franca Revolucio, William Godwin disvolvigis la unuan esprimon de moderna anarkiisma pensaro. Godwin estis, laŭ Petro Kropotkino, la unua kiu formulis la politikajn kaj ekonomiajn konceptojn de anarkiismo, kvankam li ne donis tiun nomon al la ideoj disvolvigitaj en sia verko, dum Godwin ligis siajn anarkiismajn ideojn al frua Edmund Burke.

Godwin estas ĝenerale rigardata kiel la fondinto de la pensoskolo konata kiel 'filozofia anarkiismo'. Li argumentis en Political Justice (1793) ke registaro havas nepran malican influon sur la socio, kaj ke ĝi pluigas dependon kaj nescion. Li pensis ke la etendo de la uzo de racio fare de amasoj finfine devigos registarojn retiriĝi kiel nenecesa forto. Kvankam li ne atribuis al la ŝtato moralan legitimecon, li estis kontraŭ la uzado de revoluciaj taktikoj por forigi la registaron el la povo. Male, li defendis por ties anstataŭo pere de procezo de pacema evoluo.

Lia malemo al la trudado de regul-bazita socio kondukis lin al la denunco, kiel manifestado de la popola ‘mensa sklaveco’, la fundamentojn de juro, posedrajtoj kaj eĉ la institucion de geedziĝo. Li konsideris la bazajn fundamentojn de socio kiel kontraŭantaj la naturan disvolvigon de individuoj por la uzado de ties povo por racii por alveno je reciproka profita metodo de socia organizado. En ĉiu okazo, registaro kaj ties institucioj estas montrataj kiel kontraŭaj al la disvolvigo de nia kapablo por vivi tute kongrue kun la plena kaj libera plenumo de privata juĝo.

La franca Pierre-Joseph Proudhon estas vidata kiel unua mem-proklamita anarkiisto, etikedo kiun li adoptis en sia pionira verko, Qu'est-ce que la propriété?, publikigita en 1840. Pro tio kelkaj konsideras Proudhon kiel la fondinto de moderna anarkiisma teorio. Li disvolvigis la teorion de spontana ordo en socio, kie organizado aperas sen centra kunordiganto trudanta sian propran ideon de ordo kontraŭ la volo de individuaj agadoj en siaj propraj interesoj; lia fama citaĵo pri la afero estas, Libereco estas patrino, ne filino, de ordo. En Qu'est-ce que la propriété ? Proudhon respondas per la fama akuzo Propreco estas ŝtelo. En tiu verko, li kontraŭis la institucion de malpliigita propreco (propriété), kie posedantoj havas kompletajn rajtojn por uzo kaj misuzo de ties propreco kiel ili volas. Li kontrastigis tion kun tio kion li nomigis posedon, aŭ limigita posedeco de rimedoj kaj varoj nur en pli malpli kontinua uzado. Poste, tamen, Proudhon aldonis ke Propreco estas Libereco, kaj asertis ke ĝi estas rifuĝejo kontraŭ la ŝtata povo. Lia opozicio al la ŝtato, al la organizita religio, kaj al kelkaj kapitalismaj praktikoj inspiris postajn anarkiistojn, kaj faris lin unu el la ĉefaj sociaj pensuloj tiutempaj.

La anarki-komunisto Joseph Déjacque estis la unua persono kiu priskribis sin mem kiel liberecana. Malkiel ĉe Pierre-Joseph Proudhon, li argumentis ke, ne estas la produkto de lia aŭ ŝia laboro je kio la laboristo havas rajton, sed je la kontentigo de siaj bezonoj, ia ajn estus ties naturo. En 1844 en Germanio la post-hegelana filozofo Max Stirner publikigis la libron, Der Einzige und sein Eigentum, kiu estos poste konsiderata influa sed frua teksto de individuisma anarkiismo. Francaj anarkiistoj aktivaj en la Revolucio de 1848 estis ekzemple Anselme Bellegarrigue, Ernest Coeurderoy, Joseph Déjacque kaj Pierre Joseph Proudhon.

En Eŭropo, brutalaj reagoj sekvis la revoluciojn de 1848. Dum tiuj ĝis dek landoj spertis mallongajn aŭ longdaŭrajn sociajn ribelojn kiam grupoj okazigis naciismajn insurekciojn. Post plej el tiuj klopodoj por sistemaj ŝanĝoj finis en malsukceso, konservativaj elementoj ekhavis avantaĝon el la divido de grupoj de socialistoj, anarkiistoj, liberaloj, kaj naciistoj, por eviti pluajn ribelojn. En Hispanio Ramón de la Sagra establis la anarkiistan gazeton El Porvenir en La Coruña en 1845 kiu estis inspirita de la ideoj de Proudhon. La kataluna politikisto Francesc Pi i Margall iĝis la ĉefa tradukisto de la verkoj de Proudhon en hispanan kaj poste dum mallonge iĝis prezidento de la Unua Hispana Respubliko en 1873 dum li estis la estro de la Demokratia Respublikisma Federala Partio. Laŭ George Woodcock Tiuj tradukoj havos profundan kaj daŭran efikon sur la disvolvigo de hispana anarkiismo post 1870, sed antaŭ tiu tempo la ideoj de Proudhon, kiel estis interpretata de Pi, jam havigis multon de la inspiro por la federisma movado kiu eliris en la komencaj 1860aj jaroj. Laŭ la Encyclopedia Britannica Dum la hispana revolucio de 1873, Pi y Margall klopodis establi necentralizitan, aŭ kantonisman, politikan sistemon laŭ la premisoj de Proudhon.

En 1864 la 1-a Internacio unuigis diversajn revoluciulojn, inkluzive de francaj sekvantoj de Proudhon, blankiistoj, framasonistoj, anglaj sindikatanoj, socialistoj, kaj socialdemokratoj. Pro siaj ligoj al aktivaj laboristaj movadoj, la 1-a Internacio fariĝis grava organizaĵo. Karlo Markso fariĝis inter ĝiaj estroj, kaj aniĝis en ĝian Ĝeneralan Konsilantaron. La reciprokistoj (sekvantoj de Proudhon), kontraŭis la ŝtatan socialismon de Markso, advokatante politikan abstinismon kaj malgrandajn kvantojn da posedaĵoj. Woodcock informis ke ankaŭ la usonaj individuismaj anarkiistoj Lysander Spooner kaj William B. Greene estis membroj de la Unua Internacio. En 1868, post sia nesukcesa partopreno en la Ligo de Paco kaj Libereco, Bakunino kaj liaj anarki-kolektivismaj kunuloj aniĝis en la 1-an Internacion – kun kiu ne engaĝis la Ligo. Ili sinaliancigis kun la kontraŭ-aŭtoritatismaj socialismaj partoj de la Internacio, kiu porpledis la revolucian detruon de la ŝtato, kaj la kolektivigon de posedaĵoj.

Unue, la kolektivistoj laboris kun la marksistoj por puŝi la Internacion laŭ pli revolucia socialisma direkto. Poste, la Internacio polusiĝis laŭ du kampoj, kun Markso kaj Bakunino kiel siaj kontraŭstarantaj estroj. Bakunino karakterizis la ideojn de Markso kiel aŭtoritatismaj, kaj antaŭvidis ke, se marksisma partio potenciĝis, ĝiaj estroj simple anstataŭigus la regoklason kontraŭ kiu ili tiom longe batalis.

Anarkiista historiisto George Woodcock informis ke La jara Kongreso de la Internacio ne estis okazinta en 1870 pro la eksplodo de la Pariza Komunumo, kaj en 1871 la Ĝenerala Konsilantaro alvokis nur specialan konferencon en Londono. Unu delegito kapablis veni el Hispanio kaj neniu el Italio, kvankam oni uzis teknikan ekskuzon – ke ili disiĝis el la Fédération Romande – por eviti inviti la svisajn subtenantojn de Bakunin. Tiele nur minoritato de anarkiistoj ĉeestis, kaj la rezolucioj de la Ĝenerala Konsilantaro estis aprobitaj preskaŭ unuanime. Plej el ili estis klare direktitaj kontraŭ Bakunin kaj liaj sekvantoj.

En 1872, la konflikto finis per disiĝo inter la du grupoj, kiam, ĉe la Haga Kongreso, Markso kontraŭstaris la Ĵurasan Federacion kaj forpelis je Bakunino kaj James Guillaume el la Internacio, kaj translokigis ĝian stabejon al Novjorko. Responde, la kontraŭ-aŭtoritatismaj partoj kreis sian propran Internacion ĉe la Kongreso de Sankta-Imjero, alprenante revolucian anarkiisman programon.

La Pariza Komunumo estis registaro kiu dum mallonge regis en Parizo el la 18a de Marto (pli formale, el 28a de Marto) al la 28a de Majo 1871. Tiu Komunumo estis rezulto de ribelo en Parizo post Francio estis venkita en la Francia-Prusia Milito. Anarkiistoj partoprenis aktive en la starigo de la Pariza Komunumo.

La kontraŭaŭtoritatismaj partoj de la 1-a Internacio estis la antaŭvenintoj de la anarki-sindikatistoj, klopodante anstataŭigi la privilegion kaj aŭtoritaton de la ŝtato pere de la libera kaj spontanea organizo de laboro. En 1886, la sindikataro Federation of Organized Trades and Labor Unions (FOTLU) de Usono kaj Kanado unuanime dediĉis la 1an de Majo 1886, kiel dato kiu estos normiga por la lukto por la okhora labortago.

Reage, sindikatoj tra tuta Usono preparis ĝeneralan strikon subtene de la okazaĵo. La 3an de Majo, en Ĉikago, eksplodis tumulto kiam strikrompantoj klopodis trapasi la strik-pikedon, kaj du laboristoj mortiĝis kiam polico pafis kontraŭ la homamaso. La venontan tagon, nome 4a de Majo, anarkiistoj manifestaciis ĉe la Placo Haymarket de Ĉikago. Oni lanĉis bombon el nekonata flanko ĉe la fino de la manifestacio, kiu mortigis policoficiron. Dum la sekva paniko, policanoj pafis kaj al la homamaso kaj unuj kontraŭ aliaj. Sep policanoj kaj almenaŭ kvar laboristoj estis mortigitaj. Ok anarkiistoj ĉu rekte ĉu nerekte rilataj al la organizintoj de la manifestacioj estis arestitaj kaj kulpigitaj pro la murdo de la mortita policoficiro. Tiuj homoj iĝis internacie politikaj famuloj inter la laborista movado. Kvar el la homoj estis ekzekutita kaj kvina memmortiĝis antaŭ sia ekzekuto. Tiu afero iĝis konata kiel Afero Haymarket, kaj estis sprono por la laborista movado kaj por la lukto por la okhora labortago. En 1890 okazis dua klopodo, tiam internacie, por organizi tagon por la okhora labortago. Tiu okazaĵo havis ankaŭ la duarangan celon por memorigi la laboristojn mortigitaj kiel rezulto de la afero Haymarket. Kvankam ĝi estis dekomence intencita kiel unuafoja okazaĵo, la celebro la venontan jaron de la Tago de la Laboro la 1an de Majo firme starigis internacian feritagon de laboristoj.

En 1907, la Internacian Anarkiistan Kongreson de Amsterdamo ĉeestis deputatoj de dek-kvar landoj, inter kiuj estis gravaj roluloj de la anarkiisma movado, inkluzive de Errico Malatesta, Pierre Monatte, Luigi Fabbri, Benoît Broutchoux, Emma Goldman, Rudolf Rocker, Christiaan Cornelissen, ktp. Oni traktis plurajn temojn dum la Kongreso, partikulare pri la organizo de la anarkiisma movado, ideoj pri popola edukado, la ĝenerala striko, kaj kontraŭmilitarismo. Centra debato koncernis la rilaton inter anarkiismo kaj sindikatismo. Malatesta kaj Monatte partikulare kontraŭ unu la alia pri tiu ĉi temo; Monatte pensis ke sindikatismo estis revolucia, kaj kreus la kondiĉojn de socia revolucio, dum Malatesta pensis nure sindikatismo ne sufiĉa. Malatesta pensis ke sindikatoj estis reformismaj, kaj eĉ foje povus esti konservativaj. Kune kun Cornelissen, li citis usonajn sindikatojn de profesiaj sindikatistoj kiel ekzemplo, kie sindikatoj konsistantaj el bonkvalitaj laboristoj foje kontraŭis malbonkvalitajn laboristojn por defendi sian relative privilegian pozicion. Malatesta avertis ke sindikatismaj celoj estis konstante sindikatismo mem, dum anarkiistoj devas ĉiam havi anarkion kiel celon kaj sekve eviti ajnan partikularan metodon kiu malhelpu atingi ĝin.

La Federacio de Hispanaj Laboristoj en 1881 estis la unua grava anarki-sindikatisma movado; anarkiistaj sindikataj federacioj speciale gravis en Hispanujo. La plej sukcesa estis la Confederación Nacional del Trabajo (Nacia Konfederacio de Laboro, mallongigita kiel CNT), fondita en 1910. Antaŭ la 1940-aj jaroj, la CNT estis grava potenco en la politiko de la laborista klaso, kaj grave rolis en la Hispana Enlanda Milito kaj pli precize en la dummilita revolucio de 1936. La CNT filiiĝis kun la Internacia Laborista Asocio, federacio de anarki-sindikatismaj sindikatoj fondita en 1922, kun deputitoj reprezentante du milionojn da laboristoj de dek-kvin landoj en Eŭropo kaj Latin-Ameriko. La plej granda organizita anarkiisma movado nuntempe estas en Hispanujo, kie ekzistas multaj organizoj, kiuj agnoskas sin kiel anarkosindikatismaj, kaj ĉefe la CNT, kiu plutenas la rektan heredon de la iama sindikato kaj la CGT (Confederación General del Trabajo), kies membroj oni kalkulis ĉirkaŭ 100,000 en 2003, kiam ricevis sektorojn neanarkiismajn.

Aliaj aktivaj sindikatismaj movadoj inkluzivas la usonan Aliancon por Laborista Solidareco kaj la britan Solidarecan Federacion. La revolucia industria sindikato Industriaj Laboristoj de la Mondo, anarki-sindikatisma sekvanto de la 1-a Internacio, ankaŭ restas aktiva. En Latinameriko partikulare La anarkiistoj tuj iĝis aktivaj por organizado de metiistoj kaj de industriaj laboristoj tra Suda kaj Centra Ameriko, kaj ĝis la komencaj 1920-aj ajroj plej el la sindikatoj de Meksiko, Brazilo, Peruo, Ĉilio, kaj Argentino estis anarki-sindikatismaj ĝenerale; la prestiĝo de la hispana C.N.T. kiel revolucia organizaĵo estis sendube je granda etendo responsa pri tiu situacio. La plej granda kaj plej luktema el tiuj organizoj estis la Federación Obrera Regional Argentina ... kiu kreskis rapide al membreco de preskaŭ miliono, kio nanigis la rivalajn socialdemokratajn sindikatojn.

Kelkaj anarkiistoj, kiaj Johann Most, defendis publike perfortajn agojn de reprezalio kontraŭ kontraŭ-revoluciuloj ĉar ni predikas ne nur agadon en kaj por si mem, sed ankaŭ agadon kiel propagando. Ĉirkaŭ la 1880-aj jaroj, personoj ene kaj ekstere de la anarkiisma movado ekuzas la moton, propagando pro agado por aludi al individua bombado, reĝ- kaj tiran-murdoj. El 1905 antaŭen, la rusaj partneroj de tiuj kontraŭ-sindikatismaj anarki-komunistoj iĝis partianoj de ekonomia terorismo kaj kontraŭleĝaj 'eksproprietigoj'. Kontraŭleĝismo kiel praktiko aperis kaj ene de ĝi La agoj de anarkiistaj bombistoj kaj murdistoj (propagando pro agado) kaj la anarkiismaj ŝtelistoj (individua realproprigo) esprimis siajn malesperon kaj siajn personajn, violentajn malakceptojn de netolerebla socio. Krome, ili estis klare intencitaj kiel ekzemplaj invitoj al ribelo.. En Francio la Bando de Bonnot estis la plej fama grupo kiu aliĝis al kontraŭleĝismo.

Tamen, tiom frue kiom je 1887, gravaj figuroj de la anarkiista movado distanciĝis el tiaj individuaj agadoj. Petro Kropotkino tiele verkis tiun jaron en Le Révolté ke strukturo bazita sur jarcentoj de historio ne povas esti detruata per kelkaj kilogramoj de dinamito. Vario de anarkiistoj defendis la abandonon de tiuj specoj de taktikoj favore al kolektiva revolucia agado, por ekzemplo tra la movado de sindikatoj. La anarkisindikatisto, Fernand Pelloutier, argumentis en 1895 por renovigita anarkiisma implico en la laborista movado sur bazo ke anarkiismo povus bone funkcii sen la individua dinamitisto.

Ŝtata subpremado (inklude la fifamajn francajn leĝojn lois scélérates de 1894 kontraŭ gazetarlibero) de anarkiistoj kaj de la laborista movado ĝenerale sekve al la malmultaj sukcesaj bombadoj kaj murdoj povus esti kontribuinta al la abandono de tiuj tipoj de taktikoj, kvankam reciproke la ŝtata subpremado, unuarange, povus esti ludinta gravan rolon por la kuraĝigo al tiuj izolataj agoj. La disiĝo de la franca socialisma movado, en multajn grupojn kaj, sekve la subpremado de la Pariza Komunumo de 1871, la ekzekuto kaj ekzilo de multaj communards (ties partianoj) al prizonkolonioj, favoris individuismajn politikajn esprimon kaj agojn.

Nombraj ŝtatestroj estis murditaj inter 1881 kaj 1914 fare de membroj de anarkiisma movado kiuj deziris venĝon pro reciproka murdo de anarkiistoj kaj aliaj revoluciuloj aŭ simple laboristoj, kiaj la caro Aleksandro la 2-a, la Prezidento Sadi Carnot de Francio, la imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, la reĝo Umberto la 1-a de Italio, la Prezidento William McKinley de Usono, la reĝo Karlo la 1-a de Portugalio kaj la reĝo Georgo la 1-a de Grekio. La murdisto de McKinley nome Leon Czolgosz postulis ke li estis influita de anarkiisto kaj feministo Emma Goldman.

La propagando pro agado estis abandonita de plej majoritato de la anarkiisma movado post la Unua Mondmilito (1914–1918) kaj la Oktobra Revolucio.

Anarkiistoj partoprenis ĉeflanke de la bolŝevikoj en ambaŭ la februara kaj oktobra revolucioj, kaj multaj anarkiistoj unue subtenis la bolŝevikan ŝtatrenverson. Tamen, la bolŝevikoj baldaŭ turnis sin kontraŭ la anarkiistoj kaj alia maldekstrisma kontraŭstaro, konflikto kiu finis en 1921 per la Kronŝtadta matrosribelo. Anarkiistoj en centra Rusujo estis ĉu enmalliberejigitaj ĉu pelitaj kaŝen se ili ne aliĝis al la gajnintaj bolŝevikoj. Anarkiistoj el Petrogrado kaj Moskvo eliris al Ukrainio. En Ukrainio, anarkiistoj batalis en la enlanda milito kontraŭ la Blanka movado, kaj poste kontraŭ la Bolŝevikoj, gviditaj en la Maĥnovŝĉino de Nestor Maĥno, kiu provis starigi anarkiisman socion en la regiono dum kelkaj monatoj.

Elpelitaj usonaj anarkiistoj Emma Goldman kaj Alexander Berkman estis inter tiuj, kiuj agitadis responde al bolŝevika politiko kaj la subpremado de la Kronŝtadta matrosribelo, antaŭ ke ili forlasis Rusujon. Ambaŭ verkis historiojn de siaj spertoj en Rusujo, kritikante la kvanton da kontrolo uzitan de la Bolŝevikoj. Por ili, la predikoj de Bakunin pri la konsekvencoj de marksisma regno pruviĝis tro veraj.

La venko de la Bolŝevikoj en la Oktobra Revolucio kaj la rezulta enlanda milito serioze damaĝis anarkiistajn movadojn internacie. Multaj laboristoj kaj aktivuloj vidis bolŝevikan sukceson kiel ekzemplon; komunistaj partioj kreskis je malprofito por anarkiismo kaj aliaj socialistaj movadoj. En Francujo kaj Usono, ekzemple, iuj anoj de la gravaj sindikatismaj movadoj de la CGT kaj la IWW forlasis tiujn organizaĵojn kaj aniĝis en la 3-a Internacio.

La revolucia tajdo de 1917–23 vidis la aktivan partoprenadon de anarkiistoj laŭ variaj gradoj de protagonismo. En la germana ribelo konata kiel Germana Revolucio de 1918–1919 kiu establis la fondon de la Bavara Soveta Respubliko la anarkiistoj Gustav Landauer, Silvio Gesell kaj Erich Mühsam havis gravajn estrajn postenojn ene de la revoluciaj konsiliismaj strukturoj. En la italaj okazaĵoj konataj kiel biennio rosso la anarki-sindikatisma sindikato Unione Sindacale Italiana kreskis al 800,000 membroj kaj la influo de la Itala Anarkiista Unio (20,000 membroj plus Umanita Nova, ties ĉiutaga ĵurnalo) kreskis kongrue... Anarkiistoj estis la unuaj kiuj sugestis okupi laborlokojn. En la Meksika revolucio la Meksika Liberala Partio estis establita kaj dum la komencaj 1910-aj jaroj ĝi kondukis al serio de militaj atakoj konduke al la konkero kaj okupado de kelkaj urboj kaj distriktoj en Baja California kun la helpo de la estreco de anarki-komunisto Ricardo Flores Magón.

En Parizo, la grupo Dielo Truda de rusiaj anarkiistaj ekzilitoj, kiu inkluzivis Nestor Maĥno, findecidis, ke anarkiistoj devis evoluigi novajn formojn de organizo, responde al la strukturoj de bolŝevismo. Ilia manifesto de 1926, nomita Organiza Platformo de la Ĝenerala Sindikato de Anarkiistoj (Malneto), estis subtenita de iuj anarki-komunistoj, sed kontraŭita de multaj aliaj. Platformismaj grupoj hodiaŭ inkluzivas je la Laborista Solidareca Movado en Irlando kaj je la Nord-Orienta Federacio de Anarki-Komunistoj (NEFAC) en Nord-Ameriko.

Sinteza anarkiismo aperis kiel organiza alternativo al platformismo kiu klopodas kunigi anarkiistojn de diversaj tendencoj sub la principoj de anarkiismo sen adjektivoj. En la 1920-aj jaroj tiu formo trovis siajn ĉefajn proponantojn ĉe Volin kaj Sebastien Faure. Ĝi estas la ĉefa principo malantaŭ la anarkiismaj federacioj grupigitaj ĉirkaŭ la nuntempa tutmonda Internacio de Anarkiistaj Federacioj.

Dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, la stariĝo de faŝismo en Eŭropo aliformigis la anarkiisman konflikton kontraŭ la ŝtato. En Italujo okazis la unuaj luktoj inter anarkiistoj kaj faŝistoj. Italaj anarkiistoj grave rolis en la kontraŭfaŝisma organizaĵo Arditi del Popolo, kiu estis plej forta en regionoj kun anarkiismaj tradicioj, kaj kiu venkis sukcese plurfoje; ili sukcese forpelis la Nigraĉemizukojn for de la anarkiista fortejo de Parmo en aŭgusto, 1922. En Francujo, kie la Ekstremdekstrismaj Ligoj preskaŭ ribelis en la tumultoj de Februaro, 1934, anarkiistoj disiĝis pri politiko de unuiĝinta fronto.

Anarkiistoj en Francio kaj Italio estis aktivaj en la Rezistado dum la Dua Mondmilito. En Germanio la anarkiisto Erich Mühsam estis arestita pro nekonataj akuzoj frumatene de la 28a de Februaro 1933, malmultajn horojn post la Incendio de Reichstag en Berlino. Joseph Goebbels, la Nazia Propaganda Ministro, etikedis lin kiel unu el tiuj judaj renversemuloj. Dum la venontaj deksep monatoj, li estis enprizonigita en la koncentrejojn de Sonnenburg, Brandenburgo kaj finfine, Oranienburg. La 2an de Februaro 1934, Mühsam estis translokigita al nazia koncentrejo ĉe Oranienburg kie la nokton de la 9a de Julio 1934, Mühsam estis torturita kaj murdita fare de la gvardioj; lia batita kadavro estis trovita pendita ĉe necesejo la venonta mateno.

En Hispanujo, la CNT unue rifuzis aliĝi al balota alianco de la populara fronto, kaj ĝia abstino kaŭzis balotogajnon de la dekstrismo. Sed en 1936, la CNT ŝanĝis sian politikon, kaj anarkiistaj voĉdonoj helpis redoni al la populara fronto potencon. Monatojn poste, la reganta klaso respondis per provo de puĉa ŝtatrenverso, kaj la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) komenciĝis. Responde al la milita ribelo, anarkiisme inspirita movado de kamparanoj kaj laboristoj, subtenita de armhavantaj milicoj, ekregis Barcelonon kaj grandajn regionojn de kampara Hispanujo, kie ili kolektivigis la teron. Sed eĉ antaŭ la faŝisma venko en 1939, la anarkiistoj estis venkitaj en amara lukto kontraŭ la stalinistoj, kiuj kontrolis la disdonon de milita helpo al la respublikana kaŭzo de Sovetunio.

Laŭ Noam Chomsky, la komunistoj estis ĉefe responsaj pro la detruo de hispanaj anarkiistoj. Ne nur en Katalunio — la komunismaj armeoj ĉefe detruis la kolektivojn aliloke. La komunistoj ĉefe agadis kiel polica forto de la sekureca sistemo de la Respubliko kaj estis tre multe kontraŭaj al la anarkiistoj, parte ĉar Stalin ankoraŭ esperis tiame havi ioman tipon de interkonsento kun okcidentaj landoj kontraŭ Hitler. Tio kompreneble malsukcesis kaj Stalin retiris la subtenon al la Respubliko. Ili eĉ retiris la hispanajn orrezervojn. La okazaĵo konata kiel Hispana Revolucio estis laborista socia revolucio kiu komencis dum la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito en 1936 kaj rezultis en la disvastigita realigo de anarkiismaj kaj ple amplekse liberecanaj socialismaj organizaj principoj tra variaj partoj de la ladno dum du al tri jaroj, ĉefe en Katalunio, Aragono, duono de Andaluzio, kaj partoj de Valencilando. Multo de la hispana ekonomio estis metita sub laborista kontrolo; en anarkiismaj fortejoj kiaj Katalunio, la proporcio estis tiom alta kiom ĝis 75%, sed pli malalta en areoj kun forta influo de la Komunista Partio de Hispanio, ĉar la sovet-aliancita partio aktive rezistis klopodojn de kolektivigo kiujn ili ne povis kontroli. Fabrikoj estis administrataj pere de laboristaj komitatoj, ruraj areoj iĝis kolektivigitaj kaj regataj kiel liberecanaj komunumoj. Anarkiista historiisto Sam Dolgoff ĉirkaŭkalkulis ke ĉirkaŭ ok milionoj da personoj partoprenis rekte aŭ almenaŭ nerekte en la Hispana Revolucio, kiun li postulis kiel pli proksima al la realigo de la idealo de libera senŝtata socio je ampleksa skalo ol ajna alia revolucio en la historio.

Kiel rakontis George Orwell kaj aliaj eksterlandaj observantoj kaj naciaj historiistoj, trupoj gviditaj de stalinistoj subpremis la kolektivojn kaj persekutis malkonsentajn marksistojn kaj anarkiistojn. La elstara itala anarkiisto Camillo Berneri, kiu estis volontulo por lukti kontraŭ Franco estis murdita anstataŭe en Hispanio fare de pafistoj asociataj kun la Hispana Komunista Partio. La urbo Madrid kapitulaciis al la frankistaj fortoj fare de la lasta ne-frankista urbestro de la urbo, la anarkiisto Melchor Rodríguez García.

Anarkiismo klopodis reorganiziĝi post la Dua Mondmilito kaj tiukuntekste la organiza diskuto inter sinteza anarkiismo kaj platformismo pligraviĝis denove speciale en la anarkiismaj movadoj de Italio kaj Francio. La Meksika Anarkiisma Federacio estis establita en 1945 post la Anarkiisma Federacio de Centro unuiĝis kun la Anarkiisma Federacio de la Federala Distrikto. Komence de la 1940-aj jaroj, la Antifaŝisma Internacia Solidareco kaj la Federacio de Anarkiismaj Grupoj de Kubo mergxis en la granda nacia organizo Asociación Libertaria de Cuba (Kuba Liberecana Asocio). El 1944 al 1947, la Bulgara Anarkiisma Komunista Federacio reaperis kiel parto de la movado de fabrikaj kaj laborejaj komitatoj, sed ĝi estis subpremata de la nova komunisma reĝimo. En 1945 en Francio la Anarkiisma Federacio kaj la anarkisindikatisma sindikato Confédération Nationale du Travail estis establita en la venonta jaro dum la ankaŭ sinteza Federazione Anarchica Italiana estis fondita en Italio. Koreaj anarkiistoj formis la Ligon de Liberaj Socikonstruistoj en Septembro 1945 kaj en 1946 estis fondita la Japana Anarkiisma Federacio. En Majo 1948 okazis en Parizo Internacia Anarkiisma Kongreso kun delegitoj el tuta Eŭropo. Post la Dua Mondmilito, aperis en la Fraye Arbeter Shtime alvokon detalante la lukton de germanaj anarkiistoj kiu petis al usonanoj helpon por elteni ilin. Februare 1946, la sendado de helpaj pakaĵoj al anarkiistoj en Germanio estis grand-skala operacio. La Federacio de Liberecanaj Socialistoj estis fondita en Germanio en 1947 kaj Rudolf Rocker verkis por ties organo, Die Freie Gesellschaft, kiu survivis ĝis 1953. En 1956 estis fonbdita la Urugvaja Anarkiisma Federacio. En 1955 la Anarki-komunisma Federacio de Argentino renomiĝis kiel Argentina Liberecana Federacio. La Federacio de Sindikatismaj Laboristoj estis sindikatisma grupo funkcianta en postmilta Britio, kaj unu el la plej fruaj antaŭaĵoj de Solidarity Federation. Ĝi estis formita en 1950 fare de membroj de la dissolvita Anarkiisma Federacio de Britio. Malkiel ĉe la AFB, kiu estis influita de anarki-sindikatismaj ideoj sed laste ne sindikatismaj mem, la FSL decidis sekvi pli definitivan sindikatisman, laborist-centritan strategion.

Anarkiismo pluinfluis gravajn literaturajn kaj intelektulajn personojn tiuepokajn, kiaj Albert Camus, Herbert Read, Paul Goodman, Dwight Macdonald, Allen Ginsberg, George Woodcock, Leopold Kohr, Julian Beck, John Cage kaj la grupon de la franca superrealisma grupo estrita de André Breton, kiu malferme aliĝis al anarkiismo kaj kunlaboris en la Fédération Anarchiste.

Anarki-pacismo iĝis influa en la tiamaj kontraŭatomenergia kaj kontraŭmilita movadoj kiel videblas en la aktivado kaj verkado de angla anarkiisma membro de la Kampanjo por Nuklea Senarmigado nome Alex Comfort aŭ la simila aktivado de la usonaj katolikaj anarki-pacistoj nome Ammon Hennacy kaj Dorothy Day. Anarki-pacismo iĝis bazo por kritiko de militsmo ambaŭflanke de la Malvarma Milito. La reapero de anarkiismaj ideoj dum tiu periodo estas bone dokumentata en la verko de Robert Graham Anarchism: A Documentary History of Libertarian Ideas, Volume Two: The Emergence of the New Anarchism (1939–1977).

Afero de populara intereso en anarkiismo okazis en okcidentaj landoj dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Anarkiismo estis influa en la kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj kaj anarkiistoj aktive partoprenis en la studentaj kaj laboristaj protestoj de la fino de la 1960-aj jaroj. En 1968 en Carrara, Italio, estis fondita la Internacio de Anarkiismaj Federacioj dum internacia anarkiisma kongreso okazinta tie en 1968 fare de la tri ekzistantaj eŭropaj federacioj de Francio (nome Fédération Anarchiste), la Federazione Anarchica Italiana de Italio kaj la Iberia Anarkiisma Federacio de Hispanio same kiel la bulgara federacio en la ekzilo en Francio.

En la Unuiĝinta Reĝlando en la 1970-aj jaroj tio estis asocia kun la movado de punk rock, kiel ekzempligita de bandoj kiaj Crass kaj Sex Pistols. La krizoj de loĝado kaj dungado en plej el Okcidenta Eŭropo kondukis al la formado de komunumoj kaj al movado de domokupantoj kiaj tiuj de Barcelono, Hispanio. En Danio, domokupantoj okupis eĉ tutan misuzitan militistan bazon kaj deklaris la starigon de la Libera Urbo de Christiania, nome aŭtonoma kvartalo en centra Kopenhago. Ekde la revivigo de anarkiismo en la mezo de la 20a jarcento, aperis nombraj novaj movadoj kaj pensoskoloj. Kvankam feminismaj tendencoj ĉiam estis parto de la anarkiisma movado en la formo de anarki-feminismo, ili revenis forte dum la dua tajdo de feminismo en la 1960-aj jaroj. Anarkiisma antropologo David Graeber kaj la anarkiisma historiisto Andrej Grubacic markis rompon inter generacioj de anarkiismo, el kiuj tiuj kiuj ofte ankoraŭ ne forskuis la sektemajn kutimojn de la 19a jarcento kontrastis kun la plej junaj aktivuloj kiuj estas multe pli informitaj, inter aliaj elementoj, fare de indiĝenaj, feminismaj, ekologiaj kaj kultur-kritikaj ideoj, kaj kiuj komence de la 21a jarcento formis multegan majoritaton de anarkiistoj.

Komence de la 21a jarcento, anarkiismo kreskis en populareco kaj influo kiel parto de la kontraŭ-milita, la kontraŭ-kapitalisma, kaj de la kontraŭ-tutmondiga movadoj. Anarkiistoj iĝis konataj pro sia engaĝiĝo en protestoj kontraŭ la kunsidoj de la Monda Organizaĵo pri Komerco (WTO), kaj la Grupo de la Ok, kaj de la Monda Ekonomia Forumo. Kelkaj anarkiismaj frakcioj ĉe tiuj protestoj entreprenis tumultojn, detruon de havaĵoj, kaj perfortaj kontraŭstaroj ĉe polico. Tiuj agoj estis foje akcelitaj de intencaj, senestrecaj, sennomaj grupoj konataj kiel nigraj blokoj; aliaj organizaj taktikoj pionirigataj tiuepoke estas sekureca kulturo, afinecgrupoj kaj la uzado de sencentrigitaj teknologioj kiaj interreto. Grava evento de tiu periodo estis la kontraŭstaroj ĉe la Protestoj kontraŭ la Konferenco de la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1999 en Seatlo. Laŭ la fakulo pri anarkiismo Simon Critchley, nuntempa anarkiismo povas esti vidata kiel povega kritiko de la pseŭdo-liberecanismo de nuntempa nov-liberalismo ... Oni povus diri ke nuntempa anarkiismo temas pri respondecemo, ĉu seksa, ekologia aŭ soci-ekonomia; ĝi fluas el sperto de konscio pri la diversaj vojoj per kiuj Okcidento rabas la ceteron; ĝi estas etika maljusteco de evidenta malegaleco, malriĉigo kaj malliberigo kiu estas tiom tuŝebla surloke kiom tutmonde.

Internaciaj anarkiismaj federacioj nune ekzistantaj, spite la tuj ŝanĝantaj evoluoj dum la lastaj jardekoj, estas la Internacio de Anarkiistaj Federacioj, kaj je pli malgranda kongruo (tio estas ne tiom pure anarkiismaj) la Internacia Laborista Asocio, kaj eĉ malpli anarkiisma la Internacia Liberecana Solidareco. La plej granda organizata anarkiismema movado nuntempe estas en Hispanio, en la formo de la Confederación General del Trabajo (CGT) kaj la Confederación Nacional del Trabajo (CNT). La membroj de CGT estis ĉirkaŭkalkulita inter 60 000 kaj 80 000. La CNT havas malpli da membroj sed ĝi sekvas pli kongrue la anarkiismajn tendencojn nerilati al la ŝtato. Aliaj aktivaj sindikatismaj movadoj aŭ organizoj estas en Svedio la Sveriges Arbetares Centralorganisation (SAC) kaj la Syndikalistiska ungdomsförbundet (anarkosindikatisma junularfederacio); la CNT-AIT en Francio; la Unione Sindacale Italiana en Italio; en Usono la Workers Solidarity Alliance kaj en Unuiĝinta Reĝlando Solidarity Federation kaj Anarkiista Federacio. Ankaŭ la revoluciaj industriaj sindikatanoj Industrial Workers of the World, kiuj proklamas 3,000 kotizantajn membrojn, kaj la Internacia Laborista Asocio, anarki-sindikatisma sukcedanto de la Unua Internacio, restas aktive.

Juda anarkiismo estas ĝenerala termino, kiu ampleksas diversajn esprimojn de anarkiismo ene de la juda komunumo.

Multaj homoj juddevenaj, kiel Emma Goldman, Alexander Berkman, Martin Buber, Murray Bookchin kaj Noam Chomsky, rolis en la historio de anarkiismo. Tamen, aldone al tiuj juddevenaj anarkiistoj, ankaŭ ekzistis specife judaj anarkiismaj movadoj, ene de la jida-parolantaj komunumoj de orienta kaj meza Eŭropo kaj la okcidentaj urboj, al kiuj ili migris, ekde la malfrua deknaŭa jarcento ĝis la Dua Mondmilito. Ĉiuj membroj de la unua anarkiisma grupo en la Rusa Imperio, kiu estis formita en 1903 en Białystok, estis judoj. Jida-parolantaj judoj partoprenis en la Internacia Anarkiista Kongreso de Amsterdamo en 1907.

Judaj anarkiismaj movadoj tendencis emfazi la internaciisman karakteron de la movado, sed multaj el ili ankaŭ subtenis sian nacian kulturon kaj koncentris sin sur specife judaj aferoj. Ili vigle eldonis jidan anarkiisman literaturon ekde la 1880aj jaroj ĝis la 1950aj jaroj kaj, sur multe pli malgranda skalo, ĝis la 1980aj jaroj; la lasta jida perioda eldono, Problemen, estis eldonita en 1991. Krom multaj originalaj libroj, broŝuroj, poemoj kaj eseoj, ĉiuj el la gravaj verkoj de Pierre-Joseph Proudhon, Mikhail Bakunin, Peter Kropotkin, Errico Malatesta, Henry Thoreau, Leo Tolstoy, Max Stirner kaj aliaj anarkiistoj estis tradukita al la jida. Rudolf Rocker, nejuda germana anarkiisto, studis la jidan kaj aŭtoris multajn jidajn librojn, broŝurojn kaj artikolojn. Plej multaj judaj anarkiistoj estis anarki-sindikatistoj, dum kelkaj aliaj estis individuismaj anarkiistoj.

Dum multaj judaj anarkiistoj estis nereligiaj aŭ foje fervore kontraŭreligiaj, ankaŭ kelkaj religiaj anarkiistoj kaj profesiaj anarkiismaj pensuloj kombinis nuntempajn radikalajn ideojn kun tradicia judismo. Ankaŭ kelkaj sekularaj kontraŭaŭtoritatistoj, kiel Abba Gordin kaj Erich Fromm, rimarkis menciindan similecon inter anarkiismo kaj multaj kabalaj ideoj, precipe en ties ĥasidisma interpreto. Kelkaj judaj mistikaj grupoj baziĝis sur kontraŭaŭtoritatismaj principoj, iom simile al la kristanaj Kvakeroj kaj Duĥoboroj. Martin Buber, profunde religia filozofo, ofte menciis la ĥasidan tradicion.

Estas diversaj anarkiismaj grupoj en Israelo. En la komenco de la 21a jarcento, la israela grupo konata kiel Anarkiistoj Kontraŭ la Muro fariĝis ĝenerale konata en la daŭra lukto kontraŭ la kreo de la diversmaniere nomata Apartiga Muro/Barilo/Baro sur la okcidenta riverbordo de Jordano. Kvankam la plejparto de ili estas judoj, membroj de la grupo ne difinas sin kiel judaj anarkiistoj.

Anarkiismo estas filozofio, kiu enkorpigas multajn diversajn kaj malsamajn sintenojn, tendencojn, kaj pensoskolojn; tiel, oftas malkonsento pri demandoj de valoroj, ideologio, kaj taktikoj. La kongrueco de kapitalismo (kiun anarkiistoj kutime malakceptas, laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio), naciismo, kaj religio ene de anarkiismo estas amplekse disputata. Simile, anarkiismo ĝuas malsimplan interrilaton kun ideologioj kiel Marksismo, komunismo, kaj anarki-kapitalismo. Anarkiistoj povas esti inspiritaj de humanismo, dia aŭtoritato, etika egoismo, aŭ de multaj aliaj alternativaj etikaj ismoj.

Fenomenoj kiel civilizacio, teknologio (t.e., ene de anarki-primitivismo kaj insurekta anarkiismo), kaj la demokrata procedo estas akre kritikitaj de iuj anarkiismaj tendencoj, kaj samtempe laŭditaj de aliaj. Anarkiismaj sintenoj pri raso, genro, kaj la naturmedio ŝanĝiĝis ege ekde la moderna origino de la filozofio en la 18-a jarcento.

Je taktika nivelo, dum propagando pro agado estis taktiko uzita de anarkiistoj en la 19-a jarcento (ekz. en la nihilisma movado), modernaj anarkiistoj (ekzemple anarki-pacistoj) proponas alternativajn metodojn por starigi anarkiisman socion kiel senperforto, alternativa ekonomio, kaj kontraŭŝtata kripto-anarkiismo. La diverseco en anarkiismo kaŭzis amplekse malsamajn uzojn de la samaj terminojn inter malsamaj anarkiismaj tradicioj, fakto kiu gvidis al multaj difinaj demandoj en anarkiisma teorio.

Koincide kaj disige inter diversaj pensoskoloj, kelkaj interesaj temoj kaj internaj polemikoj vekis debatojn konstante en la anarkiisma teorio.

Grava afero ene de anarkiismo estas la koncepto de la libera amo. La defendantoj de la libera amo konsideras radikojn tiom ren kiom ĝis Josiah Warren kaj al eksperimentaj komunumoj, kiuj vidis seksan liberon kiel klara, rekta esprimo de la individua suvereneco. La koncepto de libera amo partikulare interplektiĝis kun la virinaj rajtoj ĉar plej el la seksa juro diskriminaciis kontraŭ virinoj: por ekzemplo, pere de la geedza juro kaj de decidoj kontraŭ la la kontraŭnaska kontrolo. Plej grava usona gazeto por libera amo estis Lucifer the Lightbearer (1883–1907) eldonita de Moses Harman kaj Lois Waisbrooker, sed ankaŭ tie ekzistis la gazeto The Word (La Mundo) de Ezra Heywood kaj Angela Heywood (1872–1890, 1892–1893). Free Society (1895–1897 kiel The Firebrand; 1897–1904 kiel Free Society) estis ĉefa anarkiisma gazeto en Usono je la fino de la 19a kaj la komenco de la 20a jarcentoj. Tiu publikaĵo defendis la rajton al libera amo kaj la virinan rajtojn, kaj kritikis la comstockery – cenzuremo de seksa informado. Ankaŭ M. E. Lazarus estis grava usona individuisma anarkiisto ku disvastigis la koncepon de libera amo.

En la novjorka kvartalo Greenwich Village, bohemiecaj feministoj kaj socialistoj defendis mem-realigadon kaj plezuron por virinoj (kaj ankaŭ por viroj) en la ĉiutageco. Ili kuraĝid ludi per seksaj roloj kaj sekseco, kaj la malferme duseksa radikalulo Edna St. Vincent Millay kaj la lesba anarkiistino Margaret Anderson elstaris inter ili. Diskutgrupoj organizitaj de la Villagers (vilaĝanoj) estis ĉeestitaj de Emma Goldman, inter aliaj. Magnus Hirschfeld notis en 1923 ke Goldman kampanjis kuraĝe kaj sendube por individuaj rajtoj, kaj ĉefe por tiuj kiuj esis senigitaj je ties rajtoj. Tiele ŝajne ŝi estis la unua kaj nura virino, kaj la unua kaj nura usonano, kiu entreprenis la defendon de la samseksa amo antaŭ la ĝenerala publiko. Fakte, antaŭ Goldman, aliseksema anarkiisto Robert Reitzel (1849–1898) parolis pozitive pri samseksemo el la komenco de la 1890-aj jaroj en sia gazeto de Detroito germanlingva nome Der arme Teufel (povra diablo). En Argentino anarki-feministo Virginia Bolten publikigis la gazeton nomita La Voz de la Mujer (la virina voĉo), kiu estis publikigita naŭfoje en Rosario inter la 8a de Januaro 1896 kaj la 1a de Januaro 1897, kaj estis revivigita, dum mallonge, en 1901.

En Eŭropo la ĉefa propagandisto de la libera amo ene de individuisma anarkiismo estis Emile Armand. Li proponis la koncepton de la camaraderie amoureuse (amkamaradeco) por paroli pri libera amo kiel eblo de volonta seksa trafo inter konsentintaj plenkreskuloj. Li estis ankaŭ konstanta proponanto de pluramemo. En Germanio la stirneranoj nome Adolf Brand kaj John Henry Mackay estis pioniraj kampanjantoj por la akceptado de masklaj ambaŭseksemo kaj samseksemo. Mujeres Libres estis anarkiisma virinorganizaĵo en Hispanio kiu celis havigi povon al la laboristaj virinoj. Ĝi estis fondita en 1936 fare de Lucía Sánchez Saornil, Mercedes Comaposada kaj Amparo Poch y Gascón kaj havis proksimume ĝis 30,000 membrojn. Tiu organizo estis bazita sur la ideo de duobla lukto kaj por la virina liberigo kaj por la socia revolucio kaj argumentis ke la du celoj estas same gravaj kaj estu klopoditaj paralele. Por akiri interhelpan subtenon, ili kreis retojn de anarkiismaj virinoj. Lucía Sánchez Saornil estis ĉefa fondinto de la hispana anarki-feminisma federacion Mujeres Libres kiu estis malferma al lesbanismo. Ŝi publikigis en vario de literaturaj gazetoj sub masklaj pseŭdonimoj, kaj tiele ŝi povis esplori lesbanecajn temojn en epoko kiam samseksemo estis krimigita kaj suferanta cenzuron kaj juran punon.

Pli ĵuse, la brita anarki-pacista Alex Comfort akiris elstarecon dum la seksa revolucio ĉar verkis la furoran seksan gvildlibron The Joy of Sex. La temo de libera amo ricevis ankaŭ traktadon en la verko de franca anarki-hedonisto filozofo Michel Onfray en verkoj kiaj Théorie du corps amoureux : pour une érotique solaire (2000) kaj L'invention du plaisir : fragments cyréaniques (2002).

Por la angla anarkiisto William Godwin edukado estis la ĉefa rimedo per kiu oni povas atingi ŝanĝon. Godwin vidis ke la ĉefa celo de edukado estu la atingo de feliĉo. Por Godwin edukado devus havi respekton por la infana aŭtonomeco kio formetas ajnan formon de bridado, pedagogion kiu respektu tion kaj serĉu konstrui la propran motivadon kaj iniciatojn de la infano, kaj koncernon pri la infana kapablo rezisti ideologion transmititan tra la lernejo. En sia verko Enquiry Concerning Political Justice li kritikas la ŝtatpatronitan lernejosistemon pro la konto de ties evidenta alianco kun la nacia registaro. Pionira usona anarkiisto Josiah Warren antaŭenigis alternativajn edukespertojn en la liberecanajn komunumojn kiujn li establis. Max Stirner verkis en 1842 longan eseon pri edukado nome The False Principle of our Education. En ĝi Stirner nomigas sian edukan principon personalisma klarigante ke memkompreno konsistas en ĉiuhore mem-kreado. Edukado por li estas krei liberajn homojn, suverenajn karakterojn laŭ kio li celas eternajn karakterojn ... kiuj estas tiele eternalaj ĉar ili formiĝas ĉiumomente.

En Usono liberpenso estis baze kontraŭkristana, kontraŭklerikala movado, kies celo estis fari la individuon politike kaj spirite libera por decidi pri si mem je religiaj aferoj. Nombraj kontribuantoj al la gazeto Liberty (1881–1908, anarkiisma publikaĵo) estis elstaraj figuroj kaj en liberpenso kaj en anarkiismo. La individuisma anarkiisto George MacDonald estis kuneldonisto de Freethought kaj dum tempo, The Truth Seeker. E.C. Walker estis kuneldonisto de elstara liberpensa/liberama gazeto Lucifer, the Light-Bearer. Multaj el la anarkiistoj estis ardaj liberpensuloj; represaĵoj el liberpensaj gazetoj kiaj Lucifer, the Light-Bearer, Freethought kaj The Truth Seeker aperis en Liberty... La eklezioj estis rigardataj keil ofta aliancano de ŝtato kaj subprema forto en kaj de si mem.

En 1901, la kataluna anarkiisto kaj liberpensulo Francesc Ferrer i Guàrdia establis modernan aŭ progresemajn lernejojn en Barcelono defie de eduka sistemo kontrolita de la Katolika Eklezio. La asertita celo de tiuj lernejoj estas eduki la laboristan klason laŭ racia, sekulara kaj ne-deviga maniero. Fiere kontraŭ-klerikala, Ferrer kredis en libero en edukado, nome edukado libera el la aŭtoritato de eklezio kaj ŝtato. Murray Bookchin verkis: Tiu periodo (1890aj jaroj) estis la hegemonia de liberecanaj lernejoj kaj pedagogiaj projektoj en ĉiuj areoj de lando kie anarkiistoj ĝuis iome da influo. Eble la plej bone konata klopodo en tiu kampo estis la Moderna Lernejo (Escuela Moderna) de Francisco Ferrer, nome projekto kiu faris konsiderindan influon sur la kataluna edukado kaj sur la eksperimentaj teknikoj de instruado ĝenerale. La Escuela Moderna, kaj la idearo de Ferrer ĝenerale, formis la inspiron por serio de Modernaj Lernejoj en Usono, Kubo, Sudameriko kaj Londono. La unua de tiuj estis startita en Novjorko en 1911. Ĝi inspiris ankaŭ la italan gazeton Università popolare, fondita en 1901. Rusa kristana anarkiisto Leo Tolstoj establis lernejon por kamparanaj infanoj en sia bieno. La edukaj eksperimentoj de Tolstoj estis mallongdaŭraj pro la ĉikanado fare de la cara sekreta polico. Tolstoj establis konceptan diferencon inter edukado kaj kulturo. Li pensis ke Edukado estas la tendenco de unu homo fari alian ĝuste same kiel li mem... Edukado estas kulturo sub limigoj, kulturo estas libera. [Edukado estas] kiam instruado estas deviga al la lernanto, kaj kiam instruado estas ekskluda, tio estas kiam oni instruas nur tiujn temojn kiujn la edukisto konsideras kiel necesaj. Por li sen pelado, edukado estas transformita en kulturo.

Pli ĵusa liberecana tradicio pri edukado estas tiu de senlernejado kaj de la libera lernejo en kiuj infanregata agado anstataŭas pedagogiajn alproksimiĝon. Eksperimentoj en Germanio kondukis al la fondo fare de A. S. Neill de tio kio iĝos la Lernejo Summerhill en 1921. Summerhill estas ofte citata kiel ekzemplo de anarkiismo en praktikado. Tamen, kvankam Summerhill kaj aliaj liberaj lernejoj estas radikale liberecanaj, ili diferencas laŭ principoj el tiuj de Ferrer ĉar ne defendas malferman politikan alproksimiĝon al klasbatalo.

Aldone al organizado de lernejoj laŭ liberecanaj principoj, anarkiistoj ankaŭ pridemandis la koncepton de lernejo mem. La termino senlernejado estis popularigita ankaŭ de Ivan Illich, kiu argumentis ke la lernejoj kiel institucio estas disfunkciaj por mem-determinita lernado kaj servas al la kreado de konsum-socio anstataŭe.

 
 




#Article 62: Arkitekturo (2711 words)


Arkitekturo aŭ arĥitekturo estas arto pri konstruado de diversaj strukturoj. Nome estas kaj arto kaj teĥniko por projekti, desegni, konstrui kaj modifi la homan habitaton, inkluzive ĉiajn konstruaĵojn, arĥitekturajn kaj urbajn strukturojn kaj spacojn. La termino «arĥitekturo» devenas el la greka αρχ- (arĥ- radiko de la vorto ‘estro’ aŭ ‘aŭtoritato’), kaj τέκτων (tekton ‘ĉarpentisto’). Tiele, por la antikvaj grekoj, la arĥitekto estis la estro aŭ direktoro de la konstruado, kaj arĥitekturo estis la teĥniko aŭ arto de tiu, kiu faris la projekton kaj estris la konstruadon de konstruaĵoj kaj strukturoj, ĉar la vorto τεχνή (teĥné) signifas kreadon, inventon aŭ arton, de kio devenas la vortoj teĥniko kaj tektoniko.

Ĝi estas kaj arto kaj konstruada industrio. Arkitekturo havas du flankojn:

Estas tre diversaj difinoj kaj konceptoj pri arkitekturo. Fakte plej parto de arkitektoj, artokritikistoj kaj fakuloj asertis siatempe siajn proprajn opiniojn kaj difinojn prie. Arkitekturo estas aparta fako en lernado kaj instruado en universitato. El arta vidpunkto ĝi rilatas ĉefe al historio de arto. El teknika vidpunkto ĝi rilatas ĉefe al inĝenierado, kiu plej ofte zorgas pri vojoj (diverstipaj ŝoseoj), pontoj kaj kanaloj.

Arkitekturo kreiĝis en frua etapo de socia evoluo por pure praktikaj bezonoj de la homo. Por prahomo, loĝejo estis nur la rimedo defendi sin kontraŭ naturfenomenoj, sed, en sekvaj epokoj de civilizo, ĝi jam fariĝis ĝermo de la arto. La evoluo de arkitekturo dependas de la nivelo de produktofortoj, de la progreso de scienco kaj tekniko. Arkitekturo starigas certajn problemojn kaj mem stimulas la progreson de scienco kaj tekniko – konstrua mekaniko, sansistema tekniko, akustiko, termotekniko, produktado de konstrumaterialoj, k.c.

Necesas rimarki, ke ofte arkitekturo estas uzata en plivasta senco, ol nure konstruada. Ekzemple en informa teknologio ekzistas komputila arkitekturo, procesora arkitekturo, arkitekturo de programado k.a.

Ofte oni markas la komencon de historio kaj de civilizoj kiam oni komencis konstrui grandajn konstruaĵojn ĉu privatajn ĉu pli malpli publikajn. Tamen ankaŭ oni povas paroli pri ia arkitekturo kiam oni rigardas al megalitoj, sed certe kiam oni rigardas al malnovaj urboj de Sumero, Mezopotamio, Ĉinio, Hindio, kaj pli certe al la unuaj muregoj, palacoj kaj temploj. La piramidoj de Egipto estas unu el ankoraŭ ekzistantaj monumentoj de la antikveco kiuj montras tre prilaboritajn konstruteknikojn.

La arkitekturo de antikva Grekio estas la arkitekturo produktita de la grek-parolanta popolo (Helena popolo) kies kulturo floris en la greka ĉeftero, nome Peloponezo, la Egeaj Insuloj, kaj en kolonioj en Anatolio kaj Italio por periodo el ĉirkaŭ 900 a.K. ĝis la 1a jarcento p.K., kaj plej fruaj restantaj arkitekturaj verkoj date el ĉirkaŭ 600 a.K..

La arkitekturo de Antikva Grekio estas plej bone konata pro ties temploj, multaj el kiuj troviĝas la tuta regiono, ĉefe kiel ruinoj sed multaj esence netuŝitaj. La dua ĉefe grava tipo de konstruaĵo kiu survivas tra la tuta helena mondo estas la subĉielaj teatroj, el kiuj la plej antikva datas el ĉirkaŭ 525-480 aK. Aliaj arkitekturaj formoj estas ankoraŭ elstaraj kiel la procesiaj kolonaro (propileo), la publika placo (agoro) ĉirkaŭita de multetaĝaj kolonaroj (stoa), la konstruaĵo por la urba konsilantaro (buleŭterio), la publika monumento, la monumenta tombo (maŭzoleo) kaj la stadiono.

La Antikvromia arkitekturo adoptis multajn diferencajn aspektojn disde la Antikv-greka arkitekturo, kreante novan arkitekturan stilon. La romianoj multe ŝuldis al siaj etruskaj najbaroj kaj prauloj kiuj havigis al ili riĉon de esenca kono por futuraj arkitekturaj solvoj, kiaj por hidraŭliko en la konstruo de arkoj. La romianoj absorbis la influon de la Greka Arkitekturo kaj rekte (ekz. Magna Graecia) kaj nerekte (ekz. etruska arkitekturo estis mem influita de la grekoj), influon kiu estas evidenta laŭ multaj vojoj; ekzemple, en la enkonduko kaj uzado de triclinium en romiaj vilaoj kiel manĝoloko. La romianoj estis konataj ankaŭ pro sia uzado de grekaj metiistoj kaj inĝenieroj por konstrui romiajn konstruaĵojn. La romia arkitekturo floris tra la Imperio dum la epoko de la Pax Romana.

La romia arkitekturo kovras la periodon el establado de la Romia Respubliko en 509aK, al ĉirkaŭ la 4a jarcento, poxt kio ĝi reklasiĝis kiel Fina Antikveco aŭ Bizanca arkitekturo. Plej el multaj survivaĵoj estas el la fina imperia periodo. La Romia arkitektura stilo pluis ĝis influi konstruadon en la iama imperio dum multaj jarcentoj, kaj la stilo kiu komencis en Okcidenta Eŭropo ĉirkaŭ la jaro 1000 nome Romaniko respegulis tiun dependon el bazaj romiaj formoj.

La prakristana arkitekturo aŭ paleokristana arkitekturo respondas al longa periodo daŭranta inter la 3-a kaj la 6-a aŭ 10-a jarcentoj depende de la fontoj kaj konsideroj. Ĝi naskiĝis ĉefe kiel neceso por la konstruado de strukturoj propraj por la kristanaj religio kaj praktikoj.

Kvankam ĝi originiĝis en Sirio kaj Egipto ĝi pasis rapide al Okcidento kaj estis en Romo kiel centro de la kristanaro, kie okazis la unuaj montroj de monumentoj en la etoso de la tombejoj aŭ katakomboj, ene de periodo de kaŝiteco kaj eksterleĝeco pro la persekutoj kiujn suferis tiuj kiuj praktikis la kristanan religion. En tiu sama epoko por okazigi la diservajn asembleojn aŭ ceremoniojn de religia karaktero oni uzis privatajn loĝejojn, el kiuj poste oni adaptis kelkajn el ties salonoj tiucele, (domus ecclesiae, la domo de la eklezio).

En la Unua Orepoko de la Bizanca Imperio, nome tiu de Justiniano la 1-a, 6-a jarcento, realiĝas la plej grandaj arkitektaj verkoj kiuj manifestigas kaj la teknikajn kaj materialajn karakterojn, kaj la konstruan senton kiu karakterigas la bizancan arkitekturon de tiu periodo.

De la romia kaj paleokristana orientaj mondoj ĝi pluhavis kelkajn elementojn kiel iujn materialojn kiel (briko kaj ŝtono por eksteraj kaj internaj kovradoj de mozaikoj), arkoj de duona punkto, kolono kiel subtenilo, ktp., sed ili havigis ankaŭ novajn trajtojn inter kiuj elstaras la nova dinamisma koncepto de elementoj kaj nova lokiga sento kaj, super ĉio, ties plej grava havigo, la sistema uzado de la volba kovrilo, ĉefe kupolo sur pendentivoj, tio estas, sferaj trianguloj en la anguloj kiuj faciligas la transiron de la kvadrata bazo al la cirkla de la volbo. Tiujn duonsferajn volbojn oni konstruis per samcentraj linioj de briko, kiel kronoj de malkreskantaj radioj plifortigitaj ekstere per mortero, kaj oni planis ilin kiel simbola imago de la dia mondo.

La bizanca arkitekturo produktis novan stilon el la 6a jarcento kiu ekas en la epoko de la imperiestro Justiniano la 1-a kaj markas rompon disde la prakristana arkitekturo de Okcidento, ĉar la bizancaj arkitektoj rekuperas la volbohavan strukturon kun kupolo kaj la koncepton de la centra navo, kiel por ekzemplo tiu de la preĝejo de Sankta Sofia de Konstantinopolo, tiu de Sankta Vitalo de Raveno kaj ankaŭ en tiu sama urbo tiu de la Baziliko de Sankta Apolinaro Nova kiu ankoraŭ prezentas la tipon de bazilika prakristana preĝejo ortangula kun tri navoj laŭlongecaj kaj vestiblo ĉe la enirejo.

Islama arkitekturo ensumigas tre ampleksan regionon de arkitekturo, nome kaj historie, kaj geografie. Kvankam oni parolas pri la islama arkitekturo sole en senco de religiaj konstruaĵoj, ĝi ensumigas ankaŭ profanajn konstruaĵojn. En la islama arĥitekturo tiel viciĝas la konstruaĵoj konstruitaj post la estiĝo de islamo (622) ĝis nuntempo, sur teritorio priregata fare de tiu ĉi religio. La lokojn de ties apero ne eblas limigi je tradicie islamaj regionoj, kiel estas Persa golfo, norda Afriko aŭ Antaŭa Oriento, sed eblas renkontiĝi kun ili ekz. ankaŭ en Hispanio, Francio aŭ en Barato. Nuntempe la muslimaj religiaj konstruaĵoj troviĝas tra la tuta mondo.

El tiuj ĉi kaŭzoj ne eblas la islaman arkitekturon percepti kiel tutaĵon, sed necesas distingi la historiajn epokojn kaj unuopajn centrojn. La influo de la regionaj centroj estas plie substrekita per la fakto, ke Korano diference de Biblio nenie difinas aspekton nek regulojn de konstruigo de templo. La unuopaj centroj tiel povis ligi al la lokaj tradicioj, nome kaj el vidpunkto de konvena materialo kaj el vidpunkto de konstruaj teknikoj. Malgraŭ tio eblas trovi vicon de tipaj elementoj aŭ komunaj karakteroj, kiuj rezultas el la bezonoj kaj gusto de la ordinara muslimo. Kiel la plej tipa ŝatata elemento eblas konsideri kupolon kaj diversajn specojn de arkoj. Bazaj tipoj de la konstruaĵoj estas moskeoj, tipa araba domo kun fermita dispono, korto kaj apartigita porvirina kaj porvira partoj, ivanoj, fortikaĵoj kaj pontoj. Malpli signifaj, sed por la islama arkitekturo ankaŭ tipaj konstruaĵoj, estas banejoj aŭ fontanoj.

Romaniko estas epoko en la evoluo de la arto en okcidenta Eŭropo proksimume inter 950 kaj 1250. Ĝi sekvis la karolidan arton kaj poste cedis sian lokon al gotiko. La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgujo. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francujo infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj ĉe la suda baltamara regiono.

La romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo. La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.

Gotika arĥitekturo estas eŭropa arĥitekturo de alta kaj malfrua mezepoko konstruita en gotika stilo. La gotiko estas epoko de arĥitekturo kaj arto de la mezepoko en Eŭropo. Ĝi estiĝis kiel karakteriza arĥitektura stilo proksimume 1140 en centra Francujo, pli precize en Francilio kaj de tie ĝi iom post iom disvastiĝis en plimulton de la ceteraj landoj de okcidenta kaj centra Eŭropo kaj daŭris norde de la Alpoj ĝis proksimume 1500–1550. La antaŭe regantan arĥitekturan kaj artan stilon ni nomas romaniko, la postsekvan renesanco. En la postgotiko la gotika arĥitekturo pluvivis ankaŭ ekster sia epoko ĝis en la barokepoko; la romantismo treege interesiĝis pri la stilo kaj kreis la novgotikon kiel variaĵo de la historiismo. La gotika stilo estas klare difinebla nur en la arĥitekturo, dum kiam tio ĉi ne samklare eblas sur la kampoj de plastiko kaj pentrarto.

La gotiko estis epoko de bildigo de la kristana idearo kaj je tio utiligis al si grandkvante simbolojn kaj alegoriojn. Elstara arta kreitaĵo estas la gotika katedralo, kiu kiel tutarta verko unuigas arĥitekturon, plastikon kaj (vitro-)pentradon de la mezepoko. En la arĥitekturo oni krome distingas la fazojn de la frua, alta kaj malfrua gotiko, kiujn la diversaj artaj regionoj transprenis je malsamaj momentoj kaj kiuj tiam parte ankaŭ pluevoluis sendepende unu de la alia.

Renesanca arkitekturo estas la arkitekturo de la periodo inter la komenco de la 14a kaj la komenco de la 17a jarcentoj en diversaj regionoj de Eŭropo, montranta konscian revivadon kaj disvolvigon de kelkaj elementoj de antikvgreka kaj romia pensaro kaj materiala kulturo. Stile, Renesanca arkitekturo sekvis al la Gotika arkitekturo kaj estis siavice sukcedata de la Baroka arkitekturo. Disvolviĝinta unue en Florenco, kun Filippo Brunelleschi kiel unu el ties plinovigantoj, la renesanca stilo rapide disvastiĝis al aliaj italaj urboj. La stilo estis portita al Francio, Germanio, Anglio, Rusio kaj aliaj partoj de Eŭropo je diferencaj datoj kaj kun variaj gradoj de tuŝebleco.

Renesanca stilo metas emfazon sur la simetrio, la proporcio, la geometrio kaj la reguleco de partoj kiel ili aperis en la arkitekturo de klasika antikveco kaj partikulare en antikva Romia arkitekturo, el kiuj restis multaj ekzemploj. Regulaj aranĝoj de kolonoj, pilastroj kaj linteloj, same kiel la uzado de duoncirklaj arkoj, duonsferaj kupoloj, niĉoj kaj edikuloj anstataŭis la pli kompleksajn proporciajn sistemojn kaj neregulajn profilojn de mezepokaj konstruaĵoj.

En Renesanco Eŭropo, el ĉirkaŭ 1400 antaŭen, estis revivado de klasika lernado akompane de la disvolvigo de la Renesanca Humanismo kiu metis pli grandan emfazon al la rolo de individuo en socio ol estis dum la mezepoka periodo. La konstruaĵoj estais menditaj al specifaj arkitektoj – Brunelleschi, Alberti, Michelangelo, Palladio – kaj la kulto de individueco startis. Ne estis ankoraŭ divida linio inter artisto, arkitekto kaj inĝeniero, aŭ ajna el la rilataj metioj, kaj la nomigo estis ofte de loka prefero.

Revivigo de la klasika stilo en arkitekturo estis akompanita de burĝonado de scienco kaj inĝenierado kio tuŝis la proporciojn kaj strukturon de konstruaĵoj. Je tiu epoko, estis ankoraŭ eble por artisto designi ponton je la nivelo de strukturaj kalkuloj ene de la rigardo de ĝeneralisto.

Baroko estas kultura movado inter 16-a kaj 18-a jarcentoj, kiu en historio pri arto sekvas Renesancon.
Pli precize, baroko situas inter manierismo kaj rokoko, kiam Kontraŭreformacio de katolikismo reagis al la novaj kulturaj movadoj, kiuj produktis Reformacion kaj novan sciencon. La termino baroko, el la itala lingvo, origine signifis stranga, ekstravaganca, kaj verŝajne devenas de la portugala vorto barroco, kiu signifis neperfekta perlo.

Baroko malsekvas la regulojn de klasikismo, kaj multe atentas formon. Ĝi celas imponi kaj impresi spektantojn. Baroko preferas patoson al trankvilo, movon al stabileco, kurbon al rekto. Barokaj monumentoj celis imponi por represtiĝigi la katolikan eklezion. Tial, Romo estas grava centro. Sed ankaŭ aliaj eŭropaj urboj barokis. En Hispanameriko, ĝi miksiĝis kun la tradicioj de indianaj metiistoj.

Moderna arĥitekturo estas arĥitekturo, kiu unuigas plurajn tendencojn ekestintajn en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, kiuj markas rompiĝon kun la tradicia aranĝo de spacoj, kunmetoformoj kaj estetikoj. Ĝiaj ideoj transpaŝis la arĥitekturan kampon influante la arton kaj fasonadon.

Secesi-stilo estas unu el pluraj nomoj por eŭropa art-historia epoko ĉirkaŭ la ŝanĝo de la 19-a al la 20-a jarcento. Tiu stilo viglis en Eŭropo inter 1895 – en Barcelono eĉ ekde 1883 – kaj 1914, precipe en grafikaj kaj konstruaj artoj, sed ankaŭ en muziko kaj beletro. Ĝi estas iom miskonata stilo, parte pro malsamaj nomoj laŭ la landoj (modernismo en Katalunio kaj tuta Hispanio, liberty en Italio, Jugendstil en Germanio, Art Nouveau aŭ Modern Style (jes, anglavorte) en Francio, Secesio en Aŭstrio kaj aliaj, ktp.), parte pro malklara dislimo al samepokaj skoloj (angla antaŭrafaelismo, francaj nabiaj pentristoj, simbolismaj beletristoj, ktp.). La esprimo secesio venas de la arta skolo Viena Secesio (), kiu en 1897 disiĝis de la Viena Artista Domo (germane: Wiener Künstlerhaus). Ankaŭ la ekspoziciejo de tiu grupo estas nomata La Secesio. La germana esprimo Jugendstil deriviĝas de la ilustrita revuo Die Jugend (la junularo), fondita en 1896. La franca esprimo Art Nouveau, uzata en pluraj lingvoj, devenas de la nomo de tiama pariza vendejo de Siegfried (Samuel) Bing, malfermita en 1895. La kataluna kaj hispana Modernismo estas malsamsignifa kun la sama vorto en multaj aliaj lingvoj.

La Secesi-stilo serĉas inspiron en detale observata naturo, prefere ol en arta tradicio. Ĝi estas parte artisma reago al la tiama raciismo kaj al la maleleganto de la unuaj produktoj de moderna industrio. Tial Secesio favoras kurbajn, elipsajn, vorticajn formojn kun simbola valoro, freŝajn, diafanajn, mildajn kolorojn. Ĝi aplikiĝas same al mebloj, etaj objektoj, kaj al vastaj konstruaĵoj.

En Germanujo, kie ĝi nomiĝis Neues Bauen (nova konstruado), ĝi krome koncernis la urban desegnadon en la tempo antaŭ la Unua Mondmilito ĝis en la tempo de la Vajmara Respubliko (1918 ĝis 1933). Ĝi estas en rilato kun la samtempe evolua movado De Stijl (la stilo) en Nederlando kaj kun la postuloj de Bauhaus. Liga konekto ankaŭ ekzistas kun la arĥitektura stilo nova objektivismo. La nomon Neues Bauen stampis arĥitekto Erwin Anton Gutkind per la titolo de sia faklibro aperinta en 1919 Neues Bauen. Grundlagen zur praktischen Siedlungstätigkeit (Nova konstrado. Fundamentoj por praktika koloniokonstruo).

Esprimisma arkitekturo estas preskaŭ nure germana aperaĵo, kiu produktis en la jaroj post la Unua Mondmilito ĝis la fino de la 1920-aj jaroj plej diversajn konstruaĵojn.

Celo de moderna arhitekturo estis, disvolvi per raciigo kaj tipigo, uzado de novaj materialoj same kiel per sobra-simpla internoekipaĵo tute novan formon de konstruado, je kiu sociala respondeco (suno, aero kaj lumo kontraŭ luokazernoj, postkortoj kaj plenŝtopitaj cambroj) akiris ĉefan gravecon. Tiel ekestis multnombro da loĝokolonioj, kiujn ofte survojigis urboj kun socialdemokratiaj plimultoj en siaj urboparlamentoj.

Dum jarcentoj en la mondo kreiĝis multaj diversaj konstruaĵoj, kiuj diferencas inter si laŭ celo, idea specifikeco, konstrutekniko, stilo (Vidu: Famaj Monumentoj). Oni distingas multajn specojn de arkitekturaj konstruaĵoj:

Tradiciaj materialoj, kiujn oni uzis en konstrutekniko, estis: ligno, ŝtono, briko, en monumenta arkitekturo – marmoro, granito, betono, ankaŭ metalo, vitro. Al sekva evoluo de arkitekturo, forte influis ferbetono, invento de franca ĝardenisto Joseph Monier en 1849.

La rimedoj de arkitekturo, kiel artspeco, estas: kompozicio, spaco, volumeno, maso, proporcio, ritmo, lumo, ornamo. En diversaj epokoj kaj landoj ĉi-tiuj komponantoj havis malsamajn signifojn.

Kun arkitekturo estas ligita ankaŭ urboplanado aŭ urbokonstruado, ĝi havas multon komunan kun skulptarto kaj monumenta pentroarto. Dum historia evoluo ĝiaj stil-ŝtupoj plejparte kongruis unu kun la alia, kvankam malgrandaj kronologiaj intervaloj rimarkeblas.

Legu ankaŭ sub: konstruarto, konstrufako, konstrutekniko, konstruindustrio, konstruado, rekonstruado, konstrumetio, konstruprojekto, konstrumaterialo, konstrumetodo, konstrumaniero, konstruaĵopartoj




#Article 63: Anatomio (2732 words)


Anatomio aŭ korposcienco estas la subfako de biologio, kiu studas la strukturon kaj organizadon de vivantaj korpoj, nome organismoj, kaj de ties partoj. Ĉefaj subfakoj de anatomio estas kompara anatomio kaj homa anatomio.

Anatomio estas ege ligita al embriologio, kompara anatomio, evoluisma biologio, kaj filogenetiko, ĉar tiuj estas la procezoj per kiuj anatomio estas generata je tujaj (embriologio) kaj longaj (evolucio) temposkaloj. Homa anatomio estas unu el la bazaj esencaj sciencoj de medicino.

La fako anatomio estas dividata en makroskopa kaj mikroskopa anatomioj. Makroskopa anatomio estas la ekzameno de la korpopartoj de animalo uzante senhelpan vidkapablon. Tiu inkludas ankaŭ la branĉon de supraĵa anatomio. Mikroskopa anatomio uzas ankaŭ optikajn instrumentojn en la studo de histoj de variaj strukturoj, konata kiel histologio, kaj ankaŭ en la studo de ĉeloj.

La historio de anatomio estas karakterizata de progresa kompreno de la funkcioj de la organoj kaj strukturoj de la homa korpo. Metodoj estis rimarkinde plibonigataj, antaŭenirante el la ekzamenigo de animaloj pere de disekco de kadavroj al medicina bildigo pere de teknikoj kiaj Ikso-radioj, ultrasonoj, kaj magneta resonanca bildigo en la 20a jarcento (vidu artikolojn pri Radiografio kaj Sonografio).

Anatomio kaj fiziologio, kiuj studas (respektive) la strukturon kaj funkcion de organismoj kaj ties partoj, faras naturan paro de rilataj fakoj, kaj ili estas ofte studataj kune.

Derivite el la greka  anatemnō mi fortranĉas el ἀνά ana super, kaj τέμνω temnō mi tranĉas, anatomio estas la scienca studo de la strukturo de organismoj kiaj ties sistemoj, organoj kaj histoj. Ĝi inkludas la aspekton kaj situacion de variaj partoj, la materialoj el kiuj ili estas komponitaj, ties lokoj kaj ties rilatoj kun aliaj partoj. Anatomio estas tre distinga el fiziologio kaj biokemio, kiuj traktas respektive kun la funkcioj de tiuj partoj kaj kun la koncernaj kemiaj procezoj. Por ekzemplo, anatomiisto okupiĝas pri la formo, grando, sinteno, strukturo, sangohaviĝo kaj nervofunkciado de organo kia la hepato; dum fiziologo estas interesata en la produktado de galo, la rolo de la hepato en manĝado kaj la regulado de korpaj funkcioj.

La fako anatomio povas esti subdividata en nombraj branĉoj kiaj makroskopa kaj mikroskopa anatomioj. Makroskopa anatomio estas la studo de strukturoj sufiĉe grandaj por esti vidataj pere de nuda okulo, kaj ĝi inkludas ankaŭ supraĵan aŭ surfacan anatomion, nome studo pere de rigardo al la eksteraj trajtoj de la korpo. Mikroskopa anatomio estas la studo de strukturoj je mikroskopa skalo, kiaj histologio (nome studo de histoj), kaj embriologio (nome studo de organismo en sia nematura kondiĉo).

Anatomio povas esti studita uzante kaj invadajn kaj ne-invadajn metodojn kun la celo akiri informaron pri la strukturo kaj organizado de organoj kaj sistemoj. Uzataj metodoj estas dissekco, en kiu korpo estas malfermita kaj ties organoj studataj, kaj endoskopio, en kiu filmokamerao - ekipita instrumento estas enmetita tra malgranda tranĉaĵeto en la korpomuro kaj uzata por esploradi la internajn organsojn kaj aliajn strukturojn. Angiografio uzante Ikso-radiojn aŭ magnetresonanca angiografio estas metodoj por rigardi sangotubojn.

La termino anatomio estas ofte uzata por referenci al la homa anatomio. Tamen, esence la samaj strukturoj kaj histoj troviĝas tra la tuta resto de la animala regno kaj tiele la termino inkludas ankaŭ la anatomion de aliaj animaloj. Ankaŭ la termino zootomio estas foje uzata por specife aludi al animaloj. La strukturo kaj histoj de plantoj male estas de malsimila naturo kaj tiele ili estas studataj en planta anatomio.

En 1600 a.K., la Papiruso Edwin Smith, nome Antikvegipta medicina teksto, priskribis la koron, ties ujojn, la hepaton, la lienon, la renojn, la hipotalamon, la uteron kaj la vezikon, kaj montris la sangotubojn diverĝantaj el la koro. La Papiruso Ebers (ĉ. 1550 a.K.) montras traktaĵon prikoran, kun la tuboj portantaj ĉiujn sangajn fluaĵojn al aŭ el ĉiu membro de la korpo.

Antikvgrekaj anatomio kaj fiziologio spertis grandajn ŝanĝojn kaj progresojn laŭlonge de la komenco de la mezepoka mondo. En tiu epoko, tiu medicina praktiko etendiĝis pro kontinua disvolviga kompreno de la funkcioj de organoj kaj structuroj de la korpo. Estis faritaj fenomenaj anatomiaj observoj de la homa korpo, kio certe kontribuis al la kompreno de la cerbo, de okuloj, de hepato, reproduktaj organoj kaj de la nerva sistemo.

La Helenisma urbo Aleksandrio estis la mejloŝtono por la grekaj anatomio kaj fiziologio. Aleksandrio ne nur estis hejmo de la plej granda biblioteko por medicina aferoj kaj libroj de la liberalaj artoj en la mondo dum la epoko de la grekoj, sed ĝi estis hejmo ankaŭ de multaj medicinaj praktikantoj kaj filozofoj. Granda patronado de artoj kaj sciencoj fare de Ptolemeaj regantoj helpis plialtigi Aleksandrion rivaligante la kulturajn kaj sciencajn atingojn de aliaj grekaj ŝtatoj.

Kelkaj el la plej rimarkindaj antaŭeniroj en fruaj anatomio kaj fiziologio okazis en la Helenisma Aleksandrio. Du el la plej famaj anatomiistoj kaj fiziologoj de la tria jarcento estis Herofilo kaj Erasistrato. Tiuj du kuracistoj helpis la pioniran homan dissekcon por medicina esplorado. Ili ankaŭ enkondukis la praktikon de dissekco (ĉu vivisekcio?) sur korpoj de kondamnitaj krimuloj, kio estis konsiderita tabuo ĝis la Renesanco – Herofilo estis agnoskita kiel la unua persono kiu faris sistemajn dissekcojn. Herofilo iĝis konata pro siaj anatomiaj verkoj kiuj faris impresajn kontribuojn al multaj branĉoj de anatomio kaj al multaj aliaj aspektoj de medicino. Kelkaj el la verkoj inkludis klasigon de la sistemo de pulso, la malkovron ke homaj arterioj havas pli dikajn murojn ol vejnojn, kaj ke aŭrikloj estas partoj de koro. La kono de la homa korpo ĉe Herofilo havigis ŝlosilan rezulton en la kompreno de la cerbo, okuloj, hepato, reproduktaj organoj kaj nerva sistemo, kaj por la karakterigo de la irado de malsano. Erasistrato akurate priskribis la strukturon de la cerbo, inkluda la kavaĵojn kaj membranoj, kaj faris distingon inter la cerbo kaj la cerebelo. Dum sia studado en Aleksandrio, Erasistrato partikulare dediĉis sin al studoj de la cirkula kaj nerva sistemoj. Li kapablis distingi la sensajn kaj movigajn nervojn en la homa korpo kaj kredis, ke la aero eniras en la pulmoj kaj la koro, kaj estas poste portita tra la korpo. Lia distingo inter la arterioj kaj vejnoj – arterioj portantaj aeron tra la korpo, dum vejnoj portantaj sangon el la koro estis granda anatomia malkovro. Erasistrato estis responsa ankaŭ pri la nomigo kaj priskribo de la funkcio de la epigloto kaj de la valvoj de la koro, inklude la trikuspidon. Dum la tria jarcento, la grekaj kuracistoj kapablis diferencigi nervojn disde sangotuboj kaj tendonoj  kaj konstati, ke la nervoj transportas neŭrajn impulsojn. Estis Herofilo kiu konstatis, ke damaĝi la movigajn nervojn okazigas paralizon. Herofilo nomis la meningojn kaj ventriklojn en la cerbo, notis la dividon inter cerebelo kaj cerbo kaj rekonis, ke la cerbo estas la sidejo de intelekto kaj ne refreŝiga ĉambro kiel proponis Aristotelo. Oni supozas ankaŭ, ke Herofilo priskribis la optikajn, okulmovigajn nervojn, kaj la movodividon de la trigeminaj, vizaĝaj, vestiblokoĥlearaj kaj hipoglosaj nervoj.

Grandaj trovoj estis faritaj dum la tria jarcento pri kaj la digesta kaj la reprodukta sistemoj. Herofilo kapablos malkovro kaj priskribi ne nur la salivajn glandojn, sed ankaŭ la malgrandan inteston kaj la hepaton. Li montris, ke la utero estas trua organo kaj priskribis la ovarojn kaj la uterajn tubojn. Li konstatis, ke la spermatozooj estas produktitaj de la testikoj kaj estis la unua en okcidento kiu identigis la prostatan glandon.

La anatomio de muskoloj kaj skeleto estis priskribita en la Hipokrataj verkoj, antikvgreka medicina verko verkita de nekonataj aŭtoroj. Aristotelo priskribis la anatomion de vertebruloj baze sur animala dissekco. Praksagoro identigis la diferencon inter arterioj kaj vejnoj. Sed estis ĉefe en la 4a jarcento a.K., kiam ja Herofilo kaj Erasistrato produktis pli akuratajn anatomiajn priskribojn baze sur dissekco de krimuloj en Aleksandrio dum la Ptolemea dinastio.

En la 2a jarcento, Galeno de Pergamo, nome anatomiisto, kuracisto, verkisto kaj filozofo, verkis la finfinan kaj tre influan anatomian traktaĵon de la antikvaj epokoj. Li kompilis la ekzistintan sciaron kaj studis anatomion pere de dissekco de animaloj. Li estis unu el la unuaj eksperimentemaj fiziologoj kiuj laboris pere de vivisekciaj eksperimentoj kun animaloj. La desegnoj de Galeno, bazitaj ĉefe sur hunda anatomio, iĝis efektive la nura anatomia lernolibro por la venonta jarmilo. Lia verko tamen estis konata de la renesancaj doktoroj nur tra la medicino de la Islama Orepoko ĝis ĝi estis tradukita el la greka iom antaŭ la 15a jarcento.

Anatomio disvolviĝis malmulte el klasikaj epokoj ĝis la deksesa jarcento; kiel la historiistino Marie Boas skribis, Progreso en anatomio antaŭ la deksesa jarcento estis tiom mistere malrapida kiom sia disvolvigo post 1500 estis rimarkinde rapida. Inter 1275 kaj 1326, la anatomiistoj Mondino de Luzzi, Alessandro Achillini kaj Antonio Benivieni en Bolonjo faris la unuajn laŭsistemajn homajn dissekcojn ekde antikvaj tempoj. La Anatomio de Mondino de 1316 estis la unua lernolibro en la mezepoka remalkovro de homa anatomio. Ĝi priskribas la korpon laŭ la ordo sekvita en la dissekcoj fare de Mondino, startinte per la abdomeno, poste ĉe la torako, poste ĉe la kapo kaj membroj. Ĝi estis la normiga anatomia lernolibro por la venonta jarcento.

Leonardo da Vinci (1452–1519) estis instruita en anatomio fare de Andrea del Verrocchio. Li faris uzadon de sia anatomia sciaro en sia artaĵaro, farante multajn skizojn de skeletaj strukturoj, muskoloj kaj organoj de homoj kaj de aliaj vertebruloj kiujn li estis dissekciintaj.

Andreo Vesalio (1514–1564) (latinigita el Andries van Wezel), profesoro de anatomio en la Universitato de Padovo, estas konsiderata la fondinto de la moderna homa anatomio. Origine el Brabanto, Vesalio publikigis la poste influan libron De humani corporis fabrica (nome la strukturo de la homa korpo), grandformata libro en sep volumoj, en 1543. Oni supozas, ke la akurataj kaj komplike detalaj bildoj, ofte en alegoriaj pozoj antaŭ italecaj pejzaĝoj, estis faritajk de la artisto Jan van Calcar, nome disĉiplo de Tiziano.

En Anglio, anatomio estis la temo de la unuaj publikaj prelegoj faritaj en ajna scienco; tiuj estis faritaj de la barbirkirurgoj de la 16a jarcento, kunigitaj en 1583 de la Lumleiaj prelegoj pri kirurgio en la Reĝa Altlernejo de Kuracistoj.

La postklasika anatomio kaj aŭtopsio, aŭ kadavro-dissekco, ektraktiĝis ene de la kristana komunumo, precipe en tiu katolika, kaj plispecife en Italio. La naskiĝa akto de la moderna anatomio troviĝas en la Anathomia Mundini de Mondino Dei Liuzzi, kuracisto aktiva en eklezia ŭniversitato en la urbo Bolonjo: estis la jaro 1316, en plena mezepoko, kaj Mondino demonstris koni la skolon de la anatomiisto Galeno, greka kaj pagana, sed ankaŭ ke mem faris grandan paŝon antaŭen kompare kun li. Mondino ne limiĝas, kiel male multaj siaj antaŭuloj kaj kolegoj, ripeti la instruaĵojn de Galeno, same kiel la astronomoj ripetadis la instruaĵojn de Aristotelo kaj Tolomeo, sed volas vidi per siaj okuloj kaj... dissekcis, studis, priskribis kaj kreis disĉiplojn.

Post Mondino, la unuaj grandaj dissekcistoj estas Hieronimo Manfredi, Gabriele Zerbi, Alessandro Benedetti, ĝis Andreo Vesalio, al kiu estas atribuata la merito de la ĝermiĝo de la nova scienco per sia De humani corporis fabrica de 1543. Vesalio estis flandradevena, sed anatomie dissekcis ĉe la Universitato de Padovo kie li ricevis subvencion el la Venecia Senato por daŭrigi en siaj prianatomiaj studoj. Tiuj dissekcoj preskaŭ samtempe okazis ankaŭ en Romo (itali quidem primi corpora umana dissecuerunt », skribos klerisma Haller, siavice anatomiisto, (italoj unuaj ekdisekcis homajn korpojn). Eĉ kelkaj ĉefkuracistoj de la papo praktikis tiun fakon.

La nova scienco kaj uzo de dissekco en Italio trovis ankaŭ la unuajn normojn kaj regularon de la nova scienco-arto. La eklezio, kiu aprobis kaj profitis de la novaj scioj en la hospitaloj kiujn mem kreis, emanis normojn por malhelpi misuzojn: forigo de kadavroj, komerco de homaj kadavroj, perforta serĉado de kadavroj por ricevi kompenson de la kontentigitaj anatomiistoj. La normoj estis tiom severaj ke ŝajnis ke la dissekco mem de homaj kadavroj estis malpermesita, sed ili celis elimini okazojn de mortigo por komerci. Ke tiu risko ne estis nur antaŭvido oni povas dokumentiĝi legante la aktojn de la proceso kontraŭ la fama skota anatomiisto Robert Knox (1791-1866) kiu estis akuzita kaj procesita pro havigo de pordissekcaj kadavroj ne disdegninte kunlabori kun malbonfaraj murdistoj. Tiukaze temis almenaŭ pri du mortigoj.

En Usono, medicinaj lernejoj ekformiĝis ĉirkaŭ la fino de la 18a jarcento. Klasoj de anatomio bezonis kontinuan venon de kadavroj por dissekcoj kaj tiuj estis malfacile akireblaj. Filadelfio, Baltimore kaj Novjorko estis famaj pro korporabado kiam krimuloj ŝtelis el la tomboj nokte, elprenante ĵus entombigitajn korpojn el iliaj ĉerkoj. Simila problemo ekzistis en Britio kie la postulo de korpoj iĝis tiom granda ke tomborabado kaj eĉ anatomia murdo estis praktikita por akiri kadavrojn. Kelkaj tombejoj tiele estis protektitaj pere de gvatoturoj. La praktiko estis haltigita en Britio pere de la leĝo Anatomy Act de 1832, dum en Usono, oni aprobis similan leĝaron post la kuracisto William S. Forbes de la Jefferson Medical College estis kulpigita en 1882 pro kompliceco kun resurekciistoj en la rabado de tomboj en la Tombejo Lebanon.

La instruado de anatomio en Britio estis transformita de Sir John Struthers, Regius Profesoro pri Anatomio en la Universitato de Aberdeen el 1863 al 1889. Li estis responsa pri la formado de la sistemo de tri jaroj de antaŭ-klinika akademia instruado en la sciencoj kiuj helpas medicinon, kiel speciale anatomio. Tiu sistemo daŭris ĝis la reformo de medicina trejniado en 1993 kaj 2003. Krom instruado, li kolektis multajn vertebrulajn skeletojn por sia muzeo de kompara anatomio, publikigis ĉirkaŭ 70 esplorajn artikolojn, kaj famiĝis pro sia publika dissekco de ĝiba baleno nome Tay Whale. El 1822 la Reĝa Kolegio de Kirurgoj reguligis la instruadon de anatomio en medicinaj altlernejoj. Medicinaj muzeoj havigis ekzemploj en kompara anatomio, kaj tiuj estis ofte uzitaj en instruado. Ignaz Semmelweis esploris pri la puerpera febro kaj li malkovris kiel ĝi estas okazigita. Li rimarkis, ke tiu ofta fatala febro okazis pli ofte ĉe patrinoj ekzamenitaj de medicinaj studentoj ol ĉe tiuj ekzamenitaj de akuŝistinoj. La studentoj iris el la dissekcejo al la hospitalo kaj tie ili ekzamenis naskantajn virinojn. Semmelweis montris, ke kiam la trejnatoj lavis siajn manojn en ĥlorinita limedsuko antaŭ ĉiu klinika ekzamenado, la propocio de puerpera febro inter patrinoj klare malpliiĝis.

Antaŭ la moderna medicina epoko, la ĉefaj rimedoj por studi la internajn strukturojn de la korpo estis dissekco de mortintoj kaj inspektado, palpado kaj aŭskultumado de vivantoj. Estis je la alveno de mikroskopio kiam oni malfermiĝis al la kompreno de la konstruaĵaj blokoj kiuj konstituas la histojn de vivuloj. Teknikaj progresoj en la disvolvigo de akromataj lensoj pliigis la solvan povon de la mikroskopo kajn ĉirkaŭ 1839, Matthias Jakob Schleiden kaj Theodor Schwann identigis, ke la ĉeloj estis la fundamenta unuo de organizado de ĉiuj vivantaj estaĵoj. Studo de malgrandaj strukturoj tra kiuj pasas la lunradioj kaj la mikrotomo estis inventita por havigi sufiĉe fajnajn tranĉaĵojn de histo ekzamenotajn. Farboteknikoj uzantaj artefaritajn tinkturojn estis establitaj por helpi distingi inter diferencaj tipoj de histoj. Progresoj en la fakoj de histologio kaj citologio komencis fine de la 19a jarcento kun progresoj en kirurgiaj teknikoj kiuj ebligis la sendoloran kaj sekuran forigon de biopsiaj specimenoj. La invento de la elektrona mikroskopo alportis grandan antaŭeniron en difinkapabla povo kaj ebligis esploradon en la ultrastrukturo de ĉeloj kaj de la organetoj kaj de aliaj strukturoj ene de ili. Ĉirkaŭ la sama epoko, en la 1950-aj jaroj, la uzado de difrakto per ikso-radioj por studi la kristalajn strukturojn de proteinoj, la nukleajn acidojn kaj aliajn biologiajn molekulojn starigis novan fakon nome la molekula anatomio.

Same gravaj progresoj okazis pro ne-invadaj teknikoj por ekzameni la internajn strukturojn de la korpo. Ikso-radioj povas esti pasitaj tra la korpo kaj uzataj en medicina radiografio kaj fluoroskopio por diferencigi internajn strukturojn kiuj varias laŭ diversaj gradoj de netravidebleco. Magneta resonanca bildigo, Komputila tomografio, kaj ultrasonografio ebligis la ekzamenadon de internaj strukturoj per senprecedenca detalaro al gradoj ege for el la imagopovo de antaŭaj generacioj.

Kompara anatomio estas la studo de similaĵoj kaj diferencoj en la anatomio de diferencaj specioj. Ĝi estas tre rilata al la evolua biologio kaj al la filogenetiko (evoluo de specioj). Kompara anatomio dumlonge servis kiel pruvaro por evoluo; ĝi indikas ke variaj organismoj kunhavas komunan praulon. Ankaŭ, ĝi helpas sciencistojn al klasigo de organismoj baze sur similaj karakteroj de ties anatomiaj strukturoj.

Eble la plej klasika verko kiu klopodis sistemigi la anatomian vortotrezoron estas la kvarlingva (latina, franca, angla, Esperanto) Anatomia vortaro de la Medicina Esperantista Grupo, prezidata de Ch. Bouchard. La verko estas organizita ebn du partoj, nome laŭtema kaj laŭ alfabeta ordo. La unua estas ordigita en la latina kiel scienca lingva referenco. Laŭ la unua ordo jen sube kelkaj konceptoj, el kiuj kelkaj montras literumadon jam ne tiom uzatan. Oni ne montras partojn de organoj:




#Article 64: Amelazo (146 words)


Amelazo estas enzimo havanta fiziologian, komercan, kaj historian signifon. Ĝi ankaŭ nomiĝas diastazo, kiu estas miksaĵo de amelazoj de malto.

Amelazo troviĝas kaj en plantoj kaj en bestoj. En 1835, ĝin purigis de malto Anselme PAYEN kaj Jean Persoz. Ties laboro kondukis ilin suspekti ke simila substanco (kiujn ni nun konas kiel enzimojn) eble rolas en biokemiaj procezoj. Amelazo hidrolizas amelon, glikogenon, kaj dekstrinon por formi respektive glukozon, maltozon, kaj la lim-dekstrinojn. Saliva amelazo konatas kiel ptialazo; kvankam homoj havas tiun ĉi enzimon en sia salivo, kelkaj mamuloj, kiel ĉevaloj, hundoj kaj katoj, ne havas ĝin. Ptialazo komencas la digeston de polisakarido en la buŝo; la proceso finiĝas en la malgranda intesto pere de la pankreata amelazo, ofte nomata amelopsino(?). La amelazo de malto digestas hordean amelon al disakaridoj kiuj estas atakataj de gisto dum fermentigado.

Amelazo havas du tipojn laŭ la malkombina metodo:
alfa-amelazo, beta-amelazo




#Article 65: Abiogenezo (170 words)


Abiogenezo, en biologio, estas la termino por spontanea genezo, kiu estas la teorio laŭ kiu plene formitaj vivaĵoj estiĝas el nevivanta materio.

La teorio venas de la observo pri subita apero de muŝlarvoj en putra viando, aŭ de subita apero de plenkreskaj birdoj en arboj sen iam vidi birdidojn, ktp.

La unuan paŝon en la scienca refuto de la teorio faris la italo Francesco Redi, kiu, en 1668, pruvis ke neniu muŝlarvo brediĝis en viando sur kiu muŝoj estis per dratgazo ne permesitaj lasi ovojn. Ekde la 17-a jarcento, pli kaj pli montriĝis ke almenaŭ en la kazo de la facile videblaj organismoj, abiogenezo ne okazis, sed ĉiu vivaĵo venis el jam ekzistanta vivaĵo.

La teorio ke nunaj vivaĵoj devenas nur de aliaj vivaĵoj estas aparta de la teorio ke la unuaj vivaĵoj evoluis de la praaj ĥemiaj procezoj de la Tero. Kiam oni nuntempe parolas pri abiogenezo, oni ofte intencas la teorion de la unuaj praaj vivaĵoj. Por eviti konfuzon, oni povas uzi la nomon pragenezo (arkigenezo?) aŭ arkibiozo.




#Article 66: Atena (152 words)


Atena – helene Ἀθηνᾶ – estas la protekta diino de sia urbo Ateno, la ĉefurbo de la nuna Grekio. La templo de Atena, la Partenono, ankoraŭ staras sur la supro de la Akropolo de la moderna urbo. Antaŭ ĝi estis granda statuo de la diino Atena en la templo. Apude staras la Ereĉteum kun sia kariatidoj, alia templo dediĉita al Atena. Por protekti sia urbon kaj ŝtaton, Atena uzis la fulmofrapon kaj la ŝildon nomita la egidon (aegis, vorto kiu signifas protektado en la greka) de sia patro Zeŭso.

Strange, Atena ĉiam estas pura virgulino, kaj ŝi ne havis veran patrinon: Ŝi venis de la kapo de Zeŭso, post ke li formanĝis sian edzinon Metisa.

Sed oni memoras Atenan pli pro sia inteligenteco kaj saĝeco.
Ŝi estis la preferata filino de sia patro. La olivarbo estas la arbo de Atena, kaj la noktuo ŝia birdo.

Francisko Azorín faras priskribon de Atena tiele:




#Article 67: Arkimedo (2754 words)


Arkimedo aŭ Arĥimedo (; naskiĝis en -287 en Sirakuzo, mortis la 1-an de januaro -212 en Sirakuzo) estis greka matematikisto, fizikisto kaj inĝeniero.

Arkimedo estas konsiderata kiel unu el grandaj matematikistoj de antikveco. Li uzis la elĉerpan metodon por kalkuli la areon sub la arko de parabolo per la sumaro de senfina serio, kaj donis proksimumon tre precizan de la nombro pi. Li ankaŭ difinis la spiralon kiu portas sian nomon, formulojn por la volumenoj de la surfacoj de revoluado kaj ingenian sistemoj por esprimi nombrojn tre longajn.

Arkimedo faris multnombrajn pruvojn uzante rigoran geometrian formalismon skizitan de Eŭklido. Li sukcesis speciale en kalkulo de areoj kaj volumenoj kaj fieris pro la malkovro de sfera volumeno, montrante, ke ĝi estas du trionoj de la plej malgranda cilindro, kiu povas enteni la sferon. Fakte oni ofte diras, ke Arkimedo povis esti inventinto aŭ fondinto de nombra kalkulado, se grekoj tiutempe konus pli da akordiĝemaj matematikaj nocioj. Laŭ enskribitaj kaj ĉirkaŭskribitaj plurlateroj en cirklo, li povis kalkuli la valoron de π inter 3+10/71 kaj 3+1/7.

Inter liaj antaŭeniroj en fiziko troviĝas liaj fundamentoj en hidrostatiko, statiko kaj la klarigon de la principo de la levilo.

Arkimedo estis ankaŭ elstara inĝeniero, formulanta principon de elĵet-forto kaj koncernan leĝon. Legendo rakontas, ke malkovrante la principon de elĵet-forto (egalas al la pezo de la likvo elpuŝata per la solido) dum sinbanado, li elkuris preskaŭ tute nuda sur la stratoj de Sirakuzo kriante Eŭreka! (mi trovis ĝin). Li estis inventinto ankaŭ de sieĝarmojn kaj de la t.n. Arkimeda ŝraŭbo (helico). Kelkaj liaj geometriaj pruvoj estis motivitaj laŭ mekanikaj argumentoj, kiuj tamen kondukis al veraj respondoj.

Plimulto de la faktoj pri Arkimedo originas de la biografio de romia generalo Marko Klaŭdo Marcelo, verkita de romia biografo Plutarko. Dum la romia sieĝo de Sirakuzo (214-212 a.K.), Arkimedo defendis la urbon per la de li konstruitaj konkavaj speguloj, kiuj fokusigis sunajn radiojn al romiaj ŝipoj, tiel malhelpante ilin (tiu historio estas pridubata). Same oni supozas, ke li sukcesis desegni maŝinojn kapablaj elirigi ŝipojn de malamikoj el akvo. Fine, kiam la sieĝo estis disrompita, romiaj soldatoj murdis Arkimedon, spite malajn ordonojn. Liaj lastaj vortoj estis: Ne tuŝu miajn cirklojn - temis pri geometriaj figuroj, skizitaj sur la sablo.

Diference el liaj inventoj, la primatematikaj verkoj de Arkimedo ne estis tre konataj en la antikveco. La matematikistoj de Aleksandrio legis kaj citis ilin, sed la unua kompleta kompilaĵo de lia verkaro ne estis farita ĝis ĉ. 530 p.K. fare de Isidoro de Mileto. La komentarioj de la verkoj de Arkimedoj verkitaj de Eŭtocio en la 6a jarcento malfermis ilin por la unua fojo al publiko pli ampleksa. La relative malmultaj kopioj de verkoj skribitaj de Arkimedo kiuj survivis tra la Mezepoko estis grava fonto de ideoj dum la Renesanco, dum la malkovro en 1906 de nekonataj verkoj de Arkimedo en la tiel nomita Palimpsesto de Arkimedo helpis kompreni kiel li atingis siajn matematikajn rezultojn.

Estas malmulta fidinda informo pri la vivo de Arkimedo. Tamen, ĉiuj fontoj koincidas en la faktoj ke li estis indiĝena de Sirakuzo kaj ke li mortiĝis dum la fino de la sieĝo de Sirakuzo.

Arkimedo naskiĝis ĉ. 287 a.K. en la mara havenurbo Sirakuzo (Sicilio, nuna Italio), urbo kiu tiam estis kolonio de la Granda Grekio. Konante la daton de lia morto, la proksimuma naskodato estas bazata en aserto de la bizanca historiisto Johano Tzetzes, kiu asertis ke Arkimedo vivis ĝis la aĝo de 75 jaroj. Laŭ unu hipotezo de interpreto bazata sur rompita fragmento de La sablo-kalkulanto —kies titolo en greka estas ψαμμίτης (Psammites)—, Arkimedo mencias la nomon de sia patro, Fidias, nome astronomo.

Plutarko skribis en sia verko Paralelaj vivoj (Vivo de Marcelo, 14, 7.) ke Arkimedo estis parenco de la tirano Hierono la 2-a de Sirakuzo. Oni scias ke amiko de Arkimedo, nome Heraklido, verkis biografion pri li sed tiu libro ne estis konservata, kaj tiele oni perdis la detalojn de lia vivo. Oni ne konas, por ekzemplo, ĉu iam li edizĝis aŭ li havis gefilojn.

Inter la malmultaj certaj informoj pri lia vivo, Diodoro Sicila havigas unu laŭ kiu eble Arkimedo, dum sia junaĝo, studis en Aleksandrio, en Egipto. La fakto ke Arkimedo aludas en siaj verkoj al sciencistoj kies agado estis okazinta en tiu urbo, apogas tiun hipotezon: fakte, Arkimedo referencas al Konon de Samos kiel lia amiko en Pri la sfero kaj la cilindro, kaj du el liaj verkoj (Pri la metodo (de la mekanikaj teoremoj) kaj La problemo de la bovaro) estas dediĉitaj al Eratosteno de Kireno.

Arkimedo mortiĝis ĉ. 212 a.K. dum la Dua Punika Milito, kiam la romiaj fortoj estre de la generalo Marko Klaŭdio Marcelo konkeris la urbon Sirakuzo post sieĝo dujardaŭra. Arkimedo distingiĝis ĉefe dum la sieĝo de Sirakuzo, en kiu li disvolvigis armilojn por la defendo de la urbo. Polibio, Plutarko, kaj Tito Livio priskribas, precize, lian laboron en la defendo de la urbo kiel inĝeniero, disvolvigante artileriaĵojn kaj aliajn artefaktojn kapablajn elteni la malamikon. Plutarko, en siaj rakontoj, li diras ke la romianoj estis tiom nervozaj pro la inventoj de Arkimedo ke la apero de ajna trabo aŭ pulio en la muregoj de la urbo estis sufiĉa por provoki panikon inter la sieĝantoj.

Arkimedo estis murdita fine de la sieĝo fare de romia soldato, kontraŭ la ordonoj de la romia generalo, Marcelo, respekti la vivon de la granda greka matematikisto. Ekzistas diversaj versioj de la morto de Arkimedo: Plutarko, en sia rakonto, havigas ĝis tri diferencajn versiojn. Laŭ lia plej populara rakonto, Arkimedo estis kontemplanta matematikan diagramon kiam la urbo estis kaptita. Romia soldato ordonis lin renkonti la generalon, sed Arkimedo malobeis, dirante ke li devas solvi antaŭe la problemon. La soldato, furioza antaŭ la respondo, li mortigis Arkimedon per sia glavo. Tamen, ankaŭ Plutarko havigas aliajn du rakontojn malpli konatajn pri la morto de Arkimedo, la unua el kiuj sugestas ke eble li estis mortigita dum li klopodis kapitulaci antaŭ romia soldato, kaj dum li petis plian tempon por solvi problemon en kiu li estis laboranta. Laŭ la tria historio, Arkimedo portis matematikajn ilojn, kaj estis mortigita ĉar la soldato pensis ke temas pri valoraĵoj. Tito Livio, siaflanke, limiĝis diri ke Arkimedo estis inklinita super desgnaĵoj kiujn li estis faranta surgrunde, kiam soldato kiu ne konis kiu li estas, mortigis lin. Ajnaokaze, laŭ ĉiuj rakontoj, la generalo Marcelo montriĝis furioza antaŭ la mortigo de Arkimedo, ĉar li konsideris lin valora scienca aktivulo, kaj li estis ordoninta antaŭe ke li eĉ ne estu vundita.

La lastaj vortoj atribuitaj al Arkimedo estis «Ne ĝenu miajn cirklojn», reference al la cirkloj de la matematika desegno kiun li supozeble estis studante kiam interrompis lin la romia soldato. La frazo estis tiom ofte citita en latino kiel Noli turbare circulos meos, sed ne estas pruvaro ke Arkimedo prononcis tiujn vortojn kaj ili ne aperas en la rakontoj de Plutarko.

Cicerono priskribis la tombon de Arkimedo, kiun li estis vizitinta, kaj li indikis ke sur ĝi oni estis metinta sferon enskribita ene de cilindro. Arkimedo estis pruvinta ke la volumeno kaj la areo de la sfero estas du trionoj el la cilindro kiu ĉirkaŭas ĝin, inklude ties bazojn, kio estis konsiderata la plej granda de liaj matematikaj malkovroj. En la jaro 75 a.K., 137 jarojn post lia morto, la romia oratoro Cicerono estis servanta kiel kvestoro en Sicilio kaj aŭskultis historiojn pri la tombo de Arkimedo, sed neniu el la lokanoj estis kapabla diri kie ĝi precize situas. Finfine, li trovis la tombon apud la pordego de Agrigento en Sirakuzo, tre malzorgita kaj ĉirkaŭita de arbustoj. Cicerono purigis la tombon, kaj tiele li kapablis vidi la tomboŝtonon kaj legi kelkajn el la versoj kiujn oni skribis sur ĝi.

La rakontoj pri Arkimedo estis verkitaj de la historiistoj de la antikva Romo multan tempon post lia morto. La rakonto fare de Polibio pri la sieĝo al Sirakuzo en sia verko Historioj (libro VIII) estis verkita ĉirkaŭ sepdek jarojn post la morto de Arkimedo, kaj ĝi estis uzata kiel fonto por informaro fare de Plutarko kaj Tito Livio. Tiu rakonto havigas malmultan informon pri Arkimedo kiel persono, kaj oni fokusigas al la militmaŝinoj kiuj laŭdire estis konstruita de li mem por defendi la urbon.

Arkimedo originale verkis en doria helena lingvo, nome la lingvo parolata en Sirakuzo.

Lia verkaro ne estis tiom bone konservita kiom tiu de Eŭklido; sep el liaj traktatoj estas konataj nur el referencoj de aliaj aŭtoroj. Ekzemple, Papo de Aleksandrio mencias Pri farado de sferoj kaj alian verkon pri pluredroj, kaj Teono de Aleksandrio citas komenton pri refrakto el perdita verko titolita Katoptrika. En sia vivo Arkimedo diskonigis la rezultojn de sia laboro per korespondado kun la matematikistoj de Aleksandrio. Liaj verkoj estis kolektitaj de la bizanca arĥitekto Isidoro de Mileto (ĉ. la jaro 530), kaj la komentoj pri li verkitaj de Eŭtoĥio en la 6-a jarcento diskonigis lian laboron al pli vasta publiko. La verkaro de Arkimedo estis tradukita al la araba lingvo fare de Thabit ibn Qurra (836–901) kaj al la latina fare de Gerardo de Kremono (ĉ. 1114–1187). En 1544. en la Renesanco, Johann Herwagen en Bazelo publikigis la editio princeps (unua eldono), kun la verkaro de Arkimedo en la helena kaj la latina.

La Libro de Lemoj ( Liber Assumptorum) estas traktaĵo de dek kvin teoremoj pri la naturo de cirkloj. La plej malnova ekzemplero estas en araba lingvo. La sciencistoj T. L. Heath kaj Marshall Clagett argumentas, ke ĝi ne povis esti verkita de Arkimedo, ĉar tiu estas citata en la teksto, kio sugestas, ke ĝi estis modifita de alia aŭtoro. Eble la verko estas bazita sur pli aĝa, perdita verko de Arkimedo.

Oni diris ankaŭ, ke Arkimedo jam konis la formulon de Herono por kalkuli la areon de triangulo el la longecoj de ĝiaj lateroj. Sed la unuan fidindan referencon al tiu formulo donis Herono de Aleksandrio en la 1-a jarcento.

La Arkimedo-principo diras ke solida korpo parte aŭ tute enakvigita ŝajne perdos peson egala al akvpeso ellokita.
Vitruvio rakontas la faman historion de Arkimedo malkovrinte tiun ĉi dum bano kaj poste kurante senveste tra la urbo, sed vera montro de la malkovro montriĝas en lia duvoluma verko Pri Flosantaj Korpoj. Ankaŭ la antikva ĉina infangenio Cao Ĉong ĝuste aplikis la principon de flosemo por bone mezuri la pezon de elefanto, kiel priskribita en Sanguo Zhi.

Unu el la plej konataj anekdotoj pri Arkimedo rakontas kiel li inventis metodon por determini la volumenon de objekto havanta neregulan formon. Laŭ Vitruvio, Hierono la 2-a ordonis la fabrikadon de nova krono kun formo de triumfa krono, kaj li petis al Arkimedo determini ĉu la krono estis farita nur el oro aŭ ĉu, male, fripona oraĵisto esits aldoninta arĝenton en ties realigo. Arkimedo devis solvi la problemon sen damaĝi la kronon, kaj tiele li ne rajtis fandi ĝin kaj konverti ĝin en neregula korpo por kalkuli ties mason kaj volumenon, kaj el tio, ties densecon. Dum li baniĝis, li notis ke la nivelo de akvo supreniris en la banujo kiam li eniris, kaj tiele li rimarkis ke tiu efiko povis esti uzata por determini la volumenon de la krono. Ĉar ne eblas premi akvon, la krono, merĝita, forigus kvanton da akvo egala al sia propra volumeno. Dividinte la pezon de la krono laŭ la volumeno de forigita akvo oni povus atingi la densecon de la krono. La denseco de la krono estus pli malgranda ol la denseco de oro se aliaj metaloj malpli densaj estus estintaj aldonitaj. Kiam Arkimedo, dum la banado, rimarkis la malkovron, oni diras, ke li ekkuris eĉ nuda sur la stratoj, kaj ke li estis tiom kortuŝita pro sia trovo ke li forgesi vestiĝi. Laŭ la rakonto, sur la strato li kriis «¡Eureka!» (en antikva greka: «εὕρηκα» kiu signifas «Mi trovis ĝin!»).

Tamen, la historio de la ora krono ne aperas en la konataj laboroj de Arkimedo. Krome, oni dubis ke la metodo kiun priskribas la historio estas farebla, ĉar ĝi estus postulinta nivelon de precizeco ekstrema pora mezuri la volumenon de forigita akvo, tiam ne disponebla.

Anstataŭe, Arkimedo eble estus povinta serĉi solvon per kiu li apliku la principon de la hidrostatiko konata kiel principo de Arkimedo, priskribita en sia traktaĵo Pri la flosantaĵoj. Tiu principo proponas ke ĉiu korpo merĝita en fluaĵo suferas pelon el sube supren egala al la pezo de la forigita fluaĵo. Uzante tiun principon, estus estinta eble kompari la densecon de la ora krono kun tiu de pura oro uzante pesilon. Situante unuflanke de la pesilo la priserĉatan kronon kaj aliflanke korpon el pura oro de la sama pezo, oni procedurus merĝi la pesilon en la akvon; se la krono estus havinta malpli da denseco ol oro, ĝi estus foriginta pli da akvo pro ĝia pli granda volumeno kaj ĝi estus suferinta pli grandan pelon ol la korpo el oro. Tiu diferenco de flosebleco inklinus la pesilon kiel taŭgas. Galileo kredis ke tiu metodo estis «probable la sama kiun uzis Arkimedo, ĉar, krom ege preciza, ĝi baziĝas sur pruvoj malkovritaj fare de la propra Arkimedo». Ĉirkaŭ la jaro 1586, Galileo Galilei inventis hidrostatikan pesilon por pesi metalojn en aero kaj en akvo kiu ŝajne estus inspirira en la verko de Arkimedo.

La palimpsesto de Arkimedo estas unu el la precipaj fontoj, el kiuj estas kontata lia verkaro. En 1906 profesoro Johan Ludvig Heiberg vizitis Konstantinopolon kaj esploris pergamenon el kapra ledo de 174 paĝoj kun preĝoj skribitaj en la 13-a jarcento. Li trovis, ke temas pri palimpsesto, dokumento kun teksto skribita sur pli antikva teksto forskrapita. En la mezepoko estis, pro la alta prezo de pergameno, kutime forgrati la inkon de ne plu bezonata dokumento por skribi alian. La plej malnovaj verkoj troveblaj en la palimpsesto estis identigitaj kiel kopioj 10-a-jarcentaj de traktaĵoj de Arkimedo, kiuj antaŭe estis nekonataj. La pergameno kuŝis dum jarcentoj en la biblioteko de monaĥejo en Konstantinopolo kaj en la 1920-aj jaroj estis vendita al privata kolektanto. La  ĝi estis vendita aŭkcie al anonima aĉetanto je du milionoj da dolaroj, en la aŭkciejo Christie's. La palimpsesto surhavas sep traktaĵojn, inter ili la ĝis nun sola konata ekzemplero de la verko pri flosantaj korpoj kiel helenlingva originalaĵo. Ĝi estas ankaŭ la sola fonto de La metodo de la mekanikaj teoremoj, kiun referencas Suido kaj kiun oni supozis perdita por ĉiam. Ankaŭ Stomaĥion estis trovita en la palimpsesto, kun pli kompleta analizo de la ludenigmo ol tiuj troveblaj en antaŭaj tekstoj.

La palimpsesto estas konservata en la muzeo Walters Art Museum en Baltimoro (Marilando) kaj tie estis submetita al modernaj analizaj metodoj, inter ili ultraviola lumo kaj X-radioj, por legi la surskribitajn tekstojn. Ĝi enhavas jenajn traktaĵojn de Arkimedo:

La nombro pi estis unu el la gravaj atingoj fare de Arkimedo. Apenaŭ iu alia nombro tiom laborigis homojn en homa historio kaj tiom fascinis ilin kiel . Jam antaŭ grekaj matematikistoj oni serĉis la valoron de tiu misteroplena nombro, kaj kvankam la pritaksoj fariĝis ĉiam pli precizaj, la greka matematikisto Arkimedo en ĉ. 250 jaroj a.K. estis la unua, kiu sukcesis “bridi” tiun nombron. En posta historio pluraj provoj trovi la plej ekzaktan alproksimiĝon al  fariĝis unika ĉaso kun foje tute neordinaraj paŝoj. La simbolo por  ne rilatas al Arkimedo kaj estis la unuan fojon enkondukita nur en 1706 fare de la brita matematikisto William Jones en lia verko Nova enkonduko al matematiko kiel “Arkimeda konstanto”; tamen oni ankaŭ pli frue uzis ĝin por kalkuli diametron de cirklo. Amasa uzo de la greka litero kiel simbolo por tiu konstanto venis nur pro ties uzo en matematikaj verkoj fare de Leonhard Euler en 1734.

En abstrakta algebro, la arkimeda propreco, estas propreco de iuj grupoj, korpoj kaj aliaj algebraj strukturoj. Proksimume, ĝi estas la propraĵo de ne havo de malfinie grandaj aŭ malfinie malgrandaj (infinitezimaj) eroj. Ĉi tio povas esti farita precize en diversaj ĉirkaŭtekstoj, ekzemple, por korpoj kun absoluta valoro, kie la ordigita korpo de reelaj nombroj estas arkimeda, sed la korpo de p-adic nombroj kun la p-adic absoluta valoro estas nearkimeda. Algebra strukturo en kiu ĉiuj du ne-nulaj eroj estas kompareblaj, en la senco ke neniu el ili estas infinitezimo kun respekto al la alia, estas nomata kiel arkimeda. Strukturo kiu havas paron de ne-nulaj eroj, unu el kiuj estas infinitezimo kun respekto al la alia, estas nomata kiel ne-arkimeda.

En matematiko, arkimeda korpo estas ordigita korpo kun la arkimeda propraĵo. En ordita korpo F oni povas difini la absolutan valoron de ero x en F en la kutima maniero kiel |x| = x por nenegativa x kaj |x| = -x por negativa x. Tiam, arkimeda korpo F estas korpo tia ke por ĉiu ne nula x en F ekzistas natura nombro n tia ke




#Article 68: Al-Ĥorazmi (1772 words)


Al-Ĥorazmi,  (Abū Ĝaʿfar) Muḥammad ibn Mūsā al-Ĥŭārizmī, latinigita kiel Algoritmi (naskiĝis ĉ. 780, mortis ĉ. 850) estis persa arablingve verkinta matematikisto, astronomo kaj geografo, dum la Abasida Kaliflando, kaj fakulo en la Hejmo de Saĝeco en Bagdado. Kiel lia nomo indikas, li devenas el la centrazia regiono Ĥorezmo en nuna Uzbekio, ĉefurbo Ĥiva.

Li verkis traktaĵon pri algebraj metodoj, kies araba titolo al-Ĝabr al-Mukabala  (, al-Kitāb al-muĥtaṣar fī ḥisāb al-ĝabr ŭa-ʾl-muqābala, La kompendia libro pri kalkulado per kompletigo kaj balancado) donis la vorton algebro. Lia nomo donis la vortojn algoritmo kaj algorismo. Li uzis hindan nombron nulo, kiu estis enkondukita en Eŭropo, kiam la itala matematikisto Fibonacci tradukis la verkon de Al-Ĥorazmi.

En la 12-a jarcento, latinaj tradukoj el lia verko pri la hindaj ciferoj enkondukis la dekuman pozician nombrosistemon al la Okcidenta Mondo. La verko de Al-Ĥorazmi nome La kompendia libro pri kalkulado per kompletigo kaj ekvilibro prezentis la unuan sisteman solvon de linearaj kaj kvadrataj ekvacioj en araba. Li estas ofte konsiderata unu el la patroj de algebro. Li reviziis la verkon de Ptolemeo nome Geografio kaj verkis pri astronomio kaj astrologio.

Kelkaj vortoj respegulas la gravon de la kontribuoj de Al-Ĥorazmi al matematiko. Algebro estas derivata el al-ĝabr, nome unu el la du operacioj kiujn li uzis por solvi kvadratajn ekvaciojn. Algorismo kaj algoritmo devenas el Algoritmi, nome la latina formo de lia nomo. Lia nomo estis ankaŭ la origino de (hispana) guarismo kaj de (portugala) algarismo, ambaŭ signife cifero.

Malmultaj detaloj de la vivo de Al-Ĥorazmi estas konataj kun certeco. Li naskiĝis en persa familio kaj Ibn al-Nadim donas lian naskolokon kiel Ĥorazmo en Granda Ĥorasano (moderna Provinco Ĥorazmo, Uzbekio).

Muhammad ibn Ĝarir al-Tabari donas lian nomon kiel Muḥammad ibn Mūsā al-Ĥŭārizmī al-Maĝūsī al-Quṭrubbalī (). La epiteto al-Quṭrubbalī povus indiki ke li povus anstataŭe deveni el Kutrubul aŭ Qutrubbul (Qatrabbul), nome vitkultiva distrikto ĉe Bagdado. Tamen, Raŝed sugestas:

Koncerne al la religio de al-Ĥŭārizmī, Toomer verkis la jenon:

La verko de Ibn al-Nadīm nome Kitāb al-Fihrist inkludas mallongan biografion pri al-Ĥorazmi kune kun listo de libroj kiujn li estis verkinta. Al-Ĥorazmi plenumis plej el sia verkaro en la periodo inter 813 kaj 833. Post la Islama konkero de Persio, Bagdado iĝis la centro de sciencaj studoj kaj komerco, kaj multaj komercistoj kaj sciencistoj el landoj tiom for kiom ĝis Ĉinio kaj Hindio veturis al tiu urbo, same kiel faris al-Ĥorazmi. Li laboris en Bagdado kiel fakulo ĉe la Domo de Saĝeco establita de la kalifo al-Ma’mūn, kie li estis studanta sciencojn kaj matematikon, kio inkludis la tradukon de greklingvaj kaj sanskritaj sciencaj manuskriptoj.

Douglas Morton Dunlop sugestas ke eble Muḥammad ibn Mūsā al-Ĥŭārizmī estis fakte la sama persono kiel Muḥammad ibn Mūsā ibn Ŝākir, nome la plej aĝa el la tri Banū Mūsā.

Ĉirkaŭ 815 Al-Ma'mun, nome sepa kalifo el Abasidoj, nome filo de Harun ar-Raŝid, fondis en sia ĉefurbo, nome Bagdado, la Hejmo de Saĝeco (Bajt al-Ḥikma), institucio de esplorado kaj tradukado kiun kelkaj estis komparintaj kun la Biblioteko de Aleksandrio. En ĝi oni tradukis al la araba sciencajn kaj filozofiajn verkojn kaj grekaj kaj hindaj. Ĝi disponis ankaŭ el astronomiaj observatorioj. En tiu scienca kaj multkultura etoso oni edukis kaj laboris Al-Ĥorazmi kun aliaj sciencistoj kiaj la fratoj Banu Musa, al-Kindi kaj la fama tradukisto Hunajn ibn Ishak. Du el ties verkoj, nome traktaĵoj pri algebro kaj astronomio, estas dediĉitaj al la propra kalifo.

La kontribuoj de al-Ĥorazmi al matematiko, geografio, astronomio, kaj kartografio establis la bazon por plinovigo en algebro kaj trigonometrio. Lia sistema alproksimiĝo al solvado de linearaj kaj kvadrataj ekvacioj kondukis al algebro, fakte vorto derivita el la titolo de lia libro de 830 pri la temo, nome Kompendia libro pri Kalkulado pere de kompletigo kaj ekvilibro.

Pri kalkulado per hindiaj ciferoj verkita ĉirkaŭ la jaro 825, estis ĉefe respondeca por disvastigo de la hind–araba nombrosistemo tra Mezoriento kaj al Eŭropo. Ĝi estis tradukita en latina kiel Algoritmi de numero Indorum. Al-Ĥorazmi estis transliterumita en latina kiel Algoritmi, kio kondukis al la termino algoritmo.

Kelkaj el liaj verkoj estis bazitaj sur persa kaj babilona astronomio, hindiaj ciferoj, kaj greka matematiko.

Al-Ĥorazmi sistemigis kaj korektis la informojn de Ptolemeo pri Afriko kaj pri Mezoriento. Alia grava verko estis Kitāb Ṣūrat al-Arḍ (La bildo de tero; tradukita kiel geografio), prezentante la koordinatojn de lokoj bazitaj sur tiuj de la Geografio de Ptolemeo, sed kun plibonigita valoro pri la Mediteranea Maro, Azio, kaj Afriko.

Li verkis ankaŭ pri mekanikaj aparatoj kiel la horloĝo, al-Biruni?, la astrolabo kaj la sunhorloĝo.

Li helpis al projekto por determini la cirkumferencon de la Tero kaj por fari mondan mapon por la kalifo al-Ma'mun, superestrante 70 geografojn.

Kiam, en la 12-a jarcento, liaj verkoj disvastiĝis al Eŭropo tra latinlingvaj tradukoj, ĝi havis fortan efikon al la antaŭeniro de la matematiko en Eŭropo.

En lia traktaĵo pri algebro Ḥisāb al-ĝabr ŭa-ʾl-muqābala (حساب الجبر و المقابلة, Kompendia libro pri kalkulado pere de kompletigo kaj ekvilibro), verko ĉefe pedagogia, oni klopodis instrui algebron aplikitan al la solvado de problemoj de la ĉiutaga vivo de la tiama islama imperio. La traduko fare de Rosen de la vortoj de Al-Ĥorazmi priskribante la celojn de lia libro informas pri tio kion la saĝulo klopodis instrui:

Tradukita al la latina fare de Ĝeraldo de Kremono, ĝi estis uzata en la eŭropaj universitatoj kiel lernolibro ĝis la 16-a jarcento. Eble antaŭ li oni solvis precizajn ekvaciojn, sed tiu estas la unua konata traktaĵo en kiu oni faras kompletan studon.

Post prezenti la naturajn ciferojn, Al-Ĥorazmi entreprenas la ĉefan demandon en la unua parto de la libro: nome la solvo de ekvacioj.

Poste venas la geometria pruvo per plenigo de kvadrato. La geometriaj pruvoj uzataj de Al-Ĥorazmi estas tialo por polemiko inter fakuloj. La demando, kiu restas senresponde, estas ĉu li konis la verkojn de Eŭklido. Menciindas, ke dum la junaĝo de Al-Ĥorazmi kaj dum la regado de Harun al-Raŝid, al-Hajĝaj estis tradukinta la Elementoj-n al la araba, kaj li estis unu el la kompanoj de Al-Ĥorazmi en la Domo de la Saĝeco. Tiu konfirmus la teorion de Toomer (op. cit.). Rashed komentas ke la traktaĵo [de Al-Ĥorazmi] estis probable inspirita en la ĵusa kono de la Elementoj. Sed alilanke Gandz subtenas ke la Elementojn li tute ne konis. Kvankam certe estas tre malverŝajne ke li efektive konis la eŭklidan verko, eble oni povus aserti ke li estis influita de aliaj verkoj pri geometrio; oni vidu la traktadon de Parshall pri la metodologiaj similecoj kun la hebrea teksto Miŝnat ha Middot, de mezo de la 2-a jarcento.

Poste venas la Ḥisāb al-ĝabr ŭa-ʾl-muqābala kiu ekzamenas kiel la leĝoj de la aritmetiko etendas al algebraj objektoj. Por ekzemplo, li montras kiel multobligi esprimojn kiel . Rashed (op. cit.) komprenas ke liaj solvoformoj estas tre originalaj, sed Crossley konsideras ilin ne tiom gravaj. Gandz konsideras ke la aŭtoreco de la algebro estas multe pli atribuebla al Al-Ĥorazmi ol al Diofanto.

La venonta parto konsistas en aplikaĵoj kaj ekzemploj. Li priskribas regulojn por solvi la areon de figuroj geometriaj kiaj la cirklo, kaj la volumeno de solidoj kiaj la sfero, la konuso kaj la piramido. Tiu parto, certe, havas multajn pli grandajn afinecon kun la hebreaj kaj hindaj tekstoj ol kun ajna greka verko. La fina parto de la libro okupiĝas de la kompleksaj islamaj reguloj de heredo, sed ĝi postulas malmulton el algebro kiun li eksponis antaŭe, trans la solvo de liniaj ekvacioj.

El lia aritmetiko, eble nomita origine Kitāb al-Ĝāmaʿ ŭa-ʾt-Tafrīq bi-Ḥisāb al-Hind, (كتاب الجامع و التفريق بحساب الهند), libro de la sumo kaj substraho, laŭ la hinda kalkulo, oni konservas nur latinan version de la 12-a jarcento, Algoritmi de numero Indorum. Malfeliĉe, oni scias ke la verko ege apartiĝas el la origina teksto. En tiu verko oni priskribas detale la hindarabajn ciferojn, la hindan sistemon de pozicia nombrosistemo en bazo 10 kaj metodojn por fari kalkulojn kun tiu. Oni scias ke estis metodo por trovi kvadratajn radikojn en la araba versio, sed ne aperas en la latina versio. Eble li estis la unua kiu uzis la nulon kiel pozicia indikilo. Li ludis gravan rolon por la enkonduko de tiu sistemo de ciferado en la araba mondo, al-Andalus kaj poste en Eŭropo. André Allard studis kelkajn latinajn traktaĵojn de la 12-a jarcento bazitaj en tiu perdita verko.

La Latinaj manuskriptoj estas sentitolaj, sed ili estas ofte referencataj laŭ la unuaj du vortoj per kiuj ili startas:  (Tiel diris Al-Ĥorazmi), aŭ  (Al-Ĥorazmi pri la Hindua Arto Kalkuli), nome nomo donita al la verko de Baldassarre Boncompagni en 1857. La origina araba titolo estis eble  (La libro de sumo kaj substraho laŭ la hindua kalkulo).

El lia traktaĵo pri astronomio, nome Sindhind zīĝ (ĝin tradukis latinlingven Petrus Alfonsi), ankaŭ oni perdis la du versiojn kiujn li verkis en araba. Tiu verko baziĝas sur astronomiaj hindaj verkoj diference de postaj islamaj lernolibroj de astronomio, kiuj uzis la grekajn modelojn planedajn de la 'Almagesto' de Ptolemeo. La hinda teksto sur kiu baziĝas la traktaĵo estas unu el tiuj donacitaj al la kortego de Bagdado ĉirkaŭ 770 fare de diplomata misio el Hindio. En la 10-a jarcento al-Maĝriti realigis kritikan revizion de la plej mallonga versio, kiu poste estis tradukita al la latina fare de Adelardo de Bath; ekzistas ankaŭ latina traduko de la plej longa versio, kaj ambaŭ tradukoj alvenis ĝis nuntempe. La ĉefaj temoj kovritaj en tiu verko estas la kalendaroj; la kalkulo de la veraj pozicioj de la Suno, la Luno kaj la kvin planedoj tiam konitaj; tabeloj de sinusoj kaj tangentoj; sfera astronomio; astrologiaj tabeloj; kalkuloj de paralaksoj kaj eklipsoj; kaj videblo de la Luno. Rozenfel'd analizis manuskripton rilatan kun la sfera trigonometrio, atribuita al Al-Ĥorazmi.

Tiu verko markis mejloŝtonon en Islama astronomio. Ĝis nun, islamaj astronomoj estis adoptintaj ĉefe tiun esploran alproksimiĝon al la fako, tradukante verkojn de aliaj kaj lernante jam malkovritan konon.

La verko Zīĝ al-Sindhind ( astronomiaj tabeloj de Siddhanta) de Al-Ĥorazmi ankaŭ enhavis tabelojn por la trigonometriaj funkcioj de sinusoj kaj kosinusoj. Oni atribuas al li ankaŭ rilatan traktaĵon pri sfera trigonometrio.

En Geografio, kun verko nomita Kitāb Ṣūrat al-Arḍ, reviziis kaj korektis la asertojn de Ptolemeo rilate al Afriko kaj al Oriento. Li listigas latitudojn kaj longitudojn de 2402 lokoj, kaj situas urbojn, montojn, marojn, insulojn, geografiajn regionojn kaj riverojn, kiel bazo por mapo de la mondo tiam konata. Li inkludas mapojn kiuj, are, estas pli precizaj ol tiuj de Ptolemeo. Klaras ke kie estis pli granda loka kono disponebla por Al-Ĥorazmi, kiaj ĉe la regionoj de Islamo, Afriko kaj la Malproksima Oriento, la verko estas multe pli prezica ol tiu de Ptolemeo, sed ŝajne li uzis la informojn de tiu por Eŭropo. Oni diras ke en tiuj mapoj laboris ĝis sepdekaj geografoj je ties ordonoj.




#Article 69: Amerika Komisiono de UEA (118 words)


La Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ nomita UEA-Komisiono por Ameriko, estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en Ameriko.

La Komisiono estis starigita en 1994, dum la 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.  Ĝia tasko estas prizorgi la agadon por la Internacia Lingvo en Ameriko.  Ekde sia fondiĝo, ĝi okupiĝas pri plivastigi la kunlaboron inter la landaj movadoj en la kontinento kaj direkti atenton al la konservado de la interesiĝo flanke de grupoj kaj izoluloj en landoj sen organizita strukturo aŭ malforta movado.

La laboro de la Komisiono estas financita etparte de la rento de la Fondaĵo Ameriko (ne ekzistas alta kapitalo) de UEA kaj de donacantoj.

La Komisiono organizas la Tut-Amerikan Kongreson Esperantan.




#Article 70: Azia-Oceania Komisiono de UEA (210 words)


La Azia-Oceania Komisiono de UEA (KAOEM) konsistas el reprezentantoj de landaj asocioj en Azio kaj Oceanio aliĝintaj al Universala Esperanto-Asocio. Ĝi laboras por harmoniigi la kunlaboron de la regionaj landaj organizoj kaj agadas por semi kaj progresigi Esperanton en la landoj, kie la lingvo ankoraŭ ne aktivas kaj prosperas. KAOEM ankaŭ helpas efektivigi laborplanojn de UEA en Azio kaj Oceanio.
La Komisiono fondiĝis la 28-an de julio 1994 dum la 79-a UK en Seulo kun nomo Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAOEM). Ĝi eldonas bultenon, mastrumas plurajn projektojn por konigo kaj disvastigo de Esperanto, aranĝas aziajn kongresojn, ktp. Ĝi funkcias per la rento de la tiel nomata Azia Fondaĵo de UEA. La Azia Kongreso de Esperanto okazas ĉiun trian jaron.

En la jaro 2016 laŭ decido de UEA kaj interkonsentoj de la komisionoj Azia kaj Oceania, la ambaŭ komisionoj unuiĝis. 

En la 9a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Da Nang, Vjetnamio 2019, la novan estraro de KAOEM elektiĝis por la mandato 2019-2022. La 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazos en Seulo en 2022.

Kontaktoj: 

Vidu similajn instancojn: Afrika Komisiono de UEA, Amerika Komisiono de UEA, Komisiono MONA, Eŭropa Esperanto-Unio

La nunaj membroj de la komisiono estas:

S-ro Vasilii Masiagin (REU) ; 

S-ino Gong Xiaofeng (ILEI) ; 

S-ino Nepo Nguyen (TEJO) ;




#Article 71: Afrika Komisiono de UEA (201 words)


La Afrika Komisiono de UEA (ankaŭ nomita Afrika Agado de UEA) estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en Afriko. La Komisiono estas financita de la rento de la Fondaĵo Afriko de UEA.

Laŭ mesaĝo de Adjévi Adjé je la 2014-06-28, “La laboro de la komisiono estas fakte laboro por disvastigi Esperanton kaj plivigligi la Afrikan Esperantistaron. Tio okazas precipe rete per plifortigo de la ligoj en Afriko per interŝanĝo de spertoj kaj opinioj. La komisionanoj estas helpataj en ties taskoj de helpkomisionanoj, kiuj disponas tiucelan komunik-liston sub la mastrumado de la kunordigantoj. Ĉiuj intervenas en la debatoj kaj el la konkludoj de la diskutitaj temoj, la komisiono faras proponon aŭ konsilas al estraro de UEA pri Esperanto en Afriko.”

Ekde 2006 la komisiono publikigas bultenon nomatan Esperanto en Afriko.

La Komisiono ankaŭ zorgas pri organizado de la Afrikaj Kongresoj de Esperanto (AKE).

Pri la kvina AKE estas pluraj ĉapitroj en la blogo de Mireille Grosjean.

Pri la sepa AKE estas ĉapitro en la blogo de Mireille Grosjean.

Afrika komisiono por la periodo 2019-2022:

En 2017-2019

Claude Piron, Se comprendre entre Africains - Kompreniĝi inter afrikanoj (Elfrancigita de Vilhel­mo Lutermano). Dulingva eldono. MAS, 2016, 62 p., ISBN 978-2-36960-044-2




#Article 72: Alois Jirásek (350 words)


Alois JIRÁSEK (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1851 en Hronov - mortis la 12-an de marto 1930 en Prago) estis ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj precipe pri tri grandaj epokoj de la ĉeĥa historio: epoko de husanoj (15-a jarcento), epoko de rekatolikigo (17a kaj 18-a jarcento) kaj epoko de nacia revekiĝo (18a kaj 19a jc).

La husanan epokon priskribas romana trilogio Inter fluoj (konfliktoj inter la reĝo Venceslao la 4-a kaj ĉefepiskopo Jan z Jenštejna, kvereloj inter ĉeĥoj, germanoj kaj judoj en Prago 1380-1410), Kontraŭ ĉiujn (post morto de Jan Hus ekribelis la ĉeĥa popolo kontraŭ katolikoj en 1420) kaj Frataro (post malvenko de husanoj en 1434 agis lastaj husanaj trupoj en Slovakio) kaj drama trilogio Jan Hus, Jan Žižka, Jan Roháč. Memstaran romanon Husana reĝo Jirásek dediĉis al la reĝo Jiří z Poděbrad (1420-1471, reĝo ekde 1458).

Post malvenko de ĉeĥaj protestantoj en batalo apud Prago 1620 komenciĝis rekatolikigado de ĉeĥaj landoj (Bohemio, Moravio, Silezio). Liberaj protestantoj estis elpelitaj el la lando (ekz. Komenio), servutuloj devis akcepti katolikismon. Ĉeĥa literaturo, plejparte protestantisma, estis malpermesita, kio kaŭzis dekadencon de la ĉeĥa lingvo, parolata nur de nekleraj kamparanoj. La epokon priskribas romanoj Hundŝildanoj kaj Skalakoj (pri kampulaj ribeloj en 1695 kaj 1775) kaj Tenebro (pri persekutado de nekatolikoj 1740). La teatroj ofte prezentas fabelan dramon Lanterno, en kiu libera muelisto havas nur unu devon rilate al sia princino, nome lumi al ŝi per lanterno, kiam ŝi promenas tra arbaro. Ŝiaj administrantoj volas misuzi tiun devon por forpreni la liberecon de la muelisto.

En 1789 eldonis imperiestro Jozefo la 2-a dekreton pri religia toleremo kaj nuligo de senrajteco, kio ebligis al ĉeĥa junularo studi kaj reeldonadi malnovan literaturon. Estis startigita patriotisma movado, kiu dum kelkaj jardekoj reĉeĥigis Pragon, jam preskaŭ tute germanigitan. La movadon priskribis Jirásek en kvinvoluma romano F. L. VĚK kaj kvarvoluma Ĉe ni. Studentan movadon en revolucia jaro 1848 bildigas novelo Filozofia historio.

Por infanoj Jirásek prilaboris Malnovajn ĉeĥajn mitojn laŭ antikvaj kronikoj (ekde 12a jc). En fabeleca formo ili enhavas ankaŭ temojn de liaj grandaj romanoj (husanoj, hundŝildanoj).

Lia verkaro enhavas ankaŭ multajn malpli gravajn novelojn kaj teatraĵojn.




#Article 73: Amatora radio (910 words)


Amatora radio estas hobio per kiu homoj el la tuta mondo povas interkomuniki per radiaj elsendoj.

Radioamatoroj komunikas sur diversaj frekvencoj, por longaj distancoj speciale je mallongaj ondoj (1 MHz ĝis 30 MHz).

Radioamatora operatoro estas iu, kiu uzas ekipaĵojn ĉe radioamatora stacio por fari ambaŭdirektajn personajn komunikojn kun aliaj radioamatoroj sur radiofrekvencoj, kiuj apartenas al la radioamatoraj bendoj. Radioamatoraj operatoroj devas havi licencon transdonita de registara reguliga aŭtoritato post trapaso de ekzameno pri elektroniko, regularoj, antenoj, radioteorio, etera radia operado (foje ankaŭ telegrafio) kaj similaj fakoj. 

Amatora radio komencis preskaŭ tuj post Guglielmo Marconi komencis la komercan radion. Amatoroj devis mem fabriki ĉion por siaj aparatoj: bobenoj, kondensiloj, ŝaltiloj. Ja ili eĉ devis konstrui mem bateriojn kaj akumulatorojn, ĉar tiuj ne estis aĉeteblaj.

Elektra energio ankoraŭ ne estis liverita al privataj domoj. La unuaj amatoroj fabrikis mem la energion por siaj sendiloj kaj riceviloj tiamaniere:

Unue baterio estis konstruita. En glason oni metis kloridan acidon. En tion oni metis du stangetojn, unu el kupro, la alian el zinko.
Ĉar la energio liverita estis malforta, ĝi estis enmetita en akumulatoron (akumulita).
Kun la akumulatoro oni povis bone nutri la sendilon.

Komercaj radio-stacioj uzis propran vapormaŝinon por generi la elektran energion . Ili en la komenco uzis malaltajn frekvencojn por sendi kaj ricevi. Vidu la artikolon sendilo Grimeton. Kiam oni malpermesis al radioamatoroj, uzi tiujn frekvencojn, la amatoroj eksperimentis kun pli altaj frekvencoj, mallongaj ondoj, kaj atingis miregajn distancojn kun tre malaltaj send-povumoj, kiujn ili povis produkti kun iliaj simplaj aparatoj kaj kun malgrandaj antenoj. Ili helpis kompreni la komplikajn detalojn de la propago de la radioondoj per la jonosfero.

Antaŭ ol oni rajtas uzi amatoran radion, oni devas montri bazan scion pri radio - la leĝojn pri uzado, la teorion, kaj eble ankaŭ la morsan kodon (depende de sia lando kaj la nivelo de la permesilo). Kun la permesilo, ofte ankaŭ nomita licenco, la radioamatoro ricevas voksignon eldonitan de ŝtata oficejo. La unuaj literoj de la voksigno indikas la landon.
Voksigno estas identigilo de radioamatoro.

Ekzemploj de voksignoj (la sekvantaj voksignoj estas ĉiuj de esperantistoj):

En voĉaj kontaktoj oni literumu la voksignojn uzante la alfabeton de ICAO respektive la alfabeton de ILERA. Uzo de la Zamenhofa metodo de literumado (a bo co do ktp) fakte ne ŝparas tempon, ĉar miskomprenoj oftas kaj ripetado ofte estas necesa. Ekzemplo por literumado laŭ la ILERA-alfabeto: F9ED: fokstrot naŭ eko delta.
 
Akirinte la permesilon, la hobiisto havas multajn eblecojn komuniki kun siaj samhobianoj. Eble oni aĉetos radian ekipaĵon de vendejo, aŭ eble oni konstruos ĝin mem. Eĉ se oni aĉetas la sendilon kaj ricevilon, multaj hobiistoj interesiĝas pri konstruado de antenoj. En la pasinteco ekzistis forta kulturo de memkonstruado. Nuntempe, pro la granda progreso de radia teknologio kaj malaltiĝo de la prezoj de industrie fabrikitaj varoj, tiu kulturo malkreskas, sed memkonstruado restas tre interesa ero de la hobio.

Por esti aktiva en alia lando la amatoro devas havi permeson, licencon en tiu lando. Akiri ĝin estas komplika, kosta, kaj en multaj landoj tute ne ebla. En Eŭropo nun ekzistas regulado de CEPT, kiu donas neburokratan solvon. Ankaŭ ne-eŭropaj landoj jam aliĝis.

Laŭ situacio 2013-03-01 CEPT-licencoj validas en 49 landoj.

Ekstereŭropaj landoj kun CEPT-licenco: Aŭstralio, Israelo, Kanado, Novzelando, Sudafriko, Usono, Peruo.

La teksto de la regulado estas elsŭtebla je 

Ekzemplo por operado en eksterlando laŭ CEPT-regularo: Kiam la franca amatoro F9ED volas sendi en germanio, li simple uzas sian nacian voksignon kun antaŭa landa kodo DL por germanio. Do li uzas kiel voksigno: DL/F9ED. Literumite: delta lima streko fokstrot naŭ eko delta

La fakoj de amatora radio estas multaj:

Estas multaj kialoj por lerni kiel uzi la amatoran radion. Iuj ŝatas lerni pri homoj en aliaj lokoj. Ofte ili interŝanĝas konfirmkartojn, mallonge QSL-kartojn, (iom kiel poŝtkartoj), por konfirmi la kontakton. Se oni havas unu karton el ĉiuj de 100 landoj, oni gajnas la bazan DXCC (longa distanca centa klubo) premion. Iuj el la pli-ol-350 landoj estas tre maloftaj, kaj multaj radiistoj ĝuas la defion havi kontaktojn kun ili kaj ricevi konfirmkartojn de ili.

La foto en la konfirmkarto de DJ4PG estis farita dum la UK en Berlino, ĝi montras nian ILERA-grupon.

Radiistoj ankaŭ interesiĝas pri konkursoj, en kiuj oni celas kontakti plej multajn homojn kiel eble dum limigita tempo.

Sed iuj simple ŝatas babili kun iu ajn, kiu hazarde respondas al la alvoko.

Amatoraj radiistoj ankaŭ faras gravan rolon dum krizoj, ekz. dum uraganoj, tertremoj, ktp., provizante gravan komunikadon kiam elektro kaj normalaj metodoj de komunikado ne funkcias. En tiaj situacioj amatoroj, pro iliaj detalaj scioj, ofte povas funkciigi siajn staciojn, kiam profesiuloj jam devas rezigni.

ILERA ĉiujare, dum la tria kompleta semajnfino en novembro, organizas la Esperanto-konkurson.
 
Vidu la artikolon Esperanto-konkurso (radioamatora) kiu enhavas ĉiujn regulojn de tiu konkurso.

Ĉiu lando kiu permesas amatoran radion havas ankaŭ landan asocion por amatora radio. Ekzemple, en Usono ekzistas la Amatora-Radia Relajsa Ligo (ARRL, angle Amateur Radio Relay League). La mondskala organizo estas la IARU (angle International amateur radio union). La Esperantista organizo estas la ILERA, Internacia Ligo de Esperanto-Radio-Amatoroj.

Ĉiam esperantistaj radioamatoroj uzis siajn staciojn por paroli Esperanton. La fonda Kongreso de la Internacia Amatora Radio Asocio IARU en Parizo 1925, samtempa kun la Tutmonda kongreso de Radio-kluboj rekomendis Esperanton por la etero kaj adoptis ĝin apud la uzataj naciaj lingvoj. La protokolo de tiu fonda kongreso de IARU estis farita en tri lingvoj: franca, angla, kaj Esperanto.

La Esperanto-radio-amatoroj fondis asocion ILERA, aliĝinta al UEA. Vidu apartan artikolon.

Se vi havas specialaĵon, bonvolu aldoni artikolon.

 




#Article 74: Algebro (768 words)


Algebro (de araba al-jabr tio signifas reunuiĝo de rompitaj partoj)  estas unu el la plej bazaj branĉoj de matematiko. Ĝi estas malfacile difinebla, sed ĝi estas karakterizita per uzo de simboloj por reprezenti iujn operaciojn, kaj de literoj por reprezenti nombrojn aŭ aliajn elementojn.

La vorto algebro devenas de la araba الجبر (al-jabr restarigo) de la titolo de la libro Ilm al-jabr wa'l-muḳābala de Al-Ĥorazmi. La vorto origine rilatis al la kirurgia proceduro ripari rompitajn aŭ dismetitajn ostojn. La matematika signifo unue estis registrita en la dek-sesa jarcento.

Algebro povas esti dividita laŭ jenaj fakoj:

Algebro, same kiel aritmetiko kaj geometrio, estas unu el la plej malnovaj branĉoj de matematiko. La nomo devenas de la traktaĵo de mezazia matematikisto Al-Ĥorazmi, kies araba nomo estis Kitab al-ĝabr wa al-muqabalah.

Algebro aperis pro la bezonoj solvi algebrajn ekvaciojn. La solvo de unuagrada kaj duagrada ekvacioj estis konata jam en antikveco. En 16-a jarcento italaj matematikistoj trovis solvojn de triagrada kaj kvaragrada ekvacioj. En 1799 Gauss evidentigis, ke “ĉiu algebra ekvacio de n-a grado, havas n radikojn (solvojn), reelajn aŭ imaginarajn”.

En la komenco de 19-a jarcento Niels Abel kaj Évariste Galois pruvis, ke la solvojn de la ekvacio kun pli ol 4 gradoj, ne eblas esprimi per koeficiento de la ekvacio pere de la algebraj operacioj.

En moderna algebro oni pristudas ĝeneralan grupteorion, por kiuj estas difinita algebraj operacioj, similaj laŭ sia propreco al operacioj por nombroj. Tiaj operacioj povas esti plenumitaj por plurtermoj, vektoroj, matricoj.

Ekvacio estas egalaĵo, enhavanta almenaŭ unu nekonatan grandon. Depende de la variabloj ĝi povas esti unuvariabla, duvariabla ktp. La radiko de unuvariabla ekvacio estas tiu valoro de la variablo, kiu transformas ekvacion al vera egalaĵo. Ekz. la radiko de la ekvacio 3x - 1 = 2x + 5 estas la nombro 6, ĉar 3 · 6 - 1 = 2 · 6 + 5.

La aro de la radikoj de iu ekvacio povas esti finia, malplena aŭ nefinia. Ekz. la aro de la radikoj de la ekvacio 5x + 3 = 5x estas malplena (t.e. ĝi ne havas radikon); por la ekvacio (x+2)(x-3)=0, ĝi estas {-2; 3}, kaj por la ekvacio |x| = x, ĝi estas [0; +∞).

Rimarko: funkcio |x| nomiĝas modulo de x kaj difineblas jene: |a|=a, se a=0 kaj |a|=-a, se ao), sed aera temperaturo aŭ ventoforto estas variabloj.

La kombinaĵo de nombroj kaj signoj, kiu montras kiajn operaciojn oni devas fari kaj per kia ordo per nombroj, estas nomita nombra esprimo. Ekzemple, 17 aŭ (125 - 11,5) · 2 estas nombraj esprimoj. La esprimo, kiu enhavas variablon aŭ variablojn, nomiĝas variablohava esprimo. Ekzemple, x + 3y estas variablohava esprimo, kies signifo estas 7, kiam x=1 kaj y=2.

Du egalaj grandoj kunigitaj per la signo de egaleco, nomiĝas egalaĵo. Ekz. A=B. Du algebraj esprimoj povas esti egalaj sur iu aro de valoroj, se ambaŭ havas la sencon en ĉi tiu aro kaj iliaj ĉiuj konvenaj signifoj estas egalaj. Ekz. (a2-b2) kaj (a-b)(a+b) estas identaj esprimoj, ĉar ĉiuj iliaj signifoj estas egalaj. Du identaj esprimoj kunigitaj per la signo de egaleco estas nomata identaĵo. Tiamaniere a2-b2=(a - b)(a + b) prezentas identaĵon. Ĉiu nombra egalaĵo ankaŭ estas identaĵo. Du grandoj aŭ esprimoj kunigitaj per la signo , nomiĝas neegalaĵo.

La fundamenta teoremo de algebro asertas, ke ĉiu ne-konstanta unu-variabla polinomo kun kompleksaj koeficientoj havas almenaŭ unu kompleksan radikon. Tio inkludas polinomojn kun reelaj koeficientoj, ĉar ĉiu reela nombro estas kompleksa nombro kun sia imaga parto egala al nulo. Alivorte (laŭ difino), la teoremo asertas, ke la kampo de kompleksaj nombroj estas algebre fermita.

La teoremo estas vortumita ankaŭ tiel: ĉiu ne-nula, unu-variabla, grado de polinomo n kun kompleksaj koeficientoj havas, kalkulita kun obleco, precize n kompleksajn radikojn.

Alĝebro (aŭ algebrao) estas algebra strukturo, kiu estas kaj ringo kaj vektora spaco. En matematiko, asocieca alĝebro estas vektora spaco (aŭ pli ĝenerale, modulo (modela teorio)) kiu ankaŭ permesas la multiplikon de vektoroj en distribueca kaj asocieca maniero. Ili estas tial specialaj alĝebroj. (Kelkfoje nomataj algebro aŭ algebrao anstataŭ alĝebro.) 

En algebro, la asociilo estas trilineara bildigo, kiu estas la diferenco inter la du metodoj krampi produton de tri elementoj per eble neasocieca dulineara operacio. 

En algebro, pra-Lie-alĝebro estas ĝeneraligo de la koncepto de asocieca alĝebro, plenumanta malfortigitan aksiomon de asocieco, kies komutilo tamen plenumas la aksiomon de alĝebro de Lie.

En matematiko, la grupa alĝebro estas ĉiu el diversaj konstruoj por asigni al grupo (loke kompakta topologia grupo, aŭ grupo sen topologio, kio estas diskreta grupo) ringon aŭ alĝebron, tiel ke la grupa multipliko igas la multiplikon en la ringo aŭ alĝebro. Tiel ili estas similaj al la grupa ringo asociita al diskreta grupo.




#Article 75: Algoritmo (282 words)


Algoritmo estas metodo aŭ programo solvi komputajn aŭ aliajn problemojn, kiu ĝuste difinas, kiel kaj en kia ordo ricevi rezulton, samsence determinitan de origindatumoj. Ekz. por la konataj reguloj de adicio, subtraho, multipliko kaj divido la eblaj rezultatoj estas naturaj nombroj, prezentitaj ekzemple en dekuma sistemo, kaj eblaj originaj datumoj estas ordigitaj paroj de samspecaj nombroj. La vorto algoritmo estas ŝanĝita formo de la nomo de la persa matematikisto Al-Ĥorezmi.

Ĝenerale, oni ne supozas ke la rezulto nepre devas esti ricevita: la algoritma proceso povas interrompiĝi aŭ ne finiĝi iam. Algoritma proceso estas la agoj por sinsekvaj transformoj de konstruktaj objektoj, okazantaj per diskretaj paŝoj. Ĉiu paŝo konsideras la ŝanĝon de unu konstrukta objekto per la alia. Oni skribas ĉi tiujn paŝojn matematike per t. n. algoritma lingvo, kiu konsistas en komandoj, instrukcioj, operatoroj, plenumendaj sinsekve per elementaj operacioj.

Kun tiu ĉi difino ne konsentus multaj informadikistoj, kiuj insistas, ke taŭge formulita algoritmo devas garantii iaman finon. Iusenca escepto estas ekzemple mastrumaj programoj (operaciumoj), kiuj normale ne finiĝas; por ili Donald Knuth proponis la nomon komputika metodo, por disringi ilin de algoritmoj.

Mem la vorto devenas de Algorithmi, algorismus, kiu originas de latina transliterado de la nomo de mezazia matematikisto Al-Ĥorezmi. En mezepoka Eŭropo algoritmo nomiĝis la dekuma pozicia sistemo kaj la arto kalkuli per ĝi, ĉar danke al latina traduko de la traktato de Al-Ĥorezmi (en la 12-a jarcento) la eŭropa matematiko konatiĝis kun pozicia sistemo.

Algoritmo estas unu el ĉefaj nocioj de matematiko kaj cibernetiko. Ĝin pristudas unu el la matematikaj branĉoj: Teorio de Algoritmoj. En komputada teknologio por priskribi algoritmojn, oni uzas programlingvojn.

La termino algoritmo kutime implicas relative abstraktan matematikan prezenton, kontraste al komputopreta, sed ofte komputildependa programo.




#Article 76: Aritmetiko (1352 words)


Aritmetiko estas branĉo de matematiko, studanta la naturon kaj proprecojn de nombroj kaj speciale la proprecojn de la tradiciaj operacioj kiujn oni farispere de ili — nome adicio, subtraho, multipliko kaj divido. Ĝi inkluzivas ankaŭ la studon pri algoritmoj kaj operacioj super entjeroj kaj frakcioj, kvocientoj, proporcioj, procentoj. La nomo devenas de la vorto ἀριθμός arithmos, kiu signifas nombron en greka lingvo.

La moderna aritmetiko ne okupiĝas nur pri elementaj kalkuloj, sed pri gravaj ecoj de entjeroj (primeco, plej granda komuna divizoro, primaj faktoroj ktp.) kaj similaj ecoj de aliaj objektoj (ekzemple elementoj de ringoj). Evoluo de Aritmetiko venigis al apartigo de novaj matematikaj branĉoj: Algebro kaj Nombroteorio.

La prahistorio de aritmetiko estas limigita al malgranda nombro de artifaktoj kiuj povas indiki la koncepton de adicio kaj subtraho, kies plej bone konata restaĵo estas la Iŝanga osto el centra Afriko, kiu datas el iam inter 20,000 kaj 18,000 jaroj a.K., kvankam ties interpretado estas disputata.

La plej fruaj verkitaj registroj indikis ke jam en Antikva Egipto kaj Babilono oni uzis ĉiujn operaciojn de elementa aritmetiko tiom frue kiom ĉe 2000 a.K. Tiuj artifaktoj ne ĉiam pruvas la specifan procezon uzitan por solvi problemojn, sed la karakteroj de la partikulara nombrosistemo forte influas la komplikecon de metodoj. La hieroglifa sistemo de la egiptaj ciferoj, same kiel la postaj Romaj ciferoj, descendis el la kalkulaj markoj uzitaj populare por kalkuladi. Ambaŭokaze, tiu deveno rezultis en valoroj kiuj uzis dekuman bazon, sed ne inkludis pozician nombrosistemon. Kompleksa kalculado pere de romaj ciferoj postulis la helpon de kalkultabulo aŭ de abako por havi la rezultojn.

La plej fruaj nombrosistemoj kiuj inkludis pozician nombrosistemon ne estis dekumaj, kiel la sesdekuma sistemo (kun bazo en 60) de la Babilonaj ciferoj kaj la dudekuma sistemo (kun bazo en 20) en kiu konsistis la ciferoj de Majaoj. Pro tiu pozici-valora koncepto, la kapablo reuzi la samajn ciferojn por diferencaj valoroj kontribuis al pli simplaj kaj pli efikaj metodoj de kalkulo.

La kontinua historia disvolvigo de la moderna aritmetiko startas ĉe la Helenisma Epoko de Antikva Grekio, kvankam ĝi originiĝis multe pli poste ol la menciitaj ekzemploj de Babilonanoj kaj Egiptianoj. Antaŭ la verkoj de Eŭklido de ĉirkaŭ la jaro 300 a.K., Grekaj matematikistoj koincidis kun la filozofiaj kaj mistikismaj kredoj. Por ekzemplo, Nikomaĥo resumis la vidpunktojn de la pli frua Pitagorisma alproksimiĝo al nombroj, kaj ties rilataro de unu kun alia, en sia Enkonduko al Aritmetiko.

La Grekaj ciferoj estis uzitaj de Arkimedo, Diofanto kaj aliaj en pozicia notacio ne tre diferenca el la nuntempa. Mankis al la antikvaj grekoj simbolo por nulo ĝis la Helenisma Epoko, kaj ili uzis tri apartajn seriojn de simboloj kiel ciferoj: nome unu serio por la lokoj de unuoj, alia por la lokoj de dekoj, kaj alia tria por la lokoj de centoj. Por la loko de miloj ili uzis la simbolojn de la unuoloko, kaj tiel plu. Ties aldona algoritmo estis identa al tiu nuntempa, kaj ties multiplika algoritmo estis nur tre malmulte diferenca. Ties longa dividalgoritmo estis la sama, kaj la algoritmo por kalkuli kvadratajn radikojn, populare uzita ĝis tiom ĵuse kiom ĝis la 20a jarcento, estis konata de Arkimedo, kiu eble inventis ĝin. Li fakte preferis ĝin al la metodo de Herono de sinsekva alproksimiĝo ĉar, kalkulita, cifero ne ŝanĝas, kaj la kvadrataj radikoj de perfektaj kvadratoj, kiaj 7485696, finas tuj kiel 2736. Ĉe ciferoj kun frakcia parto, kiel 546.934, ili uzis negativajn potencojn de 60 anstataŭ negativajn potencojn de 10 por la frakcia parto 0.934.

La antikvaj ĉinoj progresis en aritmetikaj studoj el la Dinastio Ŝang kaj pluis tra la Dinastio Tang, el bazaj ciferoj al antaŭenirinta algebro. La antikvaj ĉinoj uzis pozician notacio similan al tiu de la grekoj. Ĉar ankaŭ al ili mankis simbolo por nulo, ili havis unu serion de simboloj por la loko de unuoj, kaj duan serion por la loko de dekoj. Por por la loko de centoj, ili reuzis la simbolojn de la loko de unuoj, kaj tiel plu. Iliaj simboloj estis bazitaj sur la antikvaj kalkulbastonetoj. Estas komplika demando determini precize kiam la ĉinoj ekkalkulis per pozicia reprezentado, sed ĝi certe okazis definitive antaŭ la jaro 400 a.K. La antikvaj ĉinoj estis la unuaj kiuj klare malkovris, komprenis, kaj aplikis negativajn nombrojn kiel oni klarigas en la verko Naŭ ĉapitroj pri la matematika arto (Ĝiuĵang Suanŝu), kiu estis verkita de Liu Hui.

La laŭgrada disvolvigo de la Hind–arabaj ciferoj sendepende de la difinita loko-valora koncepto kaj pozicia notacio, kiu kombinis la pli simplajn metodojn por kalkuloj per dekuma bazo kaj la uzadon de cifero reprezentante nulon. Tio ebligis ke la sistemo konsiste reprezentu kaj grandajn kaj malgrandajn entjerojn. Tiu alproksimiĝo finfine anstataŭis ĉiujn aliajn sistemojn. En la komenco de la 6a jarcento p.K., la hindia matematikisto Aryabhata aligis ekzistintan version de tiu sistemo en sia verko, kaj eksperimentis per diversaj notacioj. En la 7a jarcento, Brahmagupta establis la uzadon de 0 (nulo) kiel aparta cifero kaj determinis la rezultojn por multiplikado, divido, sumo kaj subtraho de nulo kaj de ĉiuj aliaj ciferoj, escepte ĉe la rezulto de divido per nulo. Liatempa, la siriaka episkopo Severo Seboĥt (650) diris, Hindianoj posedas kalkulmetodon kiu ne estas sufiĉe laŭdita. Ties racia sistemo de matematiko, aŭ ties kalkulmetodo. Mi celas la sistemon kiu uzas naŭ simbolojn. Ankaŭ la araboj lernis tiun novan metodon kaj nomis ĝin hesab.

Kvankam la Codex Vigilanus priskribis fruan formon de Arabaj ciferoj (sen 0) ĉirkaŭ la jaro 976, Leonardo de Pisa (Fibonacci) estis ĉefa respondeco pri la etendo de ties uzado tra Eŭropo post la publikigo de sia libro Liber Abaci en 1202. Li verkis, La metodo de hindianoj (Latine Modus Indoram) surpasas ajnan konatan metodon por kalkuli. Ĝi estas mirinda metodo. Ili faras siajn kalkulojn uzante naŭ ciferojn kaj simbolon por nulo.

En la Mezepoko, aritmetiko estis unu el la sep liberaj artoj instruataj en universitatoj.

La florado de algebro en la mezepoka Islama mondo kaj en la renesanca Eŭropo estis elkreskaĵo de la enorma simpligo de kalkulado pere de dekuma notacio.

Variaj tipoj de iloj estis inventitaj kaj amplekse uzataj por helpi en la nombra kalkulado. Antaŭ la Renesanco, ili estis variaj tipoj de abakoj. Pli ĵusaj ekzemploj estas glitkalkuliloj, nomografoj kaj mekanikaj kalkuliloj, kiaj la Paskala kalkulilo. Nuntempe, ili estis anstataŭitaj de elektronikaj kalkuliloj kaj komputiloj.

La bazaj aritmetikaj operacioj estas adicio, subtraho, multipliko kaj divido, kvankam oni inkludas ankaŭ pliajn antaŭnirintajn operaciojn, kiel manipulado de procentoj, kvadrataj radikoj, eksponentado, kaj logaritmaj funkcioj. Aritmetiko estas plenumita laŭ ordo de operacioj.

Adicio estas operacio por trovi la sumon de nombroj aŭ kvantoj. La signo de adicio estas + (plus). Se ni adicias 5 kaj 3, ni ricevos 8. 5 kaj 3 estas la adiciatoj, 8 estas la sum-valoro. Precise ni nomu la termon '5 + 3' sum-termon aŭ sum-esprimon, sed fak-mallonge ofte ankaŭ nur sumon.

Subtraho (ankaŭ skribita subtraĥo) estas operacio por trovi la diferencon inter unua nombro (aŭ kvanto) kaj dua nombro (aŭ kvanto); La signo de subtraho estas − (minus). Ekz. ĉe la subtraho: 9−6=3 oni diras, ke 9 estas la malpliigato, 6 estas la subtrahanto, 3 estas la diferenco. Ĝia kontraŭa operacio estas la adicio.

En matematiko, multipliko aŭ obligo estas duargumenta operacio. Ĝi povas esti aplikata al diversaj objektoj. Argumentoj de multipliko estas faktoroj kaj la rezulto estas produto.

En matematiko, aparte en elementa aritmetiko, divido estas aritmetika operacio kiu estas la inverso de multipliko.

Specife, se 
kie b estas ne nulo, tiam

kio estas, a dividita per b egalas al c. Oni povas pli koncize legi kiel a sur b egala al c.

Nombroteorio estas branĉo de matematiko, dediĉita al la studo de proprecoj de entjeroj kaj ĝiaj ĝeneraligoj (ekz. algebraj entjeroj). La demandoj pri la plej granda komuna divizoro, la plej malgranda komuna oblo, malkomponado je primoj, prezento de natura nombro en iu certa formo, ĝia dividebleco kaj aliaj temoj estas studobjektoj de la nombroteorio. Ĝi inkluzivas ankaŭ: teorion de komparoj, diofantaj ekvacioj, katenfrakcioj, diofantaj alproksimiĝoj, transcendaj ekvacioj k.a. Ek de la 1980-aj jaroj nombroteorio trovis surprizajn aplikojn en ĉifrado (kriptografio); ĝi ebligis la unuajn nesimetriajn ĉifrojn. En speciala literaturo oni ofte trovas ankaŭ sinonimajn terminojn – Teorio de Nombroj aŭ Teorio pri Nombroj.




#Article 77: Amplifiki (179 words)


Amplifiki estis Esperanto-rokmuzik-grupo, fondita de Kim J. Henriksen, Bertilo Wennergren kaj Micke Englund en la jaro 1982. Ĝi signis la komencon de la moderna junula Esperanto-muzika kulturo. LF-koop eldonis ilian unuan kasedon en 1986; aliaj membroj de la bando tiam estas Martin Wiese, Aline Boulet kaj Isabelle Rome. Kvankam Amplifiki ne plu ekzistas, kelkaj membroj ankoraŭ estas tre famaj kaj ofte ludas ĉe Esperanto-kongresoj kun novaj grupoj, ekzemple Kim en Esperanto Desperado, kaj Bertilo kaj Martin en Persone.

La nomo estas vortludo (pro enteno de la vorto fiki), kaj tiel komenciĝis tradicio de vortludado en nomoj de la Esperanto-muzikkomunumo.

Indas noti ke precipe la kantoj de la unua albumo Tute negravas iĝis tre famaj. Inter ili troviĝas IS (himno de la Internacia Seminario) kaj Sola.

Registritaj dum la Internacia Junulara Festivalo en Kastel’ Sarda ’2014 rememoroj pri Amplifiki fare de Kim J. Henriksen, Bertilo Wennergren, Isabelle Rome, Micke Englund kaj Aline Boukortt -  - .

En oktobro 2018 Vinilkosmo aperigis bitan eldonon de la unua albumo de Amplifiki, Tute ne gravas kun la sama muziko sed kun nova son-vesto.




#Article 78: Anjo Amika (689 words)


Anjo Amika estas la artistnomo de Anna Bartek, kantistino el Hungario. Ŝia repertuaro ampleksas modernajn, klasikajn kaj ekleziajn kantojn. Ŝiaj diskoj estas eldonitaj de Kooperativo de Literatura Foiro, el Svislando.

Ŝi naskiĝis la 19an de junio 1955, esperantiĝo en 1971. Post la muziklernejo de la Infankoruso de Hungara Radio kaj Televido, unu jaron ŝi studis en la Gimnazio Vasvári Pál, en la muzikfaka klaso. En la sama jaro 1970, ŝi estis selektita al la Konservatorio Béla Bartók kie ŝi estis en la fako: klasika kanto. Post la abiturientiĝo, ŝi vizitis dum jaroj paralele du studiojn: la centran leĝermuzikan kaj la t.n. Pop metiejon de la Hungara Radio. En 1971 unue ŝi eklernis Esperanton en la vilaĝo Agárd, poste ŝi daŭrigis la lernadon de la lingvo en Budapeŝto ĉe s-ino Pechan. En 1985 ŝi partoprenis kvintagan superintensivan Esperanto-kurson, gviditan de Péter András Rados. Li tradukis la plej multajn el ŝiaj kantoj en Esperanton. En 1986, li donis la artistan nomon Anjo Amika al ŝi. Pliaj trejnadoj, formadoj sekvis ekde 1995 en Kultura Centro Esperantista, kun partoprenado de Plurnivelaj Internaciaj Kursaroj, en 1996 en du partoj ŝi partoprenis Projekton Kleran, gviditan de Katalin Smidéliusz nun Katalin Kováts. Poste en Kultura Centro Esperantista, en La Chaŭ-de-Fonds, pli kaj pli maturiĝis en ŝi, ke ŝi volas helpi al novlernantoj de Esperanto. Al tio, ŝi ricevis ĉiun bezonatan helpon kaj en KCE, en Budapeŝto, kie en 2004 ŝi komencis instrui la lingvon por komencantoj, foje laŭ tradicia metodo, uzante lernolibron, ĉefe tiun de Oszkar Princz, aŭ iom post iom per rekta metodo. Gvidis ankaŭ intensivan kurson de 40 horoj dum unu semajno. Ŝi ekhavis multe da spertoj dum tiuj lingvokursoj kaj la sento post sukcesaj lingvoekzamenoj de ŝiaj gelernantoj pli inspiris ŝin okupiĝi pri ĉi tiu por ŝi tre grava afero. Transdoni lingvokonon al aliaj, kiuj volas ne nur lerni Esperanton, sed ankaŭ aktivi en Esperanto-organizoj, estas la celo allogi ilin por realigi tiun celon. Por pli altigi ŝian lingvoinstruan nivelon,  partoprenis - kvankam nur unu semestron – la Instruistan Trejnadon en la Universitato Adam Miczkiewicz, kie de Katalin ili havis informojn pri la projekto „Ekparolu!”, kiu tuj ekplaĉis al ŝi. Post hejmeniro pasis eble du semajnoj kaj  ŝi aliĝis al la projekto, kiu jam laŭ ŝi estas programo de la 12a de decembro 2016, kiam estis preta la definitiva paĝaro por unue en la agendo indiki la horaron, laŭ kiu eblas akcepti mendojn de parolsesioj. Nur la unua parolsesio estis iomete malfacila, sed ju pli da parolsesioj estis realigitaj de ŝi des pli da spertoj ŝi ekhavis ankaŭ dum tiuj parolsesioj. Inspiris ŝin la helpemo al la genevoj por plibonigi iliajn parolkapablojn. Por ŝi ĉiam estas tre grave, ke la parolsesioj disvolviĝu en bona, amika etoso, ke la genevoj povu sen timo ekparoli jam ĉe la unua fojo. Ŝi konscias, ke por gvidi bonan parolsesion estas bezonata multe da antaŭa laboro, preparo de modelfrazoj por utiligi en kazo de gramatikaj demandoj. Havi ĉemane afiŝojn por montri al la nevo/nevino. Alia grava afero estas la reala informo pri la lingvo mem, kaj pri ties historio, kiam la lernanto atingas tiun nivelon, ke komencas interesiĝi ankaŭ pri tio. Se konsili legotajn librojn, spektindajn filmojn en Esperanto, ŝi ofte mencias la katalogon, la filmejon, proponante aŭskulti esperantlingvajn kantojn, la ekzercaron de Edukado.net. Jes ja foj-foje estas malkovrita ŝia artisteco, kiel kantistino, ĉu de la nevo/nevino mem, kiu jam aŭdis unu kanton de ŝi, ĉu de ŝi. Gravas emfazi, ke Esperanto havas literaturan, muzikan, teatran kaj filman kulturojn, aldone ankaŭ la sciencan. Plej ofte la interesiĝo estas pli literaturo, sed ne mankas informadika, scienca scivolemo de la genevoj. Estas inde doni informojn pri Esperanto-kluboj en la proksimecoj de la genevoj, kie ankaŭ eblas praktiki la paroladon de la lingvo. Ŝi havas kelkajn eksajn nevojn, kun kiuj pere de skajpo ankoraŭ foje korespondante, foje parolante ili traktas tiklajn gramatikajn demandojn. Konklude, ŝi ne nur ekŝatis helpi al genevoj ene de Ekparolu, sed ekamis. Kiam ŝi legas informon, ke iu eksa nevo/nevino akceptis esti onklo/onklino por ŝi estas plej kortuŝa, bona novaĵo. Ankaŭ ĉi tio estas la celo, ke el inter genevoj, ili havu novajn geonklojn.

Eldonita en 2002:




#Article 79: Alan Turing (824 words)


Alan Mathison TURING , laŭ PIV2005 Turingo (naskiĝis la  en Londono, mortis la  en Cheshire) estis angla, do brita matematikisto, komputosciencisto, logikisto, filozofo, teoria biologo kaj kriptografisto, dum multaj jaroj profesoro en la Kembriĝa reĝa kolegio. Oni konsideras lin la fondinto de komputiko apud John von Neumann kaj aliaj sciencistoj.

En 1936, responde al la demando de Godelo pri tio, kio estas komputebla, Alan Turing verkis artikolon nomitan On Computable Numbers (Pri komputeblaj nombroj), en kiu li priskribis modelon de komputilo en formo plej simpla, abstrakta kaj esenca – tian modelon oni nun nomas universala Maŝino de Turing. La maŝino de Turing estas gravega nocio en matematika logiko kaj teorio de algoritmoj, kaj povas esti konsiderata frua modelo de ĝeneral-cela komputilo.

Dum la Dua Mondmilito, Turing laboris por la registara lernejo Government Code and Cypher School (GCCS) en Bletchley Park, nome centro por kriptorompo de Britio kiu produktis la spionaĵaron Ultra. Dum ioma tempo li estris Hut 8, nome sekcio kiu estis responsa pri la kriptorompo de la Germana Ŝiparmeo. Tie, li desegnis nombrajn teknikojn por rapidigi la rompon de la germanaj ĉifroj, inklude plibonigojn de antaŭ-milita pola kontraŭĉifra metodo nome bomba, nome elektromekanika maŝino kiu pavimis la vojon por la maŝino Enigma. Li sukcesis rompi la ĉifron uzatan de la Nazioj (per sia elektromeĥanika maŝino nomita la Bombe). La germanoj ŝanĝadis la ĉifron ĉiutage je nula horo, kaj post ĉirkaŭ du horoj la maŝino konstruita de Turing deĉifradis la germanan ĉifron. La nazioj estis tiom certaj je sia ĉifro, ke ili kredis, ke ĝin ne eblas deĉifri, kaj senĉese serĉis la perfidulon, kiu transdonadis la ĉifron al la britoj.

Turing ludis gravan rolon en la rompo de interkaptitaj kodigitaj mesaĝoj kio ebligis, ke la Aliancanoj venku super la Nazioj en multaj gravaj bataloj, kiel la Batalo de Atlantiko, kaj farante tion li helpis al la venko en la milito. Pro la problemoj de la kontraŭ-aga historio, estas facila ĉirkaŭkalkuli la precizan efikon kiun la sciaro de Ultra havis sur la milito, sed je la ĝusta fino oni ĉirkaŭkalkulis, ke tiu laboro mallongigis la militon en Eŭropo je pli ol du jaroj kaj savis ĉirkaŭ 14 milionojn da vivoj. 

Post la mondmilito li helpis realigi la modernan komputilon. Tiam Turing laboris en la Nacia Fizika Laboratorio, kie li desegnis la Aŭtomatan Komputan Motoron. La Aŭtomata Komputa Motoro estis unu el la unuaj desegnaĵoj por stok-programara komputilo. En 1948 Turing aliĝis al la Komputika Laboratorio de Max Newman, en la Viktoria Universitato de Manĉestro, kie li helpis disvolvigi la Manĉesterajn komputilojn kaj iĝis interesata en matematika biologio. Li verkis artikolon pri la kemia bazo de morfogenezo kaj antaŭdiris la oscilantajn kemiajn reakciojn kiel la reakcio Belousov–Zhabotinsky, unufoje observata en la 1960-aj jaroj. 

En la 1950-aj jaroj li filozofiis pri artefarita inteligento kaj biologio kaj proponis la faman Teston de Turing pri komputila inteligento. Tiel oni konsideras lin la patro kaj de la teoria komputiko kaj de la artefarita inteligento. Spite tiujn atingojn, li ne estis tute agnoskita en sia hejmlando dum sia vivodaŭro pro sia samseksemo, kaj ĉar multo de lia laboro estis kovrita per la leĝo de oficialaj sekretoj (Official Secrets Act). 

En 1952, Alan Turing estis arestita pro akuzo de samseksemo, post kiam la brita polico trovis lin kaj alian viron seksagante. En tiu epoko la Labouchere Amendment de 1885 estis establinta ke gross indecency estis krima ofendo en Unuiĝinta Reĝlando. Post tiam, li estis devigita ricevi hormon-terapion (alternative de malliberigado), kiu forte perturbis lian menson; kaj post du jaroj de deprimo li sinmortigis per cianido en 1954, 16 tagojn antaŭ sia 42a naskiĝtago. Kvankam tio estis proklamita kiel sinmortigo la veneniĝo per cianido povis esti hazarda aŭ intencita kaj ne restis pruvaro por tio lasta. 

Ekde 1966 omaĝe al Alan Turing oni ĉiujare atribuas la Premion Turing al komputikisto kiu signife kontribuis al la evoluo de komputiko. En 2009, post kampanjo en Interreto, la brita ĉefministro Gordon Brown faris oficialan publikan apologion de la brita registaro pro la terura maniero laŭ kiu li estis traktita. La reĝino Elizabeta la 2-a garantiis al Turing postmortan pardonon en 2013. La Leĝo Alan Turing estas nune neformala termino por leĝo de 2017 en Unuiĝinta Reĝlando kiu retroire pardonis virojn akuzitaj aŭ eĉ kondamnitaj per historia leĝaro kiu eksterleĝigis samseksajn agojn. 

Turing naskiĝis en Maida Vale, Londono, dum lia patro, Julius Mathison Turing (1873–1947), estis for el sia posteno el la Hindia Civila Servo (ICS) en Ĉatrapur, tiam en la Madrasa Prezidenteco kaj nune en Odiŝo, en Barato. La patro de Turing estis la filo de pastro, nome Rev. John Robert Turing, el skota familio de komercistoj kiuj estis loĝanta en Nederlando kaj inkludis baronet. La patrino de Turing, edzino de Julius, estis Ethel Sara Turing (denaske Stoney 1881–1976), filino de Edward Waller Stoney, inĝenierestro de la Madrasa Fervojo. La familio Stoney estis protestanta angl-irlanda nobela familio el Graflando Tipperary kaj Graflando Longford, dum Ethel mem estis pasiginta multon de sia infanaĝo en la Graflando Clare.




#Article 80: Alonzo Church (248 words)


Alonzo CHURCH (14-a de junio 1903 – 11-a de aŭgusto 1995) estis usona matematikisto kiu kontribuis multe al matematika logiko, teorio de rekursio kaj la fundamentaj teorioj de komputiko.

Li naskiĝis la 4-an de junio 1903, en Vaŝingtono, kaj diplomiĝis ĉe la Universitato Princeton kaj doktoriĝis tie en 1927.  Kaj en 1929, li tie fariĝis profesoro de matematiko, kie li restis ĝis 1967, kiam li translokiĝis al Kalifornio.

Li estas plej konata pro disvolvi la lambdokalkulon kaj pro lia referaĵo de 1936 kiu montris la ekziston de nedecideblaj problemoj en la kalkulo.  Tiu rezulto antaŭis la faman laboron de Alan Turing pri la haltproblemo ankaŭ kiu demonstris la ekziston de nesolveblaj problemoj per meĥanika maniero.  Church direktis la doktoran tezon de Turing, en kiu ili montris la ekvivalentecon de la lambdokalkulo kaj la turinga maŝino (uzita en la haltproblema laboro de Turing) kaj sekve montris ke diversaj aliaj meĥanikaj komput-sistemoj havas ekvivalentajn kapablojn.  Tiel rezultiĝis la tezo Church-Turing, kiu estas konata ankaŭ kiel la tezo de Church aŭ la tezo de Turing, ĉar estas disputo pri kiu unue proponis ĝin.

Church estas ankaŭ konata pro la Teoremo Church (1936), kiu demonstras ke ne estas decida procedo por aritmetiko.  Lia laboro etendis tiun de Kurt Gödel.

Church fondis la Ĵurnalon de Simbola Logiko en 1936 kaj daŭris kiel ĝia redaktoro ĝis 1979.  Li verkis la libron Enkonduko al Matematika Logiko en 1956.

Church havis 31 doktorajn studentojn.  Inter ili estis, krom Turing, Stephen Kleene, John Kemeny kaj Raymond Smullyan.




#Article 81: Artemiso (313 words)


Artemiso aŭ Artemisa ( , Micen-greke  A-te-mi-to) estas en la helena mitologio la virga diino de la ĉaso kaj unu el la 12 ĉefaj grekaj dioj, unu el la plej populara inter la grekoj.

Ŝia arbo estas la cipreso. Ŝia astro estas la luno. Ŝia favorata urbo estas Efezo.

Oni ofte bildigis ŝin kiel juna virino en cervledaj vestoj, kaj kun arko kaj arĝentaj sagoj en la manoj. Kiel la ĉasistino-diino, ŝia atributoj estis la pafarko, la sago, la ora ĉaro, la ĉashundoj, la ĉasataj cervoj, kaj aliaj ĉasaĵoj: urso, apro, kaj numido.

Alia rolo de Artemiso estas la diino de akuŝo, laŭ la arketipo de la patrino-diino. Virinoj preĝis al Artemiso por helpo pri gravediĝo kaj akuŝo.

Artemiso kaj Apolono estas ĝemelaj gefiloj de Zeŭso kaj Letoa. Kiel Apolono estis la dio de la suno, do Artemiso estis la diino de la luno. Ŝi komplementis Apolonon.

Artemiso kaj la giganto Oriono pasigis multan tempon kune, kaj Apolono ne ŝatis tion. Tial Apolono petis Artemison pruvi ŝian arkpafadan lertecon. Ŝi devis trafi malproksiman celon, kiu flosis en la maro. Artemiso estis bona arkisto, kaj ŝi trafis la celon. Ĝi estis la kapo de Oriono. Ŝi mortigis sian bonan ĉaskamaradon, kies konstelacio nun estas en la ĉielo.

En multaj mitoj, Artemiso gardas sian virgecon tre ĵaluze, unufoje transforminte viron, kiu vidis ŝin sen vesto, en cervon.

Artemiso estis alpreĝata tra la helena mondo. La centro de ŝia kulto estis en Efezo, kie staris ŝia Templo, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, kiun mencias la Agoj de la Apostoloj. Ĝin prirabis la gotoj en 268 p.K. Oni ne scias precize kiam en la 5a jarcento la kristanaj aŭtoritatoj ordonis ĝian fermon.

Krom Efezo, grava kulto de Artemiso ekzistis en Deloso (kie ŝi estis naskita) kaj en Sparto.

La romianoj nomis ŝin latinlingve Diana, kies kulto kunfandis kun la greka kulto de Artemiso.




#Article 82: Adolf Schmidt (4574 words)


Adolf SCHMIDT  (naskiĝis la 23-an de julio 1860 en Breslaŭo, mortis la 17-an de oktobro 1944 en Gotha, Turingio) estis germana geofizikisto, pacifisto kaj pioniro de Esperanto en Germanio.

Lia ĉefa esplor-objekto estis la termagnetismo. Li teorie kaj praktike baze kontribuis al evoluo de sia scienca fako. La Geomagnetikan Observatorion en Potsdamo (ekde 1930 Adolf-Schmidt-Observatorio en Niemegk) li gvidis 1902–1928 al mondvaste akceptita alta nivelo.  Li publikigis diversajn geofizikajn fakverkojn en Esperanto kaj krome informis germanlingve pri la Internacia Lingvo..

Adolf Schmidt, filo de inĝeniero, studis post abituro en Oberrealschule Breslau ĉe universitato de sia hejmurbo matematikon, fizikon, anglan kaj francan lingvojn. Por tiuj fakoj li akiris „Lehrbefähigung für die Oberstufe an höheren Lehranstalten“ (instrukapablon por superaj klasoj de superaj instruaj institucioj). En 1882 li habilitiĝis per matematika ellaboraĵo pri la teorio de transformoj de Cremona, speciale tiuj de la 4-a ordo, summa cum laude al doktoro de filozofio.

Lian provtempon kiel instruisto li pasigis ekde 1882 ĉe Friedrichsgymnasium en Breslau, poste li laboris kiel helpinstruisto en Oberrealschule Breslau.

Ekde oktobro 1884 Adolf Schmidt estis instruisto, ekde la 1-a de januaro 1893 supera instruisto ĉe Gymnasium Ernestinum Gotha. Li instruis matematikon, anglan kaj francan lingvojn.

Sed sian libertempon li uzis por esploro kaj priskribo de termagnetismo, kion li elektis vivtaskon.

Kiel studento en Breslau Adolf Schmidt jam partoprenis en analizo de termagnetaj mezurrezultoj, ricevitaj kadre de la Internacia Polusa Jaro 1882/1883.

En Gotha la bibliotekoj de la gimnazio kaj de eldoneja institucio de Justus Perthes estis favora kondiĉo por liaj studoj.

Du bazaj ellaboraĵoj pri la novkalkulado de termagneta potencialo zorgis pri lia internacia konateco kaj havis la efikon, ke li estis invitita en 1898 al Bristolo, por partopreni la internacian konferencon pri termagnetismo kaj atmosfera elektrismo de British Association for the Advancement of Science, dum kiu estis fondita ankaŭ la International Earth Magnetic Commission.

Ĉi-tiu invito estis la okazo, nomumi lin profesoro en aĝo de 38 jaroj ankoraŭ antaŭ la konferenco.

La menciitaj kaj aliaj sciencaj ellaboraĵoj pruvis lian kapablecon, fariĝi en 1902 sekvulo de Max Eschenhagen (1858–1901) kiel estro (Vorsteher) de Magnetika Observatorio de Meteorologia Instituto en Potsdamo, kiun li gvidis ĝis la pensiuliĝo en 1928. En 1909 li fariĝis estro (Vorsteher) de la Meteorologia-Magnetika Observatorio Potsdamo kaj en 1927 ties direktoro.

En Potsdamo Adolf Schmidt sukcese daŭrigis siajn teoriajn laborojn pri termagnetismo. Li publikigis en la potsdama tempo ĉirkaŭ 130 skribaĵojn.

Sub la titolo „Geophysik am Standort Telegrafenberg“ (Geofiziko ĉe loko Telegrafenberg) la  Helmholtz-Zentrum beim GFZ Potsdam (Helmholtz-Centro ĉe GFZ Potsdamo - Andreas Schulze kaj Wigor Webers) karakterizas la agadon de Schmidt rerigarde:„En la jaro 1890 oni komencis la kontinuan mezurserion de absolutaj kaj relativaj mezuroj de magnetaj elementoj. Per transpreno de la Magnetika Fako en 1902 fare de Geheimrat (titolo: Sekreta Konsilisto) prof. d-ro Adolf Schmidt komenciĝis la flortempo de geomagnetiko, kun konstruado de aparatoj kaj propra, ĝis hodiaŭ mondvasta esplorado pri ĉiuj subfakoj.“Schmidt verŝajne estis la unua, kiu surbaze de materialoj el diversaj observatorioj montris la realan ekziston de la ringkurento en la jonosfero kaj kapablis mencii nombrojn de ĝia forto.

Li esploris plue la tajdajn periodajn signalojn (aŭ funkciojn) en jonosfero kaj faris matematikajn esplorojn pri transformoj de sferaj harmonoj en diversaj koordinatsistemoj.

La geofizikisto Hans-Joachim Linthe, posteulo de Schmidt kiel estro de la observatorio en la 2000-aj jaroj atestas: „Li estis elstare talenta en ĉiuj kampoj de geomagnetikaj esploroj, eksperimentaj metodoj, statistiko kaj matematikaj metodoj.“

Linthe plueksplikas: „Eschenhagen enkondukis 5 kategoriojn (1, 2, 3, 4, 5) por karakterizi la tielnomatan geomagnetikan aktivecon. Schmidt konsideris ĉi-tiun ideon, rigardantan ĝin prava, kaj plibonigis ĝin, reduktante la nombron de kategorioj al tri (0, 1, 2). Dum internacia kongreso en 1905 en Innsbruck ili estis alprenataj kiel internaciaj karakteraj nombroj kaj ankoraŭ hodiaŭ estas uzataj. La ideo de mezurnombroj por la aktiveco fine kondukis al la potsdamaj indicoj K, enkondukitaj de Julius Bartels kaj internacie alprenitaj en 1939 en Vaŝingtono.“

Schmidt, celanta ĉiam al pli bona mezurekzakto kaj kontinua registrado de nombroj, evoluigis sciencajn instrumentojn por la uzo en observatorio kaj konstruigis ilin. Ili ofte atingis efikon vaste ekster la observatorio. 

La Lloydan pesilon li modifis por uzado surkampe. Ĉi-tiu termagneta kampa pesilo laŭ Schmidt, kvarca eĝojpesilo, li evoluigis en 1907 kunlabore kun la fajnmekanika metiejo de Otto Toepfer en Potsdamo. Ĝia industria pluevoluigo kiel fadena pesilo estis produktita en Askania-uzino grandkvante kaj servis al la geologoj por esplori erckuŝejojn.

Por sia specifa metodo, determini la parametrojn de magnetoj, Schmidt evoluigis apartan teodoliton, la Schmidtan normalteodoliton, ĉe kiu „la fordirektanta efiko de la bastono al la pinglo ne estas determinita en diversaj distancoj, sed la magneto kuŝas sur turntelero kaj povas esti turnita je difinitaj anguloj.”

Por transdesegni magnetogramojn li konstruis specifan pantografon.

Praktikan signifon la laboro de la observatorio akiris por la polusa esplorado. En 1902 Roald Amundsen venis al Schmidt en Potsdamo, por konsiliĝi kun li prepare al la magnetaj mezuroj dum la ekspedicio per „Gjøa“ tra la Nordokcidenta Pasejo 1903–1907. La astronomo Erich Przybyllok, respondeca pri la termagnetikaj observoj de la Dua Germana Sudpolusa Ekspedicio 1911–13, estis instruita de Adolf Schmidt ĉe la Potsdama observatorio pri la observa aparataro kaj uzis ties instrumentojn por mezuri la  vertikalan intensecon.

En 1925 Schmidt korespondis kun Fridtjof Nansen pri la  flugnavigado per magnetaj kompasoj en polusaj terenoj. En 1928 la aerŝipa pioniro Umberto Nobile uzis dum polusa flugo per la aerŝipo „Italia“ la Potsdaman Duoblan Kompason, kiun konstruis Friedrich Bidlingsmaier (1875-1914) laŭ potsdama modelo.

Jam en 1903/4 ekestis problemo de influo de fremdaj perturboj al la termagnetaj mezuroj pro disiĝanta kurento kaŭze de la enkonduko de elektra haŭlado sur Teltow-kanalo. La problemo akriĝis en 1907 pro la elektrizo de potsdama ĉevaltira tramo. Sekve Schmidt konstruigis helpobservatorion en Seddin per financaj rimedoj de Teltow-Kanal-Societo kaj urbo Potsdamo. Al Seddin estis translokigita la variaĵregistro. La bazaj nombroj plue estis derivitaj el la mezuroj en Potsdamo.

Kiam klariĝis, ke la elektrizo de la berlina S-Bahn ankaŭ atingos Potsdamon, kaj li post demando ricevis la informon, ke estos uzata kontinua kurento kun rela rekonduktado, ankaŭ en la regiono de Seddin estis planita elektrizo, li planis la plenan translokigon de la observatorio al nova loko.

La lastajn du laborjarojn ĝis la pensiiĝo en 1928 Schmidt ĉefe okupiĝis pri serĉado de nova loko, projektado de la nove konstruenda observatorio kaj la translokiĝo.

Arbarpeco proksime de burgruino Rabenstein (Rabenŝtajn) kaj privata terpeco en la komunumo Rädigke apartenis al la elektitaj ebloj. Sed la konsilantaro de urbo Niemegk konvinkis per la argumentado, ke la observatorio povos esti ligita kun la urba gaso-, akvo kaj eklektro-provizo kaj la urbo transprenus parton de la estiĝontaj kostoj.

La geofizikisto Adolf Best, estro de la observatorio en la 1990-aj jaroj eksplikis: „Por ĉi-tiu instalaĵo Schmidt faris ĉiujn planojn. Liaj planoj estis modelaj por la magnetika mezuraparataro, kaj ili validas ankaŭ hodiaŭ en multaj detaloj.“

Kiam oni oficiale malfermis la observatorion en Niemegk la 23-an de julio 1930 okaze de la 70-a naskiĝdatreveno de Adolf Schmidt en lia ĉeesto, la Prusa Ministerio pri Kulturo kaj Scienco laŭ peto de la direktoro de Meteorologia Instituto donis al ĝi la nomon „Adolf-Schmidt-Observatorio“. Hodiaŭ la „Adolf-Schmidt-Observatorio“ apartenas al tutmonda reto de observatorioj, kiuij observas la magnetkampon de la tero (Intermagnet-programo).

Schmidt daŭrigis siajn esplorajn kaj publikigajn laborojn ankaŭ en pensiula tempo spite al lia blindiĝo (ekde 1922). Rigardo al la bibliografio de liaj publikigaĵoj pruvas tion kaj montras aldone, ke lia ĉefa atento estis direktita al geomagnetiko, sed liaj esploroj pliriĉigis ankaŭ aliajn sciencojn, la meteorologion, la astronomion, la geologion kaj la matematikon, eĉ la musiksciencon. Linthe mencias du ellaboraĵojn pri nombra priskribo de intervaloj en muziko, kiuj evoluigis kelkajn novajn aspektojn pri harmoniscienco kaj aperis en 1920 kaj 1921 en “Zeitschrift für Physik”.

Sian instrukomision ĉe berlina universitato li plenumis ĝis 1931 kaj unuigis persone pli ol 20 jarojn esploradon kaj instruadon en kampo de geofiziko. 

La 29-an de septembro 1907 li estis membrigita en filozofia fakultato kaj komisiita reprezenti geofizikon kiel honoraria profesoro. La geofizika profesoreco estis kreita rilate al la transpreno de la katedro pri meteorologio fare de Gustav Hellmann (1854–1939) post la morto de Wilhelm von Bezold (1837–1907).

En vintra semestro 1907/08 Schmidt prelegis pri la teno: „Ĝenerala teorio de termagnetismo kaj superrigardo pri la sismaj fenomenoj“.

Rudolf Lasswitz, la filo de la gothaa verkisto kaj gimnazia profesoro Kurd Lasswitz (1848–1910) skribis en printempo 1909 en gazeto Berliner Tageblatt pri la komisio de Schmidt:„Li estas tipo de germana instruitulo bonsence, ĉar li ne kaŝas sin malantaŭ siaj libroj, sed ankaŭ staras meze de la politika vivo. Viro plena de vera liberaleco li abomenas ĉiun servilecon; li vere posedas la civitanan fieron antaŭ reĝaj tronoj. Kiam oni proponis al li iufoje, ie peti aŭdiencon, onidire li diris: Se la princo volas ekkoni min, li devas viziti min ĉe mia laboro. Kun frako mi estas nenio…

Magra, relative granda kun evidente angulaj movoj, kiuj ŝajnis esti akurate geometrie kalkulitaj, vestita per ciname bruna kostumo, tiel migras la figuro de Adolf Schmidt hodiaŭ trans la granda ponto en Potsdamo samkiel ĝi antaŭ jaroj preterpasis nian domon en Gotha…

Estas ĝojo, ke spite al multaj kontraŭstarantaj malfacilaĵoj ĉi-tiu sincera viro estis vokita al la berlina katedro.”Schmidt ekde la emeretiĝo denove vivis en Gotha, kie li mortis en 1944. Li estis cindrigita en kremaciejo de la Ĉeftombejo de Gotha. Lia urno ĝis hodiaŭ staras en la tiea kolumbario.

Jam kiel studento en Breslau dum la observado kaj kalkulado de termagnetaj elementoj kadre de la Unua Internacia Polusa Jaro 1882/83 Schmidt spertis, ke termagnetikaj esploroj necesigas kunordigitan tutteran esploradon de multaj ŝtatoj.

Kiel sciencisto li bontenis multajn internaciajn kontaktojn, amplekse korespondis kaj observis sciencajn laborojn en aliaj landoj.

En „Archiv des Erdmagnetismus“ (Arkivo de termagnetismo) Schmidt publikigis „unuecan prezenton de termagnetikajn mezurojn de multaj observatorioj de tiutempo.“. En la unua kajero ekzemple aperis prezentoj de la observatorioj de Pavlovsk, Irkutsk, Grenviĉo, Vaŝingtono, Lisbono, Potsdamo, Mumbajo, Batavia (Hodiaŭ  Ĝakarto) k. a.

Schmidt flue regis la anglan kaj francan lingvojn, ankaŭ grekan kaj latinan. Li kapablis legi rusajn publikigaĵojn originale. En postlasaĵo troviĝas leteroj kaj specialaj presaĵoj en franca, angla kaj Esperanto. Fremdlingvaj publikigaĵoj de Schmidt aperis en angla kaj Esperanto.

La geofizikisto Julius Bartels rememoras:

Schmidt lernis Esperanton en 1898 en Gotha kaj sin engaĝiĝis ege por ĝia disvastigo.

Kune kun Alfred Hermann Fried (1864-1921) Schmidt preparis en 1902 la fondon de Esperantista grupo en Berlino, kiun li post foriro de Fried el Berlino  en 1903 fondis kune kun la svisa ĵurnalisto Jean Borel (1868–1946), la gimnazia direktoro kaj pioniro de naturprotektado Wilhelm Wetekamp (1859-1945) kaj aliaj Esperanto-amikoj sub aŭspicio de Deutsche Friedens-Gesellschaft (DFG- Germana Porpaca Societo). Schmidt estis prezidanto de la grupo (1903-1908) kaj ekde 1908 honora prezidanto.

Schmidt faris multajn prelegojn,por konatigi ĝin kaj gvidis en 1905 la unuan Esperanto-kurson por instruistoj en Berlino. De la grupo sub gvido de Schmidt eliris la iniciato por fondi germanan Esperanto-gazeton („Germana Esperantisto“, ekde 1905) kaj germanan Esperanto-organizaĵon (Germana Esperanto-Societo 1906, ekde 1909 Germana Esperanto-Asocio).

Li gvidis internaciajn aranĝojn, ekzemple en Berlina Urbodomo en 1908 kun partoprenintoj de la UK de Esperanto en Dresdeno, kiuj venis al postkongreso en Berlino, inter ili gvidaj Esperanto-parolantoj el diversaj landoj, ankaŭ la fondinto de la lingvo Ludoviko Zamenhof (1859–1917). Schmidt tradukis germanlingven la paroladojn por la publiko. Li kun internacia delegacio vizitis la ministron pri Instruado Ludwig Holle (1855–1909).

Por disvastigi Esperanton pli vaste en berlinaj rondoj de scienco kaj komerco, li invitis en 1906 Wilhelm Ostwald (1853–1932), la fondinton de fizika kemio kaj posta nobelpremiito, prelegi en Komerca Altlernejo Berlino. La prelego, en kiu Ostwald debatis pri la eka parolado de Hermann Diels (1848–1929) kiel rektoro de la Berlina Universitato, estis publikigita. Ostwald rifuzis la solvon de Diels pri problemoj de internacia komunikado, la regon de la tri lingvoj angla, franca kaj germana, kaj pledis por neŭtrala lingvo, por garantii la samrajton de lingvoj. Li eksplikis la avantaĝojn de artefarita lingvo.

Ankaŭ Schmidt publikigis en 1906 eseon, en kiu li debatis kun Diels. Li akcentis: „La kreinto de ĉi-tiu lingvo ja preskaŭ nenion en ĝi inventis. Li precipe nur reliefigis  kaj laŭ simplaj principoj … unuece aranĝis la grandan de tago al tago kreskantan trezoron de tio, kio jam komunas en la kulturlingvoj je enhavo kaj formaj elementoj.“

Inter la avantaĝoj de Esperanto li substrekas la „senliman evolukapablon”. Kaj li esprimas, ke li ligas kun Esperanto socipolitikan celon: „…la idealon de lontana estonto, kiu antaŭrigardas kaj preparas unuigon de homaro, bazita sur plej alta disvolviĝo de ĝiaj indivuduaj aranĝaĵoj“.

Schmidt ekde 1907 devis principe debati kun Ostwald, ĉar li kiel prezidanto de komitato de „Delegacio por alpreno de lingvo internacia“, kies membro estis Schmidt, post la kunvenoj en Parizo subtenis la enkondukon de reformita Esperanto (Ido). Schmidt konsente kun Wilhelm Foerster (1832–1921) kaj Ludwig Zamenhof defendis la stabilecon kaj trankvilan evoluon de Esperanto. Li rigardis la Lingvan Komitaton, en kiu li membris ekde la fondo en 1905, kaj la UK de Esperanto 1908 en Dresdeno kompetentajn por eblaj ŝanĝoj en Esperanto. Korespondante kun Ostwald li provis, akiri interkonsenton, sed Ostwald sub influo de Louis Couturat (1868–1914) decidiĝis por Ido.

En 1907/08 Schmidt estis prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista. Unu el liaj sekvuloj kiel ISAE-prezidanto estis en 1912 Wilhelm Förster, kun kiu li estis ligita per scienca laboro, per Esperanto kaj pacifisma engaĝiĝo.

En 1911 Schmidt partoprenis la fondon de Germana Akademia Esperanto-Asocio. Li malfermis la I-an federacian kunvenon en Dresdeno kaj formulis kiel prezidanto la „kontinuan ĉeftaskon… science labori por kaj per Esperanto”.

Schmidt publikigis sciencajn kontribuojn en Esperanto kaj uzis Esperanton por la interkomunikado kun fakaj kolegoj. Kelkaj el ili lernis Esperanton ĉe Schmidt en Potsdamo kaj estis instigitaj, mem publikigi ion en Esperanto, ekzemple la japana meteorologo Wasaburo Oishi (1874–1950), direktoro de la Japana Aerologia Instituto, kiu en 1912 lernis Esperanton ĉe Schmidt en Potsdamo.

Malferme al la VI-a Germana Esperanto-Kongreso en 1911 en Lübeck Schmidt faris la festprelegon „Esperanto kaj Scienco.

En la 1920-aj jaroj li subtenis la aplikon de Esperanto en Ligo de Nacioj kaj apartenis al la Esperanto-Komitato de la Germana Ligo por la Ligo de Nacioj.

Komune kun la astronomo Paul Harzer (1857–1932) kaj la gimnazia direktoro kaj amatora astronomo Carl Rohrbach (1861–1932) Schmidt fondis en Gotha lokan grupon de la Unuiĝo de Amikoj de la Astronomio kaj de la Kosma Fiziko. Ĉi-tiu unuiĝo, fondita de Wilhelm Foerster, okazigis sian jarkunvenon en 1894 en Gotha. Harzer agadis kiel astronomo de 1887 ĝis 1896 ĉe la steloobservatorio en Gotha. Rohrbach post foriro de Harzer administris la steloobservatorion de Gotha ĝis 1906. Li en 1904 konstruigis sur sia tereno privatan steloobservatorion kun kvarcola refraktoro kaj kupolo.

Al diskonigo de sciencoj servis ankaŭ la „Mittwochsgesellschaft“ (Merkreda Societo), iniciatita jam en 1884 de Kurd Laßwitz, kolego de Schmidt. Adolf Schmidt membris en ĝi de 1896 ĝis 1902. Li faris prelegojn, el kiuj konserviĝis 21 temoj, ekzemple „Devio de la kompaso“, „Observado de meteoroj”, „Energiekonomio de la tero”, „La signifo de la sudpolusa esplorado”, „Plej novaj pririgardoj pri eklektro“ kaj „Esperanto“.

En la kolumbario de Gotha oni vidas la urnon de Bertha von Suttner (1843–1914) centre sur kolono kaj la memortabulon super la urno de Adolf Schmidt maldekstre malantaŭe.

Ankaŭ lia engaĝiĝo en la Deutsche Friedensgesellschaft (Germana Pacsocieto - DFG) komenciĝis en Gotha. Schmidt membriĝis en 1894 kaj estis en 1896 kunfondinto kaj membro de la loka grupo de Gotha, ekde 1904 honora membro.

Adolf Schmidt sin komprenis kiel pacifisto. Li havis intimajn kontaktojn al aliaj membro de DFG. Ne malmultaj el ili estis sciencistoj kaj esperantistoj samkiel li.

Dum la ĝenerala kunveno en Gotha en 1902 li estis elektita estrarano.

La eksplodo de la Unua Mondmilito lin ege trafis. Post la milito Schmidt estis malentuziasmigita pro tio, ke estis neglektita, krei bazon por daŭra paco.

Al la estraro de DFG li en 1921 skribas: „Estas malfacile por mi, forlasi unuiĝon, kies membro mi estis preskaŭ ekde la fondo – ekde 1894 – kaj por kies celoj mi strebis agadi laŭforte, en tempo, kiam por oficisto tio ankoraŭ ne estis rekomendo kiel hodiaŭ.“ Schmidt kontraŭas „plej unuflankan partipolitikon“ kaj deklaras: „Laŭ mia opinio la ĉeftasko de la „Pacsocieto“ estas, disvastigi la pacpenson en ĉiuj tavoloj de la socio, eduki ilin al paca pensmaniero kaj al pacintenco…“

Schmidt nun avertis pri danĝero de nova milito. En letero al la estraro de Deutsche Liga für Menschenrechte (Germana Ligo pri Homrajtoj), en kiu li membras, li klarigas en 1922: „ke li deziras nenion pli sopire ol la efektivigo de la de vi alstrebata celo de sincera interkompreniĝo inter la germana kaj la franca popoloj.“, sed la realo estas „La ambaŭ popoloj ne aperas kiel samrajtaj kameradoj, kiuj finfine lernis el la terura sperto de ĉi-tiuj jaroj tion, kion ili povus esti lernintaj el la spertoj de la pacifistoj antaŭe. Ili ne donas sin unu la alian la fratan manon, por forigi la sekvojn de la milito per unuigitaj fortoj; ili ne ekkonas kiel ilia plej grava  kaj plej urĝa tasko, konstrui novan templon de la homaro el la ruinoj, kreitaj en blinda frenezo.“

Schmidt kontraŭas, sole kulpigi la germann popolon pro la milito kaj trudi la tutan ŝarĝon de forigo de la militsekvoj al la germana laboranta loĝantaro. Li esperas pri la prudentaj homoj je ambaŭ flankoj.

La kontaktoj al liaj pac- kaj Esperanto-amikoj dumvive daŭris, sed faŝismo kaj milito ĵetas ombron sur la lastaj vivjaroj de Schmidt.

Unu jaron post lia morto en 1945 Konrektor a. D. (Vicrektoro ekster ofico) Walter Koch aprezis Schmidt en gazeta artikolo.„Adolf Schmidt kiel juna instruisto ĉi-tie ĉe la gimnazio 1884–1902 fariĝis unu el la plej ŝatataj homoj, speciale ĉar li ne nur okupiĝis pri supera lernejo, faka erudicio kaj demandoj de socia pozicio, sed uzis koron, cerbon kaj manon por helpi al homo kaj besto, plibonigi ilian situacion kaj subteni ilin en ilia vivbatalo…“

Li finas per la idea heredaĵo:  „Lokaj kaj eksteraj malnovaj amikoj kaj ideaj parencoj provas nove vivigi la viron, lian verkon kaj lian spiriton post la subpremo de ĉio, kio estis internacia, popolinterkompreniĝa kaj home subtena.“

Adolf Schmidt havis tri gefratojn: Agnes Schmidt, la verkistinon Maria Schmidt (1862–1924) kaj la aŭtoron Reinhold Schmidt (1867–1948). Adolf Schmidt estis la plej aĝa, restis sen edzino kaj zorgis pri siaj gefratoj. Liaj fratinoj gvidis lian gastaman domon en Gotha ankaŭ en la tempo de lia scienca agado en Berlino kaj Potsdamo, kiam li havis deĵoran loĝejon en la ĉefa domo de la Meteorologia Magneta Observatorio sur la potsdama Telegrafenberg (monto). 

Parton de lia manskriba postlasaĵo kaj la postlasaĵon de lia familio konservas la  Forschungsbibliothek Gotha - Schloss Friedenstein (Esplorbiblioteko Gotha – Kastelo Friedenstein).

Temas pri la postlasaĵo de la posedantino de hortikulturejo Marie Marschall el Gotha (mortis la 1-an de julio 1978), kies fratino Elise (mortis 1939) estis edzino de la frato de Schmidt Reinhold.

Ĝi estis transprenita en 1978 kiel „Postlasaĵo Schmidt – Chart. A 2170 – 1978“ de la Forschungsbibliothek Gotha.

En la publikigaĵo de Roob kaj Schmidt troviĝas superrigardo pri la manskriba postlasaĵo en Gotha: 1-e sciencaj manuskriptoj, inter ili notoj pri prelegoj el la studtempo (parte stenografiaj) kaj sciencaj notoj. 2-e leteroj, parte propraj, 370 leteroj de parte konataj personoj kaj 3-e manuskriptoj, inter ili biografiaj kaj taglibraj notoj. Ankaŭ Esperanto-poeziaĵoj de Reinhold Schmidt estas inter la dokumentoj.

Sed ankaŭ la Arkivo de Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj en Berlino disponas pri „Postlasaĵo Schmidt“, ĉar Schmidt estis membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. Temas pri 0,25 bretaraj metroj da aktoj, troveblaj per kartoteko.

Louis Agricola Bauer (1865–1932), estro de la nordamerika magnetika servo kaj ĉefeldonanto de la ĵurnalo: „Terrestrial Magnetism and Atmospheric Electricity“: „Laŭ mia opinio nek en Germanio ekzistas iu, kiu havas pli da kompetento, plenumi la postenon de direktoro de via magneta observatorio, nek iu ĉirkaŭ la tera globo, al kiu la magnetistoj pli fidas.“Wigor Webers (nask. 1940), sciencisto ĉe GeoForschungsZentrum Potsdam:„La geomagnetismo hodiaŭ estas internaciskale integrita parto de geofizika esplorado. La pioniraj laboroj de Adolf Schmidt donis al tio mondvaste rekonitajn kontribuojn, per kiuj li mem kreis por si daŭran monumenton.“Adolf Best, estro de la Geomagnetika Observatorio en la 1990-aj jaroj: „Geheimrat (Sekreta Konsilisto) prof. d-ro. Adolf Schmidt, verŝajne unu el la plej eminentaj germanaj geofizikistoj kaj digna, esti menciata unuspire kun A. v. Humboldt kaj C. F. Gauss, se temas pri termagnetismo…“Julius Bartels, estro de la Geomagnetika Observatorio en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj:„Lia ampleksa scio, lia sagaca inteligenteco kaj lia rimarkinda talento, precize esprimiĝi pri malfacilaj temoj, faris el li ekscelentan partneron kaj en privata interparolado kaj dum konferencado en sciencaj kongresoj.“Gerhard Fanselau (1904–1982), dungito en la observatorio en Niemegk ekde 1928 kaj estro de la Geomagnetika Observatorio 1945–1969:„Tri ecoj decidas la vivon de Adolf Schmidt: modesteco, sagaco kaj sincero. Lia sagaco faciligis lian vivon, dume la ambaŭ laste menciitaj ecoj alportis al li kelkajn malavantaĝojn.  

Du aŭtoroj de sciencfikcia literaturo elektis Adolf Schmidt modelon por romanfiguroj.

Hans Dominik (1872-1945) estis lernanto en la Gymnasium Ernestinum kaj skribis memorojn pri sia instruisto: „Alia interesa persono de la gothaa instruista kolegaro estis d-ro Adolf Schmidt, kiu multajn jarcentojn poste servis al mi kiel modelo por la „longa Schmidt“ en miaj libroj „Ein Sten fiel vom Himmel“ (Stelo falis de ĉielo) kaj „Land aus Feuer und Wasser“ (Lando el fajro kaj akvo). Ĉe la Ernestinum li instruis novajn lingvojn kaj natursciencojn; ĉiun liberan minuton li dediĉis al la studo de la termagnetismo… Neniu el ni „Tertianer“ kaj „Sekundaner“ vidis en la iomete mallerte ŝajnanta longa Schmidt estontan sciencan eksperton de internacia renomo.“ La „longa Schmidt“ estas prezentata en la romanoj de Dominik kiel geologo kaj eksperto pri geomagnetismo kun propraj teorioj, disputema, ĝisosta sciencisto kaj eksperto en lia fako.

Kurd Laßwitz estis la pli aĝa kolego de Schmidt. Li instruis matematikon kaj fizikon en la Gymnasium Ernestinum (ekde 1876). La agado en „Mittwochsgesellschaft“ (Merkreda Societo) kaj la pacifisma idearo ligis ilin. Lia unua granda sciencfikcia romano „Auf zwei Planeten“ (Sur du planedoj) fondis lian gloron kiel unu el la patroj de la moderna sciencfikcia literaturo. La romano estis tradukita en multajn lingvojn. La filo de la aŭtoro d-ro Rudolf Laßwitz (1877–1935) en 1909 malkaŝis la modelon por unu ĉeffiguro de la romano.„En la mars-romano „Auf zwei Planeten“ (Sur du planedoj) mia patro Kurd Laßwitz – oni pardonu al la filo la indikon – en la persono de d-ro Grunthe kreis precizan kopion de Adolf Schmidt. Kiu per la legado de la libro lernas ŝati kaj ami tiun d-ron Grunthe, tiu ankaŭ sincere admiros Adolf Schmidt.“La romano rakontas pri tri sciencistoj, kiuj dum flugo per balono por esploro de la norda poluso malkovras, ke la loĝantoj de la marso konstruis super la norda poluso kosman stacion kaj kreis ligon al la tero. Unu el la sciencistoj estis d-ro Karl Grunthe. Dum unuaj renkontoj kaj dum vizito sur la marso ili ekkonas la marsanojn (marsloĝantojn) kiel morale, kulture kaj teknike altevoluitaj. La provo de la marsanoj, interkompreniĝi kun la teraj ŝtatoj, fiaskas. Sekve la marsanoj kreas sian regadon pri grandparto de la tero kun la pravigo, ke necesas, unue eduki kaj kultivi la homojn. Dum la sekva liberbatalo ili estas superruzitaj kaj venkitaj. Fine denove aperas la peno pri interkompreniĝo inter marso kaj tero.

La publicisto Rudi Schweikert skribas en aldono al la jubilea eldono de la Heyne-eldonejo en 1998: „Sur du planedoj legeblas kiel aventura romano, amromano, futurrakonto, filozofia romano aŭ kiel romano pri nuntempa socio, kiel satiro aŭ kiel (biografia) ŝlosilromano.“

En la eseo „Adolf Schmidt – ein Pionier der Geophysik und des Esperanto als literarische Figur“  (Adolf Schmidt – pioniro de geofiziko kaj de Esperanto) klarigas la aŭtoro Fritz Wollenberg: „Laßwitz montras … la renkontiĝon inter teraj kaj marsaj loĝantoj kiel renkontiĝon de du kulturoj en diversaj nuancoj, diversaj ebloj, kun reciproka interkonatiĝo de lingvoj, moroj kaj kutimoj, de socisistemoj, ekonomioj ktp., kun la diversaj antaŭjuĝoj, agrogantaĵoj kaj konfliktoj kun teruraj sekvoj, sed laste kun optimisma vizio pri la estonto.“

Karl Grunthe aperas kiel senektima precizema sciencisto kun vera esploremo, kiu ankaŭ en malfacilaj situacioj klarvide pripensas, parolas kaj agas. Li interesiĝas pri la kulturo de la marsanoj, estas malferma al ĉiu nova ekkono, lingve lerta, kaj li rapide lernas la lingvon de la marsanoj. Sed li krome montras konscion pri respondeco kaj devigoj rilate al la tero kaj al la homoj. La montro de potenco kaj pompo fare de la marsanoj ne impresas lin. Se li konsideras necese, li kuraĝe kontraŭstaras iliajn pretendojn.

Post ignoro de la avertoj de Grunthe al la teraj ŝtatoj, eviti konflikton kun la marsanoj, kaj la instalo de eduka diktaturo de la marsanoj sur grandparto de la tero, Grunthe, laboranta denove en sia hejmurbo Friedau en la steloobservatorio, fondis ĝeneralan asocion de homoj, kreis „ligojn al la gvidaj kleriguloj de ĉiuj kulturŝtatoj“ kaj ellaboris kun kunbatalanto alvokon, klarigantan la celojn de la asocio de homoj. Kvankam la asocio de homoj estas malpermesita, ĝi akiras influon kaj ebligas la liberigon de fremdregado de la marsanoj. Fine de la romano tekstas: La ŝtatoj denove ordigis iliajn konstituciojn kaj fondis pacaliancon, kiu ampleksis la civilizitan mondon. La principoj, disvastigitaj kaj flegitaj de la asocio de homoj, alportis novajn fruktojn. Novan spiriton havis la homaro, kuraĝe ĝi levis la kapon en paco, libero kaj digno.”

La aŭtoro Kurd Lasswitz kreis per Karl Grunthe literaturan figuron, kiu enkorpigas sian idealon de libera memkonscia persono en la senco de la kleriga filozofio de Kant. Evidente lia kolego Adolf Schmidt estis liaopinie konvena ekzemplo por tio.

Okaze de la 50-a mortotago de Adolf Schmidt la Adolf-Schmidt-Observatorio pri Geomagnetismo kaj Esperanto-Ligo Berlin omaĝis al la elstara geofizikisto kaj esperantisto dum aranĝo en la niemegka observatorio.

La tiam faritaj prelegoj de la observatoria estro Adolf Best „Al la 50-a mortotago de la Sekreta Konsilisto prof, d-ro  Adolf Schmidt“kaj de la prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin Fritz Wollenberg „La interlingvistikaj opinioj de Adolf Schmidt kaj lia engaĝiĝo por la internacia lingvo Esperanto“ la GeoForschungsZentrum Potsdam publikigis en la broŝuro „Adolf Schmidt 1860– 1944. Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperantisten“ am 17. Oktober 1994 (Adolf Schmidt 1860–1944. Al la 50-a mortotago de la geofizikisto kaj esperantisto“ la 17-an de oktobro 1994).

Okaze de la 150-a naskiĝtago de Adolf Schmidt kaj de la jubileo 80 jaroj Observatorio Niemegk invitis la  Deutsche Geophysikalische Gesellschaft (Germana Geofizika Societo) kaj la Helmholtz-Zentrum Potsdam – Deutsches GeoForschungsZentrum (GFZ) al festa horo la 23-an de 2010 en la niemegkan observatorion. La scienchistorian festprelegon pri vivo, agado kaj scienca heredaĵo de Adolf Schmidt faris la geofizikisto Franz Jacobs. La estro de la observatorio Hans Joachim Linthe prelegis pri la evoluo kaj la hodiaŭaj taskoj de la observatorio. Salutvortoj venis de la direktoro de la departemento 2 de GFZ Potsdamo, de la urbestro de Niemegk kaj de la prezidantoj de Germana Esperano-Asocio kaj de la Asocio pri Interlingvistiko.

Al la 150-aj naskiĝdatreveno de Adolf Schmidt krome estis dediĉita ekskurso, gvidita de Wigor Webers de GFZ Potsdamo la 25-an de julio sur la Adolf-Schmidt-vojo tra la Scienca Parko “Albert Einstein”. Speciale estis konsiderataj la historiaj konstruaĵoj, ligitaj kun la agado de Schmidt, ekzemple la Süring-domo (antaŭe la konstruaĵo de la Reĝa Meteorologia Observatorio), la Paleomagnetika Laboratorio de GFZ (antaŭe la Magnetvaria Domo de la Geomagnetika Observatorio) kaj la Arbara Domo (antaŭe la Magnetabsoluta Domo).

Adolf SCHMIDT (ŝmit), germano, d-ro, universitata prof. en Berlin, dir. de astronomia observatorio en Potsdam ĝis 1928. Nask. 23 jul. 1860 en Breslau. Unuaranga fakulo en matematiko kaj termagneteco. Prez. de Int. Scienca Asocio, 1907-08 kaj de G. Akademia Asocio, 1905-30.

Vigle partoprenis en la pacifista movado antaŭ la milito. Propagandis E-n precipe inter sciencistoj per paroladoj, artikoloj kaj kursoj. Fondis kune kun Jean Borel kaj prof. Wilhelm Wetekamp la unuan Berlinan E-Grupon en 1904 (?1903). L. K. 1905-30.




#Article 83: Alfabeto (636 words)


Alfabeto (de la nomoj de la du unuaj grekaj literoj ἄλϕα alfa kaj βῆτα beta) estas aro da literoj uzataj en iu lingvo. Ideale, en tiel nomata fonetika skribo, ĉiu litero de alfabeto reprezentas unu fonemon (parolsonon), sed tipe ekzistas kombinoj de literoj kiu kune reprezentas unu fonemon. La Esperanta alfabeto nomiĝas aboco laŭ la tri unuaj literoj a, b, c. Per konvencie fiksita ordo de literoj en la alfabeto ebliĝas laŭalfabeta ordigado de vortoj, ekzemple en vortaroj.

Alfabeto estas la fina paŝo de la evoluo de skriboj, kiu alstrebas redukti la skrib-bildaron al eta aro da signoj: po unu signo, nomata litero, por ĉiu fonemo. Avantaĝo de alfabeto estas ke ĝi facile lerneblas – malavantaĝo, ke vortoj iĝas pli longaj skribe ol pere de vorterosignaro aŭ silabaro.

En kelkaj lingvoj la bazaj literoj de la alfabeto povas ricevi diakritajn signojn. Tio ebligas per la sama baza signaro noti pli da sonoj aŭ preventi ambiguecon.

En la subaj – nekompletaj – listoj de alfabetoj la mallongigo kv signifas alfabeton kun vokaloj, kaj Mm signifas, ke ekzistas distingo inter majuskloj kaj minuskloj.

Ĉiuj ĉi tiuj alfabetoj baziĝas sur la grekan:

La internacia fonetika alfabeto (kv) ankaŭ baziĝas sur la greka; ĝi tamen ne estas uzata kiel skribsistemo de parolata lingvo, sed por priskribi la prononcon de ĉiuj lingvoj.

Ĉi tiuj alfabetoj estas memstaraj kreaĵoj:

La t.n. fenica alfabeto, hebrea alfabeto (krom kiel uzata por la jida lingvo), siria alfabeto, araba alfabeto, mongola tradicia alfabeto ktp. estas malĝuste nomataj alfabetoj, ĉar ili fakte estad abĝadoj. Ili fundamente ne havas signojn por vokaloj, sed nur por konsonantoj. 

La devanagara alfabeto, kaj aliaj skribsistemoj por nuntempaj aŭ pasintaj lingvoj de suda kaj sudorienta Azio (Barato, Bangladeŝo, Nepalo, Tibeto, Maldivoj, Srilanko, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo; historiaj regionoj de Vjetnamio, Malajzio, Indonezio kaj Filipinoj), same kiel la etiopa alfabeto - estas malĝuste nomataj alfabetoj, ĉar ili fakte estad abugidoj. Iliaj fundamentaj signoj designas silabojn kun baza vokalo, kaj silaboj kun la sama komenca konsonanto kaj aliaj vokaloj fariĝas de la fundamenta signo per modifoj de ĝi (per diakritaj signoj aldonataj al ĝi).

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel du alfabetoj ene de unu lingva komunumo, kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas socifunkcie determinita. Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri konkurenco de du alfabetoj, kiel okazis kaj okazas en Hindio precipe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas precipe funkcia.

André Cherpillod 2017 : Promenante tra la Lingvoj, eldono La Blanchetière. Courgenard, ISBN 978-2-36620-046-1




#Article 84: Aŭstralia Esperanto-Asocio (452 words)


La Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) estas nacia organizo, kio antaŭenigas la internacian planlingvon Esperanto en Aŭstralio.

La Aŭstralia Esperanto-Asocio estis fondita en oktobro 1911, dum la unua aŭstralia kongreso, kion ĉeestis 53 esperantistoj. En 1976 AEA gastigis la unuan Pacifikan Kongreson de Esperanto, en Melburno. Tion ĉeestis 190 homoj, 51 eksterlandaj. En 1988 ĝi gastigis la 4-an Pacifikan Kongreson en Brisbano, kun 204 ĉeestantoj, 76 eksterlandaj.

En 1997 la 82-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Adelajdo. Proksimume mil esperantistoj el 54 landoj partoprenis, 820 el ili eleksterlande.

AEA estas ligita al la Universala Esperanto-Asocio (UEA), la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj al provincaj kaj urbaj Esperanto-organizoj, inkluzive de la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio, Esperanto en Sudaŭstralio kaj Melburna Esperanto-Asocio.

AEA eldonas en sia retejo liston de lokaj Esperanto-kluboj kaj -organizoj en Aŭstralio. Lokaj Esperanto-grupoj ekzistas en Sidnejo, Melburno, Adelajdo, Brisbano, Hobarto, Perto, Kanbero, Toowoomba (Kvinslando), Manlio (Novsudkimrio), Novkastelo (Novsudkimrio), Torquay (Viktorio), kaj Centra Marbordo (Novsudkimrio).

La nuna estraro estas:

AEA organizas nacian kongreson kaj kursaron ĉiujare, kutime en januaro, kun prelegoj, laborsesioj, artaj prezentoj, ekskursoj kaj klasoj pri la lingvo por komencantoj kaj progresantoj. En marto 2016, AEA kaj la Esperantaj asocioj de Indonezio kaj Nov-Zelando okazigos tri-nacian kongreson en Bandungo, Indonezio, la loko de la historia Azio-Afrika Konferenco de 1955.

La oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio estas Esperanto sub la Suda Kruco (ESK). ESK estas havebla kaj presite kaj en elektronika (PDF) formato, kaj estas sendata trimonate al ĉiu membro de ambaŭ asocioj.

Esperanto-TV estas altkvalita Interreta Protokolo Televido (IPTV) servo, bazita en Sidnejo, kio dissendas enhavon tutmonde ekskluzive en Esperanto. Ĝi povas esti vidata per komputilo, Android poŝtelefono, iPhone, iPad kaj (en Usono, Kanado, Britio kaj Irlando) per tradicia televido (tra Roku). Esperanto-TV estas subtenata de la Aŭstralia Esperanto-Asocio.

Programo de novaĵoj, intervjuoj kaj kantoj en Esperanto estas elsendata dum unu horo ĉiun lundon je 1ptm de Melburno etna komunuma radiostacio 3ZZZ, per 92,3 FM. Programoj ankaŭ estas haveblaj kiel podkastoj per la retejo de Melburna Esperanto-Asocio.

AEA havas siajn proprajn korespondajn kursojn por Esperanto. Kursoj estas haveblaj je pluraj niveloj, de komencanta al sperta. Kursoj estas relative malmultekostaj, kaj inkluzivas lernolibrojn, vortarojn, KD-ojn kaj privatajn instruistojn.

AEA administras oficialan ekzamensistemon, por oficiale kontroli kaj atesti lingvan scipovon de Esperanto. La sistemo konsistas el 3 apartaj ekzamenoj: Elementa, Supera kaj Klereca. Sukcese fini unu el tiuj ekzamenoj estas kelkfoje antaŭkondiĉo por ricevi stipendiojn, aŭ eniri specifajn kursojn. La oficialaj ekzamenoj de AEA estas disponeblaj al ĉiuj dum la jara kongreso kaj somerkursaro, kaj dum la jaro per specialaj reprezentantoj en diversaj lokaj Esperanto-organizoj tra la lando. La tuta ekzamensistemon estras la Ĉefekzamenisto - nuntempe Trevor Steele, Esperanto-aŭtoro, kaj membro de la Akademio de Esperanto.




#Article 85: Amanda Higley (107 words)


Amanda HIGLEY [amanda higli] (1974-) naskiĝis en Sakramento, Kalifornio, Usono.  Ŝi ĉeestis la Kolegion Principia, kie instruas la fama esperantisto Duncan Charters, de kiu ŝi lernis Esperanton.

Ŝi eklernis Esperanton en 1996, ĉeestis la
Nord-Amerikan Someran Kursaron de Esperanto dum kelkaj someroj, kaj komence de aprilo 2000 ŝi ekvojaĝis al Eŭropa Esperantujo. Ŝi ĝenerale uzis Pasportan Servon dum sia estado. Ŝi ĉeestis la Internacian Junularan Kongreson (en Veszprém, Hungario), la Mont-Kabanan Renkontiĝon (en Aŭstrio) kaj la TEJO-seminarion (en Strasburgo, Francio).

Ŝia tuta vojaĝado daŭris 16 monatojn tra 16 landoj.  Kiam ŝi revenis, ŝi prelegadis ĉe multaj universitatoj pri siaj spertoj por revigligi la junularan Esperanto-movadon en Usono.




#Article 86: Astronomio (2789 words)


Astronomio (aŭ astroscienco) estas la scienco pri la Universo, studante la situon, movadon, strukturon, originon kaj evoluadon de la astroj kaj per ili formitajn sistemojn. Aldone, astronomio estas studado pri Suno kaj aliaj steloj, planedoj de sunsistemo kaj iliaj satelitoj, ekzoplanedoj, asteroidoj, kometoj, meteorŝtonoj, pulsaroj, nigraj truoj, nebulozoj, galaksioj kaj ilia aroj, kvazaroj kaj multe pli.

Astronomion influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, kune kun kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko.

Astronomiistoj de praaj civilizacioj enkondukis metodajn observojn kiuj permesis eltrovi la unuajn astronomiajn sciojn. Malgraŭ tio, necesis la invento de la teleskopo por la evoluo de astronomio al moderna scienco.

Ekde la dudeka jarcento la kampo pri profesia astronomio estis dividita inter observada astronomio kaj teoria astrofiziko.
En observada astronomio oni kolektas datumojn, kaj krome laboras pri konstruo kaj riparo de aparatoj kaj pritrakto de la rezultoj.
En kampo de teoria astrofiziko oni enfokusigas evoluigon de komputilaj aŭ analizaj modeloj por priskribi astronomiajn objektojn kaj fenomenojn. La du kampoj komplementas unu la alian tiel, ke teoria astrofiziko strebas klarigi la observajn rezultojn. Astronomiaj observaĵoj povas esti ilo por testi la fundamentajn teoriojn en fiziko, ekzemple tiu pri ĝenerala relativeco.

Astronomion oni ne konfuzu kaj miksu kun astrologio. Kvankam la du kampoj iam estis kunligitaj, oni nuntempe ĝenerale strikte disigas ilin unu de la alia.

Astronomio estas unu el la plej malnovaj sciencoj. La komenco de astronomio verŝajne rilatis al la kulta adoro de ĉielkorpoj. En jarmila procedo, iom post iom disiĝis unue astronomio kaj naturreligio, poste astronomio, meteorologio kaj kalendarkalkulado, fine de la mezepoko astronomio kaj astrologio.

La arkeologio montras, ke astronomiistoj de la bronzepoko metode observis la noktan ĉielon. Elementaj astronomiaj scioj estis jam eltrovitaj en tiu epoko, kiel la kono de konstelacioj, la nocioj pri ekvinoksoj kaj iliaj rilato al la sezonoj. Iuj konstruaĵoj, kiel Stonehenge havis tre probable astronomian celon. La antaŭvido de la sezona ciklo tre gravis, por terkultiva civilizo.

En Mezopotamio, astronomio estigas unuajn fundamentojn de matematiko. La priskribo de la vojo de moviĝemaj steloj okazis unue laŭ 3 vojoj paralelaj al la ekvatoro. Post la unuaj sistemaj observadoj de la fino de la 2-a jarmilo (ĉirkaŭ -1200) oni pli bone konis la vojojn de la suno kaj de la luno.

Ĉirkaŭ la 8-a jarcento a.K. estiĝis la nocio de ekliptiko kaj poste unua formo de zodiako en 12 samaj eroj (tempaj, ankoraŭ ne spacaj). Meze de la unua jarmilo ekzistas kune sistemo de 12 simboloj tre praktikaj por kalkuli la pozicion de la steloj kaj konstelacioj por interpretado astrologia. Nur tiam oni fiksas la periodojn de la cikloj de planedoj kaj aperas la disigo en 306 gradoj de la ekliptiko. La astronomio mezopotamia malsamas ĝenerale de la greka pro sia aritmetika eco: kontraŭe al la greka astronomio, la mezopotamia estas empira. Oni ne serĉas la kialon de la movoj, oni ne kreas modelojn por ilin prezenti, la fenomenoj ne estas spertitaj kiel aspektoj rezultantaj de geometrie reprezentebla kosmo. Tamen al mezopotamiaj astronomiistoj dankindas detala priskribo de multaj observadoj ekde almenaŭ la 8-a jarcento. La grekaj astronomiistoj profitis tiujn observadojn.

La antikvaj grekoj, inter kiuj Eratosteno, Eŭdokso, Apolonio, kaj ĉefe Hiparko kaj Ptolemeo, evoluigis iom post iom tercentran teorion tre kompleksan. Aristarko el Samoso starigas la bazojn de suncentra teorio. Rilate al la sunsistemo, danke al la teorio de la epicikloj kaj la evoluigo de tabuloj fonditaj sur tiu ĉi teorio eblis jam ekde la epoko de Aleksandro kalkuli sufiĉe precize la moviĝojn de la steloj inkluzive de la lunaj kaj sunaj eklipsoj.

Rilate al la stela astronomio la grekoj alportis multon, ĉefe la difinon de la sistemo de videbla magnitudo. Tiel la Almagesto de Ptolemeo (90 - 168) enhavis jam liston de kvardek ok konstelacioj kaj 1.022 steloj.

En la mezepoko ne eblis studi astronomion sen aldonaj kaj necesaj sciencoj kiel matematiko, geometrio, trigonometrio kaj filozofio. Ĝi utilas por kalkuli la tempon.

Ekde la 9-a jarcento multaj islamanaj astronomiistoj konatas:

Fine de la 10-a jarcento konstruiĝis granda observatorio ĉe Teherano fare de la astronomiisto al-Ĥuĝandi.

En la 12-a jarcento tradukiĝis la verko de Al-Fargani al la latina, samtempe kiel multaj aliaj arabaj verkoj kaj la filozofio de Aristotelo.

En la islama mondo citindas:

Gravaj ŝtupoj por la scio pri la kosmo estis la invento de la lorno antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj kaj la enkonduko de la fotado kaj spektroskopio en la 19-a jarcento. Ekde la mezo de la 20-a jarcento astronomiistoj havis la eblon transi la teran atmosferon per kosmoŝipoj kaj observi la kosmon sen ĝiaj malhelpaĵoj, do en ĉiuj partoj de la elektromagneta spektro. Aldoniĝis unuafojon la eblo rekte viziti la esploratajn objektojn kaj fari surloke ne nur observadojn, sed ankaŭ mezuradojn. Krome konstruiĝis pli kaj pli grandaj teleskopoj por observadoj de la tero.

La 3-an de marto 1972 ekflugigis NASA la sondilon Pioneer 10. Ĝi estis la 3-an de decembro 1973 la unua spacosondilo, kiu preterflugis la planedon Jupiteron. La sondilo Pioneer 11 startis la 6-an de aprilo 1973 kaj preterpasis Jupiteron la 3-an de decembro 1974 kaj Saturnon la 1-an de septembro 1979.

La 5-an de septembro 1977 NASA startigis la sondilon Voyager 1, kiu sukcesis preterpasi Jupiteron post vojaĝo de 675 milionoj da kilometroj la 5-an de marto 1979; sekvis ĝia preterpaso de Saturno novembre de la jaro 1980. La 20-an de aŭgusto 1978 startis Voyager 2, la plej sukcesa Swing-by-spacosondilo de ĉiuj tempoj en la eksteran sunsistemon (misiodatumoj: Jupiteropreterpaso la 9-an de julio 1979, Saturnopreterpason kaj Uranusopreterpason januare 1986, preterpaso de Neptuno en 1989).

La astronomia scienco dividiĝas kutime laŭ la esplorataj objektoj kaj laŭ la fakto, ĉu la esploro estas teoria aŭ observa. Gravaj fundamentaj fakoj estas la observa astronomio, la astrofiziko, la astrometrio kaj la ĉielmekaniko. La plej gravaj esplorkampoj estas la fiziko de la sunsistemo, ĉefe la planedoscienco, la galaksia astronomio, kiu esploras la Laktan Vojon kaj ties centron, la ekstergalaksia astronomio, kiu esploras la strukturon de aliaj galaksioj kaj ties aktivaj kernoj aŭ gamo-radiaj ekbriloj, kiel la plej energiriĉaj procedoj en la kosmo, kaj la relativeca astrofiziko, kiu okupiĝas ekzemple pri nigraj truoj. La stelastronomio esploras pri naskiĝo, evoluo kaj morto de steloj.

La kosmologio traktas la historion kaj estiĝon de la kosmo.

La astronomia geografio estas la branĉo de la matematika geografio kiu celas la priskribon de la Tero, konsiderita kiel ĉiela korpuso, movebla ea la spaco, kaj giranta same kiel la planedoj ĉirkaŭ la Suno, kiu estas ilia komuna centro. Ĝi intencas studi la planedon Teron el astronomia vidpunkto.

La Suno estas la plej detale esplorata stelo. Kvankam ĝi ne estas varianta stelo, ĝia aktiveco ja spertas regulajn ŝanĝiĝojn, dum periodo de 11 jaroj, kiuj ligiĝas al apero kaj malapero de sunmakuloj - regionoj el la suna supraĵo malpli varmaj ol sia ĉirkaŭaĵo, ĉe kiuj mezureblas rimarkindaj magnetaj kampoj.

La Sunon ankaŭ karakterizas neregulaj ŝanĝiĝoj kiuj, pasintece, forte influis Teron kaj teran vivon. Ekzemple, la minimumo de Maunder plej verŝajne okazigis la malgranda glaciepoko kiun Tero vivis dum mezepoko.

La ena strukturo de la Suno konsistas el kerno, kie okazas nuklea fuzio; radiada regiono, kie energio trairas la plasmon kiel elektromagneta radiado; kaj konvekta regiono, kie varma gaso konvektas kaj transportas la energion ĝis la suna supraĵo. Plej verŝajne, la magnetaj fenomenoj kiuj estigas sunmakulojn fontas el tiu ĉi konvekta regiono.

Sunscienco tamen ankaŭ studas la plej eksterajn partojn de la Suno, kiel la ĥromosfero kaj la suna vento - kies influo etendiĝas ĝis la sunpaŭzo. Interalie, la suna vento ankaŭ interagas kun la magnetosfero de Tero, tiel estigante la zonojn de Van Allen kaj okazigante la aŭrorojn.

Planedoscienco estas la branĉo kiu esploras la historion de planedoj, nanplanedoj, lunoj, kometoj, asteroidoj kaj ĉiuj aliaj objektoj kiuj ĉirkaŭorbitas la Sunon aŭ aliajn stelojn. La nuna kompreno pri historio kaj funkciado de la sunsistemo fontis unue el teleskopa observado, kaj sekve el esplorado per kosmosondiloj.. Oni komprenas, ke planedoj fontis el la praplaneda disko kiu ĉirkaŭis la Sunon dum la frua parto de ĝia vivo. Planedoj pligrandiĝis per laŭgrada akumulado de tiu materio, kaj spertadis oftajn koliziojn kun aliaj prakorpoj en la frua sunsistemo - kion nekontesteble pruvas la kraterriĉa supraĵo de kelkaj objektoj, kiel ekzemple la Luno, ĉe kiu manko de atmosfero ebligis konservi parton de la tiama supraĵo ĝis nun. Oni supozas, ke la Luno mem verŝajne estiĝis per kolizio inter la pratero kaj alia similgranda planedo.

Planedoscienco ankaŭ okupiĝas pri geologiaj fenomenoj kiuj okazas ĉe la nuntempaj planedoj, kiel ekzemple vulkanoj, tertremoj, tektoniko, vetero (okaze de planedoj kun sufiĉe dika atmosfero) kaj tiala erodo. Ĝenerale, malgrandaj ĉielkorpoj malvarmiĝas pli rapide ol grandaj astroj, kaj geologiaj fenomenoj ĉe ili emas tute ĉesi.

Planedoscienco ankaŭ ekstudis, ekde la 1990-aj jaroj, la ekziston de ekstersunsistemaj planedoj.

La ok planedoj de la Sunsistemo, en okcidentaj landoj, ricevis nomojn devenaj el la romia mitologio.

En Ĉinio kaj landoj de orienta kulturo, la kvin nudokule videblaj planedoj ricevis nomojn de la kvin elementoj.

La studo de steloj kaj de ilia evoluo naskiĝis per observado kaj teoria esplorado, kaj ekde la dua duono de la 20-a jarcento ankaŭ baziĝas sur komputila simulado de la ena strukturo de steloj kaj de ilia funkciado.

Steloj formiĝas en regionoj riĉaj je polvoj kaj gasoj, kiuj densiĝas kaj amasiĝas ĝis atingo de sojla maso ĉe kiu ekestas nuklea fuzio.

Danke al steloj kreiĝis ĉiuj elementoj pli pezaj ol hidrogeno kaj heliumo, kiuj preskaŭ neniom formiĝis okaze de la praeksplodo.

Galaksia astroscienco okupiĝas pri la studo de galaksioj, de ilia pasinta kaj estonta evoluo, de ilia dinamiko kaj de ilia konsisto.

La sunsistemo mem situas en la galaksio Lakta Vojo, elstara ano de la Loka Grupo de galaksioj. Pro tio, ke ni situas en la polvo-riĉaj eksteraj partoj de la galaksio, parto de la Lakta Vojo ne videblas al ni - kio rezultigas, ke granda parto el nia nuna kompreno pri la funkciado de galaksioj fontas el observado de aliaj galaksioj.

La observata rotacirapido de galaksioj pensigas, ke ili posedas ege pli da maso ol kiom videblas per teleskopoj. Oni tial eksupozis, ke grandan parton de galaksioj konsistigas nevidebla materio, kvankam ĝiaj ekzaktaj konsisto kaj deveno restas tute malklaraj.

La esplorado de objektoj kaj ĉielkorpoj ekster nia galaksio ĉefe koncernas demandojn pri la estiĝo kaj evoluo de galaksioj, pri ilia nuna aspekto kaj funkciado, kaj pri la strukturo de galaksiamasoj.

Interesa studobjekto de ekstergalaksia astronomio estas aktivaj galaksioj, ĉielobjektoj kiuj ŝajnas produkti grandan parton el sia energio el fonto malsimila kiel steloj aŭ varmaj gasoj; tiu energio ŝajnas fonti el tre limigita regiono en la centro de la galaksio, kie supozeble situas grandega nigra truo kies radiado ŝuldiĝas al enfalanta materio.

Radiogalaksio estas aparta speco de aktiva galaksio kiu plej elstare videblas per radioondoj: tiaj galaksioj estas galaksioj de Seyfert, kvazaroj kaj blazaroj. Kvazaroj estas verŝajne la plej helaj objektoj en la universo.

Ekstergalaksia astroscienco ankaŭ esploras la grandskalan strukturon de la kosmo, kiu konsistas el aroj kaj amasoj de galaksioj. Galaksioj ŝajnas situi laŭ fadenoj, kiujn apartigas grandaj malplenoj.

La galaksioj pli proksime al la nia (proksimume 40) estas nomitaj la loka grupo. Inter kiuj troviĝas kelke da tre grandaj kiel la Andromeda galaksio, la Lakta Vojo kaj la Messier 33.

Radioastronomio estas la branĉo de astroscienco kiu studas radiadon kun ondolongo pli granda ol unu milimetro. Ĝi malsamas kiel la aliaj branĉoj de observada astroscienco, ĉar radioondon eblas konsideri kaj pritrakti kiel ondon anstataŭ ol sinsekvon de fotonoj.

Dum kelkaj radioondoj fontas el astronomiaj objektoj kiel varmoa radiado, la plejparto el la radioondoj videblaj el Tero konsistas el sinkrotrona radiado, kiu estiĝas kiam elektronoj oscilas ĉirkaŭ magnetaj kampoj. Krome, pluraj  kiuj estas tipaj de interstela gaso, kiel ekzemple la spektra linio de hidrogeno je 21 cm, videblas ĉe radiaj ondolongoj.

Interalie, per radioastronomio eblas pristudi supernovaojn, interstelan gason, pulsarojn kaj aktivajn galaksiajn nukleojn.

Kosmoscienco (aŭ kosmologio) estas teoria branĉo de la fiziko kiu temas pri plena konstituo, formo, deveno, evoluo, ktp. de la universo aŭ kosmo, prenita kiel tuto.

Proksimaj al la astronomio estas fiziko kaj matematiko. Tiuj fakoj ofte helpis unu la alian kaj estas unuo en la studo de astronomio. La kosmo ofte evidentiĝas kiel laboratorio de fiziko, kies teorioj povas esti ofte testataj nur ĉe varmegaj energiriĉaj objektoj.
La malfacilaj kaj komplikaj kalkuloj de la astronomio pelis la matematikon al la cifereca analitiko kaj komputiko.

Tradicie la kunlaborado inter astronomio kaj geodezio (astrogeodezio, lokodifino kaj tempodifino, navigacio), tempo- kaj kalendarkalulado kaj optiko (evoluo de astronomiaj iloj). Geodeziaj metodoj estas uzataj ankaŭ por difini gravitacian kampon aŭ figuron de aliaj ĉielkorpoj.

En la lastaj jardekoj pli kaj pli graviĝis la kunlaboro inter astronomio kaj modernaj geologio kaj terfiziko. La mineralogio analizas la ŝtonojn de la tero kun metodoj similaj al tiuj de aliaj ĉielkorpoj. La kosmokemio, kiel parto de la kemio esploras la estiĝon kaj disiĝon de kemiaj elementoj kaj ligaĵoj en la kosmo . La astrobiologio temas pri la estiĝo kaj ekzisto de vivo ekster la tero.

La Internacia Astronomia Unio aŭ Internacia Astroscienca Unio (oficiale IAU, International Astronomical Union) estas internacia scienca organizaĵo, kiu unuigas naciajn societojn astronomiajn el la tuta mondo. Ĝi estas membro de la Internacia Konsilio de Scienco. Ĝi estas la agnoskita aŭtoritato por nomi stelojn, planedojn, asteroidojn, aliajn ĉielajn korpojn kaj surfacaĵojn de ĉiuj ĉi.

Aparte estas fakaj aŭ landaj asocioj. Ekzemple la Ĉeĥa Astronomia Asocio (ĉeĥe: Česká astronomická společnost, mallonge ČAS) estas asocio de fakaj kaj sciencaj laboristoj en kampo de astronomio, amatoraj astronomoj kaj interesiĝantoj pro astronomio. Ĝi kovras ĉefe la kampojn, kie ankaŭ amatoraj astronomoj povas kontribui al evoluo de astronomio.

Carlos Spínola en Veturado tra la interplaneda spaco prezentas la sciencon, sur kiu baziĝas la movo en la spaco for de la tera surfaco. La amaskomunikiloj sufiĉe ofte parolas nun pri sendo de navigiloj al aliaj planedoj, satelitoj kaj apartaj lokoj en la sunsistemo por astronomiaj observado kaj esplorado, eĉ pri homaj vojaĝoj al Luno, Marso ktp. Sed la kutima sperto veturi sur Tero, eĉ aviadile, ne same funkcias en la spaco. Eblas profiti de la energio de la astroj mem. Por tion kompreni, necesas klarigi la signifon de la neŭtonaj leĝoj de la movo kaj de la universala gravito, kiuj gvidas la trajektoriojn de la falantaj kaj lanĉitaj objektoj sur la tera surfaco aŭ de la astroj en la sunsistemo. Per la neŭtonaj leĝoj eblas facile kalkuli la eskap-rapidon bezonatan por eliri de la tera surfaco aŭ de iu alia konata astro. La diversaj eblaj orbitoj en nia tera puto kaj iliaj trajtoj estos klarigitaj. Alia grava punkto estas kompreni kiel moviĝi energiŝpare inter orbitoj. Unue oni klarigas la ideon de la Hohmann-orbitoj. La kosmoŝipa motoro tute ne bezonas esti ĉiam funkcianta, sed nur en certaj mallongaj momentoj por ŝanĝi de unu orbito al alia. Nepras klarigo pri kiel atingi kinetan energion de la astroj mem per la metodo de gravita helpo (slingshot effect), kiu estas uzata por akceli aŭ bremsi la kosmoŝipojn. Por ekzemploj estas la interplanedaj vojaĝoj de la misio Rosetta de ESA kaj de la misio Cassini-Huygens de NASA-ESA. Tiu lasta celis al kaj esploris la saturnan satelitan sistemon dum preskaŭ 20 jaroj danke al la gravita helpo de Venuso, Tero, Jupitero kaj multfoje de la satelito Titano. Oni analizas la kontribuojn de Isaac Newton, Albert Einstein, Walter Hohmann kaj la konceptojn de gravita mekaniko, gravita potencialo, kineta energio, la kanono de Neŭtono, la interplaneda spaco kaj gravita helpo. Tiu lasta koncepto ludos gravan rolon en la astronomia esplorado. La propulsa teknologio en la spaco baziĝas sur la tria leĝo de Neŭtono.
Per ĝi funkcias la spaca veturado. Nun la plej uzataj motoroj estas raketoj kun kemia brulaĵo. Ili alportas grandan puŝon dum eta tempo, tamen jam disvolviĝis aliaj bazitaj sur jona propulsado, kiu alportas etan puŝon dum multe da tempo kun pli da efikeco. Kvankam ili nun ne utilas por atingi la eskap-rapidon el la tera surfaco, ili jam komencas esti uzataj por movi spacsondilojn ĉirkaŭ etaj masoj kiel asteroidoj. Tiu teknologio bezonas alian tipon de spaca veturado, kiu ne sekvas la procedon de libera movo laŭ iu orbito kaj rapida ŝanĝo per Hohmann-orbitoj, ĉar tio bezonas altan akcelon (∆v) dum eta tempo. Veturi per jona propulsado estas malsimile, ĉar la orbitoj kontinue ŝanĝiĝas.

En Esperanto ekzistas reta astronomia terminaro malferma al eksteraj kontribuoj enhavanta dekomence 236 terminojn kaj 345 en 2020. Oni aldonas korespondaĵojn en kelkaj lingvoj kaj indikojn ĉu temas pri vortoj prenataj el la Plena Ilustrita Vortaro, el la Dua Eldono de la Plena Ilustrita Vortaro, el la suplemento al la Plena Ilustrita Vortaro, vorto proponata de Johan Rapley, nome la unua kompilisto, vorto proponata de Patrick Lagrange aŭ el la Esperanta-Franca Fakvortaro pri Astronomio, disponebla en la interreto.

La terminaro estas ordigita laŭ la jenaj temoj:

EsperanteAmri Wandel, David Galadí-Enríquez (2001): La kosmo kaj ni: galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2005 (2-a eldono), 222 paĝoj, ISBN 90-71205-92-4. ()




#Article 87: Arto (5663 words)


Arto estas diversa gamo de homaj aktivecoj en kreado vida, aŭ prezantantaj artefaktojn esprimantajn la aŭtoran imageman aŭ teĥnikan lerton, intencitan por esti estimita pro sia beleco aŭ emocia potenco. Ĝis la 17-a jarcento, arto rilatis al iu kapablo aŭ majstreco kaj ne estis diferencigita de metioj aŭ sciencoj, sed en moderna uzokutimo la belartoj, kie estetikaj konsideroj estas plej gravaj, estas distingitaj de lernitaj kapabloj ĝenerale, kiaj ekzemple la dekoraciaj aŭ dekoraj artoj.

Arto povas esti karakterizita laŭ mimesis (imitado, sia reflektado de vivo), esprimo, komunikado de emocio, aŭ aliaj kvalitoj. Dum la Romantika periodo, arto estis vidita kiel speciala fakultato de la homanimo por esti klasigita kun religio kaj scienco. Kvankam la difino de kio konsistigas arton estas pridisputata kaj ŝanĝis dum la tempo, ĝeneralaj priskriboj mencias ideon de imagiva aŭ teknika kapablo devena de homa agado kaj kreado.

La signifo kaj naturo de arto, kaj rilataj konceptoj kiaj ekzemple kreivo kaj interpreto, estas esplorita en branĉo de filozofio konata kiel estetiko.

La vorto arto venas el latina vorto ars (lerteco, metio, teknika scio). La greka vorto τέχνη (teĥne), kiu havis la saman sencon, evoluis al malsama direkto gardante nur la nunan teĥnikan sencon. Arto evoluas al esprimo de percepto pri la beleco, sed gardas ankaŭ la teĥnikan kaj spertagan sencon.

La vorton “arto” oni ofte perceptas mala al “naturo”. Tiele, oni povas nomi kiel “arto” ĉion ne-naturan, devenantan de kreinto, aŭtoro, artisto. Tiu estas tro ampleksa difino pri arto, ĉar inkludsa ĉiajn verkojn de homo. El tio devenas la ideo de artefariteco. Pro tio, ankaŭ Esperanto estas nomita ofte kiel “artefarita lingvo”. Tamen ofte oni kontraŭmetas la koncepton de arto kun la ideo de praktiko. Arta estus ĉio kio ne estas praktika, sed multaj artefaritaĵoj, eĉ majoritato, estas ankaŭ praktikaj. Tio evidentas en arkitekturo, sed ankaŭ pentraĵo povas esti praktika, kiel propagandilo, priskribo, rekonila portreto ktp.

Arto estas aro de scioj kaj teĥnikoj necesaj por regi iun praktikon. Lingve, oni ofte kunmetas tiel infinitivon al la vorto “arto”, ekzemple: “La arto praktiki iun specialan sporton”. Ankaŭ tiu difino ege ampleksas ĉar enhavus multon, fakte ĉion, el homa konaro. Mankas en ĝi la spirita flanko de emocio, komunikivo ktp.

Maniero kiel per la verko de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo. Tio ja superas la nuran enhavon de praktikaj konoj kaj scioj. Tamen ankaŭ la koncepto de beleco estas malpreciza, pro subjektiveco kaj manko de unuanimeco: tio komplikas la laboron de la artkritikistoj.

Tradicie oni nomas artojn, tiujn teknikojn aŭ agadojn per kiuj kreiĝas artaĵoj, “belartoj”. Ili konsistas el ses subpartoj: arkitekturo, skulpturo, pentrarto, poezio, muziko kaj danco. La moderna arta epoko multe ŝanĝis tiun pensmanieron. Hodiaŭ “arto” estas homa esprimilo aŭ komunikilo povanta havi iun ajn homan aktivon kiel bazon.

Kontraste al ĉiutagaĵoj, artaĵo ne ŝanĝeblas sen perdi sian signifon. Ekzemple por necesejo kiel uz-objekto, nek koloro nek formo aparte gravas, sed la funkcio samas. Por necesejo montrata muzee kiel artaĵo, tiaj ecoj ja havas signifon.

Arto estas ĉio homfarita (kontraste al la naturo), kiu ne estas unusence difinita per funkcio aŭ limiĝas je ĝi (kontraste al tekniko), al kies kondiĉoj apartenas kaj alte evoluintaj teknika kapablo kaj spirita potenco (kontraste al la metio), kaj kiu distingiĝas per valideco por socio kaj individuo, sed ne malvalidigas per tio antaŭajn verkojn, nek devas pruvi la pravecon de aserto (kontraste al scienco).

La prahistoria arto estas arta fenomeno kun granda amplekso tempa kaj geografia, kiu aludas la diversajn manifestiĝojn de la homa inĝenio, sprito, talento en la periodo antaŭ la invento de la skribado.

Kvankam malfacilas ĝeneraligi pri tiom ampleksa (en la tempo kaj en la spaco) pro la artagado de tiom diversaj kaj distancaj civilizacioj, oni povas diri ke en bildagoj de la prapopoloj, la realismo estas io escepta, dum simbolismo, abstraktado, stilizado kaj skizismo, aperas kiel tutmonda tendenco. Alia ebla ĝeneraligo estas ke preskaŭ la tuta surmura arto de la holoceno disvolviĝas en la ekstero, kaj ĉiukaze en rokaj ŝirmejoj, klifoj kaj kavetoj ne tre profundaj. Trie ankaŭ la megalitismo kaj konstruado de tomboj, rilate la adoradon al mortintoj, aŭ la neceso disvolvi defendan arkitekturon, ofte per ciklopaj konstruaĵoj (kies motivigo superas la militajn necesojn), estas ĝeneralaj en la tutmonda prahistoria arto.

Laste, spite al la rimarkinda religia signifo de la prahistoria arto, tiu ne nur asociiĝas al la funebra aŭ mitologia kampo, sed la temoj ampleksas ankaŭ ĉiujn aspektojn de la socia vivo de homoj (ĉasado, milito, taskoj, ceremonioj, hierarkioj, sekso, familio, eĉ distro...) kaj, ĉefe, dum la socioj evoluis, la glorigon de povo kaj de povuloj.

Malnova arto aŭ Arto de la Antikva tempo estas la arto de la Antikva epoko. La historio de la malnova arto estas la divido de la historio de la arto kiu centras sin en sia studo kaj formala interpreto, teknika, struktura, kaj ideologia (ikonografio) kaj en sia historia ekspliko; kvankam la arkeologio estas la historia scienco kies objekto estas la materiala kulturo el kiu la verkoj de arto estas la plej valora manifestacio, kaj estas la respondeco de ĝia malkovro kaj kunteksta analizo.

Ĝia kronologia limigo iras de la komenco de la Historio (proksimume la 4-a jarmilo a.K. en Mez-Oriento kaj Egiptio) ĝis la falo de la Romia Imperio de Okcidento (5-a jarcento). La geografia etendo de la disvolviĝo de la unuaj civilizacioj – difinitaj pro la apero de la skribo kaj la politika kaj religia povoj – postulas kie povas situi (mediteraneaj civilizacioj, de Barato, de Orienta Azio, de Antaŭkolumba Ameriko kaj de la cetero de Eŭropo kaj de Afriko) kaj kiam oni povas paroli en ĉiu pri historia periodo (Historio) aŭ de prahistoria periodo (Prahistorio), kiu determinus ke ĝia arta produktado estis objekto de la historio de la prahistoria arto; kvankam vere la metodiko por ĝia studo estas komuna en granda parto, estas fundamenta diferenco, kaj estas la eblo uzi la skribitajn fontojn por la historiaj periodoj. Ĉi tiu rimedo estas neanstataŭigebla, pro tio ke ĝi ne nur permesas la identigon en sia kazo de la aŭtoroj aŭ patronoj de la arta verko kaj rekonstrui la kuntekston en kiu okazis, sed ebligas la interpreton de la Arto en sia rilato kun la intelekta produktado en aliaj medioj de la penso, ĉefe la religio kaj la filozofio. Tiel oni povas efektivigi legadon de la arto kiu komprenas ĝin tra la vido de la mondo (Weltanschauung) aŭ reganta ideologio en epokoj kaj lokoj tiom malproksimaj onin kiom la civilizacioj de la Malnova Epoko, kaj de kiu la Arto estas la materiala kaj vida konkretiĝo.

Kontraŭe al la okcidenta civilizacio, la afrikaj civilizacioj, ekstrem-orientaj kaj amerikaj ne spertis la markitan maldaŭron kiu la okcidenta arto prezentas inter la malnova arto kaj la mezepoka arto; ĉi tiun lastan koncepton ne oni kutimas apliki al ĉi tiuj civilizacioj.

Prakristana arto estas termino uzata por la stilo arta kiu disvolviĝis dum la ses unuaj jarcentoj de nia erao en suda Eŭropo kaj ĉirkaŭ la Mediteraneo, ekde la apero de la kristanismo, dum la romia dominado, ĝis la invado de la ĝermanaj popoloj, kvankam en Oriento pluis, post la divido de la Imperio, en la nomita bizanca arto.

En Okcidento, Romo estas la centro kaj simbolo de la kristaneco, pro kio en ĝi okazis la unuaj manifestiĝoj artaj de la primitivaj kristanoj aŭ paleokristanoj, kio ricevas grandan influon de la romia arto kaj en arkitekturo kaj en la plastikaj artoj. Same kiel ĝenerale por la tuta historio de la kristanismo en ties unuaj momentoj, ankaŭ en arto distingiĝas du epokoj, separataj de la publikigo de la Edikto de Milano fare de Konstantino en la jaro 313, kio sekurigis al la kristanoj kompletajn rajtojn por publika manifestado de ties kredoj kaj sekve de ties projekcio en arto.

La terminoj praromaniko kaj antaŭromaniko ampleksas en la arthistorio la epokojn de la Frua Mezepoko en Eŭropo, proksimume de la 5-a jarcento ĝis la 11-a jarcento. Ĝi karakterizas la epokon respektive la transiron de la malfrua antikvo al la romaniko. La termino uziĝas ĉefe por la arĥitekturo.

Romaniko estas epoko en la evoluo de la arto en okcidenta Eŭropo proksimume inter 950 kaj 1250. Ĝi sekvis la karolidan arton kaj poste cedis sian lokon al gotiko. La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika arkitekturo al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgujo. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francujo infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj ĉe la suda baltamara regiono.

La romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo. La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.

Krom al la konstruintegrita plastiko la romanika skulptado koncentriĝas al la libroornamo kaj al malgrandaj artobjektoj religiaj. Ni ne konas artistojn el tiu ĉi tempo, ĉar ili kreis serve al la disvastigo de la kristana mesaĝo kaj metis sian personecon en la ombron de siaj verkoj. La karakterizaj trajtoj de la romanika pentrado estas dudimensieco pro rezigno pri la profundeco de la spaco, firmaj konturolinioj, aranĝo de la bildobjektoj, kiu akcentas simetrion kaj esprimiva gesta lingvo. Ankaŭ ĉi tie oni negas la tridimensiecon de la figuroj, anstataŭante ĝin per alegoria funkcio de koloro kaj proporcio.

Gotika arto estas arto kiu disvolviĝis el Okcidenta Eŭropo fine de la Mezepoko, ekde la mezo de la 12-a jarcento ĝis la apero de la Renesanco (15-a jarcento por Italujo), kaj ĝis la 16-a jarcento en la lokoj kie la gotiko pluvivis. Temas pri ampleksa arta periodo, kiu ekis en la nordo de Francio kaj etendiĝis tra la tuta Okcidento. Laŭ la landoj kaj la regionoj ĝi disvolviĝis laŭ momentoj kronologie diversaj, montrante fortajn diferencojn: pli pura en Francio (kie distingiĝas la gotiko el Parizo disde tiu de Provenco), pli horizontala kaj proksima al la klasika tradicio en Italio (kvankam norde estas unu el la plej modelaj ekzemploj, kvankam malfruega, la Katedralo de Milano), kaj aparte estas lokaj specialaĵoj en Flandrujo, Germanujo, Anglujo kaj Hispanujo. La ĉefa montriĝo de la gotiko estas la Gotika arĥitekturo, sed estas ankaŭ Gotika pentrarto kaj Gotika skulptarto.

Bizanca arto (aŭ Bizanca stilo) estas arta esprimo el 6-a jarcento forte enradikita en la helenista mondo kiel sekvanto de la orienta paleokristana arto En siaj unuaj momentoj oni konsideris ĝin kiel la natura konservanto en la landoj de la orienta Mediteraneo de la Romia Imperio, transpasante la artajn formojn kiuj influas povege en la mezepoka okcienta kulturo. La periodoj de la bizanca arto alĝustiĝas, kompreneble, al la grandaj fazoj de ties politika historio.

Ekde komencoj de la 5-a jarcento oni kreis formalan artstilon propra kaj diferencita de tiu kiu pludaŭris en la Okcidenta Imperio. Pli poste, en la epoko de Justiniano la 1-a (527-565) ekas la unua etapo specife bizanca: estas la Unua Orepoko kiu enhavas la 6-an kaj la 7-an jarcentojn; ĝi estas la etapo de formo de la bizanca arto en siaj bazaj formalaj aspektoj.

Post la periodo de lukto kontraŭ la ikonoklasmaj, kvankam malriĉa laŭ monumentoj, komencas, ĉirkaŭ la jaro 850, la meza bizanca arto aŭ Dua Orepoko kiu daŭras ĝis la jaro 1204, kiam Konstantinopolo estis konkerita de la krucmilitistoj; en tiu epoko baze plisolidiĝas la formalaj kaj spiritaj aspektoj de la bizanca arto; ĝi estas la vera etapo kaj kreinta kaj difininta la bizancan estetikon.

Post la latina dominado, dum la dinastio de la Paleologoj, oni eniras en la Tria Orepoko kiu centriĝas en la 14-a jarcento kaj kiu finas je la konkero de Konstantinopolo en la jaro 1453. Poste, la bizanca arto floras en la slavaj landoj, Rusio kaj suroriento de Eŭropo, transirante ĝis nuntempe tra la monto Athos.

Renesanca arto estas la pentrarto, skulptarto, arkitekturo kaj ornamaj artoj de la periodo de la historio de Eŭropo konata kiel Renesanco, aperinta kiel distinga stilo en Italio ĉikaŭ 1400, paralele kun disvolviĝoj kiu okazis en filozofio, literaturo, muziko kaj scienco. La renesanca arto, notita kiel reuzado de modeloj de antikvaj tradicioj, prenis kiel fondo la arton de la klasika antikveco, sed transformis tiun tradicion per la absorbado de ĵusaj disvolviĝoj en la arto de Norda Eŭropo kaj per aplikado de tiutempa scienca kono. La renesanca arto, kun la renesanca Humanismo, disvatiĝis tra la tuta Eŭropo, efikante su kaj artistoj kaj ties patronoj per la disvolvigo de novaj teknikoj kaj novaj artaj sentoj. La renesanca arto markas la transiron de Eŭropo el la mezepoka periodo al la Moderna Epoko.

En multaj partoj de Eŭropo, la arto de la Frua Renesanco estis kreita paralele kun la malfrua mezepoka arto.

La artistoj de la Renesanco relegis la mitaron de la grek-romia Antikveco kiu havigis al ili denove produkteblajn temojn. La arkeologaj malkovroj (grupo de Laokoonto), same kiel la esploroj de la Banejoj de Karakalo fare de la Farnesoj, inspiris la skulptistojn kaj la arkitektojn de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La vilao de la imperiestro Hadrieno aŭ la Panteono de Romo proponis konstrumodelojn radikale diferencajn el la gotika stilo. La formoj de la Antikveco revenis al la modo: kolonoj, pilastroj, frontonoj, kupoloj, statuoj ornamis la riĉajn konstruaĵojn de tiu epokoe. La Antikva Testamento kaj la kristanismo katolika plue inspiris la artaĵojn.

Baroko estas kultura movado inter 16-a kaj 18-a jarcentoj, kiu en historio pri arto sekvas Renesancon.
Pli precize, baroko situas inter manierismo kaj rokoko, kiam Kontraŭreformacio de katolikismo reagis al la novaj kulturaj movadoj, kiuj produktis Reformacion kaj novan sciencon. La termino baroko, el la itala lingvo, origine signifis stranga, ekstravaganca, kaj verŝajne devenas de la portugala vorto barroco, kiu signifis neperfekta perlo.

Baroko malsekvas la regulojn de klasikismo, kaj multe atentas formon. Ĝi celas imponi kaj impresi spektantojn. La temaro ampleksiĝas: morto kaj monstroj estas artindaj. Baroko preferas patoson al trankvilo, movon al stabileco, kurbon al rekto.

Barokaj monumentoj celis imponi por represtiĝigi la katolikan eklezion. Tial, Romo estas grava centro. Sed ankaŭ aliaj eŭropaj urboj barokis. En Hispanameriko, ĝi miksiĝis kun la tradicioj de indianaj metiistoj.

Tre ofte en Historio de Arto oni sekvas la sinsekvon de artaj kaj historiaj movadoj kiuj okazis en Eŭropo (ne tiom norde) kaj ĉirkaŭ la Mediteraneo. Kompreneble ankaŭ en aliaj mondopartoj estis evoluo de la artaj celoj, teknikoj kaj produktoj. Laŭlonge de la historio kaj ĉefe pro la efikoj de koloniismo ekde la Epoko de Malkovroj multaj apartaj landoj aliĝis al la eŭropcentra evoluo.

Antaŭkolumba arto estas la bildartoj de indiĝenaj popoloj de Karibio, Norda, Centra, kaj Sudameriko ĝis la fino de la 15-a kaj komenco de la 16-a jarcento, kaj la periodo markita per la alveno de Kristoforo Kolumbo en Amerikon. Antaŭkolumba arto prosperis ĉie en Ameriko de minimume, 13,000 a.K. al 1500 p.K. Multaj antaŭkolumbaj kulturoj ne havis skribsistemojn, tiel ke bildarto esprimis kosmologiojn, mondkonceptojn, religion, kaj filozofion de tiuj kulturoj, same kiel ĝi funkciis kiel memorhelpilo. Dum la periodo antaŭe kaj post eŭropa esplorado kaj setlejo de Ameriko; inkluzive de Nordameriko, Mezameriko, Sudameriko kaj la insuloj de Karibio, Bahamoj, Grandaj Antiloj, la Malgrandaj Antiloj kaj aliaj insularoj, indiĝenaj kulturoj produktis vastan gamon de bildartoj, inkluzive de pentraĵoj sur tekstiloj, feloj, roko kaj kavernaj surfacoj, korpoj aparte vizaĝoj, ceramiko, arkitekturaj ecoj inkluzive de internaj murpentraĵoj, lignopaneloj, kaj aliaj haveblaj surfacoj. Bedaŭrinde, multaj el la efemeraj surfacoj, kiel ekzemple teksitaj tekstiloj, tipe ne estis konservitaj, sed antaŭkolumba pentrarto sur ceramiko, muroj, kaj ŝtonoj pluvivis pli ofte.

La longa Historio de Afrika Arto inkludas skulptarton, eble tipigita laŭ la latuna metalurgio de la Benina Imperio, same kiel pololajn artmetiojn. En la antikva mondo, Egipto estas ofte konsiderita kiel la plej granda arta kulturo de Afriko, sed ĝi rivalis ankaŭ kun Nubio, kiu situis en teritorioj de la nuntempa Sudano. Konkurenca kun la Eŭropa Mezepoko, en la 11-a jarcento estis lando kiu faris grandan arkitekturon, oran skulptarton, kaj prilaboritan juvelarton, fondita en Granda Zimbabvo. Impresa skulptarto estis konkurence fandita el latuno fare de la Joruboj en teritorioj kie nun estas Niĝerio. Tia kulturo kreskiĝis kaj finfine transformiĝis al la Benina Imperio, kie oni produktis elegantajn altarajn tuskojn, latunajn kapojn, platojn el latuno, kaj palacan arkitekturon. La Benina Imperio estis nuligita de la Brita Imperio en 1897, kaj nun malmulto de la historia arto restas en Niĝerio. Nuntempe, la plej grava moderna artevento en Afriko estas la Johanesburga Bienalo.

La arto de Barato (कला भारत, kalā bhārata) karakterizas ĉefe ĉar estas montro de la komplika socio barata, multetna kaj multkultura. Krome ĝi havas karakteron ĉefe religia, ĉar arto utilis kiel transmitilo de la diversaj religioj kiuj uziĝis en Barato: hinduismo, budhismo, islamo, kristanismo ktp. Menciindas kiel distinga trajto de la barata arto ties integremo kun la naturo, kiel adapto al la universa ordo, konstatinte ke la plej parto de naturaj elementoj (montoj, riveroj, arboj) havas por baratanoj sanktan karakteron.

Unu el la ŝlosilaj faktoj en la konstruado de la barata aŭ hindia kulturo estis la etna diverseco de tiom multaj popoloj kiuj alvenis al ties teritorioj: el la nigrulaj indiĝenoj praulaj de la aktualaj dravidaj popoloj, alvenis en sinsekvaj tajdoj tre diversaj popoloj. La mikso de popoloj kaj kulturoj produktis arton de granda diverseco kaj laŭstile kaj formale, kunvivante diversaj artaj tendencoj laŭ la regiono.

Barato estis lulilo de granda civilizacii kiu etendis, ĉefe pere de la etendo de budhismo, tra la tuta centro kaj sudoriento de Azio, influante eĉ sur povaj kulturoj kiaj la ĉina kaj la japana. En Okcidento ĝi estis konata ĉefe post la ekspedicio al Hindio fare de Aleksandro la Granda, kiam alvenis novaĵoj pri la teknikaj, kulturaj kaj artaj progresoj disvolvigitaj en la hinda subkontinento. La barata arto tendencas al la simbola sanktigo de ĉiuj ties elementoj, kaj al la rakonta karaktero de ties vidartaj esprimoj kiu tendencas ĝenerale al la trascendo de sia signifo, esprimita tra bildoj de granda sensualeco kiu konotacias grandan estetikan rafinadon. Arto floris en Barato dum la antikveco ĉefe pro la Induso-civilizacio; tamen, post la alveno de la arjaj popoloj okazis periodo de arta vakuo pri kiu oni scias nenion, ĉar ne restis spuroj kiu montras la tiamajn realigojn, inter 1500 kaj 300 a.K., ĝis la starigo de la Maŭrja imperio. Poste, la apero de budhismo kaj de ĝajnismo, kiuj kunvivis pace kun hinduismo ĝis la alveno de islamanoj, fundamentis la kulturajn, estetikajn kaj artajn bazojn de la barata arto ĝis la moderna epoko.

Islama arto ampleksas la bildartojn produktitajn de la 7-a jarcento pluen fare de homoj kiuj vivis ene de la teritorio kiu estis loĝita aŭ regita fare de kulture islamaj loĝantaroj. Estas tiel tre malfacile difini ĉar ĝi kovras multajn terojn kaj tre diversajn homojn super proksimume 1400 jarojn; ĝi ne estas arto specife de la preciza religio, aŭ de tempo, aŭ de loko, aŭ de ununura medio kiel ekzemple pentrarto. La enorma kampo de islama arkitekturo estas la temo de aparta artikolo, forlasante kampojn tiel multfacete kiel kaligrafio, pentrarto, vitro, ceramiko, kaj tekstiloj, inter aliaj.

Islama arto ne estas entute limigita al religia arto, sed inkludas la tutan arton de la riĉaj kaj multfacetaj kulturoj de islamaj socioj ankaŭe. Ĝi ofte inkludas sekularajn elementojn kaj elementojn pri kiuj oni malakceptas, se ne rekte malpermesas, fare de kelkaj islamaj teologoj. Krom la ĉiamĉeestaj kaligrafaj surskriboj, specife religia arto estas fakte malpli elstara en islama arto ol en okcidenta mezepoka arto, kun la escepto de islama arkitekturo kie moskeoj kaj iliaj kompleksoj de ĉirkaŭaj konstruaĵoj estas la plej oftaj restaĵoj. Metafora pentrarto povas kovri religiajn scenojn, sed normale en esence sekularaj kuntekstoj kiel ekzemple la muroj de palacoj aŭ ilustraciitaj libroj de poezio. La kaligrafio kaj ornamado de manuskriptoj de la Korano estas grava aspekto, sed alia religia arto kiel ekzemple vitraj moskeolampoj kaj alia moskeaj elementoj kiel ekzemple kaheloj (ekz. Girih-kaheloj), lignaĵoj kaj tapiŝoj kutime havas la saman stilon kaj ĉeftemojn kiel nuntempa sekulara arto, kvankam kun religiaj surskriboj eĉ pli elstaraj.

Ĉina arto estas vidarto kiu, ĉu antikva aŭ moderna, originiĝis en aŭ estas praktikata en Ĉinio aŭ de ĉinaj artistoj. La Ĉina arto ankaŭ en la Respubliko Ĉinio (Tajvano) kaj tiu de transmaraj ĉinoj povas esti konsiderata parto de Ĉina arto se ĝi bazas sur la Ĉinaj heredo kaj kulturo. Komenca ŝtonepoa arto datas el la jaroj 10,000 a.K., ĉefe konsistanta el simpla ceramiko kaj skulptaĵoj. Post tiu komenca periodo de Ĉina arto, same kiel ĉe la Ĉina historio, ĝi estas tipe klasita laŭ la sukcedo de reganta dinastioj de Ĉinaj imperiestroj, plej el kiuj daŭris kelkajn centojn da jaroj.

Ĉina arto havas plej verŝajne la plej aĝan kontinuan tradicion en la mondo, kaj estas markita de malofta grado de tia kontinueco ene, kaj konscie de, tiu tradicio; kaj mankas ekvivalento en la okcidenta dekadencaro kaj laŭgrada rekupero de klasikaj stiloj. La rimedoj kiuj estis kutime klasitaj en Okcidento ekde la Renesanco kiel ornamartoj estas tre gravaj en Ĉina arto, kaj multo el la plej fajna verkaro estis produktita en grandaj atelieroj aŭ fabrikoj fare de ĉefe nekonataj artistoj, ĉefe ĉe la fako de Ĉina porcelano. Multo el la plej gravaj verkoj en ceramiko, tekstiloj kaj aliaj teknikoj estis produktita laŭlonge de daŭra periodo fare de variaj imperiaj faktorioj aŭ atelieroj, kiuj estis uzataj de la kortego same kiel por distribuo enlande kaj eksterlande je granda skalo por montri la riĉon kaj povon de la imperiestroj. Kontraste, la tradicio de inkakva pentrarto, praktikita ĉefe de fakul-funkciuloj kaj kortegaj pentristoj speciale de pejzaĝoj, floroj, kaj birdoj, disvolvigis estetikajn valorojn depende de la individua imagopovo kaj objektiva observado fare de la artisto, kio estis similaj al tiuj de Okcidento, sed delonge multe pli antaŭdataj je ties disvoviĝo en Ĉinio. Post la kontaktoj kun la okcidenta arto iĝis pli kaj pli gravaj el la 19-a jarcento antaŭen, en ĵusaj jardekoj Ĉinio partoprenis per pliiĝanta sukceso en la tutmonda nuntempa arto.

La arto de Japanio (日本美術 Nippon bijutsu?) estas esprimo de la kulturo de Japanio, kiu disvolviĝis laŭlonge de la tempo en diversaj periodoj kaj stiloj kiuj sinsekvis kronologie, paralele al la historia, socia kaj kultura fluoj de la japona popolo. La evoluo de la japana arto estis markita de la disvolviĝo de ties teknologio, dum estis unu el ties distingaj trajtoj la uzado de indiĝenaj materialoj. Kiel okazis ĉe granda parto de la okcidenta arto, la ĉefaj artaj montroj havis originon en la religio kaj la politika povo. Unu de la ĉefaj karakteroj de la japana arto estas ĝia eklektikismo, devena el la diversaj popoloj kaj kulturoj kiuj alvenis ĉe la japanaj marbordoj laŭlonge de la tempo.

Menciindas ankaŭ ke granda parto de la arto produktita en Japanio estis de religia tipo: al la religio de ŝintoismo, nome la plej tipe japana, formita ĉikaŭ la 1-a jarcento, aldóniĝis la budhismo ĉirkaŭ la 5-a jarcento, formante religian sinkretismon kiu daŭras ankoraŭ nuntempe, kaj kiu same montriĝis en arto.

La japana arto estas reflekto de distingaj kulturoj kaj tradicioj, interpretante je propra maniero la artajn stilojn importitajn de aliaj landoj, kiuj estos ricevitaj laŭ propra koncepto kaj de vivo kaj de arto, reinterpretante kaj simpligante ties proprajn karakterojn, kiel ĉe la prilaboritaj ĉinaj budhismaj temploj, kiuj en Japanio suferis procezo de malpliigo de ties superfluaj kaj ornamaj elementoj. Tio estas montro de la sinkretisma karaktero de la japana arto, pro kio ĉiam akceptis nature ajnan plinovigon devena el aliaj landoj.

La unua kulturo disvolvigita en la zono estis la Lapita kulturo (1.500-500 a.K.), kiu karakterizas pro sia ceramiko ornamita pere de motivoj dentecaj faritaj per kombiloj aŭ pikiloj, same kiel pro objektoj el obsidiano kaj konkoj. En Aŭstralio elstaras la rokpentraĵoj, kiuj estas ege skemecaj, alvenante ĝi la geometria simpligo. Poste okazis la etendo al la pacifika periferio kaj oni produktis grandan kulturan diversecon. La majoritato de artaj montroj estis de rita karaktero, rilataj kun dancoj kaj ceremonioj de religia tipo: en Mikronezio oni produktis prilaboritajn arkitekturajn kompleksojn kun skulptaĵoj el ŝtono kaj megalitoj; en Guamo kaj la Marianaj Insuloj elstaras la domoj konstruitaj sur kolonoj el ŝtono (latte); en Havajo oni konstruis grandajn templojn (heiau), kun skulptaĵoj el ligno de ĝis tri metroj kiuj reprezentis diojn; en Novzelando, la maorioj disvolvigis tipon de lignoĉizado kun figuroj de politikaj kaj religiaj estroj; en Paskinsulo oni konstruis la famajn unuŝtonajn kapojn (Moai) inter la jaroj 900 kaj 1600; en Melanezio elstaras la grandaj kunsidejoj aŭ «domoj de la spiritoj», dediĉitaj al ceremonioj rilataj kun la kulto al la prauloj; la maskoj estis karakteraj de Nov-Gvineo (mai), Nova Irlando (malanggan) kaj Nov-Kaledonio (apuema); la Asmatoj de Irian Jaya (Okcidenta Nov-Gvineo) konstruis memorfostojn (bisj) de 5 al 10 metroj altajn, ĉizitaj kun figuroj antropomorfaj; en la insuloj Salomonoj oni produktis statuojn el ligno (indalo) de figuroj ĉu homaj ĉu bestaj, kun inkrustaĵoj el konkoj.

Moderna arto estas arta laboro produktita dum la periodo etenda proksimume el la 1860-aj al la 1970-aj jaroj, kaj ĝi prezentas la stilon kaj filozofion proprajn de la arto produktita dum tiu epoko. La termino estas kutime asocia kun arto en kiu la tradicioj de la pasinteco estis malakceptitaj pro spirito de eksperimentado. Modernaj artistoj eksperimentis per novaj manieroj rigardi kaj per freŝaj ideoj pri la naturo de materialoj kaj la funkcioj de arto. Tendenco for el rakonto, kiu estis karaktera de la tradiciaj artoj, al abstraktado estas karaktera de multo el moderna arto. Pli ĵusa arta produktado estas ofte nomata nuntempa arto aŭ postmoderna arto.

Moderna arto ekas el la heredo de pentristoj kiaj Vincent van Gogh, Paul Cézanne, Paul Gauguin, Georges Seurat kaj Henri de Toulouse-Lautrec ĉiuj el kiuj estis esencaj por la disvolvigo de moderna arto. Ĉe la komenco de la 20-a jarcento Henri Matisse kaj kelkaj aliaj junaj artistoj kiaj la pra-kubistoj Georges Braque, André Derain, Raoul Dufy, Jean Metzinger kaj Maurice de Vlaminck revoluciigis la parizan artetoson per sovaĝaj, mult-koloraj, esprimivaj pejzaĝoj kaj figuraj pentraĵoj kion la kritikistoj nomigis Faŭvismo. Ambaŭ versioj fare de Henri Matisse de La danco signis ŝlosilan punkton kaj en lia kariero kaj en la disvolvigo de moderna pentrarto. Ĝi montris la ekan fascinadon de Matisse rilate al la primitiva arto: nome intensa arda koloraro de la figuroj kontraŭ la malvarma blu-verda fono kaj la ritma sukcedo de dancantaj nudaĵoj ersprimas la sentojn de emocia liberiĝo kaj hedonismo.

Dekomence influita de Toulouse-Lautrec, Gauguin kaj aliaj plinovigantoj de la fino de la 19-a jarcento, Pablo Picasso faris siajn unuajn kubismajn pentraĵojn bazite sur la ideo de Cézanne ke ĉia priskribo de naturo povas esti limigita al tri solidaĵoj: nome kubo, sfero kaj konuso. Per la pentraĵo Les Demoiselles d'Avignon (1907), Picasso rimarkinde kreis novan kaj radikalan pentrarton priskribante krudan kaj primitivan bordelan scenon kun kvin prostitutinoj, violente pentritaj virinoj, rememorigantaj de afrikaj tradiciaj maskoj kaj de siaj propraj novaj kubismaj inventaĵoj. Analiza kubismo estis samtempe disvolvigita kaj de Pablo Picasso kaj de Georges Braque, ekzemple ĉe Violono kaj kandelingo, Parizo, el ĉirkaŭ 1908 al 1912. Analiza kubismo, nome unua klara manifestigo de kubismo, estis sekvata de sinteza kubismo, praktikata de Braque, Picasso, Fernand Léger, Juan Gris, Albert Gleizes, Marcel Duchamp kaj kelkaj aliaj artistoj en la 1920-aj jaroj. Sinteza kubismo estis karakterizata de la enkonduko de diversaj teksturoj, surfacoj, kolaĝaj elementoj, gluita papero kaj granda vario de merĝitaj objektoj.

Nuntempa arto estas arto produktita ĉe la nuna periodo en tempo. Nuntempa arto inkludas, kaj evoluas el, Postmoderna arto, kiu estas siavice posteulo al Moderna arto. En multaj lingvoj, moderna kaj nuntempa estas sinonimoj, rezultigante iun kunfandon de la esprimoj moderna arto kaj nuntempa arto ĉe ne-specialistoj.

La klasifiko de nuntempa arto kiel speciala speco de arto, prefere ol ĝenerala adjektiva frazo, iras reen al la komencoj de Modernismo en la anglalingva mondo. En Londono, la Nuntempa Arto-Socio (Contemporary Art Society) estis fondita en 1910 de la kritikisto Roger Fry kaj aliaj, kiel privata socio por aĉetado de artaĵoj al lokoj en publikaj muzeoj. Kelkaj aliaj institucioj uzantaj la esprimon estis fonditaj en la 1930-aj jaroj, kiel ekzemple en 1938 la Nuntempa Arto-Socio de Adelajdo, Aŭstralio, kaj kreskanta nombro post 1945. Multaj, kiel la Institute of Contemporary Art, Boston (Instituto de Nuntempa arto, Bostono) ŝanĝis siajn nomojn de tiaj uzantaj Modernan arton en tiu periodo, kiam Modernismo iĝis difinita kiel historia artmovado, kaj multe da moderna arto ĉesis esti nuntempa. La difino de kio estas nuntempa estas nature ĉiam en moviĝo, ankrita en la nuntempo kun komencdato kiujn movoj antaŭen, kaj la verkoj la Nuntempa Arto-Socio aĉetitaj en 1910 povus jam ne esti priskribitaj kiel nuntempaj.

Specialaj punktoj kiuj estis viditaj kiel markado de ŝanĝo en stiloj inkludas la finon de la Dua Mondmilito kaj la revolucieman epokon de la 1960-aj jaroj. Eble ekzistas manko de naturaj rompopunktoj ekde la 1960-aj jaroj, kaj difinoj de kio konsistigas nuntempan arton en la 2010-aj jaroj varias, kaj estas plejparte neprecizaj. Arto de la pasintaj 20 jaroj estas tre supozeble inkludita, kaj difinoj ofte inkludas arton irantan reen al proksimume 1970, la arto de la fino de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcento; la arto de la fino de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcento, kaj elkreskaĵo kaj malakcepto de la moderna arto; Strikte parolante, la termino nuntempa arto referencas al arto farita kaj produktita de artistoj kiuj vivas nuntempe; Arto el la 1960-aj aŭ 70-aj ĝis tiu ĵusa minuto; kaj foje plu, precipe en muzeokuntekstoj, kiel muzeoj kiuj formas permanentan kolekton de nuntempa arto neeviteble trovas tion aĝiĝanta. Multaj utiligas la formuliĝon Moderna kaj Nuntempa Arto, kiu evitas tiun problemon. Pli malgrandaj komercaj galerioj, revuoj kaj aliaj fontoj povas utiligi pli striktajn difinojn, eble limigante la samtempon al verkoj de 2000 antaŭen. Artistoj kiuj daŭre estas produktivaj post longa kariero, kaj daŭrantaj artmovadoj, povas prezenti specialan temon; galerioj kaj kritikistoj ofte estas malvolontaj disigi sian laboron inter la samtempa kaj ne-samtempa.

La kreivaj artoj ofte estas dividitaj en pli specifajn kategoriojn, ĉiu rilatitaj al sia tekniko, aŭ komunikilo, kiaj ekzemple dekoraciaj artoj, plastikaj, prezentartoj, aŭ literaturo. Male al sciencaj kampoj, arto estas unu el la malmultaj subjektoj kiuj estas akademie fakorganizita laŭ tekniko . Arta medio estas la substanco aŭ materialo el kiu la artaĵo fariĝas, kaj ankaŭ povas rilati al la tekniko uzita. Ekzemple, farbo estas komunikilo uzita en pentrarto, kaj papero estas komunikilo uzita en dezajno.

Arta ĝenro estas la specifa formo, aŭ kvalito kiun arta esprimo prenas. La rimedoj utiligitaj ofte influas la formon. Ekzemple, la formo de skulptaĵo devas ekzisti en spaco en tri dimensioj, kaj respondi al gravito. La limoj kaj limigoj de akurata medio estas tiel nomitaj ĝiaj formalaj kvalitoj. Por doni alian ekzemplon, la formalaj kvalitoj de pentraĵo estas la kanvasteksturo, koloro, kaj brosa teksturo. La formalaj kvalitoj de videoludoj estas ne-linearecaj, interagado- kaj virtuala ĉeesto. La formo de speciala artverko estas determinita per la formalaj kvalitoj de la rimedoj, kaj ne estas rilatita al la intencoj de la artisto aŭ la reagoj de la spektantaro laŭ iu maniero entute kiam tiuj trajtoj estas rilatitaj al enhavo prefere ol formo.

Ĝenro estas aro de konvencioj kaj stiloj ene de akurata medio. Ekzemple, bone agnoskitaj ĝenroj en kino estas vakeraj, hororaj kaj romantikaj komedioj. Ĝenroj en muziko inkludas mortmetalon kaj trip hop. Ĝenroj en pentrarto inkludas pentritan aranĝitaĵon kaj paŝtistecan pejzaĝon. Speciala artverko povas fleksi aŭ kombini ĝenrojn sed ĉiu ĝenro havas rekoneblan grupon de konvencioj, kliŝoj kaj tropoj.

La stilo de arto, artisto, aŭ movado estas la karakteriza metodo kaj formo sekvita de la respektiva arto. Ĉiu loza broseca, guteteca aŭ verŝita abstrakta pentraĵo estas nomita ekspresionisma. Ofte stilo estas interligita kun speciala historia periodo, aro de ideoj, kaj akurata arta movado. Tiel Jackson Pollock estas nomita abstrakta ekspresionisto.

Speciala stilo povas havi specifajn kulturajn signifojn. Ekzemple, Roy Lichtenstein - pentristo asociita kun la usona poparta movado de la 1960-aj jaroj - ne estis punktisto, malgraŭ sia uzado de punktoj. Lichtenstein uzis eĉ spacigitajn bildstriajn punktojn (la tipo kion kutime reproduktas koloron en bildstrioj) kiel stilo por pridubi la altan pentroarton kun la malalta arto de bildstrioj, tiel komentante klasajn barierojn en kulturo. Punktismo, tekniko en malfrua Impresionismo (1880-aj jaroj) evoluiĝis precipe fare de la artisto Georges Seurat, kiu utiligis punktojn por krei varion en koloro kaj profundo en provo alproksimiĝi al la objekto laŭ la maniero homoj vere vidas koloron. Ambaŭ artistoj uzas punktojn, sed la speciala stilo kaj tekniko rilatigas al la arta movado adoptita fare de ĉiu artisto.

Ornamartoj aŭ ornamaj artoj estas artoj aŭ metioj koncernaj kun la desegno kaj manproduktado de belaj objektoj kiuj estas ankaŭ funkciaj, tio estas plenumas celon, krom la propra de arto. Ĝi inkludas dominternan dezajnon, sed kutime ne arkitekturon. La ornamartoj estas ofte kategoriigitaj kontraste al belartoj, nome, pentrarto, desegno, fotarto, kaj grandskale skulptarto, kiuj ĝenerale ne havas alian funkcion krom esti rigardataj.

Artoteorio (aŭ teorio de artoj) estas akademia fako kiu enhavas ĉiun priskribon de la artaj montrovariantoj (artaj fenomenoj aŭ artverkoj), dekomence el ties konsidero aŭ akcepto kiel tio, en ĉiuj ĝenroj de arto, sed ĉefe el la nomataj belartoj (kiuj inkludas kaj la vidartojn -pentrarto, skulptarto kaj arkitekturo- kiel la literaturo, la muziko aŭ aliaj spektaklaj artoj).

Arto cele arton estas esprimo kiu signifas la klopodon kompreni arton per si mem, nome la arto pro la arto mem aŭ, eĉ plej ofte, la arto por la arto; estas principo de la estetiko de ideismo (ekde la Kritik der Urteilskraft de Immanuel Kant —1790—)) kio implicas individuismon (kiel ĉe la romantismo kiu ekis en la sama epoko). Ĝi kontraŭas al la realismo (ne tiom al la pentrarta realismo aŭ al la literatura realismo, sed al la akademieca principo de arto kiel imito de la naturo —mimezo—) kaj al la utilismo, kiu intencas havi praktikajn rezultojn el arto (konstruaĵoj, enspezoj ktp.); kaj tio implicas la liberecon de arto, nome libereco kaj arta kaj artista, paralela al la esprimlibereco difinita kiel unu el la liberecoj proklamitaj de la liberala revolucio aŭ burĝa revolucio. Tiele tiu koncepto povas esti komprenita ankaŭ kiel pura arto aŭ sencela arto, nome la karaktero kiu faras la artaĵon io esence diferenca el utilaĵo. Same, tiu principo estas identigebla kun la arto nekomprenita de artistoj kiuj, samtempe ke ili disvolvigas alternativan aŭ ekstravagancan vivstilon (bohemia vivo), disvolvigas arton ekster la artaj institucioj (akademioj, muzeoj, artaj salonoj), la oficialaj mendoj kaj la arta merkato (sendependa arto).




#Article 88: Anders Celsius (175 words)


Anders CELSIUS (esperante Celsio), (naskita la 27-an de novembro 1701 en Upsalo, mortinta la 25-an de aprilo 1744 en Upsalo) estis sveda astronomo, matematikisto kaj fizikisto.

Celsius studis en Uppsala, fariĝis profesoro en 1730 kaj fondis en 1741 la unuan svedan observatorion. Li priesploris interalie la konekson inter polusaj lumoj kaj ŝanĝoj de la tera magnetkampo, observis la lunojn de la Saturno kaj determinis la helecon de steloj.

Lia plej fama merito estis la propono el la jaro 1742, mezuri temperaturojn laŭ la diferenco inter la ekbolo kaj la ekdegelo de la akvo. Li formis sian celsian skalon tiamaniere, ke li je 0 gradoj fiksis la ekbolon kaj je 100 gradoj la ekdegelon. Carl von Linné poste inversigis tiun ĉi skalon, difinante la degelopunkton je 0 gradoj kaj la bolopunkton je 100 gradoj.
En tiu formo la skalo estas ankoraŭ uzata, kiel sola normigita alternativo al la kelvina skalo de Lordo Kelvino, kiu uzas la saman relativan unuon, sed havas nulejon ĉe −273,15 °C (la plejeble malalta temperaturo, la absoluta nulpunkto, kie molekula moviĝo ĉesas).




#Article 89: Alabamo (489 words)


Alabamo (angle Alabama) estas usona ŝtato.

La nomo devenas de la popolo Alabama, unu el la indiĝenaj tribaroj parolantaj lingvojn muŝkokian (angle: muskogean). Pli precize, la nomo Alabama devenas de la ĉoktaa, alia lingvo de la sama aro: ĝi estis la nomo per kiu la ĉoktaoj montris la alabamoj.

La unuaj mencioj de la nomo Alabama fare de eŭropdevenaj esploristoj aperis en 1540 sub la formo Alibamo. Komence la nomo celis nur la rivero fluanta apud la tero loĝata de alabamoj, kaj nur poste ĝi iĝis la nomo de la lando.

 
La lastaj jarcentoj antaŭ la alveno de eŭropanoj, en Alabamo loĝis kamplaboristaj popoloj, kiuj jam konis la kupron (do ili ne plu apartenis al la neolitiko sed jam eniris ĥalkolitikon) sed ne la bronzon. La plej grava kultivaĵo por ili estis maizo.

Similaj kulturoj ekzistis en la tuta sudorienta parto de Usono. La komuna fono estas nomata Misisipo-kulturo, el la granda rivero apud kiu ĝi ekestis (poste ĝi disvastiĝis orienten). En Alabamo estas grava arkeologia loko apud Moundville.

Hispanoj alvenis en Alabamon jam en la 16-a jarcento. En 1702 la francoj fondis la unuan urbon, Mobile: Alabamo estis tiam parto de Luiziano. Post la Sepjara Milito Alabamo estis transdonita al Britio (1763). En 1783 la norda parto de Alabama pasis sub la ĵus nakiĝintan Usonon, kaj la suda parto sub Hispanion.

En 1813 la tuta Alabamo pasis al Usono. Ĝi iĝis la 22-a ŝtato de Usono la 14-an de decembro 1819.

Je la 11-a de januaro 1861, Alabamo secesiis de Usono dum la Usona Enlanda Milito kaj Montgomery, Alabamo, fariĝis en 1861 la unua ĉefurbo de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko.
  )

Alabamo estis la loko de gravaj manifestacioj por civilaj rajtoj por nigruloj, interalie la aŭtobusa bojkoto de Montgomery (1955) kaj libereca marĉo (1965) al Montgomery de la urbo Selma kie okazis fama malobeo kiam nigrulino rifuzis sidi je la malantaŭo de aŭtobuso kiel la blankuloj postulis ke ili ĉiam sidu.

Granda parto de Alabamo estas ebena. Nur en la nordo estas montetoj; la plej alta pinto (monto Cheaha) atingas 735m. 

La plej longa rivero estas la Tenesio (Tennessee), kiu trafluas la nordan parton de la subŝtato. Ĝi estas entute 1049km longa.

La rivero Alabama ekestas per la kunfluo de la riveroj Tallapoosa kaj Coosa, 10 kilometrojn norde de Montgomery, kaj post vojo de 512 kilometroj kunfluas kun la Rivero Tombigbee por krei la riveron Mobile (kies toponimo rilatas al la indiĝena tribo Mabila). Tiu rivero post pluaj 72 kilometroj fluas en la Golfon de Meksiko (ekzakte en ties golfeton Mobile). La tuta longo de la sinsekvaj riveroj Coosa, Alabama kaj Mobile atingas 1051km.

La rivero Tombigbee fluas dum la unuaj kilometroj en la najbara subŝtato Misisipio. Ĝi ekestas per kunfluo de la rivero Black Warrior kaj kanalo Tenesio-Tombigbee, kaj post vojo de 320 kilometroj kunfluas kun la Rivero Alabama por krei la riveron Mobile.

La rivero Chattahoochee (690km) nur tuŝas Alabamon laŭ la limo kun Georgio.




#Article 90: Alasko (1567 words)


Alasko (angle Alaska) estas usona ŝtato en la nordokcidenta ekstremaĵo de la usona okcidenta marbordo, ĝuste trans la Beringa Markolo de Azio. La kanada provinco de Brita Kolumbio kaj teritorio de Jukonio limas la ŝtaton oriente kaj sudoriente. Ia plej ekstrema okcidenta parto estas la insulo Attu, kaj ĝi havas maran landlimon kun Rusujo (Okcidenta Aŭtonoma Ĉukota) okcidente trans la Beringa Markolo. Norde estas la marĉoj Chukchi kaj Beaufort - sudaj partoj de la Arkta Oceano. La Pacifika Oceano kuŝas sude kaj sudokcidente. En interkonsento konata kiel Seward's Folly, Usono aĉetis Alaskon de la Rusa Imperio la 30-an de marto 1867 por 7,2 milionoj da usonaj dolaroj proksimume du cendoj por akreo ($ 4,74 / km2). La areo trapasis plurajn administrajn ŝanĝojn antaŭ ol organiziĝi kiel teritorio la 11-an de majo 1912. Asi estis akceptita kiel la 49a ŝtato de Usono la 3an de januaro 1959. [5]

Alasko estas vasta, geografie diversa senloĝantejo.  Ĝia grandeco estas kvinono de la areo de ĉiuj aliaj ŝtatoj kune.  Originale loĝis tie indiĝenaj popoloj.  Rusiaj peltkomercistoj en la 1740-aj jaroj trovis komercan valoron tie. Petrolo malkovriĝis en 1968 kaj, post konstruo de petroldukto en la sekva jardeko, petrolo fariĝis centraĵo de la ekonomio de la ŝtato.

La nomo Alasko (rusa Аляска, tr. Alyaska) estis enmetita en la rusa kolonia periodo kiam ĝi estis uzata por raporti al la Alasko. I estis derivita de Aleut-lingvo-lingvo, kiu laŭstare rilatas al la kontinento. Laŭvorte, ĝi signifas objekton al kiu la ago de la maro estas direktita. [6] [7] [8]

Alasko estas la plej norda kaj plej okcidenta ŝtato en Usono kaj havas la plej orientan longitudon en Usono ĉar la Aleutaj Insuloj etendiĝas al la Orienta Hemisfero. Alasko estas la ununura najbara usona ŝtato en kontinenta Nordameriko; proksimume 800 mejloj (800 km) de Brita Kolumbio (Kanado) apartigas Alaskon de Vaŝingtono. Alasko teknike parto de kontinenta Usono, sed foje ne estas inkluzivita en interparolado; Alasko ne estas parto de la apudaj Usono, ofte nomata la Malsupra 48. La ĉefurbo, Juneau, situas sur la kontinento de la nordamerika kontinento, sed ne estas ligita per vojo al la resto de la nordamerika aŭtovoja sistemo.

La ŝtato limas kun Yukon kaj Brita Kolumbio en Kanado, oriente, la Golfo de Alasko kaj la Pacifika Oceano suden kaj sudokcidente, la Beringa Maro, Beringa Markolo, kaj Ĉukchi Maro okcidente kaj la Arkta Oceano norde. La teritoriaj akvoj de Alasko tuŝas la teritoriojn de Rusujo en la Beringa Markolo, ĉar la Rusa Granda Diomede-Insulo kaj Alaskan Malgranda Diomede-Insulo estas nur 3,8 mejlojn (4,8 km) dise. Alasko havas pli longan marbordon ol ĉiuj aliaj usonaj ŝtatoj kombinitaj.

Alasko estas la plej granda ŝtato de Usono laŭ totala areo je 1,717,856 km 2 kun 663,268 kvadrataj mejloj, pli ol duoble pli granda ol Teksaso, la sekva plej granda ŝtato. Alasko estas pli granda ol ĉiuj krom 18 suverenaj landoj. Kalkulado de teritoriaj akvoj, Alasko estas pli granda ol la kombinita areo de la sekvaj tri plej grandaj ŝtatoj: Teksaso, Kalifornio kaj Montano. Alasko ankaŭ pli granda ol la kombinita areo de la 22 plej malgrandaj usonaj ŝtatoj.

Kun ĝiaj multe da insuloj, Alasko havas preskaŭ 55.000 km da tajda marbordo. La Aleuta Insula ĉeno etendas okcidente de la suda pinto de la Alasko. Multaj aktivaj vulkanoj troviĝas en la Aleutianoj kaj en marbordaj regionoj. Insulo Unimak, ekzemple, estas hejmo de Monto Ŝishaldin, kiu foje estas fumanta vulkano kiu levas 3,000 m super la Norda Pacifiko. Alasko la plej perfekta vulkana konuso sur la Tero, eĉ pli simetria ol la japana Fuĵi-monto. La ĉeno de vulkanoj etendiĝas al Mount Spurr, okcidente de Anchorage sur la kontinento. Geologoj identigis Alaskon kiel parton de Wrangellia, granda regiono konsistanta el multoblaj ŝtatoj kaj kanadaj provincoj en la Pacifika Nordokcidento, kiu aktive spertas kontinentan konstruaĵon.

Unu el la plej grandaj tajdoj de la mondo okazas en Turnagain Arm, ĝuste sude de Anchorage, kie tajdaj diferencoj povas esti pli ol 10,7 m.

Ĉefa artikolo: Listo de lagoj en Alasko

Alasko havas pli ol tri milionojn da lagoj. Marshlands kaj malsekregiono permafrost kovras 188,320 kvadratajn mejlojn (487,700 km2) (plejparte en nordaj, okcidentaj kaj sudokcidentaj ebenaĵoj). Glacieja glacio kovras proksimume 28,957 kvadratajn mejlojn (75,000 km2) de Alasko. La Beringa Glaĉero estas la plej granda glaciejo en Nordameriko, kovrante nur 5,200 km2 2.008 kvadratajn mejlojn.

Laŭ raporto de oktobro 1998 fare de la Oficejo de Landaj Administrado de Usono, ĉirkaŭ 65% de Alasko estas posedata kaj administrita de la usona federacia registaro kiel publikaj teroj, inkluzive amason da naciaj arbaroj, naciaj parkoj kaj naciaj naturaj rifuĝoj.  El ili, la Oficejo de Terkultura Administrado administras 35 milionojn da hektaroj (87 milionoj da hektaroj), aŭ 23,8% de la ŝtato. La Arkta Nacia Faŭno-Rifuĝo estas administrita de la Fiŝa kaj Sovaĝa Vivo-Servo de Usono. I estas la plej granda rifuĝo de sovaĝa vivo en la mondo, kun ĉirkaŭ 6,5 milionoj da hektaroj. El la restanta teritorio, Alasko posedas 41 milionojn da hektaroj, kies rajto estas sub la Akto pri Ŝtato de Alasko. Parto de tiu teritorio estas foje cedita al organizitaj distriktoj, laŭ la laŭleĝaj dispozicioj apartenantaj al lastatempe formitaj komunumoj. Pli malgrandaj partoj estas rezervitaj por kamparaj subdividoj kaj aliaj loĝejoj-rilataj ŝancoj. Ĉi tiuj ne estas tre popularaj pro la ofte malproksimaj kaj senvojaj lokoj. La Universitato de Alasko, kiel landa subvencio-universitato, ankaŭ posedas gravan teron, kiun ĝi regas sendepende.18 milionoj da hektaroj estas posedataj de 12 regionaj, kaj dekoj da lokaj indiĝenaj kompanioj kreitaj laŭ la Alaska Native Claims Settlement Act (ANCSA) de 1971. Regiona Denaska korporacio Doyon, Limited ofte promocias kiel la plej granda privata terposedanto. En Alasko en reklamoj kaj aliaj komunikadoj. Provizioj de ANCSA permesanta al la korporacioj la terposedantojn vendotajn sur malferma merkato ekde 1991 estis nuligitaj antaŭ ol ili povus ekvalidi. Efektive, la korporacioj posedas titolon (inkluzive en multaj kazoj titolo de subtera surfaco, privilegio neita al individuoj de Alasko) sed ne povas vendi la teron. Individuaj indiĝenaj allotadoj povas esti kaj estas venditaj sur la malferma merkato, tamen.Diversaj privataj interesoj posedas la restantan landon, kun ĉirkaŭ unu procento de la ŝtato. Alasko estas, laŭ granda marĝeno, la ŝtato kun la plej malgranda procento de privata terposedado kiam indiĝenaj kompanioj estas ekskluditaj.

Laŭ raporto de oktobro 1998 fare de la Oficejo de Landaj Administrado de Usono, ĉirkaŭ 65% de Alasko estas posedata kaj administrita de la usona federacia registaro kiel publikaj teroj, inkluzive amason da naciaj arbaroj, naciaj parkoj kaj naciaj naturaj rifuĝoj. ] El ili, la Oficejo de Terkultura Administrado administras 35 milionojn da hektaroj (87 milionoj da hektaroj), aŭ 23,8% de la ŝtato. La Arkta Nacia Faŭno-Rifuĝo estas administrita de la Fiŝa kaj Sovaĝa Vivo-Servo de Usono. I estas la plej granda rifuĝo de sovaĝa vivo en la mondo, kun ĉirkaŭ 6,5 milionoj da hektaroj.
 

La klimato en sudorienta Alasko estas mez-latitudo oceana klimato (Köppen-klimata klasifikado: Cfb) en la sudaj sekcioj kaj subarkta oceana klimato (Köppen Cfc) en la nordaj partoj. Ĉiujare, Sudoriento estas kaj la plej malseka kaj varmeta parto de Alasko kun pli mildaj temperaturoj vintre kaj altaj pluvoj dum la tuta jaro. Juneau averaĝas 130 cm de precipitaĵo jare, kaj Ketchikan averaĝas 380 cm. Ĉi tiu estas ankaŭ la sola regiono en Alasko, dum la meza tagtempa alta temperaturo superas la froston dum la vintraj monatoj.

La klimato de Anchorage kaj suda centra Alasko estas milda de alaskaj normoj pro la proksimeco de la regiono al la marbordo. Dum la areo ricevas malpli da pluvo ol sudorienta Alasko, ĝi ricevas pli da neĝo, kaj tagoj kutime estas pli klaraj. Averaĝe, Anchorage ricevas 16 in (41 cm) precipitaĵon jare, kun ĉirkaŭ 190 cm (90 cm) da neĝo, kvankam ekzistas areoj en la suda centra kiu ricevas multe pli da neĝo. Tici estas subarkta klimato (Köppen: Dfc) pro ĝiaj mallongaj, malvarmetaj someroj.

La klimato de Okcidenta Alasko estas plejparte determinita de la Beringa Maro kaj la Golfo de Alasko. I estas subarkta oceana klimato en la sudokcidento kaj kontinenta subarkta klimato pli norde. La temperaturo estas iom modera konsiderante kiom norda la areo estas. Ĉi tiu regiono havas grandegan kvanton da vario en precipitaĵo. Areo etendiĝanta de la norda flanko de la kosta Duoninsulo ĝis la rivera valo de Kobuk (i. E., La regiono ĉirkaŭ la sono de Kotzebue) estas teknike dezerto, kun partoj ricevantaj 25 mm malpli ol 10 cm da precipitaĵo ĉiujare. Sur la alia ekstremo, kelkaj lokoj inter Dillingham kaj Betel averaĝas ĉirkaŭ 100 in (250 cm) de precipitaĵo.

La klimato de la interno de Alasko estas subarkta. Kelkaj el la plej altaj kaj plej malaltaj temperaturoj en Alasko okazas ĉirkaŭ la proksima areo al Fairbanks. La someroj povas havi temperaturojn atingantajn la 90 ° F (malalt-al-mezaj 30 ° C), dum vintre la temperaturo povas fali sub −51 ° C sub -60 ° F. Pluvokvanto estas malabunda en la Interno, ofte malpli ol 25 cm (10 in) jare, sed kio precipitaĵo falas vintre tendencas resti dum la tuta vintro.

La plej altaj kaj plej malaltaj temperaturoj en Alasko estas ambaŭ en la Interno. La plej alta estas 38 ° C en Fort Yukon (kiu estas nur 8 mejloj aŭ 13 km ene de la arkta rondo) la 27-an de junio 1915, igante Alaskon ligita kun Havajo kiel la ŝtato kun la plej malalta alta temperaturo en la Usono Ŝtatoj. La plej malalta oficiala temperaturo de Alasko estas −62 ° C en Prospect Creek la 23-an de januaro 1971, unu grado super la plej malalta temperaturo registrita en kontinenta Nordameriko (en Snag, Yukon, Kanado).




#Article 91: Arizono (197 words)


Arizono (angle Arizona) estas usona ŝtato. Ĝi fariĝis la 48-a ŝtato de Usono je la 14-a de februaro 1912.  Ĝi estis la lasta de la tuŝantaj 48 ŝtatoj, kiu eniris la union. 

Arizono lokiĝas en la sudokcidenta regiono de Usono. Ĝi ankaŭ estas parto de la Okcidenta Usono, kaj de la Montriĉaj Okcidentaj Ŝtatoj. Ĝi estas la sesa plej granda kaj la dekkvara plej multhoma ŝtato de la dekkvin usonaj ŝtatoj. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Fenikso. Arizono estas unu de la ŝtatoj kies landlimoj tuŝas la punkton nomiĝante la Kvar Anguloj, la loko kie kunen venas la kvar ŝtatoj Arizono, Utaho, Kolorado, kaj Nov-Meksiko.  Ĝi dividas landlimojn kun la usonaj ŝtatoj Nov-Meksiko, Utaho, Nevado, Kalifornio, kaj kun la nacio Meksiko, kaj dividas unu punkton komune kun la sudokcidenta angulo de la ŝtato Kolorado. La landlimo de Arizono kun Meksiko mezuriĝas 389 mejlojn (626 km), laŭ la norda landlimo de la meksikaj ŝtatoj Sonoro kaj Malalta Kalifornio. 

Kelkaj geografiaj elstaraĵoj en Arizono estas la Kanjono Granda, la altebenaĵo Kaibab, la Pentrita Dezerto kaj dezerto Sonora, kaj la ŝtonigita arbaro. Inter Nevado kaj Arizono estas formita la Nigra Kanjono de Kolorado fare de la rivero Kolorado.




#Article 92: Antikvaj civilizoj de Mezopotamio (169 words)


Historio  Civilizoj  Antikvaj Civilizoj de Mezopotamio

Mezopotamio estas ofte nomata La lulilo de civilizacio, ĉar oni kredas, ke tie ekaperis la plej malnovaj el la antikvaj civilizoj. Antaŭ 5.000 jaroj agrokulturistoj gajnis fekundan teron, akvumitan per du riveroj, Tigriso kaj Eŭfrato: Mezopotamion, kio signifas ‘interriverejo’ (greke: meso – ‘meze’ kaj potamos – ‘rivero’). Tiu ĉi zono hodiaŭ estas Irako.

En Mezopotamio homoj loĝas jam multajn jarmilojn kaj povas esti, ke ĝi estas la plej antikva loĝata regiono de la mondo. Historio komenciĝas per arkeologia kulturo nomata Al-Obeida (laŭ vilaĝo Tel Al-Ubaid en Irako) de Eneolitiko, kie la unuaj postrestaĵoj estis malkovritaj. Arealo de ĉi-tiu kulturo ampleksas ne nur Mezopotamion, sed ankaŭ nordan Sirion kaj sud-orientan parton de Malgrand-Azio. Ĝi estas datita inter fino de 6-a jarmilo kaj mezo de 4-a jarmilo. Al-Obeida-kulturo karakteriziĝas per apero de urboj kaj irigacia agrokulturo.

La plej gravaj antikvaj civilizoj de la regiono estis: Sumera (3.500 a.K. – 2.000 a.K.), Babilona (18-a jarcento a.K. – 539 a.K.) kaj Asiria (1.350 a.K. – 612 a.K.).




#Article 93: Akado (313 words)


Akado estas antikva regiono en Mezopotamio, en nordokcidenta parto de tiu ĉi regiono, antaŭ starigo de Babilonio en 18-a jc a.K. La alia, suda parto de Mezopotamio nomiĝis Sumero. Inter la du regionoj okazis multaj militoj dum sia ekzisto, sed ambaŭ defendis sin kontraŭ aliaj najbaroj.

Akado vastigis en areo, kie Eŭfrato kaj Tigriso pleje proksimiĝas. Tio korespondas al ĉirkaŭaĵo de hodiaŭa Bagdado. La nomo devenas de Akado (Agade), semida urbo, fondita de Sargono ĉ. 2330 a.K. Ĉirkaŭ unu jarcento ĝi estis plej riĉa kaj grava urbo de la mondo. Laŭ la urbo oni derivis popolnomon - akadanoj, lingvonomon - akada, kaj nomon de la regno.

Ĉirkaŭ 2300 a.K. la potencon sur la tuta Mezopotamio kaptis semida reĝo Sargono 1-a. Lia rezidejo estis urbo Akado, kies ĝusta lokigo ankoraŭ ne eblas. Unuiĝo de Mezopotamiaj teroj sub la potenco de Sargono venigis al forta kaj centraliza regno, en kio rimarkeblis elementoj de despotio. Reĝa burokrataro, kies kvanto superis 5 milojn, kontrolis ĉiujn kamparajn komunumojn. Iuj esploristoj supozas, ke ekzistis eĉ regula armeo. En -2279 Sargono mortis, sed la Akada dinastio regis ankoraŭ longe.
Sargono kaj liaj posteuloj zorgis pri la evoluo de interna kaj ekstera komerco, enkondukis unuecan sistemon de mezuroj kaj pezoj, kiu multe helpis al plia integriĝo de ĝiaj landpartoj. Strebante evolui ankaŭ eksteran komercon, Sargono efektivigis konkeran politikon kontraŭ siaj najbaroj, kiuj estis riĉaj de iuj naturaj rimedoj.
Tiamaniere en la konsisto de Sargona Regno okazis urbo Mari en meza Eŭfrato kaj norda parto de nuntempa Sirio. Akada regno pleje prosperis dum regado de Naram-Suene, nepo de Sargono, kiu militvenkis en Elamo (oriente de mezopotamio), Zagros-Montaro (nuntempa Irano), nordaj teroj de Araba duoninsulo.

De tiu tempo la sumera lingvo iom post iom cedis la lokon al akada lingvo. Sargona dinastio regis ĉirkaŭ 120 jaroj kaj en 2200 a.K. ĝi estis detruita pro la invadoj de la orientaj najbaroj - gutiaj triboj.




#Article 94: Akada lingvo (226 words)


La akada lingvo estas lingvo parolita de Akadanoj, por kiu la babilona kaj la asiria estas dialektoj. Akada lingvo parencas al malnovhebrea kaj araba. La akada servis kiel komuna lingvo por la popoloj de sud-okcidenta Azio dum 300 jaroj ekde 9-a jc a.K. La lingvo estis uzata dum ĉirkaŭ 2500 jaroj en Mezopotamio.

La akada lingvo uzis kojnoskribon, kiu havis pli ol 600 signojn por vortoj kaj silaboj. La sonsistemo enhavis 20 konsonantojn kaj 4 mallongajn vokalojn (a,e,i,u), kiuj havis ankaŭ longajn versiojn.

La substantivo estis deklinaciebla en nominativo, akuzativo kaj genitivo. Substantivoj havis singularon, pluralon kaj, en restoj la dualon, ĉefe ĉe substantivoj, kuj nomas parajn korpopartojn (ekz. piedoj, okuloj).

Ĉe verboj ekzistas - diference disde la pli malfruaj semidaj lingvoj - ankoraŭ sistemo de tempoj, ne aspektsistemo kiel ekz. en la araba. Ĉi tiuj tempoj estas: Prezenco, preterito, perfekto kaj stativo. La prezenco estis ankaŭ uzata por esprimi la futuron. krome verboj havas la substantivan formon infinitivo kaj la adjektivajn formojn verba adjektivo kaj participo, La modoj de la akada estas indikativo, imperativo, subjunktivo kaj ventivo. Krome estas modalaj formoj, kiuj esprimas pozitivajn kaj negativajn dezirojn, malpermesojn kaj certigon: voluntativo resp. kohortativo, prekativo, vetitivo, prohibitivo kaj la certiga formo.

Interalie, danke al la kleriguloj de antikva Babilonio, kiuj tradukis akaden sumerajn tekstojn, estis ebla por modernaj filologoj kompreni sumerajn tekstojn. Vidu bibliotekon de Ninivo.




#Article 95: Aramea lingvo (175 words)


La aramea lingvo estas semida lingvo (Iso 639-3 = aii inter aliaj), kiun origine parolis Arameoj, kaj estis la precipa interlingvo de sud-okcidenta Azio de 600 a.K. ĝis almenaŭ 300 a.K. La aramea estis disvastigita de la asiria kaj persa imperioj. Ĝi estas la lingvo de la Talmudo kaj parto de la Biblio. Iuj personoj kredas ke Jesuo parolis aramee (kies diroj rimiĝas en la lingvo), same eble kiel kelkaj apostoloj.

Oni ĝenerale konsentas ke Jesuo kaj liaj disĉiploj unuavice parolis la aramean, la komunan lingvon de Judea en la unua jarcento p.K., plej probable galilean dialekton distingeblan de tiu de Jerusalemo. La urboj Nazareto kaj Kafarnao en Galileo, kie Jesuo pasigis plejparton de sia vivo, estis arame-parolantaj komunumoj.

Aramea havas proksimajn rilatojn kun la hebrea kaj fenica lingvoj, kaj oni konsideras ĝian alfabeton bazita sur la fenica alfabeto. La aramea lingvo forte influis la hebrean lingvon, ankaŭ hebrean kulturon, kaj parto de Malnova testamento, la Libroj de Danielo kaj Ezra, estas verkita en ĝi.

La aramea estis dividita je du ĉefgrupoj: okcidenta kaj orienta.




#Article 96: Altaĵo de Cerva Salto (311 words)


Altaĵo de Cerva Salto (; ) estas granita rokaro, kiu apartenas al la plej altaj kaj plej vizitataj lokoj super la ĉeĥa urbo Karlovy Vary (Karlsbad). 

Ĝi troviĝas 450 metrojn super marnivelo kaj estas videbla el multaj lokoj de la urbo. Ekde la Gejsero oni povas ĝin atingi piede post 20 minutoj. Pri tiu ĉi roko oni rakontas ofte legendon, kiu rilatas al malkovro de la varma kuracakvo. 

La imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj bohemia reĝo Karolo la 4-a dum ĉasado haltis sur tiu ĉi rokaro, sekvante la hundon, kiu ĉaspelis cervon. Oni diras, ke ekde tiu ĉi loko la ĉaspelata cervo saltis ĝis la Gejsero, kie la reĝaj hundoj brog-vundiĝis en brulakva akvo. Por memoro al tiu ĉi legendo estis starigita sur la rokaro skulptaĵo de ĉamo en 1851. Ĝi estas metala gisaĵo, kiun al la urbo dediĉis barono Heindrick von Lützow, ŝatanta statuojn de bestoj, kiuj ĉi tien transloĝiĝis el Meklenburgaj vastaj ebenaĵoj. La statuo post multaj jaroj estis iom difektita kaj en la jaro 1984 ĝi estis forigita kaj farita nova kopio. Denove ekde la jaro 1986 ĉi tie staras nova bronza statuo de ĉamo.

Kial oni ĉi tien starigis ĉamon, ne cervon? Nu, legendo estas legendo ... Eble tial, ĉar en tiu ĉi regiono neniam vivis ĉamoj, nur cervoj!!! Kaj la cervoj ne scias salti sur rokoj. (Ĉu laŭ tiu ĉi legendo oni povas rekomendi Ne kredu ĉiam je ĉio!) Kaj la ĉamo fariĝis ankaŭ unu el kelkaj simboloj de la urbo.

Apud la rokaro de Cerva Salto troviĝas Altano de MAIER (ĉeĥe: Maier?v gloriet). Ĝi estas belvedera oklatera altaneto en ĉina stilo, kiun konstruigis la viena kuracisto (naskodevena karlovarano) Maier en la jaro 1804. La altano havas ruĝan tureton kaj estas ĝis pinto preskaŭ 11 m alta kaj apartenas al la plej vizitataj lokoj. De tie oni povas vidi belan panoramon de la urbo. 




#Article 97: Anatolio (257 words)


Anatolio (greke ανατολή, turke Anadolu) estas la azia parto de hodiaŭa Turkio, kun sia centro en la malmara anatolia altebenaĵo de Turkio. Pro sia oportuna geografia situo, ĝi ĉiam estis ekonomie kaj kulture prospera regiono. Anatolio estis laŭvice la kerno de la greka kaj kristana bizanca imperio, la turka kaj islama otomana imperio kaj nun la turka kaj moderna nacio Turkio. Historie, la mondparto en la antikva tempo estis nomata Malgrand-Azio (paŭso de la greka Μικρά Ασία kaj la latina Asia Minor): Tamen la helenisme influita Malgrand-Azio akcentis aparte la apudmarajn regionojn de nuna Turkio, dum Anatolio en nuna lingvouzo akcentas precipe la malmaran centran parton de nuntempa Turkio.

La teritorio de Anatolio troviĝas inter la maroj Nigra norde, Marmara kaj Egea okcidente, kaj Mediteraneo sude kaj sudokcidente. Centran parton okupas Anatolia plataĵo, kiu estas barita de Pontika montaro (laŭ la bordregiono de Nigra Maro), Taŭrusa montaro (ĉe la Mediteraneo) kaj Armena Plataĵo (oriente).

Gediz (Turke: Gediz Nehri, Turka prononco: [ˈɡediz]) estas la dua plej granda rivero en Anatolio, kiu fluas en la Egean Maron.

Etne, Anatolio antaŭ 3000 jaroj estis plene de hindeŭropaj etnoj, la hititoj kaj trojanoj estinte la plej famaj. Post Aleksandro la Granda, Anatolio grekiĝis kaj poste kristaniĝis, fariĝinte la koro de la bizanca imperio. De 1000 al 1453, la turkoj konkeris Anatolion, kiu turkiĝis kaj islamiĝis kaj fariĝis la koro de la otomana imperio.

De la tempo de Konstantino ĝis la tempo de Kemal Atatürk, Anatolio estis regita de Konstantinopolo.

Jen la provincoj de Anatolio sub la Romia Imperio:

Vidu ankaŭ Eolio




#Article 98: Amoreoj (132 words)


La amoreoj estas semida popolo, kiu loĝis en sud-okcidenta Azio de la 2-a duono de 3-a jarmilo. Informoj pri ili estas konservitaj en kojnoskribaj tekstoj kaj bibliaj libroj. Akadanoj ilin nomis 'amurru', sumeranoj - 'martu', hebreoj - 'amori'. Laŭ tiuj informoj, unu parto de amoreoj loĝis en Ĥanaano (Palestino) antaŭ la veno de hebreoj, kaj vivis duonnomade, la alia parto (t.n. orientaj ĥanaanoj) trapentris en suda Mezopotamio. Dum la epoko de la 3-a dinastio de Ur, ili loĝis kompakte en multaj sumeraj urboj. Laŭ arkivoj (18-a jc a.K.) de la semida urbo Mari, amoreoj havis kelkajn regnojn en la mezo de Eŭfrato. Ilian ekziston en Babilonio, atestas amoredevenaj propraj nomoj, kiuj estas en la tekstoj de 1900-1600 jc. A.K. De post tiam ili ne videblas en historia areno. Ili parolis amorean lingvon.




#Article 99: Arameoj (123 words)


Arameoj aŭ siriakoj estas la semidoj, kiuj venis el Levantenio kaj Mezopotamio, kiuj estis unu el la ĉefroluloj en la historio de sudokcidenta Azio. Unue arameoj, kiel nomada popolo 'Ahlamu', menciatis en la akadaj monumentoj de 14-a jc a.K. Post 12-a jc en la samaj akadaj kojnoskribaj dokumentoj, oni nomas ilin 'Armaje'. En tiuj tempoj arameoj translokiĝis al Mezopotamio kaj ekloĝis regionon Aram-Naharajm. De 10-a jc a.K., ili instaliĝis en Sirio kaj Mezopotamio. Al tiu periodo apartenas antikvaj epigrafiaj monumentoj. Post la kristaniĝo de arameoj, disvastiĝas ĝia grekdevena nomo 'Siros'.

Nuntempe la arameoj estas ĉefe kristana nacio, kiu fuĝis de sia patrujo pro islama subpremo. Ili parolas varianton de novaramea kaj loĝas en tutmonda diasporo, plejparte en Eŭropo kaj Ameriko.

news.php?subaction=showfullid=1133391330archive=start_from=ucat= eo:lingvo --




#Article 100: Aramea skribo (161 words)


La aramea skribo estas konsonanta alfabeto kreita por la aramea lingvo, aperinta komence de la 1-a jarmilo a.K. surbaze de fenica skribo ĉe arameoj. En la dua duono de 1-a jarmilo, la aramea skribo disvastiĝis tra la vasta teritorio de sud-okcidenta Azio. Dokumentoj verkitaj en la aramea skribo estis trovitaj en Palestino, Asirio, Irano, Suda Kaŭkazio, Kapadokio, Lidio, Kilikio, Norda Arabio, Egiptio, Hindio kaj Afganio.

Antikvaj skribfontoj apartenas al la 10-a kaj 9-a jarcentoj antaŭ Kristo. En la evoluo de la aramea skribo, oni distingas du ĉefperiodojn: frua periodo ĝis la 7-a jarcento a.K.; kaj la sekva ora periodo, kiam la aramea lingvo fariĝis interetna kaj oficiala lingvo en la landoj de Okcidenta Azio kaj la aramea skribo iĝis la oficiala skribo de la Persa Imperio.

De la aramea skribo originas la siria, hebrea, araba, pahlava, ujgura kaj mongola alfabetoj. Oni supozas, ke ankaŭ la kartvela kaj armena skriboj devenas de la aramea, sed kun granda influo de la greka skribo.




#Article 101: Asirio (157 words)


Asirio estis antikva lando, en la norda parto de Mezopotamio. Ĝi kreiĝis en 3-a jm a.K. kaj ekzistis ĝis 7-a jc a.K. En tiu tempo, loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbara Babilonio. La asiria lingvo estis dialekto de asiro-babilona aŭ akada lingvo. Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion - Aŝuron. La ĉefurbo de lando nomiĝis pro la dia nomo - Aŝuro aŭ Asiro, kaj la lando - Asirio.

Asirio dekomence situis en la supra fluo de Tigriso kaj havis malgrandan teritorion. Sciencistoj supozas, ke ĝia teritorio estis loĝita de Ĥuritaj kaj Subaraj ne semidaj triboj. Iom po iom, okazis ĝia semitiĝo, ĉar de okcidento penetris okcident-semida amorea loĝantaro, kaj de sudo - orientsemida babilona (akada) loĝantaro. Akada lingvo fariĝis parola por la aborigenoj, babilona religio kaj kulturo forte enradikiĝis. Tiamaniere, la semidiĝo de la regiono finiĝis je la 2000 a.K.




#Article 102: Asiria lingvo (101 words)


Lingvo  Asiria lingvo

Asiria lingvo (alinome nov-siria lingvo) estas komuna nomo de modernaj orientarameaj dialektoj, en kiu parolas asirianoj. La totala nombro de la parolantoj ne estas konata. Asiria lingvo, laŭ sia strukturo, ege distancis de semida tipo, al kiu ĝi apartenas laŭ origino. Perdiĝis kelkaj semidaj sonoj, samtempe aperis novaj; Asiria leksiko riĉiĝis de arabaj, persaj, turkaj vortoj.

Moderna asiria lingvo havas multajn dialektojn, kaj la literatura lingvo, kiu kreiĝis en 40-aj jaroj de 19-a jc, baziĝas sur Urmia dialekto. En ĝi kreiĝis beletro, religia kaj lernoliteraturo, aperadis periodaĵoj.

Iu dialekto de la antikva akada lingvo ankaŭ nomiĝas Asiria lingvo.




#Article 103: Asirianoj (6902 words)


Asirianoj (ܣܘܪ̈ܝܐ, Sūrāyē / Sūrōyē ) estas etno indiĝena de Mezopotamio, historia regiono en Mezoriento. Kelkaj sin identigas kiel sirianoj, arameoj, kaj ĥaldeoj. Parolantoj de la novaramea branĉo de semidaj lingvoj same kiel la primaraj lingvoj en iliaj loĝlandoj, modernaj asirianoj estas siriaj kristanoj, kiuj postulas sian devenon de Asirio, unu el la plej malnovaj civilizoj en la mondo, devenanta de 2500 a.K.en antikva Mezopotamio. 

La tribaj regionoj, kiuj formas la asirian patrujon, estas partoj de la nuntempa norda Irako (ebenaĵo de Ninivo kaj gubernio Dahuk), sudorienta Turkio (Hakkari kaj Tur Abdin), nordokcidenta Irano (Urmijo) kaj, pli ĵuse, nordorienta Sirio (gubernio Hasaka). La plimulto migris al aliaj regionoj de la mondo, inkluzive de Nordameriko, Levantenio , Aŭstralio, Eŭropo, Rusio kaj Kaŭkazio dum la pasinta jarcento. Elmigrado deĉenigis eventojn kiel la Masakroj de Dijarbakiro, la Asiria Genocido (samtempa kun la Armena kaj Greka genocidoj) dum la Unua Mondmilito de la Otomana Imperio kaj aliancitaj kurdaj triboj, la Masakro de Simelo en Irako en 1933, la Irana Revolucio de 1979 , arabaj naciismaj baazismaj politikoj en Irako kaj Sirio, la pliiĝo de Islama Ŝtato de Irako kaj la Levantenio kaj ĝia transpreno de la plejparto de la ebenaĵo de Ninivo. 

Asirianoj estas ĉefe kristanaj, plejparte aliĝantaj al la orienta kaj okcidenta siriaj liturgiaj ritoj de kristanismo.  La eklezioj, kiuj konsistigas la orientan sirian riton, inkluzivas la Ĥaldean Katolikan Eklezion, Asirian Eklezion de la Oriento kaj la Antikvan Eklezion de la Oriento, dum la eklezioj de la okcidenta Siria rito estas la Siria Ortodoksa Eklezio kaj Siria Katolika Eklezio. Ambaŭ ritoj uzas la klasikan sirian lingvon kiel sian liturgian lingvon .

Plej lastatempe, post la Iraka Milito de 2003 kaj la Siria enlanda milito, komencitaj en 2011, delokigis grandan parton de la restanta asiria komunumo el sia patrujo kiel rezulto de etna kaj religia persekutado fare de islamaj ekstremistoj. El la miliono aŭ pli da irakanoj raportitaj de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj fuĝis de Irako post la okupado, preskaŭ 40% estis asirianoj, kvankam asirianoj okupis nur ĉirkaŭ 3% de la iraka demografio antaŭmilita. 

Pro la apero de la Islama Ŝtato kaj la transpreno de granda parto de la asiria patrujo fare de la terora grupo, alia grava ondo de asiria delokiĝo okazis. La Islama Ŝtato estis forpelita de la asiriaj vilaĝoj en la rivervalo Ĥabur kaj la regionoj ĉirkaŭ la urbo Hasaka en Sirio antaŭ 2015, kaj de la Niniva ebenaĵo en Irako antaŭ 2017. En norda Sirio, asiriaj grupoj partoprenis ambaŭ politike kaj armee en la kurda-dominata sed multetna Siriaj Demokrataj Fortoj kaj Aŭtonoma Administracio de Norda kaj Orienta Sirio.

Asirio estas la patrujo de la asiria popolo; ĝi situas en la antikva Proksima Oriento. En prahistoriaj tempoj, la regiono, kiu estis konata kiel Asirio (kaj Subartu), estis hejmo de neandertaloj kiel la restaĵoj de tiuj, kiuj estis trovitaj ĉe la kaverno Ŝanidar. La plej fruaj Neolitikaj lokoj en Asirio apartenis al la kulturo Ĝarmo ĉ. 7100 a.K. kaj Tell Hasuna, la centro de la Hasuna kulturo, ĉ. 6000 a.K.

La historio de Asirio komenciĝas per la formado de la urbo Asur eble jam en la 25-a jarcento a.K.  La asiria reĝlisto registras reĝojn devenantajn de la 25-a jarcento a.K. pluen, la plej frua estis Tudija, kiu estis samtempulo de Ibrium de Ebla. Tamen multaj el ĉi tiuj fruaj reĝoj estus lokaj regantoj, kaj de la fino de la 24-a jarcento a.K. ĝis la frua 22-a jarcento a.K., ili kutime estis subuloj de la Akada Imperio. Dum la frua bronzepoka periodo, Sargono unuigis ĉiujn indiĝenajn semidajn parolantajn homojn (inkluzive la asirianojn) kaj la sumeranojn de Mezopotamio sub la Akada Imperio (2335-2154 a.K.). La urboj Aŝuro kaj Ninivo (nuntempa Mosulo), kiu estis la plej malnova kaj plej granda urbo de la antikva Asiria Imperio,  kune kun kelkaj aliaj urboj kaj vilaĝoj, ekzistis jam en la 25-a jarcento a.K., kvankam ili aperas sumer-regataj administraj centroj nuntempe, anstataŭ sendependaj ŝtatoj. La sumeranoj fine absorbiĝis en la akadan (asiri-babilonan) loĝantaron. 

En la tradicioj de la Asiria Eklezio de la Oriento, ili devenas de la nepo de Abraham (Dedan, filo de Jokŝan), prapatro de la antikvaj asirianoj. Tamen ne ekzistas historia bazo por la biblia aserto; estas neniu mencio en asiriaj registroj (kiuj datiĝas jam de la 25-a jarcento a.K.). Aŝur-ubalit la 1-a renversis la Mitanni ĉ. 1365 a.K., kaj la asirianoj profitis de ĉi tiu disvolviĝo prenante la regadon de la orienta parto de Mitania teritorio, kaj poste ankaŭ aneksante hititajn, babilonajn, amoridajn kaj huridajn teritoriojn. La asiria popolo, post la falo de la Nov-Asiria Imperio en 609 a.K. estis sub la regado de la Novbabilona kaj poste la Persa imperio, kiu konsumis la tutan novbabilonan aŭ ĥaldean imperion en 539 a.K. Asirianoj iĝis frontliniaj soldatoj por la Persa Imperio sub Kserkso la 1-a, ludante gravan rolon en la Batalo de Maratono  sub Dario la 1-a en 490 a.K. Herodoto, kies Historioj estas la ĉefa fonto de informo pri tiu batalo, faras neniun mencion pri asirianoj rilate al ĝi. 

Malgraŭ la enfluo de fremdaj elementoj, la ĉeesto de asirianoj estas konfirmita per la kultado de la dio Aŝur: referencoj al la nomo travivas ĝis la 3-a jarcento post Kristo. La grekoj, partoj kaj romianoj havis sufiĉe malaltan nivelon de integriĝo kun la loka loĝantaro en Mezopotamio, kio permesis al iliaj kulturoj pluvivi. La reĝlandoj Osroene, Adiabene, Hatra kaj Asur, kiuj estis sub parta rego, havis asirian identecon. 

Aperante en Sumero ĉ. 3500 a.K., kojnskribaĵo komenciĝis kiel sistemo de piktogramoj. Ĉirkaŭ 3000 a.K., la bildaj reprezentadoj pli simpliĝis kaj pli abstraktiĝis, ĉar la uzata nombro da uzantoj malgrandiĝis. La originala sumera skribo estis adaptita por la verkado de la akada (babilona kaj asira) kaj hitita lingvo. 

La Kültepe-tekstoj, kiuj estis skribitaj en la malnova asiria, konservas la plej fruajn konatajn spurojn de la hitita lingvo, kaj la plej fruan atestadon de iu ajn hindeŭropa lingvo, datitajn al la 20-a jarcento a.K. Plej multe de la arkeologia evidenteco estas tipa de Anatolio anstataŭ de Asirio, sed la uzo de kojnskribo kaj dialekto estas la plej bona indiko de asiriaa ĉeesto. Ĝis nun pli ol 20 000 kojnskribaj tabeloj estis retrovitaj. 

Ekde 1700 antaŭ nia erao kaj pluen, la sumera lingvo estis konservita de la antikvaj babilonanoj kaj asirianoj nur kiel liturgia kaj klasika lingvo por religiaj, artaj kaj sciencaj celoj. 

La akada lingvo, kun siaj ĉefaj dialektoj asiria kaj babilona, ​​iam la lingvafrankao de la Proksima Oriento, komencis malkreski dum la novasiria imperio ĉirkaŭ la 8-a jarcento a.K., estante marĝenigita de la malnova aramea lingvo dum la regado de Tiglatpilezero la 3-a. Antaŭ la helena periodo, la lingvo plejparte limiĝis al fakuloj kaj pastroj laborantaj en temploj en Asirio kaj Babilonio.

Ekde la 1-a jarcento a.K., Asirio estis la batalkampo de la longedaŭraj Romi-persaj militoj. Granda parto de la regiono estis la roma provinco de Asirio el 116 al 118 p.K. sekvante la konkerojn de Trajano, sed post parta-inspirita asiria ribelo, la nova imperiestro Hadriano retiriĝis de la mallongdaŭra romia provinco de Asirio kaj ĝia najbara provincoj en 118 p.K. Post sukcesa kampanjo en 197–198, Severus konvertis la reĝlandon Osroeno, centrita en Edessa, en lima romia provinco. Romia influo en la areo finiĝis sub Joviano en 363, kiu forlasis la regionon post finado de rapida packontrakto kun la sasanidoj. De la pli posta dua jarcento, la Romia Senato inkludis plurajn famajn asirianojn, inkluzive de Tiberio Klaŭda Pompejano kaj Avidio Kasio.

La asirianoj estis kristanigitaj en la unua ĝis tria jarcentoj en romia Sirio kaj romia Asirio. La loĝantaro de la sasanida provinco Asōristān estis miksitaj unu, kunmetita de Asirio, Sirianoj en la malproksima sudo kaj la okcidentaj dezertoj kaj persoj. La greka elemento en la urboj, ankoraŭ forta dum la Parta Imperio, ĉesis esti etne aparta en sasanidaj tempoj. La plimulto de la loĝantaro estis orient-arameaj parolantoj.

Kune kun la arameoj, armenoj, grekoj kaj nabateoj, la asirianoj estis inter la unuaj homoj, kiuj konvertiĝis al kristanismo kaj disvastigis orientan kristanismon al la Malproksima Oriento malgraŭ fariĝi, ekde la 8-a jarcento, minoritata religio en sia patrujo sekvante la islamanan konkeron de Persio.

En 410, la Koncilio de Seleŭkio-Ktesifono, la ĉefurbo de la Sasanida Imperio,  organizis la kristanojn ene de tiu imperio en kio iĝis konata kiel la Orienta Eklezio. Ĝia estro estis deklarita esti la episkopo de Seleŭkio-Ktesifono, kiu en la dokumentoj de la konsilio estis referita kiel la Granda aŭ Grava Metropolito, kaj kiu baldaŭ poste estis nomita la Katolikoso de la Oriento. Poste ankaŭ la titolo de Patriarko estis uzata. Diocezoj estis organizitaj en provincoj, ĉiu el kiuj estis sub la aŭtoritato de metropolito. Ses tiaj provincoj estis starigitaj en 410.

Alia konsilio okazinta en 424 deklaris, ke la Katolikoso de la Oriento estas sendependa de okcidentaj ekleziaj aŭtoritatoj (tiuj de la Romia Imperio).

Baldaŭ poste kristanoj en la Romia Imperio estis dividitaj per sia sinteno rilate al la Koncilio de Efeso (431), kiu kondamnis Nestorianismon, kaj la Koncilion de Kalcedonio (451), kiu kondamnis Monofizitismon. Tiuj, kiuj ial rifuzis akcepti unu aŭ alian el ĉi tiuj konsilioj, estis nomataj nestorianoj aŭ monofizitoj, dum tiuj, kiuj akceptis ambaŭ konciliojn, okazigitajn sub la aŭspicioj de la romiaj imperiestroj, estis nomataj melkitoj (devenantaj de siria malkā, reĝo). Ĉiuj tri grupoj ekzistis inter la siriaj kristanoj, la orientaj sirianoj nomiĝis nestorianoj kaj la okcidentaj sirianoj dividiĝis inter la monofizitoj (hodiaŭ la Siria Ortodoksa Eklezio, ankaŭ konata kiel jakobitoj, laŭ Jakobo Baradai) kaj tiuj, kiuj akceptis ambaŭ konciliojn (ĉefe hodiaŭa Ortodoksa eklezio, kiu adoptis la bizancan riton en la greka lingvo, sed ankaŭ la Maronita Eklezio, kiu konservis sian okcidentan sirian riton kaj ne estis tiel proksime akordigita kun Konstantinopolo). Post la divido la orientaj kaj okcidentaj sirianoj disvolviĝis apartaj dialektoj. Kun la pliiĝo de siria kristanismo, orienta aramea lingvo ĝuis renesancon kiel klasika lingvo en la dua ĝis 8-a jarcentoj, kaj specoj de tiu formo de aramea (novarameaj lingvoj) estas ankoraŭ parolataj de kelkaj grupetoj de jakobaj kaj nestoriaj kristanoj en la Proksima Oriento.

La asirianoj komence spertis kelkajn periodojn de religia kaj kultura libereco intermetitaj kun periodoj de severa religia kaj etna persekutado post la islama konkero de Persujo en la 7-a jarcento. Asirianoj kontribuis al islamaj civilizoj dum la Umajadaj kaj Abasidaj kaliflandoj tradukante verkojn de grekaj filozofoj al siria lingvo kaj poste al la araba. Ili ankaŭ elstaris je filozofio, scienco kaj teologio kaj la personaj kuracistoj de la abasidaj kalifoj ofte estis asirianoj, kiel la longdaŭra dinastio Buĥtiŝu. Multaj erudiciuloj pri la Domo de Saĝo havis asiriaan kristanan fonon. 

Indiĝenaj asirianoj fariĝis duaklasaj civitanoj en pli granda araba islama ŝtato, kaj tiuj, kiuj rezistis arabigon kaj konvertiĝon al islamo, estis submetitaj al severa religia, etna kaj kultura diskriminacio, kaj certaj limigoj estis truditaj al ili. Asirianoj estis ekskluditaj de specifaj devoj kaj okupoj rezervitaj por islamanoj, ili ne ĝuis la samajn politikajn rajtojn kiel islamanoj, ilia vorto ne estis egala al tiu de islamano en juraj kaj civilaj aferoj, ĉar kristanoj estis submetataj al pago de speciala imposto, al ili estis malpermesite disvastigi sian religion aŭ konstrui novajn preĝejojn en islamaj landoj, sed oni ankaŭ atendis ke ili aliĝu al la samaj leĝoj pri posedaĵo, kontrakto kaj devo kiel la islamaj araboj. Ili ne povis serĉi konvertiĝon de islamano, ne-islama viro ne povis geedziĝi kun islama virino kaj la infano de tia geedziĝo estus konsiderita islama. Ili ne povis posedi islaman sklavon kaj devis porti malsamajn vestojn ol tiuj de islamanoj por esti distingeblaj. Aldone al la kroma imposto, ili ankaŭ estis postulataj pagi imposton pro la tereno kiu estis pli peza la imposto pro kristanoj. Tamen al ili estis certigita protekto, donita religia libereco kaj regi sin laŭ siaj propraj leĝoj. 

Ĉar ne-islama predikado estis puninda per morto sub Ŝario, la asirianoj estis devigitaj prediki en Transoksiano, Mezazio, Hindio, Mongolio kaj Ĉinio kie ili establis multajn preĝejojn. La Eklezio de la Oriento estis konsiderita kiel unu el la plej gravaj kristanaj potenculoj en la mondo, kune kun latina kristanismo en Eŭropo kaj la Orientromia imperio. 

Ekde la 7-a jarcento post Kristo Mezopotamio konstante enfluis arabojn, kurdojn kaj aliajn iranajn popolojn,  kaj poste tjurkajn popolojn. Asirianoj estis ĉiam pli marĝenigitaj, persekutitaj, kaj iom post iom fariĝis malplimulto en sia propra patrujo. Konvertiĝo al Islamo rezulte de peza impostado, kiu ankaŭ rezultigis malpliigitan enspezon de iliaj regantoj. Kiel rezulto, la novaj konvertitoj migris al islamaj garnizonurboj proksimaj.

Asirianoj restis regantaj en Alta Mezopotamio ĝis la 14-a jarcento  kaj la urbo Aŝuro estis ankoraŭ okupita de asirianoj dum la islama periodo ĝis la mezo de la 14-a jarcento kiam la islama turk-mongola reganto Timur faris religie motivitan masakron kontraŭ asirianoj. Poste ne estis notoj pri asirianoj restantaj en Aŝuro laŭ la arkeologia kaj numismata registro. De ĉi tiu punkto, la asiria loĝantaro draste reduktiĝis en sia patrujo. 

Ekde la 19-a jarcento, post la pliiĝo de naciismo en Balkanio, la otomanoj komencis rigardi asirianojn kaj aliajn kristanojn en sia orienta fronto kiel eblan minacon. La kurdaj emiroj klopodis plifirmigi sian potencon atakante asiriajn komunumojn, kiuj jam estis bone establitaj tie. Akademiuloj taksas, ke dekmiloj da asirianoj en la regiono Hakkari estis murditaj en 1843 kiam Bedr Ĥan Beg , la emiro de Bohtan, invadis ilian regionon. Post posta masakro en 1846, la otomanoj estis devigitaj de la okcidentaj potencoj interveni en la regionon, kaj la rezultinta konflikto detruis la kurdajn emirlandojn kaj reasertis la otomanan potencon en la areo. La asirianoj estis submetitaj al la masakroj de Dijarbakiro iom poste. 

Estante kulture, etne kaj lingve apartaj de siaj islamaj najbaroj en la Proksima Oriento, la araboj, la persoj, kurdoj, turkoj, la asirianoj eltenis multe da malfacilaĵoj tra sia lastatempa historio kiel rezulto de religia kaj etna persekuto de ĉi tiuj grupoj.

Post la regado de la selĝukoj kaj la bujidoj, la regiono sub la regado de la Mongola Imperio post la falo de Bagdado en 1258. La mongolaj ĥanoj simpatiis kun kristanoj kaj ne damaĝis ilin. La plej elstara inter ili estis probable Isa Kelemeĉi, diplomato, astrologo kaj estro de la kristanaj aferoj en Juan Ĉinio. Li pasigis kelkan tempon en Persio sub la Ilĥanlando. La masakroj de Timur de la 14-a jarcento detruis la asirian popolon. La masakroj kaj forraboj de Timuro de ĉio kristana draste reduktis ĝian ekziston. Fine de la regado de Timur, la restanta asiria loĝantaro preskaŭ estis ekstermita en multaj lokoj. Direkte al la fino de la 13-a jarcento, Bar Hebraeus, la konata asiria erudiciulo kaj hierarko, trovis multe da trankvilo en sia diocezo en Mezopotamio. La diocezo de Sirio, li skribis.

La regiono poste estis regata de la Irane loĝantaj tjurklingvaj konfederacioj de ak-kojunloj kaj kara-kojunloj. Poste, ĉiuj asirianoj, same kiel kun la resto de la etnoj loĝantaj en la antaŭaj teritorioj de la ak-kojunloj, falis en safavidajn manojn ekde 1501.

La otomanoj certigis sian regadon super Mezopotamio kaj Sirio en la unua duono de la 17-a jarcento post la Otomana-Safavida Milito (1623-39) kaj la rezultinta Traktato de Zuhab. Neislamanoj estis organizitaj en miliojn. Siriaj kristanoj tamen estis ofte konsiderataj unu milio kune kun armenoj ĝis la 19-a jarcento, kiam nestorianoj, siriaj ortodoksuloj kaj ĥaldeoj akiris tiun rajton ankaŭ. 

La arameaj parolantaj mezopotamiaj kristanoj estis delonge dividitaj inter anoj de la Orienta Eklezio, ofte nomataj Nestorianoj, kaj anoj de la Siria Ortodoksa Eklezio, ofte nomata jakobanoj. Ĉi-lastajn organizis Marutha de Tikrit (565–649) kiel 17 diocezoj sub Metropolito de la Oriento, tenante la plej altan rangon en la Siria Ortodoksa Eklezio post tiu de la Siria Ortodoksa Patriarko de Antioĥio. La metropolito loĝis en Tikrit ĝis 1089, kiam li translokiĝis al la urbo Mosulo dum duona jarcento, antaŭ ol ekloĝi en la proksima monaĥejo de Mar Mattai (ankoraŭ apartenanta al la Siria Ortodoksa Eklezio) kaj tiel ne malproksime de la loĝejo de la Patriarkoj de la Orienta Eklezio. De 1533, la posedanto de la ofico estis konata kiel la Mapriano de Mosulo, por distingi lin de la Mapriano de la Patriarkejo de Tur Abdin.. 

En 1552, grupo de episkopoj de la Orienta Eklezio de la nordaj regionoj de Dijarbakiro kaj Selmas, kiuj estis malkontentaj pri rezervo de patriarka sinsekvo al membroj de ununura familio, eĉ se la elektita posteulo estis iom pli ol infano, elektita kiel rivala patriarko la abato de la Monaĥejo Rabban Hormizd, Yohannan Sulaqa. Ĉi tio tute ne estis la unua skismo en la Orienta Eklezio. Ekzemplo estas la provo anstataŭigi Timoteon la 1-a (779–823) per Efremo de Gandīsābur. 

Laŭ tradicio, patriarko povus esti ordinita nur de iu kun ĉefepiskopa (metropolita) rango, rango al kiu nur membroj de tiu familio estis promociitaj. Pro tiu kialo, Sulaqa vojaĝis al Romo, kie, prezentita kiel la nova patriarko elektita, li eniris en komunion kun la katolika eklezio kaj estis ordinita de la papo kaj rekonita kiel patriarko. La titolo aŭ priskribo laŭ kiu li estis rekonita kiel patriarko estas diverse donita kiel Patriarko de Mosulo en Orienta Sirio;  Patriarko de la Eklezio de la Ĥaldeoj de Mosulo;  Patriarko de la Ĥaldeoj; Patriarko de Mosulo; aŭ Patriarko de la orientaj asirianoj, ĉi tiu lasta estas la versio donita de Pietro Strozzi sur la dua lasta sennombra paĝo antaŭ paĝo 1 de lia De Dogmatibus Chaldaeorum, el kiu angla traduko estas donita en la Malgrandaj Orientaj Eklezioj de Adrian Fortescue. 

Mar Ŝimun la 8-a Johannan Sulaka revenis al norda Mezopotamio en la sama jaro kaj riparis sian sidlokon en Dijarbakiro. Antaŭ ol esti malliberigita kvar monatojn kaj poste en januaro 1555 mortigita de la guberniestro de Amadija laŭ instigo de la rivala patriarko de Alkoŝ, la linio Alija,  li ordinis du metropolitojn kaj tri aliajn episkopojn, tiel komencante nova eklezia hierarkio: la patriarka linio konata kiel la linio Ŝimun. La areo de influo de ĉi tiu patriarkejo baldaŭ translokiĝis de Dijarbakiro de oriento, riparante la sidejon, post multaj ŝanĝoj, en la izolita vilaĝo Koĉanis.

La Ŝimun-linio poste devojiĝis de Romo kaj en 1662 adoptis kredan konfeson malkongruan kun tiu de Romo. Gvidado de tiuj, kiuj deziris komunion kun Romo, pasis al la ĉefepiskopo Jozefo la 1-a, rekonita unue de la turkaj civilaj aŭtoritatoj (1677) kaj poste de Romo mem (1681). Jarcenton kaj duono poste, en 1830, estreco de la katolikoj (la Ĥaldea katolika eklezio) estis donita al Johannan Hormizd, membro de la familio, kiu dum jarcentoj provizis la patriarkojn de la legitimisto Elija-linio, kiu venkis la plej multajn el la sekvantoj de tiu linio. Tiel la patriarka linio de tiuj, kiuj en 1553 eniris komunion kun Romo, nun estas patriarkoj de la tradiciisma branĉo de la Orienta Eklezio, tiu, kiu en 1976 oficiale adoptis la nomon Asiria Eklezio de la Oriento. 

En la 1840-aj jaroj multaj el la asirianoj loĝantaj en la montoj Hakkari en la sudorienta angulo de la Otomana Imperio estis amase murditaj de la kurdaj emiroj de Hakkari kaj Bohtan. 

Alia grava masakro de asirianoj (kaj de armenoj) en la Otomana Imperio okazis inter 1894 kaj 1897 de turkaj trupoj kaj iliaj kurdaj aliancanoj dum la regado de sultano Abdul Hamid la 2-a. La motivoj por ĉi tiuj masakroj estis provo certigi tutislamismon en la Otomana Imperio, rankoro pri la kompara riĉeco de la antikvaj indiĝenaj kristanaj komunumoj, kaj timo, ke ili provos apartiĝi de la ŝanceliĝanta Otomana Imperio. Asirianoj estis masakritaj en Dijarbakiro, Hasankeyef, Sivas kaj aliaj partoj de Anatolio, de sultano Abdul Hamid la 2-a. Ĉi tiuj atakoj kaŭzis la morton de pli ol miloj da asirianoj kaj la devigan otomanigon de la loĝantoj de 245 vilaĝoj. La turkaj trupoj prirabis la restaĵojn de la asiriaj setlejoj kaj ĉi tiuj poste estis ŝtelitaj kaj okupitaj de kurdoj. Senarmaj asiriaj virinoj kaj infanoj estis seksperfortitaj, torturitaj kaj murditaj.

La asirianoj suferspertis kelkajn religie kaj etne motivitajn masakrojn dum la 17-a, 18-a kaj 19-a jarcentoj, kulminante per la grandskalaj Hamidaj masakroj de senarmaj viroj, virinoj kaj infanoj de islamaj turkoj kaj kurdoj en la malfrua 19-a jarcento ĉe la manoj de la Otomana Imperio kaj ĝiaj rilataj (plejparte kurdaj kaj arabaj ) milicoj, kiuj daŭre reduktis nombrojn, precipe en sudorienta Turkio.
La plej signifa lastatempa persekuto kontraŭ la asiria loĝantaro estis la asiria genocido okazinta dum la unua mondmilito. Oni kalkulis, ke inter 275 000 kaj 300 000 asirianoj estis buĉitaj de la armeoj de la Otomana Imperio kaj iliaj kurdaj aliancanoj, nombrante ĝis du trionoj de la tuta asiria loĝantaro.

Ĉi tio kaŭzis grandskalan migradon de asiriaj homoj el Turkio en landojn kiel Sirio, Irano kaj Irako (kie ili devis suferi pliajn perfortajn atakojn mane de araboj kaj kurdoj), same kiel aliajn najbarajn landojn en kaj ĉirkaŭ la Proksima Oriento kiel Armenio, Kartvelio kaj Rusio.
 
Reage al la asiria genocido kaj logita de britaj kaj rusaj promesoj de sendependa nacio, la asirianoj gviditaj de Agha Petros kaj Malik Ĥoŝaba de la tribo Bit-Tjari, batalis kune kun la aliancanoj kontraŭ otomanaj trupoj en asiria sendependeca milito. Malgraŭ tio ke la asirianoj estas malpli nombraj kaj superitaj de la malamikoj, ili batalis sukcese, gajnante kelkajn venkojn super la turkoj kaj kurdoj. Ĉi tiu situacio daŭris ĝis iliaj rusaj aliancanoj forlasis la militon, kaj armena rezisto rompiĝis, lasante la asirianojn ĉirkaŭitaj, izolitaj kaj fortranĉitaj de provizaj linioj. La konsiderinda asiria ĉeesto en sudorienta Anatolio, kiu enhavis pli ol kvar jarmilojn, estis tiel reduktita al ne pli ol 15.000 antaŭ la fino de la Unua mondmilito.

La plimulto de asirianoj loĝantaj en la hodiaŭa moderna Turkio estis devigita fuĝi al Sirio aŭ Irako post la turka venko dum la Milito por Turka Sendependiĝo. En 1932, asirianoj rifuzis iĝi parto de la lastatempe formita ŝtato Irako kaj anstataŭe postulis sian agnoskon kiel nacio ene de nacio. La asiria gvidanto Ŝimun la 21-a Eŝai petis al la Ligo de Nacioj agnoski la rajton de la asirianoj regi la areon konatan kiel la asiria triangulo en norda Irako. Dum la franca mandata periodo, kelkaj asirianoj fuĝis de etnaj purigoj en Irako dum la masakro de Simelo, establis multajn vilaĝojn laŭ la rivero Ĥabur dum la 1930-aj jaroj.

La Asiriaj Stelejoj estis fonditaj de la britoj en 1928, kun antikvaj asiriaj armeaj altranguloj kiel Rab-ŝakeh, Rab-talia kaj Tartan, revivigitaj por la unua fojo en jarmiloj por ĉi tiu forto. La asirianoj estis aprezitaj de la britaj regantoj pro siaj batalaj kvalitoj, lojaleco, braveco kaj disciplino, kaj kutimis helpi la britojn sufoki ribelojn inter la araboj kaj kurdoj. Dum la Dua Mondmilito, dek unu asiriaj firmaoj vidis agon en Palestino kaj pliaj kvar servis en Kipro. La Paraŝuta Kompanio estis ligita al la Reĝa Mara Komando kaj estis implikita en batalado en Albanio, Italio kaj Grekio. La Asiriaj Setlejoj ludis gravan rolon en subigado de la por-naziaj irakaj trupoj ĉe la batalo de Habbanija en 1941.

Tamen, ĉi tiu kunlaboro kun la britoj estis rigardata kun suspekto de iuj gvidantoj de la nove formita Iraka reĝlando. La streĉiteco atingis sian pinton baldaŭ post la formala sendependecdeklaro kiam centoj da asiriaj civiluloj estis buĉitaj dum la Masakro de Simelo fare de la iraka armeo en aŭgusto 1933. La okazaĵoj kaŭzis la elpelon de Ŝimun la 21-a Eŝai la Katolikoso kaj Patriarko de la Asiria Eklezio de la Oriento al Usono kie loĝis ĝis lia morto en 1975. 

La periodo de la 1940-aj jaroj ĝis 1963 vidis periodon de ripozo por la asirianoj. La reĝimo de prezidanto Abd al-Karim Kasim precipe vidis la asirianojn akceptitajn en ĉefan socion. Multaj urbaj asirianoj iĝis sukcesaj komercistoj, aliaj estis bone reprezentitaj en politiko kaj militistaro, iliaj urboj kaj vilaĝoj prosperis neĝenataj, kaj asirianoj elstaris, kaj estis sufiĉe reprezentitaj en sportoj.

La Baazo prenis la potencon en Irako kaj Sirio en 1963, enkondukante leĝojn celantajn subpremi la asirian nacian identecon per arabigaj politikoj. La donado de tradiciaj asiriaj nomoj estis malpermesita kaj asiriaj lernejoj, partioj, preĝejoj kaj literaturo estis subpremitaj. Asirianoj estis forte premataj identigi sin kiel irakaj / siriaj kristanoj. Asirianoj ne estis agnoskitaj kiel etno de la registaroj kaj ili kreskigis dividojn inter asirianoj laŭ religiaj linioj (ekz. Asira Eklezio de la Oriento kontraŭ Ĥaldea Katolika Eklezio kontraŭ Siria Ortodoksa Eklezio). 

En respondo al tia persekuto, la asirianoj de la movado Zowaa ene de la Asiria Demokratia Movado komencis armitan lukton kontraŭ la iraka registaro en 1982 sub la gvidado de Jonadam Kanna, kaj tiam interligis kun la Iraka-Kurdia Fronto en la fruaj 1990-aj jaroj. Jonadam Kanna precipe estis celo de la registaro de Saddam Hussein dum multaj jaroj.

La kampanjo Anfal de 1986–1989 en Irako, kiu celis kurdan opozicion, rezultigis murdon de 2 000 asirianoj per siaj gaskampanjoj. Pli ol 31 urboj kaj vilaĝoj, 25 asiriaj monaĥejoj kaj preĝejoj estis detruitaj ĝis la tero. Pluraj asirianoj estis murditaj, aliaj estis deportitaj al grandaj urboj, kaj iliaj teroj kaj hejmoj tiam estis transprenitaj de araboj kaj kurdoj. 

Ekde la Iraka Milito en 2003 socia agitado kaj kaoso rezultigis la senprovokan persekuton de asirianoj en Irako, plejparte de islamaj ekstremistoj (kaj ŝijaistoj kaj sunaistoj) kaj kurdaj naciistoj (ekz. dum la tumultoj de Dahuk de 2011 celitaj al asirianoj kaj jezidoj). En lokoj kiel Dora, kvartalo en sudokcidenta Bagdado, la plimulto de ĝia asiria loĝantaro aŭ fuĝis eksterlanden aŭ al norda Irako, aŭ estis murdita. Islama indigno pro la okupado de Usono de Irako, kaj okazaĵoj kiel ekzemple la bildstrioj de Jyllands-Posten Mohamedo kaj la konflikto de Papo Benedikto la 16-a pri Islamo rezultigis islamanojn atakantajn asiriajn komunumojn. Ekde la komenco de la iraka milito, almenaŭ 46 preĝejoj kaj monaĥejoj estis bombitaj. 

En la lastaj jaroj la asirianoj en norda Irako kaj nordorienta Sirio fariĝis celo de ekstrema senprovoka islama terorismo. Rezulte, asirianoj prenis armilojn kune kun aliaj grupoj (kiel kurdoj, turkomanoj kaj armenoj) responde al senprovokaj atakoj de Al-Kaida, la Islama Ŝtato, Nusra Fronto kaj aliaj terorismaj islamaj fundamentismaj grupoj. En 2014 islamaj teroristoj de la Islama Ŝtato atakis asiriajn urbojn kaj vilaĝojn en la asiria patrujo de norda Irako, kune kun urboj kiel Mosulo kaj Kirkuk kiuj havas grandajn asiriajn loĝantarojn. Estis raportoj pri abomenaĵoj faritaj de teroristoj de la Islama Ŝtato poste, inkluzive; senkapigoj, krucumoj, infanmurdoj, seksperforto, devigaj konvertiĝoj, etna purigado, forrabo, kaj ĉantaĝo en la formo de kontraŭleĝaj impostoj pagitaj al ne-islamanoj. Asirianoj en Irako respondis formante armitajn milicojn por defendi siajn teritoriojn.

Responde al la invado de la islama ŝtato al la asiria patrujo en 2014, multaj asiriaj organizoj ankaŭ formis siajn proprajn sendependajn bataltrupojn por kontraŭbatali la Islaman Ŝtaton kaj eble repreni siajn praajn landojn. Ĉi tiuj inkluzivas la ebenaĵon de Ninivo.

Raporto de 2018 deklaris, ke kurdaj aŭtoritatoj en Sirio, kune kun oficialuloj de Dawronoye, fermis plurajn asiriajn lernejojn en Norda Sirio kaj eksigis sian administradon. Ĉi tio laŭdire okazis ĉar ĉi tiuj instruistoj malsukcesis registriĝi por licenco kaj malakcepti la novan instruplanon aprobitan de la Edukinstanco. Fermmetodoj intervalis de oficiala fermado de lernejoj ĝis armitaj viroj kiu eniris en la lernejojn kaj fermis ilin. Asiria edukisto nomata Isa Raŝid poste estis forte batita ekster sia hejmo pro malakcepto de la kurda programo pri memadministrado. La Asiria Politika Instituto asertis, ke asiria raportisto nomata Souleman Yusph estis arestita de kurdaj trupoj pro siaj raportoj pri la fermoj de lernejoj rilataj al Dawronoye en Sirio. Specife, li dividis multajn fotojn en Facebook detaligante la fermojn.

La asiria patrujo inkluzivas la pratempajn urbojn Ninivo (Mosulo), Nuhadra (Dahuk), Arrapha/Beth Garmai (Kirkuk), Al Qosh , Tesqopa kaj Arbela (Arbil) en Irako, Urmia en Irano, kaj Hakkari (granda regiono, kiu konsistas el la modernaj urboj Yuksekova, Hakkâri, Çukurca, Semdinli kaj Uludere), Edessa/Urhoy (Urfa), Harran, Amida (Dijarbakiro) kaj Tur Abdin (Midyat kaj Kafro) en Turkio, inter aliaj. Iuj urboj estas nuntempe sub kurda regado kaj aliaj ankoraŭ havas asirian ĉeeston, nome tiuj en Irako, ĉar la asiria loĝantaro en sudorienta Turkio (kiel tiuj en Hakkari) estis etne purigitaj dum la asiria genocido de la unua mondmilito.  Tiuj, kiuj postvivis, fuĝis al netuŝitaj areoj de asiria setlejo en Norda Irako, kun aliaj ekloĝantaj en irakaj urboj sude. Kvankam multaj ankaŭ enmigris al najbaraj landoj en Kaŭkazio kaj Mezoriento kaj ĉirkaŭe kiel Armenio, Sirio, Kartvelio, suda Rusio, Libano kaj Jordanio. 

En antikvaj tempoj, akadlingva Asirio ekzistis en kio nun estas Sirio, Jordanio, Israelo kaj Libano, inter aliaj modernaj landoj, pro la koncentriĝo de la Novasiria imperio en la regiono. Kvankam lastatempa loĝado de kristanaj asirianoj en Nisabina, Qamishli, Hasaka, Al-Qahtaniyah, Al-Darbasiyah, Al-Malikiyah, Amuda, Tel Tamer kaj kelkaj aliaj urbetoj en la gubernio Hasaka en Sirio, okazis en la fruaj 1930-aj jaroj, kiam ili fuĝis de Norda Irako post kiam ili estis celitaj kaj buĉitaj dum la masakro de Simelo.  La asirianoj en Sirio ne havis sirian civitanecon ĝis malfruaj 1940-aj jaroj. 

Konsiderindaj asiriaj loĝantaroj restas nur en Sirio, kie ĉirkaŭ 400 000 asirianoj loĝas, kaj en Irako, kie ĉirkaŭ 300 000 asirianoj loĝas. En Irano kaj Turkio restas nur malgrandaj loĝantaroj, kun nur 20.000 asiroj en Irano, kaj malgranda sed kreskanta asiria loĝantaro en Turkio, kie vivas 25.000 asirianoj, plejparte en la urboj kaj ne en la praaj setlejoj. En Tur Abdin, tradicia centro de asiria kulturo, restas nur 2 500 asirianoj. Malpli ol 50.000 en la censo de 1960, sed pli ol 1.000 en 1992. Ĉi tiu akra malkresko ŝuldiĝas al intensa konflikto inter Turkio kaj PKK en la 1980-aj jaroj. Tamen estas ĉirkaŭ 25.000 asirianoj en tuta Turkio, kun plej multaj loĝantaj en Istanbulo. Plej multaj asirianoj nuntempe loĝas en la Okcidento pro la jarcentoj de persekutado fare de la najbaraj islamanoj. Antaŭ la Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio, en raporto de 2013 de oficialulo de la Ĥaldea Siria Asiria Popola Konsilio, oni kalkulis, ke 300 000 asirianoj restis en Irako. 

Estas tri ĉefaj asiraj subgrupoj: orienta, okcidenta, ĥaldea. Ĉi tiuj subsekcioj nur parte interkovras lingve, historie, kulture kaj religie.

Pro ilia kristana identeco kaj etneco, la asirianoj estis persekutitaj ekde la alpreno de kristanismo. Dum la regado de Jazdegerdo la 1-a, kristanoj en Irano estis rigarditaj kun suspekto kiel eblaj romiaj renversemuloj, rezultigante persekutojn dum samtempe antaŭenigante Nestorian Kristanismon kiel bufro inter la Eklezioj de Romo kaj Irano. Persekutoj kaj provoj trudi Zaratuŝtrismon daŭris dum la regado de Jazdegerdo la 2-a. 

Dum la epokoj de mongola regado sub Ĝingis-Ĥano kaj Timur okazis arbitra buĉado de dekmiloj da asirianoj kaj detruo de la asiria loĝantaro de nordokcidenta Irano kaj centra kaj norda Irano. 

Pli lastatempaj persekutoj ekde la 19-a jarcento inkluzivas la Masakrojn de Badr Ĥan, la Masakrojn de Dijarbakiro (1895), la masakron de Adana, la asirian genocidon, la Masakron de Simele kaj la kampanjo al-Anfal .

Ekde la asiria genocido, multaj asirianoj forlasis Mezorienton tute por pli sekura kaj komforta vivo en la landoj de la okcidenta mondo. Kiel rezulto de tio, la asiria loĝantaro en Mezoriento draste malpliiĝis. Ekde hodiaŭ estas pli multaj asirianoj en la diasporo ol en sia patrujo. La plej grandaj asiriaj diasporaj komunumoj troviĝas en Svedio (100,000), Germanio (100,000), Usono (80.000), kaj en Aŭstralio (46,000). 

Laŭ etna procento, la plej grandaj asiriaj diasporaj komunumoj situas en Södertälje en Stokholma Distrikto, Svedio, kaj en Fairfield City en Sidnejo, Aŭstralio, kie ili estas la ĉefa etno en la antaŭurboj Fairfield, Fairfield Heights, Prairiewood kaj Greenfield Park. Ekzistas ankaŭ konsiderinda asiria komunumo en Melburno, Modesto (Stanislaus County) kaj Turlock. 

Krome, malgrandaj asiriaj komunumoj troviĝas en San-Diego, Sakramento kaj Fresno en Usono, Toronto en Kanado kaj ankaŭ en Londono, Britio. En Germanio grandaj asiriaj komunumoj estas disigitaj tra Munkeno, Frankfurto, Stutgarto, Berlino kaj Wiesbaden. En Parizo, Francio, la komunumo Sarcelles havas malgrandan asirian komunumon. Asirianoj en Nederlando ĉefe loĝas en la oriento de la lando, en la provinco Overijssel. En Rusio, grupetoj de asirianoj plejparte loĝas en Krasnodar kaj Moskvo. 

Rimarkindas ke la asirianoj loĝantaj en Kalifornio kaj Rusio sentas sin ligitaj al Irano, dum tiuj en Ĉikago kaj Sidnejo estas ĉefe irakaj asirianoj. Pli lastatempe, siriaj asirianoj grandiĝas en Sidnejo post grandega alveno de novalvenintoj en 2016, al kiuj ricevis azilo sub la speciala humanitara helpo de la Federacia Registaro
. La asirianoj en Detrojto estas ĉefe ĥaldeaj parolantoj, kiuj ankaŭ devenas de Irako. Asirianoj en tiaj eŭropaj landoj kiel Svedio kaj Germanio kutime estas turklingvaj aŭ okcident-asiriaj.

Asirianoj de la Proksima Oriento kaj diasporo uzas malsamajn esprimojn por mem-identigo bazitaj sur konfliktantaj kredoj pri la origino kaj identeco de siaj respektivaj komunumoj. En certaj lokoj de la asiria patrujo, identeco ene de komunumo dependas de la devenvilaĝo de persono aŭ kristana konfesio prefere ol ilia etna komuneco, ekzemple ĥaldeaj katolikoj preferas esti nomitaj ĥaldeoj anstataŭ asirianoj, aŭ siria ortodoksa kristano preferas esti nomata siria. 

Dum la angla arkeologo, de la 19-a jarcento, Austen Henry Layard kredis, ke la siriaj kristanaj komunumoj devenas de la antikvaj asirianoj, vidpunkto, kiun ankaŭ kundividis William Ainger Wigram. Hodiaŭ asirianoj kaj aliaj malplimultaj etnoj en Mezoriento sentas premon identigi sin kiel araboj, turkoj kaj kurdoj. 

Krome, okcidentaj amaskomunikiloj ofte mencias neniun etnan identecon de la kristanaj homoj de la regiono kaj simple nomas ilin kristanoj, irakaj kristanoj, iranaj kristanoj, siriaj kristanoj kaj turkaj kristanoj, etikedo malakceptita de asirianoj.

Malsupre estas terminoj ofte uzataj de asirianoj por memidentigi sin:

Asiria kulturo estas plejparte influita de kristanismo. Estas multaj asiriaj kutimoj, kiuj oftas en aliaj sudokcident-aziaj kulturoj. Ĉefaj festivaloj okazas dum religiaj festoj kiel Pasko kaj Kristnasko. Ekzistas ankaŭ laikaj ferioj kiel Ĥa b-Nisan (printempa ekvinokso). 

Homoj ofte salutas kaj adiaŭas parencojn per kiso sur ĉiu vango kaj dirante  ܫܠܡܐ ܥܠܝܟ  Ŝlama / Ŝlomo loĥ , kio signifas: Paco estu al vi en novaramea lingvo. Aliaj estas salutataj per manpremo nur per la dekstra mano; laŭ mezorientaj kutimoj, la maldekstra mano rilatas al malbono. Simile, ŝuoj ne rajtas esti rigardataj supren, oni eble ne havas siajn piedojn turnitaj al iu ajn rekte, fajfado nokte supozeble vekas Malicspiritojn, ktp. Gepatro ofte metas okulan juvelon sur sian bebon por malhelpi malbonan okulon ĵetita sur ĝin.  Kraĉi sur iu ajn aŭ iliaj havaĵoj estas vidata kiel grava insulto.

Asirianoj estas endogamaj, kio signifas, ke ili ĝenerale edziĝas ene de sia propra etno, kvankam geedzecoj ekster ili etno ne estas perceptataj kiel tabuo, krom se la fremdulo havas alian religian fonon, precipe islamon. Laŭlonge de la historio, rilatoj inter asirianoj kaj armenoj tendencis esti tre amikaj, ĉar ambaŭ grupoj praktikis kristanismon ekde antikvaj tempoj kaj suferis persekutojn sub islamaj regantoj. Tial amikiĝo kaj miksiĝo inter asirianoj kaj armenoj estas sufiĉe ofta, precipe en Irako, Irano, kaj same kiel en la diasporo kun apudaj armenaj kaj asiriaj komunumoj kie unu popolo subtenas la alian.. 

La novarameaj lingvoj, kiuj estas en la semida branĉo de la afrikazia lingva familio, finfine devenas de la malfrua malnova orienta aramea lingvo, la lingvafrankao en la posta fazo de la novasiria imperio, kiu delokigis la orientan semidan asirian dialekton de la akada kaj sumera. La aramea estis la lingvo de komerco kaj komunikado kaj fariĝis la vulgara lingvo de Asirio en la klasika antikvo. Ekde la 1-a jarcento p.K., la akada estis formortinta, kvankam ĝia influo al nuntempaj orientaj novarameaj lingvoj parolitaj de asirianoj estas signifa kaj iu pruntita vortprovizo ankoraŭ pluvivas en ĉi tiuj lingvoj ĝis hodiaŭ. 

Ĉar asirianoj ne havas propran ŝtaton kaj loĝas dise tra la mondo, ili estas plurlingvaj, parolante ambaŭ sian gepatran lingvon kaj lernas tiujn de la socioj, en kiuj ili loĝas. Dum multaj asirianoj fuĝis de sia tradicia patrujo lastatempe, granda nombro ankoraŭ loĝas en arabparolantaj landoj parolante la araban kune kun la novarameaj lingvoj  kaj ankaŭ estas parolata de multaj asirianoj en la diasporo. La plej ofte parolataj lingvoj de asirianoj en la diasporo estas la angla, la germana kaj la sveda. Historie multaj asirianoj parolis ankaŭ turkan, armenan, azeran, kurdan kaj persan kaj malpli granda nombro da asirianoj, kiuj restas en Irano, Turkio (Istanbulo kaj Tur Abdin) kaj Armenio, ankoraŭ hodiaŭ. Multaj pruntvortoj el la menciitaj lingvoj ankaŭ ekzistas en la novarameaj lingvoj, kun la iranaj lingvoj kaj la turka la plej grandaj influoj entute. Laŭdire nur Turkio spertas loĝantaron de asirianoj en la kvar landoj konsistigantaj sian historian patrujon, plejparte konsistante el asiriaj rifuĝintoj el Sirio kaj pli malgranda nombro da asiroj revenantaj de la diasporo en Eŭropo. 

Asirianoj ĉefe uzas la sirian skribon, kiu estas skribita de dekstre maldekstren. Ĝi estas unu el la semidaj abĝadoj rekte descendantaj de la aramea alfabeto kaj kundividas similecojn kun la fenica, hebrea kaj araba alfabetoj. Ĝi havas 22 literojn reprezentantajn konsonantojn , el kiuj tri povas ankaŭ esti uzataj por indiki vokalojn. La vokalaj sonoj estas liverataj aŭ per la memoro de la leganto aŭ per laŭvolaj diakritaj signoj. Siria estas kursiva skribo, kie iuj, sed ne ĉiuj, literoj konektas ene de vorto. Ĝi estis uzata por skribi la sirian lingvon ekde la 1-a jarcento post Kristo. 

La plej malnova kaj klasika formo de la alfabeto estas la ʾEsṭrangēlā- skribo. Kvankam ʾEsṭrangēlā ne plu estas uzata kiel la ĉefa formo por skribi la asirian lingvon, ĝi ricevis iom da reviviĝo ekde la 10-a jarcento, kaj ĝi estis aldonita al la Unikoda Normo en septembro 1999. La orientsiria dialekto estas kutime skribita en la Maḏnḥāyā- formo de la alfabeto, kiu ofte estas tradukita kiel nuntempa, reflektanta ĝian uzon skribe modernan novaramean. La okcidenta siria dialekto estas kutime skribita en la serṭa formo de la alfabeto. Plej multaj literoj klare devenas de ʾEsṭrangēlā , sed estas simpligitaj fluaj linioj . 

Krome, pro praktikaj kialoj, asiriaj homoj ankaŭ uzas la latinan alfabeton, precipe en sociaj retoj de interreto.

Asirianoj apartenas al diversaj kristanaj konfesioj kiel la Asira Eklezio de la Oriento, kun ĉirkaŭ 400.000 membroj, la Ĥaldea Katolika Eklezio, kun ĉirkaŭ 600.000 membroj, kaj la Siria Ortodoksa Eklezio (ʿIdto Suryoyto Triṣaṯ Šuḇḥo), kiu havas inter 1 miliono kaj 4 milionoj da membroj ĉirkaŭ la mondo (nur iuj el ili estas asirianoj), la Antikva Eklezio de la Oriento kun ĉirkaŭ 100.000 membroj. Malgranda malplimulto de asirianoj akceptis la protestantan reformacion, tial estas ortodoksa reformo en la 20-a jarcento, eble pro britaj influoj, kaj nun estas organizita en la Asiria Evangelia Eklezio, la Asiria Pentekosta Eklezio kaj aliaj protestantaj/reformaciaj ortodoksaj asiriaj grupoj. Dum asirianoj estas ĉefe kristanaj, eĥas malplimulto, precipe tiuj kreskigitaj en la okcidento, kiuj emas esti nereligiaj aŭ ateismaj.

Multaj membroj de la sekvaj eklezioj konsideras sin asiriaj. Etnaj identecoj ofte estas profunde interplektitaj kun religio, heredaĵo de la otomana mili-sistemo. La grupo estas tradicie karakterizita kiel aliĝanta al diversaj eklezioj de siria kristanismo kaj parolanta novarameajn lingvojn. Ĝi estas subdividita en:

Bapto kaj Unua Komunio estas festataj vaste, simile al Brit Milah aŭ Bar Mitzvah en judaj komunumoj. Post morto, kunveno okazas tri tagojn post entombigo por festi la ĉieliron de la mortinto, kiel tiu de Jesuo; post sep tagoj alia kunveno memorigas la morton. Proksima familiano portas nur nigrajn vestaĵojn dum kvardek tagoj kaj noktoj, aŭ kelkfoje jare, kiel funebro.

Dum la genocido estis kelkaj asirianoj, kiuj konvertiĝis al islamo. Ili loĝas en Turkio, kaj praktikas islamon sed tamen konservas sian identecon. Malgranda komunumoj de judaj asirianoj ekzistas ankaŭ.

Asiria muziko estas kombinaĵo de tradicia popolmuziko kaj okcidentaj nuntempaj muzikĝenroj, nome popmuziko kaj malpeza roko, sed ankaŭ elektronika danca muziko. Instrumentoj tradicie uzataj de asirianoj inkluzivas la zurnon kaj davulon, sed disetendiĝis por inkluzivi gitarojn, pianojn, violonojn, sintezilojn (t.e. klavaroj kaj elektronikaj tamburoj ), kaj aliajn instrumentojn.

Iuj konataj asiriaj kantistoj en modernaj tempoj estas Ashur Bet Sargis, Sargon Gabriel, Evin Agassi, Janan Sawa, Juliana Jendo, kaj Linda George. Asiriaj artistoj, kiuj tradicie kantas en aliaj lingvoj, inkluzivas Melechesh, Timz kaj Aril Brikha. Asiria-aŭstralia grupo Azadoota prezentas siajn kantojn en la asiria lingvo dum ĝi uzas okcidentan stilon de instrumentado.

La unua internacia aramea muzika festivalo okazis en Libano en aŭgusto 2008 por asirianoj internacie.

Asirianoj havas multajn tradiciajn dancojn, kiuj estas prezentataj plejparte por specialaj okazoj kiel geedziĝoj. Asiria danco estas miksaĵo kaj de antikvaj indiĝenaj kaj ĝeneralaj proksimorientaj elementoj. Asiriaj popoldancoj ĉefe konsistas el cirklodancoj, kiuj estas farataj laŭ linio, kiuj povas esti rektaj, kurbaj aŭ ambaŭ. La plej ofta formo de asiria popoldanco estas ĥigo, kiu estas rutine dancita kiam la novedzinoj estas bonvenigitaj en la nupto-bonvenigo. Plej multaj el la cirklodancoj permesas senliman nombron de partoprenantoj, escepte de la Sabra Danco, kiu bezonas tri maksimume. Asiriaj dancoj varias de malforta al forta, depende de la humoro kaj takto de kanto.

Asiriaj festivaloj tendencas esti proksime rilataj al sia kristana kredo, el kiuj Pasko estas la plej elstara el la festoj. Membroj de la Asiria Eklezio de Oriento, Ĥaldea katolika eklezio kaj Siria katolika eklezio sekvas la gregorian kalendaron kaj rezulte festas Paskon dimanĉe inter la 22a de marto kaj la 25a de aprilo inkluzive. Tamen membroj de la Siria Ortodoksa Eklezio kaj Antikva Eklezio de la Oriento festas Paskon dimanĉe inter la 4a de aprilo kaj la 8a de majo inkluzive en la gregoria kalendaro (la 22a de marto kaj la 25a de aprilo en la julia kalendaro). Dum la Karesmo, asirianoj estas kuraĝigitaj fasti 50 tagojn sen viando kaj sen aliaj manĝaĵoj bestodevenaj.

Asirianoj ankaŭ praktikas unikajn geedzecajn ceremoniojn. La ritoj faritaj dum geedziĝoj devenas de multaj malsamaj elementoj de la pasintaj 3 000 jaroj. Asiria geedziĝo tradicie daŭris semajnon. Hodiaŭ geedziĝoj en la asiria patrujo kutime daŭras 2-3 tagojn; en la asiria diasporo ili daŭras 1-2 tagojn.

Asiriaj vestaĵoj varias de vilaĝo al vilaĝo. Vesto estas kutime blua, ruĝa, verda, flava kaj purpura; ĉi tiuj koloroj ankaŭ estas uzataj kiel brodaĵo sur blanka vestaĵo. Ornamado estas luksa en asiraj kostumoj, kaj foje implikas juvelaĵojn. La konusaj ĉapeloj de tradicia asiria vesto malmulte ŝanĝiĝis dum jarmiloj de tiuj portataj en antikva Mezopotamio, kaj ĝis la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj la antikva mezopotamia tradicio de plektado aŭ plektado de haroj, barboj kaj lipharoj estis ankoraŭ kutima.

Asiria kuirarto similas al aliaj sudokcident-aziaj kuirartoj kaj estas riĉa je grajnoj, viando, terpomo, fromaĝo, pano kaj tomatoj. Tipe rizo estas servata kun ĉiu manĝo, kun kuiraĵo verŝita sur ĝin. Teo estas populara trinkaĵo, kaj ekzistas pluraj pladoj el desertoj, manĝetoj kaj trinkaĵoj. Alkoholaj trinkaĵoj kiel vino kaj tritika biero estas organike produktitaj kaj trinkitaj.




#Article 104: Arablingva literaturo (305 words)


Arablingva literaturo estas literaturo verkita en la araba lingvo aŭ ties dialektoj.

Ĝia komenco ne estas tute klara ĉar la unuaj versoj kaj rakontoj funkciadis per laŭtvoĉaj komunikoj. Unuaj skribaĵoj aperas nur en 8-a 9-a jarcento sed estas konformaj al antaŭislama literaturo (Ĝaĥilio) pro la tradicio de parkera lernado. Nur tiam oni tute skribis antaŭaraban poezion, kiu estas eĉ hodiaŭ opiniata kiel sankta por araba kulturo simile al Odiseo kaj Iliado en eŭropa kulturo. La skribaĵoj post komenco de alveno de Mohamedo estis jam multe influita per reguloj de Korano, ankaŭ skribita jam en la 9-a jarcento de laŭtvoĉa komunikado. La unuan plenan redakcion de Koran en Eŭropo faris Alessandro Paganini en 16-a jarcento. Egan popularecon de araba literaturo donis al ĝi Mil kaj unu noktoj, kiuj estis ĉefa inspiro por eŭropaj verkistoj kiel Jan Potocki aŭ Daniel Defoe. Inter gravaj filozofoj kiel Aviceno kaj Ibn-Ruŝd plej granda verkisto estis poeto Ibn Arabi kies verkoj (plej famaj estas Mekaaj iluminaĵoj) influis Dante-on same kiel Kitab al-Miraj (epika rakonto pri vivo de Mohamedo). Inter gravaj poetoj estas ankaŭ Abu Nuvas kiu estas eĉ priskribita en Mil kaj unu noktoj. Lia poezio estas unu el plej malnovaj gejaj literaturaĵoj.

Al-Nahda (en araba: النهضة, al-Nahḍa), «Renaskiĝo» aŭ «Araba vekiĝo», estis termino uzata por aludi al renaskiĝo de la arabaj literaturo kaj pensaro sub la influo de Okcidento, dum la dua duono de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento. Tiu movado ekis en Egiptio, Libano kaj Sirio kaj poste etendiĝis al aliaj arabaj landoj.

Komence de 20-a jarcento komencas la romantismo en arablingva literaturo. La modernaj verkistoj estas ĉiam pli ofte opiniataj kiel herezuloj. La herezaj, demonismaj vizioj estas al moderna literaturo esenco por tiel gravaj verkistoj kiel Ĝibran Ĥalil Ĝibran. Persekutitaj estis ankaŭ Nagib Mahfuz aŭ Salman Rushdie.

Vd. ankaŭ: Islama Literaturo - Perslingva literaturo




#Article 105: Arabio (229 words)


Arabio estas duoninsulo en sud-okcidenta Azio, la plej granda en la mondo; Araboj nomas ĝin insulo de araboj (ĝazirat al arab). Arabio, Arabujo aŭ Araba Duoninsulo estas hejmlando de la araba loĝantaro, lingvo kaj kulturo, ankaŭ mondreligio Islamo. Preskaŭ ĉiuj semidaj triboj, kiuj en antikveco transmigris al Mezopotamio kaj Palestino, originas de la centra Arabio. La centra parto de Arabio neniam estis konkerita de iuj imperioj kaj ĝi ĉefrolis en la historio de multaj muzulmanaj regnoj.

Areo ĉirkaŭ 2,7 mln kv.km.Loĝantaro pli ol 35 mln. Ĉirkaŭita de Ruĝa Maro (okcidente), Adena Golfo kaj Araba Maro (sude), Omana Golfo kaj Persa Golfo (oriente). Plimulte - ebenaĵoj kaj plataĵoj, en okcidenta kaj sudo - altaj montoj, alteco ĝis 3600 m. Klimato tropika, seka (100–200 mm jare). Plejparte dezertoj - Araba dezerto (Nefudo, Daĥnao, Rub-al-Ĥalo kaj Tihamaho). Gravaj krudaĵoj de nafto.

En Arabio troviĝas la jenaj ŝtatoj: Sauda Arabio, Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno.

La duoninsula araba aŭ suda araba dialekto temas pri la variaĵoj de la araba, kiujn oni parolas en la Araba Duoninsulo. Tio inkludas la landojn Sauda Arabio, Jemeno, Omano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kuvajto, Barejno, Kataro, suda Irako, kaj la tribaj popoloj (la historiaj loĝantoj) de Jordanio.

Arabujo. En 1905 en Aden propagandis Cap. H. E. Jacob. En 1907 kaj 1908 aperis lernolibro por araboj (de Muusbah, 43 p. kaj de Haddad, 56 p.) I. ŜIRJAEV.




#Article 106: Armena Altebenaĵo (1495 words)


La Armena Altebenaĵo (armene : Հայկական լեռնաշխարհ , Hajkakan lernaŝĥarh; ankaŭ konata kiel Armena Ĉirkaŭa Regiono aŭ simple Armenio) estas la plej centra kaj la plej alta el la tri altebenaĵoj, kiuj kune formas la nordan sektoron de Okcidenta Azio.  Komencante de la okcidento, la Armena Altebenaĵo estas limigita per la Anatolia altebenaĵo, Kaŭkazo, la Kura-Aras-ebenaĵo , la Irana Altebenaĵo, kaj Mezopotamio (aŭ Fekunda duonluno). La altebenaĵoj estas dividitaj en okcidentajn kaj orientajn regionojn, difinitajn de la Ararat-Valo kie situas la Monto Ararato. Okcidenta Armenio estas nuntempe nomata orienta Anatolio, kaj orienta Armenio kiel Malgranda Kaŭkazo, kaj historie transkaŭkaza .

Dum la Ferepoko , la regiono estis konata per variaĵoj de la nomo Ararat ( Urartu , Uruatri , Uraŝtu ). Poste, la Altebenaĵoj estis konataj kiel Granda Armenio, centra regiono al la historio de la armenoj, kaj unu el la kvar geopolitikaj regionoj asociitaj kun la armenoj, la aliaj tri estantas Malgranda Armenio, Sofeno, kaj Komaĝeno. 

La loĝantaro de la regiono estis ĉefe armena dum la plimulto de sia konata historio. Antaŭ la apero de armenaj homoj en historiaj registroj, historiistoj hipotezis, ke la regiono devis esti hejmo de diversaj etnoj, kiuj fariĝis homogenaj kiam la armena lingvo elstaris.  La loĝantaro de la Armenaj Altebenaĵoj ŝajnas havi altnivelan regionan genetikan kontinuecon dum pli ol 6000 jaroj.  Lastatempaj studoj montris ke la armenoj estas indiĝenoj de la Armena Altebenaĵo kaj formas klaran genetikan izolitaĵon en la regiono. La regiono ankaŭ estis loĝita dum Antikvo de malplimultoj kiel asirianoj, kartveloj, grekoj, judoj kaj irananoj. Dum la mezepoko, araboj kaj precipe turkmenoj kaj kurdoj ekloĝis en multegaj partoj de la Armena altebenaĵo. La kristana loĝantaro de la okcidenta duono de la regiono estis ekstermita dum la Armena genocido de 1915, kaj pli malgrandskale, la asiriaj kaj grekaj genocidoj. Hodiaŭ la orienta duono estas ĉefe loĝata de armenoj, azerioj, kaj kartveloj, dum la okcidenta duono estas ĉefe loĝata de azerioj, kurdoj (inkluzive de jezidoj), turkoj kaj zazaoj , kun malplimulto de asirianoj .

La regiono estis administrita por la plimulto de sia konata historio de armena nobelaro kaj ŝtatoj, ĉu ĝi estis kiel parto de tute sendependa armena ŝtato, kiel vasaloj, aŭ kiel parto de eksterlanda ŝtato. Ekde la 1040-aj jaroj, la altebenaĵoj estis sub la regado de diversaj tjurkaj popoloj kaj la Safavida dinastio, kun epokoj da armena aŭtonomio en lokoj kiel ekzemple Arcaĥo. Granda parto de Orienta Armenio, kiu estis regita de la Safavidoj ekde la 16-a jarcento, fariĝis parto de la Rusa Imperio en 1828 kaj poste estis enmetita en Sovetunion, dum granda parto de Okcidenta Armenio estis sub la regado de la Otomana Imperio kaj poste integrigita en Turkio. Hodiaŭ la regiono estas dividita inter Turkio, Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano kaj Irano .

La Armena Altebenaĵo estas parto de la Alpa-himalaja sistemo, formante parton de la azia teritorio, kiu etendiĝas de la Pontaj Montoj ĝis la Malaja duoninsulo. Ĝia tuta areo estas ĉirkaŭ 400.000 km 2. Historie, la Armena Altebenaĵo estis la scenejo de granda vulkana agado.  Geologie lastatempa vulkanismo sur la areo rezultigis grandajn vulkanajn formaciojn kaj serion de montaraj masivoj kaj tektonika movado formis la tri plej grandajn lagojn en la Altebenaĵo; Lago Sevan, Lago Van kaj Urmijo. La Armena Altebenaĵo riĉas je akvoresursoj. 

La centra, aksa ĉeno de armena altebenaĵa krestoj, kurantaj de okcidento al oriento tra okcidenta Armenio, estas nomita la Kontraŭ-Taŭro.  En la okcidento, la Kontraŭ-Taŭro foriras norde de la Centra (Kilikia) Taŭro, kaj, pasante rekte meze de la armena altebenaĵo, paralela al la Orienta (Armena) Taŭro, finiĝas en la oriento ĉe la Ararat-pintoj.

Okcidente situas la Anatolia altebenaĵo, kiu leviĝas malrapide de la malaltebenaĵo marbordo de la Egea Maro kaj konverĝas kun la Armena Altebenaĵo oriente de Kapadokio. La Kaŭkazo etendas sin al la nordoriento de la Armena Plataĵo, kun la Kura rivero formante la orientan limon en la Kura-ebenaĵo. En ĝia sudoriento estas la irana altebenaĵo, kie la alteco falas rapide je proksimume 600 metroj ĝis 1,500 metroj super marnivelo.  Sudokcidente estas Mezopotamio (aŭ Fekunda duonluno).

La plej granda parto de la armena altebenaĵo estas en nuna orienta Anatolio, kaj inkluzivas ankaŭ nordokcidentan Iranon, tutan Armenion, sudan Kartvelion kaj okcidentan Azerbajĝanon.  Ĝiaj nordorientaj partoj ankaŭ estas konataj kiel Malgranda Kaŭkazo, kiu estas centro de armena kulturo.

De 4000 ĝis 1000 a.K., iloj kaj aĵetoj el kupro, bronzo kaj fero estis ofte produktitaj en ĉi tiu regiono kaj komercitaj en najbaraj landoj, kie tiuj metaloj estis malpli abundaj. Ĝi ankaŭ tradicie estas akceptata kiel unu el la eblaj lokoj de la legenda Edena Ĝardeno. 

La Armena Altebenaĵo estis nomita la epicentro de la Ferepoko, ĉar ĝi ŝajnas esti la loko de la unua apero de Ferepoka metalurgio en la malfrua 2-a jarmilo a.K.  En la Frua Ferepoko, la reĝlando Van regis grandan parton de la regiono, ĝis ĝi estis faligita fare de la medoj kaj orontidoj..

En la Epopeo de Gilgameŝ, la lando Aratta estas situigita en geografia spaco, kiu povus priskribi la armenan altebenaĵon. En la Antikva epoko, la loĝantaro kiu vivis en la altebenaĵo estis etne diversa, sed en la aĥemenida periodo (550-330 a.K.), Armen-parolantoj iĝis pli elstaraj ol la ceteraj homgrupoj. Lastatempaj studoj montris ke la armenoj estas indiĝenoj de la Armena Altebenaĵo kaj formas klaran genetikan izolitaĵon en la regiono. Estas signoj de konsiderinda genetika aldonaĵo en la armenoj inter 3000 a.K. kaj 2000 a.K. , ĉi tiuj miksaĵaj datoj ankaŭ koincidas kun la legenda establado de Armenio en 2492 a.K., sed ili malpliiĝas al sensignifaj niveloj ekde 1200 a.K., restante stabilaj ĝis hodiaŭ .

Selĝukaj turkoj unue alvenis en la Armenan Altenaĵon en la 1040-aj jaroj kaj pligrandiĝis okcidenten konkerante teritoriojn kaj loĝante la duoninsulon ĝis fine la Otomana Imperio estis deklarita en 1299. La selĝuka venko en la Batalo de Manzikert enkondukis la plej katastrofajn kvar jarcentojn kaj duono en la historio de Armenio. La plej granda parto de la armena loĝantaro suferspertis senindulgan ruiniĝon, sed Rubeno la 1-a, princo de Armenio, gvidis multajn armenojn kaj forfuĝis al la montoj de la historia regiono ĉe la mediteraneo, Kilikio, kie ili fondis novan princlandon, kiu ne estis en la turka fajra linio. 

La problemoj de Armenio komenciĝis kun la selĝukoj, sed ankoraŭ pliaj problemoj estis venontaj. En la frua 13-a jarcento, dum diversaj popoloj fuĝis de la progresanta mongola atako, la altebenaĵo denove estis ĝenita per la migrado de la popoloj karlukoj kaj ĥorazmoj. La mongoloj, kiuj ne distingis inter kristanismo kaj islamo, atingis la altebenaĵojn en 1235. Kun ilia alveno, Armenio iĝis parto de la Oriento en sia tuteco por la unua fojo de kiam la teritorio estis dividita dum la bizancaj-sasanidaj militoj. Konsideritaj la posteuloj de la abasidoj, sasanidoj kaj selĝukoj, la mongoloj fine konvertiĝis al islamo kaj establis sian dinastion en Azerbajĝano. 

En 1410 la areo estis regata de la tribo kara-kojunloj kiu regis ĝis 1468. La paŝtista kulturo de la turkoj kara-kojunlaj subfosis agrikulturajn praktikojn en Armenio. En 1468, la turkoj ak-kojunloj prenis potencon; ilia regado daŭris ĝis 1502 kiam la safavidoj metis Armenion en iranan regadon. La otomanaj turkoj ne regis la altebenaĵan regionon ĝis 1514, kelkajn jardekojn post kiam la armenoj en la Otomana Imperio ricevis la statuson milio. La altebenaĵoj sub otomanan regadon post la malvenko de la safavidoj ĉe la Batalo de Ĥaldiron. Ili nomumis kurdan tribanon por regi pri la lokaj administraj aferoj de la altebenaĵo. Antaŭ 1516, Otomana Imperio konkeris ĉiujn antaŭajn armenajn landojn, inkluzive Kilikion. 

Dum la Klasika Antikva tempo kaj la Mezepoko, dum diversaj jarcentoj, la Armena Altebenaĵo estis interbatalita inter la Irana Partia Imperio, la Sasanida Persa Imperio, la Bizanca Imperio kaj la Araba Kaliflando.

De la frua moderna epoko kaj plu, la regiono venis rekte sub safavidan iranan regadon. Peze pribatalitaj dum jarcentoj inter la iranaj safavidoj kaj ĝia granda historia rivalo la Otomana Imperio, kun multaj militoj en la regiono, grandaj partoj de la Altebenaĵo konsistanta el okcidenta Armenio estis finfine konkeritaj fare de la otomanoj en la unua duono de la 17-a jarcento post la otomana-safavida milito (1623–39) kaj la rezultinta Traktato de Zuhab. Orienta Armenio, la alia ĉefa parto de la Altebenaĵo, restis en iranaj manoj ĝis la Traktato de Turkmenĉajo de 1828, kiam ĝi estis cedita al Imperia Rusio.

Dum la unua duono de la 19-a jarcento, la otomanaj partoj de la Armena Altebenaĵo konsistanta el Okcidenta Armenio formis la limon de la otomanoj kaj rusaj influkampoj, post kiam ĉi-lasta kompletigis sian konkeron de Kaŭkazio kaj Orienta Armenio malfavore al la kaĝara Irano, post kvar gravaj militoj dum pli ol du jarcentoj kiu perdis siajn teritoriojn de Armenio. 

La Armena genocido estis la fizika elimino de la armena popolo kaj plej multaj pruvoj, ke ili iam vivis sur la granda altebenaĵo nomita la Armena Altebenaĵo, al kiu la kriminto baldaŭ atribuis la novan nomon de Orienta Anatolio. Ekde la Armena genocido kaj dispartigo de la Otomana Imperio post la Unua mondmilito, la Altebenaĵo estis la limregiono de Turkio, Irano kaj Sovetunio kaj, ekde la dissolvo de Sovetunio, Armenio kaj partoj de Kartvelio en 1991 kaj Azerbajĝano.




#Article 107: Abudabio (157 words)


Abudabio Emirlando (Imārat Abu-Dabi aŭ Imārat Abu-Zabi; ) estas la plej granda kaj grava emirlando en konsisto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Ĝi situas ĉe la bordo de la Persa Golfo. Abudabio okupas 67.350 km², kio estas ĉirkaŭ 87 % de la teritorio de UAE, ĝia loĝantaro estas pli ol 1,0 miliono. La ĉefurbo estas samnoma kiel la emirlando, aliaj urboj estas: Al-Ajn, Ĝebel-Dana, Ruveis, Bu-Hasa.

Abudabio estis fondita en 1760 kaj estis sidejo de lokaj regantoj. De 1966 ĝin regis ŝejĥo Zajid bin Sultan al Nahajjan, kiu samtempe estis prezidanto de UAE ekde 1971. Post lia morto en 2004, lin sekvis lia filo Ĥalifa bin Zajid bin Sultan al Nahajjan.

En la municipo en regiono Al Dhafra la  ekfunkciis la unua en la araba mondo , kies plena kapacito atingos 5600 mWt. Ĝi provizos 25% de la elektro de UAE.

La ĉefurbo Abudabio situas ĉe la Persa Golfo kaj estas grava transporta, komerca kaj naftoprilabora centro.




#Article 108: Antiloj (428 words)


Antiloj estas kuniga nomo de la plejmulto de la insuloj de la regiono Karibio. Nur la insul(ar)oj Bahamoj kaj Turkoj kaj Kajkoj troviĝas eksterantile.
Oni distingas inter du (aŭ tri) insularoj Antilaj:

Se dezirindas duonigi Amerikon, la Antiloj Grandaj kaj Mal- nature apartenas al Nordameriko, dum la Ĉebordaj al Sudameriko. Tamen, multaj homoj konsideras Trinidadon kaj Tobagon malgrandaj antiloj, kaj do Nordamerikaj.

Politiko: Multaj el la insuloj estas propraj ŝtatoj, dum aliaj restas kolonioj. Por informoj pri unuopaj landoj, vidu sub la koncernata Antil-subgrupo. Aparte de Kubo, la insuloj estas demokratioj kun iafoje sangaj voĉdonadoj. La registaroj ofte estas la koruptaj peonoj de Usono (kiu rigardas la regionon kiel ĝia sfero kaj ofte sendis siajn marsoldatojn por starigi registarojn amikajn). Kubo, kies patrono estis la Sovetunio, estas la granda escepto.

Ekonomio: La efika metropolo de la regiono estas Miami, kie la politika kaj komerca klaso estas plejparte fuĝintoj el komunista Kubo. La granda industrio de la insuloj estas turismo. Dum la kolonia epoko, sukero estis la granda industrio kaj ankoraŭ gravas. Alia grava industrio estas la transporto de narkotaĵoj el Sudameriko. Granda fonto de enspezo estas la transpagoj de elmigrintoj. Aparte de Haitio, la Antiloj ja estas malriĉaj sed ne malespere malriĉaj.

Historio: Nun la loko de turistoj, la insularo unufoje estis la loko de piratoj, kiuj penis rabi la hispanajn ŝipojn, ŝargitajn de oro kaj arĝento el Meksiko kaj Peruo. Poste Britio kaj Francio marbatalis por posedi la insulojn: ne pro la belaj plaĝoj, sed pro la sukero, kiun ili povis produkti per la laboro de afrikanaj sklavoj. La sklaveco estis sklaveco kruela: en Barbado, ekzemple, la tipa sklavo nur vivis ok jarojn. Dum la kolonia epoko (ĉ. 1500-1950), la insuloj estis la kolonioj de Hispanio, Britio, Francio, Nederlando kaj post 1898, eĉ de Usono. Sklaveco malaperis en la 19-a jarcento. Post la Dua mondmilito, multaj insuloj sendependiĝis kaj multaj antilanoj elmigris, precipe al Usono (Novjorko, Miami) kaj Kanado (Toronto).

Kulturo: Kulture la insuloj estas afro-eŭropaj: miksaĵo de okcidenta Eŭropo kaj okcidenta Afriko. La hispanaj insuloj estas pli eŭropanaj, la anglaj insuloj pli afrikanaj (rase kaj kulture). Pro tia miksaĵo, la Antiloj estas la fontoj de novaj genroj de muziko: regeo, kalipso, salso, merengo, ktp. Kulture, la landoj Belizo, Bahamoj kaj Gujano estas ankaŭ parto de la Antiloj.

Lingvo: Kontraste al kontinenta Ameriko, Antiloj prezentas lingvan tohuvabohuon. La indiĝenaj lingvoj formortis, sed multaj novaj ekaperadis: kreolaj ks.
Kelkaj antilanoj parolas la Hispanan (Kubo, Puerto-Riko, Domingo), aliaj la Anglan (Jamajko, Barbado, Trinidado kaj Tobago), kaj ankaŭ la Franca (Haitio, Gvadelupo, Martiniko) kaj Nederlanda (Arubo, Nederlandaj Antiloj) estas parolataj.




#Article 109: Angvilo (312 words)


Angvilo (angle: Anguilla) estas dependa teritorio de Britio en la Kariba Maro.

Angvilo (Anguilla, en la angla lingvo estas transmara dependa departemento de Britio en  Karibio, pli specife en la norda ekstremo de la  Deventaj Insuloj, en la Malgrandaj Antiloj. Ĝi estas unu el la 16 teritorioj sen memstareco sub gvidado de la Senkoloniiga Komitato de Unuiĝintaj Nacioj, kun la celo elimini la koloniismon.

La arkipelago konsistas el Angvil-insulo kaj kelkaj aliaj proksimaj insuletoj, ĝi havas marlimojn sudoriente kun la insulo Sankta Marteno kiu estas parto de la transmara franca departemento  de Gvadelupo. Je la okcidento troviĝas la Britaj Virgulininsuloj.

Angvilo estis koloniigita de la angloj venintaj de Sankta-Kito kaj Neviso en 1650. Estis administrata de Britio ĝis 1825, kiam la insulo estis transdonita al la administrejo de Sankta-Krito kaj Neviso kontraŭvole de la enloĝantoj de Angvilo. De tiu tempo, dum kelkaj okazoj, Angvilo intencis disiĝi.

La 11an de julio 1967 estis okazigita referendumon pri la memstareco gajnita de la disiĝistoj (1.813 votoj kontraŭ 5) kio proklamigis la 17an de junio, la sendependecon. De la 19a de marto ĝis la 15a de septembro 1969 la brita armeo okupis la kolonion, post popola ribelo proteste al la nekoncedo de la aprobita memstareco  en la referendumo. Finfine en 1971, en virto de la Anguilla bill la insulo restis administrata de brita komisario kaj Konsilo de la Insulo. Atingis la kondiĉon de brita dependaĵo en 1976 kun memstara administrado, danke al la gvidanto de la Konsilo de la Insulo  Ronald Webster, kaj fortigita en 1980 disigante ĝin de Sankta-Kito kaj Neviso.

En 1992 estis akceptita kiel asocia membro de la Kariba Komunumo CARICOM. En 1995, la uragano Ludoviko kaŭzis multajn perdojn en la arkipelago, ĉefe en la agrikulturo.

Angvilo estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun ses aliaj karibiaj ŝtatoj kaj plia transmara teritorio de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.




#Article 110: Arubo (317 words)


Arubo (Aruba) estas insulo en la Kariba Maro, do estas parto de la geografia regiono Karibio. 

Arubo estas konstitucie parto de la Nederlanda Reĝlando, kies oficiala nomo estas pluraleca Reĝlando de la Nederlandoj; ĝia pozicio do nun samas al tiu de Curaçao kaj Sint Maarten. Tiu ĉi formalaĵo kondukas foje al malgrandaj problemoj, ekzemple en 2008, kiam Arubo konstatis ke ĝi ne volas rekoni la oficialecon de la geja nupto; sed ĉar ĝi estas parto de Nederlando, ĝi ne povas ne rekoni ties oficialan validecon.

La administracia centro estas Oranjestado. San Nicolas estas la dua plej granda loĝloko de Arubo. 

Geografia pozicio: ()

Konata allogaĵo estis la Natura Ponto, la plej longa natura ponto en Karibio. Je la 2-a de septembro 2005 ĝi disfalis, sendube pro la longdaŭra erozio pro marakvo kaj vento. Pli malgrandaj naturaj pontoj cetere ankoraŭ troviĝas sur la insulo, el kiuj unu flanke de la restaĵo de la disfalinta ponto.

Apud la natura ponto estas alia vidindaĵo kiu nature ekestis, la Natura Naĝejo. Laŭ longe la rokeca norda marbordo de la insulo troviĝas, per rokoj ŝirmita, izola peco de oceano kun diametro kaj profundo de kelkaj metroj. Ĉar la aspra maro en la nordo de la insulo kaŭzas altajn ondojn kiuj rompiĝas sur la rokoj, la natura naĝejo pleniĝas per akvo kaj faŭro kaj faŭno tuj el la oceano. La loka loĝantoj asertas ke de tempo al tempo oni kaptas etajn ŝarkojn en la natura naĝejo. La natura naĝejo nur atingeblas per ajnagrunda aŭtomobilo kun kvarrada propulso.

La Altovistakapelo apud Noord estas alia vidindaĵo. Ĝi estas eta kirko meze en rokeca neloĝata areo kun elvido al la aspra maro je la norda flanko de Arubo.

La nacia parko Arikok estas parko kiu kovras grandan parton de la insulo. La parko konsistas el vila monteca pejzaĝo kun multaj ŝtonoj kaj kaktoj. La parko estas libere alirebla per aŭto sed ajnagrunda aŭtomobilo estas forte rekomendinda.




#Article 111: Amherst (Masaĉuseco) (118 words)


Amherst [am'herst] (42.38° NO, 72.52° OK) situas en la valo de la Rivero Konetikuto kaj estas 14 km nordoriente de la urbo Northampton kaj 151 km okcidente de Bostono. Ĝi inkluzivas tri komunumojn: Norda Amherst, Amherst, kaj Suda Amherst. Originale parto de la urbo Hadley. Eŭropanoj ekokupis la regionon ekde 1730 kaj tio fariĝis la urbo de Amherst en 1775. Amherst estas la hejmo de 3 el 5 regionaj altlernejoj: Amherst College, University of Massachusetts, kaj Hampshire College. La aliaj estas Smith College (en Northampton) kaj Mt. Holyoke College (en Suda Hadley).

Emily Dickinson naskiĝis kaj loĝis en Amherst. Noah Webster loĝis en Amherst dum li laboris je lia granda usonangla vortaro kaj estis fondinto de Amherst College.




#Article 112: Aŭstino (732 words)


Aŭstino (angle Austin /ˈɒstᵻn, ˈɔː-/) estas la ĉefurbo de la subŝtato Teksaso, interne de Usono. Ĝi situas centre de la ŝtato.

Laŭ takso de 2015Aŭstino estas la kvare plej granda urbo en la ŝtato, post Houston, Dallas, kaj San Antonio, kaj la 11-e plej granda urbo en Usono. La metropola areo enhavas pli ol tri milionojn da loĝantoj. Aŭstino estas ankaŭ la kontea ĉefurbo de Konteo Travis.

Aŭstino estas fama pro sia kulturo de muziko, teknologio, kaj kontraŭkulturo. La oficiala slogano de la urbo estas The Live Music Capital of the World (La vivmuzika ĉefurbo de la mondo), sed ĝia neoficiala slogano estas Keep Austin Weird (Konservu Aŭstinon Bizara).

Aŭstino fondiĝis en 1835 kaj unue nomiĝis Waterloo. Dum 1838, Mirabeau B. Lamar, dua Prezidento de la Respubliko de Teksaso, nomis la urbon Austin, honore al Stephen F. Austin, la Patro de Teksaso.

Aŭstino situas ĉe rivero Colorado, kun tri lagoj interne de la urbo: Lady Bird Lake (Lady Bird Lago), Lake Austin (Lago Aŭstino), kaj Lake Travis (Lago Travis). La urbo ankaŭ situas sur Balcones Fault (Balcones-Faŭlto), kiu iras proksimume laŭ IH35 (interŝtata ŝoseo 35), la plej grava nord-suda arterio. La orienta parto de la urbo estas plata, dum la okcidenta suburbo konsistas el pejzaĝaj ondaj montetoj ĉe la rando de la Texas Hill Country (Teksasa Monteta Ruro). Ĉar la montetoj okcidente estas primare rokaj kun maldika kovraĵo de surfaca grundo, la urbo emas al oftaj subit-inundoj de troa forfluaĵo kaŭzita de fulmotondra ŝtormo. Por helpi regi tiun ĉi forfluaĵon kaj generi hidroelektran kurenton, la Lower Colorado River Authority (Aŭtoritato de la Suba Kolorado-Rivero) funkciigas serion de baraĵoj, kiuj formas la Texas Highland Lakes (Altejaj Lagoj de Teksaso). La lagoj havigas ankaŭ lokojn por boatado, naĝado kaj aliaj specoj de distriĝo interne de kelkaj parkoj lokitaj sur bordoj de la lagoj.

Loka interesaĵo estas la vespertoj, kiuj loĝas sub la ponto ĉe Congress Avenue (Kongresa Avenuo) super Urbeta Lago sur la Rivero Kolorado apud la centro de la urbo. Multaj kuniĝas vespere sur kaj apud la ponto por vidi la vespertojn. Ankaŭ estas tiuj vizitantoj, kiuj luas ĉambrojn rigardantajn al la lago aŭ iras al restoracioj ĉe la lago por vidi la vespertojn.

Aŭstino situas en subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 15-26 °C. La varmo kulminas en septembro, rekorde 44 °C, la malvarmo kulminas en januaro, rekorde -19 °C. Jare pluvas po 871 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en majo kaj malkulminas en julio.

La plej grandaj dungantoj en Aŭstino inkludas la registaron de Teksaso, Dell Computer, Motorola, kaj IBM. Aliaj altteknikaj kompanioj kun estrejoj en Aŭstino inkludas Freescale Semiconductor (antaŭe parto de Motorola), Vignette, Cirrus Logic, kaj National Instruments, la posta rangas inter la 100 Plej Bonaj Dungantoj de revuo Fortune. La multiĝo de teknologiaj kompanioj kondukis al la regiona neformala nomo Silicon Hills (Silicia Montetaro) kaj spronis rapidan disvolvadon suden kaj norden.

La Universitato de Teksaso havas elstaran Fakon de Radiofonio, Televizio, kaj Filmado, kaj parte pro tio ĉi Aŭstino ĝis nun estas la scenejo de multaj kinaj filmoj, ekzemple Secondhand Lions, Waking Life, Spy Kids, Dazed and Confused, Office Space, kaj Slacker. Aŭstino estas la hejmo de kelkaj famaj reĝisoroj tiel kiel Robert Rodriguez. Aŭstino gastigas jaran Austin Film Festival (Aŭstina Filma Festivalo) kaj la Sude Sudorientan Festivalon, kiuj logas multajn filmojn de multaj specoj de ĉirkaŭ la mondo.

Aŭstino gastigis la Landan Kongreson de ELNA en junio 2005, per la laboro de la  kaj aliaj homoj. Tiu klubo kunvenas ĉiudimanĉe.

Aŭstino estas la hejmo de la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino, ankaŭ nomita kiel UT. Ĝi estas la flagŝipa tereno de la Sistemo de La Universitato de Teksaso. Aliaj kolegioj kaj universitatoj en Aŭstino estas Austin Community College (Aŭstina Komunuma Kolegio), Concordia University, Huston-Tillotson College, kaj la St. Edwards University (Universitato de St. Edward).

Aŭstino havas miksaĵon de edukantoj, studentoj, politikistoj, propagandistoj, artistoj, ktp. Ĝi ankaŭ estas la mem-nomita monda ĉefurbo de viva muziko, kun vibra scenejo de viva muziko centrita ĉirkaŭ multaj noktokluboj sur 6-a Strato kaj la jara filma/muzika festivalo nomita South by Southwest (Sude Sudokcidenta). Austin City Limits, longdaŭra programo pri koncerta muziko sur usona televido, survideobendiĝas sur la tereno de la Universitato de Teksaso.

Inter la profesia sporta teamo en Aŭstino estas la Austin Ice Bats (Aŭstinaj Glaciaj Vespertoj) de la Central Hockey League (Centra Hokea Ligo).

Internacia Flughaveno Aŭstino-Bergstrom servas Aŭstinon.

En Aŭstino mortis hungara-usona astronomo Győző Szebehely.




#Article 113: Alfred Hitchcock (8303 words)


Alfred HITCHCOCK (, Esperante Alfredo HIĈKOK, naskiĝis la  en Londono, mortis la  en Los-Anĝeleso) estis brita reĝisoro kaj produktoro, oftekromnmita La Majstro de Suspenso.. Li pioniris multajn elementojn de la kinaj ĝenroj suspenso kaj psikologia trilero. Li havis sukcesan karieron en la Brita kinarto kaj per mutaj kaj per fruaj sonfilmoj kaj iĝis rekonata kiel plej bona reĝisoro de Anglio. Hitchcock poste translokiĝis en Holivudon en 1939 kaj iĝis usona ŝtatano en 1955.

Laŭlonge de kariero de duono da jarcento, Hitchcock konstruis por si mem rekoneblan reĝisoran stilon. Liaj stilaj markoj estas la uzado de kameramovado kiu imitas la rigardon de persono, devigante la vidantojn engaĝiĝi en formo de Rigardismo. Aldone, li metis scenojn por pligrandigi anksion, timon, aŭ empation, kaj uzis plinovigajn formojn de filmeditado. Liaj verkoj ofte aperigis fuĝantojn kun blondulinaj inaj roluloj. Multaj el la filmoj de Hitchcock havas surprizajn finojn kaj trilerajn intrigojn kiuj montras priskribojn de murdo kaj alia violento. Multaj el la misterioj, tamenr, estas uzataj kiel kaptiloj aŭ makgufinoj kiu utilas al la temoj de filmoj kaj al psikologia ekzaminado de ties roluloj. La filmoj de Hitchcock ankaŭ ŝuldas multajn temojn el psikoanalizo kaj foje montras fortajn seksajn aludojn. Li iĝis tre videbla publika figuro pere de intervjuoj, filmaj reklamaĵoj, kameaj aperoj en siaj propraj filmoj, kaj la dek jaroj en kiuj li gastigis la televidan programon Alfred Hitchcock Presents. Dekomence li en ĉiuj filmoj transprenis mem malgrandan rolon (konkrete gastrolon): komence li tion faris pro la manko de statistoj, sed poste tio fariĝis lia persona signo. En 1978, kinkritikisto John Russell Taylor priskribis Hitchcock kiel la plej universale rekonebla persono en la mondo, kaj decidema mezklasa anglo kiu ĝuste rezultis arta genio.

Hitchcock reĝisoris pli ol kvindek filmojn en kariero etenda dum ses jardekoj kaj estas ofte konsiderita kiel la plej granda brita filmisto. Li atingis unuan rangon en enketo de 2007 de kinkritikistoj en la brita gazeto Daily Telegraph, kiu diris: Sendube la plej granda filmisto aperinta el tiuj insuloj, Hitchcock faris pli ol ajna reĝisoro por formi la modernan kinon, kiu estus tute diferenca sen li. Lia kapablo estis rakontado, kruele kaŝante ŝlosilan informaron (kaj el siaj roluloj kaj el la vidantoj) kaj engaĝigante la emociojn de la aŭdantaro kiel neniu pli. Antaŭ 1980, estis longa polemiko pri la fakto ke Hitchcock estis kavalirita pro sia kontribuo al kinarto, kaj la kinkritikisto Roger Ebert verkis: Aliaj britaj reĝisoroj kiel Sir Carol Reed kaj Sir Charlie Chaplin estis estintaj kavaliritaj jarojn antaŭe, dum Hitchcock, universale konsiderta de kinfakuloj kiel unu el la plej grandaj filmistoj de ĉiuj tempoj, estis preterpasita, antaŭ li ricevis sian kavalirecon el la brita reĝino Elizabeto la 2-a en la Honorigoj de la Novjaro 1980. En 2002, la gazeto MovieMaker nomumis Hitchcock kiel plej influa kinfaristo el ĉiuj tempoj.

Lia unua grava filmo estis The Lodger. Ĝi temis pri familio suspektanta ke sia subluanto estas murdisto. Ĝi jam havis ĉiujn elementojn de tipa Hitchcock-filmo: krimon, hororon, kaj psikologian profundecon.

Li estas la majstro de suspenso, ofte baziĝanta sur t.n. makgufinoj.

Hitchcock naskiĝis la 13an de aŭgusto 1899 en etaĝo super la nutrovendejo de siaj gepatroj en 517 High Road, Leytonstone, en la ĉirkaŭoj de Orienta Londono (poste parto de Essex), kiel la plej juna el tri gefiloj: William Daniel (1890–1943), Ellen Kathleen (Nellie) (1892–1979), kaj Alfred Joseph (1899-1980). Liaj gepatroj, Emma Jane Hitchcock, denaske Whelan (1863–1942), kaj William Edgar Hitchcock (1862–1914), estis ambaŭ romkatolikoj, kun partaj radikoj en Irlando; William estis nutrovendisto same kio estis lia patro.

Estis granda etenda familio, inklude onklo John Hitchcock kun sia kvin-dormoĉambra Viktoria domo en Campion Road, Putney, komplete kun servistino, kuiristo, ŝoforo kaj ĝardenisto. Ĉiusomere John luis ĉemaran domon por la familio en Cliftonville, Kent. Hitchcock diris, ke por la unua fojo li iĝis klas-konscia tie, notante diferencojn inter turistoj kaj lokanoj.

Priskribante sin mem kiel bonkonduta knabo — lia patro nomis lin sia senmakula ŝafeto — Hitchcock diris, ke li ne povas memori ĉu li havis eĉ unu ludkolegon. Unu el liaj favorataj historioj por intervjuistoj temis pri lia patro sendante lin al la loka policejo kun noto kiam li estis kvinjaraĝa; la policano rigardis la noton kaj enfermigis lin en ĉelo dum kelkaj minutoj, dirante, Tio estas kion ni faras al malbonkndutaj knaboj. La esperto lasis lin, li diris, kun vivodaŭra timo al policanoj; en 1973 li diris al Tom Snyder, ke li timegis pri ajno... rilata al la leĝo kaj eĉ okaze se por ŝofori li devis akiri parkobileton.

Kiam li estis ses-jaraĝa, la familio translokiĝis al Limehouse kaj luis du vendejojn en 130 kaj 175 Salmon Lane, kiujn ili administris por vendi fish-and-chips kaj fiŝoj respektive; ili loĝis super la unue menciita. Ŝajne Hitchcock estis ses-jaraĝa kiam li venis por la unua fojo al lernejo, nome Howrah House Convent en Poplar, en kiu li eniris en 1907. Laŭ la biografo Patrick McGilligan, li restis en Howrah House dum pli ol du jaroj. Li veis ankaŭ al konventa lernejo, nome Wode Street School por filinoj de ĝentelmanoj kaj knabetoj, regita de la Fidelaj Kompanoj de Jesuo; por mallonge venis al bazlernejo apud sia hejmo; kaj estis dum mallonge, kiam li estis naŭ-jaraĝa, internulo en lernejo de Salesianoj en Battersea.

La familio translokiĝis kiam li estis 11-jaraĝa, tiam al Stepney, kaj la 5an de oktobro 1910 Hitchcock estis sendita al la St Ignatius College en Stamford Hill, Tottenham (nune en la Londona Borough of Haringey), nome Jezuita grammar school kun bona reputacio por disciplinado. La pastroj uzis akran gumkanon por frapi la knabojn, ĉiam je la fino de la tago, kaj tiel la knaboj devis resti tra la klasoj antaŭcidante la punon se ili sciis, ke ili estis lisitigitaj por tio. Li diris, ke estis tie kie li disvolvigis sian timsenton. La lerneja registro listigis la naskojaron en 1900 anstataŭ 1899; Spoto diris, ke ŝajne li estis intence aligita kiel 10-jaraĝa, eble ĉar li estis unujare malantaŭ sia lernejigo.

Kvankam la biografo Gene Adair informis, ke Hitchcock estis averaĝa, aŭ iomete super-averaĝa, lernanto, Hitchcock diris, ke li estis kutime inter la kvar aŭ kvin unuaj en la klaso; fine de lia unua jaro, liaj laboroj en latina, angla, franca kaj religia edukado estis notitaj. Lia favorita fako estis geografio, kaj li interesiĝis en mapoj, kaj fervojaj kaj busaj horaroj; laŭ Taylor, li povis parkeri ĉiujn haltejojn de la Orient Express. Li diris al Peter Bogdanovich: La Jezuitoj instruis al mi organizadon, kontrolemon kaj, iomgrade, analizon.

Hitchcock diris al siaj gepatroj, ke li deziras iĝi inĝeniero, kaj la 25an de julio 1913, li lasis St Ignatius kaj aliĝis al noktaj klasoj en la London County Council School of Engineering and Navigation en Poplar. En Hitchcock/Truffaut libro-longa intervjuo en 1962, li diris al François Truffaut, ke li estis studinta mekanikon, elektroteknikon, akustikon kaj navigadon. Poste, la 12an de decembro 1914 lia patro, kiu estis suferanta pro emfizemo kaj renmalsano, mortis en la aĝo de 52. Por subteni sin mem kaj sian patrinon — liaj pli aĝaj fratoj estis lasante la hejmon en tiu epoko — Hitchcock ekhavis laborpostenon, por 15 ŝilingoj semajne (73 pundoj en 2017), kiel teknika oficisto en la Henley Telegraph and Cable Company en Blomfield Street apud la Muro de Londono. Li pluigis siajn noktajn klasojn, tiam en artohistorio, pentrarto, ekonomiko, kaj politika scienco. Lia pli aĝa frato regis la familiajn vendejojn, dum li kaj lia patrino plue loĝis en Salmon Lane.

Hitchcock estis tro juna por enlistiĝi kiam eksplodis la Unua Mondmilito en julio 1914, kaj kiam li atingis la postulitan aĝon de 18 en 1917, li ricevis klasigon C3 (libera pro grava organika malsano, kapabla por servoj en kazernoj hejme... nur taŭga por sedenta laboro). Li aliĝis al kadeta regimento de Royal Engineers kaj partoprenis en teoriaj kursetoj, semajnfina instruado, kaj ekzercado. John Russell Taylor verkis, ke en unu sesio de praktika ekzercado en Hyde Park, Hitchcock devis vesti krurbendojn. Li neniam lernis kiel vindi ilin ĉirkaŭ siajn krurojn, kaj ili ripete forfalis al siaj maleoloj.

Post la milito, Hitchcock ekiris al kreiva verkado. En junio 1919 li iĝis fonda eldonisto kaj negocadministranto de Henley's interna publikaĵo, nome The Henley Telegraph (sespence la ekzemplero), per kio li publikigis kelkajn mallongajn historiojn. En lia unua historio, Gas (Junio 1919), publikigita en la unua numero, juna virino estas atakita de bando de viroj en Parizo, sed poste ĉio estas ŝia halucinado en la seĝo de dentisto. Tio estis sekvita de The Woman's Part (septembro 1919), kiu priskribas edzon kiu rigardas sian edzinon, an actor, perform on stage. Sordid (februaro 1920) temas pri klopodo aĉeti glavon el antikvaĵisto, kun alia surpriza fino. And There Was No Rainbow (septembro 1920) montras Bob surprizita in flagrante (dum fiago) kun la edzino de amiko. En What's Who? (decembro 1920), konfuzo regas kiam grupo de aktoroj imitas sin mem. The History of Pea Eating (La historio de piz-manĝado, decembro 1920) estas satiro pri la malfacilo manĝi pizojn. Lia fina peco, Fedora (marto 1921) priskribas nekonatan virinon: malgranda, simpla, modesta, kaj silentema, kvankam ŝi atingas profundan atenton el ĉiuj flankoj. Henley's promociis lin al la reklama departemento, kie li verkis kopiojn kaj desegnis grafikojn por reklamaĵoj por elektra kablo. Li ŝajne amis tiun laborpostenon kaj estus restinta malfrue en tiu oficejo por kontroli la rezultojn; li diris al Truffaut, ke tio estis lia unua ŝtupo al kino. Li ĝuis rigardi filmojn, speciale de usona kino, kaj el la aĝo de 16 legis la negocajn artikolojn; li vidis filmojn de Charlie Chaplin, D. W. Griffith kaj Buster Keaton, kaj partikulare plaĉis al li la filmo de Fritz Lang nome Der müde Tod (1921).

Estante ankoraŭ en Henley's, li legis en gazeto, ke Famous Players-Lasky, nome la produktora branĉo de Paramount Pictures, estis malfermanta studion en Londono. Ili estis planantaj filmi The Sorrows of Satan de Marie Corelli, kaj tiukadre li produktis kelkajn desegnojn por la intertekstoj kaj sendis sian laboron al la studio. Ili dungis lin, kaj en 1919 li eklaboris por la studioj Islington en Poole Street, Hoxton, kiel intertekstisto.

Donald Spoto verkis, ke plek el la laboristaro estis usonanoj kun striktaj laborindikoj, sed la anglaj laboristoj estis kuraĝigitaj elturniĝi per si mem je io ajn, kio rezultis en la fakto ke Hitchcock akiris sperton kiel kunverkisto, arta reĝisoro kaj produktora administranto ĉe almenaŭ 18 mutfilmoj. The Times skribis en februaro 1922 pri la speciala arta tekstodepartemento sub superrigardo de Mr. A. J. Hitchcock de la studio. Lia tiama laboro konsistis en Number 13 (1922), konata ankaŭ kiel Mrs. Peabody, nuligita pro financaj problemoj — kelkaj finigitaj scenoj estis perditaj— kaj Always Tell Your Wife (1923), kiun kunfinigis li kaj Seymour Hicks post kiam Hicks estis rezignonta pri tiu. Hicks verkis poste pri la helpo ricevita de dika junulo kiu estis zorginta pri la havaĵejo... [n]eniu alia ol Alfred Hitchcock.

Kiam Paramount foriris el Londono en 1922, Hitchcock estis dungita kiel helporeĝisoro por nova firmao kiu funkcios en la sama loko fare de Michael Balcon, poste konata kiel Gainsborough Pictures. Hitchcock laboris por Woman to Woman (1923) kun la reĝisoro Graham Cutts, desegnante la scenojn, verkante la scenaron kaj produktorante. Li diris: Temis pri la unua filmo kiun mi reale havis en miaj manoj. La eldonisto kaj scenaristino de Woman to Woman estis Alma Reville, lia estonta edzino. Li laboris ankaŭ kiel helpanto de Cutts por The White Shadow (1924), The Passionate Adventure (1924), The Blackguard (1925), kaj The Prude's Fall (1925). The Blackguard estis produktorita en la Babelsberg Studioj en Potsdam, kie Hitchcock rigardis parton de la farado de la filmo de F. W. Murnau nome Der letzte Mann (1924). Li estis impresita per la laboro de Murnau kaj poste uzis multajn el liaj teknikoj por la scendesegnado en siaj propraj produktaĵoj. Li ankaŭ lernis el aliaj eksterlandaj filmistoj kies verkojn li absorbis kiel unu el la plej fruaj membroj de la London Film Society, formita en 1925.

Somere de 1925, Balcon petis al Hitchcock reĝisori The Pleasure Garden (1925), en kiu stelulis Virginia Valli, kun-produktoraĵo de Gainsborough kaj la germana firmao Emelka en la studio Geiselgasteig apud Munkeno. Reville, tiam fianĉino de Hitchcock, estis helpo-reĝisor-eldonisto. Kvankam la filmo estis ekonomie malsukcesa, al Balcon plaĉis la laboro de Hitchcock; artikola titolo de Daily Express nomis lin la Young man with a master mind (junulo kun majstromenso). Balcon petis al Hitchcock reĝisori duan filmon en Munkeno, nome The Mountain Eagle (1926), bazita sur originala historio titolita Fear o' God. La filmo perdiĝis; Hitchcock nomis ĝin tre malbonkvalita filmo.

La sorto de Hitchcock ŝanĝiĝis pro lia unua streĉ-filmo, nome  (1927), pri la ĉaso de seria murdisto kiu, vestanta nigran mantelon kaj portanta nigran mansakon, estas murdanta junajn blondulinojn en Londono, kaj nur dum mardoj. Domarmastrino suspektas, ke loĝanto ŝia estas la murdisto, sed tiu rezultas senkulpa. Por montri la impreson de aŭdata paŝado sur la supra planko, Hitchcock uzis vitran plankon tiel ke la publiko povis vidi la loĝanto paŝadi tien kaj reen en sia ĉambro super la domarmastrino. Hitchcock estis dezirinta ke la homo estu kulpa, aŭ almenaŭ ke la filmo finu ambigue, sed la stelulo estis Ivor Novello, tiama belstelulo, kaj la stelulsistemo trudis, ke Novello ne estu la malbonulo. Hitchcock diris al Truffaut: Oni devis klare literumi per grandaj literoj: 'Li estas nekulpulo.' (Li havos la saman problemon kelkajn jarojn poste ĉe Cary Grant en Suspicion (1941).)

Publikigita en januaro 1927, The Lodger estis ekonomia kaj kritika sukceso en Britio. Hitchcock diris al Truffaut, ke la filmo estis la unua lia influita de la ekspresionismaj teknikoj kiujn li estis atestitaj en Germanio: Vere, vi povus preskaŭ diri, ke The Lodger estis mia uua filmo. Li faris sian unuan memaperon en la filmo nur ĉar figuranto estis necesa, kaj estis montrita sidiĝanta en gazetejo. Dua memapero, stara inter homamaso dum la kulpulo estis arestita, estas pridubata.

La 2an de decembro 1926, Hitchcock edziĝis al la angl-usona scenaristino Alma Reville (1899–1982) en la Bromptona Oratorio en Suda Kensington. La paro iris por la mielmonato al Parizo, la Lago de Como kaj St. Moritz, antaŭ reveni al Londono kaj loĝis en luita etaĝo super la du etaĝoj de 153 Cromwell Road, Kensington. Reville, kiu estis naskita nur kelkajn horojn post Hitchcock, konvertiĝis el Protestantismo al Katolikismo, ŝajne pro insisto de la patrino de Hitchcock; ŝi estis baptita la 31an de majo 1927 kaj konfirmita en la Katedralo de Westminster fare de la kardinalo Francis Bourne la 5an de junio.

En 1928, kiam ili eksciis, ke ŝi estas graveda, la familio Hitchcock aĉetis Winter's Grace, nome Tudora biendomo de 11 akreoj en Stroud Lane, Shamley Green, Surrey, kontraŭ 2,500 pundoj. Ili filino (kaj nura filo), Patricia Alma Hitchcock, naskiĝis la 7an de julio tiun jaron.

Reville iĝis la plej proksima kunlaboranto de sia edzo; Charles Champlin verkis en 1982: La produktado Hitchcock havis kvar manojn, kaj du el ili estis de Alma. Kiam Hitchcock akceptis la Premion AFI Life Achievement (Vivatingoj) en 1979, li diris, ke li estis dezirinta mencii kvar personojn kiuj havigis al mi plej amon, aprezon kaj kuraĝigon kaj konstantan kunlaboradon. La unua el kvar estas filmeldonisto, la dua estas scenaristo, la tria estas la patrino de mia filino, Pat, kaj la kvara estas tiom fajna kuiristo kiom plenumis miraklojn en hejma kuirejo. Kaj iliaj nomoj estas Alma Reville. Reville verkis aŭ kunverkis por multaj el la filmoj de Hitchcock, kiel Shadow of a Doubt, Suspicion kaj The 39 Steps.

Hitchcock eklaboris por sia deka filmo, Blackmail (1929), kiam ties produktora kompanio, British International Pictures (BIP), konvertis siajn studiojn Elstree al sonkino. La filmo estis la unua Britia sonfilmo; tio sekvis la rapidan disvolvigon de sonfilmoj en Usono, el la uzado de mallongaj sonsegmentoj en The Jazz Singer (aŭtuno de 1927) ĝis la unua kompleta sonfilmo Lights of New York (somero de 1928). Blackmail komencis la tradicion de Hitchcock uzi famajn lokojn kiel fono por intrigegaj sekvencoj, kiam la pinta sceno okazis sur la kupolo de la Brita Muzeo. Temas ankaŭ pri unu el liaj plej longaj memaperoj, kiu montras lin estanta ĝenita de knabeto dum li estis leganta libron en la Metroo de Londono. En la serio de PBS nome The Men Who Made The Movies (La homoj kiuj faris la filmojn), Hitchcock klarigis kiel li uzis fruan sonregistraĵojn kiel speciala elemento de la filmo, fokuse al la vorto tranĉilo en konversacio kun la virino suspektita kiel murdisto. Dum tiu periodo, Hitchcock reĝisoris segmentojn por revuteatraĵo de BIP, nome Elstree Calling (1930), kaj reĝisoris ankaŭ kurtan filmon, nome An Elastic Affair (1930), kiu estas unu el la perditaj filmoj.

En 1933 Hitchcock estis denove laborante, tiam por Michael Balcon en Gaumont-British. Lia unua filmo por la kompanio, The Man Who Knew Too Much (1934), estis sukceso; lia dua, The 39 Steps (1935), estis laŭdita en Britio kaj faris Hitchcock stelulon en Usono. Ĝi establis la kvintesencan anglan Hitchcock blondulinon (Madeleine Carroll) kiel modelo por lia sinsekvo de glaciaj, elegantaj ĉefaj sinjorioj. Scenaristo Robert Towne rimarkis, Ne estas granda troigo diri ke ĉiuj tiutempaj eskapema distrado ekas per The 39 Steps. Tiu filmo estis unu el unuaj kiuj enkondukas la MacGuffin intrigaĵo, nome termino stampita de la angla scenaristo Angus MacPhail. Makgufino estas aĵo aŭ celo kiun la protagonisto estas persekutanta, nome io kio aliflanke ne havus rakontan valoron; en The 39 Steps, la Makgufino estas ŝtelita aro de desegnoplanoj.

Hitchcock publikigis du spionajn streĉ-filmojn en 1936. Sabotage estis iel bazita sur la romano de Joseph Conrad nome, The Secret Agent (1907), pri virino kiu malkovras, ke ŝia edzo estas teroristo, kaj Secret Agent, bazita sur du historioj en  (1928) de W. Somerset Maugham. En 2017 la gazeto Time Out rangigis Sabotage kiel la 44a plej bonkvalita brita filmo iam produktita.

En tiu epoko, Hitchcock famiĝis pro trompoŝercoj kontraŭ geaktoraro kaj teamo. Tiuj anekdotoj gamis el simplaj kaj senkulopaj al frenezigaj kaj maniecaj. Por ekzemplo, li gastigis vespermanĝan feston kie li blukolorigis la tutan manĝaĵaron ĉar, kiel li plendis, ne estas sufiĉaj bluaj manĝaĵoj. Aliokaze li metigis ĉevalon en la vestoĉambro de sia amiko, la aktoro Sir Gerald du Maurier.

La venonta grava sukceso de Hitchcock estis The Lady Vanishes (1938), unu el la plej grandaj trajnfilmoj el la ora epoko de la ĝenro, laŭ Philip French, en kiu Miss Froy (May Whitty), nome brita spiono maskita kiel guvernistino, malaperas dum trajnveturado tra la fikcia eŭropa lando Bandrika. Pro tiu filmo Hitchcock ricevis la premion de la New York Film Critics Circle de 1938 al la Plej Bonkvalita Reĝisoro. Benjamin Crisler, kinkritikisto de New York Times, verkis en junio 1938: Estas tri unikaj kaj valoraj institucioj kiujn la Britoj havas kaj ni en Usono ne havas: nome la Magna Carta, la Tura ponto kaj Alfred Hitchcock, la plej granda reĝisoro de kinaj melodramoj en la mondo.

David O. Selznick subskribis kun Hitchcock sep-jaraĝan kontrakton starte en marto 1939, kaj la Hitchcock-oj translokiĝis al Holivudo. Junie tiun jaron la gazeto Life nomis lin la plej granda mastro de melodramo en la kinhistorio. La laboraranĝo kun Selznick estis malpli ol ideala. Selznick suferis pro konstantaj financaj problemoj, kaj Hitchcock estis ofte malfeliĉa pri la prikrea kontrolo fare de Selznick super siaj filmoj. En posta intervjuo, Hitchcock diris: [Selznick] estis la Granda Produktoro. ... Produktoro estis reĝo. La plej laŭdo kiun Sro. Selznick iam diris pri mi — kaj tio montras onin la kvanton de kontrolo — li diris, ke mi estas la 'nura reĝisoro' al kiu li fidus per filmo'. Samtempe, Selznick plendis pri la goddamn jigsaw cutting de Hitchcock, kio signifas, ke la produktoro devis sekvi la vidon de Hitchcock pri la finprodukto.

Selznick havigis al Hitchcock la plej grndajn studiojn anstataŭ produktori la filmojn de Hitchcock li mem. Selznick faris nur kelkajn filmojn ĉiujare, same kiel faris la kolega sendependa produktoro Samuel Goldwyn, kaj tiel ne ĉiam havis projektojn por ke Hitchcock reĝisoru. Ankaŭ Goldwyn estis negocante kun Hitchcock eblan kontrakton, nur por konkurenci kontraŭ Selznick. Hitchcock estis tuj impresita de la superaj rimedoj de la usonaj studioj kompare kun la financaj limoj kiujn li ofte devis fronti en Britio.

La filmo de Selznick nome Rebecca (1940) estis la unua usona filmo de Hitchcock, filmita en holivuda versio de angla Kornvalo kaj bazita sur romano de angla romanisto Daphne du Maurier. La filmo, en kiu stelulis Laurence Olivier kaj Joan Fontaine, temas pri naiva (kaj sennoma) virino kiu edziniĝas al vidva aristokrato. Ŝi iras loĝi en lia granda angla kampardomego, kaj luktas kontraŭ la restinta reputacio de lia eleganta kaj monduma unua edzino Rebecca, kiu estis mortinta dum  misteraj cirkonstancoj. La filmo atingis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Filmo en la 13a okazo de la Oskar-premioj; la statupremio estis ricevita de Selznick, kiel la filmoproduktoro. Hitchcock estis nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Reĝisoro, kiu estis lia unua el kvin tiaj nomumoj.

La dua usona filmo de Hitchcock estis la streĉ-filmo Foreign Correspondent (1940), kun agado okazanta en Eŭropo, bazita sur la libro de Vincent Sheean nome Personal History (1935) kaj produktorita de Walter Wanger. Ĝi estis nomumita por la Plej Bonkvalita Filmo tiun jaron. Hitchcock sentis sin malkomforta loĝante kaj laborante en Holivudo dum lia lando estis sub milito; lia priokupiĝo rezultis en filmo kiu malferme subtenis la britan militklopodon. Filmita en la unua jaro de la Dua Mondmilito, ĝi estis inspirita de la rapide ŝanĝantaj okazaĵoj en Eŭropo, kovritaj de usona ĵurnalisto ludita de Joel McCrea. Kvankam miksante filmaĵojn de eŭropaj scenoj kun scenoj filmitaj en Holivudaj instalaĵoj, la filmo evitis rektajn referencojn al Naziismo, Nazia Germanio, kaj Germanoj, por plenumi la cenzuron de la Holivuda Motion Picture Production Code de tiu tempo.

En septembro 1940 la Hitchcock-oj aĉetis 0.81 km² Cornwall Ranch (Kornvala Ranĉo) apud Scotts Valley, (Kalifornio), en la Montoj Santa Cruz. Ilia unuaranga loĝejo estis angla-stila hejmo en Bel Air, aĉetita en 1942. La filmoj de Hitchcock estis diversaj dum tiu periodo, game el amafera komedio Mr.  Mrs. Smith (1941) ĝis la tristetosa nigra filmo Shadow of a Doubt (1943).

Suspicion (1941) estis la unua filmo de Hitchcock kiel produktoro kaj reĝisoro. La agado okazas en Anglio; Hitchcock uzis la nordan marbordon de Santa Cruz por la sekvenco de la angla marbordo. La filmo estis la unua de kvar projektoj por kiuj Cary Grant laboris kun Hitchcock, kaj ĝi estas unu el la raraj okazoj en kiuj Grant ludis por malicula rolo. Grant ludas la rolon de Johnnie Aysgarth, angla fraŭdulo kies agado starigas suspekton kaj anksion en lia juna angla edzino, Lina McLaidlaw (Joan Fontaine). En unu sceno Hitchcock metis lumon ene de glaso da lakto, eble venenigita, kiun Grant estis alportanta al sia edzino; la lumo certigas, ke la atento de la publiko venas al la glaso. La rolulo de Grant estas murdisto en la libro sur kiu la filmo estas bazita, nome Before the Fact (Antaŭ la fakto) fare de Francis Iles, sed la studio opiniis, ke la figuro de Grant estus senbriligita per tio. Hitchcock tiel organizis ambiguan filmofinon, kvankam, kiel li diris al François Truffaut, li estus preferinta finigi per la murdo de la edzino. Hitchcock diris al Bryan Forbes en 1967: Ili estis trairantaj la filmon en mia foresto kaj forigintaj ĉiujn scenojn kiuj povus indiki la eblon ke Cary Grant estas murdisto. Tiel ne estis jam filmo ekzistanta. Tio estis ridinda. Tamen, mi devis kompromiti la finon. Tio kion mi volis montri estas ke la edzino estis konscia ke ŝi estas murdota de sia edzo, kaj tiel ŝi verkis leteron al sia patrino diranta, ke ŝi ege amis lin, ke ŝi ne volas plu vivi, ke ŝi estas murdota sed la socio estu protektita. Ŝi poste tenas la mortigan glason da lakto, trinkas ĝin sed ŝi diras antaŭe, Ĉu vi povas sendi tiun leteron al mia patrino? Tiam ŝi drinkas la lakton kaj mortas. Tiel en la fina sceno estas feliĉa Cary Grant iranta al la leterujo por sendi la leteron. ... Sed tio neniam estis permesita pro baza eraro en la aktorado. Fontaine ricevis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Aktorino pro sia ludado.

Saboteur (1942) estas la unua el du filmoj kiujn Hitchcock faris por Universal dum tiu jardeko. Hitchcock estis devigita fare de Universal Studios por uzado de la geaktoroj dungitaj de Universal nome Robert Cummings kaj Priscilla Lane, liberulino kiu estis subskribinta unu-filman kontrakton kun Universal, ambaŭ konata pro sia laboro por komedioj kaj malpezaj dramoj. Rompante kun la holivudaj konvencioj de tiu epoko, Hitchcock faris etendan filmolokigon, speciale en Novjorko, kaj montris kontraŭstaron inter supozita sabotisto (Cummings) kaj fakte reala sabotisto (Norman Lloyd) sur la pinto de la Statuo de Libereco. Li ankaŭ reĝisoris Have You Heard? (1942), fotografia dramigo por la gazeto Life pri la danĝeroj el onidiroj dum milito. En 1943 li verkis misteran historion por la gazeto Look, nome The Murder of Monty Woolley (La murdo de MW), sekvenco de fotoj invitanta la leganton trovi ŝlosilojn por identigi la murdiston; Hitchcock dungis la aktorojn kiel ili mem, nome kiel Woolley, Doris Merrick, kaj ŝminkisto Guy Pearce.

Shadow of a Doubt (1943) estis la favorita filmo de Hitchcock kaj la dua el la dekomencaj filmoj por Universal. Charlotte Charlie Newton (Teresa Wright) suspektas, ke ŝia amata onklo Charlie Oakley (Joseph Cotten) estas seria murdisto. Hitchcock denove filmis etende surloke, tiam en la nordkalifornia urbo Santa Rosa.

Laborante por 20th Century Fox, Hitchcock alproksimiĝis al John Steinbeck kun ideo por filmo, kiu registrus la spertojn de la survivintoj de atako de germana U-militŝipo. Steinbeck eklaboris por la scenaro kiu estus estinte la filmo Lifeboat (1944). Tamen, Steinbeck malkontentiĝis el la filmo kaj petis, ke lia nomo estu forigita el la listigoj. La ideo estis reverkita kiel mallonga historio fare de Harry Sylvester kaj publikigita en Collier's en 1943. La agadsekvencoj estis filmitaj en malgranda boato en akvujo de la studio. Tiu loko okazigis problemojn por la tradicia memaperigo de Hitchcock. Tio estis solvita per la bildo de Hitchcock aperanta en gazeto kiun William Bendix estas leganta en la boato, montrante la reĝisoron en antaŭ-malantaŭa reklamaĵo por maldikiga produkto Reduco-Obesity Slayer. Li diris al Truffaut en 1962:

La tipa vespermanĝo de Hitchcock antaŭ la pezoperdo estis rostita kokaĵo, boligita ŝinko, terpomoj, pano, vegetaloj, kukumetoj, salato, deserto, unu botelo de vino kaj iome da brando. Por perdi pezon, li ĉesis trinki, trinkis nigran kafon por matenmanĝo kaj tagmanĝo, kaj manĝis bifstekon kaj salaton por vespermanĝo, sed tio estis malfacile eltenebla; Spoto verkis, ke lia pezo fluktuis konsiderinde dum la venontaj 40 jaroj. Fine de 1943, spite la pezoperdon, la Occidental Insurance Company de Los-Anĝeleso malakceptis fari al li vivasekuron.

Hitchcock revenis en Brition por etenda vizito fine de 1943 kaj komenco de 1944. Estante tie li faris du kurtajn propagandajn filmojn, nome Bon Voyage (1944) kaj Aventure Malgache (1944), por la brita Ministerio de Informado. En junio kaj kulio 1945 Hitchcock servis kiel treatment advisor (konsilisto) por dokumenta filmo pri la Holokaŭsto kiu uzis filmerojn fare de Aliancaj Fortoj pri la liberigo de la Naziaj koncentrejoj. La filmo estis muntita en Londono kaj produktorita de Sidney Bernstein, por la Ministerio de Informado, kiu metis Hitchcock (lian amikon) en la stabanaro. Ĝi estis origine planita por esti montrita al la germanoj, sed la brita registaro konsideris ĝin tro traŭmatiga se publikigita al frapita postmilita populacio. Anstataŭe, ĝi estis transigita en 1952 el la filmoteko de la Brita Militoficejo al la Londona Imperia Militmuzeo kaj tie restis nepublikigita ĝis 1985, kiam eldonita versio estis elsendita kiel epizodo de la usona serio de PBS nome Frontline, sub la titolo kiun la Imperia Militmuzeo estis haviginta: Memory of the Camps (Memoro de la koncentrejoj). La tutlonga versio de la filmo, nome German Concentration Camps Factual Survey, estis restaŭrita en 2014 fare de fakuloj de la Imperia Militmuzeo.

Hitchcock laboris denove por David Selznick kiam li reĝisoris Spellbound (1945), kiu esploras psikoanalizon kaj aperigas sonĝosekvencon desegnita de Salvador Dalí. La sonĝosekvenco kiel ĝi aperas en la filmo estas dek minutojn pli mallongajn ol ĝi estis origine planita; Selznick eldonis ĝin por ke ĝi funkciu pli efektive. Gregory Peck ludis la rolon de amneziulo Dro. Anthony Edwardes sub la traktado de analizisto Dro. Peterson (Ingrid Bergman), kiu enamiĝas el li dum klopodas malfermi lian subpremitan pasintecon. Du rarperspektivaj scenoj estis realigitaj post konstruo de granda ligna mano (kiu aspektus aparteni al la rolulo kies vidpunkto la kamerao uzis) kaj ekster-grandaj aferoj: sitelgranda glaso de lakto kaj granda ligna pafilo. Por aldoni novecon kaj kortuŝon, la pinta pafado estis man-kolorita ruĝe en kelkaj kopioj de blank-nigra filmo. La origina muziko fare de Miklós Rózsa faras uzon de teremino, kaj kelko el tio estis poste adaptita de la komponisto en la Pianokonĉerto Op. 31 de Rozsa (1967) por piano kaj orkestro.

Notorious (1946) sekvis al Spellbound. Hitchcock diris al François Truffaut, ke Selznick estis vendinta lin, Ingrid Bergman, Cary Grant, kaj la scenaron de Ben Hecht, al RKO Radio Pictures kiel tuto por 500,000 dolaroj (ekvivalento al $6,555,461 en 2019) pro la trokosto de la filmo de Selznick nome Duel in the Sun (1946). En Notorious stelulas Bergman kaj Grant, ambaŭ oftuloj de Hitchcock, kaj prezentas intrigon pri Naziistoj, uranio kaj Sudameriko. Lia antaŭscia uzado de uranio kiel intrigero kondukis al la fakto ke li estis por mallonge metita sub kontrolo de la FBI. Laŭ McGilligan, en aŭ ĉirkaŭ marto 1945 Hitchcock kaj Ben Hecht konsultis kun Robert Millikan de la California Institute of Technology pri la disvolvigo de la uranibombo. Selznick plendis, ke la afero estis sciencfikcio, nur por eviti la rilaton kun la novaĵoj pri la du atombomboj de Hiroŝima kaj Nagasaki en Japanio en aŭgusto 1945.

Hitchcock formis sendependa produktora kompanio, nome Transatlantic Pictures, kun sia amiko Sidney Bernstein. Li faris du filmojn kun Transatlantic, unu el kiuj estis lia unua kolorfilmo. Per Rope (1948), Hitchcock eksperimentis per intrigego en limigita medio, kion li jam estis farinta antaŭe per Lifeboat (1944). La filmo ŝajnas esti filmita en unusola faro, sed ĝi estis fakte filmita en 10 faroj game el po 4-1⁄2 ĝis po 10 minutoj; 10-minuta longo de la filmo estis la plej ke tiamaj filmokamerao povis fari. Kelkaj transiroj inter filmeroj estis kaŝitaj metante malhelan objekton kiu kaŝu la tutan ekranon por momento. Hitchcock uzis tiujn ilojn por kaŝi la tranĉon, kaj komencis la venontan filmeron per la kamerao en la sama loko. La filmo prezentas James Stewart en la ĉefa rolo, kaj estis la unua el kvar filmoj kiujn Stewart faris kun Hitchcock. Ĝi estis inspirita de la kazo Leopold kaj Loeb de la 1920-aj jaroj. La filmo ne estis bone ricevita.

Under Capricorn (1949), kun agado okazanta en la 19-a jarcento en Aŭstralio, uzas ankaŭ la mallongvivan teknikon de longaj filmeroj, sed je pli limigita etendo. Li denove uzis Technicolor en tiu produktoraĵo, poste revenis al blank-nigraj filmoj por kelkaj jaroj. Transatlantic Pictures iĝis neaktiva post tiuj du sensukcesaj filmoj. Hitchcock filmis Stage Fright (1950) en la studioj Elstree, Anglio, kie li estis laborinta dum sia kontrakto kun British International Pictures multajn jarojn antaŭe. Li kunigis unu el la plej popularaj steluloj de Warner Bros. nome Jane Wyman, kun la elmigrinta germana aktorino Marlene Dietrich kaj uzis kelkajn elstarajn britajn aktorojn, kiel Michael Wilding, Richard Todd kaj Alastair Sim. Tiu estis la unua propra produktoraĵo de Hitchcock por Warner Bros., kiu estis distribuinta Rope kaj Under Capricorn, ĉar Transatlantic Pictures estis suferanta financajn malfacilaĵojn.

Lia filmo Strangers on a Train (1951) estis bazita sur la samnoma romano de Patricia Highsmith. Hitchcock kombinis multajn elementojn el siaj antaŭaj filmoj. Li alproksimiĝis al Dashiell Hammett por verki la dialogon, sed Raymond Chandler intervenis kaj okazis malkonsentoj kun la reĝisoro. En la filmo, renkontiĝas hazarde du homoj, el kiuj unu spekulacias pri senerara murdometodo; li sugestas, ke du personoj, kiuj deziras mortigi iun, povas ĉiu plenumi la murdon deziritan de la alia. La rolo de Farley Granger estis la senkulpa viktimo de la skemo, dum Robert Walker, konita pro roloj de najbaroj, ludis la maliculon. I Confess (1953) havas agadon okazante en Kebeko kun Montgomery Clift kiel katolika pastro.

I Confess estis sekvita de tri tutkoloraj filmoj en kiuj stelulis Grace Kelly: nome Dial M for Murder (1954), Rear Window (1954), kaj To Catch a Thief (1955). En Dial M for Murder, Ray Milland ludas la maliculon kiu klopodas murdi sian perfidintan edzinon (Kelly) por havi ŝian monon. Ŝi murdas la dungitan murdiston pro mem-defendo, kaj tial Milland manipulas la pruvon por montri ŝin kiel murdiston. Ŝia amanto, Mark Halliday (Robert Cummings), kaj la policinspektisto Hubbard (John Williams) savas ŝin el ekzekuto. Hitchcock eksperimentis per tridimensia kinarto por Dial M.

Hitchcock transiris al Paramount Pictures kaj filmis Rear Window (1954), en kiu stelulis James Stewart kaj Kelly denove, same kiel Thelma Ritter kaj Raymond Burr. La rolulo de Stewart estas fotisto (bazita sur Robert Capa) kiu devas portempe uzi rulseĝon. Pro enuo, li ekobservis siajn najbarojn trans la korto, poste konvinkiĝis, ke unu el ili (Raymond Burr) estis murderinta sian edzinon. Stewart finfine sukcesas konvinki sian polican kolegon (Wendell Corey) kaj sian fianĉinon (Kelly). Same kiel en Lifeboat kaj Rope, la ĉefaj roluloj estas priskribitaj en limigitaj medioj, en tiu okazo la studiapartamento de Stewart. Hitchcock uzas detalajn bildojn de la vizaĝo de Stewart por montri la reagojn de lia rolulo, el komika voyeurism (rigardemo) direktita al siaj najbaroj al sia neeltenebla teroro rigardante Kelly kaj Burr en la apartamento de la maliculo.

El 1955 ĝis 1965, Hitchcock estis gastiganto de la televidserio Alfred Hitchcock Presents. Per sia amuza elturnemo, nigra humoro kaj ikona figuro, la serio famigis Hitchcock. La titol-sekvenco de la programo montris minimuman karikaturo de lia profilo (li mem desegnis ĝin; ĝi ests komponita de nur naŭ desegnomovoj), kion poste plenigis lia reala silueto. La seria muziktemo estis Funeral March of a Marionette de la franca komponisto Charles Gounod (1818–1893).

Liaj enkondukoj ĉiam inkludis ian specon de ironia humoro, kiel la priskribo de ĵusa mult-persona ekzekutado per unusola elektra seĝo, dum du estas montrataj per signalo Du seĝoj — ne atendu! Li reĝisoris 18 epizodojn de la serio, kiu estis elsendita el 1955 ĝis 1965. Ĝi iĝis The Alfred Hitchcock Hour en 1962, kaj NBC elsendis la finan epizodon la 10an de majo 1965. En la 1980-aj jaroj, nova versio de Alfred Hitchcock Presents estis produktita por televido, kiu faris uzadon de la originaj enkondukoj en kolorigita formo.

En 1955 Hitchcock iĝis usona civitano. Tiun saman jaron, estis publikigita lia tria filmo kun Grace Kelly nome To Catch a Thief (Kaptu ŝteliston); la agado okazas en la Franca Riviera, kaj la filmo parigis Kelly kun Cary Grant. Grant ludas la rolon de retiriĝinta ŝtelisto John Robie, kiu iĝas la ĉefa suspektito pro lavango de ŝtelado en Riviera. Intrigema usona heredantino ludita de Kelly supozas lian veran identecon kaj klopodas allogi lin. Spite la evidentan aĝ-diferencon inter Grant kaj Kelly kaj malpezan intrigon, la ingenian scenaron (kun duobla kompreno) kaj la bon-natura aktorado atingis ekonomian sukceson. Ĝi estis la lasta filmo de Hitchcock kun Kelly. Ŝi edziniĝis al la Princo Rainiero de Monako en 1956, kaj tiel finis ŝia kinkariero. Hitchcock tiam refaris sian propran filmon de 1934 The Man Who Knew Too Much en 1956. Tiam, en la filmo stelulis James Stewart kaj Doris Day, kiu kantis la temkanton Que Sera, Sera [keseRA seRA], kiu ricevis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Originala Kanto kaj iĝis granda sukceso por ŝi. Ili ludas paron kies filo estas kidnapita por eviti, ke ili siavice evitu murdon. Kiel en la filmo de 1934, la pinta momento okazas en la Royal Albert Hall, Londono.

The Wrong Man (1957), nome fina filmo de Hitchcock por Warner Bros., estas malaltnivela blank-nigra produktorado bazita sur real-viva okazo de miskomprenita identeco kiu aperis en la gazeto Life en 1953. Tiu estis la nura filmo de Hitchcock en kiu stelulis Henry Fonda, ludante rolon de muzikisto de la Stork Club misrekonita kiel ŝtelisto de likvorvendejo, kiu estis arestita kaj procezita je ŝtelado dum lia edzino (Vera Miles) emocie forfalas. Hitchcock diris al Truffaut ke lia dumviva timego al la polico allogis lin al la temo kaj tio videblas en multaj scenoj.

En la venonta filmo de Hitchcock, nome Vertigo (1958) denove stelulis James Stewart, tiam kun Kim Novak kaj Barbara Bel Geddes. Li estis dezirinta Vera Miles por ludi la protagoniston, sed ŝi estis graveda. Li diris al Oriana Fallaci: Mi estis proponante al ŝi grandan rolon, la oportunon iĝi bela sofistika blondulino, nome reala aktorino. Ni estus elspezante amason da dolaroj en tio, kaj ŝi havis la malbonan guston gravediĝi. Mi malamas gravedajn virinojn, ĉar poste ili havas filojn.

En la filmo, James Stewart ludas la rolon de Scottie, iama policesplorisato kiu suferas pro akrofobio, kiu disvolvigas obsedon al virno kiun li dungis kiel helpanto (Kim Novak). La obsedo de Scottie kondukas al tragedio, kaj tiam Hitchcock ne elektis feliĉan finon. Kelkaj kritikistoj, kiel Donald Spoto kaj Roger Ebert, interkonsentas, ke Vertigo estas la plej persona kaj promesplena filmo, kiu temas pri pigmalionecaj obsedoj de homo kiu kreas virinon en tiu kiun li deziras. Vertigo esploras pli klare kaj je pli granda etendo lian intereson en la rilato inter sekso kaj morto pli ol en ajna alia verko en lia filmaro.

Vertigo enhavas kameraan teknikon disvolvigitan de Irmin Roberts, ofte referencata kiel Vertigo-tekniko, kiu estis kopiita multajn fojojn fare de filmistoj. La filmo premieris en la Donostia Internacia Filmfestivalo, en kiu Hitchcock ricevis Arĝentan Konkon. Vertigo estas konsiderata klasikaĵo, sed ĝi havis kelkajn negativajn rezencojn kaj ne grandan vendon de enirbiletoj tiam, kaj ĝi estis la lasta kunlaborado inter Stewart kaj Hitchcock. En la sondenketo de 2002 de Sight  Sound, ĝi estis rangigita ĝuste malantaŭ Citizen Kane (1941); dek jarojn poste, en la sama gazeto, kritikistoj elektis ĝin kiel la plej bonkvalita filmo iam farita.

Hitchcock sekvigis Vertigo per tri pliaj sukcesaj filmoj, kiuj estas agnoskita kiel liaj plej bonkvalitaj: North by Northwest (1959), Psycho (1960) kaj The Birds (1963). En North by Northwest, Cary Grant portretas Roger Thornhill, estro de reklamkompanio de Madison Avenue kiu estas misrekonita kiel registara sekreta agento. Li estas arde persekutata tra Usono fare de malamikaj agentoj, kiel (ŝajne) Eve Kendall (Eva Marie Saint). Thornhill dekomence kredas, ke Kendall estas helpante lin, poste ke ŝi estas malamika agento; li finfine eksciis, ke ŝi laboras sekrete por la CIA. Dum siaj premieraj du semajnoj en Radio City Music Hall, la filmo enspezis 404,056 dolarojn (ekvivalente al 3,543,793 dolaroj de 2019), markante rekordon en la biletvendado de tiu kinejo en eksterferiaj tagoj. La gazeto Time nomis la filmon smoothly troweled and thoroughly entertaining (milde konstruita kaj tute distriga).

Psycho (1960) estas plej verŝajne la plej bone konata filmo de Hitchcock. Bazita sur la romano de Robert Bloch samnome Psycho (1959), kiu estis inspirita de la kazo de Ed Gein, la filmo estis produktita per limigita buĝeto de 800,000 dolaroj (ekvivalente al 6,913,836 dolaroj de 2019) kaj filmita en blank-nigra en malmultekosta studio kun aktoraroj el Alfred Hitchcock Presents. La senprecedenca violento de la sceno en la duŝejo, de la frua morto de la heroino, kaj la murdoj de senkulpuloj fare de freneza murdisto iĝis la markiloj de nova horor-filma ĝenro. Al la publiko plaĉis la filmo, kaj oni devis fari vicegojn ekster la kinejoj kaj oni devis atendi por la venonta seanco. Ĝi rompis la rekordojn de biletvendado en Britio, Francio, Sudameriko, Usono kaj Kanado kaj estis pli modera sukceso en Aŭstralio dum mallonga periodo.

La filmo estis la plej enspeziga el la kariero de Hitchcock; li persone enspezis pli ol 15 milionoj da dolaroj (ekvivalente al 129.63 milionoj da dolaroj en 2019). Li sekve interŝanĝis siajn rajtojn de Psycho kaj de sia TV antologio kontraŭ 150,000 akcioj de MCA, kio faris lin la tria plej granda kunposedanto kaj sia propra estro en Universal, en teorio almenaŭ, kvankam tio ne haltigis ilin el interferadi lin. Post la unua filmo, Psycho iĝis usona serio de horor-filmo: Psycho II, Psycho III, Bates Motel, Psycho IV: The Beginning, kaj tutkolora refilmo en 1998 de la originalo.

La 13an de aŭgusto 1962, nome la 63a naskotago de Hitchcock, la franca reĝisoro François Truffaut komencis 50-horan intervjuon de Hitchcock, filmita dum ok tagoj en Universal Studios, dum kiuj Hitchcock akceptis respondi 500 demandojn. Necesis kvar jaroj por transkribi la sonbendojn kaj organizi la bildojn; ĝi estis publikigita kiel libro en 1967, kiun Truffaut kromnomis Hitchbook (vortoludo kun la vortoj Hitchcock kaj book (libro)). La sonbendoj estis uzitaj kiel la bazo de dokumenta filmo en 2015. Truffaut planis la intervjuon ĉar estis klare al li ke Hitchcock ne estis simple la amas-merkata distristo kiun la usona amaskomunikilaro faris el li. Estis evidenta el liaj filmoj, Truffaut verkis, ke Hitchcock estis haviginta pli da sciaro al la potencialo de sia arto ol ajna el siaj kolegoj. Li komparis la intervjuon al la konsulto de Edipo' al la oraklo.

La kinfakulo Peter William Evans verkis ke The Birds (1963) kaj Marnie (1964) estas konsiderataj kiel nedisputataj majstroverkoj. Hitchcock estis intencita filmi Marnie unue, kaj en marto 1962 oni anoncis, ke Grace Kelly, Princino Grace de Monako ekde 1956, eliros el la retiro por steluli en ĝi. Kiam Kelly petis al Hitchcock prokrasti Marnie ĝis 1963 aŭ 1964, li rekrutis Ed McBain alinome Evan Hunter, aŭtoro de The Blackboard Jungle (1954), por disvolvigi scenaron bazita sur novelo de Daphne du Maurier nome The Birds (La birdoj, 1952), kiun Hitchcock estis republikigita en sia My Favorites in Suspense (1959). Li dungis Tippi Hedren por ke ŝi ludu la ĉefrolon. Ĝi estis ŝia unua rolo; ŝi estis manekeno en Novjorko kiam Hitchcock vidis ŝin, en oktobro 1961, en NBC televidreklamaĵo por Sego (diettrinkaĵo): Mi dungis ŝin ĉar ŝi estas klasika belaĵo. Filmoj jam ne havas ilin plue. Grace Kelly estis la lasta. Li insistis, sen klarigo, ke ŝia unua nomo estu skribita inter citiloj: 'Tippi'.

En The Birds, Melanie Daniels, juna altklasulino, renkontiĝas kun advokato Mitch Brenner (Rod Taylor) en birdovendejo; Jessica Tandy ludas la rolon de lia posedema patrino. Hedren vizitas lin en Bodega Bay, Kalifornio (kie The Birds estis fakte filmita) portanta paron de ambirdoj kiel donaco. Subite tajdoj da birdoj ekariĝas, rigardas, kaj atakas. La demando: Kion la birdoj volas? estas lasita senresponda. Hitchcock faris la filmon per ekipaĵo el la Revue Studio, kiu faris Alfred Hitchcock Presents. Li diris, ke temas pri lia plej teknike defia filmo, uzante kombinon de trejnitaj kaj mekanikaj birdoj antaŭ fono de naturaj birdoj. Ĉiu filmero estis skizita de antaŭe.

Televida filmo de HBO/BBC, nome The Girl (2012), montris la spertojn de Hedren dum la filmado; ŝi diris, ke Hitchcock estis obseda pri ŝi kaj sekse persekutis ŝin. Laŭ informoj li izoligis ŝin el la cetero de la ekipo, sekvis ŝin, susuris al ŝi maldecaĵojn kaj analizis ŝian manskribmanieron, kaj havis platformon konstruitan el sia privata oficejo rekte al ŝia vehiklo. Diane Baker, ŝia kunstelulino en Marnie, diris: Nenio povus esti pli horora por mi ol alveni al tiu filmejo kaj vidi ŝin estanta traktita tiel kiel ŝi estis. Filmante la atakan scenon en la atiko — kio postulis unu semajnon — ŝi estis metita en kaĝoĉambro dum du homoj uzante ĝiskubutajn protektajn gantojn lanĉis al ŝi vivajn birdojn. Ĉirkaŭ la fino de la semajno, por eviti, ke la birdoj forflugu el ŝi tro frue, unu gambo el ĉiu birdo estis ligita per nilona fadeno al elastaj bendoj kudritaj ene de ŝiaj vestoj. Ŝi elrompiĝis kiam birdo vundis ŝin ĉe ŝia okulo, kaj la filmado estis haltigita pro doktoraj ordonoj.

En junio 1962, Grace Kelly anoncis, ke ŝi estis decidinta ne aperi en Marnie (1964). Hedren estis subskribinta ekskluzivan sepjaran, kontrakton por ĉiusemajnaj 500 dolaroj kun Hitchcock en oktobro 1961, kaj li decidis aktorigi ŝin en la ĉefa rolo opozicie al Sean Connery. En 2016, priskribante la ludadon de Hedren kiel unu el la plej grandaj en la kinhistorio, Richard Brody nomis la filmon historio de seksa violento okazigita al la rolulo ludita de Hedren: La filmo estas, se diri simple, malsana, kaj tio ĉar Hitchcock estis malsana. Li suferis sian tutan vivon pro furia seksa deziro, suferis pro la manko de ties kontentigo, suferis pro la malkapablo transformi fantazion en realon, kaj poste sekvis per tio farante ĝin virtuale, pere de sia arto. Kinrecenzo de 1964 en New York Times nomis tiun filmon de Hitchcock la plej seniluziiga filmo en jaroj, citante la mankon de sperteco de Hedren kaj de Connery, amatoran scenaron kaj glaringly fake cardboard backdrops (evidente falsaj poŝtkartaj fonoj).

En la filmo, Marnie Edgar (Hedren) ŝtelas 10,000 dolarojn (ekvivalente al 82,436 dolaroj de 2019) el sia dungisto kaj eskapas. Ŝi kandidatiĝas por laborposteno en la kompanio de Mark Rutland (Connery) en Filadelfio kaj ŝtelas ankaŭ el tie. Pli frue ŝi aperis suferanta panikatakon dum ŝtormo kaj timante la ruĝan koloron. Mark sekvas ŝin kaj ĉantaĝas por ke ŝi edziniĝu al li. Ŝi klarigas, ke ŝi ne volas esti tuŝita, sed dum la mielmonato, Mark perfortas ŝin. Marnie kaj Mark malkovras, ke la patrino de Marnie estis estinta ĉiesulino kiam Marnie estis infano, kaj ke, kiam la patrino estis luktinta kontraŭ kliento dum ŝtormo — la patrino kredis, ke la kliento estis klopodinta molesti Marnie — Marnie estis mortiginta la klienton por savi sian patrinon. Kuracita el siaj timoj kiam ŝi memoris tion kio okazis, ŝi decidas resti kun Mark.

Hitchcock diris al Robert Burks, kinfotisto, ke la kamerao devis esti metita tiom proksime eble al Hedren kiam li filmu ŝian vizaĝon. Evan Hunter, la scenaristo de The Birds kiu estis verkinta ankaŭ Marnie, klarigis al Hitchcock, ke se Mark estas amanta Marnie, li devus konsoli ŝin, ne perforti ŝin. Hitchcock ŝajne respondis: Evan, kiam li trudu tion en ŝin, mi volas tiun kameraon rekten al ŝia vizaĝo! Kiam Hunter liveris du versiojn de la scenaro, el kiuj unu sen la perforta sceno, Hitchcock anstataŭis lin per Jay Presson Allen.

Malboniĝinta sanstato malpliigis la produktadon de Hitchcock dum la lastaj du jardekoj de lia vivo. Biografiisto Stephen Rebello asertis, ke Universal trudis du filmojn al li, nome Torn Curtain (1966) kaj Topaz (1969). Ambaŭ estis spionaj streĉfilmoj kun temoj rilataj al la Malvarma Milito. Torn Curtain (Rompita kurteno), kun Paul Newman kaj Julie Andrews, akcelis la tristan finon de la 12-jara kunlaborado inter Hitchcock kaj la komponisto Bernard Herrmann. Hitchcock malkontentis pro la muziko de Herrmann kaj anstataŭis lin per John Addison, Jay Livingston kaj Ray Evans. Topaz (1967), bazita sur romano de Leon Uris, havas agadon parte okazanta en Kubo. Ambaŭ filmoj ricevis miksajn rezencojn.

Hitchcock revenis al Britio por fari sian antaŭlastan filmon, nome Frenzy (1972), bazita sur la novelo Goodbye Piccadilly, Farewell Leicester Square (1966). Post du spion-filmoj, la intrigo markis revenon al la ĝenro de murdo-streĉfilmo. Richard Blaney (Jon Finch), nestabila kelnero kun historio de eksplodema kolero, iĝas la unua suspektito en la esplorado pri la murdoj Necktie (kolumoj), kiuj estas fakte fifaritaj de lia amiko Bob Rusk (Barry Foster). Tiam, Hitchcock faras la viktimon kaj la maliculon proksimuloj, anstataŭ malproksimuloj kiel en Strangers on a Train.

En Frenzy, Hitchcock permesis nudecon por la unua fojo. Du scenoj montris nudajn virinojn, unu el kiu estis perfortita kaj strangolita; Spoto nomis tiun lastan unu el la plej malakcepteblaj ekzemploj de detala murdo en la kinhistorio. Ambaŭ aktorinoj, nome Barbara Leigh-Hunt kaj Anna Massey, malakceptis fari la scenojn, kaj tiel oni devis uzi manekenojn anstataŭe. Biografiistoj notis, ke Hitchcock ĉiam puŝis la limojn de la kincenzuro, ofte frenezigante Joseph Breen, la longdaŭra estro de la Holivuda Motion Picture Production Code. Multaj fojojn Hitchcock eniris en subtilajn nuancojn de maldecaĵoj malpermesitaj de la cenzuro ĝis la mezo de la 1960-aj jaroj. Tamen McGilligan verkis, ke Breen kaj aliaj ofte konstatis, ke Hitchcock estis trudante tiajn aferojn kaj estis fakte amuzitaj, same kiel alarmitaj pro la inescapable inferences de Hitchcock.

Family Plot (1976) estis la lasta filmo de Hitchcock. Ĝi rakontas la fuĝojn de Madam Blanche Tyler, ludita de Barbara Harris, fraŭdema spiritisto, kaj de ŝia taksiista amanto Bruce Dern, kiuj vivtenas sin el siaj trompopovoj. Kvankam Family Plot estis bazita sur la novelo de Victor Canning nome The Rainbird Pattern (1972), la tono de la libro estas pli sinistra. Scenaristo Ernest Lehman dekomence verkis la filmon kun pli akra tono sed li estis devigita al pli hela, pli komika tono fare de Hitchcock.

Ĉirkaŭ la fino de sia vivo, Hitchcock estis laboranta por la scenaro de spion-streĉfilmo, The Short Night (La mallonga nokto), kunlabore kun James Costigan, Ernest Lehman kaj David Freeman. Spite dekomencan laboron, ĝi neniam estis filmita. La sanstato de Hitchcock estis malpliiĝinta kaj estis priokupita pro sia edzino, kiu estis suferanta koratakon. Tiu scenaro estis finfine publikigita en la libro de Freeman nome The Last Days of Alfred Hitchcock (1999).

Estante malakceptinta la Ordenon de la Brita Imperio en 1962, Hitchcock estis nomumita por la Knight Commander of the Most Excellent Order of the British Empire (KBE) en la Honoroj de Novjaro de 1980. Li estis tro malsano por veturi al Londono — li havis korpaŝadan mezurilon kaj estis ricevanta injektojn de kortizono por sia artrito — kaj tiel la 3an de januaro 1980 la brita konsulo prezentiĝis al li kun la dokumentoj en la Universal Studios. Demandita de ĵurnalisto post la ceremonio kial li estis atendigante la reĝinon tiom longe, Hitchcock humoris, Mi supozas, ke estis afero de senzorgemo. Cary Grant, Janet Leigh, kaj aliaj partoprenis en posta tagmanĝo.

Lia lasta publika apero okazis en la 16a de marto 1980, kiam li prezentis la ricevanton de la premio de la American Film Institute. Li mortis pro renmalsano la venontan monaton, la 29an de aprilo, en sia domo  de Bel Air, Los Anĝeleso. Donald Spoto, unu el biografiistoj de Hitchcock, skribis, ke Hitchcock estis malakceptinta vidi pastron, sed laŭ la jezuita pastro Mark Henninger, li kaj alia pastro, Tom Sullivan, okazigis meson en la hejmo de la kinartisto, kaj Sullivan aŭdis lian konfeson. Hitchcock estis survivita de siaj edzino kaj filino. Lia funebro okazis en la katolika preĝejo de la Bona Paŝtisto en Beverly Hills la 30an de aprilo, post kio lia korpo estis kremaciita. Liaj restaĵoj estis disigitaj en la Pacifikan Oceanon la 10an de majo 1980.




#Article 114: Aragonito (107 words)


Aragonito (ĉeĥe vřídlovec) estas Karlovara (Ĉeĥio) specialaĵo – unika ŝtono de tiu ĉi speco en la mondo. Fakte ĝi estas sedimenta kalkoŝtono el (ekzemple) karlovaraj mineralaj fontoj. El ĝi oni produktas belajn memoraĵojn, ekzemple cindrujojn, varojn etajn aŭ pli grandajn skribilarojn, brakringojn, pendaĵojn kaj aliajn.

La gastoj ofte kunportadas de tie kiel memoraĵon tiel nomatajn ŝtonigitajn florojn. Tio estas floroj, kiujn oni trempis en unu el la fontoj kaj lasis ilin tiel longe, ĝis ili estas ĉirkaŭkreskitaj per tavolo de flav-rustkolora gejseroŝtono – aragonito, kiu poreterne konservas ilian originan formon. Kelkaj variaĵoj estas uzitaj kiel gemo. 

La mineralo estis malkovrita en 1797 en Molina de Aragón (Hispanio).




#Article 115: Astrobiologio (175 words)


Astrobiologio (ankaŭ kosmobiologio, eksterbiologio, eĉ ekzobiologio) estas la spekulativa kampo de biologio en kiu oni konsideras la eblon, kaj eblan karakteron de ekstertera vivo.

Kvankam la kampo estas spekulativa, la malekzisto de vivo en la resto de la universo estas hipotezo falsebla, kaj tiel astrobiologio estas valida kampo por scienca esploro.

Tial la serĉado por ekstertera vivo estas gravega por astrobiologistoj. Iuj konstatas, ke la kvanto da planedoj kun inteligenta eksterterana vivo estus taksebla per la ekvacio de Drako se kaj kiam ni ekkonis la valorojn de ĝiaj parametroj. Tamen, pro la malcerteco pri la termoj de la ekvacio, estas neeble antaŭvidi ĉu vivo estas rara ĉu ofta. Alia kunligita temo de astrobiologio estas la paradokso de Fermi kiu demandas, se vivo oftas en la universo, kial ne troviĝas evidenta signalo de ĝi?

Aktuale, ne estas evidenteco por la ekzisto de ekstertera vivo (ĝis mez-2002). Tamen ekzamenado de aerolitoj el Antarkto, kiuj devenas el Marso provizis tion, kion iuj sciencistoj kredas fosilietoj de ekstertera vivo mikroskopskala, sed tiu interpreto de la evidenteco restas ankoraŭ debatebla.




#Article 116: Alfred Nobel (356 words)


Alfred NOBEL (naskiĝis la 21-an de oktobro 1833 en Stokholmo, mortis la 10-an de decembro 1896 en Sanremo) estis sveda kemiisto, inventisto kaj verkisto.

Nobel estis la tria filo de Emmanuel Nobel (1801-1872), kiu naskiĝis en Stokholmo sed fruaĝe transloĝiĝis kun sia familio al Sankt-Peterburgo. En 1859, la patro kaj li revenis al Svedio, kie Nobel ekstudis eksplodaĵojn, kaj precipe spertiĝis pri nitroglicerino.

La plej grava el liaj 355 inventaĵoj estas dinamito, inventita en 1867.

Antaŭ sia morto je la  Alfred Nobel - kiu ne havis gefilojn - decidis heredigi la plej grandan parton de sia grandega kapitalo al fondaĵo. El la interezoj ĉiujare estas disdonata la tiel nomataj Nobel-premioj pri literaturo, fiziko, kemio, medicino kaj paco. (Al la pacpremio lin instigis interalie Bertha von Suttner, kiu almenaŭ post lia morto esprimis sin pozitive pri Esperanto.)

La Nobel-premioj kaj la Nobel-memora premio pri ekonomiko ne estas samspecaj; la dua ja estas disdonata samokaze de la Nobel-premioj, sed ĝi ne havas fundamenton en la testamento de Nobel. Ĝi ne estas pagata de la Nobel-fondaĵo sed de la sveda Regna Banko (Riksbanken).

Samtempe kun la testamento, Nobel verkis teatraĵon – Nemesis, tragedion de kvar aktoj – pri Beatrice Cenci, eldonita dum li agoniis kaj (escepte de tri ekzempleroj) detruita tuj post lia morto de liaj postvivantoj, konsiderantaj ĝin blasfemo. La unua ne detruita eldono aperis en 2003 ĉe Eldona Societo Esperanto, Stokholmo (dulingva, Nemesis/Nemeza – la sveda teksto de Nobel kaj la esperanta traduko de Gunnar Gällmo). (253 p. ISBN 91-85288-29-2. 22 cm.)

Oni, en la medio esperantista, difinis la verkon kuraĝa. En ĝi oni povas vidi, kion A. Nobel opiniis rilate al religio, eklezio kaj similaĵoj. Kelkaj do nun kredas, ke ĝuste Dario Fo kaj José Saramago eble estis la unuaj Nobel-premiitoj tute laŭ la gusto de Alfred Nobel, ĉar laŭ ili idealo por li estis lukti por idealoj kontraŭ dio, eklezio, kaj aliaj religiaj antaŭjuĝoj. Sed aliaj opinias, ke tia ne estis la idealo de Nobel, kvankam en la verko Nemeza estas elpensita la katolika kulto al la Dipatrino Maria kiel fonto de krimo (estas la aperanta Maria mem, kiu sugestas al Beatrico mortigi sian patron...).




#Article 117: Arthur Conan Doyle (281 words)


Sir Arthur Conan DOYLE [ˈɑːr.θər ˈkoʊ.nən ˈdɔɪl], esperante Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto.

Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton A Study in Scarlet, kun Sherlock Holmes kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.

La legantaro ŝategis liajn Holmes-seriojn en Strand Magazine. Sed Arthur Conan Doyle verkis ne nur krimliteraturon, fakte li fieris pli pri siaj historiaj romanoj. Plurfoje, li klopodis liberigi sin de Holmes, sed devis cedi al la volo de legantoj kaj daŭrigi ĝin. En 1912, li en sia aventura verko The Lost World priskribis la malkovron de vivantaj dinosaŭroj kaj antaŭhistoriaj estaĵoj en Sudameriko. Lia protagonisto, la kolerema Profesoro Challenger, aperos ankoraŭ en pluraj sekvaj verkoj, sed neniam gajnis tiom da famo kiel Sherlock Holmes kaj D-ro Watson. La historiaj romanoj de Doyle (ekz. Rodney Stone, Sir Nigel, The White Company) apenaŭ estas konataj.

Ekde 1887 li okupiĝis ankaŭ pri spiritismo. Li intencis konvinki al Harry Houdini pri ties realeco. Doyle mortis en Crowborough/East Sussex.

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 46an ĉapitron Faktoj iĝas fantazioj, fantazioj iĝas faktoj al komentoj pri la fakto ke la verkisto metis verajn faktojn en la intrigo de la ŝerlokaj intrigoj, dum la sekvantoj de la detektivo metis en sia reala vivo la fantazion de la detektivaj rakontoj.




#Article 118: Akademio de Esperanto (314 words)


La Akademio de Esperanto (AdE) estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.

Oni ne konfuzu ĝin kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE).

La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto iom modelite laŭ Franca Akademio, laŭ propono de L.L. Zamenhof, sed tiam sub la nomo Lingva Komitato. La nomon Akademio de Esperanto portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato.

En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan Akademio de Esperanto.

La Akademio enhavas Sekciojn, kiuj prizorgas diversajn lingvajn kampojn de la Akademia laboro. La Sekcioj ne estas fiksitaj, sed estas kreataj laŭbezone. Ĉiun Sekcion gvidas Direktoro. Ĉiu Akademiano povas aparteni al pluraj Sekcioj, laŭ sia intereso.

Ekzistas jenaj Sekcioj: Faka Lingvo, Gramatiko, Ĝenerala Vortaro, Literaturo, Prononco, Kontrolado de lerniloj kaj Lingva Konsultejo.
		
La Akademio havas ankaŭ Komisionojn, kiuj plenumas diversajn ne-lingvajn taskojn. Ekde oktobro 2013 ekzistas du Komisionoj: pri Historio de la Akademio de Esperanto kaj pri Homaj nomoj.

Ĉiu Sekcio kaj Komisiono estas gvidata de Direktoro.

La Akademio en 1999 starigis komisionon, kiu en 2007 iĝis Sekcio Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto, al kiu povas turni sin ĉiu Esperanto-uzanto pri difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon.  Ekde decembro 2011 la Lingva Konsultejo publikigas elektitajn respondojn Antaŭaj prezidantoj 

La estraro de la Akademio de Esperanto konsistas (ekde 2019) el:

Kiel direktoroj de sekcioj kaj komisionoj estis elektitaj en 2016:

Iamaj membroj de la Akademio, kiuj en kelkaj lastaj elektoj ne plu kandidatiĝis aŭ dum la lastaj jaroj forpasis aŭ demisiis:

Christer Kiselman,  (PDF), 2015, en: , en: Esperantologio/Esperanto Studies, Nova serio - new series 1 (9), 2021, eld. Mondial - Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), ISBN 9781595694096 - ISSN 1311-3496 pritraktas inter alie farindaĵojn kaj eblajn estontajn projektojn.

Akademia Dokumentaro




#Article 119: Antonín Dvořák (2563 words)


Antonín Leopold DVOŘÁK (, esperantigite Antono Leopoldo Dvorĵak) (naskiĝis la  en Nelahozeves apud Prago, Ĉeĥio; mortis la  en Prago) estis ĉeĥa komponisto.

Li apartenas al la eksterordinaraj personecoj de la ĉeĥa kaj tutmonda muzika kulturo kaj kune kun Bedřich Smetana li estas konsiderata kiel fondinto de la moderna ĉeĥa muziko. Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la klasika-romantisma sintezo kaj sendube la tutmonde plej konata kaj plej ofte ludata ĉeĥa komponisto. La propra stilo de Dvořák estis priskribita kiel la plej kompleta rekreaĵo de nacia lingvaĵo kun tiu de simfonia tradicio, absorbante popolajn influojn kaj trovante efektivajn vojojn uzi ilin.

La unua muzikpeco de Dvořák de religia naturo, nome Stabat Mater, estis premierita en Prago en 1880. Ĝi estis tre sukcese ludita en Londono en 1883, kio kondukis al multaj aliaj ludoj en Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono. En sia kariero, Dvořák faris naŭ invititajn vizitojn al Anglio, ofte reĝisorante ludojn en siaj propraj verkoj. Lia Simfonio n-ro 7 estis verkita por Londono. Vizitante Rusion en marto 1890, li reĝisoris koncertojn de sia propra muziko en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. En 1891 Dvořák estis nomumita kiel profesoro en la Praga konservatorio. En 1890–91, li verkis sian Pianotrion numero 4a, unu el liaj plej sukcesaj pecoj de ĉambra muziko. En 1892, Dvořák translokiĝis al Usono kaj iĝis la direktoro de la Nacia Konservatorio de Muziko de Ameriko (Usono) en Novjorko. En Usono, Dvořák verkis siajn du plej sukcesajn orkestrajn verkojn: nome la Simfonio El la Nova Mondo, kiu etendis sian reputacion tutmonde, kaj lia Konĉerto por Violonĉelo, unu el la plej bone konsideritaj el ĉiuj konĉertoj por violonĉelo. Li verkis sian plej aprezatan pecon de ĉambra muziko, nome la Kordokvarteto No. 12a, en tiu epoko. Sed malfaciloj en la pago de lia salajro, kun pliiĝanta agnosko en Eŭropo kaj eksufero pro nostalgio, kondukis lin al abandono de Usono kaj reveno al Bohemio en 1895.

Granda internacia fameco, kiun li ĝuis jam dum sia vivo, kontribuis al kresko de prestiĝo de la ĉeĥa kulturo kaj nacio. Per sia pedagogia agado en la nacia konservatorio en Novjorko de 1892 ĝis 1895 li influis ankaŭ la evoluon de la usona muziko.

Lia verkaro konsistas grandparte el instrumentaj komponaĵoj (simfoniaj, kameraj kaj solaj), sed same gravas ankaŭ liaj spiritaj verkoj, kantatoj kaj operoj. Tipaj trajtoj de la muziko de Dvořák estas riĉa kaj originala melodia inventemo, kiu ofte indikas je popolaj radikoj, elstara ritmo kaj koloreca instrumentado. Menciinde estas ankaŭ, ke la unua komponaĵo, kiu eksonis post alluniĝo en 1969, estis lia Novmonda simfonio.

La patro de Antonín Dvořák, František Dvořák (1814–1894) mastrumis gastejon kaj buĉejon, kiun li heredis de sia patro. En siaj maljunaj jaroj li vendis la buĉejon kaj prilaboris sian vivon kiel citroludanto. La muzikemo devenis de la familio de la patro, en kiu du onkloj estis profesiaj muzikistoj kaj laboris kiel trumpetisto kaj violonisto. La patrino, Anna (1820–1882), naskiĝinta Zděnková, estis la filino de la administranto de la princo Lobkowitz. Ambaŭ geedziĝis la  (unu jaron antaŭ la naskiĝo de Antonin). 

Antonin Dvořák naskiĝis la  en la vilaĝo Nelahozeves apud Prago, kiel la unua el naŭ infanoj de František kaj Anna Dvořák. Lia patro estis tiam buĉisto kaj amatora citroludanto. Kvankam li kalkulis kaj zorgis pri tio, ke lia filo transprenu post li la familian metion, pro sia muzikamo li rimarkis frue lian talenton kaj kiel 6-jaran knabeton li konfidis lin al la loka violoninstruisto Josef Spitz, kiu donis al li bazon de la muzika kleriĝo.

De 1853 ĝis 1856 Antonín lernis en la proksima Zlonice ĉe la elstara muzikisto Antonín Liehmann, kiu instruis lin ludi pianon kaj orgenon kaj enkondukis lin al sekretoj de komponado.

Ĉar pro troa okupiĝo pri muziko Antonín ne tro prosperis en la germana lingvo, tiam por negocisto necesa, lia patro sendis lin por unu jaro al Česká Kamenice por perfektiĝi en ĝi. Tie tamen Antonín ankaŭ i.a. plu studadis muzikon ĉe František Hanke kaj ludis en la loka preĝejo.

Intertempe Antonín Liehmann konvinkis la patron, ke la eksterordinara talento de lia filo meritas sisteman prizorgon. Tial Antonín povis studi en 1857-1859 en orgenista lernejo en Prago.

Post fino de la studado li fariĝis violonisto en la kapelo de Komzák, kiu transiris al la orkestro de la tiel nomata Provizora Teatro en Prago.

En la teatro la komponisto konatiĝis kun tiea kantistino Josefina Čermáková, al kiu li supozeble konservis amsentojn dum tuta sia vivo - li enkorpigis ilin i.a. en ciklon de amkantoj nomataj Cypřiše (Cipresoj). Li komencis vizitadi ankaŭ ŝian familion, kie li instruis pianon kaj tie li proksimiĝis kun unu el la kvar fratinoj de Josefina, nomata Anna, 13 jarojn pli juna ol li. En novembro 1873 ili geedziĝis.

Komencoj de la novgeedza paro estis tre modestaj, iliaj geamikoj eĉ organizis monkolekton favore al ili. En la 4a de aprilo 1874 naskiĝis la unua filo Otakar, kaj baldaŭ post li sekvis filinoj Josefka kaj Růženka. Anna kontribuis al la hejma buĝeto per fojaj honorarioj el koncertoj en pragaj preĝejoj, Antonín decidis tiujare akcepti postenon de orgenisto en la praga preĝejo de Sankta Adalberto, sed la ĉefa enspezofonto estis daŭre privata muzikinstruado.

Menciinde estas, ke lia sorta amo Josefina pli poste edziniĝis al grafo Václav Kounic (al kies patrino Božena Němcová dediĉis sian libron Avinjo) kaj Dvořák restis kun ŝi kaj ŝia edzo en amikaj rilatoj dum la tuta vivo.

En 1875-1878 Dvořák sukcesis akiri aŭstrian ŝtatan stipendion; en la komisiono decidanta pri la elekto, estis i.a. Johannes Brahms kaj kritikisto Eduard Hanslick. Je rekomendo de Brahms berlina eldonisto Fritz Simrock eldonis la verkon Moraviaj duetoj (Moravské dvojzpěvy), post kies sukceso li en 1878 mendis Slavajn dancojn. Tio estis komenco de la eŭropa kariero de Dvořák. La stipendio ebligis al li dediĉi sin pli intense al muzika kreado - en tiu tempo estiĝis i.a. Serenado E maĵora por arĉorkestro, Pianokvarteto D maĵora, la 5-a simfonio F maĵora kaj lia unua opero Vanda kun temo el la antikva pola historio.

Sed post tiu ĝojiga krea periodo venis neatendita sortobato al lia privata vivo. Komence mortis du tagojn post naskiĝo lia filineto Jozefka, en aŭgusto 1877, poste veneniĝis pro fosforo la dua unujara filineto Růženka kaj la sekvan monaton lia trijara filo Otakar forpasis pro variolo. La geedzoj do en mallonga tempo perdis ĉiujn tri infanojn. Sian tiaman nemezureblan doloron Dvořák enmetis en sian verkon - en la oratorion Stabat mater, kiu estis kreita origine en pianoformo kaj pli poste adaptita por orkestro. Ĝuste tiu ĉi verko pro sia interna sincero kontribuis al lia pli posta tutmonda fameco.

Baldaŭ post forpaso de siaj infanoj la geedzoj transloĝiĝis el praga strato Na rybníčku al proksima strato Žitná, kie ili vivis ĝis fino de sia vivo. La jaroj 1878-1880 estas en la biografio de Dvořák nomataj Slava periodo, ĉar dum ĝi estiĝis granda kvanto da komponaĵoj inspiritaj de slavaj spirito kaj folkloro: i.a. pluaj Moraviaj duetoj, Bohemia svito, tri Slavaj rapsodioj, la unua vico de Slavaj dancoj, Serenado d minora por blovinstrumentoj, la 10-a arĉkvarteto nomata Slava kaj la 6-a simfonio D maĵora.

En 1878-1888 bonŝance al la sortofrapitaj geedzoj Dvořák naskiĝis sinsekve ses sanaj infanoj, kiuj ĉiuj sukcesis atingi plenkreskan aĝon. Baldaŭ post naskiĝo de sia filino Anna, la familo estis invitita al la kasteleto en Vysoká ĉe Příbram (sude de Prago), kiun la bofratino de Dvořák grafino Josefina Kounicová ricevis nuptodonace de sia edzo. Al la komponisto la loko plaĉis tiom, ke li aĉetis ĝin de ili kaj sekve rekonstruigis la malnovan domon en la vilaĝo kaj nomis ĝin vilao Najado.

Sekvajn dudek jarojn tie la familio pasigis regule la someron kaj Dvořák tie komponis multajn siajn verkojn. La kasteleto en Vysoká estas nuntempe adaptita kiel muzeo omaĝe al lia vivo kaj verkaro.

Post Germanio lia muziko komencis esti ludata ankaŭ en Anglio; en marto 1884 li forveturis tien por sia unua artturneo. Post granda sukceso de Stabat Mater li vizitis la landon plurfoje, kutime prezentante iun novan verkon laŭmende de iuj el tieaj muzikinstitucioj: 
temas ekz. pri la 7-a simfonio, verkita por la urbo Londono, oratorio Sankta Ludmila por muzikfestivalo en Leeds kaj kantato Nuptoĉemizo.

Lia grandioza Rekviemo, prezentita la unuan fojon sub lia gvido dum la festivalo en Birmingham en 1891, sekvigis atribuon de honora doktoriĝo en la universitatoj en Cambridge kaj Prago. Post tiuj aprezoj li ankaŭ fariĝis profesoro en la praga konservatorio.

Inter vojaĝoj al Anglio Dvořák koncertis i.a. ankaŭ en Rusio - en marto 1889 li vojaĝis al Moskvo kaj Sankt Peterburgo surbaze de invito de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, kun kiu li konatiĝis la antaŭan jaron en Prago.

En 1892 Dvořák ricevis leteron el Usono. La fondintino de la usona nacia konservatorio en Novjorko, nome Jeanette Thurber, proponis al li postenon de direktoro de tiu institucio. Post komenca hezitado Dvořák fine akceptis la oferton. Lia restado en Usono en 1892-1895 portis al li pluajn honorigojn kaj definitive ankaŭ tutmondan famecon.

Siajn impresojn pri la nova lando Dvořák en 1893 enkorpigis al sia 9-a simfonio e minora kun subtitolo El la Nova Mondo, kiu sekve fariĝis unu el la enmonde plej ofte ludataj klasikaj komponaĵoj. Someron 1893 la tuta familio pasigis en la vilaĝo Spillville en la usona ŝtato Iovao, kie ĝis nun vivas posteuloj de ĉeĥaj enmigrintoj. La komponisto sentis sin tie kvazaŭ hejme; en tiu ĝojiga etoso li dum pluraj tagoj verkis arĉkvarteton n-ro 12 F maĵoran, nomatan Usona kaj sekve ankaŭ Arĉkvinteton n-ron 3 E bemolan maĵoran.

Samjare la 16-an de decembro okazis tutmonda premiero de la Novmonda simfonio en la fama novjorka muzika salonego Carnegie Hall kiu renkontiĝis kun entuzisma akcepto ĉe la publiko. 

Dum la sekvaj somerferioj Dvořák cedis al sia hejmsopiro kaj pasigis ilin en sia domo en Vysoká. En tiu periodo naskiĝis i.a. ciklo de ok Humoreskoj por piano, el kiuj la 7-a G bemola maĵora kun granda sukceso baldaŭ ĉirkaŭflugis la mondon kaj ĝis nun estas unu el la plej popularaj etaj klasikaj verkoj. En la instrujaro 1893/1894 Dvořák i.a. verkis sian plej intiman komponaĵon - nome Bibliajn kantojn kun tekstoj el la Psalmaro de David. En la lasta studjaro la komponisto komencis labori pri sia sekve fama Konĉerto por violonĉelo kaj orkestro h minora.

Post la reveno el Usono Dvořák denove revenis al sia instrulaboro en la konservatorio kaj al siaj studentoj, i.a. estontaj elstaraj komponistoj Vítězslav Novák, Oskar Nedbal kaj Josef Suk pli aĝa. Tiu edziĝis en 1898 kun Otilie, la filino de Dvořák kaj fariĝis tiel lia bofilo.

En 1896 estis fondita muzikensemblo Ĉeĥa filharmonio, kiu sekve fariĝis prestiĝa enlanda orkestro. Dvořák kiel la plej fama ĉeĥa vivanta komponisto estis tiam petita iĝi dirigento de ĝia inaŭgura koncerto kaj pretigi programon el siaj verkoj.

En la finaj jaroj de sia vivo Dvořák en sia komponado rimarkeble inspiriĝis de fabeloj kaj legendoj. En tiu periodo estiĝis ekz. 4 simfoniaj poemoj je tekstoj de ĉeĥaj popolaj baladoj el la Bukedo de Karel Jaromír Erben - Akvofeo, Tagmeza fantomino, Ora ŝpinilo kaj Kolombeto. Sekvis tri liaj operoj - fabela komedio Diablo kaj Kaĉa, lirika Najado (ĝis nun la plej ofte ludata lia opero) kaj la lasta verko de Dvořák - Armida kun ekzota motivo el Oriento. Dum la premiero de tiu verko, laŭ Dvořák ne tro bone preparita, la komponisto devis pro renatako forlasi la teatron. Al tiu sekve aldoniĝis malvarmumo kaj gripo, pro kio la komponisto devis longdaŭre kuŝi. Dimanĉe la  lia sanstato neatendite pliboniĝis, tial li esprimis la deziron tagmanĝi kune kun sia familio. Sed dum la tagmanĝo li subite ekmalbonfartis kaj perdis la konscion kaj la alvokita kuracisto sekve povis nur konstati morton oficiale pro apopleksio. Laŭ la scioj de la nuntempa medicino tamen la plej probabla kaŭzo de la morto estis pulma embolio, kiu okazis pro longa kuŝado enlite.

La komponisto estas entombigita en Prago en la prestiĝa tombejo Slavín en Vyšehrad, dediĉita plejparte al la elstaruloj de la ĉeĥa kulturo kaj publika vivo.

Dvořák estis artisto modesta kaj sincere pia, onidire li havis nekomplikan kaj afablan karakteron. Li amis naturon (lia aparta amo estis kolomboj, kiujn li bredis en Vysoká), sed li estis ankaŭ admiranto de la tuta civiliza progreso. De tie fontis lia ŝato por lokomotivoj, vaporŝipoj kaj admiro al vigleco de grandurboj, kvankam li ofte forkuradis de ili al soleco kaj verdo de la kamparo.

Antonín Dvořák estis eble la unua fama fervojŝatanto de kontinenta Eŭropo kaj estas traktata en faka medio kiel fakulo pri la tiama lokomotivoscio. Dekjara li spertis la inaŭguron de nova fervoja linio tra Nelahozeves, kio certe influis lian entuziasmon. Li tiom interesiĝis ankaŭ pri ŝipoj kaj aliaj teknikaĵoj, ke, kiam li mem ne havis tempon, li petis raporton de aliaj, inter kiuj ankaŭ de sia onta bofilo, pri la numeroj kaj identigiloj legeblaj sur trajnoj kaj ŝipoj. Ekzistas pluraj tierilataj anekdotoj pri Dvořák.

Sed precipe li estis genia komponisto. Tiu ĉi genieco, kiel asertis Max Švabinský, kiu faris portretojn de li, estis enskribita en lian noblan vizaĝon - kies ekstera trajto estis rimarkebla distanco inter la okuloj kaj profunda sulko super la nazradiko. Se Dvořák ektuŝis iun ajn muzikan fakon, ĉiam li estis inventema kaj originala.

Li suferis pro agorafobio (timo pro eksteraj publikaj spacoj), kiu grandiĝis precipe en la lastaj jaroj de lia vivo.

Verkaro de Antonín Dvořák riĉas kaj pro sia kvanto, kaj pro amplekseco de formoj - ĝi inkluzivas entute 120 titolojn, el kiuj plejparto estas grandaj orkestraj, voĉ-instrumentaj aŭ muzik-dramaj verkoj.

Dum Bedřich Smetana konscie kreadis tipan ĉeĥan muzikon, Dvořák progresis plu: baldaŭ li fariĝis komponisto verdire slava, ĉar sian muzikan inspiron li larĝigis je Moravio kaj Slovakio, ĝis Pollando kaj Rusio, li kreis ankaŭ specifan muzikan formon dumka laŭ la modelo de la etrusia popola tradicio, li estis ankaŭ aŭtoro de la granda opero kun motivo el la rusa historio Dimitrij. El la slava muziko li sukcesis elmini antikvajn harmoniantajn modusojn, novan riĉecon de ritmoj kaj melodiaj linioj, kio estis noveca kaj atentokapta. 

Krom hejmaj kaj ĝenerale slavaj radikoj Dvořák en Usono inspiriĝis ankaŭ de la nigrula muziko.

Koncerne la ĝeneralan muzikstilon, Dvořák estis nek konservativa, nek radikala. Plejparto de liaj komponaĵoj, ĉu temperamentaj, ĉu lirikaj, ĉiukaze elstaras pro riĉeco de melodiaj ideoj kaj sona buntkoloreco. Lia muziko elradias profundan homecon, ĝi impresas tute nature kaj memkompreneble, sen ia ajn pompeco. Verŝajne ankaŭ tial ĝi akiris koron ne nur de la ĉeĥa, sed ankaŭ de la tutmonda publiko, jam dum lia vivo, sed ankaŭ nuntempe.

La sekva listo ne estas kompleta, ĝi enhavas nur konatajn, ludatajn kaj popularajn komponaĵojn.

Simfoniaj poemoj laŭ baladoj de K.J. Erben

Lia opero Najado estis esperantigita de Tomáš Pumpr kaj elsendita de Verda Stacio en 1948. La registraĵo konserviĝis kaj estis en 1996 reeldonita de la Ĉeĥa Radio sur du kasedoj kaj du kompaktdiskoj. Ĉefrolojn plenumis prestiĝaj ĉeĥaj operkantistoj Maria Tauberová (Najado), Beno Blachut (Princo) kaj Karel Kalaš (Nikso). La rolon de la radia rakontanto ludis fama ĉeĥa aktoro Karel Höger aktive konanta Esperanton.

La operon Jakobeno esperantigis Jiří Kořínek.

En la arkivo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio troviĝas ankaŭ manuskriptoj de aliaj tradukoj de Jiří Kořínek, ekz.:

Al vivo kaj verkaro de Antonín Dvořák estas dediĉitaj pluraj muzeoj en Ĉeĥio: en Prago (en la eksa Belvedero de Michna), en lia naskiĝdomo en Nelahozeves, en la iama kasteleto de la grafo Kounic en Vysoká u Příbrami, en Zlonice, kie li studis, kaj la kastelo Sychrov en Norda Bohemio, kie li plurfoje gastis.

Fine de aŭgusto kaj komence de septembro en Prago estas organizata internacia muzikfestivalo Dvořákova Praha (Prago de Dvořák), okazanta en la prestiĝa salonego de Dvořák en Rudolfinum.




#Article 120: Aŭgusto (109 words)


Aŭgusto (latine: ) estas la oka monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ Aŭgusto Cezaro. Antaŭe la monato (kiu prae nomiĝis Sextilis, sesa (vidu septembro) havis 30 tagojn; sed kiam ĝi estis nomata honore al Aŭgusto, oni pliigis ĝin je unu, por ke ĝi havu la saman kvanton da tagoj kiel julio, la monato de Julio Cezaro.

Aŭgusto estas monato de la somero en la Norda hemisfero kaj de la vintro en la Suda hemisfero. La signoj de la Zodiako en julio estas Leono kaj Virgulino.

Aŭgusto venas post julio kaj antaŭ septembro.

Aŭgusto komenciĝas per la sama semajntago kiel februaro nur en superjaro.




#Article 121: Annette von Droste-Hülshoff (378 words)


Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF, aŭ plennome: Anna Elisabeth FREIIN VON DROSTE ZU HÜLSHOFF (naskiĝis la 10-an de januaro 1797; mortis la 24-an de majo 1848 en Meersburg) estis germana verkistino.

Annette von Droste-Hülshoff naskiĝis en la kastelo Schloss Hülshoff apud Münster. 
Post la morto de la patro ŝi translokiĝis kun la patrino ĉe la vidvinan loĝejon Ruschhaus apud Münster kaj vivis ekde 1840 grandpare ĉe la bofrato, la klerita grafo Josef von Laßberg, ĉe Kastelo Meersburg ĉe Bodenlago. Tie oni starigis je ŝia honoro monumenton, kiun kreis Stadelhofer. Alia monumento (de Anton Rüller) dediĉitis al si en Münster en novembro 1896. Ŝi vivis en ege konservativa nobela medio, kontraŭ kiu ŝi neniam malferme povis ribeli. Ŝia verkaro ofte respegulas la konflikton inter la interna pasio de la aŭtorino kaj la ligoj de la socia vivo tiutempa.  

Ŝi montris multe da individueco plena de plej riĉa poeta talento kaj da malofta kompreno por la plej sekretaj allogoj de naturo kaj de animoj. Apenaŭ tuŝite per la tiam modaj ideoj ŝi radikiĝas en la trankvila medio de la patrujo kaj en ideoj de severa kaj pia katolikismo. Al ĝi ŝi, malgraŭ kelktempaj duboj, restis fidela.

Ŝi unue poetine aperis per »Dichtungen« (Münster 1837), kies rakonta parto jam montras la eksterordinaran rakontotalenton kaj la realisman energion de la poetino. Tute maturigita montriĝis ŝia talento ĉe »Gedichte« (Stuttgart 1844), per kiuj ŝi rangigis sin je elstara germana poetino malgraŭ dureco kaj ĝeneto de lingvaj provincismoj. Koloregan etosopriskribon ŝi postlasis ankaŭ alie (»Die Schlacht im Loener Bruch«, »Das Fräulein von Rodenschild«, »Der Geierpfiff«, »Die Krähen«, »Sommernachtstraum«, »Die Schwestern«, »Die Vergeltung« kaj aliaj). De perfekteco fascina estas ŝia novelo »Die Judenbuche« (unue en la gazeto »Morgenblatt« 1842). El ŝiaj postlasitaĵoj aperis: la religia kantokolekto »Das geistliche Jahr« (Stuttgart 1850) kaj »Letzte Gaben« (Hannover 1860); krome »Briefe« (Münster 1877); »Lieder mit Pianofortebegleitung« (1877). Ŝian kolektitan verkaron »Gesammelte Schriften« eldonis Levin Schücking en Stuttgart en la 1879-a jaro kaj la romanverkistino Elisabeth, grafino de Droste (*1845) kun biografio far Kreiten (Münster 1884–87).

La fago de la judoj / Annette von Droste-Hülshoff
En: Germanaj klasikaj noveloj / Trad.: Reinhard Haupenthal. - Saarbrücken : Iltis, 1992;  p.[59] - 106. - (Iltis-Serioj : 2, Beletro Tradukita ;  7)
ISBN 3-927613-25-8

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 212, kio 




#Article 122: Arbaro (1755 words)


Arbaro estas areo kun granda denseco de arboj. Ekzistas multaj difinoj de arbaro, surbaze de diversaj kriterioj. La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (angla mallongigo : FAO) parolas pri arbaro, kiam la arboj en regionoj kun tre malvarmaj vintroj altas almenaŭ tri metrojn, en mezvarmaj regionoj almenaŭ sep metrojn.

Tiu tipo de vegetaĵaro funkcias kiel habitato por organismoj, akvocirkulada reguliganto, grunda konservanto, konstituante unu el la plej gravaj aspektoj de la tera biosfero. Kvankam arbaro estas primare arbe klasifikita, arbara ekosistemo esence estas difinita kun pliaj specioj kiel ekzemple fungoj, herboj, arbustoj, arbedoj, insektoj, birdoj, mamuloj .

Duonarbaro, kun pli da malferma spaco inter arboj, estas ekologie diferenca de arbaro.

Arbaroj kovras proksimume 9,4% de la surfaco de la tero (aŭ 30% de la tersupraĵo) en multaj diferencaj regionoj. Ili troviĝas en ĉiuj starejoj  kiuj estas taŭgaj por subteni arban kreskadon, je altitudoj ĝis la arbarolimo, escepte de kie la frekvencoj de naturaj fajra aŭ alia perturbo estas tro grandaj, aŭ de kie la vivmedio estas home ŝanĝita.

La latitudoj de 10° norden kaj suden de la Ekvatoro plejofte estas kovritaj de tropikaj pluvarbaroj, kaj la latitudoj inter 53°N kaj 67°N havas borealajn arbarojn. Ĝenerale, arbaroj kiuj estas superregataj de angiospermoj ( foliarbaroj ) estas pli specio-riĉaj ol tiuj dominataj de gimnospermoj (koniferarbaroj, montarbaro), kvankam esceptoj ekzistas.

Kelkfoje arbaroj entenas multajn arbospeciojn sur malgranda areo (kiel ĉe tropikaj humidaj arbaroj kaj ĉe mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj), aŭ relative malmultajn speciojn sur grandaj areoj (ekzemple tajgo kaj aridaj montaraj koniferarbaroj). Plejofte arbaroj gastigas multajn bestajn kaj plantajn speciojn, kaj la biomaso po area mezurunuo estas granda kompare kun tiu por aliaj vegetaĵarkomunumoj. Multe da tiu ĉi biomaso troviĝas subgrunde en la radiksistemoj kaj kiel parte malkomponita planta detrito. La ligna komponanto de arbaro enhavas ligninon, kiu relative malrapide malkomponiĝas kompare kun aliaj organikaj substancoj kiel celulozo aŭ karbohidrato.

Duonarbaroj distingiĝas de arbaroj pro la limigita kanopea kovraĵo : en arbaro la branĉoj kaj la folioj de apartaj arboj ofte renkontiĝas aŭ interplektiĝas, kvankam eblas ke ekzistas en arbaro senarbejoj aŭ arbarero-breĉoj  de diversaj dimensioj ene de arbara areo. Maldensarbaro prezentas pli kontinuan malferman kanopeon, kun arboj space reciproke pli foraj. Tiel pli da sunlumo povas penetri ĝis la grundo inter la arboj. Tiu arbartipo nature troviĝas kaj en tro malvarmaj kaj en tro sekaj regionoj de la mondo, do kie dens-arbarkreskado ne eblas pro limigantaj fizikaj faktoroj.

Oni povas klasifiki arbarojn je diferencaj manieroj kaj je diferencaj skaloj de specifeco. Unu tia maniero estas laŭ la biomo en kiu ili ekzistas, kombine kun la vivodaŭro de la folioj de la superreganta specio ( ĉu ili estas ĉiamverdaj aŭ deciduaj ). Alia diferenco estas ĉu la arbaroj ĉefe konsistas el foliarboj, ĉu el pingloarboj, aŭ estas miksaj.

Fizionomio subdividas arbarojn surbaze de ilia ĝenerala fizika strukturo aŭ disvolviĝa fazo ( ekzemple : primara kontraŭ sekundara arbaro ).

Arbaroj ankaŭ povas esti klasifikataj laŭ la nuntempe ĉeestanta superreganta arbospecio. El tio rezultas multaj arbartipoj (ekzemple : fagaro, kverkaro, pinaro).

Iom da mondaj arbar-klasifikaj sistemoj estas proponitaj, sed neniu estas obteninta universalan agnoskon.

La arbara tipologio de la Monda Konserveja Observa Centro estas plisimpligo de aliaj pli kompleksaj sistemoj ( ekzemple la Arbaraj kaj Maldensarbaraj 'Subformacioj' de UNESKO ). Tiu ĉi sistemo partigas la arbarojn de la mondo je 26 ĉefaj tipoj, kiuj rilatas kaj al klimataj zonoj kaj al ĉefaj tipoj de arboj. Oni povas arigi tiujn 26 ĉefajn tipojn je 6 pli larĝaj kategorioj : moder-pingla; moder-folia kaj moder-miksa; tropik-humida; tropik-seka; maldensarbara; kaj planteja. Ĉiu kategorio estas priskribita kiel aparta sekcio ĉi sube.

Moderaj pingloarbaroj plejofte okupas kaj la pli alt-latitudajn regionojn de la Norda duonglobo, la alt-altitudajn zonojn kaj iujn modere varmajn areojn, speciale kun nutraĵ-malriĉaj aŭ alimaniere nefavoraj grundoj.
Tiuj arbaroj tute aŭ preskaŭ tute konsistas el koniferarboj (gimnospermoj). En la Norda duonglobo, pinoj, piceoj, larikoj, abioj, pseŭdocugo kaj cugoj konstituas la kanopeon, sed aliaj taksonoj ankaŭ estas gravaj. En la Suda duonglobo la plej multaj koniferarboj, membroj de la araŭkariacoj kaj podokarpacoj, troviĝas miksite kun foliarbaj specioj. Tiuj ĉi miksaĵoj estas klasifikataj kiel foliarbaj kaj miksaj arbaroj.

Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj inkluzivas esencan komponanton de arboj el la angiospermoj. Ĝenerale ili estas karakteriza por la mezvarmaj latitudoj, sed etendiĝas al malvarmetaj, precipe en la Suda duonglobo. Ili inkluzivas tiajn arbarajn tipojn kiel la miksajn arbarojn de Usono kaj siajn simetriaĵojn en Ĉinujo kaj Japanujo, Ĉilio kaj Tasmanio, la sklerofilajn arbarojn de Aŭstralio, Centra Ĉilio, la Mediteranea regiono kaj Kalifornio, kaj la sudajn notofagagajn (Nothofagus) arbarojn de Ĉilio kaj Novzelando.

Tropik-humidaj arbaroj inkluzivas multajn diferencajn arbarajn tipojn; la plej bone sciataj kaj plej vastaj el ili estas la malaltaĵaraj ĉiamverdaj foliaj pluvarbaroj. Ili inkluzivas, ekzemple, la sezone inundatajn marĉajn kaj la sek-grundajn arbarojn de Amazonio; la torfejajn marĉarbarojn kaj humidajn
 dipterokarpajn (Dipterocapaceae) arbarojn de Sudorienta Azio; kaj la altarbarojn  de la Konga baseno. La tropikaj montaraj arbaroj ankaŭ estas entenitaj en tiu larĝa kategorio, ĝenerale subdividitaj en altajn kaj malaltajn montarajn formaciojn, surbaze de sia fizionomio, kiu varias laŭ altitudo.
La montarbaroj inkluzivas nubarbarojn, tiujn arbarojn je mezalta ĝis alta altitudo, kiuj elnube derivas signifikan parton de sia akvoprovizado, kaj gastigas riĉan abundon de nevaskulaj kaj vaskulaj epifitoj. Mangrovarbaroj ankaŭ apartenas al tiu larĝa kategorio, kiel same la tropikaj koniferarbaroj de Centrameriko.

Tropik-sekaj arbaroj estas karakterizaj de areoj en la Tropikoj kiuj estas sub la influo de sezona sekeco. La sezoneco de precipitaĵo kutime estas reflektata en la falfolieco de la arbara kanopeo, kun plejmultaj arboj estante senfoliaj dum pluraj monatoj jare. Tamen, en certaj kondiĉoj, ekzemple malpli fekundaj grundoj aŭ malpli antaŭdireblaj sekecaj reĝimoj, la proporcio de ĉiamverdaj specioj pligrandiĝas kaj la arbaroj estas karakterizitaj kiel sklerofitaj. Dornaj arbaroj, densaj malaltstaturaj vegetaĵaroj, kun granda proporcio de dornaj aŭ pikilaj specioj, troviĝas kie sekeco estas longdaŭra, kaj precipe kie paŝtiĝantaj bestoj multnombras. Sur tre malriĉaj grundoj, kaj precipe kie fajro estas ĉiamrevenanta fenomeno, arbaraj savanoj disvolviĝas.

Duonarbaroj estas vegetaĵaroj kun malfermaj kanopeoj kaj laŭkrona densgrado  de 10-30%. Ili precipe troviĝas en transiraj areoj ekde arbarizitaj  ĝis nearbarizitaj pejzaĝoj. La du ĉefaj zonoj en kiuj troviĝas tiuj ekosistemoj situas en la boreala regiono kaj en la sezone sekaj tropikoj. Je altaj latitudoj, norde de la ĉefa zono de la tajgo aŭ boreala arbaro, kreskadaj cirkonstancoj ne estas adekvataj por subteni kontinuan ferman arbarkanopeon, do tiu ĉi estas maldensa kaj nekontinua. Tiu vegetaĵaro alterne estas nomata malferma tajgo, duonarbaro kun likenoj, kaj arbara tundro. Ĝi estas speci-malriĉa, havas densan briofitan kovraĵon, kaj multfoje suferas pro fajro.

Forstaj plantejoj, plejofte celante la produktadon de timbro  kaj de fibroligno  mondvaste pliigas la totalan areon de arbaro. Ofte unuspeciaj  kaj/aŭ komponitaj de enmetitaj arbospecioj, tiuj ĉi ekosistemoj ĝenerale estas malpli gravaj kiel vivejoj por enlanda biodiverseco. Tamen, oni povas mastrumi ilin tiamaniere ke iliaj biodiversec-protektaj funkcioj pligrandiĝas. Supre sur la stokado de karbono, ili grandskale kontentigas ekosistemajn bezonojn kiel konservadon de nutraĵ-elementa kapitalo, protektadon de akvokolektaj areoj kaj grundostrukturo. Ankaŭ por malpezigi la premon sur praarbaroj kaj pli naturaj arbaroj pri konstruligno kaj fajroligno, ili ludas gravan rolon.

Ĉi sube la termino naturarbaro signifas ke la arbaro nature estiĝis, ke ĝi havas naturajn strukturon kaj konsiston, kaj ke en ĝi la homo relative malmulte intervenis. Ne ĉiam ĝi estas sinonimo de praarbaro.

La kategorioj markitaj * estas kreitaj pro la nekompleteco de la informoj pri la arbartipo. Tial 26 kategorioj estas citataj, ne temas pri 28 kategorioj .

La scienca studado de arbarspecioj kaj de ilia reciproka influo sur la medio estas nomata arbarekologio, dum la entreprena gvidado de arbaroj nomiĝas forstmastrumado. Tiu ĉi same kun la entreprena celo kaj la forstaranĝado, aŭ la ordigado kaj planado de la forstaj agadoj, multe aliiĝis dum la lastaj jarcentoj, kun rapidaj ŝanĝoj ekde la 1980-aj jaroj, ĝis kulmino en praktikon kiun oni indikas kiel daŭran forstmastrumadon. Arbarekologoj enfokusigas arbarajn modelojn kaj procesojn celante klarigon de rilatoj inter kaŭzo kaj efiko. Forstistoj kiuj praktikas daŭran forstmastrumadon enfokusigas la integradon de ekologiaj, sociaj kaj ekonomiaj valoroj, ofte kunlabore kun lokaj komunumoj kaj aliaj koncernatoj.
Hom-faritaj faktoroj kiuj povas influi arbarojn inkluzivas arbarekspluatadon, urban plivastigadon, hom-kaŭzitajn arbar-fajrojn, acidan pluvon,
infestadajn speciojn, arbarfragmentadon, kaj la celdirektitan forbruligon de arbaroj aŭ brulmastrumadon de la migra kampokultivado.

La malapero kaj rekreskado de arbaro kondukas al diferencigo de du larĝaj arbartipoj, primara kaj sekundara arbaro. Ekzistas ankaŭ multaj naturaj faktoroj, kiuj povas kaŭzi ŝanĝojn en arbaroj en la daŭro de la tempo, inkluzive de arbarfajroj, insektoj, malsanoj, vetero, konkuro inter specioj, k.t.p.. En 1997, la Instituto pri Mondaj Resursoj (angle : World Resources Institute) registris ke nur 20% de la originaj arbaroj de la mondo restis sendifekte en ĝeneralaj trajtoj . Pli ol 75% de tiuj sendifektaj arbaroj troviĝas en tri landoj – la tajgo de Rusujo kaj Kanado kaj la pluvarbaro de Brazilo. En 2006 tiu informo  estis aktualigita uzante la freŝdatajn disponeblajn satelitajn bildojn.

Primara arbaro ĉefe karakteriziĝas pri naturaj modeloj de diverseco kiuj disvolviĝas laŭ sciataj sin sekvigantaj fazoj. Ĝi ĉefe ampleksas indiĝenajn speciojn. Tie ĉi la naturaj formacioj kaj procesoj ne estas ŝanĝitaj kun frekvenco aŭ intenseco kiuj estus aliigintaj la naturajn strukturon kaj konsiston de la habitatoj. Sekundara arbaro signifike gastigas elementojn kiuj originis el aliaj regionoj aŭ habitatoj.

Relative etaj areoj de urbaj arbizitaj  terenoj, kelkfoje ene de parkoj, povas esti mastrumataj laŭ la principoj de urba forstmastrumado. Urbaj forstoj estas kreitaj por loka homa profito. Estas sufiĉe agnoskita ke pasigante tempon en pli natura medio, reduktas streson kaj plibonigas homan bonfarton kaj sanon.

Forstado estas ekonomia administrado de arbaroj. Tradicia enspezo venas el lignoproduktado, sed estas multaj aliaj, ĉefe depende de la arbospecioj.

Arbarĝardenado estas facile eltenebla ĝardena plan-baza sistemo de manĝoproduktado kaj agrikultura forstado bazita sur arbaraj ekosistemoj, miksante fruktajn kaj nuksajn arbojn, arbustojn, herbojn, grimpoplantojn kaj staŭdojn kiuj havas produktadon rekte uzebla por homoj. Profitante la uzadon de akompanaj plantoj, tiuj povas esti intermiksitaj por kultivi serion de tavaloj, por konstrui arbarajn habitatojn.

En moderna socio kie turismo okupas gravan rangon, rura turismo kaj turismo por ĝui naturon, observi birdojn aŭ arbospeciojn estas relative ĵusa ekonomia resurso. La sistemo de naciaj parkoj kontribuas al tio.

Silvo estas sinonimo de la vorto arbaro, uzata precipe en beletro, kaj tie speciale en poezio. Silvo etimologie devenas de la latina silva. En scienca terminologio, silvo ankaŭ estas uzata por signi certajn arbarajn formaciojn kiaj la laŭrisilvojn. Oni retrovas la terminon ankaŭ ĉe la forstistoj kiel silvikulturo, kio signifas : arbarkultivon (PIV2) aŭ la tutaĵon de la agadoj (trafaligado, elfaligado, junigado, k.t.p.) por obteni plej utilan forston.

Ekzistas pluraj proverboj pri arbaro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:




#Article 123: Abraham Gottlob Werner (167 words)


Abraham Gottlob WERNER  (naskiĝis la 25-an de septembro 1749 aŭ 1750, mortis la 30-an de junio 1817) estis germana mineralogo.

Werner naskiĝis en Wehrau (nuntempe situanta en Pollando). En Freiberg kaj Lepsiko li studis juron, filozofion, lingvojn kaj ĉefe mineralogion, kiu fariĝis lia preferata scienco. En la jaro 1775 Werner eklaboris kiel instruisto por minekspluato kaj mineralogio en Bergakademie Freiberg. Al liaj lernantoj apartenis interalie Leopold von Buch kaj Alexander von Humboldt.

Plej grandan famon Werner akiris pro sia teorio de neptunismo. Laŭ ĝi ĉiuj ŝtonoj de Tero formiĝis el varmega praoceano, kiu iom post iom malvarmiĝis. Dum la falo de la akvonivelo unue aperis la granitaj montopintoj kaj poste la malfirmaj ŝtonoj de la valoj. Vulkanoj laŭ tio nur estis sekvoj de brulantaj karbotavoloj. Kvankam tiu ĉi teorio montriĝis erara, Werner ĉefe en la priskribo kaj la klasifikado de mineraloj akiris multajn sciojn, kiuj ankoraŭ nun estas validaj.

Post lia morto en Dresdeno lia kolekto de mineraloj kaj lia biblioteko fariĝis posedaĵoj de la Freiberga Bergakademie.




#Article 124: Alexander von Humboldt (222 words)


Alexander Freiherr von HUMBOLDT (naskiĝis la 14-an de septembro 1769 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1859 en Berlino) estis germana sciencisto, naturalisto, geografisto kaj esploradisto.

Kune kun sia frato Wilhelm von Humboldt  li studis unue en Frankfurt an der Oder kaj poste en Göttingen. Ekde la jaro 1790 la fratoj iris apartajn vojojn. Alexander daŭrigis siajn studojn en la Handelsakademie (= Komerca Akademio) en Hamburgo kaj en Bergakademie (= Minakademio) en Freiberg.

En 1792 Alexander von Humboldt fariĝis asesoro en minista departamento, sed lia forta intereso pri natursciencoj igis lin forlasi tiun ĉi postenon. La jarojn inter 1799 kaj 1804 li kune kun  pasigis kiel esploristo en Latinameriko. Li tie inter alie modernigis geografiajn mapojn kaj esploris lokajn plantojn. La rezultoj de tiu vojaĝo poste estis fiksitaj en 34-voluma verkaro.

En 1805 li doktoriĝis en la Universitato de Frankfurt/Oder kaj fariĝis membro de la prusa Akademio de Sciencoj. En 1829 Humboldt vojaĝis al Rusio kaj aparte Siberio. Li esploris la Kaspian Maron, la kemian staton de la akvo kaj lokajn fiŝojn. En 1844 aperis lia verko Central Asien (Centra Azio).

Humboldt daŭre prelegis kaj verkis. Lia plej fama verko estis la 5-voluma fizika priskribo de la mondo Kosmos, eldonita inter 1845 kaj 1862. Cetere li ne nur okupiĝis pri natursciencoj, sed ankaŭ aktive partoprenis la politikan vivon en siaj loĝlokoj.




#Article 125: Akro (Brazilo) (254 words)


Akro ( [Akre] el indiĝena vorto akiri) estas la plej okcidenta ŝtato de Brazilo. Ĝi limas sud-okcidente al Peruo, sud-oriente al Bolivio kaj havas, nord-oriente, nur du enlandajn najbarojn: Amazonion kaj Rondonion (ĉe la fino de ties mallarĝa patotenilo).

Ĝi havas areon de 153.149 km². Ĝia ĉefurbo estas Rio Branco; aliaj signifaj urboj estas Cruzeiro do Sul, Taraucá, Sena Madureira kaj Brasiléia.

Ebenaĵo de meza alteco de 200 metroj dominas la pliparton de Akro.
Ĝiaj plej gravaj riveroj estas Juruá, Tarauacá, Muru, Embirá kaj Xapuri.
La ekonomio de la ŝtato baziĝas sur la rikolto de kaŭĉuko kaj kaŝtanoj, bruto-bredado kaj agrokulturo.

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento Akro apartenis al Bolivio. Tamen de la komenco de la 19-a jarcento parto de ĝia loĝantaro estis brazilanoj, kiuj kolektis kaŭĉukon kaj praktike kreis memstaran
teritorion en Bolivio.

En 1899, Bolivio provis certigi la regadon de la regiono, sed kaŭzis ribelon de la brazilanoj. Je la 14-a de julio 1899 Galves Rodrigues de Arias (kronomita La Imperiestro de Akro) proklamis sendependan respublikon Akro, sed ĝi finiĝis jam en marto 1900. Dua respubliko daŭris de novembro ĝis decembro 1900. Sed je la 17-a de novembro 1903 Brazilo (per la traktato de Petrópolis) aĉetis la teritorion je 2 milionoj da britaj pundoj kaj je la kondiĉo konstrui fervojon de Madeira al Mamoré. Je la 25-a de februaro 1904 ĝi iĝis federacia teritorio de Brazilo kaj je la 15-a de junio 1962 ĝi akiris la statuson de ŝtato.

Ekzistas malgranda movado kaj gastiganto de Pasporta Servo en Rio Branco.




#Article 126: Alagoaso (210 words)


Alagoaso estas unu el la ŝtatoj de Brazilo, lokata en la nordorienta parto de la lando, ĉe la bordo de la Sudamerika kontinento.

En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Alagoas. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [AlaGOas], en Esperanto. Tiu nomo signifas Lagetoj, en la portugala lingvo.

Alagoaso estas la dua plejmalgranda ŝtato de Brazilo. En ĝi estas 100 municipoj.

Antaŭ portugalanoj, la marbordo de Alagoaso estis konata de francoj. Tie loĝis indiĝenoj Kaeté. En 1535, portugalanoj konkeris Alagoason. En 1556, en suda marbordo de Alagoaso, pereis la ŝipon Nossa Senhora da Ajuda. En ĝi, vojaĝis al Lisbono la unua episkopo de Brazilo: Pero Fernandes Sardinha. Pli ol cent homoj estis bakitaj kaj manĝitaj de Kaeté. Inter 1630 kaj 1654, kiam nederlandanoj restis en Brazilo, tiam Alagoaso estis atakata multfoje. En la 17-an jarcento, ribelaj sklavoj fondis la Quilombo dos Palmares, afrikan regnon kiu daŭris ĝis 1695. En 1817, Alagoaso prenis aŭtonomion rilate al Pernambuko. Inter la 16-a de julio kaj la 10-a de novembro 1845 Henrique Marques de Oliveira Lisboa elektiĝis prezidanto de la provinco Alagoaso. En la fino de 19-a jarcento, Alagoaso prenis politikan gravan rolon kiun perdis tuj. En 20-a jarcento, dum mallonga periodo, 1990-1992, ĝi reprenis tiun gravan rolon kaj eĉ oni nomis tion periodo Respubliko de Alagoaso.




#Article 127: Amazonio (subŝtato) (122 words)


Amazonio (portugale: Amazonas [amaZOnas]) estas la (aree) plej granda ŝtato de Brazilo.

Ĝi situas nord-okcidente de la lando ĉe rivero Amazono kaj limas al Kolombio kaj Peruo. Ĝi posedas la plej altajn regionojn de Brazilo (monto Pico da Neblina atingas 3.014 m), sed ankaŭ vastajn areojn kun alto de malpli ol 100 m super marnivelo.

Gravaj urboj estas Manaus kaj Manacapuru, Tefé, Parintins kaj Itacoatiara.

La flago estis adoptita per leĝo de la 14-a de januaro 1982. Ĝiaj 25 steloj simbolas la 25 municipojn, en kiujn la provinco estis dividita en 1897.Stelo pli granda simbolas la ĉefurbon Manaus. Du blankaj strioj simbolas esperon kaj ruĝa strio superitajn malfacilaĵojn.

En 1945, Sebastião Augusto movadis tie.

Estas nuntempe Esperanto-movado en Manaus kaj Presidente Figueiredo.




#Article 128: APL (220 words)


APL estas programlingvo, elpensita de Kenneth E. Iverson en 1962. La lingvonomo devenas el la anglalingva A Programming Language (programada lingvo). La kreinto de la lingvo ricevis la Premion Turing en 1972 pro sia kreaĵo.

APL baziĝas sur rigora matematika notacio. Ĝi uzas grandan nombron da matematikaj simboloj. La lingvo estas densa kaj malfacila por legi. Ĝi prezentas unu el la nur-skribeblaj (ne legeblaj) lingvoj. Tre komplikaj programoj bezonas nur malgrandan nombron da signoj. Unu programa linio povas enhavi ege kompleksan programon. Por iuj, ĝi estas ŝerco. Por aliaj – esenco de vivo.

Oni uzis APL-on sur tro malrapida komputilo por kreado de mult-uzanta sistemo. Ĉi tiu sistemo estis tre rapida kaj estis unu el la unuaj sukcesaj tempo-dividantaj sistemoj. Multaj laboristoj uzis la lingvon por komercaj kaj ekonomikaj aplikoj de 1970 ĝis 1980 en IBM.

Alia problemo pri APL estas la speciala signaro. Estas malfacile evoluigi la klavarojn, printilojn, protokolojn kaj diversajn tavolojn de softvaro por adapti la APL-literaron tiel rapide, kiel evoluas la komputilaj sistemoj mem. Tial Kenneth E. Iverson kreis aliajn programlingvojn kun ASCII-a literaro, interalie J (vidu sube).

APL estis produkto de IBM. Ĝi uziĝis en la kompanio por multaj taskoj. IVERSON kuniĝis al la kompanio, konstruis APL-on, kaj foriris. Poste li kreis posteulajn J(Ĝej)-on kaj aliajn lingvojn, sed ekster IBM li neniam denove havis sukceson.




#Article 129: Marko Antonio (179 words)


Marko Antonio (latine: Marcus Antonius, ĉirkaŭ 83 – 1-a de aŭgusto 30 a.K.) estis
romia generalo, kiu estis parto de la dua triumviraro. Li batalis kontraŭ la respublikanoj kune kun Julio Cezaro kaj Oktavio en la finaj tagoj de la Romia Respubliko. Sed post kiam la respublikanoj estis fine venkitaj en la Batalo de Filipio, li luktis kontraŭ Oktavio pri la imperio mem. Kvankam Antonio klare estis
pli bona generalo ol Oktavio, lia pasia amoro por Kleopatra tordis liajn juĝon kaj agojn, kaj li estis fine venkita de Oktavio en la marbatalo de Aktio.

Antonio unuafoje renkontis Kleopatran en -41 kaj edzinigis ŝin en -37.

Antonio diris, ke Herkulo estis lia praulo kaj Bakĥo lia modelo. Kaj Antonio ja estis diboĉa en paco, sed en milito estis virta kaj, post la morto de Julio Cezaro, la plej bona generalo de Romio. Li partoprenis en la tri decidigaj bataloj de sia tempo: Farsalo (-48) kun Julio Cezaro kontraŭ Pompeo, Filipio (-42) kun Oktavio kontraŭ Marko Bruto kaj Aktio (-31) kun Kleopatra kontraŭ Oktavio. Li estis venkita nur en la lasta.




#Article 130: Afrika Unio (1955 words)


Afrika Unio estas organizaĵo de ŝtatoj en Afriko, kiu havas nuntempe 55 membroŝtatojn. Ĝi estiĝis la , anstataŭante la ĝistiaman Organizaĵon por Afrika Unueco kiel la plej alta tutkontinenta politika estaĵo de Afriko.

Ĝi celas disvastigi demokratiecon, homajn rajtojn, kaj ekonomian pliboniĝon tra la kontinento. Malsimile al la OAU, la AU havas pli fortajn povojn interveni en la aferojn de membraj ŝtatoj. Ĝi intencas la kreadon de pactena armita fortaro, internacia kortumo, kaj centra banko kun fina celo krei komunan monunuon.

La nuna prezidanto de la Unio estas (2010) Bingu wa Mutharika, el Malavio. Li enoficiĝis la .

La celoj de AU estas la jenaj:

La Afrika Unio estas formata de kaj politikaj kaj administraciaj organismoj. La plej alta decido-fara organismo estas la Asembleo de la Afrika Unio, formata de ĝis ĉiuj estroj de ŝtato aŭ registaro de membroj ŝtatoj de la AU. La Asembleo estas prezidata de Idriss Déby, Prezidento de Ĉado. La AU ankaŭ havas reprezentan organismon, nome la Tutafrika Parlamento, kiu konsistas el 265 membroj elektitaj de la landaj leĝofaraj organismoj de la membroj ŝtatoj de AU. Ties prezidento estas Roger Nkodo Dang.

Aliaj politikaj institucioj de AU estas la jenaj:

La Afrikunia Komisiono, nome sekretariaro de politikaj strukturoj, estas prezidita de Nkosazana Dlamini-Zuma de Sudafriko. La 15an de Julio 2012, Ms. Dlamini-Zuma venkis per tre disputita voĉdonado kaj iĝis la unua virino estro de la Afrikunia Komisio, anstataŭante Jean Ping de Gabono.

La ĉefa administracia ĉefurbo de la Afrika Unio estas en Adis-Abebo, Etiopio, kie havas sidejon la Afrikunia Komisiono. Nova sidejaro, nome Kongresejo kaj Oficejaro de AU, estis inaŭgurita la 28an de Januaro 2012, dum la 18a pintokunveno de AU. La sideja komplekso estis konstruita de la Ĉinaŝtata Konstruinĝeniera Korporacio kiel donaco de la ĉina registaro, kaj estas hejmo de, inter aliaj utilaĵoj, 2,500-sidloka kunvenejo kaj 20-etaĝa oficeja turo. La turo estas 99.9 metrojn alta por aludi al la dato de 9a de Septembro 1999, kiam la Organizaĵo por Afrika Unueco voĉdonis por iĝis la Afrika Unio.

Aliaj strukturoj de AU estas hejmigitaj de diversaj membraj ŝtatoj:

La AU kovras la tutan kontinenton escepte por Maroko kaj de kelkaj teritorioj de Hispanio (Kanarioj), Francio (Majoto, Reunio, Disaj Insuloj en la Hinda Oceano), Portugalio (Madejro, Sovaĝaj insuloj) kaj de Unuiĝinta Reĝlando (Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha). Maroko ne estas membro ĉar ties registaro kontraŭas la membrecon de Okcidenta Saharo kiel Araba Demokratia Sahara Respubliko. Tamen, Maroko havas specialan statuson ene de AU kaj profitas el la servoj disponeblas al ĉiuj ŝtatoj de AU el la institucioj de AU, kiaj la Banko por Afrika Disvolviĝo. Marokaj delegatoj ankaŭ partoprenas en gravaj funkcioj de AU, kaj pluas negocado por klopodi solvi la konflikton kun la Fronto Polisario en Tinduf, Alĝerio kaj en la Okcidentsaharaj regionoj liberigitaj.

La unua milita interveno de la AU en membro ŝtato estis en Majo 2003 deplojo de pactena forto de soldatoj el Sudafriko, Etiopio, kaj Mozambiko en Burundio por superrigardi la plenumon de variaj interkonsentoj. La trupoj de la AU estis deplojitaj ankaŭ en Sudano por pacteni en la konflikto de Darfur, antaŭ la misio estis transpasata el la Unuiĝintaj Nacioj la 1an de Januaro 2008 zorge de UNAMID. La AU ankaŭ sendis pactenantan mision al Somalio, el kiu la pactenantaj trupoj estas el Ugando kaj Burundio.

La AU adoptis nombrajn gravajn novajn dokumentojn establantajn normojn je kontinenta nivelo, por suplementi tiuj jam validigitaj kiam ĝi estis kreata. Tiuj estas la Konvencio de AU por Eviti kaj Lukti kontraŭ Korupto (2003), la Afrika Ĉarto pri Demokratio, Elektoj kaj Regeco (2007), la Nova Partnereco por la Afrika Disvolviĝo (NEPAD) kaj ties asocia Deklaro pri Demokrata, Politika, Ekonomia kaj Korporacia Regeco.

En la Afrika Unio nuntempe (nun en 2010) estas 53 membroŝtatoj, ĉiuj hereditaj el la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU). La Unio sekve inkluzivas ĉiujn afrikajn landojn krom Maroko, kiu eliĝis el la OAU en 1984 okaze de la aliĝo de Okcidenta Saharo, kiun Maroko pretendas kiel parton de sia teritorio.

Krome, la anecoj de kelkaj landoj estas nuntempe (nun en 2010) suspenditaj, pro ŝtatrenversoj aŭ pro decido de la koncernitaj landoj:

La Afrika Unio havas nombrajn oficialajn organismojn:

La Afrika Unio oficiale estiĝis okaze de la pintokunveno de ŝtat- kaj registar-estroj okazinta en la urbo Durbano, en Sud-Afriko, la . En tiu okazo, la sudafrika prezidanto Thabo Mbeki enoficiĝis kiel prezidanto de la nova politika estaĵo. Oni tiam aprobis la unuajn dokumentojn kiuj priskribas la instituciojn de la Unio. Tiun kunvenon partoprenis, kiel observanto, ankaŭ la tiama ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Kofi Annan.

La naskiĝo de la Unio tamen fakte ŝuldiĝas al la eksterordinara kunveno de la Organizaĵo por Afrika Unueco okazinta en 1999 en Sirto, en Libio; tiam la Organizaĵo oficiale aprobis la estigon de la nova Unio.

En 2000 oni aprobis la Konsistigan Akton, kiu efektiviĝis la , monaton post la subskribo fare de Niĝerio kiel la 36-a aprobinta lando. Ekde tiam, kaj laŭ la priskriboj de la Akto mem, la du organizaĵoj kunekzistis dum unu jaro.

La 30an de januaro 2017 Maroko estis reakceptita en la Afrika Unio dum asembleo en Etiopio.

La membroŝtatoj de la Afrika Unio kune konsistigas la 17-an plej grandan ekonomion de la mondo laŭ malneta enlanda produkto, tuj post Nederlando. La MEP de la Afrika Unio (en 2009) estas proksima al 500 miliardoj da usonaj dolaroj.

La Unio klopodas estigi komunan ekonomian zonon, centran bankon kaj komunan monunuon antaŭ 2023.

La Nova Partnereco por la Afrika Disvolviĝo (NoPAD) estas programo de ekonomia disvolviĝo de la Afrika Unio.

Laŭ la Konsistiga Akto de la Afrika Unio, ĝiaj laborlingvoj estas la angla, la araba, la franca kaj la portugala, kaj ĉiuj afrikaj lingvoj se eble. Laŭ dokumento kiu celas modifi la Akton kaj proponiĝis en 2003, sed ankoraŭ ne aprobiĝis (2007), oni aldonas al la liston ankaŭ la hispanan, la sŭahilan kaj ĉiujn aliajn afrikajn lingvojn, kaj anstataŭigas la vorton laborlingvo per oficiala lingvo.

Praktike, tradukado de afrikuniaj dokumentoj eĉ en la kvar nuntempe oficialajn laborlingvojn ofte okazas malfrue kaj malfaciligas la funkciadon de la organizaĵo.

En 2001, la Afrika Unio estigis la Afrikan Akademion de Lingvoj por antaŭenpuŝi la pluan uzadon de afrikaj lingvoj inter afrikanoj.

La Pasporto de Afrika Unio estas komuna pasporta dokumento kiu estis fondita por anstataŭigi la ekzistantajn naciajn pasportojn kaj doni al ĉiuj 54 membroj de la Afrika Unio vizan sendevigon en tuta Afriko.

La Konstitua Proklamo de AU deklaras ke ĝi invitu kaj kuraĝigu la plenan partoprenon de la afrika diasporo kiel grava parto de nia kontinento, en la konstruo de la Afrika Unio. La Registaro de la Afrika Unio difinis la afrikan diasporon kiel konsistanta el popolo de afrika origino kiu loĝas ekster la kontinenton, sendepende de ties civitaneco kaj nacieco kaj kiu volas kontribui al la disvolvigo de la kontinento kaj konstruo de la Afrika Unio.

La AU frontas multajn defiojn, kiaj la sanaferoj kiaj lukti kontraŭ malario kaj la epidemio de AIDS/HIV; la politikaj aferoj kiaj kontraŭi nedemokratiajn reĝimojn kaj peri en multaj enlandaj militoj; ekonomiaj aferoj kiaj la plibonigo de la averaĝa vivkondiĉarto de milionoj de malriĉaj, needukitaj afrikanoj; ekologiaj aferoj kiaj trakti kun konstantaj malsategoj, dezertiĝo, kaj manko de ekologia elteneblo; same kiel la juraj aferoj koncerne al la Okcidenta Saharo. La 30an de januaro 2017 Maroko estis reakceptita en la Afrika Unio dum asembleo en Etiopio.

Unu el la plej gravaj aferoj kiujn frontas Afriko ne estas disputo inter landoj, sed la rapida disvastiĝo de la pandemio de HIV kaj Aidoso. Sub-Sahara Afriko, ĉefe Suda Afriko, estas pro multo la plej tuŝita areo en la mondo, kaj la infekcio estas nune startante la perdon de vivoj laŭ milionoj. Kvankam la mezuro de HIV hegemoniaj indicoj montriĝis metodologie defia, pli ol 20% el la sekse aktiva loĝantaro de multaj landoj de Suda Afriko povus esti infektita, el kiuj Sudafriko, Bocvano, Kenjo, Namibio, kaj Zimbabvo ĉiuj atendis malpliiĝon de vivespero averaĝe de 6.5 jaroj. La efiko de Suda Afriko, kiu konstituas 30% el la ekonomio de AU, minacas grave malhelpi la kreskon de MEP, kaj tiele la internan kaj eksternan komercojn por la tuta kontinento.

La AU kllopodis peri en la komencaj etapoj de la enlandan militon de 2011, formante ad hoc komitaton de kvin prezidentojn (konga Prezidento Denis Sassou Nguesso, malia Prezidento Amadou Toumani Touré, maŭritania Prezidento Mohamed Ould Abdel Aziz, sudafrika Prezidento Jacob Zuma, kaj uganda Prezidento Yoweri Museveni) por negocadi batalpaŭzon. Tamen, la komenco de la milita interveno fare de NATO en Marto 2011 malebligis ke la komitato veturu al Libio por kunsidi kun la estro de Libio kaj iama estro de AU ĝis 2010 nome Muamar Kadafi. Kiel institucio, la AU akre malkonsentis el la decido de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj krei sen-flugan zonon super Libio kiel antaŭiro al milito, kvankam kelkaj membraj ŝtatoj, kiaj Bocvano, Gabono, Zambio, kaj ankaŭ aliaj esprimis subtenon por la rezolucio.

Kiel rezulto de la malvenko de Kadafi ĉe la Batalo de Tripoli (2011), nome la decidiga batalo de la milito, en Aŭgusto 2011, la Araba Ligo voĉdonis por agnoskis la kontraŭ-kadafia Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa registaro de la lando antaŭ elektoj, kvankam la Konsilio jam estis agnoskita de kelkaj AU membraj ŝtatoj, inklude du landojn kiuj estas ankaŭ membroj de la Araba Ligo, la Konsilio de AU por Paco kaj Sekureco voĉdonis la 26an de Aŭgusto 2011 ne agnoski ĝin, insiste ke batalpaŭzo estu interkonsentita kaj estu formita registaro de nacia unueco fare de ambaŭ falnkoj de la enlanda milito. Nombraj membroj ŝtatoj de AU estritaj de Etiopio, Niĝerio, kaj Ruando postulis ke AU agnosku la NTJ kiel provizora rego-aŭtoritato de Libio, kaj kelkaj aliaj ŝtatoj membroj de AU agnoskis la NTK sendepende de la decido de la Konsilio de Paco kaj Sekureco. Tamen, la ŝtatoj membroj de AU nome Alĝerio kaj Zimbabvo indikis ke ili ne volas agnoski la NTK, kaj Sudafriko esprimis ankaŭ rezervojn.

La 20an de Septembro 2011, la Afrika Unio oficiale agnoskis la Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa reprezentanto de Libio.

La Granda Verda Muro por Saharo kaj Sahelo (france: Grande Muraille Verte pour le Sahara et le Sahel, angle: The Great Green Wall of the Sahara and the Sahel Initiative, GGWSSI en akronimo) estas pionira afrika iniciato por kontraŭbatali la efikojn de tutmonda klimata ŝanĝo kaj dezertiĝo. La iniciaton gvidas la Afrika Unio.

Post la morto de Gnassingbé Eyadéma, Prezidento de Togolando, la 5an de Februaro 2005, la estroj de AU priskribis la nomon de lia filo Faure Gnassingbé nome la sukcedanto kiel puĉo. La konstitucio de Togolando nomumas la parolanto de la parlamento por sukcedi la prezidenton en okazo de lia morto. Laŭleĝe, la parolanto de la parlamento devas alvoki al naciaj elektoj por elekti novan prezidenton post sesdek tagoj. La protesto de AU devigis Gnassingbé alvoki al elektoj. Post akraj protestoj pro elektofraŭdo, li estis oficiale elektita Prezidento la 4an de Majo 2005.

La 3an de Aŭgusto 2005, puĉo en Maŭritanio kondukis al la Afrika Unio eligi tiun landon el ĉiuj organizaj aktivaĵoj. La Milita Konsilio kiu ekkontrolis Maŭritanion promesis alvoki al elektoj post du juaroj. Tiuj okazis komence de 2007, por la unua fojo kiam la lando havis elektojn kiuj estis ĝenerale interkonsentitaj kiel akceptebla normigado. Post la elektoj, la membreco de Maŭritanio en la AU estis restarigitaj. Tamen, la 6an de Aŭgusto 2008, nova puĉo elpostenigis la registaron elektitan en 2007. La AU denove eligis Maŭritanion el la kontinenta organismo.

En Marto 2012, militista puĉo okazis en Malio, kiam alianco de Tuaregoj kaj Islamismaj fortoj konkeris la nordon, rezulte en enpovigo de Islamistoj. Post milita interveno kun helpo de francaj trupoj, la regiono estis sub kontrolo de la armeo de Malio. Por restarigi lokajn aŭtoritatojn, la AU helpis por formi provizoran registaron, subtenante ĝin kaj alvokante al prezidentaj elektoj en Malio en Julio 2013.




#Article 131: Adamo (Biblio) (257 words)


Adamo estis la unua homo, laŭ Judismo, Kristanismo kaj Islamo, kaj laŭ la Bahaa Kredo li estis la unua Profeto de la Profeta aŭ Adama Ciklo kaj Manifestiĝo de Dio, preparante la mondon por la alveno de Bahá'u'lláh. Bahaanoj kredas ke li ne estis la unua fizika homo. Laŭ Spiritismo, Adamo estis unu el tiuj, travivintaj, en iu regiono, kelkajn el la grandaj kataklismoj, kiuj, dum pluraj epokoj, skuegis la supraĵon de la terglobo; tiu homo fariĝis la trunko de unu el la rasoj nun vivantaj sur la Tero.

Laŭ la Biblio, Dio kreis lin laŭ la bildo de Dio je la sesa tago de Kreo. Adamo loĝis en la paradiza Ĝardeno en Eden kun sia edzino Eva. Kiam li kaj Eva malobeis Dion kaj manĝis la frukton de la arbo de sciado pri bono kaj malbono, Dio elpelis ilin el la ĝardeno.

Inter aliaj, Adamo havis tri filojn: Kaino, Habel kaj Set.

Laŭ kristanismo, la naturo de Adamo estis sendifekta kaj senmorta, sed lia malobeo ruinigis la naturon de homo kaj enkondukis originan pekon, kiun ĉiu homo heredas de li.

Laŭ la hebrea kalendaro, li estis kreita je la 7-a de oktobro 3761 a.K., la unua tago de la hebrea kalendaro. Laŭ la Biblio, li vivis 930 jarojn—t.e., ĝis 2831 a.K..

Adamo vivis 930 jarojn.

La nomo Adamo signifas homo en la hebrea, kaj parencas al la vortoj por sango kaj ruĝa tero.

Turklingve, adam - iel trafe - signifas viron.

Ekzistas pluraj proverboj pri Adamo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:




#Article 132: Abrahama religio (1068 words)


Abrahama religio (ankaŭ abrahamida religio) estas iu el grupo da religioj, kiuj devenas de komuna antikva ŝemida tradicio, kiu povas sekvi sian religian heredaĵon al Abraham, prapatro kies vivo prirakontiĝas en la Malnova testamento, kaj kiu taksiĝas kiel profeto en la Korano. La abrahama religiaro estas larĝa grupo de parencaj, plejparte unudiismaj religioj, inter kiuj kutime inkluziviĝas Judismo, Kristanismo, kaj Islamo, kaj ankaŭ Samarianismo kaj la Bahaa Kredo. Proksimume duono de la homaro troviĝas en la abrahama religiaro teorie.

Laŭ la judisma tradicio, Abraham estis la unua homo kiu malakceptis idolanismon, tial li simbole estis la fondinto de unudiismaj religioj. Tiusence, abrahama religio povus simple egali al unudiisma religio, sed ne ĉiuj unudiismaj religioj estas abrahamaj. En Islamo li estas kredata esti la unua unudiismano, kaj ofte referenciĝas kiel Ibrahim al-Hanif aŭ Abraham la unudiismano.

Ĉiuj la abrahamaj religioj iugrade devenas de la Judismo sekvata en la regnoj de Izraelo kaj Judujo antaŭ la Babilona ekzilo komence de la 1-a jarcento a.K.. Multaj kredas, ke Judismo en biblia Izraelo renovigiĝis kaj reformiĝis iugrade en la 6-a jarcento a.K. de Ezra kaj aliaj pastroj reveninte al Izraelo de la ekzilo. Samaritanismo disiĝis de Judismo dum la sekvaj kelkaj jarcentoj.

Kristanismo originis en Judio fine de la 1-a jarcento kiel draste reformita branĉo de Judismo; ĝi disvastiĝis al antikva Grekio kaj Romio, kaj sekve al la plimulto de Eŭropo, Azio, Ameriko, kaj multaj aliaj mondpartoj. Tra la jarcentoj, Kristanismo disbranĉiĝis en multajn apartajn ekleziojn kaj sektojn. Granda skismo dum la 5-a jarcento apartigis diversajn orientajn ekleziojn de la katolika eklezio en Romo. Aliaj grandaj skismoj estis la Orienta Skismo en la 11-a jarcento, kiu apartigis la romkatolikan eklezion de la orienta ortodoksa eklezio; kaj la Protestanta Reformacio de la 16-a jarcento, kiu naskis centojn da sendependaj protestantaj dividiĝoj.

Islamo originis en la 7-a jarcento en la arabiaj urboj Mekao kaj Medino. Kvankam ne dividiĝo de aŭ Judismo aŭ Kristanismo, ĝi malimplice pretendis esti kontinuaĵo kaj anstataŭigo por ili, kaj ripetis multajn el iliaj principoj. Laŭ islama kredo, la Korano estis la fina vorto de Dio kaj ĝia mesaĝo estis tiu de ĉiuj la profetoj. Islamanoj, ekzemple, kredas version de Genezo kaj je la linia praideco de la araboj de Abraham tra Iŝmael. Iŝmael koncipiĝis de la dua edzino de Abraham, Hagar.

La originoj de Judismo kaj la antaŭula abrahama religio ankoraŭ estas neklaraj. La sola fonto, kiu generale taksiĝas kiel kanona, kiu iel alrespondas la demandon, estas la libro Genezo de la Torao, kiun laŭ rabena tradicio verkis Moseo post la Eliro de Egiptio iam dum la 2-a jarmilo a.K.. Laŭ Genezo, la principoj de Judismo riveliĝis laŭgrade al vico de patriarkoj de Adam ĝis Jakob; kvankam la religio establiĝis nur kiam Moseo ricevis la Dek Ordonoj sur Monto Sinaja, kaj kun la institucio de pastreco kaj temploservoj.

Arĥeologoj ankoraŭ ne trovis rektan indikaĵon por subteni aŭ malsubteni Genezon koncerne la origino de Judismo; fakte, estas neniuj ekzistantaj tekstoj de la Biblio pli maljunaj ol la Manuskriptoj de la Morta Maro (2-a jarcento a.K. aŭ pliposte). Tamen, arĥeologio indikis, ke popoloj parolantaj variajn semidajn lingvojn kaj kun similaj plurdiismaj religioj loĝis en Kanaan kaj la ĉirkaŭaĵo jam dum la 3-a jarmilo a.K. Kelkaj el iliaj dioj (kiel Baal) menciiĝas en la Biblio, kaj kelkaj studistoj kredas, ke la ĉefdio de la semida panteono, El, estas la dio de la bibliaj patriarkoj. Kelkaj studistoj kredas, ke la multaj ekzistantaj gravuraĵoj, kiel la Steleo de Tel Dan konfirmas la biblian registron.

Estas ses rimarkinduloj en la Biblio antaŭ Abraham: Adam kaj Eva, iliaj du filoj Kain kaj Habel, Ĥanoĥ, kaj ilia pranepo, Noa, kiu, laŭ la rakonto, savis sian familion kaj ĉian bestan vivon en sia Arkeo. Estas necerte, ĉu ĉi tiuj homoj postlasis ian registritan mor-kodon (kaj kelkaj kristanaj eklezioj fidadas je antikvaj libroj, kiel la Libro de Ĥanoĥ), kaj Genezo mencias la Noaajn Leĝojn, donitajn de Dio al la familio de Noa. Plejparte, ĉi tiuj patriarkoj servas kiel bonaj (aŭ malbonaj, okaze de Kain) ekzempluloj de konduto, sen pli specifa indiko pri kiel oni interpretas iliajn agojn en iu ajn religio.

En la libro Genezo, Abraham specife instruiĝas foriri la historian mezopotamian urbon Ur por ke Dio faru vin granda popolo, kaj liaj vojaĝoj bone dokumentiĝas. Laŭ la Biblio, Abraham havis ok filojn de tri edzinoj: unu (Iŝmaelon) de Hagar, la sklavino de sia edzino, unu (Isaakon) de sia edzino Sara, kaj ses de alia edzino, Ketura. Moseo, Jesuo, Mohamedo, Bahá'u'lláh, kaj aliaj elstaruloj, ĉiuj pretendas esti prafiloj de Abraham per unu el ĉi tiuj filoj.

Judoj vidas Abrahamon kiel la prapatron de la popolo de Izrael pere de liaj prafiloj Isaak kaj Jakob. Kristanoj vidas Abrahamon kiel gravan ekzemplulon de fido, kaj spiritan antaŭulon de Jesuo, judo kaj la Filo de Dio, pere de kiu Dio promesis beni ĉiujn la familiojn de la tero. Aldone, islamanoj nomas kristanojn kaj judojn (inter aliaj) kunulaj Popoloj de la Libro (arablingve أهل الكتاب Ahl al-Kitâb) (ankaŭ Judismo uzas la terminon (hebrelingve עם הספר, Am HaSefer), kvankam tiu uzo indikas nur judojn kaj la Toraon). Por islamanoj, la Libro simbolas dian skribaĵon, kiel la Tanaĥon, la Novan Testamenton, kaj la Koranon, kaj estas malpermesate al ili sklavigi anon de iu el la Popoloj de la Libro. Ili vidas Abrahamon kiel unu el la plej gravaj el la multaj profetoj senditaj de Dio. Tiel, por kelkaj, Abraham reprezentas punkton de komuneco, kiun ili ĉi tiel provas emfazi. 

Islamo kaj Judismo traktas Adamon kaj Noan kiel malpli gravajn profetojn, kaj rekonas, ke eble estis aliaj profetoj, kiuj ne estas hodiaŭ konataj.

Kompare al filozofia diismo, la abrahamaj religioj havas historian bazon. Tio signifas, ke ili ne prezentas sin kiel konkludon de ekstertempa rezonado pri la homa vivo aŭ la universo. Ili prezentas sin kiel sekvon de revelacio. Laŭ ili, Dio mem iniciatis tion, ke Li konigis Sin al homoj, kaj tio okazis en iuj lokoj kaj epokoj. Abrahamo en la Biblio kaj en la Korano estas la ekzemplulo de la akceptema kaj lojala ricevanto de tiu sinmalkaŝo de Dio.

La dio de abrahamaj religioj ne estas iu principo aŭ forto, kiu funkciigas aŭ klarigas la mondon, eĉ se Li povas ricevi tian filozofian interpreton. Li estas persono:

La abrahamaj religioj prezentas sin kiel homajn respondojn al la parolo de tiu dio. Iliaj anoj ne nur kredas, ke tiu dio ekzistas; ili fidas Liajn instruojn kaj tion montras per sia vivmaniero. Tradiciaj piaj agoj estas interalie:




#Article 133: Aŭgusto Cezaro (8316 words)


Gajo Julio Cezaro Aŭgusto aŭ simple Aŭgusto (naskiĝis la 23-an de septembro 63 a.K., mortis la 19-an de aŭgusto 14 p.K; latinlingve Gaius Iulius Caesar Augustus), estis la unua imperiestro de la Romia imperio, kvankam li nomis sin nur la Unua Civitano (princeps), kaj la Patro de la Patrujo (pater patriae). Antaŭ 44 a.K. oni nomus lin Oktavio (Gaius Octavius Thurinus), inter 44 - 27 a.K., Oktaviano (Gaius Iulius Caesar Octavianus), kaj je 27 a.K., li akiris la nomon Aŭgusto (Augustus). Li partoprenis en la dua triumviraro kaj estis la pra-nevo kaj heredonto de Julio Cezaro. Kiel triumviro kaj poste kiel imperiestro, Aŭgusto regis la Roman imperion dum 57 jaroj, de -43 ĝis 14. Li konsideris sin nedenaska membro de la historia romia familiaro gens iulia, pro tio ke li estis adoptita fare de Julio Cezaro, kaj krome konsideris sin ankaŭ nedenaska ano de la same patricia familiaro gens claudia, pro tio ke lia tria edzino Livia Drusilla estis el tiu familio: per tio do li laŭ sia memkompreno duoble estis romia nobelo, nome el la Juli-Klaŭdia dinastio.

Post la murdo de Julio, Oktavio kune kun Marko Antonio venkis Markon Bruton kaj la respublikanojn en la Batalo de Filipio je -42. Oktavio estis malsana dum la batalo, do Antonio estis la vera venkinto. Post Filipio, Oktavio kaj Antonio kaj Marko Lepido dividis Romion inter si kaj formis la duan triumviraron. Sed poste Oktavio venkis Lepidon kaj, en la Batalo de Aktio je la 2-a de septembro -31, li venkis Antonion mem. Antonio klare estis la plej bona generalo, sed lia pasia amo por Kleopatra nubigis lian juĝon.

Post la venko de Antonio, neniu povis stari kontraŭ Oktavio. Do je -27, la Senato donis al li la nomon Aŭgusto (latine, Augustus, altigita) kaj donis al li la potencon de imperiestro.

La Respubliko kaj ties libereco estis delonge mortintaj —ili efektive mortis sur la kampo de Filipio— sed cent jaroj de militoj, internaj kaj eksteraj, estis anstataŭigitaj de paco, bona regado, sufiĉa monkvanto, bonaj komunikvojoj, libera komerco kaj poŝto, kiu alvenas. La longa romia paco komencis...

La vivhistorio de la imperiestro Aŭgusto temas pri du tute kontraŭaj personecoj: unuflanke pri juna ambicia, foje kruela politikisto, kiu agnoskis nek leĝon nek skrupulojn por atingi la plej altan potencon, kaj aliflanke pri imperiestro, kiu - atinginte tiun potencon - ege lerte uzis ĝin kaj anstataŭis la respublikon skuitan de 100-jara interna milito per la principato, tute nova daŭra ŝtatordo.

Aŭgusto kaj lia fratino Oktavia estis la gefiloj de Gajo Oktavio kaj de ties edzino Atio, nevino de Julio Cezaro.
La familio de lia patro apartenis al la Eques, la romiaj kavaliroj, do al la malalta plebeja kampara nobelaro. Ĝi estis riĉa, sed ne tre influa. Gajo Oktavio ŝajne estis monpruntedonanto, sed eniris la senaton kaj atingis la pretorecon. Post la morto de la patro en la jaro 58 a.K. la juna Gajo kreskis unue en la kampara bieno de sia avino Julia, fratino de Cezaro, en Velletri, poste en la domo de lia duonpatro Lucio Marcio Filipo en Romo. Laŭ Suetonio li faris en la jaro 51 a.K. la funebran paroladon por sia avino kaj survestis en la jaro 49 a.K. la viran togon, (toga virilis).

Ĉar Cezaro ne havis laŭleĝe agnoskitan filon, li zorgis pri sia pranevo. Tiel danke al la propono de Cezaro li aniĝis al la kolegiaro de la pontifiko en 48 a.K. En -47 Oktavio iĝis urba prefekto. En -46 Cezaro partoprenigis lin ĉe la romia triumfo pro la venkoj en la enlanda milito. En la sekva jaro la juna Gajo Oktavio akompanis sian praonklon al ties milito kontraŭ la filoj de Pompeo al Hispanujo, kie li ŝajne impresis Cezaron per sia braveco. Li devis ankaŭ partopreni la planitan militon kontraŭ la Partoj kiel rajdantestro (magister equitum) kaj estis antaŭsendita kun siaj amikoj Marko Vipsanio Agripo kaj Kvinto Salvidieno Rufo Salvio jam post Apollonia en la nuna Albanujo. Tie atingis lin printempe de la jaro -44 la novaĵo pri la mortigo de Cezaro. Hejmenvenante al Romo li eksciis, ke la romia diktatoro per testamento adoptis lin kaj igis lin ĉefa heredanto de siaj privataj riĉaĵoj.

La pertestamenta adopto de plenkreskulo ja estis malofta, sed laŭleĝa.
Tial reveninte al Romo, Gajo Oktavio akceptis la testamenton kaj ĉiujn rilatajn devojn kaj nomis sin de tiam laŭ sia adopta patro Gajo Julio Cezaro. En la konflikto inter ties sekvuloj (ĉirkaŭantaj Marko Antonio) kaj la respublikemaj murdistoj de Cezaro ĉirkaŭ Gajo Kasio Longino, Marko Tunio Bruto kaj Decimo Junio Bruto Albino, li komence ne ludis rolon.

Kiel militista komandanto de Cezaro kaj ties kunkonsulo en la jaro -44, Marko Antonio postulis por si la gvidadon de la cezara partio. Tiel li rifuzis unue transdoni la posedaĵojn de la diktatoro al Oktavio. Tiu tamen pagis la en la testamento de Cezaro menciatajn sumojn al veteranoj kaj al la popolo de Romo. Li uzis tiucele la militkason konfiskitan en Apollonia, kiu devis financi la militon kontraŭ la partoj, sed vendis ankaŭ proprajn posedaĵojn. Tia agado estigis al li grandan nombron de sekvuloj kaj do ankaŭ politikan povon. La influriĉa romia senatoro kaj konsulo Marko Tulio Cicerono subtenis la ŝajne senspertan junulon, esperante uzi lin kiel politika kontraŭpotenco kontraŭ Marko Antonio. Oktavio ŝajne akceptis tion, sed sekvis siajn proprajn planojn subtenata de propraj spertaj konsilistoj.

Inter tiuj estis personaj amikoj, kiel la riĉa Gajo Meceno, Marko Vipsanio Agripo kaj Kvinto Salvideno Rufo Salvio kaj la duonpatro de Oktavio, Lucio Marcio Filipo. Kiel instruiston kaj filozofan konsiliston Oktavio elektis Atenodoron el Tarso kaj Areion el Aleksandrio. Aparte grave estis, ke Oktavio tuj transprenis du el la plej proksimaj konsilistoj de Cezaro: Gajo Opio kaj Lucio Kornelio Balbo Major. Opio antaŭe administris la korespondecon de Cezaro kaj estris ties novaĵservon; Balbo estis privata sekretario de Cezaro kaj gvidis dum ties oftaj forestoj neoficiale la postenajn aferojn en Romo. Opio kaj Balbo iĝis gravaj konfidenculoj de Oktavio, kiuj forte influis lin dum siaj unuaj paŝoj kiel heredinto de Cezaro. Tiel la ŝajne sensperta Oktavio disponis ekde la komenco de sia politika kariero vastan konsilistaron, kiu efike subtenis lin.

Decimo Bruto malakceptis redoni la Transalpan Gaŭlion, kaj tiele Antonio sieĝis lin ĉe Mutina. Antonio malakceptis la decidojn aprobitaj de la Senato por haltigi la violenton, ĉar la Senato ne havis propran armeon por defii lin. Tio havigis oportunon por Oktaviano, kiu jam havis armitajn fortojn. Ankaŭ Cicerono defendis Oktavianon kontraŭ la ĉikanoj de Antonio pri la manko de Oktaviano de nobela stirpo kaj la imitado de la nomo de Julio Cezaro, asertante ke ni ne havas pli brilan ekzemplon de tradicia pieco inter nia junularo.

Je urĝado fare de Cicerono, la Senato nomumis Oktavianon kiel senatano la 1an de Januaro 43 a.K., kaj li ankaŭ ricevis la povon por voĉdoni kun la iamaj konsuloj. Aldone, Oktaviano estis nomumita propraetor imperium (komandanta povo) kio rajtigis la komandon de trupoj, sendante lin liberigi la sieĝon kun Aŭlo Hirtio kaj Gajo Vibio Pansa Cetroniano (konsuloj el 43 a.K.). En Aprilo 43 a.K., la fortoj de Antonio estis venkitaj en la bataloj de Forum Gallorum kaj Mutina, devigante Antonion retiriĝi al la Gallia Narbonensis. Ambaŭ konsuloj estis mortigitaj, tamen, lasante Oktavianon kiel nura komandanto de siaj armeoj.

La senato amasigis pli multajn premiojn al Decimo Bruto ol al Oktaviano pro la venko super Antonio, tiam li klopodis doni komandon de konsulaj legioj al Decimo Bruto — ankoraŭ Oktaviano ne decidis kunlabori. Anstataŭe, Oktaviano restis en la Pada Ebenaĵo kaj malakceptis helpi ajnan pluan ofensivon kontraŭ Antonio. En Julio, ambasado de centestroj senditaj de Oktaviano eniris en Romo kaj postulis ke li ricevu la konsulecon lasitan vaka de Hirtio kaj Pansa.

Oktaviano postulis ankaŭ ke la dekreto kiu deklaris Antonion publika malamiko estu nuligita. Kiam tio estis malakceptita, li marŝis al la urbo kun ok legioj. Li ne trafis militistan opozition en Romo, kaj la 19an de Aŭgusto 43 a.K. estis elektita konsulo kun sia parenco Kvinto Pedio kie kun-konsulo. Dume, Antonio formis aliancon kun Marko Lepido, alia grava Cezariano.

En renkonto ĉe Bolonjo en Oktobro 43 a.K., Oktaviano, Antonio, kaj Lepido formis junton nome la Dua triumviraro. Tiu klara alproprigo de specialaj povoj daŭra kvin jarojn estis poste subtenita de leĝo aprobita de la plebo, malkiel la neoficialia Unua triumviraro formita de Pompeo, Julio Cezaro, kaj Kraso. La triumviroj tiam validigis malpermeson per kiu 300 senatanoj kaj 2,000 kavaliroj estis konsideritaj eksterleĝuloj kaj senigitaj el propraĵoj kaj, ĉe tiuj kiuj malsukcesis fuĝi, el la vivo mem.

La ĉirkaŭkalkulo ke 300 senatanoj estos proskribitaj estis prezentita de Apiano, kvankam lia pli frua samtempulo nome Livio asertis ke nur 130 senatanoj estis proskribitaj. Tiu dekreto iniciatita de la triumviraro estis motivita parte de neceso akiri monon por pagi la salajron de iliaj trupoj por la venonta konflikto kontraŭ la murdistoj de Cezaro, sassins, Marko Bruto kaj Kajo Kasio Longino. Premioj pro la arestoj kuraĝigis Romanojn kapti tiujn proskribitajn, dum la propraĵoj de tiuj arestitaj estis kaptitaj de la triumviroj.

Tiutempaj Romiaj historiistoj havigas kontraŭdirajn informojn pri kiu triumviro estis plej responsa pri la proskriboj kaj mortigoj. Tamen, la fontoj interkonsentas ke aprobi la proskribojn estis rimedo por la tri frakcioj por elimini politikajn malamikojn. Velleius Paterculus asertis ke Oktaviano klopodis eviti proskribi oficirojn dum Lepido kaj Antonio estis kulpigitaj iniciati ilin. Kasjo Diono defendis ke Oktaviano klopodis eviti tiom multe kiom eble, dum Antonio kaj Lepido, estante pli aĝaj kaj implikitaj en politiko pli delonge, havis multajn pli malamikojn nuligeblajn.

Tiu postulo estis malakceptita de Apiano, kiu argumentis ke Oktaviano kunhavis egalan intereson kun Lepido kaj Antonio por elradikigo de siaj malamikoj. Suetonio diris ke Oktaviano estis malinklina proskribi funkciulojn, sed li persekutis siajn malamikojn pli akre ol la aliaj triumviroj. Plutarko priskribis la proskribojn kiel senkompata kaj malpia interŝanĝado de amikoj kaj familio inter Antonio, Lepido, kaj Oktaviano. Por ekzemplo, Oktaviano permesis la proskribon de sia aliancano Cicerono, Antonio la proskribon de sia patrinflanka onklo Lucio Julio Cezaro (la konsulo de 64 a.K.), kaj Lepido de sia frato Lucio Emilio Lepido Paŭlo.

 stampita ĉ. 18 a.K. Antaŭe: CAESAR AVGVSTVS; malantaŭe: DIVVS IVLIV[S] (DIVINE JULIUS).

La 1an de Januaro 42 a.K., la Senato postmorte agnoskis Julion Cezaron kiel diaĵo de la Romia ŝtato, Divus Iulius. Oktaviano kapablis pligrandigi sian partion emfazante la fakton ke li estas Divi filius, Filo de Dio. Antonio kaj Oktaviano tiam sendis 28 legiojn mare por fronti la armeojn de Bruto kaj Kasjo, kiuj estis konstruinta ilian bazon de povo en Grekio. Post du bataloj de Filipio en Makedonio en Oktobro 42, la Cezara armeo estis venkinta kaj Bruto kaj Kasio faris memmortigon. Marko Antonio poste uzis la ekzemplojn de tiuj bataloj kiel rimedo por malestimi Oktavianon, ĉar ambaŭ bataloj estis klare venkitaj per la uzado de la fortoj de Antonio. Aldone por postuli respondecon pri ambaŭ venkoj, Antonio ankaŭ konsideris Oktavianon kiel malkuraĝa ĉar lasis sian rektan militkontrolon al Marcus Vipsanius Agrippa anstataŭe.

Post Filipio, oni organizis novan teritorian aranĝon inter la membroj de la Dua Triumviraro. Gaŭlio kaj la provincoj de Hispanio kaj Italio estis metitaj en la manoj de Oktaviano. Antonio veturis orienten al Egipto kie li aliancis kun la reĝino Kleopatro, iama amanto de Julio Cezaro kaj patrino de la filo de Cezaro nome Cezariono. Lepido estis lasita ĉe provinco Afriko, malhelpita de Antonio, kiu donis ankaŭ Hispanion al Oktaviano.

Oktaviano devis decidi kie en Italio setligi la dekojn da miloj de veteranoj de la Makedonia kampanjo, al kiuj la triumviroj estis promesintaj elarmeigon. La dekoj da miloj kiuj estis luktintaj en la respublika flanko kun Bruto kaj Kasio povus facile alianciĝi kun ajna politika opozicianto de Oktaviano se ili ne estus kontentigitaj, kaj ili postulis ankaŭ teron. Jam ne estis pli da registar-kontrolita tero atribuota kiel setlejoj por tiuj soldatoj, kaj tial Oktaviano devis elekti unu el du ebloj: malamikiĝi kun multaj Romiaj civitanoj konfiskante siajn terojn, aŭ malamikiĝi kun multaj Romiaj soldatoj kiuj povus munti konsiderindan opozicion kontraŭ li en la Romia kernoteritorio. Oktaviano elektis la unua menciita. Estis tiom multaj kiom ĝis dekok Romiaj urboj tuŝitaj de la novaj setlejoj, kun tutaj loĝantaroj forigitaj aŭ almenaŭ kun partaj forigoj.

Estis disvastigita malkontento kun Oktaviano pri tiuj setlejoj de liaj soldatoj, kaj tio kuraĝigis multajn aliri al la partio de Lucio Antonio, kiu estis frato de Marko Antonio kaj estis subtenita de majoritato en la Senato. Dume, Oktaviano petis divorcon el Klodja Pulkra, nome filino de Fulvia (edzino de Marko Antonio) kaj de ŝia unua edzo Publio Klodjo Pulker. Li revenigis Klodja-n al ŝia patrino, plendante ke ili geedziĝo neniam estis plenumita. Fulvia decidis agadi. Kun kun Lucio Antonio, ŝi organizis armeon en Italio por lukti por la rajtoj de Antonio kontraŭ Oktaviano. Lucio kaj Fulvia entreprenis politikan kaj militan agadon en opozicio al Oktaviano, tamen, ĉar la Romia armeo ankoraŭ dependis el la triumviroj por iliaj salajroj. Lucio kaj liaj aliancanoj finigis per defenda sieĝo ĉe Perusia (moderna Perugia), kie Oktaviano devigis ilin al kapitulaco komence de la 40 a.K.

Lucio kaj lia armeo estis pardonita, pro lia parenceco kun Antonio, la forta homo en Oriento, dum Fulvio estis ekzilita al Sikiono. Oktaviano ne montris pardonon, tamen, por la amaso de aliancanoj fidelaj al Lucio; la 15an de Marto, la jariĝo de la murdo de Julio Cezaro, estis jam 300 Romiaj senatanoj kaj kavaliroj estis ekzekutitaj pro ilia alianco kun Lucio. Krome Perusia estis rabita kaj bruligita kiel averto por aliaj. Tiu sangelverŝa okazaĵo makulis la reputacion de Oktaviano kaj tiu estis kritikita de multaj, kiel de la Aŭgusta poeto Seksto Propercio.

Seksto Pompeo estis la filo de la Unua Triumviro Pompeo kaj ankaŭ konvertita generalo post la venko de Julio Cezaro super sia patro. Li setlis en Sicilio kaj Sardio kiel parto de interkonsento atingita de la Dua Triumviraro en 39 a.K. Kaj Antonio kaj Oktaviano estis konkurencaj por alianco kun Pompeo, kiu estis membro de la respublika partio, ironie, ne de la Cezara frakcio. Oktaviano sukcesis en portempa alianco en 40 a.K. kiam li edziĝis al Skribonia, filino de Lucio Skribonio Libo kiu estis sekvanto de Seksto Pompeo same kiel lia bopatro. Skribonia naskis la nuran naturan filon de Oktaviano, nome Julia, kiu naskiĝis la saman tagon kiam li divorcis el ŝi por edziĝi al Livia Drusila, iom pli ol unu jaron post sia edziĝo.

En Egipto, Antonio estis entrepreninta aferon kun Kleopatra kaj patrigis tri filojn kun ŝi. Konscia pri sia damaĝita rilato kun Oktaviano, Antonio lasis Kleopatron; li navigis al Italio en 40 a.K. kun granda forto por opozicii al Oktaviano, kaj sieĝis Brundisium. Tiu nova konflikto montriĝis neeltenebla kaj por Oktaviano kaj por Antonio, tamen. Ties centestroj, kiuj estis iĝantaj gravaj figuroj politike, malakceptis lukti por la Cezara flanko, dum la legioj sub ilia komando sekvis ilin. Dume, en Sikiono, la edzino de Antonio Fulvia mortis pro subita malsano dum Antonio estis survoje por renkontiĝi kun ŝi. La morto de Fulvia kaj la ribelo de iliaj centestroj ebligis ke ambaŭ restis triumviroj por ebligi reamikigon.

Aŭtune de 40, Oktaviano kaj Antonio aprobis la Traktaton de Brundisium, laŭ kiu Lepido restos en Afriko, Antonio en Oriento, Oktaviano en Okcidento. La Itala Duoninsulo estis lasita malferma al la rekrutado de soldatoj, sed reale, tiu decido estis neutila por Antonio en la Oriento. Por plue cementigi rilatojn de alianco kun Marko Antonio, Oktaviano donis sian fratinon, Oktavia Minor, geedze al Antonio en la fino de 40 a.K. Dum ilia geedzeco, Oktavia naskis du filinojn (konataj kiel Antonia la Maljuna kaj Antonia la Juna).

Seksto Pompeo minacis Oktavianon en Italio malhelpante la liveradon de greno tra la Mediteranea Maro al la duoninsulo. La propra filo de Pompeo estis metita kiel ŝipkomandanto en klopodo por okazigi disvastigitan malsategon en Italio. La kontrolo de Pompeo sur la maro ebligis al li preni la nomn Neptuni filius, filo de Neptuno. Provizora pactraktato estis atingita en 39 a.K. pere de la traktato de Miseno; la blokado al Italio estis finigita kiam Oktaviano garantiis al Pompeo Sardion, Korsikon, Sicilion, kaj la Peloponezon, kaj certigis al li futuran postenon kiel konsulo el 35 a.K.

La teritoria interkonsento inter la triumviraro kaj Seksto Pompeo ekmalfortiĝis kiam Oktaviano divorcis el Skribonio kaj edziĝis al Livia la 17an de Januaro 38 a.K. Unu el la ŝipara komandanto de Pompeio perfidis lin kaj havigis Korsikon kaj Sardion al Oktaviano. Al Oktaviano mankis rimedojn por fronti Pompeon sola, tamen, tamen oni atingis etendon de la interkonsento kun la Dua Triumviraro por alia kvin-jara periodo komence en 37 a.K.

Subtenante Oktavianon, Antonio esperis akiri subtenon por sia propra kampanjo kontraŭ la Partia Imperio, deziranta revenĝi la Romian malvenkon ĉe Carrhae en 53 a.K. En interkonsento atingita en Tarentum, Antonio havigis 120 ŝipojn al Oktaviano por ĝia uzado kontraŭ Pompeo, dum Oktaviano sendos 20,000 legianoj por ke Antonio uzu ilin kontraŭ Partio. Oktaviano sendis nur dekonon el tiuj promesitaj tamen, kio Antonio konsideris intenca provoko.

Oktaviano kaj Lepido lanĉis kunlaboran operacion kontraŭ Seksto en Sicilio en 36 a.K. Spite malvenketojn de Oktaviano, la ŝiparo de Seksto Pompeo estis preskaŭ tute detruita en la 3a de Septembro fare de la generalo Agripo ĉe la marbatalo de Naŭloĥo. Seksto fuĝis orienten kun la restintaj fortoj, kie li estis kaptita kaj ekzekutita en Mileto fare de unu el la generaloj de Antonio la venontan jaron. Ĉar Lepido kaj Oktaviano akceptis la kapitulacon de la trupoj de Pompeo, Lepido klopodis postuli Sicilion por li mem, petante ke Oktaviano foriru. La trupoj de Lepido dezertis el li, tamen, kaj aliĝis al Oktaviano ĉar ili estis tre lacaj pro luktado kaj estis allogitaj de la monpromesoj fare de Oktaviano.

Lepido kapitulacis al Oktaviano kaj estis permesita reteni la postenon de Pontifex Maximus (estro de la pastraro), sed li estis forigita el la Triumviraro, lia publika kariero finiĝis, kaj fakte li estis ekzilita al vilao en Kabo Circeo en Italio. La Romiaj teritorioj estis tiam dividitaj inter Oktaviano en Okcidento kaj Antonio en Oriento. Oktaviano sekurigis al Romaj civitanoj pri iliaj posedrajtoj por teni pacon kaj stabilecon en sia parto de la Imperio. Tiun fojon, li setligis siajn elarmeigitajn soldatojn ekster Italio, dum li ankaŭ revenigis 30,000 sklavojn al iliaj iamaj Romiaj posedantoj — sklavoj kiuj estis fuĝintaj por aliĝi al la armeo kaj ŝiparo de Pompeo. Oktaviano sukcesis ke la Senato garantiu al li, lia edzino, kaj lia fratino tribunusan imunecon aŭ sacrosanctitas, por sekurigi sian propran sekurecon kaj tiun de Livia kaj Oktavia post li revenis al Romo.

Dume, la kampanjo de Antonio turniĝis katastrofa kontraŭ Partio, kio makuligis lian bildon kiel estro, kaj ĉirkaŭ 2,000 legianoj senditaj de Oktaviano al Antonio apenaŭ estis sufiĉaj por plenigi liajn fortojn. Aliflanke, Kleopatra povis restarigi lian armeon per tuta ties forto; li jam estis engaĝiĝinta en amafero kun ŝi, kaj tiele li decidis sendi Oktavia-n reen al Romo. Oktaviano uzis tion por disvastigi propagandon implikante ke Antonio estis iĝante malpli Romiano ĉar li malakceptis laŭleĝan Romanan edzinon por Orienta amafero. En 36 a.K., Oktaviano uzis politikan komploton por ŝajnigi sin malpli aŭtokrata kaj Antonio pli maliculo proklamante ke la enlandaj militoj estis finigantaj, kaj ke li rezignos kiel triumviro, nur se ankaŭ Antonio faru la saman. Antonio malakceptis.

Romiaj trupoj konkeris la Reĝlandon Armenio en 34 a.K., kaj Antonio faris sian filon Aleksander Helios la reganto de Armenio. Li ankaŭ donis la titolon Reĝo de reĝoj al Kleopatra, agoj kiujn Oktaviano uzis por konvinki la Romian Senaton ke Antonio havas ambiciojn por malpliigi la elstarecon de Romo. Oktaviano iĝis konsulo denove la 1an de Januaro 33 a.K., kaj li malfermis la venontan sesion en la Senato per arda atako kontraŭ la havigo de Antonio de titoloj kaj teritorioj al liaj parencoj kaj al sia reĝino.

La fendo inter Antonio kaj Oktaviano pelis grandan parton de Senatanoj, same kiel ambaŭ konsulojn de tiu jaro, lasi Romon kaj fuĝi al Antonio. Tamen, Oktaviano ricevis du ŝlosilajn dizertinoj el Antonio aŭtune de 32 a.K.: nome Munacio Planko kaj Marko Ticio. Tiuj dizertintoj havigis al Oktaviano la informon kiujn li bezonis por konfirmi al la Senato la akuzojn kiujn li estis farintaj kontraŭ Antonio.

Oktaviano perforte eniris en la templon de la Vestaj Virgulinoj kaj kaptaĉis la sekretan testamenton de Antonio, kiun li tuj publikigis. La testamento estus fordoninta ĉiujn Rom-konkeritajn teritoriojn kiel regnoj por ke regu ilin liaj filoj, kaj deklarinta Aleksandrion kiel la loko por tombo por ŝi kaj lia reĝino. Fine de 32 a.K., la Senato oficiale nuligis la povojn de Antonio kiel konsulo kaj deklaris militon kontraŭ la reĝimo de Kleopatra en Egipto.

Komence de la jaro 31 a.K., Antonio kaj Kleopatra estis portempe staciigitaj en Grekio kiam Oktaviano atingis dekomencan venkon: la ŝiparo sukcese transigis trupojn tr la Adriatika Maro sub la komando de Agripa. Agripa fortranĉis la livervojojn de la ĉefa forto de Antonio kaj Kleopatra mare, dum Oktaviano surteriĝis en la kontinenta tero antaŭ la insulo Korcira (nuntempa Korfuo) kaj marŝis suden. Kaptita mare kaj tere, dizertantoj de la armeo de Antonio fuĝis ĉiutage al la flanko de Oktaviano dum lia trupoj estis sufiĉe trankvilaj por fari preparojn.

La ŝiparo de Antonio navigis tra la golfo de Aktio en la okcidenta marbordo de Grekio en senespera klopodo liberiĝi el la ŝipa blokado. Tie la ŝiparo de Antonio frontis la multe pli grandan ŝiparon de pli malgrandaj, pli manovreblaj ŝipoj sub la komandantoj Agripa kaj Gajo Sosio en la Batalo de Aktio la 2an de Septembro 31 a.K. Antonio kaj liaj restintaj fortoj saviĝis nur pro finfina savoperaco fare de la ŝiparo de Kleopatra kiu estis atendinta proksime.

Oktaviano persekutis ilin kaj venkis iliajn fortojn en Aleksandrio la 1an de Aŭgusto 30 a.K. — post kio Antonio kaj Kleopatra memmortigis sin. Antonio falis sur sia glavo kaj estis portita de siaj soldatoj reen al Aleksandrio kie li mortis sur la brakoj de Kleopatra. Ŝi mortis tuj poste, ŝajne pro la veneniga mordo de serpento aŭ rekte per veneno. Oktaviano estis utiliginta sian postenon kiel heredanto de Cezaro por pluigi sian politikan karieron, kaj li bone konsciis pri la danĝeroj permesi al aliulo fari la samon. Li tiele sekvis la konsilon de Arjo Didimo ke du Cezaroj estas tro multaj, ordonante la mortigon de Cezariono, nome la filo de Julio Cezaro kun Kleopatra, dum li pardonis la filojn de Kleopatra kun Antonio, kun la escepto de la pliej aĝa filo de Antonio, nome Marko Antonio Antilo. Oktaviano jam antaŭe estis montrinta malmultan pardonemon al kapitulaciigitaj malamikoj kaj agadis laŭ manieroj kiuj montriĝis malpopularaj inter la Romia popolo, kvankam ŝajne li pardonis multajn el siaj opoziciintojn post la Batalo de Aktio.

Post la Batalo de Aktio kaj la malvenko de Antonio kaj Kleopatra, Oktaviano estis en situacio regadi la tutan Respubliko laŭ neoficiala princlando — sed li devis atingi tion pere de pliampleksigo de povoj. Li faris tion flatante la Senaton kaj la popolon dum subtenis la respublikajn tradiciojn de Romo, ŝajnigante ke li ne aspiris al diktatoreco aŭ monarkio. Marŝante al Romo, Oktaviano kaj Marko Agripa estis elektitaj kiel duopaj konsuloj fare de la Senato.

Jaroj de enlanda milito estis lasinta Romon en stato de preskaŭ senjureco, sed la Respubliko ne estis preparita akcepti la kontrolon de Oktaviano kiel despoto. Samtempe, Oktaviano ne povis simple forlasi sian aŭtoritaton sen risko de pluaj enlandaj militoj inter la Romiaj generaloj kaj, eĉ se li ne deziris ajnano postenon de aŭtoritato, lia posteno postulis ke li zorgu pri la bonfarto de la urbo Romo kaj de la Romiaj provincoj. La celoj de Oktaviano ekde tiam estis revenigi Romon al stato de stabileco, tradicia laŭleĝeco, kaj civileco pere de la malpezigo de la politika premo metita sur la juraj tribunaloj kaj sekurigo de libera balotado— almenaŭ teorie.

En 27 a.K., Oktaviano ŝajnigis revenigi la tutan povon el la Romia Senato kaj rezigni sian kontrolon de Romiaj provincoj kaj de armeoj. Sub lia konsuleco, tamen, la Senato havis malmultan povon por iniciati leĝofaradon enkondukante leĝoproponojn por la senata debato. Oktaviano ne havis plu rektan kontrolon de la provincoj kaj de ties armeoj, sed li retenis la fidelecon de aktivaj operacaj soldatoj kaj veteranoj. La karieroj de multaj klientoj kaj adheruloj dependis el lia mecenateco, ĉar lia financa povo estis senrivala en la Romia Respubliko. Historiisto Werner Eck asertas:

Je pli granda etendo, la publiko estis konscia pri la vastaj financaj rimedoj kiujn Oktavian estris. Li malsukcesis kuraĝigi sufiĉajn senatanojn por financi la konstruadon kaj bontenadon de la vojretoj en Italio en 20 a.K., sed li entreprenis rektan respondecon por tio. Tio estis publikigita en la Roma valuto stampita en 16 a.K., post li donacis vastajn monkvanton al la aerarium Saturni, nome la publika trezoro.

Laŭ H. H. Scullard, tamen, la povo de Oktaviano estis bazita sur la plenumado de elstara militista povo kaj... la lasta fundamento de lia aŭtoritato estis forto, tamen multo el tiu fakto estis maskita.

La Senato proponis al Oktaviano, venkinto de la enlandaj militoj de Romio, ke li denove prenu komandon de la provincoj. La Senata propono estis fakte ratifo de la ekster-konstitucia povo de Oktaviano. Danke al la Senato, Oktaviano kapablis pluigi la ŝajnon de ankoraŭ funkcianta konstitucio. Ŝajnigante malakcepton, li akceptis dek-jaran respondecon por superrigardi provincojn kiuj estas konsideritaj kaosaj.

La provincoj lasitaj al li por tiu dek-jara periodo enhavis multon de la konkerita Romia mondo, inklude ĉion el Hispanio kaj Gaŭlio, Sirio, Kilikio, Kipro, kaj Egipto. Krome, komando de tiuj provincoj havigis al Oktaviano la kontrolon super la majoritato de la Romiaj legioj.

Dum Oktaviano agadis kiel konsulo en Romo, li sendis senatanojn al la provincoj sub sia komando kiel liaj reprezentantoj por administri provincajn aferojn kaj certigi ke liaj ordonoj estis plenumitaj. La provincoj kiuj ne estis sub kontrolo de Oktaviano estis regitaj de guberniestroj elektitaj de la Romia Senato. Oktaviano iĝis la plej pova politika figuro en la urbo Romo kaj en plej el ties provincoj, sed li ne havis monopolon sur la politikaj kaj militistaj povoj.

La Senato ankoraŭ kontrolis Nordafrikon, grava regiona produktanto de greno, same kiel Ilirion kaj Makedonion, nome du strategiaj regionoj kun kelkaj legioj. Tamen, la Senato havis kontrolon de nur kvin el ses legioj distribuitaj inter tri senataj prokonsuloj, kompare kun dudek legioj sub kontrolo de Oktaviano, kaj ilia kontrolo de tiuj regionoj ne havigis eblon de politika aŭ milita defio al Oktaviano.

La kontrolo de la Senato super kelkaj el la Romiaj provincoj helpis pluhavis respublikan ŝajnigon por la aŭtokrata Princlando. Krome, la kontrolo fare de Oktaviano super tutaj provincojn sekvis antaŭaĵojn de la Respublika epoko kun la celo sekurigi pacon kaj krei stabilecon, laŭ kiuj elstaraj Romanoj kiel Pompeo ricevis garantie similajn militajn povojn en tempo de krizo kaj malstabileco.

La 16a de Januaro 27 a.K. la Senato donis al Oktaviano la novajn titolojn de Augustus kaj Princeps. Augustus derivas el la Latina vorto Augere (signife pliigi) kaj ĝi povas esti tradukita kiel la plej brila. Ĝi estis titolo de religia aŭtoritato pli ol de politika aŭtoritato. Laŭ la romiaj religiaj kredoj, la titolo simbolis stampon de aŭtoritato super la homaro — kaj fakte super la naturo — kiu iris trans ajna konstitucia difino de ties statuso. Post la akraj metodoj uzitaj por plifirmigi lian kontrolon, tiu ŝanĝo en la nomo utilis por markigi lian bonfaran regadon kiel Aŭgusto el lia regado de teroro kiel Oktaviano.

Lia nova titolo de Augustus estia ankaŭ pli favora ol Romulus, la antaŭa kiun li uzis por si mem reference al la historio de la legenda fondinto de Romo, kio simbolis duan fondon de Romo. La titolo de Romulus estis asocia tro forte kun nocioj de monarkio kaj reĝeco, bildo kiun Oktaviano klopodis eviti. Princeps derivas el la Latina esprimo primum caput, la unua kapo, origine signifante la plej aĝa aŭ plej distingita senatano kies nomo aperus la unua en la senata anlisto. Ĉe Aŭgusto, tamen, ĝi iĝis preskaŭ reĝa titolo por estro kiu estas la unua en posteno. Ankaŭ Princeps estis titolo dum la Respubliko por tiuj kiuj estis servinta bone la ŝtaton; por ekzemplo, Pompeo estis posedanta tiun titolon.

Aŭgusto ankaŭ nomigis sin kiel Imperator Caesar divi filius (komandanto Cezaro filo de Dio). Per tiu titolo, li fanfaronis pri sia familia ligo al la diigita Julio Cezaro, kaj la uzado de Imperator signifis permanentan ligon al la Roma tradicio de venko. La vorto Caesar estis simple nomo por unu branĉo de la Julia familio, kvankam Aŭgusto transformis Caesar en nova famililinio kiu ekis el li mem.

Aŭgusto ricevis la rajton surmeti la corona civica super sia pordo, nome la civila krono farita el kverko, kaj havi laŭrajn ornamaĵojn ĉe siaj pordofostoj. Tiu krono estis kutime tenita super la kapo de Romia generalo dum triumfo, dum la individuo tenanta la kronon zorgis pri kontinue ripeti al la generalo memento mori, aŭ memoru ke vi mortos. Aldone, laŭraj kronoj estis gravaj en kelkaj ŝtataj ceremonioj, kaj laŭraj kronoj estis havigitaj al ĉampionoj de atletiko, kurado, kaj teatraj konkurencoj. Tiele, kaj laŭraj kaj kverkaj kromojo estas integraj simboloj de Romia religio kaj ŝtataneco; kaj oni metis ilin ĉe la pordofostoj de Aŭgusto estis simile al deklaro de lia hejmo kiel plej ĉefa.

Tamen, Aŭgusto malakceptis fanfaronaj simbolojn de povo kiaj tenado de sceptro, surmetado de diademo, aŭ surmetado de la ora krono kaj de la purpura togo de lia antaŭulo Julio Cezaro. Se li malakceptis simboligi sian povon surmeti kaj porti tiujn aĵojn sur sia persono, la Senato tamen havigis al li oran ŝildon montritan en la kunvenejo de la Curia, portanta la surskribon virtus, pietas, clementia, iustitia — kuraĝo, pieco, kompato kaj justeco.

Ĉirkaŭ 23 a.K. kelkaj el la ne-Respublikaj implikoj evidentiĝis koncerne al la elstarigo de 27 a.K. La reteno fare de Aŭgusto de jara konsuleco vekis atenton al sia de facto dominado super la Roma politika sistemo, kaj duonigis la oportunojn por aliaj por atingi tion kio estis ankoraŭ laŭnome la plej elstara posteno en la Romia ŝtato. Krome, li estis okaziginta politikajn problemojn dezirante ke lia nevo Marko Klaŭdjo Marcelo sekvu sian vojon kaj eventuale ekhavu la Princecon siavice, malproksimigante siajn tri plej grandajn subtenantojn – nome Agripa, Mecenaso, kaj Livia. Sentinte premon el la kerna grupo de adheruloj, Aŭgusto turniĝis al la Senato por helpo.

Li nomumis Respublikanon Kalpurnio Piso kiel kun-konsulo en 23 a.K., post lia elekto de Aŭlo Terencio Varo Murena (kiu estis luktinta kontraŭ Julio Cezaro kaj subtenis Kasjon kaj Bruton) estis plenumita konsekvence de sia impliko en la afero de Marko Primo, cele al apogo de sia subteno inter Respublikanoj.

Fine de la printempo Aŭgusto suferis gravan malsanon, kaj sur sia supozita mortolito faris aranĝojn kiuj sekurigi la pluigon de la Princeco iel, dum trankviligis la supozojn de senatanoj pri sia kontraŭ-respublikismo. Aŭgusto prepariĝis por transdoni sian sigelan ringon al sia favorita generalo Agripa. Tamen, Aŭgusto transdonis al sia kun-konsulo Piso ĉiujn siajn oficialajn dokumentojn, rakonton de publikaj financoj, kaj aŭtoritaton super listitaj trupoj en la provincoj dum Marcelo nome la supozite favorita nevo Aŭgusto rezultis senigita. Tio estis surprizo al multaj kiuj kredis ke Aŭgusto devus nomumi kiel heredanton al sia posteno neoficialan imperiestron.

Aŭgusto havigis nur propraĵojn kaj posedojn al siaj nomumitaj heredantoj, ĉar evidenta sistemo de instituciigita imperia heredigo estus provokinta reziston kaj malamikecon inter la respublik-mensaj Romianoj timemaj el monarkio. Rilate al la Princeco, estis evidenta al Aŭgusto ke Marcelo ne estis preta ekhavi lian postenon; tamen, havigante sian sigelringon al Agripa, Aŭgusto intencis doni signalon al la legioj ke Agripa estu lia sukcedanto, kaj ke escepte konstitucian proceduron, ili devus plue obei al Agripa.

Tuj post la malgraviĝo de sia malsano, Aŭgusto rezignis sian konsulecon. La nuraj tri aliaj fojoj ke Aŭgusto servos kiel konsulo estos en la jaroj 5 kaj 2 a.K., ambaŭfoje por enkonduki siajn nepojn al la publika vivo. Tio estis inteligenta ruzaĵo de Aŭgusto; ĉesi servi kiel unu el du ĉiujare du elektitaj konsuloj ebligis al aspirantaj senatanoj pli bonan ŝancon por atingi la konsulan postenon, dum ebligis al Aŭgusto plenumi pli ampleksan patronecon ene de la senatana klaso. Kvankam Aŭgusto estis rezigninta sian konsulecon, li deziris reteni sian konsulan imperium ne ĝuste en siaj provincoj sed tra la tuta imperio. Tiu deziro, same kiel la afero de Marko Primo, kondukis al dua kompromiso inter li kaj la Senato konata kiel Dua Elstarigo (aŭ Dua Interkonsento).

La ĉefaj tialoj por la Dua Interkonsento estis jenaj. Unue, post Aŭgusto rezignis la ĉiujaran konsulecon, li ne estis plu en oficiala posteno por regadi la ŝtaton, kvankam lia dominanta posteno restis neŝanĝita super siaj Romiaj, 'imperiaj' provincoj kie li estis ankoraŭ prokonsulo. Kiam li por unu jaro tenis la postenon de konsulo, li havis la povon por interveni en la aferoj de aliaj provincaj prokonsuloj nomumitaj de la Senato tra la tuta imperio, kiam li konsideris ĝin necese. Kiam li lasis la ĉiujaran konsulecon, li laŭleĝe perdis tiun povon ĉar liaj prokonsulaj povoj aplikiĝis nur al siaj imperiaj provincoj. Aŭgusto volis reteni tiun povon.

Dua problemo poste leviĝis montrante la neceson por Dua Interkonsento en tio kio iĝis konata kiel Afero de Marko Primo. Fine de la jaro 24 aŭ komence de la 23 a.K., aperis akuzoj kontraŭ Marko Primo, iama prokonsulo (guberniestro) de Makedonio, ĉar faris militon sen antaŭa aprobo de la Senato en la Odrisia regno de Trakio, kies reĝo estis Romia aliancano. Li estis defendita de Lucio Lucinio Varo Mureno, kiu diris al la tribunalo ke lia kliento estis ricevinta specifajn instrukciojn el Aŭgusto, ordonantajn al li ataki la klientan ŝtaton. Poste, Primo atestis ke la ordonoj venis el la ĵus forpasinta Marcelo. Tiaj ordonoj, se vere donitaj, estus konsideritaj rompo de la Senata privilegio sub la Konstitucia Interkonsento de 27 a.K. kaj ties sekvo — t.e., antaŭ Aŭgusto ricevis la titolon imperium proconsulare maius — ĉar Makedonio estis Senata provinco sub la Senata jurisdikcio, ne imperia provinco sub la aŭtoritato de Aŭgusto. Tia agado estus fordisŝirinta la kovron de la Respublika restaŭrado helpita de Aŭgusto, kaj eksponinta lian fraŭdon esti la unua civitano, nome la unua inter egaluloj. Eĉ plej malbone, la impliko de Marcelo havigis ioman pruvaron ke la politiko de Aŭgusto sukcesos ke la junulo ekhavis sian lokon kiel Princeps, instituciante formon de monarkio – akuzo kiu jam estis elĉerpita.

La situacio estis tiom grava ke Aŭgusto mem aperis en la tribunalo, kvankam li ne estis alvokita kiel atestanto. Subĵure, Aŭgusto deklaris ke li ne donis tian ordonon. Murena ne kredis la ateston de Aŭgusto kaj malakceptis sian klopodon subrompi la tribunalon uzante sian auctoritas. Li akre postulis scii kial Aŭgusto estis turniĝinta al tribunalo al kiu li ne estis alvokita; Aŭgusto respondis ke li venis pro la publika intereso. Kvankam Primo estis trovita kulpa, kelkaj ĵuĝistoj voĉdonis por senkulpigo, signife ke neniu kredis la ateston de Aŭgusto, kio estus insulto al la 'Unua Aŭgusto'.

La Dua Konstitucia Interkonsento estis kompletigita parte por malpliigi konfuzon kaj formaligi la juran aŭtoritaton de Aŭgusto por interveni en Senataj provincoj. La Senato garantiis al Aŭgusto formon de ĝenerala imperium proconsulare, aŭ prokonsula imperio (povo) kiu aplikiĝis tra la tuta imperio, ne nur al liaj provincoj. Krome, la Senato pliigis la prokonsulan imperion de Aŭgusto en imperium proconsulare maius, aŭ prokonsula imperio aplikebla tra la tuta imperio kio estis plie (maius) aŭ pli granda ol tenita de aliaj prokonsuloj. Tio fakte havigis al Aŭgusto konstitucian povon superan al tiu de aliaj prokonsuloj en la imperio. Aŭgusto restis en Romo dum la plinoviga procezo kaj havigis al veteranoj grandajn donacojn por akiri ilian subtenon, kaj tiele sekurigis sian statuson de prokonsula imperio maius estis plinovigita en 13 a.K.

Dum la dua interkonsento, Aŭgusto ricevis ankaŭ la povon de tribunuso (tribunicia potestas) por la tuta vivo, kvankam ne la oficialan titolon de tribunuso. Dum kelkaj jaroj, Aŭgusto ricevis tribunicia sacrosanctitas, nome imuneco donita al tribunusoj. Tiam li decidis ekhavi la tutajn povojn de magistrataro, plinovigitajn ĉiujare, por la tuta vivo. Laŭleĝe, tio estis fermita nur por patricioj, nome statuso kiun Aŭgusto estis akirinta nur kelkajn jarojn antaŭe kiam li estis adoptita de Julio Cezaro. Tiu povo permesis al li kunigi la Senaton kaj la popolon en iliaj deziroj kaj fari negocojn antaŭ ili, por haltigi la agadon de ĉu la Asembleo aŭ la Senato, por prezidi super balotadoj, kaj por paroli la unua en ĉiu kunsido. Ankaŭ inkluditaj en la tribunusa aŭtoritato de Aŭgusto estis povoj kutime rezervitaj por la censoroj; tiuj estis ekzemple la rajto superrigardi publikan moralon kaj kribri la leĝojn por sekurigi ke ili estas de publika intereso, same kiel la kapablo fari censon kaj determini la membrecon de la Senato.

Kun la povoj de censoro, Aŭgusto alvokis al virtoj de Romia patriotismo malpermesante ĉiun vestaĵon escepte la klasikan togon enirante la Forumon. Ne estis antaŭaĵo en la Romia sistemo por kombinado de la povoj de tribunuso kaj de censoro en unusola posteno, nek Aŭgusto mem estis elektita al la posteno de censoro. Ankaŭ Julio Cezaro estis ricevinta similajn povojn, laŭ kiuj li zorgis por superrigardi la moralon de la ŝtato. Tamen, tiu posteno ne etendis la kapablon de la censoro por fari censon kaj determini la liston de aliĝintoj al la Senato. La posteno de la tribunus plebis ekperdis sian prestiĝon pro la amasigo de tribunusaj povoj fare de Aŭgusto, tiele li plivivigis sian gravon farante mandatan nomumon por ajna plebano kiu deziris la postenon de pretoro.

Aŭgusto ricevis imperium nur ene de la urbo mem, aldone al la ricevo de prokonsula imperium maius kaj la tribunusan aŭtoritaton por la tuta vivo. Tradicie, prokonsuloj (Romiaj provincaj guberniestroj) perdis sian prokonsulan imperium kiam ili trapasis la Pomerium – nome religia limo de Romo – kaj eniris en la urbon. En tiuj situacioj, Aŭgusto povis havi povon kiel parto de sia tribunusa aŭtoritato sed lia konstitucia imperium ene de Pomerium estus malpli granda ol tiu de servanta konsulo. Tio estus signifante ke, kiam li estis en la urbo, li povis ne esti la konstitucia magistrato kun la plej alta aŭtoritato. Danke al lia prestiĝo aŭ auctoritas, liaj deziroj povis esti kutime obeitaj, sed povus esti ioma malfacilo. Por plenigi tiun povo-truon, la Senato voĉdonis ke laimperium proconsulare maius (supera prokonsula povo) de Aŭgusto povis ne haltiĝi kiam li estis ene de la urbomuroj. Ĉiuj armitaj fortoj en la urbo estis iam sub la kontrolo de la urbaj pretoroj kaj konsuloj, sed tiu situacio estis nune lokinta ilin sub la nura aŭtoritato de Aŭgusto.

Aldone, Aŭgusto ricevis plian prestiĝon el ĉiu posta Romia milita venko post tiu epoko, ĉar la majoritato de la Romaj armeoj estis staciitaj en imperiaj provincoj estritaj de Aŭgusto pere de legatoj kiuj estis deputitoj de la princeps en la provincoj. Krome, se okazis batalo en Senata provinco, la prokonsula imperium maius de Aŭgusto permesis lin ekkomandi (eĉ nur konsidere) ajnan ĉefan militan venkon. Tio signifis ke Aŭgusto estis la nura individuo kapabla ricevi triumfon, tradicio kiu komencis ĉe Romulo, nome la unua reĝo de Romo kaj la unua triumfa generalo. Lucio Kornelio Balbo estis la lasta homo ekster la familio de Aŭgusto kiu ricevis tiun premion, en 19 a.K. Balbo estis la nevo de la granda agento de Julio Cezaro, kiu estis gubernietro de Afriko kaj konkerinto de Garamantoj.) Tiberio, la plej aĝa filo de Aŭgusto el la geedzeco kun Livia, estis la nura alia generalo kiu ricevis triumfon — pro venkoj en Germanio en 7 a.K.

Multaj el la politikaj subtilaĵoj de la Dua Interkonsento ŝajne ne atingis la komprenon de la Pleba klaso, komponita de la plej grandaj subtenantoj kaj klientoj de Aŭgusto. Tio okazigis ke ili insistis al la partopreno de Aŭgusto en imperiaj aferoj el tempo al tempo. Aŭgusto malsukcesis starigi por elekto kiel konsulo en 22 a.K. kaj aperis timoj ke li denove estis premita el la povo de la aristokrata Senato. En 22, 21, kaj 19 a.K., la popolo tumultis kiel reago, kaj permesis ke estu elektita ununura konsulo por ĉiu el tiuj jaroj, evidente por lasi la alian postenon malferme por Aŭgusto. Same, okazis malsatego en Romo en 22 a.K., kio levis panikon, dum multaj urbaj plebanoj alvokis por ke Aŭgusto ekhavu diktatorajn povojn por persone superrigardu la krizon. Post teatreca montro de malakcepto antaŭ la Senato, Aŭgusto finfine akceptis aŭtoritaton super la grenliverado al Romo pro graco de lia prokonsula imperium, kaj li finiĝis la krizo preskaŭ tuje. Nur ĝis la jaro 8 p.K. tia krizo ebligis ke Aŭgusto establu praefectus annonae, nome permanenta prefekto kiu zorgu pri la grenliverado al Romo.

Tamen, estis kelkaj malkonsentaj pri la etendo de povoj havigitaj al Aŭgusto fare de la Dua Interkonsento, kaj tio venis al pinto kun la ŝajna konspiro de Fanjo Kepjo. Iom antaŭ la 1a de Septembro 22 a.K., ia Kastricio havigis al Aŭgusto informon pri konspiro estrita de by Fanjo Kepjo. Lucio Lucinio Varono Murena estis listigita inter la ŝajnaj konspirantoj, nome la honesta Konsulo kiu defendis Primon en la afero de Marko Primo. La konspirantoj estis juĝitaj in absentia (foreste) kaj Tiberio agadiss kiel akuzisto; la ĵurio trovis ilin kulpaj, sed tio ne estis unuanima verdikto. Ĉiuj akuzitoj estis kondamnitaj al mortopuno pro perfido kaj ekzekutitaj tuj post ili estis kaptitaj — eĉ sen permesi ilian ateston por ilia defendo. Aŭgusto sekurigis la pluigon de la fasado de la Respublika registaro per efika kaŝkovro de la okazaĵoj.

En 19 a.K., la Senato havigis al Aŭgusto la titolon de 'generala konsula imperio', kio estis probable 'imperium consulare maius', kiel la prokonsulaj povoj kiujn li estis ricevinta en 23 a.K. Kiel lia tribunusa aŭtoritato, la konsulaj povoj estis alia klopodo akiri povon el postenoj kiujn li ne fakte tenis. Aldone, Aŭgusto estis rajtigita porti la konsulajn simbolojn publike kaj antaŭ la Senato, same kiel sidi en la simbola seĝo inter la du konsuloj kaj teni la faskojn, nome emblemo de konsula aŭtoritato. Tio ŝajne pacigis la popolaĉon; senkonsidere ĉu Aŭgusto estis konsulo aŭ ne, la gravo estis ke ambaŭ aperis kiel unu antaŭ la popolo kaj povis plenumi konsulan povon se necese. La 6an de Marto 12 a.K., post la morto de Lepido, li aldone ekhavis la postenon de pontifex maximus, nome la plej alta pastro de la Pontifeksoj, nome la plej grava posteno en la Romia religio. La 5an de Februaro 2 a.K., Aŭgusto ricevis ankaŭ la titolon pater patriae, aŭ patro de la lando.

Fina tialo por la Dua Interkonsento estis havigi al la Princlanda konstitucian stabilecon kaj povoreteno por la okazo ke io okazos al la Princeps Augustus. Lia malsano de la komenco de la 23 a.K. kaj la konspiro de Kepio nontris ke la ekzisto de la reĝimo dependis el la fajna fadeno de la vivo de unu homo, Aŭgusto mem, kiu fakte suferis el kelkaj gravaj kaj danĝeraj malsanoj laŭlonge de sia tuta vivo. Se li estus mortinta pro natura okazigo aŭ viktimo de murdo, Romo estus povinta veni al alia serio de enlandaj militoj. La memoroj de Farsalo, la Idusoj de Marso, la proskriboj, Filipi, kaj Aktio, apenaŭ dudek kvin jarojn distantaj, estis ankoraŭ ankritaj en la mensoj de multaj civitanoj. Prokonsula imperio estis havigita al Agripa por kvin jaroj, simile al la povo de Aŭgusto, por plenumi tiun konstitucian stabilecon. La preciza naturo de la havigo estas necerta sed ĝi probable kovris la imperiajn provincojn de Aŭgusto, kaj en oriento kaj en okcidento, eble sen aŭtoritato super la provincoj de la Senato. Tio venis poste, kun la zorge dezirita tribunicia potestas.

La akumulado de povoj fare de Aŭgusto estis tiam kompleta. Fakte, li datigis sian 'regadon' el la finkompletigo de la Dua Interkonsento, en la 1a de Julio, 23 a.K. Preskaŭ tiom grave, la Princlanndo tiam havis konstitucian stabilecon. Poste Romiaj imperiestroj estis ĝenerale limigitaj al la povoj kaj la titoloj origine havigitaj al Aŭgusto, kvankam ofte ĵus nomumitaj imperiestroj povis malakcepti unu aŭ pliajn el la honoraj titoloj havigitaj al Aŭgusto por montri humilecon. Dum iliaj regadoj progresis, la imperiestroj povis alproprigi ĉiujn el la titoloj, senkonsidere ĉu ili estis havigitaj al ili fare de la Senato. Poste imperiestroj eksurmetis la civilan kronon, la konsulajn simbolojn, kaj la purpurajn vestaĵojn de triumfanta generalo (toga picta), kiu iĝis la imperia simbolo ankaŭ en la Bizanca epoko.

Aŭgusto elektis Imperator (venka komandantor) kiel sian unuan nomon, ĉar li volis fari emfaze klaran konekton intee li mem kaj la koncepto de venko, kaj sekve li iĝis konata kiel Imperator Caesar Divi Filius Augustus (Imperiestro Aŭgusto Cezaro Filo de Dio). Ĉirkaŭ la jaro 13, Aŭgusto fanfaronis 21 okazojn en kiuj liaj trupoj proklamis lin imperator kiel sia titolo post sukcesa batalo. Preskaŭ la tuta kvara ĉapitro en liaj publikigitaj memoroj de atingoj konataj kiel Res Gestae estis dediĉitaj al liaj militaj venkoj kaj honoroj.

Aŭgusto ankaŭ helpis la idealon de supera Romia civilizacio kun la tasko regadi la mondon (ĝis la etendo laŭ kiu la Romianoj konis ĝin), sento enkorpigita en vortoj kiujn la tiutempa poeto Virgilio atributas al la legenda praulo de Aŭgusto: tu regere imperio populos, Romane, memento —Romiano, memoru per via forto regadi la popoloj de la Tero!. La elano por ekspansiismo estis ŝajne elstara inter ĉiuj klasoj en Romo, kaj ĝi ricevis eĉ dian sankcion fare de Jupitero en la verko de Virgilio nome en la Libro 1a de Eneado, en kiu Jupitero promesas al Romo imperium sine fine, senfinan suverenecon.

Ĉirkaŭ la fino de lia regado, la armeoj de Aŭgusto estis konkerintaj nordan Hispania (nuntempaj Hispanio kaj Portugalio) kaj la Alpajn regionojn Raetia kaj Noricum (nuntempaj Svisio, Bavario, Aŭstrio, Slovenio), Iliriko kaj Pannonia (nuntempaj Albanio, Kroatio, Hungario, Serbio, ktp.), kaj estis etendintajn la limojn de la Afrika Provinco oriente kaj sude.

Judeo estis aldonita al la provinco Sirio kiam Aŭgusto elpostenigis Herodon Arĥelaon, sukcedanto al la klienta reĝo Herodo la Granda (73–4 a.K.). Sirio (kiel Egipto post Antonio) estis regata de alta prefekto de kavalira klaso pli ol de prokonsulo aŭ legato de Aŭgusto.

Denove, ne necesis milita klopodo en 25 a.K. kiam Galatia (nuntempa Turkio) estis konvertita al Romia provinco post Amintaso de Galatio estis murdita de revenĝa vidvino de murdita princo el Homonada. La ribelaj triboj de Asturio kaj Kantabrio en nuntempa Hispanio finfine falis en 19 a.K., kaj ankaŭ la teritorio falis sub la provincoj Hispania kaj Lusitania. Tiu regiono montriĝis kiel ĉefa enspezejo por la financado de la estontaj militaj kampanjoj de Aŭgusto, ĉar ĝi estis riĉa en mineralaj kuŝejoj kiuj povis estis utiligitaj en Romiaj minadaj projektoj, ĉefe la tre riĉaj kuŝjeoj el oro de Las Médulas.

Konkeri la popolojn de la Alpoj en 16 a.K. estis alia grava venko por Romo, ĉar ĝi havigis grandan teritorian bufron inter la Romiaj civitanoj de Italio kaj la malamikoj de Romio en Ĝermanio norde. Horacio dediĉis odon al la venko, dum la monumento Trofeo de Aŭgusto ĉe Monako estis konstruita por honoro de la okazo. La kapto de la Alpa regiono utilis ankaŭ por la venonta ofensivo en 12 a.K., kiam Tiberio komencigis la ofensivon kontraŭ la Panoniaj triboj de Iliriko, kaj lia frato Nero Claudius Drusus atakis kontraŭ la Ĝermanaj triboj de orienta Rejnlando. Ambaŭ kampanjoj estis tre sukcesaj, ĉar la fortoj de Drusus atingis la valon de la rivero Elbo ĉirkaŭ la jaro 9 a.K. — kvankam li mortis tuj post la elfalo el sia ĉevalo. Oni registris ke la pia Tiberio piediris antaŭ la korpo de sia frato la tutan vojon reen al Romo.

Por protekti la Romian orientajn teritoriojn el la Partia Imperio, Aŭgusto fidis sur la klientaj ŝtatoj de Oriento kiuj agis kiel teritoriaj bufroj kaj areoj kiuj povis starigi proprajn trupojn por defendo. Por sekurigi la orientan flankon de la Imperio, Aŭgusto staciigis Romian armeon en Sirio, dum lia lerta duonfilo Tiberio negocis kun la Partoj kiel Romia diplomato al Oriento. Tiberio estis responsa por la restaŭrado de Tigranes la 5-a al la trono de la Regno de Armenio.

Ŝajne liaj plej grandaj diplomataj atingoj estis negocadi kun Frates la 4-a de Partio (37–2 a.K.) en 20 a.K. por la revenigo de la batalaj standardoj perditaj de Kraso en la Batalo de Carrhae, simbola venko kaj granda fiero de moralo por Romo. Werner Eck asertas ke tio estis granda desaponto por Romianoj kiu serĉas revenĝi la venkon de Kraso pere de militaj rimedoj. Tamen, Maria Brosius klarigas ke Aŭgusto uzis la revenigon de la standardoj kiel propagando simboligante la submeton de Partio al Romo. La okazaĵo estis celebrita en arto kiel ĉe la brustokirasa desegno de la statuo de Aŭgusto de Prima Porta kaj en monumentoj kiaj la Templo de Marso Ultor ('Marso la Venĝulo') konstruita por hejmo de la standardoj.

Partio ĉiam metis minacon al Romio en la Oriento, sed la reala batalkampo estis laŭlonge de la riveroj Rejno kaj Danubo. Antaŭ la fina batalo kontraŭ Antonio, la kampanjoj de Oktaviano kontraŭ la triboj de Dalmatia estis la unua paŝo por la etendo de la Romiaj teritorioj al la valo de Danubo. Venko en batalo ne estis ĉiam porĉiama sukceso, ĉar la ĵus konkeritaj teritorioj estis konstante rekonkeritaj de la malamikoj de Romio en Ĝermanio.

Grava ekzemplo de Romia perdo en batalo estis la Batalo de la Arbaro Teŭtoburgo en la jaro 9 p.K., kiam tri kompletaj legioj estritaj de Publio Kvintilio Varo estis detruitaj de Arminio, estro de la Ĥeruskoj, ŝajna Romia aliancano. Aŭgusto kontraŭatakis sendante Tiberion kaj Druson al la Rejno por pacigi ĝin, kio havis ioman sukceson kvankam la batalo de la jaro 9 p.K. markis la finon de la Romia etendo en Ĝermanion. La Romia generalo Germaniko profitis el la interna milito de Ĥeruskoj inter Arminio kaj Segestes; ili venkis super Arminio, kiu fuĝis el tiu batalo sed estis mortigita poste en la jaro 21 pro perfido.

Somere de la jaro 14 la imperiestro ekvojaĝis al Capri kaj Benevento. Jam sur Capri li malsaniĝis pri diareo, tamen daŭrigis la vojaĝon al Napolo kaj Nola, ŝajne en la saman domon, kie 71 jarojn antaŭe mortis lia patro Gajo Oktavio. Tie mortis la imperiestro la 19-an de aŭgusto de la jaro 14 en la ĉeesto de sia edzino Livio kaj serion de alkurintaj altranguloj. La dato estis tiu de la tago, kiam 50 jarojn antaŭe li komencis sian unuan konsulecon. Laŭ Suetonio la viro, kiu portis tiom da maskoj en sia vivo adiaŭis per formulo, kiun uzis aktoroj fine de spektaklo: Se nun la tuto plaĉis al vi, tiam aplaŭdu, kaj lasu nin iri hejmen dankite.

La monato aŭgusto estis nomita por li.




#Article 134: Astronomia horloĝo de Prago (880 words)


Astronomia horloĝo de Prago (ĉeĥe orloj) estas mezepoka astronomia horloĝo.

Ĝia historio dum tempo kelkfoje sin ŝanĝis, transskribiĝis. Laŭ legendo, aŭtoro de la horloĝo (ĉeĥe oni nomas ĝin „orloj“ de la latina horologium) estis majstro Hanuš de Růže en 1490. Li sukcesis konstrui admirindan horloĝon, kiun aliaj urboj povus envii. Do kiam venis la tempo Hanuŝon salajrigi, urbestraro decidis lin blindigi, por ke neniu urbo certe havu similan miraklon.

Ne pli frue ol en la 20a jarcento oni trovis kredindan veron pri la aŭtoreco. La ĉefproblemo estis incendio de la urbodomo dum la dua mondmilito, dum kiu oni perdis gravajn dokumentojn. Multe helpis malkovro de unu kopio de la Raporto pri la Praga horloĝo. Ĝi parolas pri majstro Mikuláŝ (= Nikolao) de Kadaň, kiu bezonis por laboro ankoraŭ alian eminentan scienculon. Nuna opinio estas, ke la Pragan horloĝon konstruis Majstro Mikuláš de Kadaň ĉirkaŭ la jaro 1410 laŭ kalkuladoj de Magistro Jan Ŝindel, astronomo kaj matematikisto el la Praga universitato. Eĉ aliaj konataj faktoj subtenas tiun respondon.

La horloĝo estis riparita en 1880 kaj ornamita per kalendar-disko konsistanta el 12 originale konceptitaj kaj belege pentritaj simboloj de la monatoj, fare de la fama ĉeĥa pentristo Josef Mánes. La horloĝo estis grave damaĝita dum la revolucio 1945 kaj riparita en 1948.

Kiam oni vizitas la ĉeĥan ĉefurbon Pragon, multe da homoj kunvenas je ĉiu plena horo sur la Malnovurba placo por spekti interesan meĥanikan teatraĵon. Sonoriletoj ekludas, du fenestretoj malfermiĝas kaj sume dek du apostoloj aperas kaj salutas. Poste la teatraĵo finiĝas kaj homoj foriras kun malforgesebla travivaĵo. Nur kelkaj fakuloj bone scias, ke la Praga astronomia horloĝo montras multe pli da aliaj informoj!

Ni ne forgesu akcenti, kion ĉion oni povas legi sur la horloĝo! Ĉefe ĝi montras kvar diversajn tempojn: la italan (numeroj I – XII), la planedajn horojn (nigraj ciferoj la plej interne), la steltempon (per stelo kontraŭ numeroj I – XII) kaj finfine la malnovĉeĥan tempon (1 – 24 la plej ekstere), ekkalkulante de la lasta sunsubiro. Do la 24a horo montras kontraŭ la itala numeraro la tempon de sunsubiro. Nur atentu, ke la horloĝo ne adoptas la somertempon! 

La astronomia horloĝo similas al marista astrolabo (sed ĉio estas male), do ĝi montras kontraŭ kvar areoj poziciojn de steloj, zodiakaj stelaroj, la Suno kaj Luno sur la ĉielo. Se la objekto troviĝas en la blua areo la plej supre, ĝi estas videbla super la horizonto, alie oni ne povas observi ĝin. Kiam la Suno troviĝas en la brunaj areoj (Crepusculum kaj Aŭrora), ĝuste estas krepusko aŭ tagiĝo. Admirinda kaj inĝenia estas la meĥanismo de la lunglobo, do ĝi montras la aktualan videblan lunformon.

Ornamentojn kaj aliaj simbolojn oni klarigas per astrologio kaj religio kaj ni vere povus esplori plu. La Praga horloĝo estas unika meĥanikaĵo, la plej malnova funkcianta aparato kun originaj detalaĵoj kaj kontrolo kaj pruvas sciojn kaj lertecon de niaj antaŭuloj.

La konstruo de tiu ĉi horloĝo, kiu siatempe estis teknika miraklo, estas ligata kun la sekvanta legendo:
	
Estis granda solenaĵo, kiam ĝi estis ekfunkciigota. La urbanoj kaj artistoj, studentoj kaj magistroj de la Universitato, junaj, maljunaj, infanoj kaj junmetiistoj, simple la tuta Prago amasiĝis antaŭ la Malnovurba Turo por atente aŭskulti la lertan paroladon de majstro Hanuš. La opinio de ĉiuj estis: nenie en la mondo oni trovus ion similan al tiu ĉi astronomia horloĝo kaj ĝi vere estas nova juvelo brile ornamonta la ĉefurbon de la regno Bohemio. Sed la famo pri la genia mekanismo disvastiĝis kiel stepfajro allogante admirantojn el malproksimaj landoj, kaj majstro Hanuš estis superŝutata per mendoj. La majstro tamen rifuzadis ĉiujn, ĉar estis lia deziro, ke sole lia amata urbo posedu tian ornamaĵon. La admiro kaj laŭdo, kiujn la hor-loĝo kaŭzis, flatis al pragaj urbaj konsilantoj treege, sed samtempe la timo, ke majstro Hanuš povus esti delogita per ofertoj, ke li konstruu similan, se ne eĉ pli bonan horloĝon por alia urbo, ne lasis ilin dormi. Longe ili sidis kaj konsultis, kiamaniere malebligi tian eventualon, ĝis venkis terura plano...

Iun tagon majstro Hanuš sidis ĉe siaj desegnaĵoj, profundiĝinta en kalkuladon. Li eĉ ne rimarkis, ke la pordo mallaŭte malfermiĝis por enlasi tri maskitojn. Tro malfrue li konsciiĝis pri la situacio. Du el ili ekprenis lin brutule, dum la tria, ardiginte sian ponardon en la fajro ĝis ruĝo, elpikis per ĝi la okulojn de la majstro.

Dum longa tempo la kompatindulo baraktis inter vivo kaj morto, kaj kiam li iomete refortiĝis, li estis nur ombro de sia iama estaĵo. Li, por kiu la laboro signifis la vivon, estis nun kondamnita nur sidadi kun senagaj manoj, dronigita en maldolĉego de siaj pensoj. Iufoje, kiam li eksentis, ke liaj tagoj jam estas finkalkulitaj, li petis unu el siaj lernantoj gvidi lin al la mekanismo de la granda horloĝo, kies kreinto li estis. Tie li staris aŭskultante la ritman tiktakon de la radoj kaj leviloj. Subite, kiam la figuro de la Morto eksonorigis por anonci, ke pasis horo, Hanuš etendis la manon en la komplekson de sia mekanismo, manipulis tie dum tempeto, kaj jen la horloĝo iompostiom knarante kaj tintante ekhaltis. Samtempe la majstro, kies genia lerteco ĝin kreis, falis senkonscia kaj ne vekiĝis plu. Kaj la granda horloĝo, la fiero de la urbanoj de Prago, staris senmove dum jarcentoj, ĝis oni finfine sukcesis trovi iun, kiu kapablis denove ekfunkciigi la mirindan mekanismon.




#Article 135: Akuzativo (288 words)


La akuzativo aŭ objektkazo estas gramatika kazo, kies baza rolo estas montri la gramatikan objektecon en transitivaj frazoj. Ne konfuzu kun absolutivo de ergativaj lingvoj. Ĝi estas ankaŭ uzata por indiki direktojn.

La vorto akuzativo venas de la latina adjektivo accusativus, kiu estis misa traduko de la helena termino por objekta.

Kun transitivaj verboj oni uzas objekton markitan per la finaĵo -n.

Kiel videbla en la supraj ekzemploj, la pozicio de la objekto ne gravas. En vortaroj, ekz. en NPIV, la transitivaj verboj estas indikitaj.

En Esperanto, la N-finaĵo povas ne nur montri la rektan objekton de frazo, sed estas ankaŭ aliaj uzoj.

Uzo kiel Alativo: Akuzativo en Esperanto kaj en Latino estas ankaŭ direktindikanta kazo (Alativo). Ekzemploj:

Kun substantivo:

Kun adverbo:

Akuzativo precizigas la signifon de la prepozicioj »en«, »sur« ktp kiam temas pri direkto:

Aldonado de la n-finaĵo al tempaj esprimoj eblas por montri longecon, oftecon aŭ daŭron de tempo. pere de dialogo inter amikoj kiuj parolas pri seriozaj temoj, nome akuzativo, kaj diversaj manieroj de transitiveco de verboj, sed kvazaŭ temus pri banala babilado trinkeje, prikomentas dekomence sufiĉe oftajn verbojn (skribi, konstrui. lerni), sed poste unu post alia ĉefe verbojn kiujn la parolantaro ne ĉiam utiligas ĝuste, kiaj enui, ĵongli, kuri, fumi, lumi, pafi. miri, remi, movi, plori kaj pasi, inter kiuj ne ĉiuj funckiigas transitivecon same. La resumo de la esea sinteno estas ke akuzativo estas signo de energia transigo.

La akuzativo ankaŭ multfoje aperas en Esperanta kulturo. En kelkaj kantoj estas la akuzativo menciita (La Perdita Generacio - Lernu) kaj eĉ ekzistas kantoj rekte inspiritaj de ĝi (Carina Gerlach - Akuzativo, Wolfram Diestel - La Balado de l' Akuzativo). Nature ĝi ankaŭ aperas en multaj ŝercoj rakontataj inter homoj aŭ disdonataj per Interreto.




#Article 136: AZERTY (503 words)


AZERTY [elp. azerti] estas variaĵo de la komputila klavarofasono alnomita QWERTY. Tiun variaĵon oni trovas en Eŭropo, ĉefe en Francio kaj Belgio. 

La nomo venas de la literoj de la ses klavoj je la supra, maldekstra parto de la aboca klavaro -      :

 a  z  e  r  t  y  u  i  o  p  ^  $
  q  s  d  f  g  h  j  k  l  m  ù  *

 A  Z  E  R  T  Y  U  I  O  P  ¨  £
  Q  S  D  F  G  H  J  K  L  M  %  µ

La interpunkciaĵoj k.s. povas varii. La klavaro AZERTY estis desegnita por eviti ŝtopiĝon pro samtempa uzado de apudaj klavoj dum la epoko de la maŝinskribilo.

Jen la franca klavaro por Vindozo XP (141 signoj):
 ┌───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───────┐
 │   │1  │2  │3  │4  │5  │6  │7  │8  │9  │0  │°  │+  │       │
 │²  │  │é ~│ #│' {│( [│- |│è `│_ \│ç ^│à @│) ]│= }│       │
 ├───┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─────┤
 │     │A  │Z  │E  │R  │T  │Y  │U  │I  │O  │P  │¨  │£  │     │
 │     │a  │z  │e €│r  │t  │y  │u  │i  │o  │p  │^  │$ ¤│     │
 ├─────┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┐    │
 │      │Q  │S  │D  │F  │G  │H  │J  │K  │L  │M  │%  │µ  │    │
 │      │q  │s  │d  │f  │g  │h  │j  │k  │l  │m  │ù  │*  │    │
 ├────┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴───┴────┤
 │    │  │W  │X  │C  │V  │B  │N  │?  │.  │/  │§  │          │
 │    │¨  │*  │     │
 │     │a  │z  │e €│r  │t  │y  │u  │i  │o  │p  │^ [│$ ]│     │
 ├─────┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┐    │
 │      │Q  │S  │D  │F  │G  │H  │J  │K  │L  │M  │%  │£  │    │
 │      │q  │s  │d  │f  │g  │h  │j  │k  │l  │m  │ù ´│µ `│    │
 ├────┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴───┴────┤
 │    │  │W  │X  │C  │V  │B  │N  │?  │.  │/  │+  │          │
 │    │~│          │
 ├────┴┬──┴─┬─┴──┬┴───┴───┴───┴───┴───┴─┬─┴──┬┴───┼────┬─────┤
 │     │    │    │                      │    │    │    │     │
 │     │    │    │                      │    │    │    │     │
 └─────┴────┴────┴──────────────────────┴────┴────┴────┴─────┘

Estas unu signo, kiun vi povas rekte tajpi per la franca klavaro, sed ne per la belga: '¤'.
Kaj jen estas la 13 signoj, kiujn vi povas tajpi per la belga klavaro, sed ne per la franca: '³', '´', 'Á', 'á', 'É', 'Í', 'í', 'Ó', 'ó', 'Ú', 'ú', 'Ý' kaj 'ý'.

La signoj, kiuj ne troviĝas samloke sur ambaŭ klavaroj, estas: '-', '!', '*', '@', '[', '\', ']', '^', '_', '`', '{', '|', '}', '~', '+', '=', '£', '§' kaj 'µ'.

'^', '¨', '´', '`' kaj '~' estas senpaŝaj klavoj. Fakte la signo '^' aperas dufoje sur ambaŭ klavaroj: tiu sur la linio de ciferaj klavoj estas normala klavo, tiu tuj post 'azertyuiop' estas senpaŝa, t.e. ke vi unue tajpas la cirkumflekson, kaj tuj poste alian literon, ekz-e 'a', kaj vidiĝas la literon 'â'. Por havi nur la cirkumflekson, tajpu la senpaŝan cirkumflekson sekvatan de spaceto.
Ĉi-poste estas la akcentitaj literoj, kiujn vi povas tajpi helpe de la senpaŝaj klavoj:

Kelkaj versioj de Linukso ankaŭ apogas jenajn esperantajn literojn:

Per la belga klavaro, la senpaŝa '˘' atingeblas per 
++




#Article 137: Acoroj (226 words)


La Acoroj aŭ Azoroj (portugale Açores [asoreŝ]) estas Portugala insularo meze de la Atlantiko, ĉirkaŭ 1 500 km for de Lisbono kaj 3 900 km for de Nordameriko. La insularo troviĝas disloke apud la paralelo kiu trapasas Lisbonon (39º, 43'/39º, 55' norde), loko kiu donas al ĝi moderan klimaton, kun iomete da sezona ŝanĝo dum la jaro. La naŭ insuloj kune havas areon da 2 355 km². Aparte, iliaj areoj varias de 747 km² (São Miguel) ĝis 17  km² (Corvo). La origino vulkana de la insuloj evidentiĝas pro la vulkanaj konusoj kaj krateroj. Pico [piko], vulkano 2 351 metrojn alta ĉe la samnoma insulo, estas la plej alta en la Acoroj.

La naŭ insuloj dividiĝas laŭ tri grupoj:

Biogeografie la insularo apartenas al la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas ekoregionon nomatan : Acoraj mezvarmaj miksaj arbaroj, el la biomo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. La insularo situas ankaŭ en mara ekoregiono.

El la Acoroj, la Acora Anticiklono influas la veteron de Okcidenta Europo.

La Acoroj estas bildigitaj sur la dorsa flanko de la eŭro-biletoj: Ili estas la punktetoj super la dekstra parto de la bileta numero.

La nomo en la portugala lingvo signifas akcipitrojn. Fakte tio estas eraro de la malkovrintoj ĉar ili ne vidis akcipitrojn sed buteojn (B. b. rothschildi) kiam ili venis al la insularo.




#Article 138: Antioĥo la 4-a Epifano (508 words)


Antioĥo la 4-a Epifano (naskiĝis ĉ. 215, mortis 163
a.K.), latine Antiochus IV Epiphanes, estis reĝo de Seleŭkio de -175 ĝis -163. Li estis la filo de Antioĥo la 3-a sed ne fariĝis reĝo ĝis -175 kiam li venkis la uzurpanton Heliodoron.

Je -170 Antioĥo nomis sin dio: la nomo Epifano signifas dio manifestita. La nomo de lia regno proklamis tion. 

En -170 kaj denove en -168, Antioĥo atakis Egiption, la delongan rivalon de Seleŭkio. Sed spite de la ŝajna malforteco de Egiptio, Antioĥo fiaskis pro la protektado de Romio.

Reveninte de la dua kampanjo en Egiptio, Antioĥo venis al Jerusalemo je ŝabato en decembro -168. Li detruis la muron, prirabis kaj bruligis la urbon, masakris la virojn kaj forsendis multajn virinojn kaj infanojn al sklaveco. Li starigis citadelon kaj enmetis garnizonon de grekoj. Antioĥo rabis eĉ la oron kaj arĝenton de la Templo, inkluzive la oran kandelabron, kaj tie oferis sur la altaro de Dio porkojn al la grekaj dioj. Li dediĉis la Templon al Zeŭso kaj tie starigis idolon de tiu dio. La sanga detruo de la urbo estis bedaŭrinda al la judoj, sed la afero de la porkoj estis abomena kaj nepardonebla. Porko estas besto malpura laŭ judismo.

Poste, salo envunden, Antioĥo devigis la judojn kaj samarianojn en ĉiu urbo oferi porkojn al la grekoj dioj. Li malpermesis la Biblion, cirkumcidon, servon al Dio kaj li anstataŭigis la leĝon de Moseo per la leĝo de la grekoj. Multaj judoj martiriĝis, iuj sur krucoj, por sia fido. 

La judoj delonge estis sub greka regado, ekde la tempo de Aleksandro la Granda, sed la pasintaj grekaj reĝoj nur deziris tributon, ne grekiĝon.

Dum multaj samarianoj kaj multaj judoj cedis al la grekigo pro timo, aliaj judoj ribelis sub la pastro Matatias je -167. Matatias mortis je -166, sed liaj filoj, ĉefe inter ili Jehuda la Makabeo, kondukis la ribelon. Je -165 ili venkis la multe pli grandan armeon de Antioĥo kaj liberigis Jerusalemon. Je la 25-a de kislevo, ili purigis la Templon. Laŭ la Talmudo estis sufiĉe da rituale pura oleo por lumigi la kandelabron nur dum unu tago, kaj necesis ok tagoj por prepari pli da oleo. Malgraŭ tio, la kandelabro lumis dum la tutaj ok tagoj. Oni memorfestas la venkon kaj la miraklon en la juda festo Ĥanuka. Tiel ekis la regado de la hasmonea dinastio, la dinastio de la makabeoj, kiu poste liberigis Judion entute.

Antaŭ Antioĥo, la judoj grekiĝis laŭgrade kaj volonte. Sed lia perforta kaj sanga persekutado kontraŭ judismo ne detruis judismon, sed kontraŭintence savis ĝin, instiginte la sukcesan reakcion de la tradiciaj judoj.

Antioĥo ankaŭ batalis kontraŭ Partujo, kiu estis konkeranta orientan Seleŭkion. 

Li mortis pro intesta malsano je -163, unu jaro post kiam li perdis Jerusalemon.

Vidu la duakanonajn librojn 1 + 2 Makabeoj en traduko de Gerrit Berveling.
La libro 3 Makabeoj ne temas pri ĉi tiu historio, sed pri la persekutado, kiun suferis la Judoj en Egiptio.
La libro 4 Makabeoj, male, denove ja temas pri la supre menciita historio, sed kun pli filozofia aliro.

 

Helenismo, juda kalendaro.




#Article 139: Ajlo (568 words)


Ajlo (latine: Allium sativum) estas staŭda kaj unukotiledona planto simila al cepo, poreo, askalono kaj ŝenoprazo. Ĝi apartenas al la familio amarilidacoj. La genro ajlo, botanike nomata aliumo, konsistas ĉefe el la specioj kutima ajlo (pri kiu temas ĉi-artikole) kaj ursa ajlo aŭ sovaĝa ajlo.
 
La kutima ajlo estas tre fama spico, same kulinare kiel kurace aŭ legende.

Ajlo devenas rekte de la latina, kiel multaj botanikaj vortoj en esperanto. La origino de la latina Allium verŝajne troviĝas en la maljuna kelta lingvo, je la vorto All kies proksimuma traduko estas akra, brulvunda.

Ajla radiko (aŭ kapo) disiĝas en 3-20 arkformaj bulboj (kateloj). El la bulboj kreskiĝas tigo je 30-120cm alte, kun plataj aŭ kurbaj (sed neniam tubformaj) folioj 30-60cm longaj kaj 2-3cm larĝaj. La infloreskon envolvas nelongdaŭra spadiko. La blankaj, rozaj aŭ eĉ purpuraj floroj estas arigitaj en umbelo kaj ekflorigas somere. Frukto estas kapsulo en tri ĉeloj, sed ĝi estas tre rara, pro la ofta sterileco de la floroj.

Kiel aliaj membroj de la cepo-subfamilio, ajlo mem produktas la kemiaĵon, kies efiko estas konstatebla odore kiel guste, kiam ajn la bulboj estas damaĝitaj. Se la ĉelo de ajla bulbo estas dissplitita de tranĉo, maĉo aŭ premo, la enzimoj, kiu troviĝas en la ĉelaj vakuoloj liberigas sulfurplenan kombinaĵon, kiu kuŝis en la ĉela fluido. La rezultanta kombinaĵo kaŭzas la brulvundan kaj pikantan potencon, kies efiko estas tiom subita kaj brutala. Kelkaj agiloj estas malstabilaj kaj senĉese evoluas. Inter la membroj de la cepo-subfamilio, ajlo estas senkonteste la spico, kiu koncentras la plej potencajn defendajn agilojn, kiuj malhelpas predantojn kiel birdoj, insektoj aŭ vermoj ĝin ataki kaj konsumi.

Homoj ĝenerale opinias ĝin tre bon- kaj subtilgusta, sed ĝi ankaŭ povas ĉagreneti aŭ eĉ malsanetigi kelkajn personojn. Post kiam oni manĝis ajlon, por eviti forpeli la kunparolantojn aŭ la kunkisantojn kaj freŝigi sian elspiraĵon, oni povas interalie maĉi petroselon.

Ajlo estas tre fama spico, kies pulvorigita bulbo fajnigas la guston de multaj pladoj.
La kultivata ajlo ne produktas semojn sed kreskiĝas el bulboj. Nur tiujn bulbojn homo kutimas manĝi, kvankam en Rusio kaj kaŭkazaj landoj, ankaŭ la ŝosoj estas peklitaj kaj poste manĝitaj kiel apetitaĵo.

Sciencaj esploroj pruvis, ke ajlo entenas diversajn mineralojn kaj vitaminojn. Regula konsumo ekzemple povas malaltigi la sangopremon kaj preventi arteriosklerozon.

Ĉinio estas la plej granda ajla eksporta lando de la mondo. La ĉefa provinco de la ĉina ajlo estas Shandong provinco. Estas kelkaj tipoj de la ĉina ajlo.

La hejmareo de ajlo situas en Mez-Azio kaj ĝi estis uzata jam antaŭ 5.000 jaroj. Oni malkovris argilajn ajlerojn aĝante 3.750 jarojn a.K. Laŭ Herodoto, ĝi estis kutime kultivita en Egiptio. Cetere, diskoniĝis la rumoro (fabelo?) ke le unua granda konflikto en la homa historio elklikiĝis pro ajla porcio subite rifuzita al la sklavoj kontruantaj la piramidojn. Ĝi estas menciita almenaŭ 40 fojojn en la ebers-papiruso. La grekoj kaj la romianoj atribuis al la planto energidonan efikon kaj nutris iliajn militistojn per ĝi. Grekaj atletoj manĝis kvantojn el ili por pli bone farti (Efektive, ajlo estigas vazo- kaj bronkodilaton kies efiko estas estiminda okaze de sportaj konkuroj).

En ĉiaj kulturoj, la akra ajlo posedas la potencon protekti kontraŭ sorĉoj, malfavora sorto aŭ ia ajnaj atencoj. Tiu blankmagieca famo verŝajne devenas de la kuraca povo de la planto. Tamen, ajlo estas foje konsiderita kiel sorĉaĵa planto: en kristana mito, post Satano forlasis la edenan ĝardenon, ajlo kreskiĝis en lia maldekstra piedspuro dum cepo kreskiĝis en lia dekstra. 




#Article 140: Aneto (140 words)


Aneto (Anethum graveolens L.) botanike apartenas al la apiacoj (apiaceae).

En kuirarto uzatas la foliopintoj, la floroj kaj la semoj de la planto. Aneto fajnigas la guston de salatoj, saŭcoj, fiŝaĵo, kazeo, kukumo, kukurbo, legomaj supoj, pano, terpomaĵo kaj ovaĵo.

La nomo dill en la angla kaj dile en la malnovangla estas konsiderataj deveni el malnovnordlanda aŭ anglosaksa vorto dylle, signifanta trankviligi aŭ luli, ĉar la herbo havas la furzigan funkcion malpezigi gason.

Aliflanke en Vjetnamio oni havas interesan fabelon pri la etimologio de thì là en la vjetnama: Kial la herbo akiris la nomon thì là, signifanta Certe estas....? Kiam la herbo postulis ke Dio donu nomon al ĝi, Li bezonis longan tempon por elekti ĝian nomon ĉar Li ne plu povis trovi ne-uzitan nomon por vegetaĵo.

Dio diris,

La herbo aŭdis tiun, kaj tuj iĝis kontenta kaj kriis:




#Article 141: Zapatista Armeo por Nacia Liberigo (320 words)


La Zapatista Armeo por Nacia Liberigo (hispane Ejército Zapatista de Liberación Nacional /eĥErsito sapatIsta de liberasjOn' nasjonAl'/, EZLN) estas la plej konata revolucia grupo en Meksiko. Ĝia centro estas en la ŝtato Ĉiapo. La zapatistoj strebas plibonigi la vivon de la loĝantaro de Ĉiapo, kies plimulto estas majaidaj indianoj, al kiuj mankas bazaj rimedoj kaj edukado. La nomo zapatisto venas de la nomo de la meksika revoluciisto Emiliano Zapata, kiu subtenis la rajtojn de indianoj dum la Meksika Revolucio. La proparolanto de la EZLN estas pseŭdonimulo Subcomandante Marcos (/subkomandante markos/, subkomandanto Markos) , kiu ofte publikigas la ideojn, kredojn, kaj planojn de la tuta organizaĵo.

La armita zapatista ribelo eksplodis la 1-an de januaro, 1994, kaj la meksika armeo batalis kontraŭ la zapatistoj nur kelkajn tagojn. Poste, Manuel Camacho Solís estis nomita registara reprezentanto por negoci kun la zapatistoj. Tiu negocado kulminis per la akordo de San Andrés, sed la registaro neniam plenumis ĝin, kaj la situacio fakte restis senŝanĝa dum la prezidenta periodo de Ernesto Zedillo Ponce de León.

Malgraŭ la konstanta militaj minacoj, la zapatistoj defendas sin kaj kreskiĝas. La rilatoj inter la zapatistaro kaj la registaro pliboniĝis post kiam Vicente Fox Quesada fariĝis prezidanto (2000). En la jaro 2001, Fox eĉ permesis politikan marŝadon el Chiapas al Meksikurbo, kie li parolis kun la indiĝenoj.

La eksplodo de la zapatista ribelo estigis profundan apogon en kelkaj tavoloj de la meksika socio, ĉefe maldekstremaj, sed ankaŭ ĉe intelektuloj. Fakte, la zapatista fenomeno iom post iom fariĝis laŭmoda temo kaj en la amaskomunikiloj kaj en la merkato, kie nuntempe aĉeteblas T-ĉemizoj kun la foto de Subcomandante Marcos. Multaj eksterlandanoj tra la tuta mondo ekkonis la zapatistaron per la muziko de la rok-grupo Rage Against the Machine.

La Zapatisma Himno (hispane: Himno Zapatista) estas la himno de la Zapatista Armeo por Nacia Liberigo (EZLN), kiu funkcias en la meksika ŝtato Chiapas. La kanto estis prenita de meksika revolucia corrido Carabina 30-30




#Article 142: Asia (provinco) (206 words)


Asia estis provinco de la Romia Imperio en okcidenta Anatolio, kiu tiam nomiĝis Malgrandazio. Eĉ en la tempo de la imperio, la nomo Asia iafoje signifis la imperion oriente de Grekio. Sed en nia tempo la nomo estis multege etendita kaj fariĝis la nuna Azio, la kontinento oriente de Grekio.

La ĉefaj urboj de la provinco estis:

Pergamo havis grandan bibliotekon kaj inventis pergamenon. En Efeso estis la Templo de Artemisa, la centro de ŝia kulto kaj unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. En la 1-a jarcento, Sankta Paŭlo evangeliis la provincon kaj Sankta Johano loĝis tie en Efeso.

La provinco estis tre riĉa kaj plejparte greka. Ĝi havis grandan nombron de judoj. Ĝi ankaŭ estis la centro de la komerco de sklavoj en la imperio.

Antaŭ 133 a.K., Asia estis la post-aleksandra greka regno de Pergamono, amiko de Romio en la militoj kontraŭ Makedonio. Je -133 la reĝo, Attalos la 3-a, mortis sen heredonto kaj heredigis la regnon al Romio. Asia fariĝis la sepa provinco de Romio, la unua en Anatolio. La provinco estis la ĉefa fonto de imposta mono por Romio ĝis almenaŭ 30 a.K..

Antaŭ Aleksandro la Granda, la marbordo de Asia estis granda parto de la greka lando Ionio.




#Article 143: Alessandro Volta (178 words)


Alessandro VOLTA (naskiĝis la 18-an de februaro 1745, mortis la 5-an de marto 1827) estis itala fizikisto.

Volta naskiĝis en Como, li studis filozofion kaj natursciencon kaj poste koncentriĝis pri fiziko. Lia ĉefa esplorkampo fariĝis la elektrikeco.

En 1792 li aŭdis pri la eksperimentoj de Luigi Galvani, kiujn li kritike priesploris kaj pluevoluigis. La plej granda merito de VOLTA estis ĉirkaŭ la jaro 1800 la invento de la unua pilo, kiu estis primitiva, sed taŭga kurentofonto.

Volta mortis en 1827 en Como. La mezurunuo por la elektra tensio, la volto, kaj la voltmetro ambaŭ ricevis liajn nomojn honore al li.

Inter liaj pensadaj vidpunktoj elstariĝas rimarkinda sinteno koncerne la rilatojn inter scienco kaj kredo. Laŭ A. Volta scienco kaj kredo procedas sendepende sed senkontraste, ĉar ambaŭ uzas la saman racion: kaj por demonstri la fundamentojn de la kredo kaj por eniri en la sekretojn de la naturo. Kaj fine pro tio, ke ambaŭ havas la saman kreinton. Observe de tiu principo la scienculo Volta ĉiusemajne instruadis kateĥismon al la infanoj de sia paroĥo de Sankta Donino en Como. 




#Article 144: Alain Delon (107 words)


Alain Delon (naskiĝis la 8-an de novembro, 1935) estas franca aktoro.

Li naskiĝis apud Parizo. Sian unuan grandan sukceson kiel kinoaktoro li gajnis per la krimfilmo Plein soleil, produktita laŭ romano de Patricia Highsmith. Delon konvinkis la publikon per sia prezento de murdisto kun samtempe abomenindaj kaj simpatiaj trajtoj.

La filmo Le samurai, en kiu li aperis kiel profesia murdisto laboranta senemocie nur profitcele, fiksis lin poste por ĝuste tiu ĉi rolotipo. Nur kelkfoje li sukcesas eskapi el tiu ĉi skemo, por prezenti verajn karakterajn rolojn.

En 1995 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.




#Article 145: Anna Seghers (138 words)


Anna SEGHERS (naskiĝis la 19-an de novembro 1900 en Mainz, mortis la 1-an de junio 1983 en Orienta Berlino) estis juddevena germana aŭtorino kun komunismaj idealoj. En la jaro 1933 ŝi fuĝis de la nazioj el Germanio tra Francio kaj Hispanio al Meksiko. En 1947 ŝi konforme al sia politika sinteno ekloĝis en Germana Demokratia Respubliko GDR, kie ŝi ĝismorte restis.

Inter ŝia verkaro plej famas la romano “Das siebte Kreuz” (=La sepa kruco), kiu temas pri la fuĝo de sep kaptitoj el faŝisma koncentrejo. Ses el ili estas retrovataj, mortigataj kaj ligataj al lignaj krucoj. La sepa kruco restas vaka: ĝi estas simbolo de la espero en preskaŭ senespera tempo. Kvankam tiu ĉi romano en 1944 estis tre sukcese filmigita en Usono, Anna SEGHERS pro sia komunisma sinteno longtempe ne trovis veran aprobon en la okcidenta mondo.




#Article 146: Arbo (2732 words)


Arbo en la plantoscienco estas planto, kiun karakterizas

La vorto arbo devenas de la latina arbor. (En Esperanto oni formas nomon de frukto-arbo uzante la sufikson -uj- aŭ -arb-.) La plej oftaj arboj, la foliarboj, portas foliojn, dum pingl-arboj havas pinglojn. La foliarboj ludas gravan rolon en la fotosintezo - la natura purigado de la aero. La arboŝelo estas funkcie simila al la haŭto de bestoj, kaj protektas la arbon kontraŭ atakado de fungoj kaj infektoj. La arboŝelo ankaŭ transportas nutraĵon kaj akvon al la kreskozonoj laŭlonge de branĉoj kaj folioj.

Jam en frua mezozoiko aperis la unuaj pinglarboj, dum foliarboj estas rezulto de pli ĵusa evoluo. Pratempe, vastaj partoj de la tersurfaco kovratis per arbaroj. Poste, homo multege forbrulis kaj detruis la arbojn, kreanta savanojn kaj dezertojn (vidu artikolon senarbarigo). Hodiaŭ, la homa forsegado, aparte de la pluvarbaroj, serioze minacas onian propran ekziston sur la tero.

Arboj ne estas taksonomia grupo sed ĝi inkludas varion de plantospecioj kiuj estis sendepende evoluciintaj lignajn trunkon kaj branĉojn kiel maniero superi super aliaj plantoj por konkurenci por sunlumo. Laŭ pli larĝa senso, ankaŭ la plej altaj palmoj, la arbofilikoj, bananarboj kaj bambuoj estas arboj. Arboj tendencas esti long-vivaj, kaj kelkaj atingas aĝojn de kelkaj jarmiloj. La plej alta konata arbo, nome sekvojo nomita Hyperion, staras 115.6 m alte. Arboj estis ekzistantaj dum 370 milionoj da jaroj. Oni ĉirkaŭkalkulis ke estas ĝuste ĉirkaŭ 3 trilionoj de maturaj arboj en la mondo.

Arbo tipe havas multajn duarangajn branĉojn subtenitajn for el la grundo fare de la trunko. Tiu trunko tipe enhavas lignan histon por havi forton, kaj vaskulan histon por porti materialon el unu parto de la arbo al alia. Ĉe plej arboj ĝi estas ĉirkaŭata de tavolo de arboŝelo kiu utilas kiel protekta barilo. Sub la grundo, la radikoj branĉas kaj foretendas amplekse; ili utilas por ankri la arbon kaj elpreni malsekecon kaj nutraĵojn el la grundo. Sur la grundo, la branĉoj dividiĝas en pli malgrandaj branĉoj kaj branĉetoj. La soŝoj tipe portas foliojn, kiuj kaptas lumenergion kaj konvertas ĝin en sukeroj pere de la procezo de fotosintezo, kiu havigas la nutraĵojn por la kresko kaj disvolviĝo de la arbo. Povas esti ankaŭ floroj kaj fruktoj, sed kelkaj arboj, kiaj koniferoj, anstataŭe havas polenkonusojn kaj semokonusojn; aliaj, kiaj arbofilikoj, produktas sporojn anstataŭe.

Arboj ludas gravan rolon en malpliigo de erozio kaj moderado de la klimato. Ili forigas karbonan dioksidon el la atmosfero kaj stokigas grandajn kvantojn de karbono en siaj histoj. Arboj kaj arbaroj havigas habitaton por multaj specioj de animaloj kaj plantoj. Tropikaj pluvarbaroj estas unu el la plej biodiversaj habitatoj en la mondo. Arboj havigas ombron kaj ŝirmon, lignon por konstruado, brulaĵon por kuirado kaj hejtado, kaj fruktojn por manĝo (kaj de homoj kaj de bestoj) same kiel por multaj aliaj duarangaj uzoj, kiaj bariloj, ornamoj, simboloj ktp. En partoj de la mondo, arbaroj estas malpliiĝantaj ĉar arboj estas klarigitaj (forhakitaj) por pliigi la kvanton de plugebla tero disponebla por agrikulturo. Pro ties longdaŭro kaj utilo, arboj estis ĉiam adoritaj, kaj estas sanktaj arboj (aŭ arbospecioj) en variaj kulturoj, kaj ili ludas gravan rolon en multaj mitologioj de la mondo.

Kvankam arbo estas esprimo de ofta parolmaniero, ekzistas neniu universale rekonita preciza difino de kio arbo estas, aŭ botanike aŭ en komuna lingvo. En ĝia plej larĝa signifo, arbo estas ajna planto kun la ĝenerala formo de longforma tigo, aŭ trunko, kiu subtenas la fotosintezajn foliojn aŭ branĉojn ĉe iom da distanco super la grundo. Arboj ankaŭ estas tipe difinitaj per alteco, kun pli malgrandaj plantoj de 0.5 ĝis 10 m (1,6 ĝis 32,8 ft) estantaj nomitaj arbedoj, tiel ke la minimuma alteco de arbo estas nur loze difinita. Grandaj verdplantoj kiel ekzemple papajo kaj bananoj estas arboj en tiu malstrikta senco.

Ofte aplikata pli mallarĝa difino estas ke arbo havas lignecan trunkon formitan per sekundara kresko, signifante ke la trunko densiĝas ĉiun jaron kreskante eksteren, aldone al la primara suprena kresko de la kreskanta pinto. Laŭ tia difino, verdplantoj kiel ekzemple palmoj, bananoj kaj papajoj ne estas konsideritaj arboj nekonsiderante ĝian altecon, kreskoformon aŭ tigozonon. Kelkaj monokotoj povas esti konsideritaj arboj laŭ iomete pli loza difino; dum la Josuo-arbo, bambuoj kaj palmoj ne havas sekundaran kreskon kaj neniam produktas veran lignon kun jarringoj, ili povas produkti pseŭdo-lignon per ligninigaj ĉeloj formitaj per primara kresko.

Krom strukturaj difinoj, arboj estas ofte difinitaj per uzo, ekzemple kiel tiuj plantoj kiuj donas lignon.

La arbokreskokutimo estas evoluisma adaptado trovita en malsamaj plantgrupoj: kreskante pli alte, arboj povas konkurenci pli bone por sunlumo. Arboj tendencas esti longevivaj, kelkaj atingas plurmilojn da jaroj de aĝo, same kiel altaj. Arboj modifis strukturojn kiel ekzemple pli dikaj tigoj komponitaj de specialiĝintaj ĉeloj kiuj aldonas strukturan forton kaj daŭrecon, permesante al ili kreski pli alte ol nelignecaj plantoj kaj sterni sian foliaron. Ili devias de arbedoj, kiuj ankaŭ estas lignoplantoj, ĉar kutime kreskas pli grande kaj havas ununuran ĉefan tigon; sed la distingo inter malgranda arbo kaj granda arbedo ne estas klara, kaj iĝas pli konfuza pro la fakto ke arboj povas esti reduktitaj en grandeco laŭ pli severaj medicirkonstancoj kiel ekzemple montoj kaj ĉearktaj areoj. La arboformo evoluis aparte en neparencaj klasoj de plantoj en respondo al similaj mediaj defioj, montrante ĝin klasika ekzemplo pere de paralela evoluo. Kun ĉirkaŭkalkulitaj 60,000-100,000 specioj, la nombro da arboj tutmonde eble nombros dudek kvin procente de ĉiuj vivantaj plantospecioj. La plej granda nombro da tiuj kreskas en tropikaj regionoj kaj multaj el tiuj areoj ankoraŭ ne estis plene studitaj fare de botanikistoj, kio igas arbodiversecon kaj teritoriojn nebone konataj.

Arboj ekzistas en du malsamaj grupoj de vaskulaj aŭ pli altaj plantoj, nome la gimnospermoj kaj la angiospermoj. La gimnospermaj arboj inkludas pingloarbojn, cikadalojn, ginkofitojn kaj gnetofitojn; ili produktas semojn kiuj ne estas enfermitaj en fruktoj, sed en malfermaj strukturoj kiel ekzemple pin-strobiloj, kaj multaj havas fortajn vaksecajn foliojn, kiel ekzemple pinpingloj. La plej multaj angiospermaj arboj estas verdukotiledonaj, nome la veraj dukotiledonoj, do nomitaj ĉar la semoj enhavas du kotiledonojn aŭ semofoliojn. Ekzistas ankaŭ kelkaj arboj inter la malnovaj genlinioj de florplantoj nomitaj bazaj angiospermoj aŭ paleodukotiledonoj; tiuj inkludas Amborella, Magnolia, muskaton kaj avokadon, dum arboj kiel ekzemple bambuo, palmoj kaj bananoj estas monokotoj.

Ligno donas strukturan forton al la trunko de arbo; tio subtenas la planton kiam ĝi kreskas pli granda. La vaskula sistemo de arboj permesas ke akvo, nutraĵo kaj aliaj kemiaĵoj estu distribuataj tra la tuta planto, kaj sen ĝi arboj ne povus kreski same grandaj kiel ili faras. Arboj, kiel relative aliaj altaj plantoj, bezonas transverŝi akvon supren laŭ la tigo tra la ksilemo el la radikoj per la suĉo produktita kiam akvo vaporiĝas el la folioj. Se nesufiĉa akvo estas havebla la folioj mortos. La tri ĉefaj partoj de arboj estas la radiko, la tigo, kaj la folioj; ili estas integritaj partoj de la vaskula sistemo kiu interligas ĉiujn vivantajn ĉelojn. En arboj kaj aliaj plantoj kiuj evoluigas lignon, la kambiumo permesas la vastiĝon de vaskula histo kiu produktas lignan kreskon. Ĉar tiu kresko fendas la epidermon de la tigo, lignoplantoj ankaŭ havas korkokreskan tavolon kiu formiĝas inter la floemo. La korkokreska tavolo kaŭzas dikigon de la korko-ĉeloj por protekti la surfacon de la planto kaj redukti akvoperdon. Kaj la produktado el ligno kaj la produktado el korko estas formoj de sekundara kresko.

Arboj estas ĉu ĉiamverdaj, havante foliaron kiu pluas kaj restas verdaj la tutan jaron, aŭ deciduaj, kiuj faligas sian foliaron fine de la kreskosezono kaj poste havante dorman periodon sen folioj. Plej koniferoj kaj ĉiamverdaj scepte larikoj (Larix kaj Pseudolarix) estas deciduaj, lasante fali pinglojn ĉiuaŭtune, kaj kelkaj specioj de cipresoj (Glyptostrobus, Metasequoia kaj Taxodium) aperigas malgrandajn foliŝosojn ĉiujare en procezo konata kiel kladoptozo. La krono estas nomo por la kreskanta pinto de arbo inklude branĉojn kaj foliojn, dum la plej supra tavolo de arbaro, formita de arbokronoj, estas konata kiel kanopeo. Arbido estas juna arbo.

Multaj altaj palmoj estas herbecaj monokotoj; tiuj ne spertas sekundaran kreskon kaj neniam produktas lignon. En multaj altaj palmoj, la fina burĝono sur la ĉeftigo estas la nura kiu formiĝas, tiele ili havas senbranĉajn trunkojn kun granda spirale aranĝitaj folioj. Kelkaj el la arbofilikoj, de la ordo Cyatheales, havas altajn rektajn trunkojn, kiuj kreskas ĝis 20 metrojn (66 ft), sed tiuj estas komponitaj ne de ligno sed de rizomoj kiuj kreskas vertikale kaj estas kovritaj per multaj flankradikoj.

La nombro da arboj en la mondo, laŭ takso, (2015) estas 3.04 duilionoj, de kiuj 1.39 trilionoj da (46%) estas en la tropikoj aŭ subtropikoj, 0.61 duilionoj (20%) en la temperitaj zonoj, kaj 0.74 trilionoj da (24%) en la koniferaj nordaj arbaroj (tajgo). La takso estas proksimume ok fojojn pli alta ol antaŭaj taksoj, kaj estas bazita sur arbdensecoj mezuritaj en pli ol 400,000 tereneroj. Ĝi restas kondiĉigita de larĝa marĝeno de eraro, ne malplej ĉar la provaĵoj estas plejparte de Eŭropo kaj Nordameriko. La takso indikas ke tiel proksimume 15 miliardoj da arboj estas faligitaj malsupren ĉiujare kaj ke proksimume 5 miliardoj estas plantitaj. En la 12,000 jaroj ekde la komenco de homa agrikulturo, la nombro da arboj tutmonde malpliiĝis je 46%.

En taŭgaj medioj, kiaj la Daintree Pluvarbaro en  Kvinslando, aŭ la miksita arbaro de podokarpo kaj larĝfoliaj arboj de la insulo Ulva, Novzelando, arbaro estas la plimalpli stabila klimata kulminkomunumo ĉe la fino de plantsinsekvo, kie malfermaj areoj kiel ekzemple prerio estas koloniigitaj de pli altaj plantoj, kiuj en victurno lasas la vojon al arboj kiuj poste formas arbarkanopeon.

En malvarmetaj moderklimataj regionoj, pingloarboj ofte dominas; vaste distribuita kulminkomunumo en la malproksima nordo de la norda hemisfero estas humida tajgo aŭ norda pingloarbaro (ankaŭ nomita boreala arbaro). Tajgo estas la plej granda ter-biomo de la mondo, formante 29% de la arbarkovro de la mondo. La longa malvarma vintro de la malproksima nordo estas maltaŭga por plantaro kaj arboj devas kreski rapide en la mallonga somersezono kiam la temperaturo plialtiĝas kaj la tagoj estas longaj. Lumo estas tre limigita sub ilia densa kovro kaj povas ekzisti malgranda plantovivo sur la arbara grundo, kvankam almenaŭ fungoj povas abundi. Simila maldensa arbaro estas trovita sur montoj kie la alteco igas ke la averaĝa temperaturo estas pli malalta tiel reduktante la longon de la kreskosezono.

Kie pluvokvanto estas relative egale disvastigita tra la sezonoj en moderklimataj regionoj, mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj karakteriziĝas per specioj kiel kverko, fago, betulo kaj acero.  Moderklimata arbaro troviĝas ankaŭ en la suda hemisfero, kiel por ekzemplo en la orienta Aŭstralia moderklimata arbaro, karakterizita per arbaroj de eŭkaliptoj kaj malferma maldensa arbaro de akacioj.

En tropikaj regionoj kun musono aŭ muson-simila klimato, kie pli seka parto de la jaro alternas kun malseka periodo kiel en la Amazona pluvarbaro, malsamaj specioj de larĝfoliaj arboj dominas la arbaron, kelkajn el ili estante falfoliaj. En tropikaj regionoj kun pli seka savanklimato kaj nesufiĉa pluvokvanto por subteni densajn arbarojn, la kanopeo ne estas fermita, kaj amaso da sunbrilo atingas la grundon kiu estas kovrita per herbo kaj vepro. Akacio kaj baobabo estas bone adaptitaj al survivado en tiaj lokoj.

La partoj de arbo estas la radikoj, trunko(j), branĉoj, branĉetoj kaj folioj. Arbaj tigoj konsistas plejparte de subtenaj kaj transportadaj histoj (ksilemo kaj floemo). Ligno konsistas de ksilemaj ĉeloj, kaj arboŝelo estas farita de floemo kaj aliaj histoj ekstere de la kambiumo. Arboj povas esti grupigita en eksteren-kreskantaj kaj internen-kreskantaj arboj laŭ la vojo en kiu iliaj tigaj diametraj pliiĝas. Eksteren-kreskantaj arboj, kio konsistas la grandan plimulton de arboj (ĉiuj pinofitoj kaj preskaŭ ĉiuj dukotiledonaj arboj), kreskas per la aldonado de nova ligno eksteren, tuj sub la arboŝelo. Internenkreskantaj arboj, plejparte en la unukotiledonaj plantoj (ekz., palmoj kaj drakaj arboj), sed ankaŭ kaktoj, kreskas per aldonado de nova materialo internen.

Kiel eksterenkreskanta arbo kreskas, ĝi kreas kreskoringojn kiel nova ligno estas metita malsupren ĉirkaŭe super la malnova ligno. En specioj kreskantaj en areoj kun laŭsezona klimata ŝanĝo, kresko de ligno produktita ĉe malsamaj tempoj dum la jaro povas esti videbla kiel alternanta helaj kaj malhelaj aŭ molecaj kaj malmolecaj, ringoj de ligno. En moderaj klimatoj kaj tropikaj klimatoj kun ununura malseka-seka sezona alternado, la kreskadaj ringoj estas ĉiujaraj, ĉiu paro de helaj kaj malhelaj ringoj estas por unu jaro de kresko; ĉi tiuj estas konataj kiel ĉiujaraj ringoj. En ejoj kun du malsekaj kaj sekaj sezonoj ĉiujare, povas esti du paroj de helaj kaj malhelaj ringoj ĉiujare; kaj en kelkaj (plejparte duonaridaj regionoj kun neregula pluvo-kvanto), povas esti nova kreskiga ringo kun ĉiu pluvokvanto. En tropikaj pluvarbaraj regionoj, kun konstanta jaro-ronda klimato, kreskado estas kontinua kaj la kreskadaj ringoj ne estas videblaj nek estas ŝanĝo en la ligna teksturo. En specio kun ĉiujaraj ringoj, ĉi tiuj ringoj povas esti kalkulitaj por determini la aĝon de la arbo kaj uzita por datigi kernojn aŭ eĉ lignon prenita de arboj en la pasinteco, ĉio konata kiel la scienco de Dendrokronologio. Tre malabundaj tropikaj arboj povas esti precize datita en ĉi tiu maniero. Aĝo-konstatado estas ankaŭ neebla en internenkreskantaj arboj.

La radikoj de arbo estas ĝenerale integriĝinta en tero, sorbante akvon kaj nutraĵojn el la grundo. Tamen, kvankam teraj nutraĵoj estas havendaj por kreskado de arbo, la plimulto de ĝia biomaso venas de karbona dioksido sorbite de la atmosfero (vidu artikolon fotosintezo). Super tero, la trunko donas alton al la folio-portantaj branĉoj, helpante en konkurso kun aliaj plantaj specioj por sunlumo. Ĉe multaj arboj, la aranĝo de la branĉoj optimumigas malkovron de la folioj al sunlumo.

Ne ĉiuj arboj havas ĉiujn plantajn organojn aŭ partojn menciitajn supre. Ekzemple, la plejpartoj de palmaj arboj ne estas branĉaj, la saguara kakto de Nordameriko havas ne praktikajn foliojn, arbaj filikoj ne produktas arboŝelon, ktp. Bazita de ilia ĝenerala formo kaj grandeco, ĉiuj de ĉi tiuj estas tamen ĝenerale rigarditaj kiel arboj. Planta formo kiu estas simila al arbo, sed ĝenerale havante pli malgrandajn, multoblajn trunkojn kaj/aŭ branĉojn kiuj altas proksime al la tero, estas arbedoj. Tamen, ne preciza diferencado inter arbedoj kaj arboj eblas. Laŭ ilia malgranda grandeco, bonsajoj ne teknike estus 'arboj', sed oni ne devus konfuzi referencon al la formo de specio kun la grandeco aŭ formo de individuaj specimenoj. Arbetoj ne konvenas la difinon de arbo, sed ĉiuj arbetoj estas arboj.

Kelkaj arb-specioj estas ambaŭseksaj, dum aliaj dividiĝas je virseksaj kaj inseksaj individuoj.
Ambaŭseksa arbo povas sin mem fekundiĝi (helpe de vento kaj insektoj), dum je la disseksa poleno devas esti transportata de virseksa al inseksa arboj. Je foliarboj la poleno fekundas plejofte florojn, sed kutime la virseksaj pingloarboj havas specialan organon pinglo.

Fekundigite, la floroj evoluas al nuksoj aŭ fruktoj, kaj la pingloj al kerno-havaj pingloj. Kiam ĝi maturas, la nukso/frukto/pinglo falas surteren aŭ estas manĝata de animalo kaj elfekata ie fore de la patra arbo. En riĉa grundo ĝi iom post iom ekŝosas radiketon, kaj nutrate de suno kaj akvo komencas sendi radikojn suben kaj branĉojn supren. Je plejmultaj specioj daŭras plurajn jardekojn antaŭ ol arbo vere finpasis sian bebecon. Arbo neniam iĝas plenkreska, sed malrapide kontinuas kreskadi ĝismorte. Kelkaj arboj atingas aĝon de pluraj jarcentoj, eĉ duonjarmilo.

Por taksi aĝon de arbo kaj ankaŭ por ekhavi ideon pri ĝia vivovojo, oni povas faligi ĝin kaj elsegi horizontalan pecon el la trunko. Ĉiujare ene de arbo nome aldoniĝas ringo malhela, kies diko kaj fasono indikas la tiujarajn viv-kondiĉojn.

Mortinte, arbo ekas putri, t. e. ĝin manĝas bakterioj k.s. Tutaj arbaroj povas esti putrantaj, kio donas riĉajn vivkondiĉojn por novaj plantoj, arboj kaj fungoj. Kelkafoje ankaŭ junaj arboj nature mortas, precipe pro fungatako, arbaj malsanoj, kaj incendio.

La arbaĵo nomiĝas ligno. Ekde la apero de la homo, ligno estis unu el niaj plej gravaj rimedoj. Ligno plej verŝajne partoprenis en la homa ekregado de fajro, kaj krome uzatis por multegaj iloj kaj aliaj objektoj: radoj, domoj, armiloj, ktp. La arboj havigis ankaŭ manĝon: olivo, pomo, piro, daktilo, nuksoj ktp. En multaj mitologioj arbo estas simbolo de vivo, eterneco, saĝeco, ks.

La antikvaj ĝermanoj kredis je Yggdrasil - enorma frakseno branĉ-radike kunliganta ĉielon kaj teron. La keltoj taksis la kverkon (Der, en ilia lingvo) sankta; kaj la helenoj kaj indianoj kredis je arbaj spiritoj. En multaj kristanaj hejmoj nordaj oni festenas kristnaskon per speciala kristnaska arbo (tipe piceo).

Sekvojo (Sequoia sempervivens) Hyperion el Kalifornio estas 115,55 metrojn alta. Sed 135 metrojn alta eŭkalipto (nun morta) ekzistis.

La plej maljuna arbo eble estas piceo (Picea) el Svedio kiu ŝosis en 7158 aK. Fakte, la vivanta arbo eble estas nur klono de praarbo (esploroj pruvis, ke ili posedas la saman DNA-n).

Ekzistas pluraj proverboj pri arbo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:




#Article 147: Audrey Hepburn (171 words)


Audrey HEPBURN propranome Audrey Kathleen van Heemstra Hepburn-Ruston, mallongigite Audrey Ruston, (naskiĝinta la , mortinta la ) estis usona aktorino de nederlanda-britia deveno, unu el la plej konataj vizaĝoj de filma ekrano de la dua duono de la 20-a jarcento, portantino de prezoj Oskaro, Tony, Emmy i Grammy.

Kvankam ŝi naskiĝis en Bruselo, pro la milito ŝi travivis sian infanaĝon en multaj landoj de Eŭropo. Ŝia patrino devenis el tre malnova kaj signifa nederlanda familia nobelaro (familio de van Heemstra), la familia nomo Hepburn poste devenas de skotaj nobelaj antaŭuloj de ŝia patro Joseph Ruston.

En la jaro 1953 la juna, preskaŭ nekonata aktorino subite fariĝis mondfama: pro la ĉefrolo en la filmo Roman holiday, kiu unu jaron poste estis honorata per Oskaro. Per sia knabineca gracio Audrey Hepburn kreis tute novan virinan rolobildon, kiu agrable kontrastis al la tiutempaj idealoj de aŭ patrinecaj aŭ sekse allogaj protagonistinoj. Ŝi brilis en komediaj kaj seriozaj roloj; ekde 1988 ŝi ankaŭ engaĝiĝis por UNICEF. Audrey Hepburn mortis pro intesta kancero en Tolochenaz, Svislando).




#Article 148: Antananarivo (125 words)


Antananarivo estas la ĉefurbo de Madagaskaro. Kun pli ol 2 milionoj da loĝantoj, ĝi estas la plej granda urbo de la lando kaj ĝia administra, komunika kaj ekonomia centro. La industrio produktas ĉefe nutraĵojn, cigaredojn kaj vestaĵojn el kotono.

La urbo estis fondita en la jaro 1625. En 1797 ĝi fariĝis la ĉefurbo de la Merina tribo. La konkeroj de reĝo Radama faris el Antananarivo la ĉefurbon de preskaŭ la tuta lando. En 1895 Madagaskaro fariĝis franca kolonio – ĝis 1960.

La nomo Antananarivo signifas Urbo de milo (arivo = mil). Dum la kolonia epoko kaj dum kelkaj jaroj post la sendependiĝo uziĝis la skribmaniero Tananarive.

Jam en 1901 estis la unuaj esperantistoj en Antananarivo: P. Bourdier kaj M. Ravelojaona. En 1905 estis fondita Esperanto-grupo.




#Article 149: Asta Nielsen (122 words)


Asta NIELSEN (naskiĝis la 11-an de septembro 1881 en Kopenhago, mortis la 25-an de majo 1972 en Frederiksberg) estis dana aktorino. Ŝi estis la granda stelulino de la silenta filmo kaj supozeble eĉ la unua stelulino en la tuta eŭropa kinohistorio.

La rolaro de Asta Nielsen estis ege multfaceta: Ŝi sukcese prezentis rompitajn, suferantajn karakterojn, same kiel erotike allogajn virinojn, viglajn junulinojn, dancistinojn kaj simplajn laboristinojn. Ŝiaj gestoj kaj mienoj neniam estis grandaj kaj pompaj: Ŝi brilis per modesta, tamen ege esprimoplena aktorado. Kun la ekapero de la sonfilmo Asta Nielsen finis sian kinokarieron, ĉar la sontekniko forglutis ŝian mienoludon. Ŝi reiris al la teatro, komencis pentri kaj verki. En 1946 ŝi publikigis sian membiografion titolitan Den tiende Muse (la deka muzo).




#Article 150: Aŭtosporto (1421 words)


Aŭtosporto estas konkurso de aŭtomobiloj, kiuj konsistas en kurkonkurenco por fari la saman distancon en malplej da tempo.

Preskaŭ tuj kiam aŭtomobiloj estis inventitaj, kurkonkurencoj de variaj specoj estis organizitaj, kaj la unua registrita estis tiom frue kiom ĉe 1867. Multaj el la plej fruaj eventoj estis efektive fidindigaj testoj, cele provi ke tiuj novaj maŝinoj estas praktika modo de transporto, sed tuj iĝis grava vojo por ke konkurencaj firmaoj montru siajn maŝinojn. Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj oni disvolvigis specialajn kur- aŭ konkurenc-aŭtoj.

Estas diversaj aŭtokonkursaj serioj, nome diversaj kategorioj, ĉiu kun diferencaj reguloj kaj regularoj.

La unua aranĝita kurkonkurenco de du mem-energiaj kurvehikloj laŭlonge de antaŭfiksita vojo okazis je la 4:30 a.m. la 30an de Aŭgusto, 1867, inter Ashton-under-Lyne kaj Old Trafford, nome distanco de ok mejloj. Venkis la aŭto de Isaac Watt Boulton, unu el ses kiujn li diris ke li estis fabrikinta dum jaroj, eble ŝoforita de lia 22-jaraĝa filo, James W. Ĝi iris 2 km el Ponto Neuilly al la Bois de Boulogne (Bulonja Arbaro). Venkis Georges Bouton de la kompanio De Dion-Bouton per aŭto kiun li estis konstruinta kun Jules-Albert de Dion, nome grafo de Dion, sed ĉar li estis la nura konkurencinto registrita, malfacile oni povas nomigi ĝin vera aŭtokonkurenco.

Alia soloa evento okazis en 1891 kiam Auguste Doriot kaj Louis Rigoulot de Peugeot ŝoforis siajn benzin-energian aŭtomobilon Kvarciklo Tipo 3 en bicikla kurkonkurenco el Parizo–Brest–Parizo. Kiam ili atingis Brest, la venkinta biciklisto, nome Charles Terront, jam estis reen en Parizo. Por publike pruvi la fidindecon kaj plenumadon de la Kvarciklo, Armand Peugeot estis konvinkinta la organizinton, nome Pierre Giffard de la gazeto Le Petit Journal, por uzadi lian reton el monitoroj kaj komercistoj por havigi kaj informi la plenumadojn de la vehiklo. La intencita distanco de 1200 km neniam estis atingita de motora vehiklo, kaj estis ĉirkaŭ tri fojojn la registro farita de Leon Serpollet el Parizo al Liono.

La 22an de julio, 1894, la Pariza gazeto Le Petit Journal organizis kio estas konsiderata la unua motorkonkurenco de la mondo, okazonta el Parizo al Rouen. Sportaj eventoj estis intenca kaj ekzamena formo de reklamado kaj instigo al cirkulado. Pierre Giffard, la gazeta eldonisto, propagandis ĝin kiel Concours des Voitures sans Chevaŭ (Konkurenco de Senĉevalaj Vehikloj) kiuj estis ne danĝeraj, facile ŝoforeblaj, kaj malmultekostaj dum la veturo. Tiele, li malprecizigis la distingojn inter fifindiga ekzameno, ĝenerala evento, kaj kurkonkurenco. Cent du konkurencantoj pagis enirbileton de 10 frankoj.

Sesdek naŭ aŭtoj startis la 50-km-an selektadan eventon kiu estis montrinta tiujn partoprenantojn kiuj estos rajtigitaj startigi la ĉefan eventon, nome kurkonkurenco de 127 km el Parizo al Rouen. La partoprenantoj gamis el seriozaj fabrikantoj kiaj Peugeot, Panhard, aŭ De Dion al amatoraj posedantoj; nur 25 estis selektitaj por la ĉefa konkurenco.

La konkurenco startis el Porte Maillot kaj iris tra la Bois de Boulogne. La grafo Jules-Albert de Dion estis la unua en Rouen post 6 horojn kaj 48 minutojn je averaĝa rapido de 19 km/h. Li finis 3'30 antaŭ Albert Lemaître (Peugeot), sekve de Auguste Doriot (Peugeot) je 16'30, René Panhard (Panhard) je 33'30 kaj Émile Levassor (Panhard) je 55'30. La oficialaj venkantoj estis Peugeot kaj Panhard ĉar aŭtoj estis juĝitaj laŭ sia rapido, manipuleblaj kaj sekurecaj karakteroj. La vaporvehiklo de De Dion bezonis liveranton, kio estis malpermesita.

La kurkonkurenco Parizo–Bordozo–Parizo de Junio 1895 estis foje priskribita kiel la unua motorkurkonkurenco, spite la fakton ke la evento de 1894 estis jam decidita ĉefe pro rapido kaj finis laŭ ordo de elekteblaj kurantoj.
La unua kiu alvenis estis Émile Levassor per sia Panhard-Levassor 1205cc modelo. Li kompletigisla kuradon (1,178 km aŭ 732 mejloj) en 48 horoj kaj 47 minutoj, finante preskaŭ ses horojn antaŭ la dua kuranto. La oficiala venkanto estis Paul Koechlin per Peugeot. Naŭ el 22 komencintoj finigis la kuradon.

La unua usona aŭtokurkonkurenco estas ĝenerale konsiderata tiu de la Dankotago organizita de Chicago Times-Herald de 28a de Novembro 1895. La gazeta kovrado de la evento unuafoje levigis gravan usonan intereson por la aŭtomobiloj. La kurado de 54.36 mejloj (87.48 km) okazis ĉe la suda flanko de la urbo Ĉikago, norden laŭlonge de la lagobordo al Evanston, Ilinojso, kaj reen. Frank Duryea venkis en 7 horoj kaj 53 minutoj, superante la aliajn kvin alvenantojn.

La unua regula aŭtokurado estis en Nice, Francio, kurita fine de Marto 1897, kiel Semajno de Rapido. Por plenumi la planojn, plej tipoj de kurkonkurencaj trajtoj estis inventitaj tie, kiaj la unua montetogrimpado (Nice – La Turbie) kaj alvenokuro kiu estis, laŭspirite, la unua kunkurado.

Kiel internacia aŭtokonkurenco, inter landoj pli ol inter individuoj, ekis per la Gordon Bennett Cup en 1900 en Francio.

La pariza artisto Ernest Montaut kaj lia edzino, Marguerite, fidinde dokumentis la rapide ŝanĝantan bildon de la motorigita transportado en Eŭropo. Ili produktis grandajn nombrojn de afiŝoj kaj presaĵoj publikigitaj de Mabileau et Cie, kovrante aŭtokonkurencojn de motoraŭtoj, aviadiloj, zepelinoj kaj rapidboatoj. Tiuj bildoj formis valoran kontribuon al la historio de transporto, kaj partikulare al ties kurkonkurenca aspekto.

Dum aŭtokonstruado kaj aŭtokurado dominata de francoj, la franca aŭtomobila klubo ACF organizis nombrajn ĉefajn internaciajn kurkonkurencojn, kutime el aŭ al Parizo, konektante kun alia grava urbo, ĉu en Francio aŭ aliloke en Eŭropo.

La tre sukcesa historio de la eŭropaj ralikuradoj finis en 1903, kiam Marcel Renault estis implikita en mortiga akcidento ĉe Angulemo en la kurkonkurenco Parizo–Madrido. Naŭ mortoj devigis la francan registaron haltigi la kurkonkurencon en Bordozo kaj malpermesi la kurkonkursojn en malfermaj ŝoseoj.

En 1907, la kurado Pekino al Parizo kovris 9,317 mejlojn sur iome el la plej malfacila tereno sur la Tero. Kvin aŭtoj partoprenis en la kurkonkurenco, kaj estis venkinto la itala princo Scipione Borghese per aŭto 7,433 cc (453.6 cu in) 35/45 hp modelo Itala.

La plej longa aŭtokurado en la historio, kun Parizo kiel finejo, estis la Kurkonkurenco de 1908 el Novjorko al Parizo. Ses teamoj el Francio, Italio, Germanio, kaj Usono konkurencinta per tri teamoj fakte atingis Parizon. La usona aŭto Thomas Flyer ŝofortia de George Schuster estis deklarita venkinto de la eposa konkurenco de 22,000 mejloj en 169 tagoj.

Ralio Parizo-Dakaro aŭ alivorte Dakara ralio kaj mallongigite sole Dakaro estas profesia konkurso de ajngrundaj aŭtomobiloj okazinta unufoje dum jaro ĉiam komence de la jaro. La konkurso estis sponsorita de kompanio Total S.A. kaj organizita de Amaury Sport Organisation. La konkurson povas partopreni konkursantoj kiel el vicoj de profesiuloj, tiel ankaŭ el vicoj de amatoroj, kiuj kutime kreas ĉirkaŭ 80 % da partoprenintoj. Eĉ kiam oficiala nomo sonas ralio, temas prefere pri persistema konkurso en tereno, kie oni pli uzas reguligitajn ajngrundajn aŭtomobilojn ol klasikaj ŝoseaj aŭtomobiloj uzataj de ralioj. Plimulto de konkursaj vojoj (etapo aŭ specialo) estas en tereno, traveturado de dunoj, koto, herbejoj, rokoj kaj pliaj. La longecoj de etapoj moviĝas de kelke da kilometroj ĝis centoj da kilometroj ĉiutage. Pro politikaj kaj militaj problemoj en la trapasontaj landoj la konkurenco moviĝis el Afriko al Sudameriko.

La Grand-Premio de Monako estas ĉiujara aŭtomobila konkurso en Monako. Ĝi unuafoje okazis en 1929. De 1950 ĝi estas parto de la mondĉampionado de Formulo Unu. Ĝi estas unu el la plej gravaj eventoj de aŭtosporto kaj havas similan rangon kiel Indianapolis 500 kaj la 24 Horoj de Manso. La konkurso okazas sur la mallarĝaj stratoj de la urbo Monako. Tial ĝi estas relative malrapida konkurso; la averaĝa rapideco estas iom malpli ol 150 km/h. La tuta konkurso konsistas el 78 ĉirkaŭoj, kiuj longas po 3,340 km. Veturendaj estas do entute 260,520 km; tio estas nekutime malmulte por konkurso de Formulo Unu.

La Indianapolis 500 prezentita de PennGrade Motor Oil estas aŭtomobila kurkonkurenco okazinta ĉiujare ĉe la Indianapolis Motor Speedway en Speedway (Indiano), nome enklava ĉeurbo de Indianapolis, Indiano. La evento okazas ĉe la semajnfino de la Tago de la Falintoj, kiu estas plej ofte la lasta semajnfino de Majo.

Formulo 1 (F1) estas konkursa kategorio en la regularo de FIA (Fédération Internationale de l'Automobile). Formulo Unu aŭ Grand-Premia aŭto-kurado estas laŭ multaj la pinto de aŭtosporto kaj ĉiukaze estas la plej altkosta sporto en la mondo. Ĝi konsistas el serio da (nun 19) konkursoj en kurejoj sur ordinaraj stratoj kaj specialaj aŭto-konkursejoj. Kvankam la centro de Formulo Unu estas sendube Eŭropo, kuradoj okazas ankaŭ en Ameriko, Azio kaj Aŭstralio.

Ralio laŭ PIV estas konkuro en kiu la partoprenantoj, piedire aŭ veturile, devas atingi difinitan punkton, plenuminte difinitajn elprovojn. Lastatempe la termino aludas al konkuro de aŭtosporto tempomezurata kiu disvolviĝas laŭ etapoj kaj individua eliro. La teamoj, formataj de kondukisto kaj kunkondukisto, devas kompletigi en la plej malgranda ebla tempo serion de specialaj etapoj, tio estas fermitaj sekcioj al la normala trafiko.




#Article 151: Ajnua lingvo (546 words)


La ajnua lingvo (アィヌ・イタㇰ Aynu itak) estas parolata de la ajnuoj de norda Japanio kaj antaŭe Saĥalino (nun en Rusio). Kvankam iomete simila tipologie al la japana lingvo, la ajnua estis ĝenerale konsiderata senparenca lingvo kiu ne havus konatan parencon kun alia lingvo. Tamen lastaj hipotezoj konsideras ke ĝi apartenas al Eŭrazia lingvaro (aŭ nostrata).

(Hazarde estas tute neparenca lingvo parolata en okcidenta Ĉinio kiu ankaŭ nomiĝas ajnu, literumita ainu, aynu, aini, k.s. Tiu estas speco de tjurka lingvo.)

Multe de nia nuna scio pri la lingvo kaj kulturo ajnua en Saĥalino ni povas danki al la esploroj de Bronisław Piłsudski, pola antropologo ekzilita al tiu insulo fare de la rusa imperia potenco pro politikaj krimoj en la malfrua 19a kaj frua 20a jarcentoj.

La ajnua estas lingvo ŝajne agonianta; ĝia parolantaro estas eteta kaj rapide malgrandiĝas. Takso de 1996 kalkulis nur 15 parolantojn aktivajn el popolo de ĉ 15 000 ajnuoj (laŭ Ethnologue). Plej multaj ajnuoj en Japanio hodiaŭ parolas nur japane.

Ekde 1997 aperas la gazeto Ainu Times, kaj en 1998 en Hokaido ekis radio-programo. Nun la nombro de japanoj kreskas, kiuj lernas la ainuan. En kelkaj urboj estas ainu-kursoj. Kelkaj vortaroj estis elfonitaj.

La strukturo de silabo estas KV(K).

Jen la kvin vokaloj:
 i     u
 e     o
    a

 p   t   k   ʔ
     s       h
     c
 w   y
 m   n

     r

/y/ reprezentas la sonon [j]. /c/ varias libere inter [tʃ] (ĉ), [ts] (c), [dʒ] (ĝ), kaj [dz]. La glota plozivo, /ʔ/, ne estas skribata; ĝi aperas ĉe la eko de silaboj sen alia eka konsonanto.

/ti/ is realigata kiel [tʃi] (ĉi); /s/ kutime fariĝas [ʃ] (ŝ) antaŭ /i/ kaj silabofine. La prononco iom varias laŭ dialekto; en tiu de Saĥaleno, silabofinaj /p, t, k, r/ kunfandiĝas al /h/.

La lingvo ajnua havas tonakcenton: vorto kiu konsistas el afiksoj kaj radiko estas prononcata per alta tono je la silabo de la radiko. Aliaj vortoj estas akcentataj je la unua silabo se ĝi estas ferma aŭ diftonga, aliokaze je la dua silabo.

La ajnua estas lingvo de la tipo SOV, kun postpozicioj. Subjekto kaj objekto ĝenerale ne portas kazindikon. La substantivoj kuniĝas modifante unu la aliajn; la kapo troviĝas ĉe la fino de la ĉeno. La verboj, kiuj estas esence aŭ transitivaj aŭ netransitivaj, portas diversajn afiksojn vortkonstruajn.

Ne estas aparta kategorio de la adjektivo; anstataŭe estas stativa verbo, kiu montras kiel io estas aŭ estiĝas:

La verbo kunportas personan prefikson por la subjekto laŭ la unua kaj dua personoj, sed ne laŭ la tria, kiu restas nemarkita:

En la klasika ajnua trovita en la jukaroj:
                     -ununombra-   --plurala--
             persono: mi    vi      ni     vi
        netransitiva  -an   e-       -an  eci-
 transitiva subjekto  a-    e-      a-    eci-
  transitiva objekto  i-    e-      i-    eci-

En la moderna vulgara lingvo:
                     -ununombra-   ----------plurala----------
             persono: mi    vi      ni+vi  ni-vi       vi
        netransitiva  ku-    e-       -as    -an  eci- aŭ -es
 transitiva subjekto  ku-  eci-     ci-    an-    eci- aŭ -es
  transitiva objekto  en-  eci-    uni-    i-     eci- aŭ -es

Ne estas formala ortografio por la skribado de la aijnua; oni uzas diversajn latinecajn skribojn elpensitajn de lingvistoj, aŭ la japanan silabaron strekaj kanaoj.

  タンパ　カ　アシリ　チプ　トゥプ　ア・サンケ　ルウェ　ネ。

  tanpa ka asir cip tup a=sanke ruwe ne.

Estas riĉa tradicio de perbuŝaj heroepopeoj, nomataj Jukaroj. La lingvaĵo de tiuj retenas iom da arĥaismo, ekzemple pli da fleksio.

Vidu ankaŭ Ainu Times




#Article 152: Adelbert von Chamisso (123 words)


Adelbert VON CHAMISSO, aŭ plennome Louis Charles Adélaide DE CHAMISSO DE BONCOURT (naskiĝis la  en la kastelo Boncourt en Francio, mortis la  en Berlino) estis natursciencisto kaj verkisto.

Dum la franca revolucio Chamisso kun sia familio elmigris de Francio al Germanio. Post militservo en la prusa armeo li studis zoologion kaj botanikon en Berlino, sed apud tio li daŭre interesiĝis pri filozofio kaj literaturo.

Kiel natursciencisto li de 1815-18 faris ŝipan mondvojaĝon, unu jaron poste li ricevis postenon en la Botanika Ĝardeno de Berlino.

Literaturan famon li akiris pro la rakonto Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte. Krome li verkis vojaĝraportojn, sciencajn traktatojn kaj poemojn, kiuj parte estis muzikigitaj de Robert Schumann. Chamisso perfekte regis la germanan lingvon, kvankam ĝi origine por li estis fremdlingvo.




#Article 153: Anheuser-Busch (110 words)


Anheuser-Busch [anhejzer buŝ] estas la plej granda bierfarejo en la mondo. Sidejo: Sankta Luiso, Misurio, Usono. La firmao produktas la plej vendatan bieron en la mondo, Budweiser, kiu prezentiĝis en 1876. Inter la plej konataj el la bieroj de Anheuser-Busch estas:

Estas senkoste viziti kaj rondiri tra la A-B bierfarejo en Sankta Luiso. En la komenco, vi vidas la famajn Clydesdale ĉevalojn kaj ties ronda ĉevalejo, la insigno de la kompanio. Poste, oni vidas la grandajn fermentujojn, kiuj sidas en bele ornamitaj konstruaĵoj. Oni vidas filmon pri la kompanio kaj bierfarado, kaj poste oni iras por gustumi bieron. Ili permesas ke vi gustumu du 355 ml bierojn dum tridek minutoj.




#Article 154: Alexander Graham Bell (195 words)


Alexander Graham BELL (naskiĝis la 3-an de marto 1847 en Edinburgh, Skotlando, mortis la 2-an de aŭgusto 1922 en Baddeck, Nova-Skotio, Kanado) estis la inventinto de la unua bone funkcianta telefono kaj entreprenegisto.

En la jaro 1870 li elmigris al Kanado kaj jaron poste al Usono. Ekde 1882 li estis usona civitano.

La unua tre primitiva telefono estis inventita de la germana fizikisto Philipp Reis en la jaro 1861. Bell, kiu cetere estis fiziologo pri la homa voĉo kaj instruisto pri la gesta lingvo (lia patrino estis surda), plibonigis ĝin tiamaniere, ke la parolado povis esti transdonata en bone komprenebla kvalito. Sian telefonon li prezentis en la jaro 1876: Je la 10-a de marto li unuafoje telefonis kun sia kolego, Thomas A. Watson, sidanta en la apuda ĉambro.

Bell krome inventis ilon por mezuri la aŭdkapablon, ilon por loki metalajn objektojn en la homa korpo, cilindron por registri sonojn kaj diversaĵojn por la aviadtekniko.

En 1876 Bell pliefikigis la telefonon kaj starigis telefonsistemon. Ekestis Bell Telephone Company, kiu poste evoluis al la plej granda telefonkompanio de la mondo ATT. En 1925 stariĝis Bell Telephone Laboratories, kiuj kunigis la esplorsekciojn de ATT kaj Western Electric Company.




#Article 155: Ambasadoro (111 words)


Ambasadoro (aŭ ambasadestro) estas diplomatia oficisto kiu servas kiel reprezentanto de sia ŝtato ĉe alia ŝtato aŭ ĉe oficiala organizo kiel Unuiĝintaj Nacioj. Lia tasko kiel estro de ambasado estas la reprezentado de sia lando, tio signifas proksimajn rilatojn kun registaro, opozicio kaj sociaj organizoj de la gastlando. La gastiganta nacio normale permesas al la ambasadoro kontrolon de malgranda tereno nomata ambasadejo. Por ne limigi la interesoreprezentadon, la teritorio, laborantoj kaj veturiloj uzataj de la ambasadanoj havas diplomatian imunecon regulitan de la konvencioj de Vieno pri diplomatio. La loĝloko de la ambasadoro kaj lia familio nomiĝas rezidenco, same kiel la ambasadejo mem, kaj ne estas eksterteritoria regiono, sed havas diplomatian imunecon.




#Article 156: Apostola posteuleco (317 words)


Apostola posteuleco aŭ apostola sukcedo estas la doktrino per kiu katolikismo, ortodoksismo kaj anglikanismo legitimas siajn episkopojn kaj do iliajn sakramentojn kaj instruon. Laŭ la doktrino, nur la episkopoj, kiuj sukcedas al la apostoloj de Jesuo Kristo, institucie kaj senrompe, estas fidindaj instruantoj de la kristana vero. La doktrino ricevis klaran esprimon en la skriboj de Sankta Ireneo en la 2-a jarcento.

Post du mil jaroj la doktrinon ankoraŭ tenas katolikismo, ortodoksismo kaj anglikanismo -- aŭ 67% de la kristana mondo -- sed ne de protestantismo, kiu anstataŭ instruas la doktrinon de sola scriptura.

Kiel fakto-pruvo oni apogiĝas sur la proklamata konscio de diversaj eklezioj kiuj de ĉiam konfesas sian episkopan ligilon kun unu el de la dekdu apostoloj senditaj de Jesuo. Tipa kazo estas, ekzemple, tiu de Romo kies Eklezio radikiĝas en la misio de Sankta Petro ĝuste en Romo, kaj diversaj apostoloj en Antioĥio.

Jen alia aparta informo pri tiu apostola posteuleco. En la jaro 96 papo Klemento la 1-a sendis Leteron al la kristanoj de Korinto. Tiu Letero montras ke la apostola posreuleco estis tre konata ekde la epoko de la praa Eklezio. En ĝi, fakte, oni legas: ”Predikante tra kamparoj kaj urboj, ili (la Apostoloj, n.d.t) instruis en la Sankta Spirito siajn primicojn (la unuajn konvertiĝintojn, n.d.t.) kaj ilin konstituis episkopojn kaj diakonojn de la estontaj kredantoj” . Estis do la apostoloj kiuj ordinis la unuajn episkopojn kaj tiuj, pro ordono de la unuaj estus farintaj la samon, kiel aldonas Klemento: “Ankaŭ niaj Apostoloj sciis, pere de la Nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke estus kontrastoj rilate la episkopan dignecon. Pro tio, antaŭkoninte la estonton, ili starigis tiujn indikitajn (nome episkopoj kaj diakonoj); kaj ordonis ke kiam tiuj ĉi mortos, aliaj virtaj homoj posteulos en la ofica regado” . 
Estas, tiu, tre antikva atesto, ekstere de la Biblio, prezentita de la historio, pri la apostola posteuleco kaj pri la hierarkia strukturo de la Eklezio.




#Article 157: Alexandre Dumas (patro) (709 words)


Alexandre DUMAS [alɛksɑ̃dʁ dymɑ] (aŭ realnome : Alexandre Davy de la Pailleterie) (naskiĝis la 24-an de julio 1802 en Villers-Cotterêts, mortis la 5-an de decembro 1870 en Puys) estis franca verkisto. Lia verkaro konsistas el historiaj romanoj kaj dramoj, multaj el ili estas filmitaj. Ankaŭ lia eksteredzeca filo Alexandre famiĝis kiel verkisto.

Li kaj lia tuta verkaro estis honorigitaj kiam en decembro 2002 la restaĵoj de Alexandre Dumas estis transportitaj (132 jarojn post lia morto) al Panthéon, granda monumento en Parizo, kie la plej gravaj personoj de Francio ripozas.

Dumas ricevis nur neregulan edukon kaj venis 20-jara en la buroon de la Duko de Orléans, kies bibliotekisto li iĝis unu tagon post la furoro de sia historia dramo »Henri III et sa cour« (1829), kiun oni konsideras triumfon splendidan de la romantikisma skolo super la klasika teatro. En 1830–1831 sekvis la dramoj: »Stockholm, Fontainebleau et Rome« (kun multaj pruntoj el Goeto kaj Ŝilero), »Antony«, »Charles VII chez ses grands vassaux«, »Napoléon Bonaparte«. Leĝereco inventa, surscenigo lerta, intrigo pasia, fantazio neelĉerpebla kaj energio esprima (virtoj karaterizaj por preskaŭ ĉiuj verkoj) tre gravis. Lia propra kreivo tamen ne sufiĉis la soifon je gloro kaj oro nek la ĉiam kreskantan postulemon de la legantaro. Pro tio li ne nur pruntis ideojn de ĉie ajn sed dungis eĉ ne malmultajn kunlaborantojn el kiuj kelkaj verŝajne mem verkis kompletajn verkojn (ekz. Gaillardet por la dramo »La tour de Nesle«).

Kun la industria ekspluato de lia talento ankaŭ la eraroj multobliĝis. Malpleno intriga, troigoj, ridindaĵoj kaj ĉiam pli da artefaritaj efektoj igis multajn verkojn nedigesteblaj. Oni menciindu ankoraŭ: »Térésa« (1832); »Angèle« (1833); »Catherine Howard« (1834); »Don Juan de Marana« (1836); »Kean, ou désordre et génie« (1836); »Caligula« (1837); »Paul Jones« (1838); sed aparte ankaŭ la komediojn: »Mademoiselle de Belle-Isle« (1839), »Le mariage sous Louis XV« (1841) kaj »Les demoiselles de St.-Cyr« (1843), kiuj evidentiĝis sursceneje teatraĵoj valoraj.

Interesegas liaj vojaĝrakontoj malgraŭ siaj malprofundaj ŝercoj kaj fantaziaĵoj. Li tramigris Svislandon, Italujon, Germanujon, Hispanujon (en la jaro 1846-a li deĵoris kiel historiografo de la Duko de Montpensier kiam lia duka moŝto estis ĉe nupta vojaĝo) kaj Nordan Afrikon. Poste li estis ankaŭ en Sirio kaj en Egipto i.a. Li priskribis tiujn vojaĝojn en la verkoj (1835–59): »Impressions de voyages«, »Quinze jours au Sinaï«, »Le Caucase, voyage« ktp. Kiam modis felietonaj romanoj Dumas - kiu ĉiam bezonis monon pro diboĉega vivstilo - iĝis vera sklavo de la romanfabrikado. La produktado estis tioma ke Dumas paralele okupiĝis pri ses romanoj. Povis esti ke ĉiun semajnon presitis unu nova verko! Tamen restis ankoraŭ tempo al li fondi propran teatrejon (Théâtre historique) al kiu li plejofte liveris proprajn teatraĵojn.

Inter la verkoj, per kiuj Dumas kontentigis la legantaron en kvazaŭ tuta Eŭropo, jenas la plej konataj: »Le comte de Monte-Cristo« (1844–45, 12 vol.), »Les trois mousquetaires« (1844, 8 vol.) krom »Vingt aus après« (1845, 10 vol.) kaj »Vicomte de Bragelonne« (1847, 12 vol.), »La reine Margot« (1845, 6 vol.); krome: »Le chevalier de Maison-Rouge« (1846), »La dame de Monsoreau« (1846) i.a., kiuj ofte (kiel ekzemple »Le comte de Monte-Cristo«, »Les trois mousquetaires«, »La reine Margot«) en drama prilaboro sukcesis ankaŭ teatreje. Virta enhavo mankis al tiuj ĉi romanoj entute; tamen ili riĉas per helegaj efektoj kaj situacioj apenaŭ kredeblaj sed fascinigaj. La Franca revolucio de 1848 interrompis la produktadon nur dum mallonga tempo. Dumas ne sukcesis nek kiel politika verkisto nek kiel deputito. en la 1850-aj jaroj aperis i.a. (parte en la de li fonditaj gazetoj »Le Mousquetaire« kaj »Monte-Cristo«) la romanoj: »Le dernier roi des Français«, »Les Mohicans de Paris«, »Saltéator«, »La princesse Monaco«, »Mémoires d'un jeune cadet« und »Mémoires d'Horace«, granda fantaziaĵo pri Romio. Dum la kampanjo itala Dumas laboris kiel korespondisto partoprenonte la kampanjon sicilian kaj napolan de Giuseppe Garibaldi. Ilin li surpaperigis ĉe »Les Garibaldiens« en 1861.

El aliaj verkoj estu menciataj ankoraŭ aliaj historaj/historiaj-romanecaj verkoj: »Jeanne d'Arc« (1842), »Les Médicis« (1845), »Michel-Ange et Raphaël Sanzio« (1846), »Louis XIV et son siècle« (1847), »Louis XV« (1849), »Louis XVI« (1850) i.a., kiel ankaŭ liaj rememoroj »Mémoires« (1852–54, 22 vol.; 1866, 2 vol.). El la postlasitaĵaro aperis en 1872 la verko »Grand dictionnaire de cuisine« kaj la dramo »La jeunesse de Louis XIV«, kies premiero sukcesa estis en 1873.

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 263-264, kio 




#Article 158: Alexandre Dumas (filo) (653 words)


Alexandre DUMAS [alɛksɑ̃dʁ dymɑ] (naskiĝis la 27-an de julio 1824 en Parizo, mortis la 27-an de novembro 1895 en Marly-le-Roi) estis eksteredzeca filo de la samnoma verkisto Alexandre Dumas (patro). Li estis franca verkisto. El liaj verkoj plej famas La sinjorino kun kamelioj (). La komponisto Giuseppe Verdi uzis la verkon por fari el ĝi la operon La Traviata (laŭvorte: la delogitino).

Kiel 17-jarulo, ĵus finstudinte ĉe la Kolegio Bourbon, Dumas eniris la verkistan karieron per la volumetoj da poemoj: »Péchés de jeunesse« (junecaj pekoj). Poste li akompanis la patron dum vojaĝoj tra Hispanujo kaj Norda Afriko kaj publikigis post la reveno hejmen fantazian sesvoluman romanon titolitan: »Histoire de quatre femmes et d'un perroquet« (historio de kvar virinoj kaj unu papago) (1847), kiu igis scivola la publikon. Serio da aliaj romanoj kiel: »Le roman d'une femme« (Romano de virino) (1848), »Césarine« (Cezarino) (1848), »La dame aux camélias« (La sinjorino kun la kamelioj) (1848), »Le docteur Servans« (doktoro Servans) (1849), »Antonine« (Antonino) (1849), »Trois hommes forts« (Tri fortuloj) (1850), »Tristan le Roux« (1850), »Diane de Lys« (1851), »Sophie Printemps« (1853), »La boîte d'argent« (La arĝenta skatolo) (1855), »Vie à vingt ans« (Vivo je dudek jaroj) (1856). Aliaj sekvis dum malmultaj jaroj.

El ĉiuj tiuj verkoj montris fizionomion propran nur »La dame aux camélias«, glata rakonto pri la vivo de la akompanistino Marie Duplessis frue mortinta pro tuberkulozo. La sukceso de la romano kreskis kiam ĝi fariĝis dramo (1852). Tiel naskiĝis la franca nov-realisma dramo-skolo. La verko elstaras pro akra observado de sociaj kutimoj, per mastrado de la dramaj formoj kaj per la spontanaj vivaj dialogoj. Kontribuis al la sukceso la tikleco de la temo pri malvirto. En du aliaj pli postaj verkoj: »Diane de Lys« (1853) kaj »Le demimonde« (La meza socio)(1855), Dumas traktis similajn temojn sed nun eĉ pli satire - por meti spegulojn antaŭ la okulojn de la samtempuloj, kiel decas por komediisto.

Sekve Dumas ofte elektis kiel temon de sia teatraĵoj la kondiĉojn de virinoj en la tiama Francio; ne ĉiam same feliĉe sed ofte per granda drama kaj dialektika forto. Menciindaj pri tiu termaro  estas la jenaj: »Le fils naturel (La eksterleĝa filo) (1858); »Le père prodigue«  (La diboĉema patro)(1859); »L'ami des femmes« (La amiko de la virinoj) (1864); »Le supplice d'une femme« (La turmentego de virino) (1865), kun Emile de Girardin); »Héloïse Paranquet« (1866, kun Durantin); »Les idées de Madame Aubray«  (La ideoj de sinjorino Aubray) (1867); »Une visite de noces« (Vizito al nuptofesto), la plej akra el liaj dramoj, kaj »La princesse Georges« (beide 1871); »La femme de Claude« und »Monsieur Alphonse« (beide 1873); »L'étrangère« (1877); »La princesse de Bagdad« (La princino de Bagdad (1881); finfine liaj du plej bonaj teatraĵoj: »Denise« (1885) kaj »Francillon« (1887).

La morto malebligis la kompletigon de »La route de Thèbes« (La vojo al Tebo), per kiu li volis kontraŭi Henrik Ibsen. Lia kompleta verkaro estis eldonita en 1898 en 8 volumoj. Dumas ankaŭ priskribis sian teorion pri la rajtoj kaj la devoj de virinoj kaj pri la malperfekta leĝaro inspirita de miskomprenema socio per la majstra romano »L'affaire Clémenceau« (La afero Clémenceau) (1864), kaj en pluraj pamfletoj, ekz. »Lettres sur les choses du jour« (Leteroj pri aferoj ĉiutagaj), »Recherches de la paternité« (Esploroj pri la patreco), »L'homme-femme« (La homo ino), »Tue-la!« (Mortigu ja), »Les femmes qui tuent et les femmes qui votent« (La inoj mortigantaj kaj la inoj voĉdonantaj) (1872–83), poste en ampleksa pamfleo »Le divorce« (La divorco) (1880) kaj en pluraj antaŭparoloj por teatraĵoj. Tiujn verkojn admiras veraj literaturamantoj. Tamen ankaŭ en tiuj ideoj prezentitaj tiel fiere ne mankas kontraŭdiroj. Dumas gravis ankaŭ kiel scenejteknikisto. En sia privata vivo li estis modela kaj helpema. De politiko li intence sin detenis. En 1875 li estis elektita membro de la Franca Akademio. Unu jaron antaŭ la morto li estis akuzita pri krim-apologio, kiam prezidento Carnot estis murdita de la itala anarĥiisto Sante Caserio.

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, S. 263-264, kio 




#Article 159: Ligo de Arabaj Ŝtatoj (1123 words)


La Araba Ligo, aŭ Ligo de Arabaj Ŝtatoj (, al-Ĝāmiʻa al-ʻArabijja) estas politika ligo de arabaj ŝtatoj en Nordafriko, la Korno de Afriko kaj Sudokcidenta Azio. Ĝia oficiala celo estas proksimigi la rilatojn de la membroŝtatoj kaj kunordigi kunlaboradon inter ili, defendi ilian sendependecon kaj memregadon, kaj pristudi el ĝenerala vidpunkto la aferojn kaj interesojn de arabaj landoj.

Ĝi oficiale fondiĝis la  en Kairo, per la Pakto por la Araba Ligo. Ĝiaj tiamaj ses membroj estis Egiptio, Irako, Transjordanio (kiu iĝis Jordanio en 1946), Libano, Sauda Arabio kaj Sirio. Jemeno aliĝis kiel membro la 5-an de majo 1945. Nuntempe la oficiala ĉefa sidejo de la Ligo plu estas en Kairo, kvankam dum la periodo ekde 1979 ĝis 1989 ĝi provizore translokiĝis al Tunizo, ĉar Egiptio estis forbarita de la Ligo pro sia sinteno al Israelo.

Hodiaŭ, la asocio konsistas el 22 membrolandoj, kvanakm la partopreno de Sirio estis suspendita ekde Novembro 2011, kiel konsekvenco de la registara subpremado farita dum la Siria enlanda milito.; kvar kromaj landoj havas la rajton de observantoj. La du ĉefaj landoj en la Ligo estas Egiptio, kiu havas la plej multenombran loĝantaron, kaj Sauda Arabio, kiu plej riĉas.

Jam en 1945 la Ligo klopodis malebligi la estigon de la lando Israelo, kaj en 1947 ĝi deklaris militon. Ĝi ricevis oficialan agnoskon de la Unuiĝintaj Nacioj en 1958. En 2002 la Ligo restarigis siajn rilatojn kun Israelo, interŝanĝe de cedo de teritorio.

La du grandaj nuntempaj demandoj de la Ligo estas la rilatoj inter Israelo kaj Palestino kaj la demando de araba unuiĝo: kvankam estas 200 milionoj da araboj, kiuj posedas la plejmulton de la nafto en la mondo, ili estas averaĝe malriĉaj kaj malfortaj, kaj politike disigitaj inter 22 landoj.

Pere de institucioj kiaj ekzemple la Instrua, Kultura kaj Scienca Organizo de la Ligo De Arabaj Ŝtatoj (ALECSO) kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Araba Ekonomia Unuigo de la Araba Ligo (CAEU), la Araba Ligo faciligas politikajn, ekonomiajn, kulturajn, sciencajn kaj sociajn programojn dizajnitajn por reklami la interesojn de la araba mondo. Ĝi funkciis kiel forumo por la membroŝtatoj por kunordigi iliajn strategiajn poziciojn, por konsiliĝi en aferoj de ofta koncerno, por solvi kelkajn arabajn disputojn, kaj por limigi konfliktojn kiel ekzemple ĉe la Libana krizo en 1958. La ligo funkciis kiel platformo por la redaktado kaj konkludo de multaj gravaj dokumentoj antaŭenigantaj ekonomian integriĝon. Unu ekzemplo estas la Komuna Araba Ekonomia Agad-Ĉarto), kiu skizas la principojn por laborpraktikado en la regiono.

Ĉiu membroŝtato havas nur unu voĉdonon en la Ligo-Konsilio, dum decidoj ligas nur por tiuj ŝtatoj kiuj voĉdonis por ili. La celoj de la ligo en 1945 devis fortigi kaj kunordigi la politikajn, kulturajn, ekonomiajn, kaj sociajn programojn de ĝiaj membroj, kaj mediacii disputojn inter ili aŭ inter ili kaj triaj partioj. Krome, la subskribo de interkonsento pri Komuna Defenda and Ekonomia Kunlaborado la 13-an de aprilo 1950 devige enkondukis la subskribintojn al kunordigo de armeaj defend-iniciatoj. En la komenco de la 1970-aj jaroj, la Ekonomia Konsilio de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj prezentis proponon krei la Komunajn Arabajn Kamerojn de Komerco trans la eŭropaj ŝtatoj. Tio kondukis, sub la dekreto de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj ne. K1175/D52/G, al la decido de la arabaj registaroj por starigi la araban britan komercan ĉambron al kiu estis postulita: antaŭenigu, apogu kaj faciligu duflankan komercon inter la araba mondo kaj ĝia plej grava komerca partnero, nome Britio.

La Araba Ligo ankaŭ ludis rolon en formado de lernejaj temaroj, avancante la rolon de virinoj en la arabaj socioj, antaŭenigante infansubtenon, instigante junecajnn kaj sportajn programojn, konservante araban kulturan heredon, kaj kreskigante kulturajn interŝanĝojn inter la membroŝtatoj. Legopovigaj kampanjoj estis lanĉitaj, menslaboroj reproduktiĝis, kaj moderna teknika terminologio estas tradukita por la uzo ene de membroŝtatoj. La ligo instigas al iniciatoj kontraŭ krimo kaj drogmanio, kaj traktas labortemojn - precipe inter la elmigranta araba laboristaro.

La kvar fondintaj landoj, kiuj estigis la Ligon de Arabaj Ŝtatoj en la jaro 1945, estis Egiptio, Irako, Libano, Sauda Arabio, Sirio kaj Transjordanio (nun Jordanio). Dum la dua duono de la 20-a jarcento la anaro de la Ligo konstante pliiĝis, kaj 16 pliaj ŝtatoj akiris membrecon - krom kvar pliaj landoj, kiuj iĝis observantoj.

La aneco de Egiptio estis suspendita en 1979, post kiam la lando subskribis pactraktaton kun Israelo; tiam ankaŭ la ĉefejo de la Ligo translokiĝis el Kairo al Tunizo. Ok jarojn poste, en 1987, arabaj landoj restarigis siajn diplomatiajn rilatojn kun Egiptio kaj la lando estis reakceptita en la Ligo; en 1989 la ĉefejo retranslokiĝis al Kairo.

En septembro 2006 Venezuelo estis akceptita kiel observanto, kaj Barato en 2007.

Israelo ne estas membro de la Araba Ligo, malgraŭ tio, ke 20% el ĝia loĝantaro estas araba, preskaŭ duono de la judaro devenas de arabaj landoj, kaj la araba estas oficiala lingvo en Israelo. Ankaŭ Ĉado ne estas membro, kvankam la araba estas uzata tie kaj oficiale, kaj en la ĉiutaga vivo de landanoj.

La areo de la anaro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kovras sume ĉirkaŭ 14 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj ampleksiĝas tra du kontinentoj - la sudokcidenta parto de Azio kaj la nordo kaj nordoriento de Afriko.

Granda parto de la teritorio konsistas el grandaj senpluvaj dezertoj - plej elstare, la Saharo. Tamen, la regiono ankaŭ enhavas plurajn tre fekundajn teritoriojn, kiel ekzemple la valo de Nilo, la Atlasa Montaro kaj la tiel nomata Fekunda duonluno, kiu etendiĝas ekde Irako tra Sirio kaj Libano ĝis Palestino. La areo ankaŭ posedas densajn arbarojn, ekzemple en suda Arabio kaj suda Sudano, kaj estas trairata de la plej longa rivero en la mondo: la Nilo.

La landoj de la Araba Ligo estas riĉaj, kun enormaj kuŝejoj de nafto kaj de natura gaso en kelkaj membroŝtatoj. Alia industrio kiu ege kreskas kaj rapide estas telekomunikado. Dum malpli ol unu jardeko, lokaj entreprenoj kiaj Orascom kaj Etisalat sukcesis konkurenci internacie.

Ekonomiaj defioj iniciatitaj de la Ligo inter membroŝtatoj estis malpli impresaj ol tiuj plenumitaj de pli malgrandaj arabaj organizoj kiaj la Golfa Koopera Konsilo (GCC). Inter ili estas la Araba Gasdukto, kiu transportos egiptan kaj irakan gason al Jordanio, Sirio, Libano, kaj Turkio. Ĉe 2013, ekzistas grava diferenco en ekonomiaj kondiĉoj inter la disvolvigintaj naftolandoj kiaj Alĝerio, Kataro, Kuvajto kaj la UAE, kaj disvolvigantaj landoj kiaj Komoroj, Ĝibutio, Maŭritanio, Somalio, Sudano kaj Jemeno.

Tiuj landoj ankaŭ havas grandajn fruktodonajn terojn en sudo de Sudano, kutime menciita kiel manĝokerno de la Araba Mondo, kaj krome la mondoregiona malstabileco ne troe tuŝis sian turisman industrion, kiu estas konsiderata la plej rapide kreskanta industrio en la regiono, kun Egipto, UAE, Libano, Tunizio kaj Jordanio hegemonie. Alia grava kreskoplenumo povos esti atingita danke al Araba Liberkomerca Interkonsento GAFTA kompletita en la 1-a de januaro 2008, kio farus 95% el ĉiuj produktoj de arabaj landoj impostolibera je doganoj.




#Article 160: Araba lingvo (3190 words)


La araba lingvo (arabe: العربية, al-'Arabijja) estas semida lingvo (aŭ makrolingvo) kiu estas parolata en preskaŭ 35 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la malta, hebrea, la akada, la aramea kaj la asiria.

La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo, tio estas araboj, nome termino dekomence uzata por aludi al popoloj loĝantaj el Mezopotamio oriente al montaro Anti-Lebanono okcidente, kaj el nordokcidenta Arabio al Sinajo sude. Kun la alveno de la araba imperio kaj Islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj. Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Maimonido, judo de Kordovo.

Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispanaj kaj hebrea lingvoj. Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece kompare kun lingvoj de aliaj civilizoj, ĝi estas konsiderata, en sia normiga formo kaj dialektoj, unusola lingvo parolata de preskaŭ 422 milionoj da homoj (kaj indiĝenoj kaj ne-indiĝenoj) en la araba mondo, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas la kvara plej parolata lingvo en la mondo (laŭ nombro de parolantoj de gepatra lingvo) kaj estas la ununura oficiala lingvo en pli ol dudek landoj kaj kunoficiala en almenaŭ aliaj ses. Ĝi estas la lingvafrankao de la araba mondo.

Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo. La araba estas skribita en la araba alfabeto, kiu estas abjada skribmaniero skribita eldekstre maldekstren, kvankam la parolataj variantoj estas foje verkitaj en ASCII Latino elmaldekstre dekstren sen normiga ortografio.

La araba lingvo enhavas kaj normigan varianton kiu troveblas en lego-skribado, en formalaj okazoj kaj en amaskomunikiloj (fuṣḥà aŭ moderna normigo - اللغة العربية الفصحى , amplekse bazita sur la klasika araba sed ne identa al tiu), kaj nombrajn konversaciajn dialektojn, kiuj foje povas esti nekompreneblaj inter si pra diferencoj kaj de vortotrezoro kaj de fonologio, dum ili pluhavas pli grandan kontinuecon en la sintakso. Ĝenerale, la dekoj de arabaj dialektoj dividiĝas en du ĉefaj branĉoj, maŝrekaj (orientaj) kaj magrebaj (okcidentaj). La plej komprenata inter araboj estas la egipta dialekto المصرية العامية, ĉar ĝi estas la araba lando plej loĝata kaj ankaŭ pro ties kinarta kaj televida produktado kaj pro ties arta kaj amaskomunikila agado ĝenerale.

La nomo de tiu lingvo en la propra araba lingvo estas [al-luga] al-‘arabiyya (la araba [lingvo]), kvankam en kelkaj dialektoj kiaj la egipta ĝi nomiĝas simple ‘arabī (vir-genre).

La araba influis super multajn lingvojn tra la tuta mondo laŭlonge de sia historio. Kelkaj el plej influitaj lingvoj estas la Persa, Turka, Urdua, Kurda, Bosna, Kazaĥa, Bengala, Hindia, Malaja, Maldiva, Indonezia, Paŝtuna, Panĝaba, Tagaloga, Sinda kaj Haŭsa kaj kelkaj lingvoj en partoj de Afriko. Dum la Mezepoko, la literatura araba estis grava ilo de kulturo en Eŭropo, speciale en scienco, matematiko kaj filozofio. Kiel rezulto, ankaŭ multaj eŭropaj lingvoj havas pruntitajn multajn vortojn el ĝi. Multaj vortoj de araba deveno troviĝas ankaŭ en antikvaj lingvoj kiaj la Latina kaj Greka. Araba influo, ĉefe en vortotrezoro, videblas en eŭropaj lingvoj, ĉefe en la Hispana pro kaj proksimeco de civilizacioj de kristana eŭropanoj kaj islamaj araboj kaj pro 800 jaroj de arabaj kulturo kaj lingvo en la Iberia Duoninsulo, referencata en araba kiel al-Andalus. Ankaŭ balkanaj lingvoj, kiaj la Greka, akiris gravan nombron de arabaj vortoj ĉefe pere de kontakto kun la Otomana Turka.

La araba ankaŭ prunteprenis vortojn el aliaj lingvoj kiaj la Greka kaj la Persa en mezepokaj tempoj, kaj de nuntempaj eŭropaj lingvoj kiaj la Angla kaj la Franca en modernaj tempoj. 

Diversaj variantoj de la araba lingvo estas uzataj kiel oficialaj ŝtataj lingvoj en pluraj landoj. Pro tio ĝi ankaŭ estas unu el la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La araba estas unu de la tutmondaj lingvoj kun plej granda nombro de parolantoj, nome ĉirkaŭ 280 milionoj kiel unua lingvo kaj 250 milionoj kiel dua lingvo. Ĝi estas la unua oficiala lingvo en Sauda Arabio, Alĝerio, Barejno, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Irako, Jordanio, Kuvajto, Libano, Libio, Maroko, Maŭritanio, Omano, Palestino, Kataro, Okcidenta Saharo, Sirio, Sudano, Tunizio kaj Jemeno. Ĝi estas parolata ankaŭ en zonoj de Ĉado, Komoroj, Eritreo, Irano, Malio, Niĝero, Senegalo, Somalio, Turkio, Ĝibutio kaj aliaj landoj. Krome, kelkaj milionoj de islamanoj loĝantaj en tre variaj landoj posedas konojn de araba, pro tialoj baze religiaj (ĉar la Korano estas verkita en araba). Tiele ĝi estas ceremonia lingvo de ĉirkaŭ 1.7 mil milionoj da islamanoj.

El 1974 ĝi estas unu de la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kune kun la angla, franca, rusa, ĉina kaj hispana.

La araba ua'u aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ estas skribata en la angla kiel j kaj en la franca kiel dj.

Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj (ekzemple la vorto por kamelo estas elparolata gamal en Egiptio, ĝamal en norda Afriko kaj ĵamal en Arabio). Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, tamen la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur per etaj komoj (haraka) super aŭ sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in, kiuj povas esti simpligitraj ankaŭ en tri: nome a, u, i. Manko de precizaj o kaj e kondukas al malkongruoj kun aliaj lingvoj. Tiele Usama bin Ladin en la angla lingvo oni skribis la i-sonanton (Laden) per e, tiel la formo Laden disvastiĝis tramonde. Ankaŭ la manko de kelkaj okcidentaj konsonantoj kaŭzis misinterpretojn. Ankaŭ ŝanĝojn de nomo, ekzemple la helena Platono iĝas arabe Iflatun, la latina praekox iĝis albaruq, kio kondukis al abrikoto.

ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.

La araba estas tre parenca kun aliaj semidaj lingvoj, speciale kun la hebrea. Tiu parenceco konstateblas kaj en morfologi-sintakso, kaj en vortotrezoro. Krome, kelkaj teorioj asertas ke primitiva stadio de tiu lingvo estis la bazo por la formado de la antikva hebrea:

En priskriboj de la klasika araba lingvo oni grupigas vortojn laŭ la komuna trikonsonanto, laŭ la semida maniero konstrui kaj uzi radikojn.

Simile al aliaj semidaj lingvoj, la araba havas kompleksan kaj nekutiman morfologion (t.e. derivadon de la novaj vortoj el la baza radiko). La araba lingvo havas la nekunigan ('nonconcatenative') morfologion laŭ la skemo radiko-kaj-skemo: la vortradiko konsistas el la aro de bazaj konsonantoj (kutime estas tri, vidu artikolon trikonsonanto), de kiuj deriviĝas aliaj vortoj laŭ antaŭdifinita skemo. Ekzemple, la vorto por mi skribis estis derivata de la radiko k-t-b ('skribi') laŭ la skemo -a-a-tu ('mi -is'), kio rezultiĝas en katabtu ('mi skribis'). Ĉiuj aliaj vortoj kun la signifo 'mi -is' kutime havos la saman deriviĝon, sed kun aliaj radikaj konsonantoj, ekzemple qaraʼtu ('mi legis'), akaltu ('mi manĝis'), dhahabtu ('mi iris'), kvankam ekzistas ankaŭ esceptoj, kiel ŝaribtu ('mi trinkis'), qultu ('mi diris)', takallamtu ('mi parolis'), kie oni uzas alian skemon por derivi la pasintan tempon, sed la sufikso -tu estas ĉiam uzata.

De la simpla radiko k-t-b, oni povas derivi plurajn vortojn per apliko de diversaj skemoj:

Nomoj en literatura araba havas tri gramatikajn kazojn (nominativo, akuzativo, kaj genitivo [ankaŭ uzata kiam la nomo estas regata de prepozicio]); tri nombrojn (singulara, duala kaj plurala); du genrojn (maskuleno kaj femineno); kaj tri statojn (nedifinita, difinita, kaj konstrukta). La kazoj de singularaj nomoj (krom tiuj kiuj finas en longa ā) estas indikataj de sufiksaj mallongaj vokaloj (/-u/ por nominativo, /-a/ por akuzativo, /-i/ por genitivo).

La feminena singularo estas ofte markata pere de /-at/, kiu estas limigita al /-ah/ aŭ /-a/ antaŭ paŭzo. Pluralo estas indikata ĉu pere de finaĵoj (sonpluralo) aŭ de interna modifo (rompita pluralo). Difinitaj nomoj estas ĉiuj propraj nomoj, ĉiuj nomoj en konstrukta stato kaj ĉiuj nomoj kiuj havas kiel prefikson la difinitan artikolon /al-/. Nedifinitaj singularaj nomoj (krom tiuj kiuj finas en longa ā) aldonas finan /-n/ al la kaz-markaj vokaloj, kio donas /-un/, /-an/ aŭ /-in/ (kio estas referencata ankaŭ kiel nunacio aŭ rekte en la araba kiel tanŭīn).

Adjektivoj en literatura araba estas markataj de kazo, nombro, genro kaj stato, kiel por nomoj. Tamen, la pluralo de ĉiuj nehomaj nomoj estas ĉiam kombinata kun singulara feminena adjektivo, kiu havas sufikson /-ah/ aŭ /-at/.

Pronomoj en literatura araba estas markataj de persono, nombro kaj genro. Estas du variantoj, sendependaj pronomoj kaj enklitikaj. Tiuj lastaj estas ligitaj al la finaĵo de verbo, nomo aŭ prepozicio kaj indikas verbajn kaj prepoziciajn objektojn aŭ posedon de nomoj. La unua-persona singulara pronomo havas diferencan enklitikan formon uzata por verboj (/-ni/) kaj por nomoj aŭ prepozicioj (/-ī/ post konsonantoj, /-ja/ post vokaloj).

Nomoj, verboj, pronomoj kaj adjektivoj kongruas unu kun aliaj en ĉiuj rilatoj. Tamen, ne-homaj pluralaj nomoj estas gramatike konsiderataj feminenaj singularaj. Krome, verbo en verb-komenca frazo estas markata kiel singulara senkonsidere al sia semantika nombro kiam la subjekto de la verbo estas eksplicite menciata kiel nomo. Numeraloj inter tri kaj dek montras ĥiasman kongruon, en tio ke la gramatike maskulenaj numeraloj havas feminenan markilon kaj inverse.

Parola araba estas la super-termino por ĉiuj parolataj dialektoj de la araba kiuj estas uzataj en t.n. 'Araba mondo', kaj kiuj draste malsamiĝas de la skriba lingvo. La ĉefa klasifiko de la dialektoj estas tiuj, kiuj estas parolataj ene de la Araba duoninsulo kaj ekster ĝi. Krome aparte staras la pli konservativaj arabaj dialektoj de Beduenoj. Ĉiuj variantoj de la araba parolataj ekster la duoninsulo (kaj kiuj konsistigas la grandan parton de la parolantaro) havas multajn komunajn trajtojn, kiuj ne ekzistas en la klasika araba lingvo. Pro tio lingvistoj opinias, ke la prestiĝa dialekto koine aperis en kelkaj landoj ĉ. 100-200 jarojn post la araba konkero, kies trajtoj poste disvastiĝis al la ĉiuj nov-konkeritaj landoj. (Tiuj trajtoj ekzistas en diversa grado en ĉiuj dialektoj ekster la duoninsulo. Fakte, la en-duoninsulaj dialektoj havas multe pli da diverseco, ol la ekster-duoninsulaj, sed tiu temo ne estas detale pristudita).

Koncerne la ekster-duoninsulaj dialektoj, la plej granda diferenco estas inter la ne-egiptiaj nord-afrikaj dialektoj (precipe la araba lingvo de Maroko) kaj la aliaj. La Maroka varianto estas speciale apenaŭ komprenebla por parolantoj de la araba el Libio (sed ne inverse, parte pro populareco de filmoj kaj aliaj mediaĵoj el Egiptio).

Unu faktoro kiu spronis la diversiĝon de la dialektoj estis la lingvo, kiun oni parolis antaŭ la araba en ĉiu lando: tiuj lingvoj servas kiel fonto de diversaj vortoj, propraj por ĉiu dialekto, kaj krome influis la prononcon kaj eĉ la vorto-ordon. Sed la plej grava faktoro estas, simile al la latinidaj lingvoj, la malapero (aŭ ŝanĝo de la sencoj) de multaj klasikaj formoj. Tiam la Iraka aku, Levantenia fīh kaj la Nordafrika kayən ĉiuj signifas 'oni havas' (=estas), kaj ĉiuj devenas de la formoj en la klasika araba lingvo (yakūn, fīhi, kā'in), sed nun sonas tre malsame.

La egipt-araba dialekto aŭ masra lingvo estas parolata en Egiptio de 78 milionoj da parolantoj, certe la plej parolata dialekto de la araba. Temas pri karakteriza kaj kulture grava dialekto de la araba lingvo. Ĝia ISO-kodo estas arz. Ekzistas Vikipedio en la egipt-araba lingvo. Krome ekzistas en nordorienta Egiptio la Nordokcidenta araba.

La Golfa araba aŭ ĥalijia (el la klasika araba خليجي ḫalīǧī, golfarabe [xæˈliːd͡ʒiː] aŭ اللهجة الخليجية al-lahǧah al-ḫaliǧiyyah [ælˈlæhd͡ʒæ l.xæˈliːˌd͡ʒijːæ]) estas vario de la araba etendita tra la marbordaj regionoj de la Persa Golfo kaj de kelkaj partoj de la interno de la Araba duoninsulo. Ĝi estas la parola lingvo uzata en Kuvajto, oriento de Sauda Arabio, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj sudoriento de Irano. Lingve ĝi estas konsiderata proksima al la araba de Naĝdo. Ene de la Golfa araba, la araba de Barejno kaj la omana araba montras la plej grandajn diferencojn pri koresponda interkompreneblo, pro kio ofte ili estas referencataj kiel sendependaj varioj. Ĝi estas parolata de 6.8 milionoj da parolantoj (2016).

La transskribo estas farita laŭ Internacia Fonetika Alfabeto, malgrandaj malsamiĝoj estas neglektitaj.

La klasika araba, nomata ankaŭ klera araba, en araba العربيّة الفصحى aŭ korana araba, estas varianto de la araba lingvo. La klasika araba estas la formo de la araba lingvo uzata en la tekstoj de Umajidoj kaj Abasidoj (7-a al 9-a jarcentoj). Ĝi estas bazata en la mezepokaj dialektoj de la arabaj triboj. La moderna normiga araba estas rekta derivaĵo de la lingvo uzata moderne tra la tuta araba mondo, uzata en la skribado kaj la formala parola lingvo, por ekzemplo, por kelkaj diskursoj kaj radiaj elsendaĵoj. Dum la stilistiko kaj la vortotrezoro de la moderna normiga araba estas distinga de la klasika araba, la morfologio kaj la sintakso plurestis fundamente senŝanĝe. La lokaj dialektoj, tamen, pli draste ŝanĝiĝis. En la araba mondo oni faras malmultan distingon inter la klasika araba kaj la moderna normiga araba, ambaŭ estas nomataj al-fuṣḥā (الفصحى) en araba signife elokventa.

La post-klasika araba estis la evoluo de la klasika araba post la Islama ekspansio. La Korano, nome la unua literatura teksto verkita en klasika araba, estas komponita per lingvaĵo tre identa al tiu de la antikva poezio. Post la disvastigo de Islamo ĝi iĝis la ceremonia lingvo de islamanoj kaj ankaŭ la lingvo de la instruado kaj de la administracio. La pliigo de popoloj nearabaj kiuj partoprenis de la novaj kredoj unuflanke kaj de la volo de la islamanoj protekti la purecon de la revelacio aliflanke, kondukis al establado de gramatikaj normigoj kaj de la instituciigo de la instruado de la lingvo.

La disvolvigo de gramatikaj normigoj okazis en la 8-a jarcento, kun procezo de unuigo kaj de normigo de la klera lingvo. Esprimoj kaj formoj propraj de la poezio en la periodoj kaj antaŭ-islama kaj fru-islama, same kiel de la Korano, malaperis el la prozo dum la dua duono de la 8-a jarcento. Post la kreado de klasika normiga araba fare de la arabaj gramatikistoj, la lingvo restis baze nevariebla en sia morfologio kaj sintaksa strukturo, iĝante la klera lingvo de la islama mondo.

En sia normiga formo, la klasika araba estis adoptita ankaŭ, krom de la islamaj edukitaj elitoj, fare de aliaj religiaj minoritatoj, kiel judoj kaj kristanoj. Tamen, la gepatra lingvo dekomence estis jam tre diferenca de la klasika araba, kiu iĝis lingvo de erudicio kaj literaturo eĉ en la arabparolantaj regionoj. Tiu lingva situacio, en kiu du variantoj diferencaj ene de la sama lingvo, nome unu malalta kaj alia alta, kunvivas, laŭ kiu nomiĝis diglosio. La demando pri kiam okazis tiu diglosio en la arabparolanta komunumo estas tre polemika. La araba tradicia koncepto estas ke ĝi okazis en la unua jarcento de la islama epoko, kiel rezulto de la arabaj konkeroj, kiam la nearaboj ekparolis araban; aliaj male venas al la konkludo ke la diglosio estas fenomeno antaŭislama. Dum multaj jarcentoj la instruado de la araba estis sub la dominado de la islamaj saĝuloj, kaj ne tiom intervenis judoj kaj kristanoj, kiuj ne kunhavis plene la filologian fakulecon.

La moderna normiga araba lingvo ( , la plej elokventa araba lingvo) estas varianto de la klera komuna araba kiu disvolviĝis el la literatura renaskiĝo Nahda kiu estis vivita en la Araba Mondo el komenco de la 19-a jarcento. La literatura araba aŭ moderna normiga naskiĝis el la klopodo farita ĉefe en la orienta zono de Maŝreko por revivigi la kleran lingvon (kies klera nivelo estis multe plialtiĝinta el la klasika epoko) kaj por eviti la kompletan lingvan fragmentiĝon de la araboj en komunumoj kiuj estus perdintaj kapablon interkompreniĝi (arabaj dialektoj).

En la regionoj kie oni parolas la araban lingvon okazas la pekuliareco de la diglosio. La termino diglosio referencas al la fakto ke unu lingvo havas du bazajn variantojn kiuj kunvivas unu flanke de alia, realigante ĉiu funkciojn diferencajn. Probable tiu estas universala lingva fenomeno, kvankam en araba estas fakto kiu kunigas la tutan araban mondon. Escepte ĉe la parolantoj de kipra araba, malta kaj de la plej parto de la variantoj de ĝuba kaj de ĉada, tiu karaktero estas komuna al la ceteraj parolantoj de araba kaj probable ĉar devenas de la periodo antaŭ-islama.

La diglosio konstateblas en la fakto ke oni uzas la kolokvan varianton por la ĉiutaga vivo kaj la modernan normigan araban en la lernejo; ĝenerale la moderna normiga araba estas uzata en verkitaj tekstoj, predikoj, universitataj tezoj, politikaj diskursoj, radiaj kaj televidaj programoj pri novaĵoj, dum la kolokva estas uzata kun la familio kaj geamikoj, kvankam ankaŭ en aliaj kelkaj radiaj kaj televidaj programoj. La moderna normiga araba lingvo estas la markilo de tutarabismo, ĉar inter kelkaj dialektoj de la araba estas alta grado de nekompreneblo, kiel inter la marokaj kaj la iraka. En 2016 Gambio deklaris la araban kiel nova oficiala lingvo anstataŭanta la anglan. Inter la tutmonde multaj amaskomunikiloj arablingvaj elstarigindas ekzemple la gazeto Al-Hajat kaj la televida kanalo Al-Ĝazira.

En Esperanto ekzistas multaj vortoj de araba deveno, sed ili ne devenas rekte el la araba, sed tra aliaj lingvoj, ĉefe latinidaj kiuj estis en kontakto kultura kun la araba aŭ tra aliaj eŭropaj aŭ aziaj lingvoj. Ekzemple estas la jenaj: abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, cifero, gazelo, ĝirafo, haremo, hazardo, kafo, kotono, limono, lilako, magazeno, masko, matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito.

Aliaj vortoj eniris rekte al Esperanto dum la 20-a jarcento same kiel al aliaj lingvoj. Ekzemple estas la jenaj: Magrebo, Maŝreko, Ĝihadismo, Ŝijaismo, Sunaismo, kaj multaj rilataj al geografio aŭ al graveco de la islama potenco.

Post la elstariĝo de Islamo en Heĝazo, kaj la araba kulturo kaj la araba lingvo etendiĝis pere de konkero, komerco kaj intergeedzecoj inter membroj de ne-arabaj lokaj loĝantaroj kaj araboj - en Egipto, Sirio, Palestino, Sudano kaj Tunizio. La araba lingvo iĝis komuna tra tiuj areoj; ankaŭ dialektoj formiĝis. Kvankam Jemeno estas tradicie konsiderita hejmlando de araboj, ĉefe de jemena loĝantaro kiu fakte ne parolis arabe (sed anstataŭe sudsemidajn lingojn) antaŭ la etendo de Islamo. La influo de la araba estis ankaŭ profunda en multaj aliaj landoj, kies kulturoj estis influitaj de Islamo. Araba estis ĉefa fonto de vortotrezoro por lingvoj tiom diversaj kiom Berbera, Indonezia, Tagaloga, Malaja, Malta, Persa, Panĝaba, Sinda, Somalia, Svahila, Turka, Urdua, Hinda, Bengala same kiel aliaj lingvoj en landoj, kie tiuj lingvoj estas parolataj; procezo kiu atingis sian plej altan punkton en la 10-a al la 14-a jarcentoj, nome la alta pinto de araba kulturo, kaj kvankam multaj arabaj vortoj forfalis el uzado ekde tiam, multaj ankoraŭ restas uzataj.




#Total Article count: 159
#Total Word count: 197070